Saltu al enhavo

Quo vadis?/Ĉapitro XXXVII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXXVII.

Vinicius al Ligia:

„Phlego, la sklavo, per kiu mi sendas al vi ĉi tiun leteron, estas kristano, li do estas unu el tiuj, kiuj ricevos liberecon el viaj manoj, mia plej kara. Li estas delonga servisto de nia domo, do mi povas sendi per li tiun ĉi leteron kun plena fido, sen la timo, ke ĝi trafos en aliajn manojn, ol viaj. Mi skribas el Laurento, kie ni haltis pro la varmego. Otho posedis ĉi tie grandiozan palacon, kiun li siatempe donacis al Poppaea, kaj ŝi, kvankam eksedziniĝinta je li, opiniis kiel konvenan reteni la belegan donacon… Kiam mi pensas pri tiuj ĉi virinoj, kiuj min nun ĉirkaŭas, kaj pri vi, ŝajnas al mi, ke el la ŝtonoj de Deŭkaliono naskiĝis videble diversaj specoj de homoj, malsimilaj unu al la aliaj, kaj ke vi apartenas al tiu, kiu naskiĝis el kristalo. Mi vin admiras kaj amas per la tuta animo, tiel, ke mi volus skribi pri la vojaĝo, pri tio, kio kun mi okazas kaj pri la kortegaj novaĵoj. La cezaro estis do gasto de Poppaea, kiu sekrete antaŭ li preparis luksan akcepton. Ŝi invitis cetere nemaltajn aŭgustanojn, sed same mi, kiel Petronius, ricevis la alvokojn. Post la prandium ni naĝis per oraj boatoj sur la maro, kiu estis tiel trankvila, kvazaŭ ĝi dormus, kaj tiel blua, kiel viaj okuloj, ho mia dia! Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj. La cezaro, starante ĉe le direktilo, en purpura togo, kantis himnon al la maro, kiun li verkis la antaŭan nokton kaj al kiu li komponis muzikon kune kun Diodorus. El aliaj boatoj akompanis lin sklavoj el Hindujo, kiuj scias ludi per maraj konkoj, kaj ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko el la profundaĵoj de Amfitrito. Kaj mi — ĉu vi scias, kion mi faris? Mi pensis pri vi kaj sopiris al vi, kaj mi volus preni tiun ĉi maron kaj tiun ĉi belveteron kaj tiun ĉi muzikon kaj ĉion tion oferi al vi. Ĉu vi volas, ke ni loĝu iam ĉe marbordo, for de Romo, mia aŭgustino? Mi havas en Sicilio posedaĵon kun migdala arbaro, kiu printempe floras rozkolore kaj venas tiel proksimen al la maro, ke la finoj de la branĉoj preskaŭ tuŝas la akvon. Tie mi amos vin kaj adoros tiun intruon, kiun Paŭlo al mi konigos, ĉar mi jam scias, ke ĝi ne kontraŭas al la amo kaj al la feliĉo. Ĉu vi volas?… Sed antaŭ ol mi aŭdos la respondon el via amata buŝo, mi skribas al vi plue, kio okazis en la boato. Kiam la bordo restis jam for post ni, ni ekvidis malproksime antaŭ ni velon, kaj tuj estiĝis diskuto, ĉu ĝi estas fiŝkaptista boato, aŭ granda ŝipo el Ostio. Mi distingis ĝin la unua; tiam la aŭgustino diris, ke por miaj okuloj nenio videble estas sekreta, kaj, mallevinte subite vualon sur la vizaĝon, demandis, ĉu eĉ tiel mi ŝin rekonus? Petronius tuj respondis, ke trans nubo oni eĉ la sunon ne povas ekkoni, sed ŝi, kvazaŭ ridetante, parolis, ke tiel akrajn okulojn nur amo sola povus blindigi, kaj, nomante diversajn aŭgustaninojn, komencis demandi kaj divenadi, kiun mi amas. Mi respondadis trankvile, sed ŝi diris fine ankaŭ vian nomon. Mi sentas veran dankemon al Petronius, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi, ĉar se mi ekaŭdus pri vi malafablajn aŭ mokajn vortojn, mi ne scius kaŝi la koleron kaj devus batali kontraŭ la deziro frakasi per la remilo la kapon de tiu malica kaj malbona virino… Vi ja memoras, kion mi rakontis al vi en la domo de Linus, antaŭtage de la forveturo, pri la okazo sur la lago de Agrippa? Petronius timas pri mi kaj eĉ hodiaŭ li insistegis, ke mi ne incitu la memanon de la aŭgustino. Sed Petronius jam min ne komprenas kaj ne scias, ke ekster vi ekzistas por mi nenia volupto, nek belo, nek amo, kaj ek al Poppaea mi havas sole abomenon kaj malestimon. Vi jam tre ŝanĝis mian animon, kaj tiagrade, ke al la antaŭa vivo mi eĉ ne scipovus plu reveni. Sed ne timu, ke ĉi tie povas okazi al mi io malbona. Poppaea min ne amas, ĉar ŝi kapablas neniun ami, kaj la fonto de ŝiaj ekdeziroj estas nur kolero kontraŭ la cezaro, kiu estas ankoraŭ sub ŝia influo kaj kiu ŝin eble amas ankoraŭ, tamen li ne ŝparas ŝin plu kaj ne kaŝas de ŝi sian senhontecon kaj siajn malbonagojn. Mi diros al vi cetere ankoraŭ ion, kio devas vin trankviligi: jen Petro diris al mi antaŭ la forveturo, ke mi ne timu la cezaron, ĉar eĉ unu haro ne falos de mia kapo, kaj mi kredas al li. Ia interna voĉo diras al mi, ke ĉiu lia vorto devas plenumiĝi, kaj ĉar li benis nian amon, tial nek la cezaro, nek ĉiuj potencoj de Hadeso, nek eĉ Fato mem kapablos vin rabi de mi, ho Ligia! Kiam mi pensas pri tio ĉi, mi estas feliĉa kaj trankvila. Sed vin, kristaninon, eble ofendas tio, kion mi diras pri la ĉielo kaj pri Fato? Tiuokaze pardonu min, ĉar mi pekas senvole. Bapto ne lavis min ankoraŭ, sed mia koro estas kiel malplena pokalo, kiun Paŭlo el Tarso plenigos per la dolĉa kristana instruo, por mi tiom pli dolĉa, ke ĝi estas via. Vi, mia dia, kalkulu al mi kiel meriton tion almenaŭ, ke el tiu pokalo mi elverŝis la fluidaĵon, kiu ĝin antaŭe plenigis, kaj ke mi ĝin ne retiras, sed etendas, kiel soifanto, ekstarinta ĉe pura fonto. Mi trovu favoron antaŭ viaj okuloj. En Antiumo mi pasigados tagojn kaj noktojn, aŭskultante Paŭlon, kiu inter miaj servistoj jam en la unua tago de la vojaĝo akiris tian influon, ke ili ĉirkaŭas lin senĉese, vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon. Mim vidis hieraŭ ĝojon sur lia vizaĝo, kaj kiam mi demandis, kion li faras, li respondis: „Mi semas”. Petronius scias, ke il estas inter miaj servistoj kaj deziras lin vidi, same kiel Seneca, kiu aŭdis pri li de Gallo. Sed jam la steloj paliĝas, ho Ligia, kaj la matena „lucifero” brilas ĉiam pli lume. Baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron — kaj dormas ĉio ĉirkaŭe, nur mi pensas pri vi kaj amas vin. Mi salutas vin kun la matenlumo, sponsa mea!