Provo de Marista Terminaro/Kvina Parto

El Vikifontaro

Paĝo:Rollet de l’Isle - Provo de Marista Terminaro, 1908.pdf/56

grenadoj, plenaj je pulvo, melinito aŭ alia eksplodaĵo, kaj enhavantaj kelkafoje kuglojn : en tia okazo, oni nomas ilin ŝrapneloj;

mitralskatoloj, plenaj je kugloj; tiujn lastajn oni nomas mitralerojmitralo.

Grenadoj, kies ogivo estas malmoligita, aŭ provizita per kapuĉo per tempfuzo, post difinata tempo; jen laŭvole, per duobla fuzo.

3e Manovro. — Por pafi, unue oni ŝargas la kanonon, poste oni ĝin alcelas al la trafota celo; sekve oni efektivigas la laŭdirektan alcelon, dank’ al kiu oni direktas la kanonon al la celo, kaj la laŭklinan alcelon, kiu ŝanĝiĝas proporcie al la distanco inter la kanono kaj la celo. Tiun unuan alceladon oni devas ankoraŭ ŝanĝi per korektoj, necesigitaj de la rapideco de la celo kaj de la ŝipo, sur kiu oni estas.


Poste, oni prajmas, t. e. oni enigas la prajmotubon en la prajmotubingon kaj ekpafas ĝin, tirante la pafŝnuron. Post ĉiu pafo la kanono regresas : tial oni devas ĝin venigi sur ĝian ĝistiaman lokon, t. e. reloki ĝin.

La regreson oni malpligrandigas aŭ eĉ forigas per bremso. La kanonojn manovras kanonistoj, nomitaj servistoj; tiuj, kiuj alportas la municiojn, estas nomitaj provizistoj; tiu, kiu ordonas la manovron, estas nomita kanonestro : ĉiuj kune estas la servistaro de la kanono.

4e Pafado. — Oni pafadas laŭvolelaŭordone.

Kiam ĉiuj samflankaj kanonoj pafadas samtempe, oni diras, ke oni pafadas laŭflanke.

Kiam kelkaj kanonoj pafadas kune, la pafado nomiĝas salvo.

Okaze de ceremonioj aŭ por honori, oni faras honorpafadonsalutpafadon.

II. Artilerio sur tero. — Sur tero, la kanonoj kuŝas aŭ solaj, aŭ grupigitaj. En la lasta okazo, grupo estas nomata kanonaro; la fortikaĵo, aŭ eĉ la nuda loko, kie ili kuŝas, estas kanonejo; sed oni ofte konfuzas kanonaron kaj kanonejon sub la komuna nomo baterio.

Multpezaj kanonoj estas lokataj sur ligna aŭ cementa plataĵo. La truoj, en la parapeto de l’ baterio, tra kiuj pafas la kanonoj, estas nomitaj embrazuroj.

Estas afustoj, kiuj ebligas ŝirmi la pafilon post ĉiu pafo : ili estas nomitaj malaperafustoj.

La rotoj elŝipigataj (t. e. konsistantaj el ŝipanoj , armitaj) estas provizataj je malgrandaj kaj malpezaj kanonoj nomitaj elŝipigaj kanonoj; iafoje ankaŭ ili havas revolverkanonojn, La ŝipanoj mem tiras ilin kaj kune la municivagonojn, kiuj enhavas ilian provizaron da municioj.