Proverbaro Esperanta (Marko Zamenhof)/Глазъ

El Vikifontaro
(p. 18-19)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Глазъ.

Vidas okulo, sed mano ne trafas.

De l’ koro spegulo estas la okulo. Kion koro portas, vizaĝo raportas. Al koro penetro per okula fenestro.

Teni la okulojn en streĉo. Rigardi per ambaŭ okuloj. Havi orelojn sur ĝusta loko.

Ne iru okuloj super la frunton. Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas. Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon.

Okulo avidas ĉion kion vidas. Tuta jam sata, sed okulo malsatas. Okuloj estas pli grandaj ol la ventro. Fortoj leporaj, kaj kapricoj sinjoraj.

For de l’ okuloj, for de la koro. En ĉeesto amata, en forest’ insultata.

Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

Trafi per la parolo rekte en la vizaĝon. Diri al iu nudan veron.

Okulo de mastro pli ol beno de pastro. Ne kredu al orelo, kredu al okulo.

Per tro multa varto malboniĝas la farto. Tro da kuiristoj kaĉon difektas.

Timo havas grandajn okulojn.

Okulo ne atentas, dorso eksentas.