Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Вѣрно

El Vikifontaro
Вѣрно.

Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo. Vera kiel vorto de profeto.

Kun konfido neniam rapidu. Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras. Vulpo faras oferon — atendu danĝeron. Se ezoko piiĝis, gobio ne dormu. Se lupo ekpentis, ŝafo atentu. En nomo de l’ ĉielo, sed pro bono de l’ felo. Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.

Ne kredu al orelo, kredu al okulo. Ne ĉiu raporto estas vera vorto. Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. Famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas.