Saltu al enhavo

Quo vadis?/Dua Parto

El Vikifontaro
Quo vadis? ()
Tradukita de Lidja Zamenhof
(p. Titolpaĝo-271)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
HENRYK SIENKIEWICZ
QUO VADIS
ROMANO EL LA TEMPO DE NERO


PARTO II


EL LA POLA ORIGINALO TRADUKIS
LIDJA ZAMENHOF


[Ornamaĵo mankas]



POPULARA ESPERANTO-BIBLIOTEKO — AMSTERDAMO
ĈAPITRO XXXV.

La saman tagon vespere Vinicius, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al Vicus Tuscus la origitan portilon de Petronius, portatan de ok bitinianoj, kaj haltiginte ilin per signo de la mano, li proksimiĝis al la kurtenoj.

— Havu agrablan kaj dolĉan sonĝon! — li ekkriis, ridante, je la vido de la dormanta Petronius.

— Ha, tio estas vi! — diris Petronius, vekiĝinte. — Jes, mi ekdormetis, ĉar mi pasigis la nokton sur Palatino. Nun mi iras aĉeti ion por legi en Antiumo… Kio nova?

— Vi migras tra librovendejoj?

— Jes. Mi ne volas fari malordon en mia biblioteko, do por la vojaĝo mi preparas apartajn provizojn. Laŭdire aperis novaj verkoj de Musonius kaj de Seneca. Mi serĉas ankaŭ Persiuson kaj certan eldonon de la eklogoj de Virgilio kiun mi ne posedas. Ho, kiel mi estas laca kaj kiel miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de l’ stangetoj… Ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion. Mi estis ĉe Avirunus, ĉe Atractus en Argiletum, kaj antaŭe ankoraŭ ĉe Sosiusoj ĉe Vicus Sandalarius. Je Kastoro! kiel dormema mi estas!…

— Vi estis sur Palatino, do mi vin demandas pri novaĵoj. Aŭ ĉu vi scias? forsendu la portilon kaj la skatolon kun la libroj, kaj venu al mi. Ni parolos pri Antiumo kaj pri io pli.

— Bone — diris Petronius — elŝovante sin el la portilo. — Vi ja scias sendube, ke postmorgaŭ ni foriras Antiumon.

— Kiamaniere mi povus ĝin scii?

— En kiu mondo vi vivas? Do mi unua anoncas al vi la novaĵon? Jes. Estu preta por postmorgaŭ matene. Pizo kun olivoleo ne helpis, ŝalo ĉirkaŭ la dika nuko ne helpis kaj la Kuprobarba raŭkiĝis. Sekve de tio ĉia prokrasto estas esceptita. Li malavaras malbenojn al Romo kaj al ĝia aero, li volus ĝin samniveligi kun la tero aŭ detrui per fajro, kaj li sopiras al la maro plej baldaŭ. Li diras, ke tiuj odoroj, kiujn la vento portas el la mallarĝaj stratetoj, puŝos lin en tombon. Hodiaŭ oni faris grandegajn oferdonojn en ĉiuj temploj, ke li reakiru la voĉon — kaj ve al Romo, precipe al la senato, se li ĝin baldaŭ ne reakiros.

— Sencele estus tiam veturi Aĥajon.

— Ĉu do nia dia cezaro posedas nur tiun ĉi solan talenton? — respondis Petronius, ridante. — Li prezentiĝus en la olimpaj ludoj kiel poeto, kun sia brulo de Trojo, kiel ĉaristo, kiel muzikisto, kiel atleto, kaj ĉiuokaze li prenus ĉiujn laŭrokronojn, destinitajn por la venkontoj. Ĉu vi scias, kial tiu simio raŭkiĝis? Jen hieraŭ li ekvolis egali per danco nian Parison kaj li dancis al ni la aventuron de Ledo, ĉe kio li troŝvitis kaj malvarmumis. Li estis tute malseka kaj gluaĉa, kiel angilo, ĵus eltirita el akvo. Li ŝanĝadis maskojn unu post la alia, li turnis sin, kiel ŝpinilo, svingis per la manoj, kiel ebria maristo, kaj abomeno eĉ kaptis, kiam oni rigardis tiun grandegan ventron kaj tiujn maldikajn piedojn. Paris instruis lin de du semajnoj, sed imagu Ahenobarbuson kiel Ledon aŭ kiel dion-cignon! Jen cigno — kion diri! Sed li volas publike prezentiĝi kun tiu pantomino, unue en Antiumo, kaj poste en Romo.

— Oni jam indigniĝis, ke li kantis publike, sed pensu nur, ke roma cezaro prezentiĝos kiel mimikisto! Ne, tion ĉi Romo ja ne toleros!

— Mia kara, Romo ĉion toleros, kaj la senato proklamos dankodiron al la „patro de la patrujo”.

Post momento li aldonis:

— Kaj la popolaĉo ankoraŭ fieras pro tio, ke la cezaro estas ĝia amuzisto.

— Diru mem, ĉu oni povus malnobliĝi pli multe?

Petronius movis la ŝultrojn.

— Vi vivas trankvile hejme, en via meditato jen pri Ligia, jen pri la kristanoj, do vi ne scias verŝajne, kio okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nero ja edziniĝis publike kun Pythagoras. Li ludis la rolon de la junedzino. Ŝajnus, ke la mezuro de la frenezaĵoj jam estas superplena, ĉu ne? Kaj kion vi diros: venis la alvokitaj pastroj kaj solene edzinigis lin. Mi ĉeestis tion! Mi ankaŭ povas multe elporti, tamen mi ekpensis, mi konfesas, ke la dioj, se ili ekzistas, devus doni ian signon… Sed la cezaro ne kredas je la dioj kaj li estas prava.

— Li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto — diris Vinicius.

Petronius komencis ridi:

— Vere! Ĝi ne venis en mian kapon, kaj tio ĉi estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis.

Poste, haltinte por momento, li diris:

— Ĉar oni devas ankaŭ aldoni, ke tiu ĉefpastro, kiu ne kredas je la dioj, kaj tiu dio, kiu ilin mokas, timas ilin, kiel ateisto.

— Pruvas ĝin tio, kio okazis en la templo de Vesto.

— Kia estas nia mondo!

— Kia estas la mondo, tia estas la cezaro! — Sed tio ne daŭros longe.

Tiel interparolante, ili eniris la domon de Vinicius, kiu gaje vokis, ke oni donu vespermanĝon, kaj poste, turninte sin al Petronius, diris:

— Ne, mia kara, la mondo devas renaskiĝi.

— Ni ĝin ne renaskigos — diris Petronius — almenaŭ tial, ke en la tempo de Nero homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la cezara favoro, kaj ĉe unua malvarma blovo li pereas… se li eĉ ne volus! Je la filo de Maio: ofte mi faras al mi la demandon, kiamaniere tia Lucius Saturninus povis atingi la aĝon de naŭdek tri jaroj, postvivi Tiberiuson, Caligulan, Claudiuson?… Sed ĝi ne gravas. Ĉu vi permesos sendi vian portilon por Eunice? Mia dormemo iel pasis kaj mi volus ĝoji. Ordonu al citristo ludi dum la vespermanĝo, kaj poste ni parolos pri Antiumo. Ni devas pensi pri tio, precipe pri vi.

Vinicius ordonis, ke oni sendu la portilon por Eunice, sed li deklaris, ke li tute ne intencas streĉi sian cerbon pro la restado en Antiumo. Streĉu ĝin tiuj, kiuj ne scias vivi alie, ol en la radioj de la cezara favoro. La mondo ne finiĝas sur Palatino, precipe por tiuj, kiuj havas ion alian en la koro kaj en la animo.

Li parolis ĝin tiel senzorge, kun tia vigleco kaj tiel gaje, ke ĉio tio frapis Petroniuson, do, rigardinte lin momente, li diris:

— Kio okazas kun vi? Vi estas tia hodiaŭ, kia vi estis en la tempo, kiam vi portis ankoraŭ oran bulla ĉe la kolo.

— Mi estas feliĉa — respondis Vinicius. — Mi invitis vin speciale, por tion diri al vi.

— Kio al vi okazis?

— Io, kion mi ne fordonus eĉ por la roma imperio.

Dirinte ĉe tion, li sidiĝis, metis la brakon sur la apogilon de la seĝo, la kapon sur la brakon, kaj komencis paroli kun vizaĝo plena de ĝojridetoj kaj kun luma rigardo:

— Ĉu vi memoras, kiel ni estis kune ĉe Aulus Plautius kaj kiel vi tie vidis unuafoje dian knabinon, kiun vi mem nomis Aŭroro kaj printempo? Ĉu vi memoras tiun Psiĥon, tiun senkomparan, tiun plej belan el la knabinoj kaj el viaj diinoj?

Petronius rigardis lin kun tia mirego, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu lia kapo estas en ordo.

— Kian lingvon vi parolas? — li diris fine. — Kompreneble, mi memoras Ligian.

Kaj Vinicius diris:

— Mi estas ŝia fianĉo.

— Kio?…

Sed Vinicius saltleviĝis kaj vokis, ke venu la dispensator.

— Ekstaru ĉi tie antaŭ mi ĉiuj sklavoj, ĉiuj senescepte, rapide!

— Vi estas ŝia fianĉo? — ripetis Petronius.

Sed antaŭ, ol li ekregis sian miron, la grandega atrium de la domo de Vinicius eksvarmis de homoj. Senspire kuris maljunuloj, fortaĝaj viroj, virinoj, knabetoj kaj knabinoj. Ĉiumomente la atrium iĝadis pli plena; en la koridoroj, nomataj fauces, oni aŭdis diverslingvajn voĉojn de sklavoj, vokantaj unu alian. Fine ili ĉiuj viciĝis ĉe la muroj kaj inter la kolonoj. Vinicius, stariĝinte apud la impluvium, turnis sin al Demas la liberigito kaj diris:

— Tiuj el la sklavoj, kiuj servis en la domo dudek jarojn, prezentos sin morgaŭ ĉe la pretoro, kie ili ricevos liberecon; tiuj, kiuj servas malpli longe, ricevos po tri oraj moneroj kaj duoblan porcion dum semajno. En la kamparajn punlaborejojn sendu la ordonon, ke oni forpardonu ĉiujn punojn, senkatenigu la homojn kaj nutru ilin satige. Sciu, ke venis por mi feliĉa tago kaj mi volas, ke ĝojo estu en la domo.

Ili dum momento staris silentaj, kvazaŭ ne kredante al la propraj oreloj, post kio ĉiuj brakoj leviĝis subite supren kaj ĉiuj buŝoj ekkriis:

— Aaa! sinjoro! aaa!

Vinicius forigis ilin per la signo de la mano, do kvankam ili deziris danki kaj fali al liaj piedoj, ili foriris rapide, plenigante la domon per feliĉo de la keloj ĝis la tegmento.

— Morgaŭ — diris Vinicius — mi ordonos al ili kunveni en la ĝardeno kaj desegni unu antaŭ aliaj signojn, kiajn ili volos. Tiujn, kiuj desegnos fiŝon, liberigos Ligia.

Sed Petronius, kiu neniam ion longe miris, reakiris sian trankvilecon kaj demandis:

— Fiŝon? ha jes! mi memoras, kion diris Chilo: ĝi estas la signo de la kristanoj.

Poste li etendis la manon al Vinicius kaj diris:

— Feliĉo estas ĉiam tie, kie la homo ĝin vidas. Floro la diino ŝutu rozojn sub viajn piedojn dum longaj jaroj. Mi deziras al vi ĉion, kion vi mem al vi deziras.

— Ĉi-okaze mi dankas, ĉar mi pensis, ke vi malkonsilos, kaj tio estus, kiel vi vidas, perdo de la tempo.

— Mi, malkonsilos? Tute ne. Kontraŭe, kmi diras al vi, ke vi bone faras.

— Ha, ŝanĝemulo! — respondis gaje Vincius — ĉu vi forgesis, kion vi iam diris al mi, kiam ni estis elirantaj el la domo de Graecina?

Sed Petronius respondis kun malvarma sango:

— Ne! sed mi ŝanĝis la opinion.

Kaj post momento li aldonis:

— Mia kara! en Romo ĉio ŝanĝiĝas. Edzoj ŝanĝas la edzinojn, edzinoj ŝanĝas la edzojn, kial mi ne ŝanĝu mian opinion? Nemulte mankis, ke Nero edzinigu Acten, kiun oni speciale por li devenigis el reĝa familio. Kio do estus? Li havus honestan edzinon, kaj ni — honestan aŭgustinon. Je Proteo kaj liaj maraj solejoj! mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi ĝin trovos konforma kaj oportuna. Koncerne Ligian, ŝia reĝa deveno estas pli certa, ol la pergamaj antaŭuloj de Acte. Sed vi gardu vin en Antiumo kontraŭ Poppaca, kiu estas venĝema.

— Mi eĉ ne intencas! Nek unu haro falos de mia kapo en Antiumo.

— Sed vi kredas, ke vi mirigos min duafoje, vi eraras, sed de kie vi havas tiun ĉi certecon?

— Petro la apostolo ĝin diris al mi.

— Ha, Petro la apostolo ĝin diris al vi! Kontraŭ tio ekzistas neniu argumento, permesu tamen, ke mi entreprenu certajn gardrimedojn, almenaŭ tial, ke Petro la apostolo ne montriĝu falsa profeto, ĉar se hazarde Petro la apostolo erarus, li povus perdi vian fidon, kiu sendube ankaŭ estonte estos al Petro la apostolo bezona.

— Faru, kion vi volas, sed mi kredas al li. Kaj se vi pensas, ke vi min malinkligos al li, ironie rondripetante lian nomon, vi eraras.

— Nur unu demando pli: ĉi vi jam estas kristano?

— Ankoraŭ ne, sed Paŭlo el Tarso veturos kun mi, por klarigadi al mi la instruon de Kristo, kaj poste mi akceptos bapton, ĉar tio, kion vi diris, ke ili estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojoj, estas malvera.

— Tiom pli bone por vi kaj por Ligia — respondis Petronius.

Poste, movinte la ŝultrojn, li diris, kvazaŭ al si mem:

— Mirinde estas tamen, kiel tiuj homoj scias varbi konfesantojn kaj kiel tiu sekto disvastiĝas.

Kaj Vinicius respondis kun tia fervoro, kvazaŭ li mem ankaŭ jam estus baptita:

— Jes! miloj kaj dekmiloj estas en Romo, en la urboj de Italujo, en Grekujo, en Azio. Kristanoj estas en la legioj kaj inter la pretorianoj, ili estas en la cezara palaco mem. Konfesas ĉi tiun instruon sklavoj kaj civitanoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, plebanoj kaj patricioj. Ĉu vi scias, ke kelkaj Corneliusoj estas kristanoj, ke Pomponia Graecina estas kristanino, ke kristanino estis laŭdire Octavia kaj estas Acte? Jes, tiu instruo ekposedas la mondon kaj ĝi sola povos ĝin renaskigi. Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj vi ĝin mem ne akceptos.

— Mi? — diris Petronius. — Ne, je la filo de Leto! mi ĝin ne akceptos, se eĉ estus en ĝi vero kaj saĝeco tiel homa, kiel dia… Tio postulus penon, kaj mi ne ŝatas fari al mi penojn… Tio postulus rezignojn, kaj mi ŝatas rezigni nenion en la vivo. Al via naturo, simila al fajro kaj bolaĵo, ĉiam povis okazi io simila, sed al mi? mi havas miajn gemojn, miajn kameojn, miajn vazojn kaj mian Eunicen. Je Olimpo mi ne kredas, sed mi ĝin aranĝas al mi sur la tero kaj mi floros, ĝis kiam trapafos min la sagoj de la dia pafarkisto, aŭ ĝis kiam la cezaro ordonos al mi distranĉi miajn vejnojn. Mi tro ŝatas oportunan triclinium kaj la aromon de violoj. mi ŝatas eĉ niajn diojn… kiel retorikajn parolturnojn, kaj Aĥajon, kien mi intecas iri aŭgusto, Periodonico, Herkulo, Nero!…

Dirinte ĉi tion li gajiĝis ĉe la nura penso, ke li povus akcepti la instruon de la galileaj fiŝkaptistoj, kaj li komencis duonvoĉe kanteti:

Per mirtverdaĵo mi kovros mian glavon,
Kun Harmodioso kaj Aristogito…

Sed li interrompis, ĉar la anoncisto sciigis, ke Eunice alvenis.

Baldaŭ post ŝia alveno oni servis la vespermanĝon, dum kiu, post kelkaj kantoj, kantitaj de citristo, Vinicius rakontis al Petronius pri la vizito de Chilo kaj pri tio, kiel tiu vizito inspiris al li la ideon iri rekte al la apostoloj, venintan ĝuste dum la skurĝado de Chilo.

Al tio ĉi Petronius, kiun denove komencis kapti dormemo, almetis la manon al la frunto kaj diris:

— La ideo estis bona, se la ekfiko estis bona. Sed koncerne Chilon, mi ordonus doni al li kvin orajn monerojn, se tamen vi ordonis lin skurĝi, estus preferinde lin morstkurĝi, ĉar kiu povas scii, ĉu iam senatanoj ne riverencos antaŭ li, kiel hodiaŭ ili riverencas antaŭ nia kavaliro-Aleno-Vatinus. Bonan nokton.

Kaj, depreninte la forkronojn, li komencis kune kun Eunice prepari sin al hejmeniro. Kiam ili foriĝis, Vinicius iris en la bibliotekon kaj skribis al Ligia jene:

„Mi volas, ke, kiam vi malfermos viajn belegajn okulojn, tiu ĉi letero diru al vi: bonan tagon! Tial mi skribas hodiaŭ, kvankam morgaŭ mi vin vidos. La cezaro postmorgaŭ veturos Antiumon kaj mi, eheu! devas li akompani. Mi ja diris jam al vi, ke malobei signifas endanĝerigi la vivon, kaj mi nun ne havus la kuraĝon morti. Sed se vi ne volas, reskribu al mi unu vorton, tiam mi restos, kaj forturni de mi la danĝeron estos jam la tasko de Petronius. Hodiaŭ, en la tago de ĝojo, mi faris donacojn al ĉiuj sklavoj, kaj tiujn, kiuj servis en mia domo dudek jarojn, mi kondukos morgaŭ al la pretoro, por ilin liberigi. Vi, mia kara, devus tion aprobi, ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi estas konforma al tiu dolĉa instruo, kiun vi konfesas, kaj due, ĉar mi faris ĝin por vi. Mi diros al ili morgaŭ, ke al vi ili ŝuldas la liberecon, ke ili estu al vi dankaj kaj gloru vian nomon. Aliflanke mi sklavigas min mem al vi kaj al la feliĉo, kaj estu mi neniam liberigita! Malbenita estu Antiumo kaj la vojaĝoj de Ahenobarbus. Trioble, kvaroble feliĉa mi estas, ke mi ne estas tiel saĝa, kiel Petronius, ĉar eble mi devus iri Aĥajon. Dume la memoro pri vi dolĉigados al mi la momentojn de la foresto. Kiomfoje mi povos liberiĝi, mi eksidos sur ĉevalon kaj rapidos en Romon, por ĝojigi la okulojn per via vido kaj la orelojn per via dolĉa voĉo. Kiomfoje mi ne povos, mi sendos sklavon kun letero kaj demando pri vi. Mi salutas vin, dia, kaj ĉirkaŭprenas viajn piedojn. Ne koleru, ke mi nomas vin dia. Poste, se vi malpermesos, mi obeos, sed hodiaŭ ankoraŭ mi ne kapablas nomi vin alie. Min vin salutas el via estonta domo — per la tuta animo”



ĈAPITRO XXXVI.

On sciis en Romo, ke la cezaro volas viziti envoje Ostion, aŭ pli ĝuste la plej grandan ŝipon en la mondo, kiu estis ĵus alportinta grenon el Aleksandrio, kaj el tie li iros la Ĉebordan vojon[1] en Antiumon. La ordonoj estis jam eldonitaj antaŭ kelkaj tagoj, tial de la mateno ĉe Porta Ostiensis amasiĝadis aregoj, konsistantaj el la loka popolaĉo kaj el ĉiuj nacioj de la mondo, por nutri la okulojn per la vido de la cezara sekvantaro; la roma popolo neniam estis sata je tiu ĉi spektaklo. La vojo al Antiumo estis nek malfacila, nek malproksima, kaj en la urbo mem, konsistanta el grandioze aranĝitaj palacoj kaj ĝardendomoj, oni povis trovi ĉion, kion postulis la komforto kaj eĉ la plej elektema tiama lukso. Tamen la cezaro kutimis kunprenadi, vojaĝante, ĉiujn objektojn, kiujn li favoris, komencante de muzikaj instrumentoj kaj objektoj de la ĉiutaga uzo, finante per statuoj kaj mozaikoj, kiujn oni kunmetadis eĉ tiam, se li volis nur por mallonga momento halti envoje, ĉu por ripozi, ĉu por manĝis. Pro tio en ĉiu ekskurso akompanis lin grandaj aroj da servistoj, ne kalkulante pretorianajn taĉmentojn kaj aŭgustanojn, el kiuj ĉiu havis apartan sekvantaron da sklavoj.

En tiu ĉi tago frumatene paŝtistoj el Kampanio, vestitaj surfemure per kapraj feloj, kun vizaĝoj bruligitaj de la suno, trapelis unue tra la pordego kvincent azeninojn, por ke Poppaea povu la sekvantan tagon post la alveno en Antiumon havi sian kutiman banon en ilia lakto. La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj, balancantajn sin meze de polvaj nuboj, kaj kun ĝojo aŭskultis fajfadon de vipoj kaj sovaĝajn kriojn de la paŝtistoj. Post la trapaso de la azeninoj aroj da servistoj kuris sur la vojon, kaj zorgeme ĝin puriginte, komencis ŝuti sur ĝin florojn kaj piniajn pinglojn. En la amaso oni ripetadis al si reciproke kun certa sento de fiereco, ke la tuta vojo, ĝis Antiumo, estis tiel surŝutota per floroj, kiujn oni kolektis el privataj ĝardenoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj aĉetis por alta prezo de vendistinoj ĉe Porta Mugionis. Laŭgrade kiel la matenaj horoj pasadis, la amaso kreskis ĉiumomente. Kelkaj kunprenis eĉ siajn tutajn familiojn, kaj por ke la tempo ne ŝajnu al ili tro longa, ili dismetis manĝoprovizojn sur la ŝtonoj, destinitaj por novkonstruata templo de Cereso, kaj manĝis la prandium sub la libera ĉielo. Aliloke formiĝis grupoj, en kiuj la ĉefan voĉon havis spertuloj. Okaze de la forveturo de la cezaro oni interparolis pri liaj estontaj vojaĝoj kaj pri vojaĝoj ĝenerale; ĉe tio maristoj kaj longeservintaj soldatoj rakontis mirindaĵojn pri la landoj, pri kiuj ili aŭdis en siaj malproksimaj serviroj, kaj en kiuj ne ekstaris ĝis nun piedo de romano. La urbanoj, kiuj neniam en la vivo estis ekster Via Appia, aŭskultis kun admiro pri la mirindaĵoj de Hindujo kaj Arabujo, pri la arĥipelagoj, ĉirkaŭantaj Britujon, kie sur unu insulo Briareo katenis la dormantan Saturnon kaj kie loĝis spiritoj, pri la Hiperboreaj landoj, pri glaciiĝintaj maroj, pri la siblado kaj muĝo, kiujn aŭdigis la akvoj de la oceano en la momento, kiaim la subiranta suno profundiĝadis en la ondaron. Inter la popolaĉo facile trovis kredon similaj famoj, kiujn kredis eĉ tiaj homoj, kiel Plinio kaj Tacito. Oni ankaŭ rakontis pri tiu ŝipo, vizitota de la cezaro, ke ĝi portas provizon da tritiko por du jaroj, ne kalkulante kvarcent vojaĝantojn, samnombran ŝipanaron kaj multegon da sovaĝaj bestoj, uzotaj en la someraj cirkludoj. Tio ĉi elvokadis ĝeneralan simpation por la cezaro, kiu ne nur nutris, sed ankaŭ amuzis la popolon. Oni do preparis sin por fervora salutado.

Dume aperis taĉmento da numidaj rajdistoj, apartenantaj al la pretoria militistaro. Ili estis vestitaj per flavaj vestoj, ruĝaj zonoj kaj grandegaj orelringoj, ĵetantaj orajn brilojn sur iliajn nigrajn vizaĵon. La pintoj de iliaj bambuaj lancoj brilis en la suno, kiel flametoj. Post ilia trapaso komenciĝis irado, simila al procesio. La amasoj premis sin, por rigardi la irantaron de pli proksime, sed alvenis taĉmentoj da piedaj pretorianoj kaj, viciĝinte laŭlonge ĉe ambaŭ flankoj de la pordego, baris alpaŝon al la vojo. Antaŭe iris veturiloj, portantaj tendojn el purpuro, ruĝajn kaj volkolorajn, kaj tendojn el neĝblanka byssus, trateksita per oraj fadenoj, kaj orientajn tapiŝojn, kaj citronlignajn tablojn, kaj pecojn da mozaikoj, kaj kuirejajn vazojn, kaj kaĝojn kun birdoj el Oriento, Sudo kaj Okcidento, kies langoj aŭ cerboj estis destinitaj sur la cezaran tablon, kaj amforojn kun vino, kaj korbojn kun fruktoj. Sed la objektojn, kiuj povus suferi fleksiĝon aŭ rompiĝon en la veturiloj, portis piedirantaj sklavoj. Oni vidis centojn da homoj, portantajn vazojn kaj statuetojn el korinta kupro; oni vidis apartajn sklavojn kun etruriaj vazoj, apartajn kun la grekaj, apartajn kun ujoj oraj, arĝentaj aŭ faritaj el aleksandria vitro. Dividis ilin malgrandaj taĉmentoj da pretorianoj piedaj kaj rajdaj, kaj ĉiun grupon da sklavoj estris gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj. La irantaro, konsistanta el homoj, portantaj kun atento kaj zorgema respekto diversajn objektojn, aspektis kvazaŭ ia solena religia procesio, kaj tiu ĉi simileco iĝis ankoraŭ pli klara, kiam oni komencis porti muzikajn instrumentojn de la cezaro kaj de la kortego. Oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn, citrojn, ŝalmojn, longajn felksformajn kornojn kaj cimbalojn. Rigardante tiun maron da instrumentoj, brilantaj en la suno de oro, bronzo, multekostaj ŝtonoj kaj perlamoto, oni povus kredi, ke Apolono aŭ bakho ekvojaĝas en la mondon. Poste aperis luksaj carrucae, plenaj de akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, ariĝintaj en pentrindaj grupoj, kun tirsoj en la manoj. Post ili veturis sklavoj, distinitaj ne por servo, sed por lukso, nome knabetoj kaj malgrandaj knabinoj, elektitaj en la tuta Grekujo kaj Malgranda Azio, longharaj aŭ kun volviĝantaj bukloj, tenataj per oraj retoj, similaj al amoroj, kun vizaĝoj belegaj, sed tute kovritaj per dika tavolo da kosmetikaĵoj, por ke la vento de Kampanio ne brunigu iliajn delikatajn haŭtojn.

Kaj denove sekvis pretoriana taĉmento, konsistanta el grandegaj sikambroj, barbohavaj, bluokolaj, kun haroj helaj aŭ ruĝetaj. Antaŭ ili standardistoj, nomataj imaginarii, portis la romajn aglojn, tabulojn kun surskriboj, statuetojn de la dioj germanaj kaj romaj, fine statuetojn kaj bustojn de la cezaro. El sub iliaj feloj kaj soldataj kirasoj videblaj estis brakoj sunbrunaj kaj fortaj, kiel batalmaŝinoj, kapablaj uzi la pezajn armilojn, per kiuj estis armitaj tiuspecaj gardistaranoj. La tero ŝajnis tremi sub iliaj egalaj, pezaj paŝoj, kaj ili, kvazaŭ konsciaj pri sia forto, kiun ili povis uzi kontraŭ la cezaroj mem, fiere rigardis la stratan amason, forgesante videble, ke multaj el ili venis tiun ĉi urbon en katenoj. Sed ili estis en malgranda aro, ĉar la ĉefaj pretoriaj fortoj restis en la tendoj loke, por gardi la ordon kaj disciplinon en la urbo. Kiam ili pasis, oni kondukis jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nero, por ke, se ekplaĉos al li imiti Dionizoson, oni povu jungi ilin al procesiaj veturiloj. Hindoj kaj araboj kondukis ilin per ŝtalaj, bantfinitaj ĉenoj, tiel tamen ĉirkaŭvolvitaj per floroj, ke ili ŝajnis plektitaj el solaj floroj. La bestoj, malsovaĝitaj de bestiarii, rigardis la amasojn per siaj verdaj, kvazaŭ dormemaj okuloj, kaj iafoje, levante la grandegajn kapojn, avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron, ĉirkaŭlekante la buŝegojn per siaj malglataj langoj.

Sekvis ankoraŭ cezaraj veturiloj kaj portiloj, pli kaj malpli grandaj, inkrustitaj per eburo, perloj, aŭ riĉaj je brilo de juveloj; post ili denove iris malgranda taĉmento da pretorianoj, romane vestitaj, konsistanta ekskluzive el italaj soldatoj-volontuloj[2]; denove amaso da eleganta sklava servistaro kaj knabetoj, kaj fine veturis la cezaro mem, kies proksimiĝon anoncis de malproksime kriado de la popolo.

En la stratamaso trovis sin ankaŭ Petro la apostolo, kiu deziris unufoje en la vivo vidi la cezaron. Akompanis lin Ligia, kun vizaĝo kaŝita sub densa vualo, kaj Ursus, kies forto estis por la knabino plej certa gardo meze de la malmodera kaj senbrida amaso. La ligo prenis en la manojn unu el la ŝtonegoj, destinitaj por la konstruata templo, kaj alportis ĝin al la apostolo, por ke tiu ĉi, surpaŝinte la ŝtonon, vidu pli bone, ol la aliaj. La amaso unue komencis murmuri, ĉar Ursus disŝovadis ĝin, kiel ŝipo disŝovas la ondojn, kiam tamen li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi, la murmurado ŝanĝis sin en admiron kaj la ekkrioj „macte!” aŭdiĝis ĉiuflanke. Sed dume alvenis la cezaro. Li sidis en veturilo, havanta la formon de tendo, tirata de ses blankaj idumeaj virĉevaloj kun oraj hufaĵoj. La veturilo havis la formon de tendo kun speciale malfermitaj flankoj, por ke la amasoj povu vidi la cezaron. Estis tie sufiĉe da loko por kelkaj personoj, sed Nero, volante, ke la atento koncentriĝu ekskluzive je li, veturis tra la urbo sola, havante nur ĉe la piedoj du degenerintajn pigmeojn. Li estis vestita per blank tuniko kaj ametista togo, kiu ĵetadis violbluan brilon sur lian vizaĝon. De la tempo de la vojaĝo en Neapolon li rimarkinde grasiĝis. Lia vizaĝo grasŝvelis; de sub la malsupra makzelo pendis duobla mentono, pro kio la buŝo, ĉiam tro proksima al la nazo, ŝajnis nun malfermiĝi tuj sub la naztruoj. La dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko, kiun li ĉiumomente bonigadis sur si per mano blanka kaj grasa, kovrita sur la artiko de ruĝaj haroj, formantaj kvazaŭ sangajn makulojn. Li tamen ne permesis al epilatores elŝiri tiujn harojn, ĉar oni diris al li, ke tio ĉi kaŭzas tremadon de la fingroj kaj malhelpas liutludadon. Senfunda vanteco bildis sin, kiel ordinare, sur lia vizaĝo, kune kun laceco kaj enuo. Ĝenerale ĝi estis vizaĝo kune terura kaj arlekenaĉa. Veturante, li turnadis ambaŭflanken la kapon, duonfermante momente la okulojn kaj atente aŭskultante, kiel oni lin salutas. Salutis lin fulmotondro da aplaŭdoj kaj la ekkrioj: „saluton, dia! saluton, cezaro, imperiestro, ĉiovenkanto! saluton, senkompara — filo de Apolono, Apolono!” Aŭskultante tiujn ĉi vortojn li ridetadis, sed iafoje trakuris lian vizaĝon kvazaŭ nubo, ĉar la roma popolo estis mokema kaj, sentante sin sekura pro la granda nombro, ĝi permesadis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj triumfantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis. Oni ja sciis, ke iam oni kriis dum la enveturo de Julio Cezaro en Romon: „civitanoj, kaŝu viajn edzinojn, ĉar enveturas kalva diboĉulo!” Sed la monstra memamo de Nero ne toleris eĉ plej etajn riproĉojn, nek mokojn, dume en la amaso, inter la laŭdaj ekkrioj, aŭdiĝadis la voĉoj. „Kuprobarba!… Kuprobarba! Kien vi portas vian flaman barbon? ĉu vi timas, ke Romo de ĝi ekflamos?” Kaj tiuj, kiuj tiel kriis, ne sciis, ke ilia ŝerco entenas teruran profetaĵon. La cezaron cetere ne tre kolerigis similaj voĉoj, tiom pli, ke li ne havis barbon, ĉar jam antaŭe li oferis ĝin en ora skatolo al Jovo Kapitola. Sed aliaj, kaŝitaj post la amaso da ŝtonegoj kaj ĉe la angulo de la templo, vokis: „Matricida! Nero! Oresto! Alkmeono!” kaj aliaj: „Kie estas Octavia!” „For la purpuron!” Poppaean, kiu veturis tuj poste, oni salutis per la krioj: „flava coma!”; per tiu ĉi esprimo oni nomis stratulinojn. La muzikema orelo de Nero kaptadis ankaŭ tiajn ekkriojn, kaj tiam li levadis per la fingroj sian poluritan smeraldon al la okulo, kvazaŭ volante ekvidi kaj fiksi en la memoro tiujn, kiuj ilin eligis. Tiamaniere lia rigardo haltis momente sur la apostolo, staranta sur la ŝtonego. Dum momento tiuj ĉi du homoj rigardis unu la alian, kaj en tiu tuta brila sekvantaro, en tiuj sennombraj amasoj neniu ekpensis, ke ĉi-minute rigardas unu la alian du regantoj de la tero, el kiuj unu baldaŭ pasos, kiel sanga sonĝo, kaj la alia, tiu maljunulo, vestita per simpla mantelo, prenos en eternan posedon la mondon kaj la urbon.

Dume la cezaro traveturis, kaj tuj post li du afroj portis grandiozan portilon, en kiu sidis la malamegata de la popolo Poppaea. Vestita, kiel Nero, per ametistokolora vesto, kun dika tavolo da kosmetikaĵoj sur la vizaĝo, senmova, enpensiĝinta kaj indiferenta, ŝi aspektis kiel iu diino, kune belega kaj malbona, kiun oni portis kvazaŭ en procesio. Post ŝi sekvis denove kortego da vira kaj virina servistaro kaj vicoj da veturiloj kun instrumentoj de komforto kaj eleganteco. La suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj — vicaro impona, brila, ŝanĝkolora, kiel serpento, kaj senfina. la maldiligenta Petronius, favore salutata de la amasoj, igis sin porti en portilo kune kun sia diinsimila sklavino. Tigellinus veturis en carruca, tirata de malgrandaj ĉevaloj, ornamitaj per blankaj kaj purpuraj plumoj. Oni vidis, kiel li leviĝadis en la veturilo kaj, etendante la kolon, rigardadis atente, ĉu la cezaro ne donos al li la signon, ke li translokiĝu apuden. El la aliaj la amasoj salutis per aplaŭdoj Licinianuson Pison, per rido Viteliuson, per fajfado Vatiniuson. Al Licinius kaj Lecanus, la konsuloj, oni sintenis indiferente, sed Tulius Senecio, kiun la popolo amis, oni ne scias pro kio, ankaŭ, same kiel Vestinus, ricevis aplaŭdojn de la amaso. La kortego estis sennombra. Ŝajnis, ke ĉiu, kiu distingiĝis en Romo per riĉeco, brilo aŭ eminenteco, elmigras en Antiumon. Nero neniam vojaĝis alie ol kun mil veturiloj, kaj la taĉmento de liaj akompanantoj preskaŭ ĉiam superis la nombron de soldatoj en legio[3]. Oni do montradis al si reciproke Domitiuson Aferon, kaj la kadukan Liciuson Saturninuson; oni vidis Vespasianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon, kaj liajn filojn, kaj la junan Nervan, kaj Lucanuson, kaj Anniuson Gallon, kaj Quintianuson kaj multegajn virinojn, famajn pro sia riĉeco, beleco, lukso aŭ malĉasto. La rigardo de la amaso transportadis sin de la konataj vizaĝoj al la jungilaro, veturiloj, ĉevaloj, strangaj vestoj de la servistaro, konsistanta el ĉiuj nacioj de la mondo. En tiu ĉi inundo de lukso kaj grandeco oni ne sciis, kion rigardi, kaj ne nur la okuloj, sed ankaŭ la penso blindiĝadis pro tiuj oraj fulmaĵoj, pro tiuj koloroj purpuraj kaj violaj, pro flagrado de multekostaj ŝtonoj, pro brilo de vitrornamoj, perlamoto, eburo. Ŝajnis, ke la sunradioj mem sorbiĝadis en tiun brilan ondaron. Kaj kvankam en la popolamaso ne mankis mizeruloj kun kavaj ventroj kaj malsato en la okuloj, tamen tiu ĉi spektaklo ekscitis en ili ne nur ĝudeziron kaj envion, sed ankaŭ inspiris ravon kaj fierecon, donante la senton de tiu povo kaj nevenkebleco de Romo, kiun formis kaj antaŭ kiu genuis la tuta mondo. Efektive, en la tuta mondo estis neniu, kiu kuraĝus kredi, ke tiu ĉi potenco ne daŭros tra ĉiuj jarcentoj, ne postvivos ĉiujn naciojn de la mondo kaj ke io sur la tero povos ĝin kontraŭstari.

Vinicius, veturanta en la fino de la korteganaro, je la vido de la apostolo kaj de Ligia, kiujn li ne esperis renkonti, elsaltis el la veturilo kaj, salutinte ilin kun radianta vizaĝo, komencis paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi:

— Vi venis? Mi ne scias, kiel danki vin, ho Ligia!… Dio ne povis sendi al mi pli bonan antaŭsignon. Mi salutas vin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas vin por longe. Envoje mi dislokis partajn ĉevalojn kaj en ĉiu libera tago mi estos apud vi, antaŭ ol mi elpetos permeson de reveno. Restu en sano!

— Restu en sano, Marcus — respondis Ligia kaj poste aldonis pli mallaŭte:

— Kristo vin gvidu kaj malfermu vian animon al la vortoj de Paŭlo.

Kaj li ekĝojis en la koro, vidante ŝian deziron, ke li baldaŭ iĝu kristano, do li respondis:

Ocelle mi! estu tiel, kiel vi parolas. Paŭlo preferas veturi inter miaj sklavoj, sed li estas kun mi, kaj li estos mia majstro kaj kunulo… Levu la vualon, mia ĝojo, ke mi ankoraŭ ekvidu vin antaŭ la vojaĝo. Kial vi vin tiel kovris?

Ŝi levis per la mano la vualon kaj montris al li sian helan vizaĝon kaj la mirindajn, ridantajn okulojn, demandante:

— Ĉu tio malplaĉas al vi?

Kaj ŝia rideto enhavis ioman knabinan koketemon, sed Vinicius, rigardante ŝin kun ravekscito, respondis:

— Tio malplaĉas al miaj okuloj, kiuj volus ĝis la morto rigardadi vin solan.

Poste li turnis sin al Ursus kaj diris:

— Ursus, gardu ŝin, kiel la pupilon de via okulo, ĉar ŝi estas ne nur via, sed ankaŭ mia — domina!

Dirinte ĉi tion, li ekkaptis ŝian manon kaj premis al ĝi la buŝon, je granda mirego de la stratamaso, kiu ne povis kompreni tian signan de respekto flanke de la brila aŭgustano al la knabino, vestita per simpla, preskaŭ sklavina vesto.

— Restu en sano…

Poste li rapide foriris, ĉar la tuta cezara sekvantaro jam estis konsiderinde antaŭeniĝinta. La apostolo Petro benis lin nerimarkeble per la signo de kruco, kaj la bona Ursus komencis lin tuj laŭdi, kontenta, ke lia juna mastrino aŭskultas avide kaj rigardas lin kun dankemo.

La sekvantaro foriĝadis kaj vualiĝadis per nuboj da ora polvo, sed ili rigardis post ĝi longe ankoraŭ, ĝis proksimiĝis al ili Demas, la sama, ĉe kiu Ursus laboradis nokte.

Tiu ĉi, kisinte la manon de la apostolo, komencis lin peti, ke ili venu al li por manĝi, dirante, ke lia domo estas proksime al Emporium, kaj ili estas sendube malsataj kaj lacaj, pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego.

Ili do iris kune kaj, ripozinte kaj satiĝinte en lia domo, nur antaŭ la vespero reiris al Transtibro. Itencante trapasi la riveron per la ponto de Aemilius, ili iris tra Clivus Publicus, kondukanta tra la mezo de Aventino, inter la templo de Diano kaj Merkuro. La apostolo Petro rigardis de sur la altaĵo la ĉirkaŭantajn lin kaj pli malproksimajn, nebuliĝantajn en la distanco konstruaĵojn, kaj profundiĝinte en silenton, li meditis pri la grandeco kaj potenco de tiu ĉi urbo, en kiun li venis prediki la vorton de Dio. Ĝis nun li vidadis la roman regadon kaj la legiojn en diversaj landoj, tra kiuj li migris, sed tio estis kvazaŭ apartaj membroj de tiu potenco, kies enkorpigon en la persono de la cezaro li ekvidis hodiaŭ unuafoje. Tiu ĉi urbo senlima, rabema, avida kaj kune senbrida, putrinta ĝis la ostoj kaj kune neskuebla en sia superhoma forto, tiu cezaro, fratmurdinto, patrinmurdinto kaj edzinmurdinto, post kiu trenis sin aro da sangaj fantomoj, ne malpli granda, ol lia kortego, tiu diboĉulo, arlekeno kaj kune reganto de tridek legioj kaj pere de ili — de la tuta tero, tiuj korteganoj, kovritaj per oro kaj skarlato, necertaj pri la morgaŭa tago kaj kune pli povohavaj, ol reĝoj — ĉio tio kune ekŝajnis al li ia infera regno de malbono kaj maljusteco. Kaj li ekmiris en sia simpla koro, kiel Dio povas doni tiel nekompreneblan ĉiopovon al la satano, kiel Li povas doni al li la teron, ke li ĝin piedpremu, renversu, tretu, elpremadu larmojn kaj sangon, konfuzu, kiel uragano, detruu, kiel fulmotondro, kaj bruligu, kiel fajro. Kaj de tiuj ĉi pensoj timo ekregis lian apostolan koron kaj li komencis paroli interne al la Majstro: „Sinjoro, kion mi faru kontraŭ tiu ĉi urbo, kien Vi min sendis? Al ĝi apartenas la maroj kaj la kontinentoj, al ĝi apartenas la bestoj sur la tero kaj la maraj kreaĵoj, al ĝi apartenas aliaj regnoj kaj urboj kaj tridek legioj, kiuj ilin gardas, kaj mi, Sinjoro, mi estas laga fiŝkaptisto! Kion mi faru? kaj kiel mi venku ĝian malbonpovon?”

Tiel parolante, li levadis sian grizan, tremantan kapon al la ĉielo, preĝante kaj vokante el la fundo de la koro al sia Dia Majstro, plena de malĝojo kaj teruro.

Subite lian preĝon interrompis la voĉo de Ligia, kiu diris:

— La tuta urbo kvazaŭ flamas…

Efektive, la suno tiutage estis strange subiranta. Ĝia grandega disko jam kaŝis sin duone post Janikulo, kaj la tuta ĉielspaco pleniĝis per ruĝa brilo. De la loko, kie ili staris, antaŭ iliaj okuloj malkaŝis sin vastaj spacoj. Iom dekstre ili vidis la longformajn murojn de Circus Maximus, super ili la tavole levitajn palacojn de Palatino, kaj rekte antaŭ si, trans Forum Boarium kaj Velabrum, la supron de Kapitolo kun la templo de Jovo. Sed la muroj, la koloroj kaj la suproj de l’ temploj estis kvazaŭ dronantaj en tiu ora kaj purpura brilo. La videblaj de malproksime partoj de la rivero ŝajnis fluigi sangon, kaj laŭgrade, kiel la suno malsupreniĝadis post la altaĵon, la brilo iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo, ĝi kreskis, vastiĝadis, fine ĝi etendis sin sur la sep montetojn, de kiuj ĝi ŝajnis flui malsupren sur la tutan ĉirkaŭaĵon.

— La tuta urbo kvazaŭ flamas — ripetis Ligia.

Kaj Petro ŝirmis la okulojn per la mano kaj diris:

— La kolero de la Sinjoro estas super ĝi.



ĈAPITRO XXXVII.

Vinicius al Ligia:

„Phlego, la sklavo, per kiu mi sendas al vi ĉi tiun leteron, estas kristano, li do estas unu el tiuj, kiuj ricevos liberecon el viaj manoj, mia plej kara. Li estas delonga servisto de nia domo, do mi povas sendi per li tiun ĉi leteron kun plena fido, sen la timo, ke ĝi trafos en aliajn manojn, ol viaj. Mi skribas el Laurento, kie ni haltis pro la varmego. Otho posedis ĉi tie grandiozan palacon, kiun li siatempe donacis al Poppaea, kaj ŝi, kvankam eksedziniĝinta je li, opiniis kiel konvenan reteni la belegan donacon… Kiam mi pensas pri tiuj ĉi virinoj, kiuj min nun ĉirkaŭas, kaj pri vi, ŝajnas al mi, ke el la ŝtonoj de Deŭkaliono naskiĝis videble diversaj specoj de homoj, malsimilaj unu al la aliaj, kaj ke vi apartenas al tiu, kiu naskiĝis el kristalo. Mi vin admiras kaj amas per la tuta animo, tiel, ke mi volus skribi al vi nur pri vi mem, kaj necesas al mi regi min, por skribi pri la vojaĝo, pri tio, kio kun mi okazas kaj pri la kortegaj novaĵoj. La cezaro estis do gasto de Poppaea, kiu sekrete antaŭ li preparis luksan akcepton. Ŝi invitis cetere nemultajn aŭgustanojn, sed same mi, kiel Petronius, ricevis la alvokojn. Post la prandium ni naĝis per oraj boatoj sur la maro, kiu estis tiel trankvila, kvazaŭ ĝi dormus, kaj tiel blua, kiel viaj okuloj, ho mia dia! Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj. La cezaro, starante ĉe la direktilo, en purpura togo, kantis himnon al la maro, kiun li verkis la antaŭan nokton kaj al kiu li komponis muzikon kune kun Diodorus. El aliaj boatoj akompanis lin sklavoj el Hindujo, kiuj scias ludi per maraj konkoj, kaj ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko el la profundaĵoj de Amfitrito. Kaj mi — ĉu vi scias, kion mi faris? Mi pensis pri vi kaj sopiris al vi, kaj mi volus preni tiun ĉi maron kaj tiun ĉi belveteron kaj tiun ĉi muzikon kaj ĉion tion oferi al vi. Ĉu vi volas, ke ni loĝu iam ĉe marbordo, for de Romo, mia aŭgustino? Mi havas en Sicilio posedaĵon kun migdala arbaro, kiu printempe floras rozkolore kaj venas tiel proksimen al la maro, ke la finoj de la branĉoj preskaŭ tuŝas la akvon. Tie mi amos vin kaj adoros tiun intruon, kiun Paŭlo al mi konigos, ĉar mi jam scias, ke ĝi ne kontraŭas al la amo kaj al la feliĉo. Ĉu vi volas?… Sed antaŭ ol mi aŭdos la respondon el via amata buŝo, mi skribas al vi plue, kio okazis en la boato. Kiam la bordo restis jam for post ni, ni ekvidis malproksime antaŭ ni velon, kaj tuj estiĝis diskuto, ĉu ĝi estas fiŝkaptista boato, aŭ granda ŝipo el Ostio. Mi distingis ĝin la unua; tiam la aŭgustino diris, ke por miaj okuloj nenio videble estas sekreta, kaj, mallevinte subite vualon sur la vizaĝon, demandis, ĉu eĉ tiel mi ŝin rekonus? Petronius tuj respondis, ke trans nubo oni eĉ la sunon ne povas ekkoni, sed ŝi, kvazaŭ ridetante, parolis, ke tiel akrajn okulojn nur amo sola povus blindigi, kaj, nomante diversajn aŭgustaninojn, komencis demandi kaj divenadi, kiun mi amas. Mi respondadis trankvile, sed ŝi diris fine ankaŭ vian nomon. Mi sentas veran dankemon al Petronius, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi, ĉar se mi ekaŭdus pri vi malafablajn aŭ mokajn vortojn, mi ne scius kaŝi la koleron kaj devus batali kontraŭ la deziro frakasi per la remilo la kapon de tiu malica kaj malbona virino… Vi ja memoras, kion mi rakontis al vi en la domo de Linus, antaŭtage de la forveturo, pri la okazo sur la lago de Agrippa? Petronius timas pri mi kaj eĉ hodiaŭ li insistegis, ke mi ne incitu la memanon de la aŭgustino. Sed Petronius jam min ne komprenas kaj ne scias, ke ekster vi ekzistas por mi nenia volupto, nek belo, nek amo, kaj ek al Poppaea mi havas sole abomenon kaj malestimon. Vi jam tre ŝanĝis mian animon, kaj tiagrade, ke al la antaŭa vivo mi eĉ ne scipovus plu reveni. Sed ne timu, ke ĉi tie povas okazi al mi io malbona. Poppaea min ne amas, ĉar ŝi kapablas neniun ami, kaj la fonto de ŝiaj ekdeziroj estas nur kolero kontraŭ la cezaro, kiu estas ankoraŭ sub ŝia influo kaj kiu ŝin eble amas ankoraŭ, tamen li ne ŝparas ŝin plu kaj ne kaŝas de ŝi sian senhontecon kaj siajn malbonagojn. Mi diros al vi cetere ankoraŭ ion, kio devas vin trankviligi: jen Petro diris al mi antaŭ la forveturo, ke mi ne timu la cezaron, ĉar eĉ unu haro ne falos de mia kapo, kaj mi kredas al li. Ia interna voĉo diras al mi, ke ĉiu lia vorto devas plenumiĝi, kaj ĉar li benis nian amon, tial nek la cezaro, nek ĉiuj potencoj de Hadeso, nek eĉ Fato mem kapablos vin rabi de mi, ho Ligia! Kiam mi pensas pri tio ĉi, mi estas feliĉa kaj trankvila. Sed vin, kristaninon, eble ofendas tio, kion mi diras pri la ĉielo kaj pri Fato? Tiuokaze pardonu min, ĉar mi pekas senvole. Bapto ne lavis min ankoraŭ, sed mia koro estas kiel malplena pokalo, kiun Paŭlo el Tarso plenigos per la dolĉa kristana instruo, por mi tiom pli dolĉa, ke ĝi estas via. Vi, mia dia, kalkulu al mi kiel meriton tion almenaŭ, ke el tiu pokalo mi elverŝis la fluidaĵon, kiu ĝin antaŭe plenigis, kaj ke mi ĝin ne retiras, sed etendas, kiel soifanto, ekstarinta ĉe pura fonto. Mi trovu favoron antaŭ viaj okuloj. En Antiumo mi pasigados tagojn kaj noktojn, aŭskultante Paŭlon, kiu inter miaj servistoj jam en la unua tago de la vojaĝo akiris tian influon, ke ili ĉirkaŭas lin senĉese, vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon. Mi vidis hieraŭ ĝojon sur lia vizaĝo, kaj kiam mi demandis, kion li faras, li respondis: „Mi semas”. Petronius scias, ke il estas inter miaj servistoj kaj deziras lin vidi, same kiel Seneca, kiu aŭdis pri li de Gallo. Sed jam la steloj paliĝas, ho Ligia, kaj la matena „lucifero” brilas ĉiam pli lume. Baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron — kaj dormas ĉio ĉirkaŭe, nur mi pensas pri vi kaj amas vin. Mi salutas vin kun la matenlumo, sponsa mea!



ĈAPITRO XXXVIII.

Vinicius al Ligia:

— Ĉu vi estis iam kun Aulusoj en Antiumo, kara mia? Se ne, mi estos feliĉa, kiam mi montros ĝin al vi. Jam de Laurento etendas sin laŭlonge de la bordo ĝardendomoj, unu post la alia, kaj Antiumo mem estas senfina vico da palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo. Ankaŭ mi havas ĉi tie, apud la akvo, posedaĵon kun olivarbaro kaj cipresaro post la ĝardeno, kaj kiam mi pensas, ke tiu ĉi posedaĵo iĝos iam via, pli blankaj ŝajnas al mi ĝiaj marmoroj, pli ombroriĉaj la ĝardenoj kaj pli lazura la maro. Ho Ligia, kiel bone estas vivi kaj ami! La maljuna Menicles, kiu administras ĉi tie mian domon, plantis sur herbejoj, sub mirtoj, tutajn tufojn da iridoj, kaj je ilia vido mi rememoris la domon de Aulusoj, vian impluvium kaj vian ĝardenon, en kiu mi sidadis apud vi. Al vi ankaŭ tiuj iridoj memorigados la gepatran domon, tial mi estas certa, ke vi amos Antiumon kaj tiun ĉi domon. Tuj post la alveno mi longe parolis kun Paŭlo ĉe la prandium. Ni parolis pri vi, poste li komencis min instrui, kaj mi aŭskultis longe, kaj nur tion mi diros al vi, ke se mi eĉ scius tiel skribi, kiel Petronius, eĉ tiam mi ne scipovus konigi al vi ĉion, kio trakuris mian penson kaj animon. Mi ne esperis, ke povas esti ankoraŭ en la mondo tia feliĉo, belo kaj trankvilo, pri kiuj la homoj ĝis nun ne scias. Sed ĉion tion mi rezervas por interparolo kun vi, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon. Diru al mi, kiamaniere la tero povas surteni kune tiajn homojn, kiel Petro la apostolo, kiel Paŭlo el Tarso kaj la cezaro? Mi demandas tial, ke la vesperon post la instruado de Paŭlo mi pasigis ĉe Nero, kaj ĉu vi scias, kion mi tie aŭdis? Jen unue li legis al ni sian poemon pri la detruo de Trojo, kaj komencis plendi, ke li neniam vidis brulantan urbon. Li enviis Priamon kaj nomis lin feliĉulo tial ĝuste, ke li povis rigardi la brulegon kaj pereon de sia naskiĝa urbo. Je tio Tigellinus ekparolis: „Diru unu vorton, dia, tiam, mi prenos torĉon, kaj antaŭ ol la nokto pasos, vi ekvidos brulantan Antiumon”. Sed la cezaro nomis lin stultulo. „Kien mi venadus — li diris — por spiri la maran aeron kaj flegi tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis kaj pri kiu, kiel oni diras, mi devas zorgi por la bono de la popolo? ĉu ne Romo min malsanigas, ĉu ne la sufokaj odoroj el Suburra kaj Eskvilino igas min raŭka, kaj ĉu brulanta Romo ne prezentus centoble pli grandiozan kaj pli tragikan vidaĵon, ol brulanta Auntiumo?” Ĉe tio ĉiuj komencis paroli, kiel senkompara tragedio estus la bildo de la urbo, kiu konkeris la mondon, ŝanĝita en amason da cindroj. La cezar deklaris, ke tiam lia poemo superus la kantojn de Homero, poste li komencis paroli, kiel li rekonstruus la urbon kaj kiel la sekvontaj generacioj devus admiri lian verkon, kompare kun kiu malgrandaj ekŝajnus ĉiuj aliaj homaj verkoj. Tiam la ebriaj festenanoj komencis krii: „Faru tion! faru tion!” al kio li diris: „Mi devus havi pli fidelajn kaj pli sindonajn al mi amikojn”. Mi konfesas, ke aŭdante tion, mi komence maltrankviliĝis, ĉar en Romo estas vi, carissima. Mi mem ridas nun tiun timon kaj mi pensas, ke la cezaro kaj la aŭgustanoj, kiel ajn frenezaj ili estas, similan frenezaĵon ne kuraĝus plenumi. Tamen vidu, kiel oni timas pri tiu, kiun oni amas — tamen mi preferus, ke la domo de Linus ne staru en la mallarĝa transtibra strateto, en la kvartalo, okupata de fremda lonĝantaro, kiun oni malpli konsiderus en tia okazo. Al mi eĉ la palacoj de Palatino mem ne ŝajnus inda je vi loĝejo, do mi volus ankaŭ, ke manku al vi nenio el tiuj ornamoj kaj komfortaĵoj, al kiuj vi kutimis de la infaneco. Translokiĝu en la domon de Aulusoj, mia Ligia. Mi multe pensis ĉi tie pri tio. Se la cezaro estus en Romo, la famo pri via reveno efektive povus per sklavoj atingi ĝis Palatino, direkti al vi la atenton kaj kaŭzi persekutadon pro tio, ke vi kuraĝis agi kontraŭ la volo de la cezaro. Sed li longe restos ĉi tie en Antiumo, kaj antaŭ ol li revenos, la sklavoj estos delonge ĉesintaj pri tio paroli. Linus kaj Ursus povos loĝi kun vi. Cetere mi vivas per la espero, ke antaŭ ol Palatino revidos la cezaron, vi, mia dia, loĝos jam en la propra domo ĉe Carinae. Benita estu la tago, la horo kaj la momento, en kiu vi transpaŝos mian sojlon, kaj se Kristo, kiun mi lernas konfesi, faros tion, benita estu ankaŭ Lia nomo. Mi servos Lin kaj fordonos por Li mian vivon kaj sangon. Malĝuste mi parolas: ni ambaŭ servos Lin, kiel longe sufiĉos al ni la ŝpinaĵo de l’ vivo. Mi amas vin kaj salutas per la tuta animo”.



ĈAPITRO XXXIX.

Ursus ĉerpis akvon el cisterno kaj, tirante per ŝnuro duoblan amforon, kantis duonvoĉe strangan ligan kanton, rigardante samtempe per ĝojegaj okuloj Ligian kaj Viniciuson, kiuj meze de cipresoj en la ĝardeneto de Linus blankis, kiel du statutoj. Plej facila vento ne movis iliajn vestojn. Ora kaj violkolora krepusko kovradis iom post iom la mondon kaj ili, en la vespera trankvilo, interparolis, tenante sin reciproke je la manoj.

— Ĉu nenio malbona povas vin trafi, Marcus, pro tio, ke vi forlasis Antiumon sen la scio de la cezaro? — demandis Ligia.

— Ne, mia kara — respondis Vinicius. — La cezaro anoncis, ke li fermos sin por du tagoj kun Terpnos kaj komponados novajn kantojn. Ofte li tiel faras, kaj tiam li memoras kaj scias nenion alian. Cetere, kion signifas por mi la cezaro, se mi estas apud vi kaj rigardas vin. Mi jam tro multe sopiris, kaj en la lastaj tagoj la dormo min forlasis. Iafoje, kiam mi ekdormetis pro laceco, mi vekiĝadis subite kun la sento, ke danĝero pezas super vi; kelkfoje mi sonĝis, ke oni rabis miajn envojajn ĉevalojn, kiuj devis porti min el Antiumo Romon kaj per kiuj mi trakuris tiun distancon tiel rapide, kiel neniam ĝin trakuris iu cezara kuriero. Kaj pli longe mi jam ne povis vivi sen vi. Mi amas vin tro multe, mia kara, mia plej kara!

— Mi sciis, ke vi venos. Dufoje Ursus iris laŭ mia peto al Carinae kaj demandis pri vi en via domo. Linus ridis min, kaj Ursus ankaŭ.

Efektive oni vidis, ke ŝi atendis lin, ĉar anstataŭ la ĉiutaga malhela vesto ŝi surhavis molan, blankan stola, el kies belegaj faldoj ŝiaj ŝultroj kaj kapo elprofundiĝadis, kvazaŭ florantaj primoloj el neĝo. Kelkaj rozkoloraj anemonoj ornamis ŝiajn harojn.

Vinicius alpremis la buŝon la ŝia mano, poste ili sidiĝis sur ŝtona benko meze de sovaĝa vito, kaj apoginte sin ŝultro al ŝultro, silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj.

La ĉarmo de la kvieta vespero ekregadis ilin iom post iom.

— Kiel trankvile estas ĉi tie kaj kiel belega estas la mondo — diris Vinicius per mallaŭta voĉo. — La nokto venas treege serena. Mi sentas min tiel feliĉa, kiel neniam en la vivo mi estis. Diru al mi, Ligia, kio ĝi estas? Mi neniam supozis, ke povas ekzisti tia amo. Mi pensis, ke ĝi estas nur fajro en la vejnoj kaj voluptavido, sed nur nun mi vidas, ke oni povas ami per ĉiu guto da sango, per ĉiu spiro, kaj senti kune tian trankvilon dolĉan kaj senliman, kvazaŭ la animon jam estus kvietigintaj Dormo kaj Morto. Ĝi estas por mi io nova. Mi rigardas tiun trankvilon de la arboj kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas en mi. Nur nun mi komprenas, ke povas ekzisti feliĉo, pri kia la homoj ĝis nun ne sciis. Nur nun mi komprenas, kial vi kaj Pomponia Graecina estas tiel serenaj… Jes!… Tion ĉi donas Kristo…

Kaj ŝi en la sama momento metis sian belegan vizaĝon sur lian ŝultron kaj diris:

— Mia kar Marcus…

Ŝi ne povis paroli plu. Ĝojo, dankemo, la sento, ke nur nun ŝi rajtas ami, sufokis ŝian voĉon, aliflanke ili plenigi ŝiajn okulojn per larmoj de kortuŝo. Vinicius, ĉirkaŭbrakinte ŝian delikatan korpon, karespremis ŝin dum momento, poste diris:

— Ligia! Benita estu la momento, en kiu mi ekaŭdis unuafoje Lian nomon.

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

— Mi amas vin, Marcus.

Poste ambaŭ denove eksilentis, ne povante eligi vortojn el la sentoplenaj brustoj. Sur la cipresoj estingiĝis la lastaj violkoloraj rebriloj kaj la ĝardeno komencis arĝenti de la kvaronluma klingo.

Post momento Vinicius komencis paroli:

— Mi scias… Apenaŭ mi eniris ĉi tien, apenaŭ mi kisis viajn karajn manjon, mi legis en viaj okuloj la demandon, ĉu mi komprenas tiun Dian instruon, kiun vi konfesas, kaj ĉu mi estas baptita? Ne, mi ne estas baptita, sed ĉu vi scias, mia floro, kial? Jen Paŭlo diris al mi: „Mi vin konvinkis, ke Dio venis en la mondon kaj lasis sin krucumi, por savi la mondon, sed en la fonto de difavoro lavu vin Petro, kiu la unua etendis super vi la manojn kaj la unua vin benis”. Kaj mi volis ankaŭ, ke vi, mia plej kara, rigardu mian bapton kaj ke mia baptopatrino estu Pomponia. Tial mi ne estas ĝis nun baptita, kvankam mi kredas je la Savinto kaj je Lia dolĉa instruo. Paŭlo min konvinkis, konvertis, kaj ĉu povis okazi alie? Kiel mi povus ne kredi, ke Kristo venis en la mondon, se tion ĉi diras Petro, kiu estis Lia disĉiplo, kaj Paŭlo, al kiu Li sin di-konigis? Kiel mi povus ne kredi, ke Li estis Dio, se Li leviĝis el mortintoj? Oni ja vidis Lin en la urbo, kaj ĉe la lago, kaj sur la monto, kaj vidis Lin homoj, kies buŝoj ne konas mensogon. Mi jam ekkredis tion en la tempo, kiam mi aŭdis Petron en Ostriano, ĉar jam tiam mi diris al mi: en la tuta mondo ĉiu alia homo povus mensogi, krom tiu ĉi, kiu diras: „Mi vidis!” Sed mi timis vian instruon. Ŝajnis al mi, ke ĝi vin rabas de mi. Mi kredis, ke estas en ĝi nek saĝeco, nek beleco, nek feliĉo. Hodiaŭ tamen, kiam mi ĝin ekkonis, kia homo mi estus, se mi ne volus, ke en la mondo regu vero, ne mensogo, amo, ne malamo, bono, ne krimo, fideleco, ne malfideleco, kompatemo, ne venĝo? Ĉu estus homo, kiu tion ne volus kaj ne preferus? Kaj ĉi tion ja proklamas via instruo. Aliaj instruoj ankaŭ deziras justecon, sed tiu ĉi sola faras la homan koron justa. Kaj krom tio ĝi faras ĝin pura, kiel via koro kaj la koro de Pomponia, kaj ĝi faras ĝin fidela, kiel via koro kaj la koro de Pomponia. Mi estus blinda, se mi tion ne vidus. Kaj se krom tio Kristo promesis vivon eternan kaj feliĉon tiel senmezuran, kian nur la Dia ĉiopovo kapablas doni, kion do pli oni povas deziri? Se mi demandus Senecan, pro kiuj motivoj li rekomendas virton, se malvirto alportas pli da feliĉo, li vere povus respondi al mi nenion prudentan. Sed mi nun scias, kial mi devas esti virta. Jen tial, ĉar bono kaj amo fluas el Kristo, kaj tial, por, kiam la morto fermos miajn okulojn, retrovi la vivon, retrovi la feliĉon, retrovi min mem kaj vin, mia plej kara… Kiel mi povus ne ami kaj ne akcepti la instruon, kiu kune diras la veron kaj neniigas la morton? Kiu ne preferus bonon, ol malbono? Mi pensis, ke tiu ĉi instruo kontraŭas feliĉon, dume Paŭlo min konvinkis, ke ĝi ne nur nenion forprenas, sed eĉ donas pli multe. Ĉio tio apenaŭ povas trovi lokon en mia kapo, sed mi sentas, ke tiel estas, ĉar neniam mi estis egale feliĉa, nek mi povus esti, se mi eĉ prenus vin perforte kaj havus en mia domo. Vi diris al mi antaŭ momento: „mi amas vin”, kaj tiujn ĉi vortojn mi ne eligus el vi per la tuta potenco de Romo. Ho Ligia! La saĝo diras, ke tiu ĉi instruo estas Dia kaj plej bona, la koro ĝin sentas, kaj al tiaj du potencoj kiu povas kontraŭstari?

Ligia aŭskultis lin, fiksinte sur li siajn bluajn okulojn, similajn en la lunbrilo al mistikaj floroj, kaj roskovritajn, kiel floroj.

— Jes, Marcus! Vere! — ŝi diris, alpremante pli forte la kapon al lia ŝultro.

Kaj en tiu ĉi momento ambaŭ sentis sin treege feliĉaj, ĉar ili komprenis, ke, krom amo, ligas ilin ankoraŭ iu alia forto, kune dolĉa kaj nevenkebla, forto, pro kiu la amo mem iĝas io senpasa, superstaranta ŝanĝojn, seniluziiĝojn, perfidon, kaj eĉ morton. Iliajn korojn plenigis komplete la certeco, ke kio ajn povus okazi, ili ne ĉesos ami sin reciproke kaj aparteni unu al la alia. Kaj pro tio neesprimebla paco fluis en iliajn animojn. Vinicius sentis, krome, ke ĝi estas amo ne nur pura kaj profunda, sed tute nova, tia, kian la mondo ĝis nun ne konis kaj ne povis doni. Formis ĝin en lia koro ĉio: Ligia, kaj la instruo de Kristo, kaj la lunbrilo, trankvile dormanta sur la cipresoj, kaj la serena nokto, tiel, ke la tuta universo ŝajnis al li plena de tiu ĉi sola amo.

Post momento li denove komencis paroli per voĉo mallaŭta kaj tremanta:

— Vi estos la fiero de mia animo kaj vi estos al mi plej kara en la mondo. Samtakte batos niaj koroj, komuna estos nia preĝo kaj komuna nia dankemo al Kristo. Ho mia kara! Vivi kune, adori kune la dolĉan Dion kaj scii, ke kiam venos la morto, niaj okuloj ree malfermiĝos, kiel post trankvila dormo, al nova lumo — kion pli bonan oni povas imagi? Do mi nur miras, ke mi ĝin antaŭe ne komprenis. Kaj ĉu vi scias, kio nun ŝajnas al mi? — nome, ke al ĉi tiu instruo neniu kontraŭstaros. Post ducent aŭ tricent jaroj akceptos ĝin la tuta mondo, kaj estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj. Kiu ne volus sian propran feliĉon? Ha, mi aŭdis ja interparolon de Paŭlo kun Petronius, kaj ĉu vi scias, kion Petronius diris fine? „Ĝi ne estas por mi”, sed nenion pli li sciis respondi.

— Ripetu al mi la vortojn de Paŭlo — diris Ligia.

— Ĝi estis ĉe mi, vespere. Petronius komencis paroli facilmanier kaj ŝerci, kiel li kutime faras; tiam Paŭlo diris al li: „Kiel vi povas, saĝa Petronius, nei, ke Kristo ekzistis kaj leviĝis el mortintoj, se vi ne estis tiam en la mondo? Dume Petro kaj Johano vidis Lin, kaj mi ankaŭ Lin vidis envoje al Damasko. Unue do via saĝeco pruvu, ke ni estas mensogantoj, kaj poste nur ĝi neu niajn atestojn”. Sed Petronius respondis, ke li tute ne intencas nei, ĉar li scias, ke okazas en la mondo multaj nekompreneblaj aferoj, kiujn tamen kredindaj homoj atestas. Sed, li parolis, alia afero estas malkovri iun novan, alilandan Dion, kaj alia — akcepti Lian instruon. „Mi volas — li diris — scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon. Ne gravas, ĉu niaj dioj estas veraj, sed ili estas belaj, estas al ni gaje kun ili, kaj ni povas vivi senzorge”. Tiam Paŭlo respondis jene: „Vi malakceptas la instruon de amo, justeco kaj kompatemo, ĉar vi timas la zorgojn de la vivo, sed pensu, Petronius, ĉu via vivo vere estas libera de zorgoj? Nek vi, sinjoro, nek iu el la plej riĉaj kaj plej povohavaj inter vi scias, ĉu, endormiĝinte vespere, li ne vekiĝos matene kun mortverdikto. Dume, se la cezaro konfesus tiun ĉi instruon, kiu ordonas amon kaj justecon, ĉu via feliĉo ne estus pli sekura? Vi timas pri viaj ĝojoj, sed ĉu la vivo ne estus tiam pli ĝojplena? Kaj koncerne la ornamojn de la vivo kaj la belon, se vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj, kiom pli belajn vi konstruus al unusola Dio, amo kaj vero? Vi estas kontenta de via sorto, ĉar vi estas riĉa kaj vivas en lukso, sed same vi povus esti malriĉa kaj forlasita, kvankam el granda gento vi devenas, kaj tiam, vere, estus al vi pli bone en la mondo, se la homoj konfesus Kriston. En via urbo eĉ riĉaj gepatroj, ne volante havi zorgojn pro la edukado de la infanoj, ofte forigas ilin el la domo; tiajn infanojn oni nomas alumni. Vi ankaŭ, sinjoro, povus esti tia alumnus. Sed se viaj gepatroj vivus laŭ nia instruo, ĝi ne povus al vi okazi. Se vi, atinginte la viran aĝon, edzinigus amatan virinon, vi preferus, ke ŝi restu al vi fidela ĝis la morto. Dume rigardu, kio ĉe vi okazas, kiom estas da senhonteco, kiom da malhonoro, kiom da malrespekto al geedza ligo! Vi ja mem jam miras, se vi trovas inter vi virinon, kiun vi nomas univira. Sed mi diras al vi, ke tiuj virinoj, kiu havos Kriston en la koro, ne malfideliĝos al siaj edzoj, same kiel la kristanaj edzoj estos fidelaj al la edzinoj. Antaŭ vi tremas la tuta mondo, sed vi tremas antaŭ la propraj sklavoj, ĉar vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco, kiel ili jam plurfoje ribelis. Vi estas riĉa, sed vi ne scias, ĉu morgaŭ oni ne igos vin forlasi la riĉaĵojn; vi estas juna, sed morgaŭ eble vi devos morti. Vi amas, sed perfido embuskas kontraŭ vi; vi ŝatas palacojn kaj ĝardenojn, sed morgaŭ vi povas esti ekzilita en la solejojn de Pandatario; vi havas milojn da servistoj, sed morgaŭ tiuj servistoj povas elverŝi vian sangon. Kaj se tiel estas, kiel vi povas esti trankvilaj, feliĉaj kaj vivi en ĝojo? Sed mi proklamas amon kaj mi proklamas instruon, kiu ordonas al regantoj ami siajn regatojn, al sinjoroj — ami siajn sklavojn, al sklavoj — servi pro amo, agi kun justeco kaj kompatemo, fine ĝi promesas feliĉon, kiel maro senliman, senfinan. Kiel do vi povas, Petronius, diri, ke tiu ĉi instruo fuŝas la vivon, se ĝi riparas la vivon kaj se vi mem estus centfoje pli feliĉa kaj pli sekura, se ĝi ekposedus la mondon, kiel ĝin ekposedis via roma regado.”

— Tiel parolis Paŭlo, ho Ligia, kaj tiam Petronius diris: „ĝi ne estas por mi”, kaj, ŝajnigante sin dormema, li eliris, dirante ankoraŭ ĉe la eliro: „Mi preferas mian Eunicen, ol vian instruon, judeano, sed mi ne volus batali kontraŭ vi de sur tribuno”. Mi tamen aŭskultis liajn vortojn per la tuta animo, kaj kiam li parolis pri niajn virinoj, mi gloris tutkore tiun ĉi instruon, el kiu vi elkreskis, kiel printempe elkreskas lilioj el fruktodona tero. Kaj mi pensis tiam: jen Poppaea forlasis du edzojn por Nero, jen Calvia Crispinilla jen Nigidia, jen preskaŭ ĉiuj, kiujn mi konas, krom la sola Pomponia, malfideliĝas al la geedza ligo kaj al siaj ĵuroj, nur ŝi sola, nur ŝi, mia elektita, ne forlasos min, ne trompos, ne surŝutos per cindro la hejman fajron, eĉ se forlasus kaj trompus min ĉio, al kio mi konfidis. Do mi parolis al vi en la animo: per kio mi repagos al vi, se ne per amo kaj adoro? Ĉu vi sentis, ke mi tie, en Antiumo, turnadis min al vi kaj interparolis kun vi senĉese, senrompe, kvazaŭ vi estas apude? Centfoje pli mi vin amas pro tio, ke vi forkuris de mi el la domo de la cezaro. Mi ankaŭ ne volas lin plu. Mi ne volas liajn voluptojn kaj muzikon, nur vin solan. Diru unu vorton, kaj ni forlasos Romon, por ekloĝi for, malproksime.

Ligia, ne deturnante la kapon de lia ŝultro, levis la okulojn, kvazaŭ penseme, al la arĝente brilantaj pintoj de la cipresoj kaj respondis:

— Bone, Marcus. Vi skribis al mi pri Sicilio, kie ankaŭ Aulusoj volas pasigi la jarojn de sia malnujeco…

Kaj Vinicius interrompis kun ĝojo:

— Jes, mia kara! Mia posedaĵo najbaras kun ilia. Mirinda estas tiu bordlando, kie la klimato estas ankoraŭ pli dolĉa, la noktoj ankoraŭ pli serenaj, ol la romaj, aromaj kaj lumaj… Tie vivo kaj feliĉo estas preskaŭ la samo.

Poste li komencis revi pri la estonteco.

— Tie oni povas forgesi ĉiajn zorgojn. En boskoj, en olivarbaroj ni promenados kaj ripozados en la ombro. Ho Ligia! kia mirinda vivo — ami, ĝui trankvilon, kune rigardi la maron, kune rigardi la ĉielon, kune glori la dolĉan Dion, fari ĉirkaŭe bonon kaj justecon en paco.

Ambaŭ eksilentis, rigardante la estontecon; li nur karespremis ŝin al si ĉiam pli forte, ĉe kio en la lunbrilo flagris sur lia mano kavalira ringo. En la kvartalo, okupata de malriĉa, laborista loĝantaro, ĉiuj jam dormis kaj nenia brueto konfuzis la silenton.

— Ĉu vi permesos al mi vidadi Pomponian? — demandis Ligia.

— Jes, mia kara. Ni invitados ilin en nian domon aŭ mem irados al ili. Ĉu vi volas, ke ni kunprenu Petron la apostolon? Li estas laca de l’ aĝo kaj laboro. Paŭlo ankaŭ nin vizitados, li konvertos Auluson Plautiuson, kaj kiel soldatoj fondas koloniojn en malproksimaj landoj, tiel ni fondos kristanan kolonion.

Ligia levis la manon kaj, preninte la manon de Vinicius, volis alpremi al ĝi la buŝon, sed li parolis flustre, kvazaŭ li timus alarmi la feliĉon:

— Ne, Ligia! ne! mi vin amegas kaj adoras, vi donu al mi la manojn.

— Mi amas vin.

Sed li alpremis jam la buŝon al ŝiaj manoj, blankaj, kiel jasmeno, kaj dum momento ili aŭdis nur la batadon de la propraj koroj. En la aero ne estis eĉ plej eta blovo kaj la cipresoj staris tiel senmove, kvazaŭ ili ankaŭ retenus la spiron en la brustoj…

Subite la silenton interrompis tondro neatendita, profunda kaj kvazaŭ venanta el sub la tero. Tremo trakuris la korpon de Ligia, kaj Vinicius leviĝinte, diris:

— Leonoj muĝas en la bestejoj…

Kaj ambaŭ komencis aŭskulti. Dume al la unua muĝo respondis dua, tria, deka, el ĉiuj flankoj kaj kvartaloj. En la urbo estis iafoje kelkaj miloj da leonoj, lokitaj ĉe diversaj arenoj, kaj kelkfoje nokte, proksimiĝante al la kradegoj kaj apogante sur ili siajn grandegajn kapojn, ili voĉis tiamaniere sian sopiron al libereco kaj dezerto. Tiel ili komencis spoiri ankaŭ ĉi-foje, kaj transdonante la tonon unu al alia en la nokta silento, plenigis la urbon per muĝado. Estis en tio io neesprimeble minaca kaj malserena, tial Ligia, al kiu tiuj ĉi voĉoj konfuzis la lumajn viziojn de la estonteco, aŭskultis ilin kun koro premita de ia stranga teruro kaj malĝojo.

Sed Vinicius ĉirkaŭbrakis ŝin kaj diris:

— Ne timu, mia kara. La cirkludoj proksimiĝas, do ĉiuj bestejoj estas plenegaj.

Poste ili ambaŭ eniris la domon de Linus, akompanataj de ĉiam pli potenca tondro de la leonaj muĝoj.



ĈAPITRO XL.

En Antiumo dume Petronius atingadis preskaŭ ĉiutage novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun il pri favoro de la cezaro. La influo de Tigellinus tute nuliĝis. En Romo, kie oni devis neniigadi homojn, kiujn ŝajnis danĝeraj, rabadi iliajn havaĵojn, prizorgadi politikajn aferojn, aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto, kaj fine, kontentigadi monstrajn ekplaĉojn de la cezaro, Tigellinus, same ruza, kiel preta al ĉio, montriĝadis nepra. Sed en Antiumo, meze de la palacoj, spegulantaj sin en la mara lazuro, la cezaro vivis la grekan vivon. De mateno ĝis vespero oni legadis versaĵojn, paroladis pri ilia konstruo kaj perfekteco admiradis sukcesajn parolturnojn, okupadis sin pri muziko, teatro, unuvorte ekskluzive pri tio, kion eltrovis kaj per kio ornamis la vivon la greka genio. Sed en tiaj kondiĉoj Petronius, senkompare pli klera, ol Tigellinus kaj aliaj aŭgustanoj, sprita, elokventa, plena de subtilaj sentoj kaj gusto, devis akiri superecon. La cezaro serĉis lian societon, demandadis lian opinion, petadis konsilon, kiam li mem verkis, kaj elmontradis al li amikecon pli vivan, ol iam antaŭe. Al la ĉirkaŭantoj ŝajnis, ke lia influo atingis jam finan venkon, ke la amikeco inter li kaj la cezaro iĝis jam konstanta kaj daŭros dum jaroj. Eĉ tiuj, kiuj antaŭe elmontradis malsimpation al la eleganta epikurano, nun komencis lin ĉirkaŭadi kaj klopodi pri lia favoro. Pluraj eĉ estis sincere kontentaj en la animo, ke la superecon gajnis homo, kiu sciis, vere, kion pensi pri ĉiu kaj akceptadis kun skeptika rideto flatojn de siaj hieraŭaj malamikoj, sed ĉu pro eleganteco, aŭ pro bonmanieroj, ne estis venĝema kaj ne uzis sian potencon je malbono de aliaj. Estis momentoj, kiam li povis pereigi eĉ Tigellinuson, sed li preferis moki la lastan kaj evidentigadi lian senedukitecon kaj vulgarecon. La senato en Romo ekspiris, ĉar de unu kaj duono da monato neniu mortkondamno estis verdiktita. Tiel en Antiumo, kiel en la urbo oni rakontadis, vere, miridaĵojn pri la rafiniteco, kiun atingis la diboĉoj de la cezaro kaj de lia favorato, ĉiu preferis tamen senti super si la cezaron rafinitan, ol klueliĝintan, kiel sovaĝa besto, en la manoj de Tigellinus. Tigellinus mem sentis sin senhelpa kaj hezitis, ĉu li ne rezignu la batalon, ĉar la cezaro multfoje diradis, ke en la tuta Romo kaj en la tuta kortego estas nur du animoj, kapablaj kompreni sin reciproke, kaj du veraj grekoj: li kaj Petronius.

La mirindega lerteco de tiu ĉi lasta konfirmis la homojn en la konvinko, ke lia influo daŭros pli, ol ĉiuj aliaj. Oni jam ne imagis, kiel la cezaro kapablus helpi sin sen li, kun kiu li povus paroli pri poezio, muziko, vetkuroj, kaj en kies okulojn li rigardus, volante certiĝi, ĉu tio, kion li verkis, estas efektive perfekta. Petronius siaflanke, kun la kutima sezorgeco, ŝajnis atribui nenian signifon al sia pozicio. Li estis, kiel ordinare, malrapidema, maldiligenta, sprita kaj skeptika. Multfoje li impresis la homojn, kvazaŭ li mokus ilin, sin mem, la cezaron kaj la tutan mondon. Iamomente li kuraĝis eĉ riproĉi la cezaron okuloj kontraŭ okuloj, kaj kiam la aliaj kredis, ke li riskas tro murte aŭ simple preparas al si pereon, li sciis subite spici la riproĉon tiel, ke ĝi rezultis je lia profito, kaj en la ĉeestantoj vekadis admiron kaj la konvinkon, ke ne ekzistas situacio, el kiu li ne eliĝus triumfe. Foje, pli malpli semajnon post la reveno de Vinicius el Romo, la cezaro legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica; kiam li finis kaj kiam trasonis la ravekkrioj, Petronius, demandita de la cezaro per rigardo, diris:

— Mizeraj versoj, indaj esti ĵetitaj en fajron.

La koroj de la ĉeestantoj ĉesis bati pro teruro, ĉar Nero de sia infaneco neniam aŭdis el ies buŝo similan juĝon; nur la vizaĝo de Tigellinus ekradiis de ĝojo. Vinicius, aliflanke, paliĝis, kredante, ke Petronius, kiu neniam ebriiĝadis, ĉi-foje ebriiĝis.

Kaj Nero komencis demandi per miela voĉo, en kiu tamen vibris profunde vundita memamo:

— Kion malbonan vi trovas en ili?

Tiam Petronius ekatakis lin.

— Ne kredu al ili — li diris, montrante per la mano la ĉeestantojn — ili nenion komprenas pri poezio. Vi demandas, kio estas malbona en tiuj versoj? Se vi volas la veron, mi diros al vi: ili estas bonaj por Virgilio, bonaj por Ovidio, bonaj eĉ por Homero, sed ne por vi. Vi ne rajtas verki tiajn. Tiu brulo, kiun vi priskribas, nesufiĉe flamas, via fajro nesufiĉe brulvundas. Ne aŭskultu la flatojn de Lucanus. Lin por tiaj samaj versoj mi konfesus geniulo, sed ne vin. Ĉu vi scias, kial? Ĉar vi estas pli granda, ol ili. Al kiu la dioj donis tiom, kiom al vi, de tiu oni povas pli multe postuli. Sed vi estas maldiligenta. Vi preferas dormi post la prandium, ol ĉifi la veston, sidante ĉe la laboro. Vi povas krei poemon, al kiu similan la mondo ĝis nun ne konis, kaj tial mi diras al vi en la okulojn: verku pli bonan!

Li parolis tion ĉi senzorge, kvazaŭ mokante kaj kune grumblante, sed la okuloj de la cezaron kovriĝis per nebulo de volupto kaj li diris:

— La dioj donis al mi ioman talenton, sed ili donis al mi ankaŭ pli multe, nome kompetentan kaj veran amikon, kiu sola scias paroli veron en la okulojn.

Dirinte ĉe tion, li etendis sian grasan manon, surkreskitan de rustkoloraj haroj, al ora kandelabro, rabita en Delfoj, por bruligi la versaĵon.

Sed Petronius forprenis ĝin de li, antaŭ ol la flamo tuŝis la papiruson.

— Ne, ne! — li diris — eĉ tiel mizera versaĵo apartenas al la homaro. Lasu ĝin al mi.

— Permesu tiuokaze, ke mi sendu ĝin al vi en skatolo de mi mem projektita — respondis Nero, premante liajn manojn.

Kaj post momento li komencis paroli:

— Jes, vi estas prava. Mia brulego de Troje nesufiĉe brulas, mia fajro nesufiĉe brulvundas. Mi pensis tamen, ke se mi egalos al Homero, mi jam povos esti kontenta. Certa manko de kuraĝo kaj tro modesta sintaksado ĉiam malhelpis min. Vi malfermis al mi la okulojn. Sed ĉu vi scias, kial estas tiel, kiel vi diras? Jen, kiam skulptisto volas krei figuron de dio, li serĉas modelon, mi dume havis nenian modelon. Mi neniam vidis brulantan urbon kaj tial en mia priskribo mankas vereco.

— Do mi diros al vi, ke oni devas esti tamen granda artisto, por tion kompreni.

Nero enpensiĝis, kaj post momento li diris:

— Respondu, Petronius, al unu mia demando: ĉu vi bedaŭras, ke Trojo forbrulis?

— Ĉu mi bedaŭras?… Je la lama edzo de Venuso, tute ne! Kaj mi diros al vi, kial! Jen Trojo ne forbrulus, se Prometeo ne estus donacinta fajron al la homoj kaj se la grekoj ne estus vokintaj Priamon al milito; kaj se ne estus fajro, Esĥilo ne verkus sian Prometeon, same kiel, sen la milito, Homero ne verkus Iliadon. Mi preferas, ke ekzistas Prometeo kaj Iliado, ol ke konserviĝus urbaĉo, verŝajne mizera kaj malpura, en kiu nun sendube sidus iu aĉa provincenstro kaj tedadus vin per konfliktoj kun la loka areopago.

— Jen, kion signifas paroli prudente — respondis la cezaro. — Por poezio kaj arto oni rajtas kaj devas oferi ĉion. Feliĉaj la aĥajanoj, kiuj havigis al Homero la temon por Iliado, kaj feliĉa Priamo, kiu rigardis la pereon de l’ patrujo! Kaj mi? mi neniam vidis brulantan urbon.

Sekvis momento da silento, kiun interrompis Tigellinus.

— Mi ja diris jam al vi, cezaro — li ekparolis — ordonu, kaj mi bruligos Antiumon. Aŭ, prefer, se vi domaĝas ĉi tiujn ĝardenojn kaj palacojn, mi ordonos bruligi la ŝipojn en Ostio aŭ kontruigos sur la albana ĉemontaĵo lignan urbon, en kiun vi mem ĵetos flamon. Ĉu vi volas?

Sed Nero ĵetis al li rigardon plenan de malestimo.

— Mi ĝuu la vidon de brulantaj lignaj budoj? Via intelekto tute malriĉiĝis, Tigellinus! Kaj mi vidas, krome, ke vi ne tre alte taksas mian talenton kaj mian Troica, se vi opinias, ke iu alia ofero estus por ĝi tro granda.

Tigellinus konfuziĝis, kaj Nero aldonis post momento, kvazaŭ volante ŝanĝi la temon:

— La somero venas. …Ho, kiel malbonodoras nun certe tiu Romo!… Tamen por la someraj cirkludoj oni devos tien reveni.

Subite Tigellinus diris:

— Kiam vi forigos la aŭgustanojn, cezaro, permesu al mi resti momente kun vi…

Horon poste Vinicius, revenante kun Petronius el la cezara palaco, parolis:

— Mi havis kaŭze de vi momenton da teruro. Mi kredis, ke vi, ebrie, pereigis vin nerevokeble. Memoru, ke vi ludas per morto.

— Ĝi estas mia areno — respondis senzorge Petronius — kaj amuzas min, ke mi estas sur ĝi la plej bona el la gladiatoroj. Vidu, kiel finiĝis la afero. Mia influo kreskis ankoraŭ de tiu ĉi vespero. Li sendos al mi sian versaĵon en skatolo, kiu — ĉu vi volas veti? — estos treege riĉa kaj en treege malbona gusto. Mi ordonos al mia kuracisto tenadi en ĝi laksigilojn. Mi tion faris ankaŭ tial, ke Tigellinus, vidante, kiel sukcesas tiaj aferoj, volos min sendube imiti, kaj mi imagas, kio okazos, se li ĝuigos al la cezaro spritaĵon. Ĝi estos, kvazaŭ pirenea urso volus danci sur ŝnuro. Mi ridos, kiel Demokrito. Se mi nepre volus, mi povus eble pereigi Tigellinuson kaj iĝi lialoke prefekto de la preteorianoj. Tiam mi havus en la manoj Ahenobarbuson mem. Sed mi estas tro maldiligenta. Mi jam preferas tian ielan vivon, kian mi vivas, kaj eĉ la versaĵojn de la cezaro.

— Kia lerteco, kiu eĉ el mallaŭdo scias fari flaton! Sed ĉu efektive la versaĵo estis tiel malbona? Mi tiujn aferojn ne komprenas.

— Ĝi ne estas malpli bona, ol aliaj. Lucanus havas en unu fingro pli da talento, sed ankaŭ la Kuprobarba havas ion. Li havas antaŭ ĉio senliman plaĉon je poezio kaj muziko. Post du tagoj ni devas esti ĉe li kaj aŭskulti muzikon por la himno al Afrodito, kiun li hodiaŭ aŭ morgaŭ finos. Ni estos en malgranda rondo. Nur mi, vi, Tulius Senecio kaj la juna Nerva. Kaj koncerne la versaĵojn, kion mi diris al vi, ke mi ilin uzadas post festeno, kiel Vitelius fenikopteran plumon, ĝi estas malvero!… Iafoje ili eĉ estas elokventaj. La vortoj de Hekubo estas kortuŝaj… Ŝi plendas la dolorojn de akuŝo, kaj Nero sciis trovi taŭgajn esprimojn eble tial, ke li mem en doloro akuŝas ĉiun verson… Iafoje mi lin kompatas. Je Polukso! Kia stranga miksaĵo de la ecoj! Ankaŭ Caligula havis mankon en la kapo, sed tia strangulaĉo li ne estis.

— Kiu scias antaŭvidi, kion povas atingi la frenezo de Ahenobarbus? — diris Vinicius.

— Neniu, absolute. Povas ankoraŭ okazi tiaj aferoj, ke dum jarcentoj ĉe la nura penso pri ili haroj hirtiĝados sur homaj kapoj. Sed tio ĝuste estas interesa, malordinara, kaj kvankam ofte mi enuas, kiel Amona Jovo en la dezerto, mi pensas, ke kun alia cezaro mi enuus ankoraŭ pli ege. Via Paŭlo la judeano estas elokventa, tion ĉi mi pri li konfesas, kaj se similaj al li homoj proklamados tiun instruon, niaj dioj gardu sin serioze, ke ili iam ne iru en malnovaĵejon. Vere, ke se ekzemple la cezaro estus kristano, ni ĉiuj sentus nin pli sekuraj. Sed — vidu — via profeto el Tarso, koncernigante siajn argumentojn al mi, ne pensis, ke tiu ĉi necerteco prezentas por mi la ĉarmon de la vivo. Kiu ne ludas kubojn, ne malgajnas sian havaĵon, tamen homoj ludas kubojn. Estas en tio ia plezurego kaj ia forgeso. Mi konas filojn de kavaliroj kaj senatanoj, kiuj propravole iĝis gladiatoroj. Vi diras, ke mi ludas per la vivo, kaj tiel estas, sed mi faras tion, ĉar ĝi min amuzas, kaj viaj kristanaj virtoj enuigus min, same kiel la traktaĵoj de Seneca, en unu tago. Tial la elokventeco de Paŭlo restis senefika. Li devus kompreni, ke tiaj homoj, kiel mi, neniam akceptos tiun instruon. Vi — estas io alia! Kun via naturo vi povis aŭ ekmalami la nomon de kristano, kiel peston, aŭ iĝi kristano. Mi konfesas ilin pravaj, oscedante. Ni frenezas, kuras al abismo, io nekonata venas al ni el la estonteco, io krakas sub ni, io mortas apude — mi konsentas! sed ni scios morti, kaj dume ni ne deziras ŝarĝi la vivon kaj servi al la morto, antaŭ ol ĝi nin prenos. Vivo ekzistas por si mem, ne por morto.

— Mi tamen vin bedaŭras, Petronius.

— Ne bedaŭru min pli, ol mi min mem bedaŭras. Antaŭe vi ne sentis vin inter ni malbone, kaj, militante en Armenujo, vi sopiris Romon.

— Ankaŭ nun mi sopiras Romon.

— Jes! ĉar vi ekamis kristanan vestpastrinon, kiu loĝas en Transtibro. Nek mi ĝin miras, nek mi ĝin riproĉas al vi. Mi miras pli multe, ke malgraŭ tiu instruo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas maro da feliĉo, kaj malgraŭ tiu amo, kiu estas baldaŭ kronota, malĝojo ne malaperas de via vizaĝo. Pomponia Graecina etas ĉiam malgaja, kaj vi, de la tempo, kiam vi iĝis kristano, ĉesis rideti. Ne penu min konvinki, ke ĝi estas gaja instruo. El Romo vi revenis eĉ pli malgaja, ol antaŭe. Se tia estas via kristana amo, je la helaj bukloj de Bakho! mi ne sekvos vian ekzemplon.

— Ĝi estas alia afero — respondis Vinicius — mi ĵuras al vi ne je la bukloj de Bakho, sed je la animo de mia patro, ke neniam en la antaŭa tempo mi eĉ antaŭgustumis tian feliĉon, kian mi spiras hodiaŭ. Sed mi sopiras senlime kaj — ĝi estas pli stranga — kiam mi estas for de Ligia, ŝajnas al mi, ke super ŝi pezas ia danĝero. Mi ne scias, kia ĝi estas, nek el kie ĝi povus veni, sed mi ĝin antaŭsentas, kiel oni antaŭsentas fulmotondron.

— Mi promenas dum du tagoj havigi por vi permeson forlasi Antiumon por tiel longe, kiel vi volos. Poppaea estas iel pli trankvila kaj, kiom mi scias, nenio minacas de ŝi al vi, nek al Ligia.

— Eĉ hodiaŭ ŝi min demandis, kion mi faris en Romo, kvankam mia forveturo estis sekreto.

— Povas esti, ke ŝi ordonis vin spioni. Nun tamen ŝi ankaŭ devas konsideri mian influon.

Vinicius haltis kaj diris:

— Paŭlo diras, ke Dio iafoje avertas, sed ne permesas kredi augurojn, do mi kontraŭstaras al tiu ĉi kredo, sed mi ne povas ĝin venki. Mi rakontos al vi, kio okazis, por deĵeti la ŝarĝon de la koro. Mi sidis kun Ligia, unu apud la alia, en nokto tiel serena, kiel la hodiaŭa, kaj ni planis nian estontan vivon. Mi ne scias diri al vi, kiel feliĉaj kaj trankvilaj ni estis. Subite leonoj komencis muĝi. Ĝi estas en Romo ordinara afero, tamen de tiu momento mi ne havas trankvilon. Ŝajnas al mi, ke estis en tio ia minaco, kvazaŭ aŭguro de malfeliĉo… Vi scias, ke teruro ne kaptas min facile, sed tiam okazis io, ke teruro plenigis la tutan mallumon de la nokto. Ĝi venis tiel strange kaj tiel neatendite, ke nun mi havas senĉese en la oreloj tiujn sonojn kaj senĉesan maltrankvilon en la koro, kvazaŭ Ligia bezonus mian defendon de io terura… eble ĝuste de tiuj leonoj. Kaj mi vivas en turmento. Havigu por mi permeson forveturi, ĉar alie mi forveturos senpermese. Mi ne povas sidi ĉi tie, mi ripetas, ke mi ne povas!

Petronius komencis ridi.

— Tion ni ankoraŭ ne atingis — li diris — ke filoj de konsuloj aŭ iliaj edzinoj estu transdonataj al leonoj sur arenoj. Povas vin renkonti ĉia alia morto, sed ne tia. Kiu scias cetere, ĉu tio estis leonoj, ĉar la germanaj uroj muĝas tute ne malpli forte, ol ili. Koncerne min, mi mokas aŭgurojn kaj la sorton. Hieraŭ la nokto estis varma kaj mi vidis stelojn, falantajn, kiel pluvo. Al tiu kaj iu malagrablan senton kaŭzus tia vidaĵo, sed mi ekpensis: se estas inter ili ankaŭ mia stelo, ne mankos al mi almenaŭ societo!…

Poste li eksilentis por momento, kaj iom pensinte, diris:

— Cetere, vidu, se via Kristo levĝis el mortintoj, Li povas ankaŭ vin gardi de la morto.

— Li povas — respondis Vinicius, rigardante la stelplenan ĉielon.



ĈAPITRO XLI


Nero ludis kaj kantis himnon honore al la „Cipra diino”, al kiu li mem komponis versojn kaj muzikon. Li estis tiutage voĉriĉa kaj sentis, ke lia muziko vere ravas la ĉeestantojn; tiu ĉi sento donis tiom da forto al la tonoj, kiujn li eligadis el la brusto, kaj tiel ekzaltis lian propran animon, ke li ŝajnis esti inspirita. Fine li mem paliĝis pro sincera emocio. Eble ankaŭ la unuan fojon en la vivo li ne volis aŭskulti laŭdojn de la ĉeestantoj. Dum momento li sidis kun manoj apogitaj sur la citro kaj kun klinita kapo, poste li leviĝis subite.

— Mi estas laca kaj bezonas aeron. Agordu dume la citrojn.

Dirinte ĉi tion, li volvis silkan tukon ĉirkaŭ la gorĝo.

— Vi venu kun mi — li diris — turnante sin al Petronius kaj Vinicius, sidantaj en angulo de la ĉambro. — Vi, Vinicius, donu al mi la brakon, ĉar mankas al mi fortoj, kaj Petronius parolos al mi pri muziko.

Ili iris kune sur terason, pavimitan per alabastro kaj surŝutitan per safranoj.

— Ĉi tie oni spiras pli libere — diris Nero. — Mia animo estas tuŝita kaj malgaja, kvankam mi vidas, ke kun tio, kion mi prove kantis, mi povas prezentiĝi publike, kaj ke ĝi estos triumfo, kian neniu romano iam ĝis nun atingis.

— Vi povas prezentiĝi ĉi tie, en Romo kaj en Aĥajo. Mi vin admiris per la tuta koro kaj menso, dia! — respondis Petronius.

— Mi scias. Vi estas tro maldiligenta, por lacigi vin per laŭdoj. Kaj vi estas sincera, kiel Tulius Senecio, sed pli kompetenta, ol li. Diru al mi, kion vi opinias pri muziko?

— Kiam mi aŭskultas poezion, kiam mi rigardas kvadrigon, kondukatan de vi en cirko, belan statuon, belan templon aŭ bildon, mi sentas, ke tion, kion mi vidas, mi plene posedoprenas kaj ke en mia ravo estas ĉio, kion tiu arto povas doni. Sed kiam mi aŭskultas muzikon, precipe vian, prezentiĝas al mi ĉiam novaj beloj kaj voluptoj. Mi postkuras ilin, kaptas, sed antaŭ ol mi ilin ensorbas, alfluas jam novaj kaj novaj, tute kiel maraj ondoj, kiuj venas el senfineco. Do mi diros al vi, ke muziko estas kiel maro. Ni staras sur unu bordo kaj vidas la malproksiman ondaron, sed la alian bordon ekvidi ni ne povas.

— Ha, kiel profunda konanto vi estas! — diris Nero.

Kaj dum momento ili paŝis silente, nur la safranoj kraketis mallaŭte sub iliaj piedoj.

— Vi esprimis mian penson — diris fine Nero — kaj tial mi ĉiam diras, ke en la tuta Romo vi sola scias min kompreni. Jes. La samon ankaŭ mi opinias pri muziko. Kiam mi ludas kaj kantas, mi vidas tiajn aferojn, pri kiuj mi ne sciis, ke ili ekzistas en mia regno aŭ en la mondo. Jen mi estas cezaro kaj la mondo apartenas al mi, mi havas ĉian povon. Tamen muziko malkovras antaŭ mi novajn landojn, novajn montojn kaj marojn kaj novajn voluptojn, kiujn mi ĝis nun ne konis. Plej ofte mi ne scias ilin nomi, nek kompreni per la intelekto — mi nur sentas ilin. Mi sentas la diojn, mi vidas Olimpon. Ia transmonda vento blovas al mi; mi rimarkas, kvazaŭ en nebulo, iajn grandajn aferojn, senlimajn kaj trankvilajn, tiel helajn kiel sunleviĝo… La tuta Sferoso ludas ĉirkaŭe, kaj mi konfesas al vi… (ĉe tio ĉi la voĉo de Nero ektremis de efektiva miro), ke mi, cezaro kaj dio, sentas min tiam malgranda, kiel polvo. Ĉu vi kredas ĝin?

— Jes. Nur grandaj artistoj povas senti sin malgrandaj antaŭ arto…

— Hodiaŭ estas nokto de sincereco, do mi malfermas antaŭ vi la animon, kiel antaŭ amiko, kaj mi diros al vi ion pli… Ĉu vi kredas, ke mi estas blinda aŭ senigita de saĝo? Ĉu vi kredas, ke mi ne scias, ke en Romo oni skribas sur la muregoj insultojn kontraŭ mi, ke oni min nomas patrinmortiginto kaj edzinmortiginto… ke oni min konsideras monstro kaj kruelulo, tial, ĉar Tigellinus havigis de mi kelkajn mortverdiktojn kontraŭ miaj malamikoj? Jes, mia kara, oni min konsideras monstro, kaj mi scias pri tio… Ili kredigis al mi kruelecon tiagrade, ke mi mem min demandas iafoje, ĉu mi ne estas kruela… Sed ili ne komprenas tion, ke agoj de homo povas esti iafoje kruelaj, kaj la homo povas ne esti kruela. Ha, neniu kredus, kaj eble vi ankaŭ, mia kara, ne kredos, ke en kelkaj momentoj, kiam muziko balancas mian animon, mi sentas min tiel bona, kiel infano en lulilo. Mi ĵuras al vi je tiuj steloj, kiuj brilas super ni, ke mi diras al vi puran veron: homoj ne scias, kiom da bono kuŝas en tiu ĉi koro kaj kiajn trezorojn mi mem en ĝi ekvidas, kiam la pordon al ili malfermas muziko.

Petronius, kiu havis nenian dubon, ke Nero parolas ĉi-momente sincere kaj ke muziko efektive povas elprofundigi diversajn pli noblajn emojn de lia naturo, surpremitajn de montoj da egoismo, diboĉemo kaj krimoj, diris:

— Oni devas koni vin tiel intime, kiel mi; Romo neniam sciis vin taksi.

Kaj la cezaro apogis sin pli forte sur la brako de Vinicius, kvazaŭ li fleksiĝus sub la ŝarĝo de maljusteco, kaj respondis: — Tigellinus diris al mi, ke en la senato oni flustras unu al alia en la orelojn, ke Diodorus kaj Terpnos pli bone ludas citrojn, ol mi. Eĉ tion ĉi oni al mi rifuzas! Sed vi, kiu ĉiam parolas veron, diru al mi sincere: ĉu ili ludas pli bone, aŭ egale bone, kiel mi?

— Tute ne. Vi havas pli dolĉan tuŝon, kaj kune pli da forto. En vi oni ekkonas artiston, en ili — lertajn metiistojn. Kontraŭe! aŭdinte antaŭe ilian muzikon, oni komprenas pli bone, kio vi estas.

— Se tiel estas, mi lasos ilin vivi. Neniam ili divenos, kian servon vi faris al ili en tiu ĉi momento. Cetere, se mi ilin kondamnus, mi devus akcepti aliajn muzikistojn anstataŭe.

— Kaj krome oni parolus, ke pro amo al muziko vi ekstermas muzikon en via regno. Neniam mortigu arton pro arto, dia!

— Kiel alia vi estas, ol Tigellinus — respondis Nero — sed vidu, mi estas ĝuste en ĉio artisto, kaj ĉar muziko malfermas antaŭ mi spacojn, kies ekziston mi eĉ ne supozis, landojn, kiujn mi ne regas, volupton kaj feliĉon, kiujn mi neniam spertis, tial mi ne povas vivi la ordinaran vivon. Ĝi, la muziko, diras al mi, ke eksterordinareco ekzistas, do mi serĉas tiun eksterordinarecon per la tuta potenco de la povo, kiun la dioj metis en miajn manojn. Iafoje ŝajnas al mi, ke Por atingi tiujn olimpajn mondojn oni devas fari ion tian, kion neniu homo faris ĝis nun, ke oni devas superi la homan idaron en bono aŭ malbono. Mi scias ankaŭ, ke homoj suspektas min pri frenezo. Sed mi ne frenezas, mi nur serĉas! kaj se mi frenezas, ĝi estas pro enuo kaj malpacienco, ke mi ne povas trovi. Mi serĉas! vi komprenas min, kaj tial mi volas esti pli granda, ol homo, ĉar nur ĉi-maniere mi povas esti plej granda, kiel artisto.

Ĉe tio ĉi li mallaŭtigis la voĉon, tiel, ke Vinicius ne povu lin aŭdi, kaj almetinte la buŝon al la orelo de Petronius, komencis flustri:

— Ĉu vi scias, ke mi ĉefe tial kondamnis je morto la patrinon kaj la edzinon? Ĉe la sojlo de l' nekonata mondo mi volis fari plej grandan oferon, kian homo povas fari. Mi kredis, ke poste io okazos kaj ke malfermiĝos ia pordo, post kiu mi ekvidos ion nekonatan. Estu ĝi mirinda aŭ terura super la homa kompreno, ĝi estu nur eksterordinara kaj granda.... Sed ankaŭ tiu ofero ne sufiĉis. Por malfermi la transteran pordon ofero pli granda estas videble bezona — kaj fariĝu tiel, kiel volas la orakolo.

— Kion vi intencas fari?

— Vi vidos ĝin, vi vidos pli baldaŭ, ol vi supozas. Dume sciu, ke ekzistas du Neroj: unu tia, kian la homoj konas en mi, la alia — artisto, kiun konas nur vi sola kaj kiu, se li detruas, kiel morto, aŭ diboĉas, kiel Bakho, faras ĝin tial, ke li volas sufoki la vulgarecon kaj mizerecon de la ordinara vivo kaj ke li volas ĝin elsarki, se li eĉ devus uzi fajron aŭ feron.... Ho, kiel vulgara estos ĉi tiu mondo, kiam mi ne estos en ĝi plu!.... Neniu ankoraŭ divenas, nek eĉ vi, mia kara, kia artisto mi estas. Sed ĝuste tial mi suferas kaj sincere al vi diras, ke la animo estas en mi iafoje tiel malgaja, kiel tiuj cipresoj, kiuj nigras tie antaŭ mi. Malfacile estas al homo porti la ŝarĝon de la plej granda povo kaj de la plej granda talento....

— Mi kompatas vin, cezaro, per la tuta koro, kaj kun mi kompatas vin la tero kaj la maro, ne kalkulante Viniciuson, kiu adoras vin en la animo.

— Li ankaŭ estis ĉiam al mi simpatia — diris Nero — kvankam li servas al Marso, ne al la muzoj.

— Li servas antaŭ ĉio al Afrodito — respondis Petronius. Kaj subite li decidis per unu ekludo solvi la aferon de la nevo kaj kune forigi ĉiajn danĝerojn, kiuj povus lin minaci.

— Li estas enamiĝinta, kiel Troilo je Kresido — li diris-

— Permesu al li, sinjoro, foriri Romon, aŭ li velkos ĉi tie. Ĉu vi scias, ke la liga garantiulino, kiun vi al li donacis, estas retrovita, kaj Vinicius, irante Antiumon, lasis ŝin sub la zorgado de iu Linus? Mi ne menciis al vi pri tio, ĉar vi estis komponanta vian himnon, kaj tio ĉi estas afero pli grava, ol ĉio. Vinicius volis havi ŝin kiel amatinon, sed kiam ŝi montriĝis virta, kiel Lucretia, li enamiĝis je ŝia virto kaj nun deziras ŝin edzinigi. Ŝi estas reĝa filino, do li ne malhonoros sin, sed li estas vera soldato: li sopiras, velkas, ĝemas, sed atendas la permeson de sia imperiestro.

— Imperiestro ne elektas edzinojn por siaj soldatoj. Por kio li bezonas mian permeson?

— Mi diris al vi, sinjoro, ke li vin adoras.

— Tiom pli li povas esti certa pri mia permeso. Ŝi estas bela knabino, sed tro mallarĝa en la koksoj. La aŭgustino Poppaea plendis al mi, ke ŝi malsanigis per sorĉoj nian infanon en la ĝardenoj de Palatino....

— Sed mi diris al Tigellinus, ke sorĉoj ne influas diojn. Ĉu vi memoras, dia, kiel li konfuziĝis kaj kiel vi mem kriis: habet!

— Mi memoras.

Kaj li turnis sin al Vinicius:

— Ĉu vi amas ŝin tiel, kiel diras Petronius?

— Mi amas ŝin, sinjoro! — respondis Vinicius.

— Do mi ordonas al vi morgaŭ senprokraste iri Romon, edzinigi ŝin kaj ne reveni antaŭ miajn okulojn sen la edziĝa ringo.

— Dankon al vi, sinjoro, el la koro kaj el la animo.

— Ho, kiel agrable estas feliĉigadi homojn — diris la cezaro. — Mi volus fari nenion alian dum la tuta vivo.

— Faru al ni ankoraŭ unu favoron, dia, — diris Petronius — kaj deklaru vian volon en la ĉeesto de la aŭgustino. Vinicius neniam kuraĝus edzinigi knabinon, kiun la aŭgustino malsimpatias, sed vi, sinjoro, dispelus per unu vorto ŝiajn malplaĉojn, sciigante, ke vi mem tion ordonis.

— Bone — diris la cezaro — al vi kaj al Vinicius mi scius nenion rifuzi.

Li reiris al la palaco, kaj ili sekvis lin, kun koroj plenaj de ĝojo pro la venko. Vinicius devis sin deteni, por ne ĵeti sin sur la kolon de Petronius, ĉar nun ĉiaj danĝeroj kaj baroj ŝajnis esti forigitaj.

En la atrium de la palaco la juna Nerva kaj Tulius Senecio amuzis la aŭgustinon per konversacio, dum Terpnos kaj Diodorus estis agordantaj la citrojn. Nero, enirinte, sidiĝis sur seĝon, inkrustitan per testuda ŝelo, kaj flustrinte ion en la orelon de greka paĝio, atendis.

La paĝio baldaŭ revenis kun ora skatolo. Nero malfermis ĝin kaj, elektinte kolĉenon el grandegaj opaloj, diris:

— Jen estas juveloj, indaj je la hodiaŭa vespero.

— La radioj de matenlumo ŝajnas brili en ili — respondis Poppaea, konvinkite, ke la kolĉeno estas destinita por ŝi. La cezaro dum momento jen levadis, jen mallevadis la rozkolorajn gemojn, fine li diris:

— Vinicius, donacu en mia nomo tiun ĉi kolĉenon al la juna liga reĝidino, kiun mi ordonas al vi edzinigi

Plena de kolero kaj de subita miro rigardo de Poppaea komencis pasadi de la cezaro al Vinicius, fine ĝi haltis sur Petronius.

Sed tiu ĉi, senzorge klinita super la apogilo de sia seĝo, karesis per la mano la tenilon de harpo, kvazaŭ li volus precize fiksi en la memoro ĝian formon.

Dume Vinicius, espriminte dankon pro la donaco, proksimiĝis al Petronius kaj diris:

— Per kio mi repagos al vi tion, kion faris por mi hodiaŭ?

— Oferu al Eŭterpo paron da cignoj — respondis Petronius — laŭdu la kantojn de la cezaro kaj ridu aŭgurojn. Mi esperas, ke muĝo de leonoj ne interrompados plu dormon al vi, nek al via liga lilio.

— Ne — diris Vinicius — nun mi estas tute trankvila.

— Fortuno favoru vin ambaŭ. Sed nun atentu, ĉar la cezaro denove prenas formingon. Retenu la spiron, aŭskultu kaj fluigu larmojn.

La cezaro efektive prenis formingon en la manon kaj levis la okulojn supren. En la ĉambro eksilentis interparoloj kaj la homoj sidis senmovaj, kvazaŭ ŝtoniĝintaj Nur Terpnos kaj Diodorus, akompanontaj la cezaron, rigardis, movante la kapojn, jen unu la alian, jen lian buŝon, atendante la unuajn tonojn de la kanto.

Subite en la vestiblo iĝis movado kaj bruo, kaj momenton poste el trans la kurteno elŝovis sin unue Phaon, liberigito de la cezaro, kaj tuj post li Lecanius, la konsulo.

Nero sulkigis la frunton.

— Pardonu, dia imperiestro — diris Phaon per spireganta voĉo — Romo brulas! pliparto de la urbo estas en flamoj!....

Je tiu ĉi novaĵo ĉiuj eksaltis de siaj lokoj, Nero metis la formingon kaj diris:

— Ho dioj!.... mi vidos brulantan urbon kaj finos mian Troica!

Poste li turnis sin al la konsulo.

— Ĉu, forlasonte tuj Antiumon, mi vidos ankoraŭ la brulegon?

— Sinjoro! — respondis la konsulo, pala kiel muro — super la urbo estas unu marego da flamoj: la fumo sufokas la kaj la homoj svenas aŭ, freneziĝinte, ĵetas sin en la fajron.... Romo pereas, sinjoro!

Sekvis momento da silento, kiun interrompis la ekkrio de Vinicius:

— Vae misero mihi!

Kaj la juna viro, deĵetinte la togon, en sola tuniko elkuris el la palaco.

Nero levis la manojn al la ĉielo kaj vokis:

— Ve al vi, sankta urbo de Priamo!....
ĈAPITRO XLII


Vinicius apenaŭ havis la tempon ordoni al kelkaj sklavoj, ke ili lin sekvu, poste, saltinte sur ĉevalon, li ekkuregis meze de la profunda nokto tra la malplenaj stratoj de Antiumo en la direkton al Laurento. Atinginte sub la influo de la terura novaĵo la staton kvazaŭ de frenezo kaj de mensa sovaĝeco, li en momentoj ne konsciis klare, kio kun li okazas, li nur sentis, kvazaŭ sur tiu sama ĉevalo post lia dorso sidas malfeliĉo kaj kriante en liajn orelojn: „Romo brulas!” — vipas lin mem, la ĉevalon, kaj pelas ilin en tiun fajron. Metinte sian malkovritan kapon sur la ĉevalan nukon, li kuris nur en tuniko, blinde, ne rigardante antaŭen kaj ne atentante malhelpaĵojn, kontraŭ kiuj li povus frakasiĝi. Meze de la silento kaj meze de la nokto, trankvila kaj stelriĉa, la rajdanto kaj la ĉevalo, surverŝitaj de la luna brilo, similis al sonĝa vizio. Lia idumea virĉevalo, alpreminte la orelojn kaj etendinte la kolon, kuris kiel sago, pasante preter senmovaj cipresoj kaj blankaj palacoj, kaŝitaj inter ili. La bruo de la hufoj sur la pavimplatoj vekis tie kaj ie hundojn, kiuj per boiado akompanis la strangan aperaĵon kaj poste, maltrankviligitaj de ĝia subiteco, komencis hurli, levante la kapojn al la luno. La sklavoj, rapidantaj post Vinicius, havante ĉevaloin multe malpli bonajn, baldaŭ restis malantaŭe. Li mem, trakurinte, kiel uragano, la dormantan Laurenton, direktiĝis al Ardeo, kie, same kiel en Aricio, Boviloj kaj Ostreno, li tenis envojajn ĉevalojn, por povi en plej mallonga tempo trakuradi la distancon, dividantan lin de Romo. Memorante pri tio ĉi, li streĉigis la lastajn fortojn de la ĉevalo. Post Ardeo ekŝajnis al li, ke la ĉielo en la nordorienta flanko kovriĝas per roza rebrilo. Ĝi povis esti ankaŭ la matenlumo, ĉar la horo estis malfrua, kaj en julio tagiĝadis frue. Sed Vinicius ne povis deteni ekkrion de malespero kaj furiozo, ĉar ekŝajnis al li, ke ĝi estas ruĝobrilo de fajrego. Li rememoris la vortojn de Lecanius: „la tuta urbo estas unu maro da flamoj” — kaj dum momento li sentis, ke vere minacas lin frenezo, ĉar li perdis ĉian esperon, ke li sukcesos savi Ligian, aŭ eĉ al' uri, antaŭ ol la urbo ŝanĝos sin en unu amason da cindroj. Liaj pensoj iĝis nun eĉ pli rapidaj, ol la galopo de la ĉevalo, kaj ili kuregis antaŭ li, kiel aro da nigraj birdoj — malesperaj kaj monstraj. Li ne sciis vere, kiu parto de la urbo komencis bruli, li tamen supozis, ke la transtibra kvartalo, plena de dense starantaj domoj, magazenoj de ligno kaj lignaj budoj, kie oni vendadis sklavojn, povis la unua iĝi viktimo de la flamoj. En Romo sufiĉe ofte eksplodadis bruloj, kaj same ofte okazadis ĉe ili agoj perfortaj kaj rabaj, precipe en la kvartaloj, okupataj de loĝantaro malriĉa kaj duone barbara — kio do povis okazi tie, en Transtibro, la nesto de popolaĉo, devenanta el ĉiuj flankoj de la mondo? Ĉe tio la penso pri Ursus kaj lia superhoma forto traflugis la kapon de Vinicius, sed kion povis helpi eĉ ne homo, sed titano, kontraŭ la detrua potenco de fajro? La timo pro ebla ribelo de la sklavoj ankaŭ estis inkubo, kiu persekutis Romon de multaj jaroj. Oni diradis, ke centmiloj de tiuj homoj revas pri la tempo de Spartacus kaj atendas nur taŭgan momenton, por ekkapti armilon kontraŭ la premantoj kaj la urbo. Kaj jen la momento venis! Povas esti, ke tie, en la urbo, krom la fajrego furiozas buĉado kaj milito. Eble eĉ la pretorianoj atakis la urbon kaj murdas laŭ ordono de la cezaro. Kaj la haroj leviĝis subite sur la kapo de Vinicius. Li rememoris ĉiujn interparolojn pri bruloj de urboj, per kiuj oni de certa tempo kun stranga obstineco okupis sin en la kortego de la cezaro, li rememoris liajn plendojn, ke li devas priskribi brulantan urbon, neniam vidinte veran urbobrulon, lian malestiman respondon al Tigellinus, kiu proponis bruligi Antiumon aŭ artefaritan lignan urbon, fine liajn plendojn pro Romo kaj pro la malbonodoraj stratetoj de Suburra. Jes! La cezaro mem ordonis bruligi la urbon! Li sola povis decidiĝi je tio, same kiel la sola Tigellinus povis entrepreni plenumon de tia ordono. Kaj se Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro, kiu povas garantii, ke ankaŭ la loĝantaro ne estos laŭ lia ordono elmurdita? La monstro estis kapabla ankaŭ al tia faro. Sekve brulo, ribelo de la sklavoj kaj buĉado! ia terura ĥaoso! ia elkateniĝo de detruaj elementoj kaj de homa furiozo, kaj en ĉio tio — Ligia! Ĝemoj de Vinicius miksis sin kun stertorado kaj ĝemoj de la ĉevalo, kiu, kurante la vojon, leviĝantan senĉese ĝis Aricio supren, galopis jam per la lasta spiro. — Kiu ŝin elŝiros el la brulanta urbo kaj kiu povas ŝin savi? Ĉe tiu ĉi penso Vinicius, kuŝiĝinte tute plate sur la ĉevalo, enigis la fingrojn en siajn harojn, preta mordi pro doloro la ĉevalan nukon. Sed en tiu ĉi momento iu rajdanto, ankaŭ kuranta, kiel ventego, sed de la kontraŭa direkto, al Antiumo, ekkriis, pasante preter li: „Romo pereas!” kaj ekkuris pluen. La orelojn de Vinicius atingis nur ankoraŭ la vorto: „dioj”, ĉar la ceteron obtuzigis la bruo de la ĉevalaj hufumoj. Sed tiu ĉi vorto rekonsciigis lin. La dioj! Vinicius levis subite la kapon kaj, etendinte la brakojn al la ĉielo, inkrustita per steloj, komencis preĝi: Ne vin mi alvokas, vi, kies temploj flamas, sed Vin, Sinjoro! Vi mem suferis, Vi sola estas kompatema! Vi sola komprenis la homan doloron! Vi venis en la mondon, por instrui al la homoj kompaton, do elmontru ĝin nun. Se Vi estas tia, kiel diras Petro kaj Paŭlo, savu al mi Ligian- Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el la flamoj. Vi ĝin povas. Redonu ŝin al mi kaj mi donos al Vi mian sangon. Kaj se por mi Vin ĝin ne volas fari, faru tion por ŝi. Ŝi Vin amas kaj fidas al Vi. Vi promesas vivon post la morto kaj feliĉon, sed la feliĉo post la morto ne pasos preter ŝi, kaj ŝi ne volas ankoraŭ morti. Lasu ŝin vivi. Prenu ŝin sur la brakojn kaj elportu el Romo. Vi povas, se nur Vi ne malvolas...”

Kaj li interrompis, ĉar li sentis, ke plua preĝo povus ŝanĝi sin en minacon, kaj li timis ofendi Dion en la momento, kiam li bezonis plej multe Lian kompaton kaj favoron. Li ektimis la nuran penson pri tio kaj, por ne allasi al la kapo eĉ ombron de minaco, li komencis denove vipi la ĉevalon, tiom pli, ke la blankaj muroj de Aricio, kiu kuŝis duonvoje al Romo, ekbrilis jam antaŭ li en la luna lumo. Post certa tempo li preterkuris plengalope templon de Merkuro, kiu staris en bosko autaŭ la urbo. Videble oni jam sciis ĉi tie pri la malfeliĉo, ĉar antaŭ la templo regis neordinara movado. Vinicius rimarkis trakure sur la ŝtuparo kaj inter la kolonoj amasojn da homoj, lumhelpantaj sin per torĉoj, kiuj svarmis sub la gardon de la dio. La vojo estis ankaŭ nek tiel senhoma, nek tiel libera, kiel post Ardeo. La amasoj, vere, rapidis en la boskon per flankaj irejoj, sed ankaŭ sur la ĉefa strato staris aretoj, kiuj rapide flankiĝadis antaŭ la galopanta rajdanto. El la urbo oni aŭdis rebruon de voĉoj. Vinicius falis inter la starantojn, kiel uragano, renversante kaj hufpremante envoje kelkajn homojn. Ĉirkaŭ li eksonis nun la krioj: „Romo brulas! la urbo staras en fajro! Dioj, savu Romon!”

La ĉevalo duonfalis kaj, retenita per la forta mano, kliniĝis posten antaŭ gastejo, en kiu Vinicius tenis ŝanĝocele alian ĉevalon. Liaj sklavoj, kvazaŭ atendante alvenon de la mastro, staris antaŭ la gastejo kaj je lia ordono ekkuris, kvazaŭ vete, por alkonduki novan ĉevalon. Vinicius dume, vidante taĉmenton, konsistantan el dek rajdaj pretorianoj, kiuj videble rapidis kun la novaĵo el la urbo en Antiumon, ĵetis sin al ili kaj komencis demandi:

— Kiu parto de la urbo brulas?

— Kiu vi estas? — demandis la dekestro.

— Vinicius, armea tribuno kaj aŭgustano! Respondu, je via kapo!

— La brulo eksplodis en la butikoj ĉe la Granda cirko, sinjoro. Kiam oni nin elsendis, la mezo de la urbo jam staris en fajro.

— Kaj Transtibro?

— La flamo tien ĝis nun ne atingis, sed kun neregebla forto ĝi ekposedas ĉiam pliajn kvartalojn. La homoj pereas de la varmego kaj fumo kaj nenia helpo estas ebla.

En la sama momento oni alkondukis novan ĉevalon. La juna tribuno eksaltis sur ĝin kaj ekgalopis pluen.

Li nun rajdis al Albano, lasante dekstre Albalongon kaj ĝian grandiozan lagon. La ŝoseo al Aricio kondukis supren, sur monta deklivo, kiu tute kovris la horizonton kaj la transe kuŝantan Albanon. Vinicius tamen sciis, ke atinginte la supron, li ekvidos ne nur Bovilojn kaj Ustrinon, kie lin atendis novaj ĉevaloj, sed ankaŭ Romon, ĉar post Albano etendis sin ambaŭflanke de la Appia vojo la ebena, malalta Kampanio, sur kiu tiris sin nur la arkadoj de akveduktoj kaj nenio jam kovris la vidaĵon.

— De la supro mi vidos la flamojn — li parolis al si.

Kaj denove li komencis vipi la ĉevalon.

Sed, antaŭ ol li alkuris la montsupron, li eksentis sur la vizaĝo blovon de vento, kaj kun ĝi la odoro de fumo atingis lian nazon.

Kaj subite ankaŭ la montpinto komencis orbrili.

— La brulbrilo! — ekpensis Vinicius.

La nokto tamen estis jam delonge paliĝanta, la grizo ŝanĝis sin en tagiĝon kaj sur ĉiuj proksimaj altaĵoj brilis ankaŭ oraj rozkoloroj, kiuj povis deveni same de la brulo, kiel de la matenlumo. Vinicius alkuris la montsupron kaj tiam terura vidaĵo frapis liajn okulojn.

La tuta ebenaĵo estis kovrita de fumoj, formantaj kvazaŭ unu grandegan, tuj ĉe la tero kuŝantan nubon, en kiu malaperis la urboj, akveduktoj, palacoj, arboj, kaj en la fino de tiu griza ebenaĵo brulis sur la montaĵoj la urbo. La fajrego ne havis tamen la formon de flama kolono, kiel okazas tiam, se brulas unu, eĉ plej granda konstruaĵo. Ĝi estis pli ĝuste longa rubando, simila al matenruĝo.

Super tiu rubando flugpendis tavolo de fumo, kelkloke tute nigra, kelkloke nuancanta rozkolore kaj sange, kompakta, plenblovita, densa kaj volviĝanta, kvazaŭ serpento, kiu kuntiriĝas kaj longiĝas. Tiu monstra tavolo ŝajnis momente kovri la fajran rubandon, tiel, ke ĝi iĝadis mallarĝa, kiel pasamento, sed iafoje tiu rubando tralumis desube la fumon, ŝanĝante ĝiajn subajn volvaĵojn en flamajn ondojn. Ambaŭ tiriĝis de unu ekstremo de la horizonto ĝis la alia, fermante ĝin tiel, kiel ĝin fermas iafoje arbara zono. La Sabenajn montojn oni tute ne vidis.

Je la unua rigardo ŝajnis al Vinicius, ke brulas ne nur la urbo, sed la tuta mondo, kaj ke neniu viva estaĵo povas savi sin el tiu oceano de fajro kaj fumoj.

La vento blovis ĉiam pli forte flanke de la urbo, portante brulodoron kaj fumnebulon, kiu komencis kovri de la okuloj eĉ pli proksimajn objektojn. La tago iĝis plenluma kaj la suno heligis la montpintojn, ĉirkaŭantajn la Albanan lagon. Sed la hel-oraj matenaj radioj ŝajnis tra la fumnebulo kvazaŭ rustaj kaj malsanaj. Vinicius, mallevante sin al Albano, enrajdis en fumojn ĉiam pli densajn kaj ĉiam pli kompaktajn. La urbeto mem estis kvazaŭ dronanta en ili. La maltrankvilaj loĝantoj amasiĝadis sur la stratoj, kaj terure estis pensi, kio devas okazi en Romo, se jam ĉi tie malfacile estis spiri.

Malespero denove ekregis Viniciuson kaj teruro komencis hirtigi la harojn sur lia kapo. Sed li penis kuraĝigi sin, kiel li povis. „Ne estas eble — li pensis — ke la tuta urbo komencis bruli samtempe. La vento blovas de la nordo kaj puŝas la fumojn nur en tiun ĉi direkton. En la alia flanko ili ne estas. Transtibro, apartigita per la rivero, restis eble tute sendifekta, kaj ĉiuokaze sufiĉus al Ursus penetri kun Ligia tra la Janikula pordego, por saviĝi de la danĝero. Neeble estas ankaŭ, ke la tuta loĝantaro pereu kaj ke la urbo, kiu regas la mondon, estu forviŝita kun sia popolo de la supraĵo de la tero. Eĉ en atakprenataj urboj, kiam furiozas kune buĉado kaj brulo, certa nombro da homoj ĉiam restas viva, kial do nepre pereu Ligia? Gardas ŝin ja Dio, kiu mem venkis la morton”. Tiel rezonante, li komencis denove preĝi, kaj laŭ la moro, al kiu li kutimis, li faris al Kristo grandajn votojn, kun promesoj de donacoj kaj oferoj. Trakurinte Albanon, kies preskaŭ tuta loĝantaro sidis sur tegmentoj kaj arboj, por rigardi Romon, li iom trankviliĝis kaj reakiris la sinregadon. Li ekpensis ankaŭ, ke Ligian gardas ne nur Ursus kaj Linus, sed ankaŭ Petro la apostolo. Ĉe la nura rememoro pri tio kuraĝo venis en lian koron. Petro estis por li ĉiam persono nekomprenebla, preskaŭ superhoma. De la momento, kiam li aŭdis lin en Ostriano, restis al li stranga impreso, pri kiu li skribis al Ligia en la komenco de sia restado en Antiumo: ke ĉiu vorto de tiu maljunulo estas vera, aŭ devas iĝi vera. La pli proksima konatiĝo kun la apostolo dum la malsano plifortigis ankoraŭ tiun impreson, kiu poste ŝanĝis sin en neŝanceleblan kredon. Se do Petro benis lian amon kaj promesis al li Ligian, Ligia ne povis perei en la flamoj. La urbo povas forbruli, sed neniu fajrero el la flamoj falos sur ŝian veston. Sub la influo de la sendorma nokto, furioza galopado kaj emocioj Viniciuson ekregis nun stranga ekzaltiteco, en kiu ĉio ŝajnis al li ebla: Petro krucosignos la flamojn, malfermos ilin per unu vorto, kaj ili trairos sendanĝere tra aleo el fajro. Petro sciis, krome, multajn venontajn aferojn, do sendube li antaŭvidis ankaŭ la brulkatastrofon, kaj en tiu okazo ĉu li povus ne elkonduki el la urbo la kristanojn, kaj inter ili Ligian, kiun li amis, kiel propran infanon? Kaj ĉiam pli forta espero komencis eniradi en la koron de Vinicius. Li ekpensis, ke se ili forkuras el la urbo, li eble trovos ilin en Boviloj aŭ renkontos survoje. Eble en plej proksima momento la amata vizaĝo elaperos el tiuj fumoj, etendantaj sin ĉiam pli vaste en la tuta Kampanio.

Ĝi ŝajnis al li tiom pli versimila, ke sur la vojo li komencis renkonti ĉiam pli da homoj, kiuj, forlasinte la urbon, direktis sin al la Albana montaro, por, savinte sin de la fajro, eliĝi poste ankaŭ trans la limojn de la fumoj. Ne atinginte ankoraŭ Ustrinon, li devis malrapidigi la ĉevalon pro ŝtopiteco de la vojo. Krom piedirantoj kun portaĵoj sur la dorsoj li renkontadis ŝarĝitajn ĉevalojn, mulojn, veturilojn plenajn de aĵoj, kaj fine portilojn, en kiuj sklavoj portis pli riĉajn loĝantojn. Ustrino estis jam tiel plenega de la forkurintoj el Romo, ke malfacile estis trapuŝi sin tra la amaso. La ĉefplaco, la subarkadoj de temploj kaj la stratoj svarmis de la forkurintoj. Tie kaj ie oni komencis aranĝi tendojn, donontajn rifuĝojn al tutaj familioj. Aliaj homoj tendosidis sub la libera ĉielo, kriante, alvokante la diojn aŭ malbenante la sorton. En la ĝenerala teruriteco malfacile estis ion eldemandi. La homoj, al kiuj Vinicius sin turnis, aŭ tute al li ne respondadis, aŭ levadis al li okulojn duonfrenezajn pro teruro, respondante, ke pereas la urbo kaj la mondo. Flanke de Romo alfluadis ĉiam novaj amasoj, konsistantaj el viroj, virinoj kaj infanoj, kiuj pligrandigadis la konsternon kaj lamentadon. Kelkaj, perdinte en la interpremo unu aliajn, serĉis malespere la perditojn: Aliaj batalis pro tendolokoj. Aroj da duonsovaĝaj paŝtistoj el Kampanio alvenis en la urbeton, serĉante novaĵojn aŭ profitojn el ŝteloj, kiujn faciligis la tumulto. Tie kaj ie amaso, konsistanta el ĉiunaciaj sklavoj kaj gladiatoroj, komencis prirabi la domojn kaj palacojn en la urbo kaj batali kontraŭ soldatoj, defendantaj la loĝantojn.

Senatano Junius, kiun Vinicius rimarkis apud gastejo ĉirkaŭitan de taĉmento da batavaj sklavoj, la unua donis al li iom pli precizan informon pri la brulego. La fajro komenciĝis efektive ĉe la Granda cirko, en la loko, kiu tuŝas Palatinon kaj la monteton Celio, sed ĝi disvastiĝadis kun nekomprenebla rapideco, tiel, ke ĝi ekposedis la tutan mezon de la urbo. Neniam ankoraŭ de la tempo de Brennus trafis la urbon tia terura katastrofo. „La tuta cirko forbrulis, same la ĉirkaŭantaj ĝin butikoj kaj domoj — parolis Junius — Aventino kaj Celio estas en fajro. La flamo, ĉirkaŭinte Palatinon, venis al Carinae....”

Ĉe tio ĉi Junius, kiu posedis ĉe Carinae belegan insula, plenan de artverkoj, kiujn li pasie amis, ekkaptis plenmanon da malpura polvo kaj, ŝutinte ĝin sur la kapon, komencis dum momento malespere ĝemi.

Sed Vinicius ekskuis lin je, la ŝultroj.

— Ankaŭ mia domo staras ĉe Carinae — li diris — sed kiam ĉio pereas, pereu ĝi ankaŭ.

Poste, rememorinte, ke Ligia, sekvante lian konsilon, povis esti translokiĝinta en la domon de Aulusoj, li demandis:

— Kaj Vicus Patricius?

— En fajro! — respondis Junius.

— Kaj Transtibro?

Junius rigardis lin kun miro.

— Ne gravas Transtibro — li respondis, premante per la manoj la dolorantajn tempiojn.

— Por mi Transtibro pli gravas, ol la tuta Romo — ekkriis ekscite Vinicius.

— Vi ĝin eble atingos nur tra Via Portuensis, ĉar apud Aventino la Varmego vin sufokos.... Transtibro?.... Mi ne scias. La fajro ŝajne ne povis ankoraŭ esti tien veninta, sed Ĉu en tiu ĉi momento ĝi jam ne venis, sole la dioj scias.... Ĉe tio ĉi Junius ekhezitis momente, poste li diris per mallaŭta voĉo:

— Mi scias, ke vi min ne perfidos, do mi diras al vi, ke ĝi ne estas Ordinara brulo. Oni ne lasis savi la cirkon.... Mi mem aŭdis.... Kiam la domoj ĉirkaŭe komencis flami, miloj da voĉoj kriis: „Morton al savantoj!” Iuj homoj trakuras la urbon kaj ĵetas flamantajn torĉojn en domojn.... Aliflanke la popolo tumultas kaj vokas, ke la urbo brulas laŭ ordono. Nenion pli mi diros. Ve al la urbo, ve al ni ĉiuj kaj al mi! Kio okazas tie, la homa lango ne povas esprimi. La loĝantoj pereas en la fajro, aŭ murdas sin reciproke en la interpremo. Ĝi estas la fino de Romo!

Kaj denove li komencis ripeti: „Ve! Ve al la urbo kaj al ni!” — sed Vinicius eksaltis sur la ĉevalon kaj ekiris plu antaŭen sur la Appia vojo.

Sed ĝi estis pli ĝuste trapuŝigado meze de rivero da homoj kaj veturiloj, kiu fluis el la urbo. Klare, kvazaŭ sur manplato, kuŝis nun antaŭ Vinicius la urbo, flamanta en monstra brulego.... Flanke de la fajro kaj fumo radiis terura varmego, kaj la homaj krioj ne povis superbrui la sibladon kaj krakadon de la flamoj.



ĈAPITRO XLIII


Laŭgrade kiel Vinicius proksimiĝadis al la urbaj muregoj, montriĝadis, ke pli facile estis veni al Romo, ol penetri en la urbon. Sur la Appia vojo malfacile estis trapuŝiĝi pro la interpremo de homoj. La domoj, kampoj, tombejoj, ĝardenoj kaj temploj, trovantaj sin ĉe ĝiaj ambaŭ flankoj, estis ŝanĝitaj en tendolokojn. En la templo de Marso, staranta tuj apud Porta Appia, la amaso elrompis la pordon, por trovi interne rifuĝon por la nokto. En la tombejoj oni prenadis en posedon pli grandajn maŭzoleojn kaj batalis pro ili, verŝante eĉ iafoje sangon. Ustrino kun sia malordo donis apenaŭ ioman antaŭguston de tio, kio okazis ĉe la muroj de la urbo mem. Ĉesis ĉiaj konsideroj al la aŭtoritato de la leĝo, al oficoj, al familiaj ligoj, al diferencoj de la statoj. Oni vidis sklavojn, kiuj bastonis civitanojn. Gladiatoroj, ebriaj de vino, rabita en Emporium, kuniĝinte en grandajn arojn, trakuradis kun sovaĝaj krioj apudvojajn placojn, dispelante la homojn, piedpremante, rabante. Multega; barbaroj, sklavvendotaj en la urbo, forkuris el la vendobudoj. La brulo kaj pereo de la urbo estis por ili kune la fino de la sklaveco kaj la horo de venĝo, tial, dum la urba loĝantaro, kiu perdis en la brulo sian tutan havaĵon, malespere etendadis la manojn al la dioj, vokante pri savo, ili kun ĝoja hurlado batis la amasojn, deŝirante al homoj la vestojn de la ŝultroj kaj forkaptante pli junajn virinojn. Kun ili unuiĝis sklavoj, delonge jam servantaj en Romo, mizeruloj, posedantaj nenion, krom lana zonaĵo ĉirkaŭ la koksoj, teruraj figuroj el suspektindaj kvartaloj, kiujn oni neniam vidis tage sur la stratoj kaj kies ekziston en Romo oni preskaŭ ne povis supozi. Tiu ĉi amaso, konsistanta el azianoj, afrikanoj, grekoj, tracianoj, germanoj kaj britoj, krieganta ĉiujn lingvojn de la tero, sovaĝa kaj senbrida, furiozis, kredante, ke venis la momento, en kiu ĝi rajtas rekompenci al si la jarojn de suferoj kaj mizero. Meze de tiu ĉi ondanta homamaso, en la lumo de l’ tago kaj de la brulego tie kaj ie brilis la kaskoj de pretorianoj, sub kies gardon rifuĝis pli trankvilaj loĝantoj, kaj kiuj multloke devis iri atake kontraŭ la brutsimilan sovaĝularon. Vinicius vidadis en sia vivo atakprenatajn urbojn, sed neniam liaj okuloj rigardis spektaklon, en kiu malespero, doloro, larmoj, ĝemoj, sovaĝa ĝojo, frenezo, furiozo kaj senbrideco miksiĝis kune en tian senliman ĥaoson. Kaj super tiu ĉi ondanta, freneza homamaso bruegis la brulo, flamis sur la montaĵoj la plej granda urbo de la mondo, sendante en la konfuzon sian fajran spiron kaj kovrante ĝin per fumoj, tra kiuj oni jam ne vidis la bluon de la ĉielo. La juna tribuno, kun plej granda tortostreĉo endanĝerigante ĉiumomente la vivon, atingis fine ĝis Forta Appia, sed tie ĉi li ekvidis, ke tra la kvartalo Porta Capena li ne povos penetri en la urbon, ne nur pro la homamaso, sed ankaŭ pro terura varmego, de kiu tuj post la pordego tremis la aero. Krome la ponto apud Porta Trigenia, kontraŭ la templo Bonae Deae, ankoraŭ ne ekzistis, volante do penetri trans Tibron, oni devis trapremi sin ĝis la ponto de Sublicius, tio estas pasi preter Aventino, la urboparto, surverŝita de unu maro da flamoj. Ĝi estis tute neebla. Vinicius komprenis, ke li devas reiri en la direkton al Ustrino, tie flankiĝi de la Appia vojo, transriveriĝi antaŭ la urbo kaj atingi la vojon Portuensis, kiu kondukis “rekte al Transtibro. Ankaŭ tio ĉi ne estis facila afero kaŭze de la ĉiam pli granda interpremo, reganta sur Via Appia. Trabati al si tie la vojon Oni povus nur eble per glavo, sed Vinicius ne havis armilon, ĉar li forveturis el Antiumo tiel, kiel la novaĵo pri la brulo trafis lin en la cezara palaco. Tamen ĉe la Fonto de Merkuro li ekvidis konatan centestron de pretorianoj, kiu fronte de keldeko da soldatoj baris aliron al la teritorio de la templo. Vinicius ordonis al la centestro, ke li sekvu lin, kaj tiu ĉi, rekoninte la tribunon kaj aŭgustanon, ne kuraĝis kontraŭstari al la ordono.

Vinicius mem prenis la komandon de la taĉmento, kaj forgesinte Ĉi-momente la instruojn de Paŭlo pri amo al proksimulo, li puŝis kaj distranĉadis antaŭ si la amason kun rapideco, pereiga por multaj, kiuj ne sciis flankiĝi ĝustatempe. Postkuris lin malbenoj kaj hajlo da ŝtonoj, sed li ne atentis tion, dezirante rapide penetri en pli liberajn lokojn. Tamen ili povis antaŭeniĝadi nur treege malfacile. La homoj, kiuj jam lokiĝis tendare, ne volis cedi la vojon al la soldatoj, laŭte insultante la cezaron kaj la pretorianojn. Ialoke la amaso alprenadis minacan sintenon. La orelojn de Vinicius atingadis voĉoj, akuzantaj Neron pri fajrigo de la urbo. Oni malkaŝe minacis morton al li kaj al Poppaea. La ekkrioj: „sannio!”, „histrio!” (arlekeno, aktoro) „patrinmortiginto!” aŭdiĝadis ĉirkaŭe. Kelkaj vokis, ke oni lin trenu en Tibron, aliaj, ke Romo elmontris sufiĉe da pacienco. Evidente estis, ke la minacoj povas ŝanĝi sin en malkaŝan ribelon, kiu, se nur troviĝus gvidanto, povus ĉiumomente eksplodi. Dume la furiozo kaj malespero de la amasoj turnadis sin kontraŭ la pretorianojn, kiuj ankaŭ tial ne povis eliĝi el la interpremo, ke la vojon baris tutaj montoj da objektoj, rapide elĵetitaj el la brulo: kestoj kaj bareloj kun manĝaĵoj, pli valoraj mebloj, vazoj, infanaj ludiloj, litaĵoj kaj manportiloj. Tie kaj ie sekvis eĉ malgrandaj bataloj, sed la pretorianoj rapide helpis sin kontraŭ la senarma amaso. Trarajdinte kun peno laŭlarĝe la vojon Latinan, Numician, Ardean, Luvinian kaj Ostian, ĉirkaŭirinte palacojn, ĝardenojn kaj templojn, Vinicius atingis fine urbeton, nomatan Vicus Alexandri, post kiu li transiĝis sur la alian bordon de Tibro. Estis tie malpli da interpremo kaj malpli da fumo. De forkurintoj, kiuj tamen ankaŭ tie ne mankis, li eksciis, ke nur kelkaj stratetoj de Transtibro estas ekposeditaj de la brulo, sed ke certe nenion ŝparos la potenco de la fajro, ĉar estas homoj, kiuj ĝin intence submetas, kriante, ke ili faras ĉi tion laŭ ordono. La juna tribuno havis jam nun nenian dubon, ke efektive la cezaro ordonis bruligi Romon, kaj la venĝo, pri kiu vokis la amasoj, ekŝajnis al li afero prava kaj justa. Kion pli povus fari Mithridates aŭ iu el plej furiozaj malamikoj de Romo? La mezuro estis superplena, la frenezo iĝis tro monstra kaj la homa vivo kontraŭ ĝi — neebla. Vinicius kredis ankaŭ, ke la lasta horo de Nero ekbatis, ke tiuj ĉi ruboj, en kiujn disfalas la urbo, devas nepre tombokovri la monstran arlekenon kune kun ĉiuj liaj krimoj. Se troviĝus viro sufiĉe kuraĝa, por ekstari fronte de la ĉiopreta pro malespero popolo, ĝi povus okazi en la daŭro de kelkaj horoj. Ĉe tio kuraĝaj kaj venĝemaj pensoj komencis trakuradi la kapon de Vinicius. Kaj se tion farus li mem? La gento de Viniciusoj, kiu ĝis la lasta tempo kalkulis vicojn da konsuloj, estis konata en la tuta Romo. La amasoj bezonis nur nomon. Foje ja, pro la mortkondamno de la kvarcent sklavoj de la prefekto Pedanius Secundus, preskaŭ eksplodis ribelo kaj civila milito, kio do okazus hodiaŭ, pro la terura batego, superanta preskaŭ ĉiujn, kiujn Romo spertis en la daŭro de ok jarcentoj? Kiu vokos la kviritojn al armilo — pensis Vinicius — tiu sendube faligos Neron kaj mem surmetos la purpuron. Kial do li ne faru tion? Li estis pli energia, pli brava kaj pli juna, ol la aliaj aŭgustanoj.... Nero havis, vere, al siaj ordonoj tridek legiojn, postenantajn ĉe la limoj de la ŝtato, sed ĉu ankaŭ tiuj legioj kaj iliaj ĉefoj ne ekribelos, aŭdinte pri la bruligo de Romo kaj de ĝiaj temploj? Kaj en tiu okazo li, Vinicius, povus iĝi cezaro. Oni ja flustris inter la aŭgustanoj, ke iu aŭguristo antaŭdiris la purpuron al Otho. Per kio li malsuperas Othon? Eble ankaŭ Kristo helpus lin per sia Dia potenco, eble ĝi estas Lia inspiro? „Ho, se tiel estus!” vokis Vinicius interne. Li venĝus tiam kontraŭ Nero la danĝeron de Ligia kaj sian maltrankvilon, li enkondukus regadon de justeco kaj vero, disvastigus la instruon de Kristo de Eŭfrato ĝis la nebulaj bordoj de Britujo, kaj kune li vestus Ligian per la purpuro kaj farus ŝin reĝino de la tero.

Sed tiuj pensoj, eksplodinte el lia kapo, kiel hajlo da fajreroj el brulanta domo, estinginĝis, kiel fajreroj. Antaŭ ĉio necesis savi Ligian. Li rigardis nun la katastrofon de proksime, do denove timo lin ekregis, kaj kontraŭ tiu maro da fajro kaj fumo, kontraŭ la renkontiĝo kun la terura realeco tiu fido, kun kiu li kredis, ke Petro la apostolo savos Ligian, formortis en lia koro. Malespero ekkaptis lin refoje, do penetrinte sur la vojon Portuensis, kondukantan rekte al Transtibro, li remoderiĝis nur en la pordego, ĉe kiu oni ripetis al li tion, kion antaŭe diris la forkurintoj, ke pliparto de tiu ĉi kvartalo ne estis ankoraŭ ekposedita de la brulo, kvankam la fajro kelkloke transportiĝis trans la riveron.

Transtibro estis tamen ankaŭ plena de fumo kaj de forkurantaj amasoj, tra kiuj estis pli malfacile penetri en la fundon de la kvartalo tial, ke la homoj, havante pli da tempo, elportadis kaj savadis pli da objektoj. La ĉefa Havena vojo mem estis multloke ŝtopita per ili, kaj apud la Naumachia de Aŭgusto ili levis sin en tutaj amasoj. Pli malvastaj stratetoj, kie pli dense amasiĝis la fumoj, estis simple neenireblaj. La loĝantoj forkuradis el ili milope. Vinicius vidis envoje terurajn bildojn. Plurfoje du homaj riveroj, fluantaj el kontraŭaj direktoj, premegis unu la alian kaj batalis je vivo aŭ morto. Familioj perdiĝadis en la tumulto, patrinoj malespere vokis siajn infanojn. La haroj de Vinicius hirtiĝadis je la penso, kio devis okazi pli proksime al la fajro. Meze de la krioj kaj ĥaoso malfacile estis ion eldemandi aŭ kompreni la vokojn. Iafoje el trans la rivero alruliĝadis novaj ondegoj da fumoj nigraj kaj tiel pezaj, ke ili ruliĝis tuj super la tero, tiel kovrante la domojn, personojn kaj ĉiujn objektojn, kiel ilin kovras nokto. Sed vento, kaŭzita de la brulo, disblovadis ilin, kaj tiam Vinicius povis antaŭeniĝadi al la strateto, ĉe kiu staris la domo de Linus. La varmo de la julia tago, fortigita de la ardo, radianta el la brulantaj kvartaloj, iĝis neelportebla. La fumo mordis la okulojn, al la brustoj mankis spiro. Eĉ tiuj loĝantoj, kiuj, esperante, ke la fajro ne transportiĝos trans la riveron, restis ĝis nun en siaj hejmoj, komencis ilin forlasi kaj la amasego kreskis kun ĉiu horo La pretorianoj, akompanantaj Viniciuson, restis malantaŭe. En la interpremo iu vundis per martelo lian ĉevalon, kiu komencis svingi la sangantan kapon, levi sin sur la postaj piedoj kaj malobei la rajdanton. Oni ankaŭ ekkonis laŭ lia riĉa tuniko aŭgustanon kaj tuj aŭdiĝis ĉirkaŭe la ekkrioj: „Morton al Nero kaj al liaj bruligistoj!” Venis momento de gravega danĝero, ĉar centoj da manoj etendis sin al Vinicius, sed la timigita ĉevalo forportis lin, hufpremante la homojn, kaj samtempe alfluis nova ondo da nigra fumo kaj kovris la straton per krepusko. Vinicius, vidante, ke li ne trarajdos, desaltis fine sur la teron kaj komencis piedkuri, glitante apud la muroj kaj iafoje atendante, ke la forkuranta amaso pasu preter li. En la animo li parolis al si, ke tio estas vanaj penoj. Ligia povis jam esti ekster la urbo, ŝi povis ĉi-momente savi sin per forkuro: pli facile estus retrovi pinglon ĉe marbordo, ol ŝin en tiu ĉi interpremo kaj ĥaoso. Li volis tamen eĉ por la prezo de la vivo atingi la domon de Linus. Iafoje li haltadis kaj frotis la okulojn. Forŝirinte la randon de sia tuniko, li ŝirmis per ĝi la nazon kaj la buŝon kaj kuris pluen. Laŭgrade kiel li proksimiĝadis al la rivero, la varmego kreskis terure. Vinicius, sciante, ke la brulo komenciĝis ĉe la Granda cirko, kredis komence, ke tiu ĉi ardo venas de ĝiaj restaĵoj, de Forum Boarium kaj de Velabrum, kiuj, kuŝante proksime, ankaŭ estis sendube ekposeditaj de flamoj. Sed la varmego iĝadis jam neelportebla. Iu forkuranto, la lasta, kiun Vinicius rimarkis, maljunulo kun lambastonoj, ekkriis: „Ne proksimiĝu al la ponto de Cestius! la tuta insulo brulas!” Efektive, oni ne povis plu havi iajn iluziojn. Ĉe la vojturniĝo al Vicus Judaeorum, kie staris la domo de Linus, la juna tribuno ekvidis meze de nubo da fumoj flamon: brulis ne nur la insulo, sed ankaŭ Transtibro, almenaŭ la alia fino de la strateto, ĉe kiu Ligia loĝis.

Vinicius memoris tamen, ke la domo de Linus estis ĉirkaŭita per ĝardeno, post kio, flanke de Tibro, kuŝis ne tre vasta kampo, libera de konstruaĵoj. Tiu ĉi penso kuraĝigis lin. La fajro povis halti en la malplena loko. Kun tiu ĉi espero li kuris pluen, kvankam ĉiu ventoblovo alportadis jam ne nur fumon, sed milojn da fajreroj, kiuj povis kaŭzi brulon en la alia fino de la strateto kaj bari la reiron.

Fine li ekvidis tamen tra la fuma vualo la cipresojn en la ĝardeno de Linus. La domoj, kuŝantaj trans la libera kampo, brulis jam, kiel lignaj ŝtiparoj, sed la malgranda insula de Linus staris ankoraŭ netuŝite. Vinicius rigardis. la ĉielon kaj ekkuris al la dometo, kvankam la sola aero kaŭzis jam al li bruldoloron. La pordo estis fermita, sed li ekpuŝis ĝin kaj enkuris internen.

En la ĝardeno estis nek unu viva estaĵo, kaj la domo ankaŭ ŝajnis tute senhoma.

— Eble ili svenis de la fumoj kaj varmego — ekpensis Vinicius. Kaj li komencis voki:

— Ligia! Ligia!

Respondis al li silento. En la mallaŭto estis aŭdebla nur krakbruo de la malproksima fajro.

— Ligia!

Subite liajn orelojn atingis tiu malserena voĉo, kiun li jam aŭdis fote en tiu ĉi ĝardeno. Sur la proksima insulo ekbrulis videble la bestejo, staranta kelkan distancon de la templo de Eskulapo, kaj ĉiaspecaj bestoj, inter ili leonoj, komencis tie muĝi pro teruro. Tremo trakuris Viniciuson de la piedoj ĝis la kapo. Jam duafoje, kiam lia tuta atento estis koncentrita en la penso pri Ligia, tiuj tremigaj voĉoj eksonis, kiel antaŭdiro de malfeliĉo, kiel stranga aŭguro de malbonsorta estonteco.

Ĝi estis tamen mallonga, momenta impreso, ĉar pli terura eĉ, ol la muĝo de sovaĝaj bestoj, la krakbruo de la brulo devigis lin pensi pri io alia. Ligia ne respondis, vere, al lia voko, sed ŝi povis trovi sin en tiu ĉi fajrominacata konstruaĵo, sveninta aŭ sufokata de fumo. Vinicius saltis internen. La malgranda atrium estis malplena kaj malluma de fumo. Palpe serĉante la pordon, kondukantan al la cubicula, li rimarkis flagrantan flameton de lampo kaj, proksimiĝinte, ekvidis lararium, en kiu anstataŭ laroj estis kruco. Sub tiu ĉi kruco brulis la meĉlampo. La kapon de la juna kateĥizato fulmrapide trakuris la penso, ke tiu ĉi kruco sendas al li la lumon, kun kiu li povas retrovi Ligian, li prenis do la lampon kaj komencis serĉi la cubicula. Trovinte unu el ili, li flankigis la kurtenon kaj, lumiginte la ejon per la lampo, komencis rigardi.

Sed ankaŭ tie ĉi estis neniu. Vinicius tamen estis certa, ke li trafis en la cubiculum de Ligia, ĉar sur najloj, enbatitaj en la muron, pendis ŝiaj vestoj, kaj sur la lito kuŝis capitium, tio estas alfigura tolaĵo, kiun la virinoj portis senpere sur la korpo. Vinicius ekkaptis ĝin, alpremis al la buŝo kaj, surĵetinte ĝin trans la ŝultron, iris serĉi plu. La dometo estis malgranda, do en mallonga tempo li traserĉis ĉiujn ĉambrojn, kaj eĉ la kelojn. Sed nenie li trovis vivan estaĵon. Estis tute evidente, ke Ligia, Ursus kaj Linus kune kun la aliaj loĝantoj de la kvartalo serĉis en forkuro savon de la brulo. „Mi devas serĉi ilin en la amaso, ekster la urbaj pordegoj” — ekpensis Vinicius.

Ne tre multe mirigis lin la fakto, ke li ilin ne renkontis sur Via Portuensis, ĉar ili povis eliri el Transtibro de la kontraŭa direkto, flanke al la Vatikana montaĵo. Ĉiuokaze ili estis savitaj, almenaŭ de la fajro. Ŝtono kvazaŭ falis de la brusto de Vinicius. Li vidis, vere, kun kiel teruraj danĝeroj estis ligita forkuro, sed la penso pri la superhoma forto de Ursus inspiris al li kuraĝon. „Mi devas nun — li parolis al si — forkuri el ĉi tie kaj tra la ĝardenoj de Domitia atingi la ĝardenojn de Agrippina. Tie mi ilin trovos. La fumoj ne estas tie teruraj, ĉar la vento blovas de la Sabena montaro.”

Venis tamen plej urĝa tempo, kiam li devis pensi pri la propra savo, ĉar ondego da fajro alfluadis ĉiam pli proksimen flanke de la insulo kaj fumaj volvaĵoj kovris preskaŭ tute la strateton. La meĉlampo, per kiu li lumigadis al si la internon de la domo, estingiĝis nun de aera trablovo. Vinicius, saltinte sur la straton, kuris nun tutimpete al Via Portuensis, en la saman direkton, el kiu li venis, kaj la brulo ŝajnis persekuti lin per sia fajra spiro, jen ĉirkaŭblovante lin per ĉiam novaj nuboj da fumo, jen surŝutante per fajreroj, kiuj faladis sur liajn harojn, sur la kolon kaj veston. La tuniko komencis bruleti sur li kelkloke, sed li ne atentis ĉi tion kaj kuris pluen, timante, ke la fumo povus lin sufoki. Efektive li sentis en la buŝo la brulguston kaj fulgon, kaj lia gorĝo kaj pulmoj doloris, kvazaŭ brulantaj. La sango alfluadis lian kapon, tiel, ke iafoje li vidis ĉion ruĝe kaj la fumoj mem ŝajnis al li ruĝaj. Tiam li parolis al si interne: „Tio estas puro fajro! Mi ĵetu min prefere teren kaj pereu”. La kurado lacigadis lin ĉiam pli. Ŝvito fluis sur lia kapo, kolo kaj dorso, kaj tiu ĉi ŝvito brulvundis lin, kvazaŭ bolaĵo. Li falus, se ne subtenus lin la nomo de Ligia kaj se li ne havus ĉirkaŭ la buŝo ŝian capitium. Kelkajn momentojn poste li tamen komencis ne rekoni plu la straton, kiun li kuris. Iom post iom forlasadis lin la konscio, li nur memoris, ke li devas forkuri, ĉar sur libera kampo lin atendas Ligia, kiun promesis al li Petro la apostolo. Kaj subite ekregis lin ia stranga, jam duonfebra, simila al antaŭmorta vizio certeco, ke li devas ŝin ekvidi, edzinigi, kaj poste li tuj mortos.

Li jam estis tamen kvazaŭ ebria, rebatante sin de unu flanko de la strato al la alia. Kaj subite io ŝanĝiĝis en la monstra fajrego, kovranta la grandegan urbon. Ĉio, kio ĝis nun nur bruletis, eskplodis videble per unu maro da flamoj, ĉar la vento ĉesis alportadi fumojn, kaj tiujn, kiuj amasiĝis en la stratetoj, forblovis furioza premego de brulvarma aero. Tiu ĉi premego pelis nun milionojn da fajreroj, tiel, ke Vinicius kuris kvazaŭ en fajra nubo. Li povis, aliflanke, pli bone vidi antaŭ si, kaj preskaŭ en la sama momento, kiam li estis falonta, li ekvidis la finon de la strateto. Tiu ĉi vido donis al li novajn fortojn. Pasinte preter stratangulo, li troviĝis sur la strato, kiu kondukis al la Kodetana kampo. La fajreroj ĉesis lin persekuti. Li komprenis, ke se li sukcesos atingi almenaŭ la Havenan vojon, li estos savita, se li eĉ svenus poste sur la vojo.

En la fino de la strateto li ekvidis denove nubon, kiu vualis la eliron. „Se tio estas fumoj — li ekpensis — mi jam ne trapasos”. Li kuris per la lastaj fortoj. Envoje li deĵetis de si la tunikon, kiu, ekbruletinte de la fajreroj, komencis lin vundi, kiel la ĉemizo de Nesuso, kaj li kuris nuda, havante nur sur la kapo kaj sur la buŝo la capitium de Ligia. Alkurinte pli proksimen, li distingis, ke tio, kion li opiniis fumo, estis polva nubo, el kiu, krome, atingadis lin homaj voĉoj kaj krioj.

—— Stratamaso. rabas en la domoj — li diris al si.

Li kuris tamen en la direkton de la voĉoj. Ĉiuokaze estis tie homoj, kiuj povis al li helpi. En tiu ĉi espero, antaŭ ol li alkuris, li komencis voki helpon per la tuta forto de la voĉo. Sed ĝi estis jam lia lasta fortostreĉo: ankoraŭ pli ruĝe iĝis antaŭ liaj okuloj, en la pulmoj ekmankis spiro, en la ostoj forto, kaj li falis.

Oni lin tamen ekaŭdis, aŭ pli ĝuste, ekvidis, kaj du homoj ekrapidis helpe al li kun siteloj, plenaj de akvo. Vinicius, kiu falis pro laceco, sed ne perdis la konscion, ekkaptis ambaŭmane la vazon kaj eltrinkis la akvon ĝisduone.

— Dankon — li diris — starigu min sur la piedojn, pluen mi mem iros!

La alia laboristo surverŝis lian kapon per akvo, kaj ambaŭ ne nur starigis lin sur la piedojn, sed levis lin de la tero kaj portis al la “aro de la aliaj, kiuj ekĉirkaŭis lin, zorgeme esplorante, ĉu li ne suferis iajn gravajn kontuzojn. Tiu ĉi zorgemo mirigis Viniciuson.

— Homoj — li demandis — kiuj vi estas? — Ni detruas la domojn, por ke la brulo ne atingu la Havenan vojon — respondis unu el la laboristoj:

— Vi helpis min, kiam mi estis jam falinta. Dankon al vi.

— Ni ne rajtas rifuzi helpon — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

Tiam Vinicius, kiu antaŭe de la mateno vidis la brutsimilajn amasojn, batalojn kaj rabojn, rigardis pli atente la ĉirkaŭantajn lin vizaĝojn kaj diris:

— Rekompencu vin.... Kristo.

— Glorata estu Lia nomo! — vokis la tuta ĥoro da voĉoj.

— Linus?.... demandis Vinicius.

Sed li ne povis demandi plu kaj ne aŭdis la respondon, ĉar pro emocio kaj pro la travivitaj penoj li svenis. Li rekonsciiĝis nur en ĝardeno, sur la Kodetana kampo, ĉirkaŭita de kelkaj virinoj kaj viroj, kaj la unuaj vortoj, kiujn li kapablis eldiri, estis:

— Kie estas Linus?

Dum momento venis nenia respondo, poste iu konanta al Vinicius voĉo diris subite:

— Ekster la Nomentana pordego; li iris Ostrianon antaŭ du tagoj.... Pacon al vi, persa reĝo!

Vinicius leviĝis, kaj sidiĝis, ekvidinte neantendite super si Chilon.

Kaj la greko parolis:

— Via domo, sinjoro, forbrulis sendube, ĉar Carinae staras en fajro, sed vi ĉiam estos riĉa, kiel Midaso. Ho, kia malfeliĉo! La kristanoj, ho filo de Serapiso, antaŭdiradis delonge, ke fajro detruos tiun ĉi urbon.... Kaj Linus kun la filino de Jovo estas en Ostriano.... Ho! kia malfeliĉo por tiu Ĉi urbo!....

Vinicius denove eksentis sin svene.

— Vi vidis ilin? — li demandis. — Mi vidis, sinjoro.. Dankon al Kristo kaj al ĉiuj dioj, ke mi povis per bona novaĵo repagi viajn bonfarojn. Sed mi repagos al vi plie, Oziriso, mi ĵuras je tiu ĉi brulanta Romo.

Ekstere vesperiĝadis, sed en la ĝardeno estis lume, kiel dum tago, ĉar brulego kreskis ankoraŭ pli. Ŝajnis, ke brulas jam ne apartaj kvartaloj, sed la tuta urbo, de unu ekstremo ĝis la alia. La ĉielo estis ruĝa, kien nur la okuloj atingis, kaj la nokto, kiu vualis la mondon, iĝadis ruĝa.



ĈAPITRO XLIV


La ruĝobrilo de la brulanta urbo disverŝis sin sur la ĉielo tiel vaste, kiel nur la homa vido atingis. El post la montaĵoj ruliĝis supren la luno, granda kaj ronda, kiu baldaŭ ekflamis de la brilo kaj, alpreninte la koloron de ardanta kupro, ŝainis rigardi kun miro la pereon de la mondreganta urbego. En rozaj abismoj de la ĉielo brilis ankaŭ rozaj steloj, sed, kontraŭe ol en la ordinaraj noktoj, la tero estis pli hela, ol la ĉielo. Romo, kvazaŭ grandega brulŝtiparo, lumigis la tutan Kampanion. Ĉe la sanga brilo oni vidis ankaŭ pluajn montaĵojn, urbojn palacojn, templojn, monumentojn kaj akveduktojn, tiriĝantajn de ĉiuj regionaj montoj al la urbo, kaj sur la akveduktoj — amasojn da homoj, kiuj tien rifuĝis por sendanĝeriĝi aŭ por rigardi la brulegon.

Dume la terura elemento ekposedadis ĉiam pli novajn kvartalojn. Oni ne povis dubi, ke iuj krimaj manoj fajrigas la urbon, ĉar ĉiam novaj bruloj eksplodadis en lokoj, malproksimaj de la ĉefa fajrocentro. De la montaĵoj, sur kiuj Romo estis konstruita, la flamoj, kvazaŭ ondoj, fluis malsupren en la valojn, dense kovritajn per domoj, kalkulantaj po kvin kaj ses etaĝojn, plenaj de budoj, butikoj, transporteblaj lignaj amfiteatroj, konstruitaj laŭokaze por diversaj spektakloj, fine de magazenoj de ligno, olivoleo, greno, nuksoj, piniaj strobiloj, per kies grajnoj nutris sin la malriĉa loĝantaro, kaj de vestoj, kiujn oni iafoje, laŭ cezara favoro, disdonadis al la ĉifonuloj, nestantaj en malvastaj strataĉoj. Tie la brulo, trovante abundon da fajriĝema materialo, ŝanĝadis sin preskaŭ en vicon da eksplodoj kaj kun neimagebla forto ekposedadis tutajn stratojn. La homoj, tendostarantaj ekster la urbo aŭ rigardantaj de sur la akveduktoj, divenadis laŭ la koloro de la flamoj, kio brulas. Furioza aerblovego levadis iafoje el la fajra dronejo milojn kaj milionojn da ardantaj ŝeloj de nuksoj kaj migdaloj, kiuj supreniĝadis, kiel sennombraj aroj da lumaj papilioj, — kaj krake krevadis en la aero, aŭ, pelate de la vento, faladis sur novajn kvartalojn, sur akveduktojn kaj sur kampojn, ĉirkaŭantajn la urbon. Ĉia penso pri savo ŝajnis absurda, kaj la tumulto kreskis Ĉiumomente, ĉar dum unuflanke la urba loĝantaro forkuradis tra ĉiuj pordegoj ekster la murojn, aliflanke la brulo allogis milojn da homoj el la ĉirkaŭaĵoj, tiel loĝantojn. de malgrandaj urbetoj, kiel vilaĝanojn kaj duonsovaĝajn paŝtistojn el Kampanio, kiujn altiris ankaŭ la espero de raboj. La ekkrio: „Romo pereas!” sonis senĉese en la buŝoj de l’ amaso, kaj la pereo de la urbo ŝajnis tiutempe kune fino kaj malligo de ĉiuj nodoj, kiuj ĝis nun kunligadis la homaron en unu tuton. La statamaso, en kiu al plimulto, konsistanta el sklavoj kaj fremduloj, la regado de Romo estis tute indiferenta, kaj kiun ĉia renverso povis nur liberigi el la katenoj, alprenadis tie kaj ie minacan sintenon: Vastiĝadis perforto kaj raboj. Ŝajnis, ke la nura spektaklo de la pereanta urbo alfiksas la homan atenton kaj retenas ankoraŭ la eksplodon de buĉado, kiu komenciĝos tuj, kiam la urbo ŝanĝos sin en cindrojn. Centmiloj da sklavoj, forgesante, ke Romo, krom la temploj kaj muroj, posedas ankaŭ kelkdek legiojn en ĉiuj flankoj de la mondo, ŝajnis nur atendi batalvokon kaj ĉefon. Oni komencis rememori la nomon de Spartacus — troviĝis tamen neniu Spartacus — aliflanke la civitanoj komencis sin armi, per kio ĉiu povis. Plej monstraj famoj rondiris ĉe ĉiuj pordegoj. Kelkaj asertis, ke Vulkano laŭ la ordono de Jovo detruas la urbon per fajro, eliĝanta el sub la tero; aliaj — ke ĝi estas venĝo de Vesto pro la pastrino Rubria. Homoj, tiel konvinkitaj, volis nenion savi, nur, svarmante al la temploj, ili petegis la diojn pri kompato. Sed plej ĝenerale oni ripetadis, ke la cezaro ordonis bruligi la urbon, por liberiĝi de la odoroj, venantaj el Suburra, kaj por konstrui novan urbon, nomotan Neronio. Je tiu ĉi ideo furiozo kaptadis la homojn, kaj se, kiel pensis Vinicius, troviĝus ĉefo, kiu volus elprofiti tiun ĉi eksplodon de malamo, la lasta horo de Nero ekbatus jarojn pli frue.

Oni ankaŭ diradis, ke la cezaro freneziĝis, ke li ordonis al la pretorianoj kaj gladiatoroj ataki la popolon kaj elbuĉi ĝin. Kelkaj ĵuris je la dioj, ke laŭ la ordono de la Kuprobarba ellasitaj estis la bestoj el ĉiuj bestejoj. Oni vidis sur la stratoj leonojn kun flamantaj kolharoj, furiozajn elefantojn kaj urojn, kiuj are piedpremis homojn. Estis eĉ en tio ĉi parto da vero, ĉar kelkloke elefantoj, vidante la proksimiĝantan brulon, disbatis la bestejojn kaj, liberiĝinte, kuregis en la direkton kontraŭan al la fajro, detruante ĉion antaŭ si, kiel uragano. La publika famo nombris dekmilojn da personoj, kiuj pereis en la fajro. Efektive pereis multegaj. Estis tiaj, kiuj, perdinte la tutan havaĵon aŭ plej karajn personojn, propravole ĵetis sin pro malespero en la flamojn. Aliajn sufokis la fumoj. En la mezo de la urbo, inter Kapitolo unuflanke kaj Kvirinalo, Viminalo kaj Eskivilino aliflanke, same kiel inter Palatino kaj la monteto Celio, kie la stratoj estis pli dense plenkonstruitaj, la brulo komenciĝadis en tiel multaj lokoj, ke tutaj aroj da homoj, forkurante en unu direkton, renkontadis neatendite novan flammuron de la kontraŭa flanko kaj pereadis de terura morto meze de la fajra inundo.

En la teruro, tumulto kaj konsterno oni ne sciis, fine, kien forkuri. La vojoj estis ŝtopitaj per objektoj, kaj en multaj malvastaj lokoj simple barikaditaj. Tiuj, kiuj rifuĝis sur foirejojn kaj placojn, en la loko, kie oni poste konstruis la Amfiteatron de Flavius, apud la templo de Tero, apud la portiko de Livia kaj pli alte, apud la temploj de Junono kaj Lucino, same kiel inter Clivius Vibrius kaj la malnova Eskvilina pordego, ĉirkaŭite ĉiuflanke de maro da fajro, pereis de la ardo. En la lokoj, kien la flamo ne atingis, oni trovis poste centojn da karbobruligitaj korpoj, kvankam tie kaj ie la malfeliĉuloj elŝiris pavimajn platojn kaj, por ŝirmi sin kontraŭ la varmego, eniĝis ĝisduone en la teron. Preskaŭ neniu el la familioj, loĝantaj en la mezo de la urbo, restis senmanka, tial laŭlonge de la muroj kaj ĉe ĉiuj pordegoj oni aŭdis malesperan hurladon de virinoj, vokantaj la karajn nomojn de tiuj, kiuj pereis en la interpremo aŭ en la fajro.

Kaj tial, dum unuj petegis de la dioj la almozon de kompato, aliaj blasfemis al ili pro la terurega malfeliĉo. Oni vidis maljunulojn, turnitajn al la templo de Jovo Liberiganto, kiuj etendante la brakojn, vokis: „Vi estas savanto, savu vian altaron kaj la urbon!” La malespero tamen direktadis sin ĉefe kontraŭ la malnovajn romajn diojn, kiuj, laŭ la kompreno de la loĝantaro, havis la devon pli zorgeme, ol aliaj, gardi la urbon. Ili montriĝis senfortaj, do oni insultis ilin. Aliflanke okazis, ke kiam sur Via Asinaria montriĝis taĉmento da egiptaj pastroj, transkondukantaj statuon de Izido, kiun oni savis el la templo, staranta proksime de Porta Caelimontana, la amaso ĵetis sin inter la taĉmenton, kromjungis sin al la veturilo, altiris ĝin ĝis la Appia pordego kaj, ekkaptinte la statuon, lokis ĝin en la templon de Marso, kontuzinte ĉe tio la pastrojn de tiu ĉi lasta dio, kiuj kuraĝis kontraŭstari. En aliaj lokoj oni alvokadis Serapison, Baalon aŭ Jehovon, kies konfesantoj, elsvarminte el la stratetoj en la ĉirkaŭaĵoj de Suburra kaj Transtibro, plenigadis per krioj kaj vokoj la kampojn, kuŝantajn apud la muroj. En iliaj krioj sonis tamen kvazaŭ tonoj de triumfo, tial do, dum unuj el la loĝantoj miksis sin kun la ĥoro, gloranta la „Sinjoron de la mondo”, aliaj, indignitaj pro tiu ĉi ĝoja bruado, penis ĝin perforte silentigi. Tie kaj ie oni aŭdis aĝofortajn virojn, maljunulojn, virinojn kaj infanojn, kantantajn kantojn strangajn kaj solenajn, kies signifon oni ne povis kompreni, sed en kiuj ripetiĝadis ĉiumomente la vortoj: „Jen venas la juĝisto en la tago de koler’ kaj detruo”. Tiel la moviĝema kaj sendorma homa ondo ĉirkaŭadis la brulantan urbon, simile al maltrankvila maro.

Sed nenion helpis la malespero, nek la blasfemoj, nek la kantoj. La malfeliĉo ŝajnis nevenkebla, kompleta kaj senindulga, kiel Fato. Apud la Amfiteatro de Pompejus ekbrulis magazenoj de kanabo kaj ŝnuroj, da kiuj multege oni bezonis por cirkoj, arenoj kaj ĉiaspecaj maŝinoj, uzataj ĉe cirkludoj, kaj kune ekbrulis apudaj konstruaĵoj, entenantaj barelojn kun peĉo, per kiu oni ŝmiris la ŝnurojn. Dum kelkaj horoj la tuta parto de la urbo, trans kiu kuŝis la kampo de Marso, lumis per tiel hele-flava flamo, ke al rigardantoj, duonkonsciaj pro teruro, ŝajnis, ke la ordo de tago kaj nokto estas ankaŭ konfuzita kaj ke ili vidas la brilon de la suno. Sed poste sangoruĝa, unuaspekta brulo superis ĉiujn aliajn kolorojn de la flamoj. El la maro da fajro ŝprucadis al la brulruĝa ĉielo kvazaŭ grandegaj fontanoj kaj flamaj kolonoj, disblovante sin supre en fajrajn tufojn kaj plumojn; la vento forkaptadis ilin, ŝanĝadis en orajn fadenojn kaj harojn da fajreroj kaj portis for, super Kampanio, ĝis la Albana montaro. La nokto iĝadis ĉiam pli luma; la aero mem ŝajnis saturita ne nur de brilo, sed ankaŭ de flamo. Tibro fluis, kvazaŭ rivero de fajro. La malfeliĉa urbo ŝanĝis sin en unu inferon. La brulego ekposedadis ĉiam pli grandajn spacojn, konkeradis atake la montetojn, disverŝadis sin tra la valoj, inundadis la ebenaĵojn, furiozis, bruis, tondris.



ĈAPITRO XLV


Macrinus, teksisto, en kies domon oni alportis Viniciuson, lavis lin, provizis per vesto kaj nutris, post kio la juna tribuno, plene reakirinte la fortojn, deklaris, ke ankoraŭ la saman nokton li komencos pluan serĉadon de Linus. Macrinus, kiu estis kristano, konfirmis la vortojn de Chilo, ke Linus kune kun supera pastro, Klemenso, iris en Ostrianon, kie Petro estis baptonta tutajn arojn da adeptoj de la nova instruo. La kristanoj de la kvartalo sciis, ke Linus antaŭ du tagoj konfidis sian domon al la gardado de iu Gaius. Por Vinicius ĝi prezentis pruvon, ke nek Ligia, nek Ursus restis hejme kaj ke sendube ili ankaŭ iris Ostrianon.

Tiu ĉi penso estis por li grandega konsolo. Linus estis maljunulo, al kiu malfacile estis ĉiutage iradi el Transtibro ekster la malproksiman Nomentanan pordegon kaj revenadi el tie Transtibron, verŝajne do li ekloĝis por tiuj kelkaj tagoj ĉe iu el la konfesantoj ekster la muroj, kaj kune kun li ankaŭ Ligia kaj Ursus. Tiumaniere ili evitis la brulegon, kiu ĝenerale ne transportiĝis al la alia deklivo de la Eksvilina montaĵo. Vinicius vidis en ĉio antaŭgardon de Kristo; li eksentis super si Lian zorgemon kaj kun koro, plena de amo pli granda, ol iam antaŭe, li ĵuris al Li en la animo pagi per sia tuta VIVO tiujn ĉi evidentajn signojn de favoro.

Tiom pli urĝe li tamen deziris atingi Ostrianon. Li retrovos Ligian, li retrovos Linuson kaj Petron kaj kunprenos ilin for, en iun el siaj posedaĵoj, eĉ en Sicilion. Jen Romo flamas kaj post kelkaj tagoj restos el ĝi nur amaso da cindroj, por kio do ili restu ĉi tie, kontraŭ la katastrofo kaj kontraŭ la senbridiĝinta loĝantaro! Tie, for, ĉirkaŭos ilin taĉmentoj da disciplinitaj sklavoj, ĉirkaŭos ilin la sereno de kamparo kaj ili vivos trankvile, sub la gardo de Kristo, benataj de Petro.

Li nur retrovu nun ilin!

Sed tio ĉi ne estis facila afero. Vinicius memoris, kun kia peno li trabatis sin de Via Appia en Transtibron kaj kiel li devis rondiri, por atingi la Havenan vojon, li do decidis ĉirkaŭiri nun la urbon de la kontraŭa flanko. Irante la Triumfan vojon, oni povis tien atingi, antaŭeniĝante laŭlonge de la rivero ĝis la ponto de Aemilius, kaj de tie, pasante preter Pincius, laŭlonge de la kampo de Marso, apud la ĝardenoj de Pompejus, Lucullus kaj Sallustius, trapenetri sur Vian Nomentanan. Ĝi estis la plej mallonga vojo, sed same Macrinus, kiel Chilo, malkonsilis ĝin riski. La fajro, vere, ne ekposedis ĝis nun tiun parton de la urbo, sed ĉiuj placoj kaj stratoj povis esti tute ŝtopitaj de homoj kaj iliaj havaĵoj. Chilo konsilis iri tra Ager Vaticanus ĝis Porta Flaminia, tie transriveriĝi kaj paŝi pluen ekster la muroj, post la ĝardenoj de Acilius, al Porta Salaria. Vinicius, post momenta hezitado, konsentis tiun ĉi konsilon.

Macrinus devis gardoresti hejme, sed li provizis du mulojn, kiuj povis servi ankaŭ por la plua vojiro por Ligia. Li volis ankaŭ doni sklavon, sed Vinicius rifuzis, supozante, ke kiel jam okazis antaŭe, iu ajn taĉmento da pretorianoj, renkontita envoje, subiĝos al lia komando.

Kaj post momento li ekiris kun Chilo tra Pagus Janiculensis al la Triumfa vojo. En liberaj lokoj tie kaj ie estis tendaroj, ili tamen trapuŝadis sin kun malpli granda peno, ĉar pliparto de la loĝantoj forkuris al la maro laŭ la Havena vojo. Post la pordego Septimiana ili rajdis inter la rivero kaj la grandiozaj ĝardenoj de Domitia, kies potencaj cipresoj ruĝe brilis de la brulo, kvazaŭ de subiranta suno. La vojo iĝadis pli libera, iafoje nur ili devis batali kun torentoj da alfluantaj kamparanoj. Vinicius pelis la mulon, kiom li povis, kaj Chilo, rajdante tuj post li, parolis dum la tuta vojo kun si mem:

— Jen la brulo restis post ni kaj nun ĝi varmigas niajn dorsojn. Neniam ankoraŭ sur tiu ĉi vojo estis tiel lume en nokto. Ho Zeŭso! se vi ne faligos pluvegon sur tiun brulon, ĝi pruvos, ke vi ne amas Romon. La homa povo ne estingos tiun fajron. Tia urbo, al kiu servis Grekujo kaj la tuta mondo! Kaj nun iu ajn greko povos rosti sian fabon en ĝiaj cindroj! Kiu ĝin supozus!.... Kaj ne estos plu Romo, nek la romaj sinjoroj!.... Kaj kiu volos paŝi sur la brulrestaĵoj, kiam ili malvarmiĝos, kaj fajfi, tiu fajfos senpune. Ho dioj, fajfi je tia mondreganta urbo! Kiu el la grekoj, aŭ eĉ el la barbaroj, povus ĝin supozi?.... Tamen oni povos fajfi, ĉar amaso da cindroj, Ĉu ĝi restas post fajro de paŝtistoj, aŭ post bruligita urbo, estas nur amaso da cindroj, kiujn pli aŭ malpli frue vento disblovos. Tiel parolante, li turnadis sin momente al la brulo kaj rigardis la fajrajn ondojn kun vizaĝo kune malbona kaj ĝoja. Poste li parolis plu:

— Ĝi pereas! pereas! kaj ĝi ne estos plu sur la tero. Kien la mondo nun sendados sian grenon, sian olivoleon kaj sian. monon? Kiu elpremados el ĝi oron kaj larmojn? Marmoro ne forbrulas, sed polviĝas en fajro. Kapitolo falos en rubojn, Palatino falos en rubojn. Ho Zeŭso! Romo estis kiel ŝafisto, kaj la aliaj popoloj — kiel ŝafoj- Kiomfoje la ŝafisto malsatis, li buĉis unu el la ŝafoj, kaj al vi, patro de la dioj, oferis la felon. Kiu buĉados de nun, ho Nuboreganto, kaj en kies manojn vi metos la ŝafistan vipon? Ĉar Romo brulas, patro, tute, kvazaŭ vi mem fajrigus ĝin per tondro.

— Rapidu! — urĝis Vinicius — kion vi tie faras?

— Mi priploras Romon, sinjoro — respondis Chilo. — Tia jova urbo!....

Kaj dum ia tempo ili rajdis en silento, aŭskultante la krakadon de la brulego kaj bruadon de birdaj flugiloj. Kolomboj, kiuj amase nestis apud palacoj kaj urbetoj de Kampanio, kaj kune ĉiaspecaj kampaj birdoj el apud la maro kaj el la proksimaj montaroj, al kiuj la brilo de la brulo ŝajnis videble la taga lumo, grandare blinde flugis en la fajron.

Vinicius la unua interrompis la silenton.

— Kie vi estis, kiam la fajro eksplodis?

— Mi estis iranta, sinjoro, al mia amiko, Euricius, kiu havis butikon apud la Granda cirko, kaj mi estis ĝuste meditanta pri la instruo de Kristo, kiam oni komencis krii: „Brulas!” Homoj amasiĝis ĉe la cirko, por ĝin savi kaj pro scivolo, sed kiam la flamoj ekregis la tutan cirkon, kaj krome komencis montri sin samtempe en aliaj lokoj, oni devis pensi pri la propra savo.

— Ĉu vi vidis homojn, ĵetantajn torĉojn en la konstruaĵojn?

— Kion mi ne vidis, nepo de Eneo! Mi vidis homojn, trabatantajn al si per glavo la vojon en la interpremo; mi vidis batalojn kaj homajn internaĵojn, dispremitajn sur la tero. Ha, sinjoro, se vi tion rigardus, vi kredus, ke barbaroj konkeris la urbon kaj buĉas la popolon. La homoj ĉirkaŭe kriis, ke venis fino de la mondo. Kelkaj tute perdis la prudenton kaj, rezigninte la forkuron, atendis senpense, ke ĉirkaŭu ilin la flamoj. Aliaj freneziĝis, aliaj hurlis pro malespero, sed mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj hurlis pro ĝojo, ĉar en la mondo, ho sinjoro, estas multaj malbonuloj, kiuj ne scias taksi la bonfarecon de via milda regado kaj tiujn justajn leĝojn, laŭ kiuj vi forprenas de ĉiuj, kion ili havas, kaj proprigas ĝin al vi. La homoj ne scias paciĝi kun la volo de la dioj.

Vinicius estis tro absorbita per la propraj pensoj, por rimarki la ironion, vibrantan en la vortoj de Chilo. Tremo de teruro trakuradis lin je la nura penso, ke Ligia povus troviĝi meze de tiu ĥaoso, sur tiuj teruraj stratoj, kie oni dispremadis sur la tero homajn internaĵojn. Do, kvankam pli ol dek fojojn li jam demandis de Chilo ĉion, kion tiu ĉi povis scii, li turniĝis al li ankoraŭ foje:

— Ĉu vi ilin vidis en Ostriano per la propraj okuloj?

— Mi vidis, filo de Venuso, mi vidis la fraŭlinon, la bonan ligon, la sanktan Linuson kaj Petron la apostolon.

— Antaŭ la brulo?

— Antaŭ la brulo, Mitro!

Sed en la animo de Vinicius naskiĝis dubo, ĉu Chilo ne mensogas, do, haltiginte la mulon, li rigardis severe la maljunan grekon kaj demandis:

— Kion vi tie faris?

Chilo konfuziĝis. Ŝajnis al li, vere, kiel al multaj homoj, ke kune kun la pereo de Romo venas ankaŭ fino de la roma regado, sed dume li estis sola kun Vinicius, kaj li memoris, ke la lasta malpermesis al li, minacante teruran punon, spioni la kristanojn, precipe Linuson kaj Ligian.

— Sinjoro — li diris — kial vi ne kredas al mi, ke mi ilin amas? Jes! mi estis en Ostriano, ĉar mi estas duone kristano. Pyrrho instruis min respekti virton pli, ol filozofion, do ĉiam pli mi inklinas al virtuloj. Krom tio, sinjoro, mi estas malriĉa, kaj kiam vi, Jovo, estis en Antiumo, mi ofte suferis malsaton ĉe miaj libroj, do mi sidiĝadis apud la muro de Ostriano, ĉar la kristanoj, kvankam mem malriĉaj, disdonas pli da almozoj, ol ĉiuj aliaj loĝantoj de Romo kune.

Tiu ĉi motivo ŝajnis al Vinicius sufiĉa, li do demandis malpli severe:

— Kaj vi ne scias, kie por tiu ĉi tempo ekloĝis Linus?

— Vi foje punis min kruele por mia scivolo, sinjoro — respondis la greko.

Vinicius silentiĝis, kaj ili rajdis pluen.

— Sinjoro — diris Chilo post momento — vi ne retrovus la fraŭlinon sen mia helpo, sed se ni ŝin retrovos, ĉu Vi ne forgesos pri la malriĉa saĝulo?

— Vi ricevos domon kun vinberejo apud Ameriolo — respondis Vinicius. — Dankon al vi, Herkulo! Kun vinberejo?.... Dankon al vi! Ho jes, kun vinberejo!

Ili pasis nun la altaĵojn de Vatikano, kiuj ruĝe brilis de la brulo, sed post Naumachia ili direktiĝis dekstren, por, transirinte la Vatikanan kampon, proksimiĝi al la rivero kaj transiĝinte sur la alian bordon, atingi ĝis Porta Flaminia. Subite Chilo haltigis la mulon kaj diris:

— Sinjoro! bona ideo venis en mian kapon.

— Parolu — respondis Vinicius.

— Inter Janiculo kaj Vatikano, post la ĝardenoj de Agrippina, estas subteraĵoj, el kiuj oni prenadis ŝtonojn kaj sablon, por konstrui la cirkon de Nero. Aŭskultu min, sinjoro! En la lasta tempo la judoj, kiuj, kiel vi scias, estas multegaj en Transtibro, komencis kruele persekuti la kristanojn. Vi memoras, ke jam en la tempo de la dia Claudius estis inter ili tiaj malpacoj, ke la cezaro estis devigita ekzili ilin el Romo. Nun, kiam ili revenis kaj kiam, dank al la protektado de la aŭgustino, ili sentas sin sekuraj, tiom pli malhumile ili traktas la kristanojn. Mi scias tion! mi ĝin vidis. Neniu edikto kontraŭ la kristanoj estas eldonita, sed la judoj akuzas ilin antaŭ la urboprefekto, ke ili murdas infanojn, adoras azenon, proklamas instruon, ne aprobitan de la senato, kaj mem ili atakas la kristanojn kaj invadas iliajn preĝodomojn tiel obstine, ke la kristanoj devas sin kaŝi.

— Kion do vi volas diri? — demandis Vinicius.

— Tion, sinjoro, ke la sinagogoj ekzistas malkaŝe en Transtibro, sed la kristanoj, volante eviti persekutadon, devas preĝi kaŝite kaj ili kunvenas en forlasitaj budoj ekster la urbo, aŭ en sablejoj. Tiuj, kiuj loĝas en Transtibro, elektis al si ĝuste tiun sablejon, kiun oni estigis por la konstruado de la cirko kaj de multaj domoj laŭlonge de Tibro. Nun, kiam la urbo pereas, sendube la konfesantoj de Kristo preĝas. Ni trovos sennombran amason da ili en la subteraĵo, tial mi konsilas al vi, ke ni ĝin vizitu envoje.

— Vi ja diris, ke Linus iris Ostrianon! — ekkriis malpacience Vinicius.

— Sed vi promesis al mi domon kun vinberejo apud Ameriolo — respondis Chilo — do mi volas serĉi la fraŭlinon ĉie, kie mi povas esperi ŝin trovi. Post la eksplodo de la brulo ili povis reveni Transtibron.... Ili povis ĉirkaŭiri la urbon, kiel ni ĝin nun ĉirkaŭiras Linus havas domon, eble li volis esti pli proksime al la domo, por vidi, ĉu la brulo ne ekregos ankaŭ tiun kvartalon. Se ili revenis, tiam mi ĵuras al vi, sinjoro, je Persefono, ke ni trovos ilin preĝantajn en la subteraĵo, kaj en malplej bona okazo ni ricevos informojn pri ili.

— Vi estas prava, sekve konduku! — diris la tribuno.

Chilo sen momenta pripenso direktiĝis maldekstren, al monteto. Por momento la deklivo de tiu monteto kovris de ili la brulon, tiel, ke kvankam apudaj altaĵoj estis en lumo, ili mem troviĝis en ombro. Pasinte preter la cirko, ili direktiĝis ankoraŭ foje maldekstren kaj eniris specon de intermontaĵo, en kiu estis tute mallume. Sed en tiu ĉi mallumo Vinicius distingis amasojn da flagrantaj lanternoj.

— Ĵen ili! — diris Chilo. — Ili estos hodiaŭ pli multaj, ol ordinare, ĉar aliaj preĝodomoj forbrulis aŭ estas plenaj de fumo, kiel la tuta Transtibro.

— Jes! mi aŭdas kantadon — respondis Vinicius.

Efektive, el malluma malfermaĵo supre aŭdiĝadis kantantaj homaj voĉoj, kaj la lanternoj malaperadis en ĝi unu post la alia. Sed ankaŭ el flankaj intermontaĵoj elŝovadis sin ĉiam novaj figuroj, tiel, ke post ia tempo Vinicius kaj Chilo troviĝis meze de tuta aro da homoj.

Chilo deiris de la mulo kaj, farinte signon al knabo, kiu iris apude, diris al li:

— Mi estas pastro de Kristo kaj episkopo. Tenu niajn mulojn, kaj vi ricevos mian benon kaj pardonon por la pekoj.

Poste, ne atendante respondon, li enmetis la kondukilojn en lian manon, kaj mem aliĝis kun Vinicius al la iranta aro.

Post momento ili malsupreniris en la subteraĵon kaj paŝis antaŭen ĉe malklara brilo de la lanternoj laŭlonge de malluma koridoro, ĝis ili atingis vastan kavernon, el kiu videble oni antaŭe prenadis ŝtonojn, ĉar la muroj estis formitaj el iliaj freŝaj rompaĵoj.

Estis tie pli lume, ol en la koridoro, ĉar krom meĉlampoj kaj lanternoj brulis torĉoj. Ĉe ilia lumo Vinicius ekvidis tutan amason da homoj, genuantaj kun suprenetenditaj brakoj. Ligian, Petron la apostolon aŭ Linuson li povis nenie rimarki, anstataŭe ĉirkaŭis lin ĉiuflanke vizaĝoj solenaj kaj emociitaj. En kelkaj videbla estis atendo, timo, espero. La lumo rebrilis sur la suprenlevitaj okulblankoj, ŝvito gutis de la fruntoj, palaj, kiel kreto; kelkaj kantis kantojn, aliaj febre ripetadis la nomon de Jesuo, kelkaj batis siajn brustojn. En ĉiuj oni vidis, ke ili atendas ĉiumomente ion eksterordinaran. Subite la kantoj eksilentis kaj super la kunvenintoj, en niĉo, formita pro elpreno de grandega rokpeco, montriĝis la konata al Vinicius Crispus, kun vizaĝo kvazaŭ duonkonscia, pala, fanatika kaj severa. La okuloj turnis sin al li, kvazaŭ atendante vortojn de kuraĝigo — kaj li, beninte per krucosigno la kunvenintojn, parolis per voĉo rapida kaj preskaŭ simila al krio; — Pentu pro viaj pekoj, ĉar la momento alvenis. Jen sur la urbon de krimo kaj malvirto, jen sur la novan Babilonon la Sinjoro pluvigis pereigan flamon. Ekbatis la horo de l' juĝo, kolero kaj pereo.... La Sinjoro antaŭdiris Sian alvenon, kaj baldaŭ vi Lin ekvidos! Sed Li ne venos jam, kiel Ŝafido, kiu oferis Sian sangon pro viaj pekoj, sed kiel severega juĝisto, kiu en Sia justeco profundigos en abismon la pekulojn kaj nekredantojn.... Ve al la mondo kaj ve al la pekuloj, ĉar ne estos plu kompato por ili!.... Mi vidas Vin, Kristo! La steloj pluve falas sur la teron! La suno mallumiĝas, la tero malfermiĝas en abismojn, mortintoj leviĝas, kaj Vi venas meze de sonoj de trumpetoj, meze de taĉmentoj da anĝeloj, meze de tondroj kaj uraganoj. Mi vidas Vin, ho Kristo!

Ĉe tiuj ĉi vortoj li eksilentis kaj, levinte la vizaĝon, ŝajnis fiksi la rigardon sur io malproksima kaj terura. Kaj subite en la subteraĵo aŭdiĝis obtuza tondro, unu, dua kaj deka; en la flamanta urbo tutaj stratoj de brulkonsumitaj domoj komencis falegi teren kun grandega bruo. Sed al plimulto de la kristanoj tiuj, ĉi sonoj ekŝajnis klara signo, ke la terura horo alvenas, ĉar la kredo pri la baldaŭ okazonta dua veno de Kristo kaj pri la fino de la mondo estis inter ili eĉ antaŭe ĝenerala, kaj nun plifortigis ĝin ankoraŭ la brulego de la urbo. Tial la timo de Dio ekregis la kunvenintojn. Multaj voĉoj komencis ripeti: „La tago de l' juĝo.... Jen ĝi venas!” Kelkaj kovris la vizaĝojn per la manoj, konvinkite, ke tuj la tero ektremos sur siaj fundamentoj kaj el ĝiaj abismoj eliros inferaj monstroj, por ĵeti sin sur la pekulojn. Aliaj vokis: „Kristo, kompatu! Savinto, estu kompata!”.... — aliaj laŭte konfesadis siajn pekojn, aliaj fine ĵetadis - sin reciproke en la brakojn, por en la terura momento havi apud si iujn ami kajn korojn.

Sed estis ankaŭ tiaj homoj, kies vizaĝoj, kvazaŭ tiuj de ĉielprenitoj, plenaj de superteraj ridetoj, ne elmontris timon. En kelkaj lokoj aŭdiĝis kantotonoj: en la religia ekstazo homoj komencis krii nekompreneblajn vortojn en nekompreneblaj lingvoj. Iu el malluma angulo de la kaverno vokis: „Vekiĝu, kiu dormas!” Ĉion tamen superbruis la krio de Crispus: „Estu pretaj! estu pretaj!”

lafoje tamen ekregadis silento, kvazaŭ ĉiuj, retenante la spiron en la brustoj, atendus tion, kio okazos. Kaj tiam oni aŭdis malproksimajn tondrojn de kvartaloj, falantaj en rubojn, post kio denove eksonadis ĝemoj, preĝoj, kantotonoj kaj voĉoj: „Savinto, kompatu nin!” lafoje Crispus ekparoladis kaj kriis: „Rezignu la terajn riĉaĵojn, ĉar baldaŭ vi ne havos plu la teron sub la piedoj! rezignu la terajn sentojn, ĉar la Sinjoro pereigos tiujn, kiuj pli ol Lin amis siajn edzinojn kaj infanojn. Ve al tiu, kiu ligis sian koron pli al kreito, ol al la Kreinto! ve al potenculoj! ve al luksamantoj! ve al malvirtuloj! ve al viro, virino kaj infano!”

Subite bruego pli forta, ol la antaŭaj, ekskuis la ŝtonminejon. Ĉiuj falis teren, etendante la brakojn krucforme, por per tiu ĉi signo defendi sin kontraŭ malbonaj spiritoj- Sekvis silento, en kiu oni aŭdis nur rapidajn spirojn, plenajn de teruro flustrojn: „Jesuo, Jesuo, Jesuo!” kaj ialoke ploron de infanoj. Subite super tiu ĉi nigra, kuŝanta homamaso iu trankvila voĉo diris:

— Pacon al vi!

Ĝi estis la voĉo de Petro la apostolo, kiu antaŭ momento eniris la kavernon. Pro la sono de liaj vortoj la teruro pasis en unu momento, kiel pasas teruro de ŝafaro, meze de kiu aperis la ŝafisto. La homoj leviĝis de la tero, pli proksimaj komencis premi sin al liaj genuoj, kvazaŭ serĉante defendon sub liaj flugiloj; Petro etendis super ili la manojn kaj parolis: — Kial vi timas en viaj koroj? Kiu el vi antaŭscias, kio povas lin trafi, antaŭ ol la horo alvenos? La Sinjoro punis per fajro Babilonon, sed al vi, kiujn lavis bapto kaj kies pekojn pardonigis la sango de la Ŝafido, elmontrita estos Lia kompato kaj vi mortos kun Lia nomo en viaj buŝoj. Pacon al vi!

Post la severaj kaj senkompataj vortoj de Crispus la vortoj de Petro venis, kiel balzamo, al la ĉeestantoj Anstataŭ la timo de Dio ekregis ilin amo al Dio. Tiuj ĉi homoj retrovis tian Kriston, kian ili amis el la rakontoj de Petro — ne senkompatan juĝiston, sed dolĉan kaj paciencan Ŝafidon, kies kompatemo centfoje superis la homan malbonecon. La sento de konsolo ekregis la tutan amason kaj kuraĝo kune kun dankemo al la apostolo plenigis iliajn korojn. Voĉoj el diversaj flankoj komencis voki: „Ni estas viaj ŝafoj, paŝtu nin”. Pli proksimaj parolis: „Ne forlasu nin en la tago de pereo!” Kaj ili genuiĝadis ĉe liaj genuoj, kion vidante, Vinicius proksimiĝis, ekkaptis la randon de lia mantelo kaj, klininte la kapon, diris:

— Sinjoro, helpu min! Mi serĉis ŝin en la fumoj de la brulego kaj en la homa interpremo, kaj nenie mi povis ŝin trovi, sed mi kredas, ke vi povas redoni ŝin al mi.

Kaj Petro metis la manon sur lian kapon.

— Fidu — li diris — kaj sekvu min.



ĈAPITRO XLVI


La urbo brulis senĉese. La Granda cirko falis en rubojn, kaj poste en la kvartaloj, kiuj la unuaj komencis bruli, falegadis tutaj stratoj kaj stratetoj. Post ĉiu tia falo fajraj kolonoj leviĝadis momente ĝis la ĉielo. La vento ŝanĝiĝis kaj blovis nun kun grandega forto flanke de la maro, portante al Celio, al Eskvilino kaj Viminalo ondojn da fajro, brulaĵoj kaj karbopecoj. Oni jam tamen komencis pensi pri savo. Laŭ la ordono de Tigellinus, kiu en la tria tago alkuris el Antiumo, oni komencis detrui la domojn sur Eskvilino, por ke la fajro, renkontinte malplenajn lokojn, mem estingiĝu. Ĝi estis tamen vana helpo, entreprenita por savi la ceteron de la urbo, ĉar pri savo de tio, kio jam estis brulanta, oni eĉ ne povis pensi. Oni decidis ankaŭ antaŭgardi kontraŭ pluaj sekvoj de la katastrofo. Kune kun Romo pereis ĝiaj senlimaj riĉaĵoj, pereis la tuta havaĵo de la civitanoj, tiel, ke ĉirkaŭ la muroj tendovagis nun centmiloj da kompletaj mizeruloj. Jam en la dua tago malsato sentigis sin al tiu homamaso, ĉar la grandegaj provizoj da nutraĵo, kolektitaj en la urbo, brulis kune kun ĝi, kaj en la ĝenerala ĥaoso kaj malordiĝo de la oficoj neniu ekpensis ĝis nun pri venigo de novaj provizoj. Nur post la alveno de Tigellinus oni sendis en Ostion la konformajn ordonojn, sed dume la popolo komencis alpreni ĉiam pli minacan sintenon.

La domon apud Aqua Appia, en kiu dume loĝis Tigellinus, ĉirkaŭadis amasoj da virinoj, kriantaj de mateno ĝis malfrua nokto: „panon kaj tegmenton!” Vane la pretorianoj, venigitaj el la granda tendaro, staranta inter Via Salaria kaj Nomentana, penis gardi ian ordon. Tie kaj ie oni ilin malkaŝe kontraŭstaris armite, aliloke senarmaj homaj aroj, montrante la brulantan urbon vokis: „murdu nin kontraŭ tiu fajro!” Oni minacis al la cezaro, al la aŭgustanoj, al la pretoriaj soldatoj, kaj la ekscito kreskis kun ĉiu horo tiel, ke Tigellinus, rigardante nokte la milojn da fajroj, dismetitaj ĉirkaŭ la urbo, parolis al si mem, ke tio estas fajroj de malamika tendaro. Laŭ lia ordono oni venigis, krom faruno, laŭeble grandan nombron da pretaj panbuloj, kiujn oni kolektis ne nur el Ostio, sed el ĉiuj proksimaj urboj kaj vilaĝoj. Apenaŭ tamen la unuaj sendaĵoj venis nokte en Emporium, la popolo elrompis la pordegon flanke de Aventino kaj disrabis en unu sekundo la provizojn, kaŭzante teruran konfuzon. Ĉe la brilo de la brulruĝo oni batalis pro panbuloj, da kiuj amason oni piedpremis en la teron. La faruno el disŝiritaj sakoj kovris kvazaŭ per neĝo la tutan spacon, de la grenejoj ĝis la Arko de Drusus kaj Germanicus, kaj la tumulto daŭris, ĝis soldatoj posteniĝis ĉe ĉiuj konstruaĵoj kaj komencis forpeli la amasojn per sagoj kaj ĵetaĵoj.

Neniam, de la galla invado en la tempo de Brennus, trafis Romon simila batego. Oni ankaŭ komparadis kun malespero tiujn ambaŭ brulojn. Sed tiam restis almenaŭ Kapitolo. Nun Kapitolo ankaŭ estis ĉirkaŭita de terura fajrokrono. La marmoroj ne flamis, vere, sed en nokto, kiam vento disŝovadis por momento la flamojn, oni vidis vicojn de la kolonoj de la supera templo de Jovo, ardantajn kaj brilantajn rozkolore, kvazaŭ ardantaj karboj. Fine en la tempo de Brennus Romo havis popolon disciplinitan, unugentan, amantan la urbon kaj la altarojn, dum nune ĉirkaŭ la muroj de la brulanta Romo tendovagis amasoj diverslingvaj, konsistantaj plejparte el sklavoj kaj liberigitoj, ribelemaj, senbridaj kaj pretaj sub la premo de mizero turni sin kontraŭ la aŭtoritatulojn kaj kontraŭ la urbon.

Sed la amplekso mem de la brulego, pleniganta la korojn per teruro, paralizis certagrade la amason. La plagon de fajro estis sekvonta la plago de malsato kaj de malsanoj, ĉar, Je pli granda malfeliĉo, venis terura julia varmego. La aeron, brulantan de la fajro kaj suno, oni ne povis spiri. La noktoj ne nur ne malpliigadis la varmegon, sed iĝadis simple inferaj. Tage terura kaj korprema vidaĵo prezentis sin al la okuloj. En la mezo — la grandega urbo sur la montaĵoj, ŝanĝita en unu bruegantan vulkanon, kaj ĉirkaŭe, ĝis la Albana montaro — unu senlima tendaro, konsistanta el tendoj, budoj, brandĉaĵoj, veturiloj, puŝĉaroj, portiloj, butikoj, fajroj, ĉio vualita de fumo, polvo, lumigita de rustaj radioj de la suno, pasanta tra la brulo, plena de bruo, krioj, minacoj, malamo kaj timo, terura bildo de viroj, virinoj kaj infanoj. Meze de la kviritoj — grekoj, vila: unuokululoj el la nordo, afrikanoj kaj azianoj; meze de la civitanoj — sklavoj, liberigitoj, gladiatoroj, komercistoj, metiistoj, kamparanoj kaj soldatoj, vera maro da homoj, ĉirkaŭverŝanta la insulon de fajro.

Diversaj famoj movis tiun maron, kiel vento movas verajn ondojn. Ili estis favoraj kaj malfavoraj. Oni rakontis pri senmezuraj provizoj da greno kaj da vestoj, kiuj estis venontaj en Emporium kaj senpage disdonotaj. Oni diradis ankaŭ, ke laŭ la ordono de la cezaro ĉiuj provincoj en Azio kaj Afriko estos senhavigitaj de siaj riĉaĵoj, kaj la trezorojn, tiumaniere kolektitajn, oni disdonos inter la loĝantojn de Romo, por ke ĉiu povu konstrui al si propran domon. Sed samtempe oni diskonigadis ankaŭ tiajn novaĵojn, ke la akvo en la akveduktoj estas venenita kaj ke Nero volas detrui la urbon kaj ekstermi ĉiujn loĝantojn senescepte, por translokiĝi en Grekujon aŭ Egipton kaj el tie regi la mondon. Ĉiu famo disvastiĝadis fulmrapide, kaj ĉiu el ili trovadis kredon ĉe la amaso, kaŭzante eksplodojn ĉu de espero, kolero, teruro, aŭ de furiozo. Fine ia febro ekregis tiujn milojn da vaguloj. La kredo de la kristanoj, ke la fino de la mondo pro fajro estas proksima, vastiĝadis ankaŭ inter la konfesantoj de la dioj, ĉiutage pli ĝenerale. La homojn ekregadis konsterno aŭ furiozo. Meze de nuboj, lumigitaj de la brulbrilo, oni vidis la diojn, rigardantajn la pereon de la tero, kaj oni etendadis al ili la brakojn, petante kompaton, aŭ malbenis ilin.

Dume soldatoj, helpataj de certa nombro da loĝantoj, detruadis senĉese la domojn sur Eskvilino, sur Celio kaj en Transtibro, kiu dank' al tio grandparte evitis la pereon. Sed en la urbo mem brulis sennombraj trezoroj, amasigitaj dum jarcentoj de venkoj, netakseblaj artverkoj, grandiozaj temploj kaj plej karaj monumentoj de la roma pasinteco kaj de la roma gloro. Oni antaŭvidis, ke el la tuta urbo estos savitaj apenaŭ kelkaj ekstremaj kvartaloj kaj ke centmiloj da homoj restos sen tegmento super la kapo. Aliaj tamen divastigadis la famon, ke la soldatoj detruas la domojn ne por haltigi la fajron, sed por ke nenio restu el la urbo. Tigellinus en ĉiu letero petegis, ke la cezaro alvenu kaj per sia ĉeesto trankviligu la malesperantan popolon. Sed Nero moviĝis nur tiam, kiam la flamoj ekposedis la domus transitoria, kaj li rapidis, por ne preterlasi la momenton, en kiu la brulego atingos sian plej grandan potencon.



ĈAPITRO XLVII


La fajro atingis dume ĝis Via Nomentana, kaj de ĝi, kun aliiĝo de la vento, turnis sin al Via Lata kaj al Tibro, ĉirkaŭiris Kapitolon, disverŝis sin tra Forum Boarium kaj detruante ĉion, kion ĝi preterlasis en la unua impeto, proksimiĝis denove al Palatino. Tigellinus, kolektinte ĉiujn pretoriajn fortojn, sendis kurieron post kuriero al la proksimiĝanta cezaro, ke li nenion perdos el la grandiozeco de la spektaklo, ĉar la brulo eĉ plikreskis. Sed Nero volis alveni nokte, por tiom pli ĝui la bildon de la pereanta urbo. Tiucele li haltis en la regiono de Aqua Albana kaj, alvokinte en sian tendon la tragikiston Alituruson, li preparis kun lia helpo la sintenon, vizaĝon, rigardon kaj lernis konvenajn gestojn, varme diskutante kun li, ĉu ĉe la vortoj: „ho sankta urbo, vi, kiu ŝajnis pli daŭra, ol Ido”, li levu supren ambaŭ manojn, aŭ, tenante en unu formingon, lasu ĝin fali laŭlonge de la korpo, kaj levu nur la alian. Kaj tiu ĉi demando ŝajnis al li ĉi-momente pli grava, ol ĉiuj aliaj. Ekirinte fine je la krepusko, li interkonsilis ankoraŭ kun Petronius, ĉu en la versojn, dediĉitajn al la katastrofo, ne enmeti kelkajn brilajn blasfemojn kontraŭ la dioj, kaj ĉu tiaj vortoj, konsiderante de la arta vidpunkto, ne devus mem elŝiri sin en simila situacio el la buŝo de homo, perdanta la patrujon.

Ĉirkaŭ la noktomezo li proksimiĝis fine al la muroj, kune kun sia kortego, konsistanta el taĉmentoj da korteganoj, senatanoj, kavaliroj, liberigitoj, sklavoj, virinoj kaj infanoj. Dekses mil pretorianoj, starigitaj batalorde laŭlonge de la vojo, gardis la trankvilecon kaj sekurecon de lia enventuro, tenante kune en certa distanco la ekscititan popolon. La popolo insultis, vere, kriis kaj fajfis je la vido de la cezara anaro, sed ne kuraĝis ĝin ataki. En multaj lokoj aŭdiĝis tamen eĉ aplaŭdoj de ĉifonuloj, kiuj, nenion posedinte, nenion perdis en la brulo, kaj esperis pli malavaran, ol ordinare, disdonadon de greno, olivoleo, vestoj kaj mono. Fine same la kriojn kaj fajfojn, kiel la aplaŭdojn, superbruis la sono de trumpetoj kaj kornoj, kiujn oni ekblovis laŭ la ordono de Tigellinus. Nero, pasinte la Ostian pordegon, haltis momente kaj diris: „Senhejma reĝo de l’ senhejma gento, kien mi metu nokte mian kapon!”, kaj poste, pasinte tra Clivus Dalphini, li surpaŝis per pretigita por li ŝtuparo la Appian advedukton, kaj post li aŭgustanoj kaj ĥoro de kantistoj, portantaj citrojn, liutojn kaj aliajn muzikajn instrumentojn.

Kaj ĉiuj retenis la spiron en la brustoj, atendante, ĉu li ne eldiros iajn grandajn vortojn, kiujn por la propra sekureco oni devus memori. Sed li staris solena, silenta, vestita per purpura mantelo kaj per krono el oraj laŭroj, rigardante la furiozan potencon de la flamoj. Kiam Terpnos donis al li oran liuton, li levis la okulojn al la brulruĝa ĉielo, kvazaŭ atendante inspiron.

La popolo de malproksime montris lin per la manoj, surverŝitan de sanga brilo. For, en la urbo, siblis fajraj serpentoj kaj brulis la antikvaj, plej karaj memoraĵoj: brulis la templo de Herkulo, kiun konstruis Evander, kaj la templo de Jovo Statoro, kaj la templo de Luno, konstruita ankoraŭ de Servius Tullus, kaj la domo de Numa Pompilius, kaj la sanktejo de Vesto kun la penatoj de la roma popolo, meze de fajraj langoj montriĝadis iafoje Kapitolo, brulis la pasinteco kaj la animo de Romo, kaj li, cezaro, staris kun liuto en la mano, kun vizaĝo de tragik-aktoro kaj kun penso ne pri la pereanta patrujo, sed pri sinteno kaj vortoj, per kiuj li povus esprimi plej bone la grandecon de la katastrofo, veki plej grandan admiron kaj akiri plej varmajn aplaŭdojn.

Li malamis tiun ĉi urbon, li malamis ĝiajn loĝantojn, li amis sole la proprajn kantojn kaj versaĵojn, do li ĝojis en la koro, ke fine li vidas tragedion, similan al tiu, kiun li priskribis. La versfaristo sentis sin feliĉa, la deklamisto sentis sin inspirita, la serĉisto de emocioj ĝuis la teruran spektaklon kaj kun senlima plezuro pensis, ke eĉ la detruo de Trojo estis nenio kompare kun la detruo de tiu ĉi grandega urbo. Kion pli li povus deziri? Jen Romo, la mondpotenca Romo, brulas, kaj li staras sur akvedukta arkaĵo, kun ora liuto en la mano, luma, purpura, admirata, grandioza kaj poezia. Ie for, malsupre, en la ombro, murmuras kaj tumultas la popolo. Sed ĝi murmuru. Jarcentoj pasos, jarmiloj fluos for, kaj la homoj memoros kaj gloros la poeton, kiu en tia nokto kantis la pereon kaj brulon de Trojo. Kio estas kontraŭ li Homero? kio estas Apolono mem kun sia simpla formingo?

Kaj li levis la manojn supren kaj ekbatinte la kordojn, ekkantis la vortojn de Priamo:

— Nesto de miaj patroj, ho lulilo kara!.... En la libera aero, ĉe la bruo de l’ brulo kaj ĉe la malproksima murmuro de milhomaj amasoj lia voĉo ŝajnis strange pala, tremanta, malforta, kaj la akompano de la ĥoro sonis kiel zumado de muŝo. Tamen la senatanoj, oficistoj kaj aŭgustanoj, ariĝintaj sur la akvedukto, klinis la kapojn, aŭskultante en silenta admiro. Kaj li kantis longe kaj agordis sin ĉiam pli funebre. En la momentoj, kiam li ĉesadis, por kapti la spiron, la ĥoro ripetadis la lastajn versojn, post kio denove, per gesto, lernita de Aliturus, Nero deĵetadis de la ŝultro sian tragikan syrma, frapadis la kordojn kaj kantis plu. Fininte la antaŭe komponitan kanton, li komencis improvizi, serĉante grandajn komparojn en la spektaklo, kiu etendis sin antaŭ li. Kaj lia vizaĝo komencis iĝadi jen pala, jen ruĝa. Ne tuŝis lin la pereo de la patrourbo, sed li ekstaziĝis kaj emociiĝis pro la patoso de la propraj vortoj tiagrade, ke li subite faligis kun tinto la liuton al la piedoj kaj, ĉirkaŭvolvinte sin per la syrma, restis kvazaŭ ŝtoniĝinta, simila al unu el tiuj statuoj de Niobidoj, kiuj ornamis la korton de Palatino.

Post mallonga momento da silento ektondris urazano da aplaŭdoj. Sed de malproksime respondis al ĝi muĝado de la amaso. Nun neniu jam dubis, ke la cezaro mem ordonis bruligi la urbon, por fari al si spektaklon kaj kanti ĉe ĝi kantojn. Nero, ekaŭdinte tiun krion de centmiloj da voĉoj, turnis sin al la aŭgustanoj kun malgaja, rezignoplena rideto de homo, al kiu oni faras maljustaĵon, kaj diris:

— Jen, kiel la kviritoj scias taksi min kaj poezion.

— Kanajloj! — respondis Vatinius — ordonu al la pretorianoj ataki ilin, sinjoro.

Nero turnis sin al Tigellinus.

— Ĉu mi povas fidi la fidelecon de la soldatoj?

— Jes, dia! — respondis la prefekto.

Sed Petronius movis la ŝultrojn.

— Ilian fidelecon, sed ne ilian nombron — li diris. — Restu dume, kie vi estas, ĉar tie ĉi estas plej sendanĝere, kaj la popolon oni devas kvietigi.

La samon opiniis ankaŭ Seneca kaj Licinius la konsulo. Dume malsupre la ekscito kreskis. La popolo armis sin per ŝtonoj, per tendaj stangoj, per tabuloj el veturiloj kaj puŝĉaroj kaj per diversaj feraĵoj. Post ioma tempo kelkaj kohortestroj venis kun la sciigo, ke la pretorianoj, premataj de la amasoj, kun plej granda peno konservas la batalordon kaj, ne havante ordonon ataki, ne scias, kion fari. — Dioj! — diris Nero — kia nokto! Unuflanke la brulo, aliflanke la ondeganta maro de l’ popolo.

Kaj li komencis serĉi pliajn esprimojn, kiuj povus bildi la danĝerecon de la momento, sed vidante ĉirkaŭe palajn vizaĝojn kaj maltrankvilajn rigardojn, li ankaŭ ektimis.

— Donu al mi malhelan mantelon kun kapuĉo! — li ekkriis. — Ĉu vi kredas, ke vere okazos batalo?

— Sinjoro — respondis Tigellinus per necerta voĉo — mi faris ĉion, kion mi povis, sed la danĝero estas grava.... Ekparolu, sinjoro, al la popolo kaj faru al ĝi promesojn.

— Cezaro parolu al la popolaĉo? Faru ĝin iu alia en mia nomo. Kiu akceptos tiun ĉi taskon?

— Mi! — respondis trankvile Petronius.

— Iru, amiko! vi estas al mi plej fidela en ĉiu malfacilaĵo... Iru kaj ne avaru promesojn.

Petronius turnis sin al la cezara sekvantaro kun vizaĝo senzorga kaj moka.

— Ĉeestantaj senatanoj — li diris — krom ili Piso, Nerva kaj Senecio — sekvu min.

Poste li deiris malrapide de la akvedukto, kaj tiuj, kiujn li kunvokis, sekvis lin ne sen hezito, sed kun iom pli granda kuraĝo, kiun inspiris al ili lia trankvileco. Petronius, veninte malsupren de la akvedukto, ordonis doni al si blankan ĉevalon kaj surseliĝinte, ekrajdis fronte de la akompanantoj, inter la profundaj pretorianaj vicoj, al la nigra, muĝanta popolamaso, senarma, havante en la mano nur maldikan eburan bastonon, kiun li uzis ordinare por sin apogi.

Kaj alveninte proksimen, li enpuŝis la ĉevalon en la amason. Ĉirkaŭe, ĉe la lumo de la brulo, oni vidis levitajn brakojn, armitajn per ĉiaspecaj armiloj, fajrantajn okulojn, ŝvitantajn vizaĝojn kaj muĝantajn, ŝaŭmokovritajn buŝojn. Furioza ondo tuj ĉirkaŭverŝis lin kaj lian sekvantaron, post ĝi oni vidis efektive kvazaŭ maron de kapoj, moviĝantan, bolantan, teruran.

La krioj kreskis ankoraŭ kaj ŝanĝis sin en nehoman muĝon; stangoj, forkegoj, eĉ glavoj balancis sin super la kapo de Petronius, rabemaj manoj etendis sin al la brido de lia ĉevalo kaj al li, sed li rajdis ĉiam pli profunden, malvarma, indiferenta, malestima. Iafoje li frapis per la bastono la kapojn de la plej atakemaj, tute kvazaŭ li estus trabatanta al si la vojon en ordinara interpremo, kaj tiu lia certeco, tiu trankvileco mirigis tamen la furiozan popolaĉon. Oni rekonis lin fine kaj multaj voĉoj komencis krii:

— Petronius! Arbiter elegantiarum! Petronius!

— Petronius! — eksonis de ĉiuj flankoj.

Kaj laŭgrade kiel oni ripetadis lian momon, la vizaĝoj ĉirkaŭe iĝadis malpli minacaj kaj la krioj malpli furiozaj, ĉar tiu eleganta patricio, kvankam li neniam klopodis pri favoro de la popolo, estis tamen ĝia favorato. Li havis la opinion de homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis precipe de la afero de Pedanius Secundus, en kiu li pledis por moderigo de la kruela verdikto, kondamnanta je morto ĉiujn sklavojn de la prefekto. Precipe la sklavamasoj amis lin de tiam per tia senmodera amo, kian malfeliĉuloj kaj premitoj kutime sentas al tiuj, kiuj elmontras al ili almenaŭ iomete da kompato. Krom tio en la nuna momento aliĝis al tio ankaŭ scivolo, kion diros la delegito de la cezaro, ĉar neniu dubis, ke la cezaro speciale lin delegis.

Kaj li, depreninte sian blankan, purpure borderitan togon, levis ĝin supren kaj komencis svingi ĝin super la kapo, signe, ke li volas paroli.

— Silentu! silentu! — oni kriis de ĉiuj flankoj.

Post momento oni eksilentis efektive. Tiam li rektiĝis sur la ĉevalo kaj komencis paroli per laŭta, trankvila voĉo:

— Civitanoj! tiuj, kiuj min aŭdos, ripetu miajn vortojn al tiuj, kiuj staras malpli proksime, kaj ĉiuj kondutu kiel homoj, ne kiel bestoj sur arenoj.

— Ni aŭskultas! ni aŭskultas!

— Aŭskultu do. La urbo estos rekonstruita. La ĝardenoj de Lucullus, de Maecenas, de Agrippina kaj de la cezaro estos al vi malfermitaj! Morgaŭ oni komencos disdonadon de greno, vino kaj olivoleo, tiel, ke ĉiu povu plenigi la ventron ĝis la gorĝo! Poste la cezaro aranĝos por vi cirkludojn, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, ĉe kiuj atendos vin festenoj kaj donacoj. Vi estos pli riĉaj post la brulo, ol antaŭ la brulo!

Respondis al li murmuro, kiu tiel disiradis de la mezo en ĉiujn direktojn, kiel ondoj disiras sur akvo, en kiun oni ĵetis ŝtonon: la homoj, kiuj staris pli proksime, ripetadis liajn vortojn al la pli malproksimaj. Poste tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj koleraj aŭ konsentaj, kiuj ŝanĝis sin fine en unu ĝeneralan, grandan kriegon:

— Panem et circenses!!!

Petronius ĉirkaŭvolvis sin per la togo kaj dum ia tempo aŭskultis senmove, simila en sia blanka vesto al marmora statuo. La kriego kreskis, superbruis la krakojn de la brulo, sonis de ĉiuj flankoj kaj el ĉiam pli profunde, sed la delegito videble volis ankoraŭ ion diri, ĉar li atendis.

Kaj fine, denove ordoninte per levita mano silenton, li vokis:

— Mi promesas al vi panem et circenses; dume ekkriu honore al la cezaro, kiu vin nutras, vestas, poste iru dormi, aĉularo, ĉar baldaŭ krepuskiĝos la mateno.

Dirinte ĉi tion, li turnis la ĉevalon malantaŭen kaj, facile frapante per la bastono la kapojn de tiuj, kiuj baris al li la vojon, forrajdis malrapide al la pretorianaj vicoj.

Post momento li estis apud la akvedukto. Supre li renkontis preskaŭ panikon. Oni ne komprenis tie la ekkrion: panem et circenes, kaj kredis, ke ĝi estas nova eksplodo de furiozo. Oni eĉ ne supozis, ke Petronius saviĝos, tial Nero, ekvidinte lin, alkuris preskaŭ ĝis la ŝtuparo kaj kun vizaĝo, pala de emocio, komencis demandi:

— Kio do? Kio tie okazas? Ĉu oni jam batalas?

Petronius kaptis aeron en la bruston, spiris profunde kaj respondis; — Je Polukso! Ili ŝvitas kaj odoraĉas! Oni donu al mi epilimma, aŭ mi svenos.

Poste li turnis sin al la cezaro.

— Mi promesis al ili — li diris — grenon, olivoleon, malfermon de la ĝardenoj kaj cirkludojn. Ili adoras vin denove kaj kriaĉas per la fenditaj lipoj je via gloro. Dioj, kiel malagrablan odoron havas tiu plebo!

— Mi havis la pretorianojn pretajn — ekkriis Tigellinus. — Kaj se vi ilin ne trankviligus, la kriemuloj eksilentus por ĉiam, Domaĝe, cezaro, ke vi ne permesis al mi uzi forton.

Petronius rigardis iom la parolanton, movis la ŝultrojn kaj diris: — Ĝi ne estas ankoraŭ perdita. Eble vi devos ĝin uzi morgaŭ.

— Ne, ne! — diris la cezaro. — Mi ordonos malfermi al ili la ĝardenojn kaj disdonadi grenon. Dankon al vi, Petronius! Mi aranĝos cirkludojn, kaj tiun ĉi kanton, kiun vi aŭdis hodiaŭ, mi kantos publike.

Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur la ŝultron de Petronius, silentis momente, kaj fine, trankviliĝinte, demandis:

— Diru sincere: kia mi ŝajnis al vi, kiam mi kantis?

— Vi indis la spektaklon, kiel la spektaklo indis vin — respondis Petronius.

Poste li turnis sin refoje al la brulo.

— Sed ni rigardu ankoraŭ — li diris — kaj adiaŭu la malnovan Romon.



ĈAPITRO XLVIII


La vortoj de la apostolo inspiris fidon en la animojn de la kristanoj. La fino de la mondo ĉiam ŝajnis al ili proksima, ili komencis tamen kredi, ke la terura juĝo ne venos tuj kaj ke antaŭe ili vidos eble ankoraŭ finon de la regado de Nero, kiun ili konsideris kiel regadon de Antikristo, kaj punon de Dio por liaj venĝon vokantaj krimoj. Kuraĝigitaj en siaj koroj, ili komencis disiri post la fino de la preĝoj kaj reveni en siajn provizorajn rifuĝejojn, eĉ en Transtibron, ĉar venis famo, ke la fajro, metita en dekkelkaj lokoj, direktis sin kun ventoŝanĝo al la rivero kaj, konsuminte tie kaj ie, kion ĝi povis konsumi, ĉesis vastiĝadi.

La apostolo, akompanata de Vinicius kaj de la sekvanta ilin Chilo, ankaŭ forlasis la subteraĵon. La juna tribuno ne kuraĝis interrompi lian preĝon, dum ia tempo li paŝis do en silento, nur per la okuloj petegante kompaton kaj tremante de maltrankvilo. Sed multaj personoj venadis ankoraŭ kisi la manojn kaj la vestrandon de la apostolo, patrinoj etendadis al li siajn infanojn, aliaj genuiĝadis en la malluma, longa pasejo kaj, levante supren la lampojn, petis lian benon, aliaj fine, irante preter li, kantis, tiel, ke estis konvena momento nek por demando, nek por respondo. Same estis ankaŭ en la intermontaĵo. Nur kiam ili eliris sur pli liberan spacon, de kiu oni vidis jam la brulantan urbon, la apostolo, krucosigninte ĝin trifoje, turnis sin al Vinicius kaj diris:

— Ne timu. Proksime de ĉi tie estas kabano de fosisto, kie ni trovos Ligian kun Linus kaj kun ŝia fidela servanto. Kristo, kiu ŝin al vi destinis, gardis ŝin por vi.

Vinicius ŝanceliĝis kaj apogis sin per la mano sur roko. La vojo el Antiumo, la okazoj apud la muroj, la serĉado de Ligia meze de la varmegaj fumoj, la sendormo kaj la terura maltrankvilo pro ŝi elĉerpis preskaŭ ĉiujn liajn fortojn, kaj de la lastaj senigis lin la sciigo, ke tiu persono, plej kara al li en la mondo, estas proksime kaj ke post momento li ŝin ekvidos. Ekregis lin subite malforteco tiel granda, ke li ŝovis sin al la piedoj de la apostolo kaj, ĉirkaŭpreninte liajn genuojn, restis tiel, ne povante eldiri eĉ vorton. Kaj la apostolo, defendante sin de danko kaj honoro, diris:

— Ne al mi, ne al mi, sed al Kristo!

— Kia potenca dio!! — aŭdiĝis de malantaŭe la voĉo de Chilo. — Sed mi ne scias, kion mi faru kun la muloj, kiuj atendas nin proksime.

— Leviĝu kaj sekvu min — diris Petro, prenante la junan viron je la mano.

Vinicius leviĝis. Ĉe la lumo de la brulego oni vidis larmojn, gutantajn de lia vizaĝo, pala pro emocio. Liaj lipoj tremis, kvazaŭ li preĝus.

— Ni iru — li diris.

Sed Chilo ripetis:

— Sinjoro, kion mi faru kun la muloj, kiuj atendas? Eble tiu ĉi respektinda profeto preferus rajdi, ol piediri?

Vinicius mem ne sciis, kion respondi, sed ekaŭdinte de Petro, ke la kabano de la fosisto trovas sin tute proksime, li diris:

— Rekonduku la mulojn al Macrinus.

— Pardonu, sinjoro, ke mi memorigas al vi la domon en Ameriolo. Kontraŭ tiu terura brulo facile estas forgesi pri tia bagatelaĵo.

— Vi ricevos ĝin.

— Ho! Nepo de Numa Pompilius, ĉiam mi estis certa, sed nun, kiam la promeson aŭdis ankaŭ tiu ĉi grandanima apostolo, mi eĉ ne memorigas, ke vi promesis al mi ankaŭ vinberejon. Pax vobiscum. Mi vin retrovos, sinjoro. Pax vobiscum.

Kaj ili respondis;

— Kaj kun vi.

Poste ambaŭ direktiĝis dekstren, al la montaĵoj. Envoje Vinicius diris:

— Sinjoro, lavu min per la akvo de bapto, por ke mi povu nomiĝi vera konfesanto de Kristo, ĉar mi amas Lin per ĉiuj fortoj de mia animo. Lavu min rapide, ĉar mi estas jam preta en la koro. Kaj kion Li ordonos al mi, tion mi faros, sed vi diru al mi, kion pli mi povus fari.

— Amu la homojn, kiel viajn fratojn — respondis la apostolo — ĉar nur per amo vi povas al Li servi.

— Jes! Mi tion komprenas kaj sentas. Estante infano, mi kredis je la romaj dioj, sed mi ilin ne amis, kaj tiun ĉi Solan mi amas tiel, ke kun ĝojo mi fordonus por Li la vivon.

Kaj li komencis rigardi la ĉielon, ripetante kun fervoro:

— Ĉar Li estas Sola! ĉar Li sola estas bona kaj kompatema! Do se estus eĉ pereanta ne nur tiu ĉi urbo, sed la tuta mondo, Lin solan mi konfesas kaj Lin solan mi adoras!

— Kaj li benos vin kaj vian hejmon — finis la apostolo

Dume ili flankiĝis en alian intermontaĵon, en kies fino oni vidis malklaran lumeton. Petro montris ĝin per la mano kaj diris:

— Jen la kabano de la fosisto, kiu donis al ni rifuĝon, kiam, reveninte kun la malsana Linus el Ostriano, ni ne povis penetri en Transtibron.

Post momento ili alvenis. La kabano estis pli ĝuste kaverno, kavigita en roka abruptaĵo, kiun oni de ekstere fermis per muro, farita el argilo kaj kanoj. La pordo estis fermita, sed tra malfermaĵo, kiu anstataŭis fenestron, oni vidis la internon, lumigitan per fajro.

Iu malhela, grandega figuro leviĝis renkonte al la venintoj kaj komencis demandi:

— Kiuj vi estas?

— Servantoj de Kristo — respondis Petro. — Pacon al vi, Ursus.

Ursus klinis sin al la piedoj de la apostolo, poste, rekoninte Viniciuson, li ekkaptis lian manon je la artiko kaj levis ĝin al la buŝo.

— Ankaŭ vi, sinjoro? — li diris. — Benata estu la nomo de la Ŝafido pro la ĝojo, kiun vi kaŭzos al Callina.

Dirinte ĉi tion, li malfermis la pordon kaj ili eniris. La malsana Linus kuŝis sur fasko da pajlo kun malgrasa vizaĝo kaj frunto flava, kiel eburo. Apud la fajro sidis Ligia, tenante en la mano fasketon da malgrandaj fiŝoj, vicigitaj sur ŝnureto kaj destinitaj videble por la vespermanĝo.

Okupita per detirado de la fiŝoj de la ŝnureto kaj konvinkita, ke la eniranto estas Ursus, ŝi tute ne levis la okulojn. Sed Vinicius alproksimiĝis kaj, elparolinte ŝian nomon, etendis al ŝi la brakojn. Tiam ŝi leviĝis rapide: fulmo de miro kaj ĝojo trakuris ŝian vizaĝon, kaj sen vorto, kiel infano, retrovanta post tagoj de teruro kaj pereo sian patron aŭ patrinon, ŝi ĵetis sin en liajn malfermitajn brakojn.

Li ĉirkaŭprenis ŝin kaj dum ia tempo premis ŝin al la brusto ankaŭ kun tia ĝojekstazo, kvazaŭ ŝi estus mirakle savita. Poste do, disiginte la brakojn, li prenis per la manoj ŝiajn tempiojn, kisis la frunton, la okulojn, kaj denove ŝin ĉirkaŭbrakis, ripetante ŝian nomon, poste klinis sin al ŝiaj genuoj kaj manoj, salutis ŝin, adoris, honoris. Lia ĝojo estis simple senlima, same kiel lia amo kaj feliĉo. Fine li komencis rakonti al ŝi, kiel li alkuris el Antiumo, kiel li serĉis ŝin apud la urbaj muregoj kaj meze de la fumoj, en la domo de Linus, kiom da ĉagreno, maltrankvilo kaj teruro li suferis, antaŭ ol la apostolo montris al li ŝian rifuĝejon. — Sed nun — li parolis — kiam mi vin retrovis, mi ne lasos vin ĉi tie, kontraŭ tiu fajro kaj la furiozaj amasoj. Homoj murdas sin reciproke apud la muroj, sklavoj ribelas kaj rabas. Dio sola scias, kiaj novaj plagoj povas ankoraŭ frapi Romon. Sed mi savos vin, Ligia, kaj mi savos vin ĉiujn. Ho mia kara!.... Ĉu vi volas, Ligia, kaj vi ĉiuj, iri kun mi Antiumon? Tie ni prenos ŝipon kaj veturos Sicilion. Miaj posedaĵoj estas Viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj. Aŭskultu min! En Sicilio ni trovos Aŭlusojn, mi redonos vin al Pomponia kaj poste prenos vin el ŝiaj manoj. Vi ja, carissima, ne timas min plu. Bapto ankoraŭ ne lavis min, sed demandu Petron, ĉu antaŭ momento, irante al vi, mi ne diris, ke mi volas esti vera konfesanto de Kristo, kaj ĉu mi lin ne petis, ke li baptu min, eĉ en tiu ĉi kabano de l’ fosisto. Fidu al mi, Ligia, kaj Vi ĉiuj fidu al mi.

Ligia aŭskultis kun lumanta vizaĝo liajn vortojn. Ĉiuj ili ĉi tie, antaŭe pro persekutoj flanke de la judoj, kaj nun pro la brulo kaj ĥaoso, kaŭzita de la katastrofo, vivis efektive en senĉesa necerteco kaj timo. Forveturo en la trankvilan Sicilion prezentus finon de ĉiuj maltrankviloj kaj kune komencus novan epokon de feliĉo en ilia vivo. Plie, se Vinicius volus kunpreni nur Ligian solan, ŝi certe kontraŭstarus al la tento, ne volante forlasi Petron la apostolon kaj Linuson, sed Vinicius diris ja al ili: „Iru kun mi! miaj posedaĵoj estas viaj posedaĵoj, miaj domoj estas viaj domoj!”

Do, klininte sin al lia mano, por ĝin kisi signe de obeo, ŝi diris:

— Via hejmofajro estas mia hejmofajro.

Poste, hontiĝinte, ke ŝi eldiris la vortojn, kiujn, laŭ la romana moro, diradis nur junedzinoj ĉe la edziniĝo, ŝi ekflamis de ruĝo kaj staris en la brilo de la fajro kun mallevita kapo, necerta, ĉu oni ŝin ne riproĉos pro tio.

Sed en la okuloj de Vinicius bildis sin nur senlima adoro. Li turnis sin poste al Petro kaj ekparolis denove:

— Romo brulas laŭ la ordono de la cezaro. Jam en Antiumo li plendis, ke li neniam vidis grandan brulon. Sed se li ne hezitis antaŭ tia krimo, pensu, kio ankoraŭ povas okazi. Kiu scias, ĉu, veniginte la legiojn, li ne ordonos al ili elmurdi la loĝantojn? Kiu scias, kiaj proskripcioj sekvos, kiu scias, ĉu post la plago de fajro ne venos la plago de civila milito, de murdoj kaj de malsato? Savu vin, kaj ni savu Ligian. Tie ni traatendos trankvile la uraganon, kaj kiam ĝi pasos, vi revenos por semi denove vian semon.

Ekstere, flanke de Ager Vaticanus, aŭdiĝis, kvazaŭ por konfirmi la timojn de Vinicius, iaj malproksimaj krioj, plenaj de furiozeco kaj teruro. En la sama momento alvenis ankaŭ la fosisto, la mastro de la kabano, kaj rapide ferminte la pordon, ekkriis;

— Homoj murdas sin reciproke apud la cirko de Nero. Sklavoj kaj gladiatoroj ekatakis civitanojn.

— Ĉu vi aŭdas? — diris Vinicius-

— Pleniĝas la mezuro — diris la apostolo — kaj la batoj estos, kiel senlima maro.

Poste li turnis sin al Vinicius kaj, montrante Ligian, diris:

— Prenu tiun ĉi knabinon, kiun Dio al vi destinis, kaj savu ŝin. Linus, kiu estas malsana, kaj Ursus forveturu kun vi.

Sed Vinicius, kiu ekamis la apostolon per la tuta forto de sia pasia animo, vokis:

— Mi ĵuras al vi, majstro, ke mi ne lasos vin ĉi tie al pereo.

— Kaj la Sinjoro benos vin por via bonvolo — respondis la apostolo — sed ĉu vi ne aŭdis, ke Kristo trifoje ripetis al mi apud la lago: „Paŝtu miajn ŝafojn!”

Vinicius eksilentis.

— Se do vi, al kies zorgado neniu min konfidis, diras, ke vi ne lasos min ĉi tie al pereo, kiel vi volas, ke mi forlasu mian ŝafaron en la tago de !' sortobato? Kiam estis fulmotondro sur la lago kaj kiam ni timis en niaj koroj, Li ne forlasis nin, kiel do mi, Lia fidela servanto, ne sekvu la ekzemplon de mia Sinjoro?

Subite Linus levis sian malgrasan vizaĝon kaj demandis:

— Kaj kiel mi ne sekvu vian ekzemplon, reprezentanto de la Sinjoro?

Vinicius komencis ŝovi la manon sur la kapo, kvazaŭ li batalus kun si mem aŭ baraktus kun la pensoj, poste, ekkaptinte la manon de Ligia, li diris per voĉo, en kiu vibris la energio de roma soldato.

— Aŭskultu min, Petro, Linus kaj vi, Ligia! Mi parolis, kion diktis al mi mia homa saĝo, sed vi havas alian, kiu pensas ne pri la propra sekureco, sed pri la ordonoj de la Savinto. Jes! mi tion ankoraŭ ne komprenis kaj eraris, ĉar la vualo ne estas ankoraŭ forigita de miaj okuloj kaj la antaŭa naturo resonas en mi. Sed ĉar mi amas Kriston kaj volas esti Lia servanto, tial, kvankam la afero koncernas ion, pli gravan al mi, ol mia kapo, mi nun genuiĝas antaŭ vi kaj ĵuras, ke mi ankaŭ plenumos la ordonon de amo kaj ne forlasos miajn fratojn en la tago de l’ sortobato!

Dirinte ĉi tion, li ekgenuis kaj subite ekregis lin ekstazo: la okulojn kaj la manojn li levis supren kaj komencis voki:

— Ĉu mi komprenas Vin jam, ho Kristo! ĉu mi jam indas Vin?

Liaj manoj tremis, la okuloj ekbrilis de larmoj, la korpon skuis tremo de kredo kaj amo, kaj Petro la apostolo prenis argilan amforon kun akvo kaj, proksimiĝinte al li, diris solene:

— Mi vin baptas, en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito, amen!

Tiam religia ekstazo ekregis ĉiujn ĉeestantojn. Ŝajnis al ili, ke la kabano pleniĝas per ia supertera lumo, ke ili aŭdas superteran muzikon, ke la roko de la kaverno malfermiĝas super iliaj kapoj, ke el la ĉielo flugas al ili amasoj da anĝeloj, kaj for, supre, vidiĝas kruco kaj manoj tranajlitaj, benantaj.

Dume el ekstere aŭdiĝadis la krioj de la batalantoj kaj la bruo de la flamoj el la brulanta urbo.



ĈAPITRO XLIX


Homaj amasoj tendostariĝis en la grandiozaj ĝardenoj de la cezaro, en la iamaj de Domitia kaj Agrippina, sur la kampo de Marso, en la ĝardenoj de Pompejus, Sallustius kaj Maecenas. Oni okupis portikojn, konstruaĵojn, destinitajn por pilkludo, ĉarmajn somerdomojn kaj budojn, konstruitajn por bestoj. Pavoj, fenikopteroj, cignoj kaj strutoj, gazeloj kaj antilopoj el Afriko, cervoj kaj kapreoloj iĝis viktimoj de la amasoj. Oni komencis venigadi manĝoprovizojn el Ostio tiel abunde, ke sur flosoj kaj diversspecaj ŝipoj oni povis iri de unu bordo de Tibro al la alia, kiel sur ponto. Oni disdonadis grenon treege malkare, por la prezo de tri sestercoj, kaj al malriĉuloj tute senpage. Oni venigis grandegajn provizojn da vino, olivoleo kaj kaŝtanoj, el montaroj oni alpeladis ĉiutage amasojn da bovoj kaj ŝafoj. Mizeruloj, kiuj antaŭ la brulo rifuĝadis en la malriĉaj stratetoj de Suburra kaj en la ordinara tempo suferadis malsaton, vivis nun pli bone, ol antaŭe. La minaco de malsato estis decide forigita, pli malfacile estis tamen antaŭgardi kontraŭ perfortoj, raboj kaj malleĝgaĵoj. La vaga vivo sekurigis senpunecon al rabuloj, tiom pli, ke ili proklamadis sin adorantoj de la cezaro kaj ne avaris al li aplaŭdojn, kie ajn li montriĝis. Ĉar, krome, la oficoj pro la forto de la faktoj malaktiviĝis kaj kune mankis loke sufiĉaj armofortoj, kiuj povus kontraŭagi la memvolajn agojn, tial en la urbo, loĝata de friponoj el la tuta tiama mondo, havis lokon aferoj super la homa imago. Ĉiunokte okazadis bataloj, murdoj, forkaptoj de virinoj kaj infanoj. Apud Porta Mugionis, kie estis haltejo por brutaroj, alpelataj el Kampanio, okazadis bataloj, en kiuj pereadis centoj da homoj. Ĉiumatene la bordoj de Tibro svarmis de dronigitaj korpoj, kiujn neniu enterigis kaj kiuj, rapide putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro. En la tendaro komenciĝis malsanoj kaj homoj pli timemaj antaŭvidis grandan epidemion.

Kaj la urbo brulis senĉese. Nur en la sesa tago la brulo, trafinte la malplenajn spacojn de Eskvilino, sur kiuj oni intence detruis grandan nombron da domoj, komencis malfortiĝadi. Sed amasoj da ardanta karbo lumis ankoraŭ tiel brile, ke la popolo ne volis kredi, ke ĝi estas jam fino de la plago. Efektive en la sepa tago la brulo reeksplodis kun nova forto en la konstruaĵoj de Tigellinus, sed pro manko de materialo ĝi daŭris jam mallonge. Nur domoj, trae bruligitaj, faladis ankoraŭ tie kaj ie, ŝprucigante supren flamajn serpentojn kaj kolonojn da fajreroj. Sed iom post iom la funde ardantaj ruboj komencis supraĵe iĝadi nigraj. La ĉielo post sunsubiro ĉesis lumi de sanga brulruĝo kaj nur nokte en la vasta nigra dezerto saltis bluaj flamlangoj, eliĝantaj el amasoj da karbo.

El la dekkvar kvartaloj de Romo restis apenaŭ kvar, kalkulante en tio ankaŭ Transtibron. La ceteron formanĝis la flamoj. Kiam fine cindriĝis la karbamasoj, oni vidis de Tibro ĝis Eskvilino grandegan spacon grizan, malgajan, mortan, sur kiu elstaris vicoj da kamentuboj, kvazaŭ tombaj kolonoj en tombejoj. Inter tiuj kolonoj vagis tage funebraj aroj da homoj, serĉantaj jen karajn objektojn, jen la ostojn de karaj personoj. Nokte hundoj hurlis sur la cindraro kaj sur la ruinoj de la iamaj domoj.

La tuta malavareco kaj helpo, kiun la cezaro elmontris al la popolo, ne retenis minacojn kaj eksciton. Kontenta estis sole amaso da friponoj, ŝtelistoj kaj senhejmaj mizeruloj, kiuj povis ĝissate manĝi, trinki kaj rabi. Sed homoj, kiuj perdis siajn plej proksimajn personojn kaj havaĵojn, ne lasis pacigi sin per la malfermo de la ĝardenoj, nek per la disdonado de greno, nek per la promesoj de cirkludoj kaj donacoj. La malfeliĉo estis tro granda kaj tro senekzempla. Aliajn, en kiuj bruletis ankoraŭ ia fajrero de amo al la urbo-patrujo, malesperigis la famo, ke la malnova nomo Roma devas malaperi de la supraĵo de la tero kaj ke la cezaro intencas konstrui sur la cindroj novan urbon, nomotan Neropolis. La ondo de malkontenteco ŝvelis de tago al tago, kaj malgraŭ flatoj de la aŭgustanoj, malgraŭ mensogoj de Tigellinus, Nero, sentema al la favoro de la amasoj, kiel neniu el la antaŭaj cezaroj, pensis kun teruro, ke en tiu silenta batalo pro vivo aŭ morto, kiun li faris kontraŭ la patricioj kaj la senato, li povas resti senapoga. La aŭgustanoj mem estis ne malpli teruritaj, ĉar ĉiu morgaŭo povis alporti al ili pereon. Tigellinus pripensis venigon de kelkaj legioj el Malgranda Azio. Vatinius, kiu ridis eĉ tiam, kiam oni lin vangofrapis, perdis la humoron; Vitelius perdis la apetiton.

Aliaj konsilis inter si, kiel forturni la danĝeron, ĉar neniu malkonsciis, ke se iu eksplodo polvigus la cezaron, tiam, eble krom la sola Detronius, nek unu el la aŭgustanoj savus sian vivon. Al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nero, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis. La malamo kontraŭ ili estis preskaŭ pli granda, ol kontraŭ li mem.

Ili komencis do streĉi la mensojn, pensante, kiel senŝarĝiĝi de la respondeco por la bruligo de la urbo. Sed volante sensarĝigi sin mem, ili devis purigi de la suspektoj ankaŭ la cezaron, ĉar alie neniu kredus, ke ili ne estis la kaŭzintoj de la malfeliĉego. Tigellinus interkonsilis tiucele kun Domitius Afer kaj eĉ kun Seneca, kvankam li malamegis la maljunan filozofon. Poppaea, komprenante ankaŭ, ke la pereo de Nero estus kune verdikto kontraŭ ŝi, petis konsilon de siaj konfidatoj kaj hebreaj pastroj, ĉar oni supozis ĝenerale, ke de kelkaj jaroj ŝi konfesis la kredon je Jehovo. Nero mem elpensadis rimedojn, ofte terurajn, pli ofte arlekenajn, kaj alterne li subiĝadis al teruro aŭ ludis, kiel infano, antaŭ ĉio li tamen plendis.

Foje en la domo de Tiberius, kiu estis savita de la brulo, daŭris longa kaj senefika interkonsilo. Petronius proponis lasi for la zorgojn kaj veturi Grekujon, poste Egipton kaj Malgrandan Azion. La vojaĝo estis jam delonge intencata, kial do ĝin prokrasti, se en Romo estas malgaje kaj danĝere.

La cezaro akceptis la konsilon kun fervoro, sed Seneca, pensinte dum momento, diris:

— Veturi estos facile, sed poste reveni — malpli facile.

— Je Heraklo! — respondis Petronius — reveni oni povus fronte de la aziaj legioj.

— Tiel mi faros — ekkriis Nero.

Sed Tigellinus komencis kontraŭparoli. Li mem sciis nenion elpensi, kaj se la ideo de Petronius venus en lian kapon, sendube li deklarus ĝin kiel savan, nun tamen gravis al li, ke Petronius ne montriĝu refoje la sola homo, kiu en malfacilaj momentoj scias savi ĉion kaj ĉiujn.

— Aŭskultu min, dia! — li diris — la konsilo estas pereiga! Antaŭ ol vi atingos Ostion, komenciĝos civila milito; kiu scias, ĉu iu el la vivantaj ankoraŭ idoj de la dia Aŭgusto ne proklamos sin cezaro, kaj tiam kion ni faros, se la legioj partiiĝos kun li?

— Ni faros tion — respondis Nero — ke antaŭe ni klopodos, ke ekmanku la idoj de Aŭgusto. Ili jam estas nemultaj, facile do estos liberiĝi de ili.

— Oni povas ĝin fari, sed ĉu nur tio ĉi gravas? Miaj soldatoj eĉ hieraŭ aŭdis en la amaso, ke cezaro devus esti viro tia, kiel Thraseas.

Nero ekmordis la lipojn. Post momento li tamen levis la okulojn supren kaj diris:

— Nesatigeblaj sendankuloj. Ili havas sufiĉe da greno kaj da karbo, sur kiu ili povas baki flanojn, kion pli ili volas?

Al tio ĉi Tigellinus diris:

— Venĝon.

Sekvis silento. Subite la cezaro ekstaris, levis la manon supren kaj diris:

„La koroj serĉas venĝon, kaj venĝo — viktimon”. Poste, forgesinte pri ĉio, li vokis kun radianta vizaĝo:

— Oni donu al mi tabuletojn kaj skribilon, por ke mi notu tiun ĉi verson. Neniam Lucanus komponis ion similan. Ĉu vi rimarkis, ke mi trovis ĝin en unu sekundo?

— Ho, senkompara! — respondis kelkaj voĉoj.

Nero notis la verson kaj diris:

— Jes! la venĝo serĉas viktimon.

Poste li rigardis ĉirkaŭen, al la ĉeestantoj.

— Kaj se ni disvastigus la famon, ke Vatinius ordonis bruligi la urbon, kaj oferus lin al la venĝo de la popolo?

— Ho dia! kio mi estas? — ekkriis Vatinius.

— Vere! oni bezonas iun pli grandan, ol vi.... Viteliuson?

Vitelius paliĝis, sed li komencis ridi.

— Mia graso — li diris — povus nur refajrigi la brulon.

Sed Nero pensis pri io alia, ĉar li serĉis en la animo viktimon, kiu efektive povus satigi la koleron de la popolo, kaj li trovis, kion li serĉis:

— Tigellinus — li diris post momento — vi bruligis Romon!

La ĉeestantojn trakuris tremo. Ili komprenis, ke ĉi-foje la cezaro ĉesis ŝerci kaj ke venas momento riĉa je sekvoj.

Kaj la vizaĝo de Tigellinus kuntiriĝis, kiel faŭko de mordopreta hundo.

— Mi bruligis Romon laŭ via ordono — li diris.

Ili komencis rigardi unu la alian, kiel du demonoj. Sekvis tia silento, ke oni aŭdis zumadon de muŝoj, flugantaj tra la atrium.

— Tigellinus — ekparolis Nero — ĉu vi min amas?

— Vi scias, sinjoro.

— Oferu vin por mi.

— Dia cezaro — respondis Tigellinus — kial vi donas al mi dolĉan trinkaĵon, kiun mi ne povas levi al buŝo? La popolo murmuras kaj ribelas, ĉu vi volas, ke ankaŭ la pretorianoj komencu ribeli?

La sento de teruro ekpremis la korojn de la ĉeestantoj. Tigellinus estis prefekto de la pretorio kaj liaj vortoj havis simple la sencon de minaco. Nero mem komprenis ĝin kaj lia vizaĝo kovriĝis per paleco.

Subite eniris Epaphroditus, liberigito de la cezaro, kun la sciigo, ke la dia aŭgustino deziras tuj vidi Tigellinuson, ĉar estas ĉe ŝi homoj, kiujn la prefekto devas elaŭskulti.

Tigellinus riverencis al la cezaro kaj eliris kun vizaĝo trankvila kaj malestima. Jen, kiam oni volis lin ekbati, li montris la dentojn, li konigis, kio li estas, kaj konante la timemon de Nero, li estis certa, ke tiu mondreganto neniam kuraĝos levi kontraŭ lin la manon.

Kaj Nero sidis momente en silento, sed vidante, ke la ĉeestantoj atendas de li iun vorton, li diris:

— Mi elvartis serpenton ĉe la sino.

Petronius movis la ŝultrojn, kvazaŭ volante diri, ke al tia serpento ne estas malfacile frakasi la kapon.

— Kion vi diras? parolu, konsilu! — ekkriis Nero, rimarkinte lian movon — al vi sola mi fidas, ĉar vi havas pli da saĝo, ol ili ĉiuj, kaj vi amas min.

Petronius jam estis dironta: „Nomu min prefekto de la pretorio, kaj mi transdonos al la popolo Tigellinuson kaj kvietigos en unu tago la urbon”. Sed lia denaska maldiligenteco superis. Esti prefekto signifis, ĝuste dirante, porti sur la ŝultroj la personon de la cezaro kaj milojn da publikaj aferoj. Por kio li faru al si tiujn zorgojn? Ĉu ne estas pli bone legadi versaĵojn en la ĉarma biblioteko, rigardadi vazojn kaj statuojn, aŭ, tenante ĉe la brusto la dian korpon de Eunice, fingroludadi per ŝiaj oraj haroj kaj klinadi la buŝon al ŝia korala buŝo?

Li do diris:

— Mi konsilas veturi Aĥajon.

— Ha — respondis Nero — mi atendis de vi ion pli. La senato min malamegas. Se mi forveturos, kiu povas garantii, ke ili ne ekribelos kontraŭ mi kaj ne proklamos iun alian cezaro? La popolo estis al mi iam fidela, sed nun ĝi sekvos ilin.... Je Hadeso! se tiu senato kaj tiu popolo havas unu solan kapon!....

— Permesu diri al vi, ho dia, ke volante konservi Romon, oni devas konservi almenaŭ kelkajn romanojn — diris Petronius kun rideto. Sed Nero komencis plendi:

— Kion mi havas de Romo kaj de la romanoj? Oni aŭskultus min en Aĥajo. Ĉi tie ĉirkaŭas min nur perfido. Ĉiuj min forlasas! kaj vi ankaŭ estas pretaj min perfidi! Mi scias tion, mi scias! Vi eĉ ne pensas, kion diros pri vi la postaj generacioj, se vi forlasos tian artiston, kiel mi.

Ĉe tio ĉi li manfrapis la frunton kaj ekkriis:

— Vere!.... Meze de tiuj zorgoj forgesas mi ankaŭ, kio mi estas.

Dirinte ĉi tion, li turnis sin al Petronius kun vizaĝo jam tute sereniĝinta.

— Petronius — li diris — la popolo murmuras, sed se mi prenus liuton kaj irus kun ĝi sur la Marsan kampon, se mi kantus al ĝi tiun kanton, kiun vi aŭdis dum la brulo, ĉu vi kredas, ke mi ne kortuŝus ĝin per mia kanto, kiel iam Orfeo kortuŝis la sovaĝajn bestojn?

Al tio ĉi respondis Tulius Senecio, kiu deziris reveni plej baldaŭ al siaj sklavinoj, venigitaj el Antiumo, kaj malpaciencis jam delonge:

— Sendube, cezaro, se oni lasus vin komenci.

— Ni veturu Grekujon! — diris Nero, tedite.

Sed en la sama momento eniris Poppaea, kaj post ŝi Tigellinus. La okuloj de la ĉeestantoj direktis sin malgraŭvole al li, ĉar neniam iu triumfanto surveturis tiel fiere Kapitolon, kiel li ekstaris antaŭ la cezaro.

Poste li komencis paroli malrapide kaj klare, per voĉo, en kiu sonis kvazaŭ grinco de fero:

- Aŭskultu min, cezaro, ĉar mi povas diri al vi: mi trovis! La popolo avidas venĝon kaj viktimon, ne unu tamen, sed centojn kaj milojn. Ĉu vi aŭdis iam, sinjoro, kiu estis Chrestos, krucumita de Pontius Pilatus? kaj ĉu vi scias, kiuj estas kristanoj? Ĉu mi ne rakontis al vi pri iliaj krimoj kaj senhontaj ritoj, pri iliaj antaŭdiroj, ke la mondo pereos de fajro? La popolo malamas ilin kaj suspektas. Neniu vidis ilin en la temploj, ĉar niajn diojn ili konsideras malbonaj spiritoj, neniam ili estas en Stadium, ĉar ili malestimas la vetkurojn. Neniam la manoj de iu kristano honoris vin per aplaŭdo. Neniam iu el ili konfesis vin dio. Ili estas malamikoj de la homa gento, malamikoj de la urbo kaj de vi, sinjoro. La popolo murmuras kontraŭ vi, sed ne vi, cezaro, ordonis al mi bruligi Romon, kaj ne mi ĝin bruligis. ... La popolo soifas venĝon — ĝi havu venĝon. La popolo soifas sangon kaj cirkludojn — ĝi havu ilin. La popolo suspektas vin — ĝiaj suspektoj direktiĝu aliflanken.

Nero aŭskultis komence kun granda miro. Sed laŭgrade kiel Tigellinus parolis, la aktora vizaĝo de la cezaro komencis ŝanĝi sin kaj alprenadi alterne la esprimon de kolero, doloro, kompato kaj indigno. Subite li leviĝis kaj, deĵetinte la togon, kiu falis al liaj piedoj, etendis supren ambaŭ manojn kaj momente restis tiel en silento.

Fine li ekparolis per la voĉo de tragika aktoro:

— Zeŭso, Apolono, Hero, Ateno, Persefono kaj vi ĉiuj senmortaj dioj, kial vi ne donis al ni vian helpon? Kian malbonon faris la malfeliĉa urbo al tiuj krueluloj, ke ili ĝin tiel senkompate bruligis?

— Ili estas malamikoj de la homa gento kaj de vi, sinjoro — diris Poppaea.

Kaj aliaj komencis voki:

— Faru justecon! Punu la brulmetintojn! La dioj mem volas venĝon!

Li sidiĝis, mallevis la kapon al la brusto kaj denove silentis, kvazaŭ tondrofrapita de la malnobleco, pri kiu li ekaŭdis. Sed post momento li ekskuis la manojn kaj ekparolis:

— Kiaj punoj kaj kiaj torturoj indas tian krimon?.... Sed la dioj min inspiros kaj kun la helpo de la potencoj de Tartaro mi faros al mia malfeliĉa popolo tian spektalon, ke dum jarcentoj ĝi min danke rememorados.

La frunton de Petronius kovris subite nubo. Li ekpensis pri la danĝero, kiu ekpezos super Ligia, super Vinicius, kiun li amis, kaj super ĉiuj tiuj homoj, kies instruon li malakceptis, sed pri kies senkulpeco li estis konvinkita. Li ekpensis ankaŭ, ke komenciĝos unu el tiuj sangaj orgioj, kiujn ne toleris liaj okuloj de belamanto. Sed antaŭ ĉio li diris al si: „Mi devas savi Viniciuson, kiu freneziĝos, se tiu knabino pereos”, kaj tiu ĉi konsidero superis ĉiujn aliajn, ĉar Petronius bone komprenis, ke li komencas ludon tiel danĝeran, kian neniam en la vivo li ludis.

Li komencis tamen paroli facilmaniere kaj senzorge, kiel li parolis ordinare, kritikante aŭ mokante nesufiĉe estetikajn ideojn de la cezaro kaj de la aŭgustanoj:

— Vi trovis do la viktimojn! Bone! Vi povas eĉ sendi ilin sur arenojn aŭ vesti per la „doloraj tunikoj”. Ankaŭ bone! Sed aŭskulti min: vi havas la aŭtoritaton, vi havas la pretorianojn, vi havas la forton, estu do sinceraj, tiam almenaŭ, kiam neniu vin aŭdas. Trompu la popolon, sed ne vin mem. Transdonu al la popolo la kristanojn, kondamnu ilin al torturoj laŭ via plaĉo, havu tamen la kuraĝon diri al vi, ke ne ili bruligis Romon!.... Fi! Vi nomas min arbitro de eleganteco, do mi deklaras, ke mi malamas mizerajn komediojn. Fi! Ha, kiel ĉio tio memorigas al mi la teatrajn budojn apud Porta Asinaria, kie la aktoroj, por distri la antaŭurban publikon, ludas diojn kaj reĝojn, kaj post la spektaklo trinkas acidan vinon kun bulbo aŭ ricevas batojn. Estu vere dioj kaj reĝoj, ĉar mi diras al vi, ke vi povas al vi permesi ĉi tion. Koncerne vin, cezaro, Vi minacis nin per la juĝo de la postaj generacioj, sed pensu, ke ili juĝos vin ankaŭ. Je la dia Klio! Nero la mondreganto, Nero la dio bruligis Romon, ĉar li estis tiel potenca sur la tero, kiel Zeŭso sur Olimpo. Nero la poeto tiel amis poezion, ke li oferis por ĝi la patrujon! De la komenco de l' mondo neniu faris ion similan. Mi petegas vin, en la nomo de la naŭ Libetridoj, ne rezignu tian gloron, ĉar kantoj pri vi sonos ĝis la fino de la jarcentoj. Kio estos kompare kun vi Priamo? kio Agamemnono? kio Aĥilo? kio la dioj mem? Ne gravas, ĉu la bruligo de Romo estas faro bona, sed ĝi estas granda kaj eksterordinara! Kaj krome mi diras al vi, ke la popolo ne levos kontraŭ vin la manon. Malvere! Havu kuraĝon! gardu vin de faroj malindaj je vi, ĉar minacas al vi nur tio, ke la postaj generacioj povos diri: „Nero bruligis Romon, sed estante malgrandanima cezaro kaj malgrandanima poeto, li malkonfesis sian grandan faron pro timo kaj ŝarĝis per la kulpo senkulpulojn!”

La vortoj de Petronius forte impresadis ordinare Neron, sed ĉi-foje Petronius mem ne faris al si iluziojn, ĉar li komprenis, ke tio, kion li diras, estas la lasta rimedo, kiu povas, vere, en favora okazo savi la kristanojn, sed pli certe ankoraŭ povas pereigi lin mem. Li ne hezitis tamen, ĉar li faris ĝin por Vinicius, kiun li amis, kaj por la hazardo, per kiu li ludis. „La kuboj estas ĵetitaj, li parolis al si, kaj mi vidos, kiom la timo pri la propra kapo superos en la simio la gloramon”.

Kaj en la animo li ne dubis, ke tamen superos la timo.

Dume post liaj vortoj sekvis silento. Poppaea kaj ĉiuj ĉeestantoj rigardis, kiel sorĉan bildon, la okulojn de Nero; tiu ĉi komencis levi la lipojn supren, proksimigante ilin ĝis la nazo, kiel li kutimis fari, se li ne sciis, kion decidi; fine embarasiteco kaj tedo speguliĝis evidente sur lia vizaĝo.

— Sinjoro — ekparolis Tigellinus, vidante ĉi tion — permesu al mi foriri, ĉar kiam oni volas elmeti al pereo vian personon, kaj krome nomas vin malgrandanima cezaro, malgrandanima poeto, brulmetinto kaj komedianto, miaj oreloj ne povas elporti tiajn vortojn.

— Mi malgajnis — ekpensis Petronius.

Tamen, turninte sin al Tigellinus, li ĵetis al li rigardon, en kiu estis malrespekto de granda sinjoro kaj eleganta homo al mizerulo, poste li diris:

— Vin, Tigellinus, mi nomis komedianto, ĉar vi ludas komedion eĉ nun.

— Ĉu per tio, ke mi ne volas aŭskulti viajn insultojn?

— Per tio, ke vi ŝajnigas senliman amon al la cezaro, kaj antaŭ momento vi minacis lin per la pretorianoj, kion komprenis ni ĉiuj kaj li ankaŭ.

Tigellinus, kiu ne supozis, ke Petronius kuraĝos ĵeti sur la tablon similajn kubojn, perdis la kapon kaj mutiĝis. Sed ĝi estis la lasta venko de la arbitro de eleganteco kontraŭ la rivalo, ĉar en la sama momento Poppaea diris:

— Sinjoro, kiel vi povas permesi, ke tia penso trairu eĉ ies kapon, kaj tiom pli, ke iu kuraĝu eldiri ĝin laŭte en via ĉeesto.

— Punu la insultulon! — vokis Vitelius.

Nero levis denove la lipojn ĝis la nazo kaj, turninte al Petronius siajn vitrosimilajn okulojn de miopulo, diris:

— "Tiel vi repagas al mi la amikecon, kiun mi havis al vi?

— Se mi eraras, pruvu tion al mi — respondis Petronius — sciu tamen, ke mi diras, kion al mi ordonas mia amo al vi:

— Punu la insultulon! — ripetis Vitelius.

— Faru ĝin! — aŭdiĝis kelkaj voĉoj.

En la atrium iĝis brueto kaj movado, ĉar la homoj komencis forŝovi sin de Petronius. Forŝoviĝis eĉ Tulius Senecio, lia konstanta kunulo en la kortego, kaj la juna Nerva, kiu ĝis tiam elmontradis al li plej vivan amikecon. Post momento Petronius restis sola en la maldekstra parto de la atrium kaj kun rideto sur la lipoj, disŝovante per la mano la faldojn de sia togo, atendis ankoraŭ, kion diros aŭ faros la cezaro.

Kaj la cezaro diris:

— Vi volas, ke mi lin punu, sed li estas mia kunulo kaj amiko, do, kvankam li vundis mian koron, li sciu, ke tiu ĉi koro havas por amikoj nur.... pardonon.

— Mi malgajnis kaj pereis — ekpensis Petronius.

Dume la cezaro leviĝis, la interkonsilo estis finita.
ĈAPITRO L


Petronius revenis hejmen, kaj Nero kun Tigellinus trairis en la atrium de Poppaea, kie ilin atendis la homoj, kun kiuj la prefekto antaŭe parolis.

Estis tie du rabenoj el Transtibro, vestitaj per longaj, solenaj vestoj, kun mitroj sur la kapoj, juna skribisto, ilia helpanto, kaj Chilo. Je la vido de la cezaro la pastroj paliĝis pro emocio kaj, levinte la manojn al la nivelo de la ŝultroj, klinis ĝis ili la kapojn.

— Saluton al vi, monarĥo de monarĥoj kaj reĝo de reĝoj — diris la pli aĝa. — Saluton al vi, reganto de la tero, zorganto de la elektita popolo kaj cezaro, leono inter la homoj, kies regado estas kiel la suna lumo kaj kiel libana cedro kaj kiel palmo kaj tiel jeriĥa balzamo!....

— Vi ne nomas min dio? — demandis la cezaro.

La pastroj paliĝis ankoraŭ pli multe; la pli aĝa denove ekparolis:

— Viaj vortoj, sinjoro, estas dolĉaj, kiel la frukto de vinberujo kaj kiel matura figo, ĉar Jehovo plenigis vian koron per boneco. Sed la antaŭinto de via patro, la cezaro Cajus, estis kruela, tamen niaj senditoj ne nomis lin dio, preferante la morton mem, ol ofendon de la Leĝoj.

— Kaj Caligula ordonis doni ilin al leonoj?

— Ne, sinjoro. La cezaro Cajus ektimis la koleron de Jehovo.

Kaj ili levis la kapojn, ĉar la nomo de la potenca Jehovo inspiris al ili kuraĝon. Fidante Lian forton, pli sentime ili rigardis jam en la okulojn de Nero.

— Ĉu vi akuzas la kristanojn pri la bruligo de Romo? — demandis la cezaro.

— Ni, sinjoro, akuzas ilin nur, ke ili estas malamikoj de la Leĝoj, malamikoj de la homa gento, malamikoj de Romo kaj de vi, cezaro, kaj ke delonge ili minacis la urbon kaj la mondon per fajro. La reston diros al vi tiu ĉi homo, kies buŝo ne makuliĝos per mensogo, ĉar en la vejnoj de lia patrino fluis la sango de la elektita popolo. Nero turnis sin al Chilo.

— Kiu vi estas?

— Via adoranto, ho Oziriso, kaj krome malriĉa stoiko.

— Mi malamas la stoikojn — diris Nero — mi malamas Thraseason, mi malamas Musoniuson kaj Cornuluson. Abomenaj estas al mi iliaj paroloj, ilia malestimo al arto, ilia memvola mizero kaj malpuremo.

— Sinjoro, via majstro, Seneca, havas mil citronlignajn tablojn. Volu nur, kaj mi havos da ili duoblan nombron. Mi estas stoiko pro neceso. Vestu, ho Brilradia, mian stoikecon per rozkrono, starigu antaŭ ĝi kruĉon da vino, kaj mi kantos Anakreonton tiel, ke mi superkrios ĉiujn epikuranojn.

Nero, al kiu ekplaĉis la epiteto: „Brilradia”, ridetis kaj diris:

— Vi plaĉas al mi.

— Tiu ĉi homo meritas tiom da oro, kiom li mem pezas — ekkriis Tigellinus.

Kaj Chilo respondis:

— Kompletigu, sinjoro, mian pezon per via malavareco, alie vento forportos la pagon.

— Vere, vi ne superpezus Viteliuson —— intermetis la cezaro.

— Eheu! ho Arĝentpafarka, mia sprito ne estas el plumbo.

— Mi vidas, ke viaj Leĝoj ne malpermesas al vi nomi min dio?

— Ho senmorta! miaj Leĝoj estas en vi: la kristanoj blasfemis kontraŭ tiuj ĉi Leĝoj, kaj tial mi ilin malamas.

— Kion vi scias pri la kristanoj?

— Ĉu vi permesas al mi plori, dia?

— Ne — diris Nero — tio min enuigas.

— Kaj trioble vi estas prava, ĉar la okuloj, kiuj vin vidis, devas por ĉiam sekiĝi de larmoj. Sinjoro, gardu min kontraŭ miaj malamikoj.

— Parolu pri la kristanoj — diris Poppaea kun ioma malpacienco.

— Okazos, kiel vi ordonas, Izido — respondis Chilo. — Jen de mia juneco mi dediĉis min al la filozofio kaj mi serĉis la veron. Mi serĉis ĝin ĉe la iamaj diaj saĝuloj, kaj en la Akademio en Atenoj, kaj en la aleksandria Serapeum. Ekaŭdinte pri la kristanoj, mi supozis, ke tio estas ia nova skolo, kie mi povos trovi kelkajn grajnojn de vero, kaj mi konatiĝis kun ili, je mia malfeliĉo!! La unua kristano, kun kiu kuntrafis min la malbona sorto, estis Glaucos, kuracisto el Neapolo. De li mi eksciis poste, ke ili adoras iun Chrestoson, kiu promesis al ili ekstermi ĉiujn homojn, detrui ĉiujn urbojn sur la tero, kaj ilin lasi, se ili helpos al li ekstermi la idojn de Deŭkaliono. Tial, ho sinjoro, ili malamas la homojn, tial ili venenas fontanojn, tial en siaj kunvenoj ili malavaras malbenojn al Romo kaj al ĉiuj temploj, kie glorataj estas niaj dioj. Chrestos estis krucumita, sed li promesis al ili, ke kiam Romo estos detruita per fajro, li venos duafoje en la mondon kaj donos al ili la regadon de la tero....

— Nun la popolo komprenos, kial Romo estas bruligita — interrompis Tigellinus.

— Multaj jam komprenas, sinjoro — respondis Chilo — ĉar mi iradas en la ĝardenoj, sur la kampo de Marso kaj instruas. Sed se vi bonvolos aŭskulti min ĝis la fino, vi komprenos, kiajn motivojn de venĝo mi havas. Glaucos la kuracisto komence ne malkaŝis al mi, ke ilia instruo ordonas malamon al la homoj. Kontraŭe! li diradis al mi, ke Chrestos estas bona dio kaj ke la fundamento de lia instruo estas amo. Mia amema koro ne povis kontraŭstari tiajn verojn, do mi ekamis Glaucoson kaj ekfidis al li. Mi dividis kun li ĉiun pecon da pano, ĉiun groŝon, kaj ĉu vi scias, sinjoro, kiel li repagis al mi? Envoje el Neapolo al Romo li ekbatis min per ponardo, kaj mian edzinon, belan kaj junan Berenicen, vendis al sklavkomercistoj. Se Sofoklo konus mian sorton.... sed kion mi diras! aŭskultas min iu pli bona, ol Sofoklo.

— Kompatinda homo! — diris Poppaea.

— Kiu vidis la vizaĝon de Afrodito, ne estas kompatinda, sinjorino, kaj mi ĝin vidas ĉi-momente. Sed tiam mi serĉis konsolon en la filozofio. Veninte Romon, mi penis atingi la kristanajn ĉefulojn, por ricevi justecon kontraŭ Glaucos. Mi kredis, ke ili devigos lin redoni al mi la edzinon.... Mi ekkonis ilian ĉefpastron, mi ekkonis alian, nomatan Paŭlo, kiu estis ĉi tie tenata en malliberejo, sed poste liberigita, mi ekkonis la filon de Zebedeo, mi ekkonis Linuson kaj Cletuson kaj multajn aliajn. Mi scias, kie ili loĝis antaŭ la brulo, mi scias, kie ili kunvenas, mi povas montri unu subterejon en la Vatikana montaĵo kaj unu tombejon ekster la Nomentana pordego, kie ili plenumas siajn malnoblajn ritojn. Mi vidis tie Petron la apostolon, mi vidis Glaucuson, kiu murdis infanojn, por ke la apostolo povu ŝprucigi ilian sangon sur la kapojn de la ĉeestantoj, kaj mi vidis Ligian, la zorgatinon de Pomponia Graecina, kiu fanfaronis, ke ne povante alporti infanan sangon, ŝi tamen alportas morton de infano, ĉar ŝi mortsorĉis vian filinon, ho Oziriso, kaj vian, ho Izido!

— Aŭskultu, cezaro! — diris Poppaea.

— Ĉu povas esti? — ekkriis Nero.

— Mi povis pardoni la malbonojn, faritajn al mi — daŭrigis Chilo — sed ekaŭdinte, kion al vi oni faris, mi volis ekbati ŝin per ponardo. Bedaŭrinde malhelpis min la nobla Vinicius, kiu ŝin amas.

— Vinicius? ŝi ja forkuris de li?

— Ŝi forkuris, sed li serĉis ŝin, ĉar li ne povis vivi sen ŝi. Por mizera pago mi helpis lian serĉadon kaj mi montris al li la domon en Transtibro, kie ŝi loĝis meze de kristanoj. Ni iris tien kune, kaj kun ni ankaŭ via luktisto, Croto, kiun la nobla Vinicius dungis por sia defendo. Sed Ursus, sklavo de Ligia, sufokis Croton. Terure forta homo li estas, sinjoro; al virbovoj li rompas la nukojn tiel facile, kvazaŭ iu derompus papavajn kapetojn. Aulus kaj Pomponia amis lin pro tio.

— Je Herkulo! — diris Nero — la mortemulo, kiu sufokis Croton, indas monumenton sur Forumo. Sed vi eraras aŭ mensogas, maljunulo, ĉar Croton mortigis per ponardo Vinicius.

— Jen, kiel homoj trompas diojn. Ho sinjoro, mi mem vidis, kiel Ursus rompis la ripojn de Croto kaj kiel poste li faligis Viniciuson. Li mortigus la tribunon, se Ligia lin ne malhelpus. Vinicius malsanis poste dum longa tempo, sed ili flegis lin, esperante, ke pro amo li iĝos kristano. Kaj li iĝis efektive kristano.

— Vinicius?

— Ĵes.

— Eble ankaŭ Petronius? — demandis avide Tigellinus.

Chilo komencis tordi sin, froti la manojn kaj diris:

— Mi admiras vian penetremon, sinjoro! Ho!.... povas esti! tre povas esti!

— Nun mi komprenas, kial li tiel defendis la kristanojn.

Sed Nero komencis ridi.

— Petronius kristano!.... Petronius malamiko de la vivo kaj de voluptoj! Ne estu malsaĝuloj kaj ne volu, ke mi tion kredu, aŭ mi estas preta nenion kredi.

— Sed la nobla Vinicius iĝis kristano, sinjoro. Mi ĵuras je tiu ĉi brilo, kiu de vi radias, ke mi parolas veron kaj ke nenio inspiras al mi tian abomenon, kiel mensogo. Pomponia estas kristanino, la malgranda Aulus estas kristano, kaj Ligia, kaj Vinicius. Mi servis lin fidele, kaj li repage, laŭ la deziro de Glaucus la kuracisto, ordonis, kvankam mi estas maljuna, skurĝi min, kaj mi estis tiam malsana kaj malsata. Kaj mi ĵuris je Hadeso, ke mi tion al li memoros. Ho sinjoro, venĝu la malbonon, kiun oni al mi faris, kaj mi transdonos al vi Petron la apostolon kaj Linuson kaj Cletuson kaj Glaucuson kaj Crispuson, ĉiujn ĉefulojn, kaj Ligian kaj Ursuson, mi montros al vi centojn kaj milojn da ili, mi montros preĝodomojn, tombejojn; en ĉiuj viaj malliberejoj malsufiĉos por ili loko!.... Sen mi vi ne scius ilin trovi! Ĝis hodiaŭ mi, mizerulo, serĉis konsolon en la filozofio, nun mi trovu ĝin en la favoroj, kiuj venos sur min.... Mi estas maljuna kaj ne spertis la ĉarmon de la vivo — mi ripozu!....

— Vi volas esti stoiko antaŭ plena manĝujo.

— Kiu faras servon al vi, samfakte ĝin plenigas.

— Vi ne eraras, filozofo.

Sed Poppaea ne ĉesis pensi pri siaj malamikoj. Ŝia plaĉo je Vinicius estis, pli ĝuste, momenta ekdeziro, naskita sub la influo de ĵaluzo, kolero kaj ofendita memamo. Tamen la malvarmo de la juna patricio tuŝis ŝin profunde kaj plenigis ŝian koron per senpardona ofendosento. La fakto mem, ke li kuraĝis preferi alian virinon, ol ŝin, ŝajnis al ŝi krimo, vokanta venĝon. Koncerne Ligian, ŝi malamis ŝin de la unua momento, en kiu ŝin maltrankviligis la beleco de tiu norda lilio. Petronius, kiu parolis pri ŝiaj tro mallarĝaj koksoj, povis sugestii, kion li volis, al la cezaro, sed ne al la aŭgustino. La sperta Poppaea de la unua rigardo ekkomprenis, ke en la tuta Romo Ligia sola povas kun ŝi konkuri, kaj eĉ venki ŝin. Kaj de tiu momento ŝi ĵuris al la knabino pereon.

— Sinjoro — ŝi diris — venĝu nian infanon!

— Rapidu! — ekkriis Chilo — rapidu! alie Vinicius kaŝos ŝin. Mi montros la domon, kien ili revenis post la brulo.

— Mi donos al vi dek soldatojn kaj iru tuj — diris Tigellinus.

— Sinjoro! vi ne vidis Croton en la manoj de Ursus: se vi donos al mi kvindek soldatojn, mi montros nur de malproksime la domon. Sed se vi ne malliberigos samtempe Viniciuson, Mi pereos.

Tigellinus rigardis Neron.

— Ĉu ne estus bone, ho dia, fini kune kun la onklo kaj kun la nevo?

Nero ekpensis momente kaj diris:

— Ne! ne nun!.... La homoj ne kredus, se oni volus ilin konvinki, ke Petronius, Vinicius aŭ Pomponia Graecina bruligis Romon. Tro belajn domojn ili havis.... Hodiaŭ aliaj viktimoj estas bezonaj, kaj ilia vico venos pli poste.

— Donu do al mi soldatojn, por ke ili min gardu — diris Chilo.

— Tigellinus prizorgos ĉi tion.

— Vi loĝos dume ĉe mi —diris la prefekto.

Ĝojo ekradiis el la vizaĝo de Chilo.

— Mi transdonos ĉiujn! rapidu nur! Rapidu! — li vokis per raŭka voĉo.



ĈAPITRO LI


Petronius, elirinte el la palaco, ordonis porti sin al sia domo ĉe Carinae, kiu, ĉirkaŭite triflanke per ĝardeno kaj havante de antaŭe la malgrandan Forum Caecilium, escepte evitis pereon en la brulo.

Pro tio la aliaj aŭgustanoj, kiuj perdis siajn domojn, kaj en ili kune multegajn riĉaĵojn kaj artverkojn, nomis Petroniuson feliĉulo. Cetere oni delonge parolis pri li, ke li estas favorata filo de Fortuno, kaj la ĉiam kreskanta amikeco, kiun elmontradis al li la cezaro, ŝajnis konfirmi ankoraŭ tiun ĉi konvinkon.

Sed tiu favorata filo povis nun mediti nur eble pri la ŝangemo de tiu patrino, aŭ pli ĝuste pri ŝia simileco al Kronoso, formanĝanta la proprajn infanojn.

— Se mia domo estus forbrulinta — li parolis al si — kaj kune miaj gemoj, miaj etruriaj vazoj kaj aleksandriaj vitraĵoj kaj korintaj kupraĵoj, eble Nero efektive forgesus la ofendon. Je Polukso! Mi nur pensu, ke nur de mi dependis esti ĉi-momente prefekto de la pretorianoj. Mi deklarus Tigellinuson la bruliginto, kiu li cetere estas, mi vestus lin per dolora tuniko, transdonus al la popolo, mi sekurigus la kristanojn kaj rekonstruus Romon. Kiu scias eĉ, ĉu honestuloj ne prosperus de tiam pli bone. Mi devis tion fari, eĉ nur pro Vinicius. En la okazo de troa laboro mi cedus al li la prefektan oficon — kaj Nero eĉ ne provus konstraŭstari.... Poste Vinicius, se plaĉus al li, kristanigu ĉiujn pretorianojn kaj eĉ la cezaron mem, tio ja neniel min ĝenus! Nero pia, Nero virta kaj kompatema — ĝi estus eĉ amuza spektaklo.

Kaj lia senzorgemo estis tiel granda, ke li komencis rideti. Sed post momento lia penso direktiĝis aliflanken. Ŝajnis al li, ke li estas en Antiumo kaj ke Paŭlo el Tarso parolas al li:

„Vi nomas nin malamikoj de la vivo, sed respondu al mi, Petronius: se la cezaro estus kristano kaj agus laŭ nia instruo, Ĉu tiam via vivo ne estus pli sekura kaj pli sendanĝera?”

Kaj, rememofinte tiujn ĉi vortojn, li parolis al si plu:

— Je Kastoro! Kiom da kristanoj oni elmurdos ĉi tie, tiom da novaj Paŭlo trovos, ĉar, se la mondo ne povas bazi sin sur kanajleco, tiam li estas prava.... Sed kiu scias ĉu ĝi ne povas, se ĝi bazas sin. Mi mem, kiu lernis ne malmulte, ne ellernis, kiel esti sufiĉe granda kanajlo, kaj tial mi devos fine distranĉi miajn vejnojn. ... Sed tia devus ja esti la fino, kaj se ĝi eĉ ne estus tia, ĝi estus alia. Mi bedaŭras mian Eunicen kaj mian vazon el murho, sed Eunice estas libera, kaj la vazo iros kun mi...... Ahenobarbus ricevos ĝin en neniu okazo! Mi bedaŭras ankaŭ Viniciuson. Cetere, kvankam mi malpli enuis en la lasta tempo, ol antaŭe, mi estas preta. En la mondo estas belo, sed la homoj pliparte estas tiel fiaj, ke ne valoras bedaŭri la vivon. Kiu sciis vivi, devas scii morti. Kvankam mi apartenis al la aŭgustanoj, mi estis homo pli libera, ol ili supozas.

Ĉe tio li movis la ŝultrojn.

— Ili eble pensas tie, ke ĉi-momente tremas miaj genuoj kaj timo hirtigas la harojn sur mia kapo, dume mi, reveninte hejmen, banos min en viola akvo, poste mia orharulino mem ŝmiros min kaj post la manĝo ni ordonos kanti al ni plurvoĉe tiun himnon al Apolono, kiun komponis Anthemios. Mi mem diris iam: ne valoras pensi pri la morto, ĉar ĝi mem pensas pri ni, sen nia helpo. Admirinde tamen estus, se efektive ekzistus iaj Elizeaj kampoj, kaj sur ili la ombroj.... Eunice venus iam al mi kaj ni vagadus kune sur herbejoj, kovritaj de asfodeloj. Mi trovus ankaŭ societon pli bonan, ol ĉi tie.... Kiaj arlekenoj! kiaj artifikistoj, kia plebo abomena, sen gusto kaj poluro! Dek arbitroj de eleganteco ne ŝanĝus tiujn Trimalchionojn en decajn homojn. Je Persefono! mi havas ilin sufiĉe!

Kaj li rimarkis kun miro, ke jam io dividis lin de tiuj homoj. Li konis ja ilin bone kaj sciis antaŭe, kion pensi pri ili, nun tamen ili ekŝajnis al li pli malproksimaj kaj pli malestimindaj, ol ordinare. Vere li havis ilin sufiĉe.

Sed poste li komencis konsideri sian situacion. Dank’ al sia penetremo li komprenis, ke la pereo ne tuj lin minacas. Nero profitis ja la konvenan momenton, por eldiri kelkajn belajn, noblajn vortojn pri amikeco, pri pardono, kaj certagrade ligis per ili siajn manojn. Li devos nun serĉi pretekston, kaj antaŭ ol li ĝin trovos, povas pasi multe da tempo. Antaŭ ĉio li aranĝos cirkludon kun kristanoj — parolis al si Petronius — nur poste li ekpensos pri mi, kaj se tiel estas, ne valoras fari al si zorgojn, nek ŝanĝi la vivmanieron. Pli proksima danĝero minacas Viniciuson.

Kaj de tiu ĉi momento li pensis jam sole pri Vinicius, kiun li decidis savi. La sklavoj portis rapide la portilon meze de ruinoj, cindramasoj kaj kamentuboj, de kiuj plenaj estis ankoraŭ Carinae, sed li ordonis al ili kuri tutforte, por atingi plej baldaŭ la hejmon. Vinicius, kies insula forbrulis, loĝis ĉe li kaj feliĉe estis hejme.

— Ĉu vi vidis hodiaŭ Ligian? — demandis Petronius, enirante.

— Mi ĵus revenis de ŝi.

— Aŭskultu, kion mi diros, kaj ne perdu la tempon por demandoj. Oni decidis hodiaŭ ĉe la cezaro atribui al la kristanoj la bruligon de Romo. Minacas ilin persekutado kaj torturoj. Oni ilin ekĉasos en plej proksimaj momentoj. Prenu Ligian kaj forkuru senprokraste, eĉ trans Alpojn aŭ en Afrikon. Kaj rapidu, ĉar de Palatino pli proksime estas al Transtibro, ol de ĉi tie!

Vinicius estis efektive tro bona soldato, por perdi la tempon por superfluaj demandoj. Li aŭskultis kun brovoj kuntiritaj, kun vizaĝo atenta kaj severa, sed sen teruro. Videble la unua sento, kiu vekiĝadis en lia naturo kontraŭ danĝero, estis la preteco al batalo kaj kontraŭstaro.

— Mi iras — li diris.

— Unu vorton pli: prenu sakon da oro, prenu armilon kaj aron de viaj sklavoj-kristanoj. Se bezone — forkaptu ŝin atake!

Vinicius jam estis en la pordo de la atrium.

— Sendu al mi sciigon per sklavo — vokis Petronius post la foriranto.

Kaj, restinte sola, li komencis paŝi laŭlonge de la kolonoj, Ornamantaj la atrium, pensante pri tio, kio okazos. Li sciis, ke Ligia kaj Linus revenis jam post la brulo en sian antaŭan loĝejon, kiu, same kiel pliparto de Transtibro, evitis pereon, kaj tio ĉi estis malfavora cirkonstanco, ĉar alie ne estus facile trovi ilin en la amasoj. Li esperis tamen, ke neniu ja scias sur Palatino, kie ili loĝas, kaj sekve ke Vinicius antaŭos la pretorianojn. Venis al li ankaŭ la ideo, ke Tigellinus, volante elĉasi unufoje kiel eble plej multajn kristanojn, devas streĉi la reton tra la tuta Romo, tio estas dividi la pretorianojn en malgrandajn grupojn. Se oni sendos ne pli, ol dek homojn, por ŝin kapti — li pensis — la liga titano mem rompos al ili la ostojn, kiom do pli certe, se helpos lin Vinicius. Kaj pensante pri tio, li rekuraĝiĝis. Kontraŭstari armite la pretorianojn signifis, vere, preskaŭ la samon, kiel komenci militon kontraŭ la cezaro. Petronius sciis ankaŭ, ke se Vinicius savos sin de la venĝo de Nero, tiu venĝo povos fali sur lin, sed li nemulte zorgis pri tio. Kontraŭe, la penso, ke li konfuzos la planojn al Nero kaj Tigellinus, gajigis lin. Li decidis avari por tio nek monon, nek homojn, kaj ĉar Paŭlo el Tarso konvertis ankoraŭ en Antiumo plimulton de liaj sklavoj, li povis esti certa, ke en la defendo de kristanino li povas fidi ilian pretecon kaj oferemon.

Eniro de Eunice interrompis lian meditadon. Je ŝia vido ĉiuj liaj embarasoj kaj zorgoj malaperis for. Li forgesis la cezaron, la malfavoron, kiu lin trafis, la malnoblajn aŭgustanojn, la persekutadon, minacantan al la kristanoj, Viniciuson kaj Ligian, kaj rigardis sole ŝin per la okuloj de estetikulo, kiu adoras belan formon, kaj de amanto, al kiu el tiu ĉi formo spiras amo. Ŝi, vestita per travidebla Coa vestis, el sub kiu trabrilis ŝia roza korpo, estis efektive belega, kiel diino. Sentante sin krom tio adorata kaj amante lin per la tuta animo, ĉiam avida je liaj karesoj, ŝi komencis flami de ĝojo, kvazaŭ ne konkubino ŝi estus, sed senkulpa knabino.

— Kion vi diros, Ĥarito? — demandis Petronius, etendante al ŝi la brakojn.

Kaj ŝi, klinante al li sian oran kapon, respondis:

— Sinjoro, venis Anthemios kun kantistoj kaj demandas, ĉu vi volos aŭskulti lin hodiaŭ?

— Li atendu. Li kantos al ni dum la tagmanĝo sian himnon al Apolono. Ĉirkaŭe estas ankoraŭ ruinoj kaj cindroj, kaj ni aŭskultos himnon al Apolono! Je la boskoj de Pafoso! kiam mi vidas vin en tiu ĉi Coa vestis, ŝajnas al mi, ke Afrodito vualis sin per ĉielteksaĵo kaj staras antaŭ mi.

— Ho sinjoro! — diris Eunice.

— Venu ĉi tien, Eunice, metu la brakojn ĉirkaŭ mian kolon kaj donu al mi vian buŝon.... Ĉu vi min amas?

— Mi ne pli amus Zeŭson.

Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis la buŝon al lia buŝo, tremante pro feliĉo en liaj brakoj.

Sed post momento Petronius diris:

— Kaj se ni devus disiĝi?

Eunice rigardis kun subita timo en liajn okulojn:

— Kion vi diras, sinjoro?....

— Ne timu!.... Ĉar vidu, kiu scias, ĉu mi ne devos iri malproksiman vojaĝon....

— Kuprenu min....

Sed Petronius ŝanĝis subite la temon de la interparolo kaj demandis:

— Diru al mi, ĉu sur la ĝardenaj herbejoj estas asfodeloj?

— En la ĝardeno la cipresoj kaj la herbejoj flaviĝis de la brulo, forfalis la folioj de la mirtoj kaj la tuta ĝardeno aspektas kvazaŭ morta.

— La tuta Romo aspektas kvazaŭ morta, kaj baldaŭ ĝi estos vera tombejo. Ĉu vi scias, ke estas eldonota edikto kontraŭ la kristanoj kaj komenciĝos persekutado, dum kiu pereos miloj da homoj?

— Pro kio oni ilin punos, sinjoro? Ili estas homoj bonaj kaj trankvilaj.

— Ĝuste pro ĉi tio.

— Ni do veturu marborden. Viaj diaj okuloj ne ŝatas rigardi sangon.

— Bone, sed dume mi devas bani min. Venu en la elaeothesium ŝmiri miajn brakojn. Je la zono de Cypria! neniam ankoraŭ vi ŝajnis al mi tiel belega. Mi ordonos fari por vi bankuvon en la formo de konko, kaj vi estos en ĝi, kiel multekosta perlo.... Venu, Orhara.

Li foriris, kaj horon poste kun rozkronoj sur la kapoj, kun nebulvualitaj okuloj ili kuŝiĝis antaŭ tablo, kovrita per oraj manĝiloj. Servis ilin knabetoj, alivestitaj kiel amoroj, kaj ili, trinkante glutojn da vino el pokaloj, ĉirkaŭvolvitaj per hedero, aŭskultis himnon al Apolono, kantatan ĉe la sono de harpoj sub la direkto de Anthemios. Kion povis por ili signifi, ke ĉirkaŭ la domo etendis sin supren el ruinoj kamentuboj de domoj, ke ventblovoj disportadis la cindrojn de Romo. Ili sentis sin feliĉaj kaj pensis nur pri la amo, kiu ŝanĝadis ilian vivon kvazaŭ en dian sonĝon.

Sed, antaŭ ol la himno estis finita, eniris en la manĝejon la estro de la atrium.

— Sinjoro — diris li per voĉo, en kiu vibris maltrankvilo — centuriestro kun taĉmento da pretorianoj staras antaŭ la pordego kaj laŭ ordono de la cezaro deziras paroli kun vi. La kantado kaj la sonoj de la harpoj ĉesis La maltrankvilo ekposedis ĉiujn ĉeestantojn, ĉar la cezaro en la rilatoj kun siaj amikoj ne uzis ordinare pretorianojn kaj ilia alveno en tiu tempo anoncis nenion bonan. Petronius sola ne elmontris eĉ plej etan emocion kaj diris, kiel parolas homo, tedata per senĉesaj alvokoj:

— Oni povus lasi min trankvile tagmanĝi.

Poste li turnis sin al la atriensis: — Li eniru.

La sklavo malaperis post la kurteno; momenton poste aŭdiĝis pezaj paŝoj kaj en la triclinium eniris konata al Petronius centestro Aper, komplete armita, kun fera kasko sur la kapo.

— Nobla sinjoro — li diris — jen letero de la cezaro.

Petronius etendis maldiligente sian blankan manon, prenis la tabuletojn kaj, ĵetinte al ili rigardon, transdonis ilin kun plena trankvilo al Eunice.

— La cezaro legos hodiaŭ vespere novan kanton el Troica — li diris — kaj invitas min, ke mi venu.

— Estas al mi ordonite nur transdoni la leteron — diris la centestro.

— Jes. Ne estos respondo. Sed eble vi, centestro, sidiĝos kun ni por momento kaj trinkos pokalon da vino?

— Dankon al vi, nobla sinjoro. Pokalon da vino mi volonte trinkos je via sano, sed sidiĝi mi ne povas, ĉar mi estas en servo.

— Kial oni transdonis la leteron al vi, anstataŭ sendi ĝin pere de sklavo?

— Mi ne scias, sinjoro. Eble tial, ke oni min sendis samdirekten en alia afero.

— Mi scias — diris Petronius — kontraŭ la kristanoj.

— Jes, sinjoro.

— Ĉu oni komencis la kaptadon antaŭ longe?

— Kelkajn taĉmentojn oni sendis Transtibron jam antaŭ la tagmezo.

Dirinte ĉi tion, la centuriestro verŝis el la pokalo iom da vino honore al Marso, poste eltrinkis ĝin kaj diris:

— Donu al vi la dioj, kion vi volas, sinjoro.

— Prenu ankaŭ tiun ĉi pokalon — diris Petronius.

Poste li donis signon al Anthemios, ke li finu la himnon al Apolono.

— La Kuprobarba komencas mokludi kun mi kaj kun Vinicius — li parolis al si mem, kiam la harpoj eksonis denove. — Mi divenas lian intencon! Li volis min teruri, alsendante la inviton pere de centuriestro. Oni demandos vespere la centestron, kiel mi lin akceptis. Ne, vi ne ĝojos tro multe, malica kaj kruela pupaĉo. Mi scias, ke la ofendon vi ne forgesos, ke mi ne evitos pereon, se vi tamen pensas, ke mi, rigardos petege en viajn okulojn, ke vi vidos sur mia vizaĝo timon kaj humilecon, vi eraras.

— La cezaro skribas: „Venu, se vi deziras” — diris Eunice Ĉu vi iros?

— Mi estas en bonega humoro kaj mi povas aŭskulti eĉ liajn versaĵojn, do mi iros, tiom pli, ke Vinicius ne povas iri.

Efektive, post la tagmanĝo kaj post la ordinara promeno li konfidis sin en la manojn de sklavinoj, frizantaj la harojn, kaj de sklavinoj, ondigantaj la faldojn. Horon poste, bela, kiel dio, li ordonis porti sin sur Palatinon. La horo estis malfrua, la vespero varma, la luno brilis tiel lume, ke la lampadarii, irantaj antaŭ la portilo, estingis la torĉojn. Sur la stratoj kaj meze de la rubamasoj vagis duonebriaj de vino aroj da homoj, vestitaj per hedero kaj lonicero, portantaj en la manoj branĉetojn de mirto kaj laŭro, kiujn al ili havigis la cezaraj ĝardenoj. Abundo da greno kaj espero de cirkludoj plenigis per ĝojo la homajn korojn. Kelkloke oni kantis kantojn, glorantajn la „dian nokton” kaj amon; kelkloke oni dancis ĉe la lunlumo; kelkfoje la sklavoj devis voki pri loko por la portilo de la „nobla Petronius”, kaj tiam la amaso disŝovadis sin, voĉante ekkriojn honore al sia favorato.

Li dume pensis pri Vinicius kaj miris, ke li ricevis de li nenian sciigon. Li estis epikurano kaj egoisto, tamen, rilatante jen kun Paŭlo el Tarso, jen kun Vinicius, kaj aŭdante ĉiutage pri la kristanoj, li iom aliiĝis, kvankam li mem tion ne sciis. Blovis al li de ili ia vento, kiu ĵetis en lian animon nekonatajn semojn. Ekster la propra persono komencis lin interesi aliaj homoj, al Vinicius li havis cetere ĉiam amon, ĉar ankoraŭ en sia infaneco li tre amis lian patrinon, sian fratinon, kaj nun, preninte parton en liaj aferoj, li rigardis ilin ankaŭ kun tia intereso, kvazaŭ li rigardus ian tragedion.

Li ne perdis la esperon, ke Vinicius antaŭvenis la pretorianojn kaj forkuris kun Ligia, aŭ eventuale, ke li rekaptis ŝin atake. Sed li preferus havi certecon, ĉar li antaŭvidis, ke eble li devos respondi diversajn demandojn, al kiuj li preferus esti preparita.

Haltinte antaŭ la, domo de Tiberius, li eliris el la portilo kaj post momento eniris en la atrium, plenan jam de aŭgustanoj. La hieraŭaj amikoj, kvankam mirigis ilin, ke li estis invitita, forŝovadis sin ankoraŭ de li, sed li paŝis meze de ili, belega, en, maniero facila, senzorga kaj kun tia certeco, kvazaŭ li mem povus disponi favorojn. Kelkaj do, vidante lin, maltrankviliĝis en la animo, ĉu ne estis tro frue elmontri al li indiferentecon. La cezaro ŝajnigis tamen, ke li ne vidas Petroniuson kaj ne respondis al lia saluto, ŝajnigante sin okupita per interparolo. Aliflanke proksimiĝis al li Tigellinus kaj diris:

— Bonan vesperon, arbitro de eleganteco. Ĉu ĉiam ankoraŭ vi asertas, ke ne la kristanoj bruligis Romon?

Petronius movis la ŝultrojn kaj, frapetante lin sur la skapolon, kiel liberigiton, respondis:

— Vi scias same bone, kiel mi, kion opinii pri tio.

— Mi ne kuraĝas kompari min kun via saĝeco.

— Kaj vi estas parte prava, ĉar en tiu okazo, kiam la cezaro legos nun al ni novan kanton el Troica, vi devus, anstataŭ krii, kiel pavo, eldiri ian sensencan frazon.

Tigellinus ekmordis la lipojn. Li ne estis tre kontenta, ke la cezaro decidis deklami hodiaŭ novan kanton, ĉar tio ĉi prezentis kampon, sur kiu li ne povis konkuri kun Petronius. Efektive, dum la deklamado Nero malgraŭvole, pro la malnova kutimo, turnadis la okulojn al Petronius, zorge atentante, kion li legos en lia vizaĝo. Kaj tiu ĉi aŭskultis, levante iafoje la brovojn, iafoje kapjesante, iafoje streĉante la atenton, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu li bone aŭdis. Kaj poste li aŭ laŭdis, aŭ kritikis, postulante korektojn aŭ poluron de kelkaj versoj. Nero mem sentis, ke aliaj en troigitaj laŭdoj celas nur la propran bonon, dum li nur sola okupas sin per la poezio por la poezio mem, li sola estas kompetenta, kaj se li ion laŭdas, oni povas esti certa, ke la verso; meritas laŭdon. Kaj iom post iom li komencis paroli kun li, diskuti, kaj fine, kiam Petronius esprimis dubon pri trafeco de iu parolturno, la cezaro diris al li:

— Vi vidos en la lasta kanto, kial mi ĝin uzis.

— Ha! — ekpensis Petronius — do mi ĝisvivos la lastan kanton.

Kaj pluraj, aŭdinte ĉi tion, parolis al si mem:

— Ve al mi! Petronius, havante lasitan tempon, povas reakiri la favoron kaj faligi eĉ Tigellinuson.

Kaj denove oni komencis proksimiĝadi al li. Sed la fino de la vespero estis malpli feliĉa, ĉar la cezaro en la momento, kiam Petronius lin adiaŭis, demandis subite kun kuntiritaj palpebroj kaj kun vizaĝo kune malica kaj ĝojplena:

— Kaj kial Vinicius ne venis?

Se Petronius estus certa, ke Vinicius kaj Ligia jam estas ekster la urbaj pordegoj, li redirus: „Li edziĝis laŭ via permeso sedi forveturis”. Sed, vidante strangan rideton de Nero, li rediris: — Via invito, ho dia, ne trovis lin hejme.

— Diru al li, ke mi plezure lin vidos — respondis Nero — kaj diru al li en mia nomo, ke li ne preterlasu la cirkludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.

Petroniuson maltrankviligis tiuj ĉi vortoj, ĉar ŝajnis al li, ke ili rilatas rekte al Ligia. Enirinte la portilon, li ordonis porti sin hejmen eĉ pli rapide, ol matene. Ĝi ne estis tamen facila afero. Antaŭ la domo de Tiberius staris amaso densa kaj brua, ebria, kiel antaŭe, tamen ne kantanta, ne dancanta, sed kvazaŭ agitita. De malproksime aŭdiĝadis iaj krioj, kiujn Petronius komence ne povis kompreni, sed kiuj potenciĝadis, kreskis kaj fine ŝanĝis sin en unu sovaĝan muĝon;

— La kristanojn al leonoj!!

La brilaj portiloj de la korteganoj movis sin antaŭen meze de la hurlanta amaso. El la fundoj de bruligitaj stratoj alkuradis ĉiam novaj aroj, kiuj, ekaŭdinte la ekkrion, komencis ĝin ripeti. Oni transdonadis el buŝo al buŝo la famon, ke la kaptado daŭras jam de la tagmezo, ke oni kaptis jam multegajn brulmetintojn, kaj baldaŭ sur ĉiuj nove skizitaj kaj malnovaj stratoj, en malvastejoj, falintaj en rubojn, ĉirkaŭ Palatino, sur ĉiuj montaĵoj kaj en ĉiuj ĝardenoj, tra la tuta larĝa kaj longa Romo sonis ekkrioj ĉiam pli furiozaj:

— La kristanojn al leonoj!!

— Brutaro — ripetadis Petronius — popolo inda je la cezaro!

Kaj li komencis pensi, ke tia mondo, bazita sur perforto, sur krueleco, pri kiu eĉ barbaroj havis nenian imagon, sur krimoj kaj sur furioza diboĉado, ne povas tamen daŭri. Romo estis estro de la mondo, sed ankaŭ absceso de la mondo. Spiris de ĝi kadavra odoro. Sur la putran vivon estis falanta la ombro de morto. Ofte oni parolis pri tio eĉ inter la aŭgustanoj, sed antaŭ la okuloj de Petronius neniam pli klare ekstaris tiu ĉi vero, ke tiu florkronita ĉaro, sur kiu staras, kiel triumfanto, Romo, trenante post si katenitan araĉon de nacioj, iras al abismo. La vivo de la mondreganta urbego ekŝajnis al li ia arlekena procesio kaj ia orgio, kiu tamen devas finiĝi.

Li komprenis nun, ke sole la kristanoj havas iajn novajn bazojn de la vivo, sed li kredis, ke el la kristanoj restos baldaŭ neniu. Kaj tiam?

La arlekena procesio iros pluen sub la komando de Nero, kaj se Nero pasos, troviĝos iu alia, same aŭ pli malbona, ĉar kun tia popolo kaj tiaj patricioj estas neniaj kaŭzoj, ke troviĝu iu pli inda. Estos nova orgio, kaj krome ĉiam pli malnobla kaj pli abomena.

Kaj orgio ne povas daŭri eterne; oni devas post ĝi iri dormi, simple pro nura laceco.

Pensante pri tio ĉi, Petronius mem eksentis sin treege laca. Ĉu valoras vivi, kaj plie, vivi en necerteco pri la morgaŭa tago nur tial, por rigardi similan ordon de la mondo? La genio de morto ne estas ja malpli bela, ol la genio de dormo, kaj ankaŭ li havas flugilojn ĉe la brakoj.

La portilo haltis antaŭ la pordo de la domo, kiun la gardema pordisto tuj malfermis.

— Ĉu la nobla Vinicius revenis? — demandis lin Petronius.

— Antaŭ momento, sinjoro — respondis la sklavo.

— Sekve li ŝin ne rekaptis! — ekpensis Petronius.

Kaj, deĵetinte la togon, li enkuris en la atrium. Vinicius sidis sur tripiedo, kun kapo mallevita preskaŭ ĝis la genuoj kaj kun manoj sur la kapo, sed je la bruo de la paŝoj li levis sian ŝtonsimilan vizaĝon, en kiu nur la okuloj febre brilis.

Vi venis tro malfrue? — demandis Petronius.

— Jes. Oni malliberigis ŝin antaŭtagmeze.

Sekvis momento de silento.

— Vi vidis ŝin?

— Ĵes.

— Kie ŝi estas?

— En la Mamertina malliberejo.

Petronius ektremis kaj komencis rigardi Viniciuson per demandaj okuloj.

Tiu ĉi komprenis.

— Ne! — li diris. — Oni ne metis ŝin en Tulianum,[4] nek eĉ en la mezan malliberejon. Mi subaĉetis la gardiston, ke li cedu al ŝi sian ĉambreton. Ursus kuŝiĝis ĉe la sojlo kaj gardas ŝin.

— Kial Ursus ne defendis ŝin?

— Oni alsendis kvindek pretorianojn. Cetere Linus malpermesis al li.

— Kaj Linus? — Linus estas mortanta. Tial oni lin ne prenis.

— Kion vi intencas?

— Savi ŝin aŭ morti kun ŝi. Mi ankaŭ kredas je Kristo.

Vinicius parolis ŝajne trankvile, sed en lia voĉo estis io tiel korŝira, ke la koro de Petronius ektremis de sincera kompato.

— Mi vin komprenas — li diris — sed kiel vi volas ŝin savi?

— Mi subaĉetis la gardistojn, unue tial, por sekurigi ŝin de ofendoj, kaj due, ke ili ne malhelpu ŝian forkuron.

— Kiam ĝi devas okazi?

— Ili respondis, ke ili ne povas transdoni ŝin al mi senprokraste, ĉar ili timas la respondecon. Kiam la malliberejoj pleniĝos per amasoj da homoj kaj kiam oni perdos la kalkulon de la malliberuloj, tiam ili redonos ŝin al mi. Sed tio ĉi estas lasta rimedo. Antaŭe vi savu ŝin kaj min! Vi estas amiko de la cezaro. Li mem donis al mi Ligian. Iru al li kaj savu min!

Petronius, anstataŭ respondi, vokis sklavon kaj, ordoninte al li alporti du malhelajn mantelojn kaj du glavojn, turnis sin al Vinicius.

— Envoje mi rakontos al vi — li diris — Dume prenu mantelon, prenu armilon kaj ni iru en la malliberejon. Tie donu al la gardistoj cent mul sestercojn, donu sumon duoblan aŭ kvinoblan, ke ili nur ellasu Ligian senprokraste. Alie estos tro malfrue.

— Ni iru — diris Vinicius.

Kaj post momento ambaŭ troviĝis sur la strato.

— Kaj nun aŭskultu min — diris Petronius. — Mi ne volis perdi la tempon. Mi estas de hodiaŭ en malfavoro- Mia propra vivo kvazaŭ pendas sur hareto kaj tial mi povas nenion efiki ĉe la cezaro. Pli malbone eĉ! Mi estas certa, ke li agus kontraŭ mia peto. Se tiel ne estus, ĉu mi konsilus al vi, ke vi forkuru kun Ligia aŭ rekaptu ŝin? En tiu okazo, se vi sukcesus forkuri, la kolero de la cezaro direktus sin kontraŭ mi. Sed pli verŝajne li farus hodiaŭ ion laŭ via peto, ol laŭ mia. Ne kalkulu tamen ankaŭ je tio ĉi. Eligu ŝin el la malliberejo kaj forkuru! Nenio pli restas al vi. Kiam tio ĉi ne sukcesos, venos la vico por aliaj rimedoj. Dume sciu, ke oni malliberigis Ligian ne nur pro la kredo je Kristo. Ŝin kaj vin persekutas la kolero de Poppaea. Ĉu vi memoras, ke vi ofendis la aŭgustinon kaj ke vi rifuzis ŝian amon? Ŝi scias, ke vi rifuzis ĝin pro Ligia, kiun eĉ sen tiu ĉi kaŭzo ŝi ekmalamis de la unua rigardo. Ŝi ja penis jam antaŭe pereigi Ligian, atribuante al ŝiaj sorĉoj la morton de sia infano. En tio, kio okazis, estas la mano de Poppaea! Per kio vi povas klarigi, ke Ligia estis malliberigita la unua? Kiu povis montri la domon de Linus? Mi diras al vi, ke oni spionis ŝin jam delonge! Mi scias, ke mi disŝiras vian animon kaj senigas vin de la lastaj esperoj, sed mi tion diras al vi tial, ke se vi ŝin ne liberigos, antaŭ ol venos al ili la ideo, ke vi tion provos, tiam vi ambaŭ pereos.

— Jes! Mi komprenas! — respondis Vinicius.

La stratoj pro la malfrua horo estis malplenaj, tamen la pluan interparolon rompis al ili iranta de kontraŭe ebria gladiatoro, kiu ŝanceliĝis sur Petroniuson tiel, ke li apogis sin per la mano sur lian ŝultron, ĉirkaŭblovante lian vizaĝon per vinsaturita spiro kaj kriante per raŭka voĉo:

— La kristanojn al leonoj!

— Mirmilono — diris trankvile Petronius — akceptu bonan konsilon kaj iru vian vojon.

Tiam la ebriulo ekkaptis subite lian ŝultron ankaŭ per la alia mano:

— Kriu kune kun mi, aŭ mi rompos al vi la nukon: la kristanojn al leonoj!

Sed la nervoj de Petronius havis jam sufiĉe de tiuj krioj. De la momento de la eliro el Palatino ili sufokis lin, kiel inkubo, kaj ŝiris liajn orelojn, do, kiam li ekvidis krome super si levitan pugnon de la grandegulo, elĉerpiĝis la mezuro de lia pacienco.

— Amiko — li diris — vi odoras vinon kaj malhelpas al mi.

Kaj tiel parolante, li enbatis en lian bruston ĝis la tenilo mallongan glavon, per kiu li armis sin, elirante el la domo, poste, preninte Viniciuson sub la brakon, li parolis plu, kvazaŭ nenio estus okazinta:

— La cezaro diris al mi hodiaŭ: „Diru en mia nomo al Vinicius, ke li ne preterlasu la cirkludojn, en kiuj partoprenos kristanoj.” Ĉu vi komprenas, kion ĝi signifas? Oni volas fari al si spektaklon el via doloro. Ĝi estas afero decidita. Eble tial oni malliberigis ĝis nun nek vin, nek min. Se vi ne sukcesos ŝin tuj eligi, tiam.... mi ne scias!.... Eble Acte propetos por vi, sed ĉu ŝi ion efikos?.... Viaj siciliaj posedaĵoj povus ankaŭ eksciti la avidon de Tigellinus. Provu!

— Mi donos al li ĉion, kion mi posedas — respondis Vinicius.

De Carinae al Forumo ne estis tre malproksime, baldaŭ do ili alvenis. La nokto komencis jam paliĝadi kaj la muroj de la kastelo estis jam klare videblaj en la ombro.

Subite, kiam ili flankiĝis al la Mamertina malliberejo, Petronius haltis kaj diris:

— Pretorianoj!.... Tro malfrue!

La malliberejon ĉirkaŭis efektive duobla vico da soldatoj. La krepusko arĝente koloris iliajn ferajn kaskojn kaj la akrajojn de la lancoj.

La vizago de Vinicius iĝis pala, kiel marmoro.

— Ni iru — diris li.

Post momento ili ekstaris antaŭ la vico. Petronius, kiu, dotite per neordinara memoro, konis ne nur la ĉefulojn, sed preskaŭ ĉiujn soldatojn de la pretorio, rimarkis tuj konatan al si kohortestron kaj faris al li signon.

— Jen kio, Niger? — li diris — oni ordonis al vi gardi la malliberejon?

— Jes, nobla Petronius. La prefekto timis, ke oni povus provi rekapti la brulmetintojn.

— Ĉu estas al vi ordonite neniun enlasi? — demandis Vinicius.

— Ne, sinjoro. Konatoj vizitados la malliberulojn kaj tiel ni kaptos pli da kristanoj.

— Sekve enlasu min — diris Vinicius.

Kaj, preminte la manon al Petronius, li diris al li:

— Vidigu kun Acte, kaj mi venos ekscii, kian respondon ŝi donis al vi....

— Venu — rediris Petronius.

En la sama momento sub la tero kaj trans la dikaj muroj aŭdiĝis kantado. La kanto, komence malklara kaj obtuza, kreskis ĉiam pli. Voĉoj viraj, virinaj kaj infanaj ligis sin en unu harmonian ĥoron. La tuta malliberejo komencis en la silento de la krepusko kanti, kiel harpo. Sed tio ne estis voĉoj de plendo, nek de malespero. Kontraŭe, sonis en ili ĝojo kaj triumfo.

La soldatoj rigardis sin reciproke kun miro. Sur la ĉielo aperis la unuaj oraj kaj rozaj briloj de la tagiĝo.



ĈAPITRO LII


La ekkrio: „La kristanojn al leonoj!” sonis senĉese en ĉiuj kvartaloj de la urbo. En la unua momento ne nur neniu dubis, ke ili estas la veraj kaŭzintoj de la malfeliĉo, sed neniu volis eĉ dubi, ĉar ilia puno devis prezenti grandiozan amuzon por la popolo. Sed disvastiĝis la kredo, ke la malfeliĉo ne alprenus tiel teruran amplekson sen kolero de la dioj, oni ordonis do fari en la temploj piacula, t.e. purigajn oferojn. Laŭ la inspiro de la Sibilaj libroj la senato aranĝis solenaĵojn kaj publikajn preĝojn al Vulkano, Cereso kaj Prozerpino. Matronoj faris oferojn al Junono; en granda procesio ili iris al la marbordo, por ĉerpi iom da akvo kaj ŝprucigi ĝin sur la statuon de la diino. Edziniĝintaj virinoj preparis festenojn por la dioj[5]kaj pasigadis la noktojn maldorme. La tuta Romo puriĝadis de pekoj, faradis oferdonojn kaj petis pardonon de la Senmortuloj. Kaj dume meze de la ruinoj oni vojskizis novajn stratojn. Tie kaj ie oni metis jam la fundamentojn de novaj, grandiozaj domoj, palacoj kaj temploj. Antaŭ ĉio tamen oni konstruis kun senekzempla rapideco grandegajn lignajn amfiteatrojn, kie devis morti la kristanoj. Tuj post la interkonsilo en la domo de Tiberius oni sendis al la prokonsuloj la ordonojn, ke ili havigu sovaĝajn bestojn. Tigellinus malplenigis la bestejojn de ĉiuj italaj urboj, ne esceptante la malpli grandajn. En Afriko oni aranĝis laŭ lia ordono grandegan ĉason, en kiu devis partopreni la tuta loka loĝantaro. Oni venigadis elefantojn kaj tigrojn el Azio, krokodilojn kaj hipopotamojn el Nilo, leonojn el Atlaso, lupojn kaj ursojn el Pireneoj, furiozajn hundojn el Hibernio, hundojn-molosojn el Epiro, bubalojn kaj grandegajn timindajn urojn el Germanujo. Pro la nombro de la malliberigitoj la cirkludoj devis per sia amplekso superi ĉion, kion oni vidis ĝis nun. La cezaro deziris dronigi la memoron pri la brulo en sango kaj ebriigi per ĝi Romon, neniam do iu sangoverŝado promesis esti pli brila. La ĝojeskcitita popolo helpis al la vigiloj kaj pretorianoj kapti la kristanojn. Ĝi ne estis afero malfacila, ĉar tutaj iliaj aroj, tendostarantaj ankoraŭ kune kun la aliaj loĝantoj meze de la ĝardenoj, laŭte konfesadis sian kredon. Kiam oni ilin ĉirkaŭadis, ili surgenuiĝadis kaj, kantante kantojn, lasadis sin forkapti sen ia kontraŭstaro. Sed ilia pacienco grandigadis nur la koleron de la popolo, kiu, ne komprenante ĝian kialon, atribuis ĝin al ilia ŝtonkoreco kaj krimobstineco. Furiozo ekregis la persekutantojn. Okazis iafoje, ke la amaso rabis kristanojn el la manoj de soldatoj kaj disŝiris ilin per la propraj manoj; virinojn oni trenis je la haroj en malliberejojn; al infanoj oni frakasis la kapojn kontraŭ ŝtonoj. Miloj da homoj tage kaj nokte trakuradis hurlante la stratojn. Oni serĉis novajn viktimojn inter ruinoj, en kamenoj kaj en keloj. Antaŭ la malliberejoj, ĉe fajroj, ĉirkaŭ bareloj kun vino, oni dancis bakhajn dancojn. Vespere oni aŭskultis kun ravekscito tondrosimilajn muĝojn, kiuj sonis tra la tuta urbo. La malliberejoj estis plenegaj de miloj da homoj. kaj ĉiutage ankoraŭ la stratamaso kaj la pretorianoj alpeladis novajn viktimojn. Kompato estingiĝis. Ŝajnis, ke la homoj forgesis paroli kaj en sovaĝa frenezo memoris nur unu solan ekkrion: „la kristanojn al leonoj!” Venis strange vamegaj tagoj kaj noktoj tiel sufokaj, kiaj estis neniam antaŭe: la aero mem estis kvazaŭ saturita per furiozo, sango kaj krimo.

Kaj al tiu ĉi plenplena mezuro da kruelaĵoj konformis same plenplena mezuro da avido je martireco. La konfesantoj de Kristo iris memvole al morto kaj serĉis ĝin eĉ, ĝis ilin retenis severaj ordonoj de la ĉefoj. Laŭ ilia instrukcio oni komencis kunvenadi nur ekster la urbo, en subterejoj ĉe la vojo Appia kaj en apudurbaj vinberejoj, apartenantaj al patricioj-kristanoj, el kiuj neniu estis ĝis nun malliberigita. Sur Palatino oni sciis delonge, ke al la konfesantoj de Kristo apartenas Flavius, kaj Domitilla, kaj Pomponia Graecina, kaj Cornelius Pudens, kaj Vinicius; la cezaro mem timis tamen, ke la popolo ne lasos al si kredigi, ke tiaj homoj bruligis Romon, kaj ĉar oni celis antaŭ ĉio konvinki la popolon, tial la punon kaj venĝon oni prokrastis ĝis postaj tagoj. Aliaj kredis, ke tiujn ĉi patriciojn savis la influo de Acte. La supozo estis malprava. Petronius, disiĝinte kun Vinicius, iris, vere, al Acte peti ŝian helpon por Ligia, sed ŝi povis al li oferi sole larmojn, ĉar ŝi vivis en forgeso kaj doloro, tiom nur tolerata, kiom ŝi kaŝis sin de Poppaea kaj de la cezaro.

Ŝi vizitis tamen Ligian en la malliberejo, alportis al ŝi vestojn kaj nutraĵon, kaj antaŭ ĉio sekurigis ŝin tiom pli de ofendoj flanke de la jam cetere subaĉetitaj malliberejaj gardistoj.

Petronius tamen, ne povante forgesi, ke sen lia interveno kaj la ideo forpreni Ligian el la domo de Aulusoj la knabino ne estus nun verŝajne en malliberejo, kaj krome, volante venki en la ludo kontraŭ Tigellinus, ne ŝparis tempon, nek klopodojn. En la daŭro de kelkaj tagoj li parolis kun Seneca, kun Domitius Afer, kun Crispinilla, pere de kiu li volis atingi Poppaean, kun Terpnos kaj Diodorus, kun la belega Pythagoras, fine kun Aliturus kaj Paris, al kiuj la cezaro ordinare nenion rifuzis. Kun la helpo de Chrysothemis, kiu estis nun amatino de Vatinius, li penis havigi al si eĉ lian helpon, malavarante al li kaj al la aliaj tiel promesojn, kiel monon.

Sed ĉiuj tiuj klopodoj restis senefikaj. Seneca, necerta pri la propra morgaŭo, komencis persvadi al li, ke la kristanoj, se ili eĉ ne bruligis Romon, devas esti ekstermitaj por ĝia bono; unuvorte, li pravigis la venontan buĉadon per ŝtata racio. Terpnos kaj Diodorus prenis monon, sed faris repage nenion. Vatinius sciigis al la cezaro, ke oni penis lin subaĉeti, kaj nur la sola Aliturus, kiu, komence malamike agordita kontraŭ la kristanoj, nune kompatis ilin, kuraĝis paroli al la cezaro pri la malliberigita knabino kaj propeti por ŝi; li tamen ricevis nenion, krom la respondo:

— Ĉu vi kredas, ke mi havas animon malpli grandan, ol Brutus, kiu por la bono de Romo ne ŝparis la proprajn filojn?

Kaj kiam li ripetis tiun ĉi respondon al Petronius, tiu ĉi diris:

— Se li trovis la komparon kun Brutus, estas jam nenia rimedo.

Li bedaŭris tamen Viniciuson kaj kaptadis lin timo, ĉu li ne atencos la propran vivon. „Nun — li parolis al si — subtenas lin ankoraŭ la klopodoj, kiujn li faras por ŝin savi, ŝia vido kaj la sufero mem, sed kiam ĉiuj rimedoj montriĝos vanaj kaj kiam estingiĝos la lasta fajrero de la espero, je Kastoro! li ne postvivos ŝin kaj ĵetos sin sur glavon”. Petronius komprenis eĉ pli bone, ke oni povas tiel fini, ol ke oni povas tiel ami kaj tiel suferi. Dume Vinicius faris ankoraŭ ĉion, kion povis koncepti lia menso, por savi Ligian. Li vizitadis la aŭgustanojn kaj li, iam tiel fiera, petegis nun, kiel almozon, ilian helpon. Pere de Vitelius li oferis al Tigellinus siajn siciliajn posedaĵojn kaj ĉion, kion la perfekto postulus. Tigellinus tamen, ne volante verŝajne inciti kontraŭ si la aŭgustinon, rifuzis. Iri al la cezaro mem, ĉirkaŭbraki liajn genuojn kaj petegi efikus nenion; Vinicius vere volis eĉ tion ĉi fari, sed Petronius, aŭdinte pri tiu ĉi intenco, demandis:

— Kaj se li rifuzos al vi, se li respondos per ŝerco aŭ per malnobla minaco, kion vi faros?

Je tio ĉi la trajtoj de Vinicius tordiĝis de doloro kaj furiozo, kaj el inter la kunpremitaj makzeloj komencis eliĝadi grinco.

— Jes! — diris Petronius — tial mi ĝin malkonsilas. Vi baros ĉiujn vojojn de savo.

Sed Vinicius ekregis sin kaj, ŝovante la manon sur la frunto, kovrita de malvarma ŝvito, diris;

— Ne! ne! mi estas kristano!....

— Kaj vi forgesos ĉi tion, kiel vi forgesis antaŭ momento. Vi rajtas pereigi vin mem, sed ne ŝin. Memoru, kion suferis antaŭ la morto la filino de Sejanus.

Parolante tiel, li ne estis tute sincera, ĉar li zorgis pli multe pri Vinicius, ol pri Ligia. Li sciis tamen, ke neniel li detenos la junan tribunon de tiel danĝera paŝo, nur sole prezentante al li, ke ĝi povus rezultigi senrevokan pereon por Ligia. Cetere, li estis prava, ĉar sur Palatino oni antaŭvidis venon de la juna tribuno kaj entrepenis konformajn gardrimedojn.

Tamen la sufero de Vinicius superis ĉion, kion la homaj fortoj povas elporti. De la momento, kiam Ligia estis malliberigita kaj kiam falis sur ŝin la brilo de venonta martireco, ne nur li ekamis ŝin centfoje pli multe, sed komencis simple preskaŭ kulti ŝin en la animo, kiel iun superhoman estaĵon. Kaj nun je la penso, ke tiun ĉi estaĵon, kune amegatan kaj sanktan, li devas perdi, ke krom la morto povas trafi ŝin torturoj, pli teruraj, ol la morto mem, la sango koaguladis en liaj vejnoj, la animo ŝanĝadis sin en unu ĝemon kaj konfuziĝadis lia menso. Iafoje ŝajnis al li, ke lian kranion plenigas flamanta fajro, kiu ĝin bruligos aŭ krevigos. Li ĉesis kompreni, kio okazas, li ĉesis kompreni, kial Kristo — tiu kompatema — tiu Dio — ne venas helpi siajn konfesantojn, kial la fulgokovritaj muroj de Palatino ne falegas en la teron, kaj kun ili Nero, la aŭgustanoj, la pretoria tendaro kaj tiu ĉi tuta urbo de krimoj. Li kredis, ke ne povas kaj ne devas esti alie, kaj ke ĉio tio, kion rigardas liaj okuloj, de kio rompiĝas lia animo kaj hurlas la koro, estas sonĝo. Sed la muĝado de la bestoj diradis al li, ke ĝi estas realaĵo; la klakbruo de la hakiloj, el sub kiuj kreskis arenoj, diradis al li, ke ĝi estas realaĵo, kaj konfirmadis tion la bojado de la popolo kaj la plenegaj malliberejoj. Tiam teruriĝadis en li la kredo je Kristo, kaj tiu ĉi teruriĝo estis nova sufero, plej granda eble el ĉiuj.

Dume Petronius diradis al li:

— Memoru, kion antaŭ la morto suferis la filino de Sejanus.



ĈAPITRO LIII


Kaj ĉio montriĝis vana. Vinicius humiliĝis tiagrade, ke li serĉis protekton ĉe liberigitoj kaj sklavoj, tiel de la cezaro, kiel de Poppaea, superpagadis iliajn vanajn promesojn, akiradis al si iliajn favorojn per riĉaj donacoj. Li retrovis la unuan edzon de la aŭgustino, Rufiuson Crispinuson, kaj havigis al si lian leteron; li donacis sian palacon en Antiumo al ŝia unuaedziĝa filo, Rufius, sed li nur kolerigis per tio ĉi la cezaron, kiu malamegis la duonfilon. Per speciala kuriero li sendis leteron en Hispanujon, al la dua edzo de Poppaea, Otho, oferante al li sian tutan havaĵon kaj sin mem — ĝis li rimarkis, ke li estas nur ludaĵo de homoj, kaj ke, se li ŝajnigus, ke la mallibereco de Ligia neniom lin tuŝas, li liberigus ŝin pli facile.

La samon rimarkis ankaŭ Petronius. Dume fluis tago post tago. La amfiteatroj estis finitaj. Oni disdonadis jam la tesserae t.e. enirsignojn por ludus matutinus. Sed ĉi-foje la matena cirkludo, pro la senekzempla amaso da viktimoj, devis longiĝi por tagoj, semajnoj kaj monatoj. Oni ne sciis plu, kie loki la kristanojn. La malliberejoj estis plenegaj kaj regis en ili febro. La puticuli, t.e. komunaj kavoj, kie oni enterigadis sklavojn, komencis esti superplenaj. Naskiĝis timo, ke la malsanoj povus disvastiĝi, oni decidis do rapidi.

Kaj ĉiuj tiuj famoj rebatadis sin je la oreloj de Vinicius, estingante en li la lastajn trabrilojn de la espero. Dum li havis tempon, li povis fari al si la iluziojn, ke li eble ankoraŭ ion atingos, sed nun eĉ tempo plu ne estis La cirkludoj devis komenciĝi. En plej proksimaj tagoj Ligia povis troviĝi en la cirka cuniculum, el kie oni eliradis jam nur sur la arenon. Vinicius, ne sciante, kien ŝin ĵetos la sorto kaj krueleco de la perforto, komencis migri tra ĉiuj cirkoj, subaĉetadi la gardistojn kaj bestistojn, farante al ili postulojn, kiujn ili ne povis plenumi. Iafoje li rimarkadis, ke li laboras jam nur por fari lian morton malpli terura, kaj tiam ĝuste li sentis, ke anstataŭ la cerbo li havas ardantajn karbojn sub la kranio.

Li ne intencis ŝin cetere postvivi kaj decidis perei kune kun ŝi. Sed li esperis, ke la doloro forbruligos eble en li la vivon, antaŭ ol la terura momento alvenos. Liaj amikoj kaj Petronius ankaŭ kredis, ke en plej proksimaj tagoj malfermiĝos antaŭ li la regno de la ombroj. La vizaĝo de Vinicius iĝis nigra kaj simila al tiuj vaksaj maskoj, kiujn oni tenadis en la lararia. En liaj trajtoj ŝtoniĝis miro, kvazaŭ li ne komprenus, kio okazis kaj kio povas okazi. Kiam iu parolis al li, li levadis per senscia gesto la manojn al la kapo kaj, premante la tempiojn, turnadis al la parolanto rigardon teruritan kaj demandan. La noktojn li pasigadis kun Ursus ĉe la pordo de Ligia, kaj se ŝi ordonis al li foriri kaj ripozi, li revenadis al Petronius kaj ofte ĝis la mateno promenis tra la atrium. La sklavoj ofte trovadis lin preĝantan, kun suprenlevitaj manoj, aŭ kuŝantan survizaĝe. Li preĝis al Kristo, ĉar tio ĉi estis la lasta espero. Ĉio montriĝis vana. Ligian povis savi nur miraklo, do Vinicius batis per la frunto la ŝtonajn platojn kaj petegis pri miraklo.

Sed restis al li ankoraŭ tiom da konscio, por kompreni, ke preĝo de Petro pli multe signifas, ol lia. Petro promesis al li Ligian, Petro lin baptis, Petro mem faris miraklojn, li sekve donu al li helpon kaj subtenon.

Kaj en unu nokto li iris serĉi la apostolon. La kristanoj, el kiuj malmultaj jam restis, kaŝis lin nun zorgeme eĉ unuj antaŭ aliaj, timante ke iu, malpli forta en la spirito, povus perfidi lin malgraŭvole aŭ intence. Vinicius, en la ĝenerala konfuzo kaj persekutado tute okupita per la klopodoj por eligi Ligian el la malliberejo, perdis la apostolon de la vido, tiel, ke de la tempo de sia bapto li renkontis lin apenaŭ unu fojon, ankoraŭ antaŭ la komenco de la persekutado. Sed, irinte al tiu fosisto, en kies kabano li estis baptita, li eksciis de li, ke en vinberejo, kuŝanta ekster Porta Salaria, apartenanta al Cornelius Pudens, okazos kunveno de la kristanoj. La fosisto promesis enkonduki tien Viniciuson, certigante, ke ili trovos tie Petron. Efektive, je la krepusko ili eliris kaj, pasinte trans la muregojn, poste irante meze de kavoj, surkreskitaj de kanoj, ili atingis la vinberejon, kuŝantan solece kaj flanke. La kunveno estis okazanta en budo, kie oni ordinare elpremadis vinon. La orelojn de Vinicius atingis ĉe la sojlo la bruo de preĝo, kaj enirinte, li ekvidis ĉe la malklara lumo de lanternoj kelkdek figurojn, genuantajn kaj dronantajn en preĝo. Ili preĝis kvazaŭ litanion: ĥoro da voĉoj, same viraj kiel virinaj, ripetadis ĉiumomente: „Kristo kompatu!” Tremis en tiuj Ĉi voĉoj profunda, korŝira malĝojo kaj doloro.

Petro ĉeestis. Li genuis fronte, antaŭ ligna kruco, najlita al la muro de la budo, kaj preĝis. Vinicius rekonis de malproksime liajn blankajn harojn kaj levitajn manojn. La unua penso de la juna patricio estis trairi la homan aron, ĵeti sin al la piedoj de la apostolo kaj krii: „savu!” — sed ĉu la soleneco de la preĝo, aŭ malfortiĝo fleksis la genuojn sub li, do ekgenuinte ĉe la eniro, li komencis ripeti kun ĝemo kaj kun manoj kunpremitaj: „Kristo kompatu!” Se li estus konscia, li komprenus, ke ne sole en lia peto sonis ĝemo kaj ke ne li sola alportis ĉi tien sian doloron, sian suferon kaj sian teruron. Estis en tiu ĉi kunveno nek unu homa animo, kiu ne perdis koramatajn personojn, kaj kiam la plej fervoraj kaj plej kuraĝaj el la konfesantoj estis jam malliberigitaj, kiam ĉiumomente vastiĝadis novaj famoj pri ofendoj kaj torturoj, kiujn oni igis ilin suferi en la malliberejoj, kiam la grandegeco de la malfeliĉo superis ĉiajn supozojn, kiam restis sole tiu ĉi areto, estis en ĝi nek unu koro, kiu ne teruriĝis en sia kredo kaj ne demandis en dubo: kie estas Kristo? kaj kial Li permesas, ke la malbono iĝu pli potenca, ol Dio?

Sed dume ili ankoraŭ petegis de Li malespere kompaton, ĉar en ĉiu animo bruletis ĝis nun fajrero de espero, ke Li venos, neniigos la malbonon, faligos Neron en abismon kaj ekregos super la mondo.... Ankoraŭ ili rigardis la ĉielon, ankoraŭ ili aŭskultis streĉe, ankoraŭ ili preĝis kun tremo. Viniciuson ankaŭ, laŭgrade kiel li ripetadis: „Kristo kompatu!” komencis posedi ekstazo, sama, kiel iam en la kabano de la fosisto. Jen ili vokas Lin el la fundo de doloro, el abismo, jen vokas Lin Petro, do en plej proksima momento disŝiriĝos la ĉielo, ektremos la fundamentoj de la tero kaj venos malsupren Li, en brilego senlima, kun steloj ĉe la piedoj, kompatema, sed ankaŭ timinda, Li, kiu altigos siajn fidelulojn kaj ordonos al abismoj engluti la persekutantojn.

Vinicius kovris la vizaĝon per la manoj kaj klinis sin ĝis la tero. Subite ekregis ĉirkaŭ li silento, kvazaŭ la timo katenus luan vokadon en la buŝoj de ĉiuj ĉeestantoj. Kaj ŝajnis al li, ke devas nepre io okazi, ke venos momento de miraklo. Li estis certa, ke kiam li leviĝos kaj malfermos la okulojn, li vidos lumon, de kiu blindiĝas la mortemaj pupiloj, kaj aŭdos voĉon, de kiu svenas la koroj.

„Sed la silento daŭris senĉese. Rompis ĝin fine plorĝemo de Virino.

“Vinicius leviĝis kaj komencis rigardi antaŭen per konsternitaj okuloj. En la budo, anstataŭ transteraj briloj, flagretis la malklaraj flametoj de la lanternoj, kaj la radioj de la luno, eniĝantaj tra malfermaĵo en la tegmento, plenigadis ĝin per arĝenta lumo. La homoj, kiuj genuis apud Vinicius, levis silente la superlarmitajn okulojn al la kruco; tie kaj ie eksonis aliaj plorĝemoj, kaj el ekstere aŭdiĝadis gardema fajfado de postenantoj. Subite Petro leviĝis kaj turninte sin al la kunvenintoj, diris:

— Infanoj, levu la korojn al nia Savinto kaj oferu al Li viajn larmojn.

Kaj Li eksilentis.

Tiam meze de la kunvenintoj aŭdiĝis virina voĉo, plena de dolora plendo kaj senlima sufero:

— Mi vidvino, havis solan filon, kiu min nutris.... Redonu lin al mi, Sinjoro!

Sekvis denove momento de silento. Petro staris antaŭ la genuanta aro, maljuna, zorgoplena, kaj ŝajnis al ili ĉi-momente kvazaŭ personigo de kadukeco kaj malforto.

Subite komencis plendi dua voĉo:

— La kaptistoj malhonorigis miajn filinojn, kaj Kristo permesis tion!

Poste tria:

— Mi restis sola kun miaj infanoj, kaj kiam oni min forkaptos, kiu donos al ili panon kaj akvon?

Poste kvara:

— Linuson, kiun oni lasis, oni prenis denove kaj transdonis al torturistoj, Sinjoro!

Poste kvina:

— Kiam ni revenos hejmen, kaptos nin pretorianoj. Ni ne scias, kien rifuĝi.

— Ve al ni! Kiu nin ŝirmos?

Kaj tiel en la nokta silento sonis plendo post plendo. La maljuna fiŝkaptisto duonfermis la okulojn kaj skuis sian blankan kapon super tiu homa doloro kaj teruro. Ekregis denove silento, nur la gardistoj fajfosignis ekster la budo.

Vinicius saltleviĝis denove, por trapuŝi sin tra la aro de la kunvenintoj al la apostolo kaj petegi lian helpon, sed subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon, kies bildo senfortigis liajn piedojn. Kio estos, se la apostolo konfesos sian senpovecon, se li atestos, ke la roma cezaro estas pli potenca, ol Kristo la nazareta? Kaj je tiu ĉi penso teruro hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li eksentis, ke tiam en tiun abismon falos ne nur la resto de lia espero, sed ankaŭ li mem, kaj lia Ligia, kaj lia amo al Kristo, kaj lia kredo, kaj ĉio, per kio li vivis, kaj restos sole morto kaj nokto, senborda, kiel maro.

Kaj dume Petro komencis paroli per voĉo unue tiel mallaŭta, ke apenaŭ oni povis lin aŭdi:

— Mia infanoj! Sur Golgoto mi vidis, kiel oni najlis Dion al la kruco. Mi aŭdis la martelojn kaj vidis, kiel oni levis supren la krucon, por ke la amasoj rigardu la morton de la Filo de homo....

.. .. .. .. .. .. .. ... .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

....Kaj mi vidis, kiel oni pikis Lian flankon kaj kiel Li mortis. Kaj tiam, revenante de la kruco, mi vokis en doloro, kiel vi vokas: „Ve! ve! Sinjoro! Vi estas Dio! kial Vi tion permesis, kial Vi mortis kaj afliktis la korojn al ni, kiuj kredis, ke venos Via regno?”....

.... Kaj Li, Sinjoro kaj Dio nia, en la tria tago leviĝis el mortintoj kaj estis inter ni, ĝis en grandega brileco Li supreniris en Sian regnon....

Kaj ni, ekkoninte la malgrandecon de nia kredo, firmiĝis en la koroj, kaj de tiam ni semas Lian semon....

... ... ... .. .. .. .. .. .. .. . .. .. .. .. .. ..

Poste, turninte sin en la direkton, de kie aŭdiĝis la unu plendo, li komencis paroli per voĉo jam pli forta:

— Kial vi plendas?.... Dio mem subiĝis al sufero kaj morto, kaj vi volas, ke Li vin ŝirmu kontraŭ ĝi? Ho malgrandfiduloj! ĉu vi ne komprenis Lian instruon, ĉu nur tiun ĉi solan vivon Li promesis al vi? Jen Li venas al vi kaj diras: „Iru Mian vojon”, jen Li levas vin al Si, kaj vi kroĉiĝas permane al la tero, vokante: „Sinjoro, savu!” Mi, polvo antaŭ Dio, sed antaŭ vi apostolo de Dio kaj Lia reprezentanto, diras al vi en la nomo de Kristo: Ne morto estas antaŭ vi, sed vivo, ne torturoj, sed senlimaj ĝojoj, ne ĝemoj kaj larmoj, sed kantado, ne mallibereco, sed regado! Mi, apostolo de Dio, diras al vi, vidvino: via filo ne mortos, sed naskiĝos en gloro al eterna vivo kaj vi kuniĝos kun li! Al vi, patro, al kiu la kaptistoj malhonorigis la senkulpajn filinojn, mi promesas, ke vi retrovos ilin pli blankaj, ol la lilioj de Ĥebrono! Al vi, patrinoj, kiujn oni forkaptos de la infanoj, al vi, kiuj perdos la patrojn, al vi, kiuj plendas, al vi, kiuj rigardos la morton de viaj amatoj, al vi, zorgoplenaj, malfeliĉaj, teruritaj, kaj al al vi, mortontaj en la nomo de Kristo, mi diras, ke vi leviĝos kvazaŭ el dormo al feliĉa maldormo kaj kvazaŭ el nokto al la tagiĝo de Dio. En la nomo de Kristo, falu la vualo de viaj okuloj kaj ekflamu viaj koroj!

Dirinte ĉi tion, li levis la manon, kvazaŭ li ordonus, kaj ili eksentis novan sangon en la vejnoj kaj kune tremon en la ostoj, ĉar staris jam antaŭ ili ne maljunulo kaduka kaj zorgopremita, sed potenculo, kiu prenis iliajn animojn kaj levis ilin el polvo kaj el teruro.

— Amen! — vokis kelkaj voĉoj:

Kaj el liaj okuloj fulmis brilo ĉiam pli granda, radiis de li potenco, radiis majesteco, radiis sankteco. La kapoj klinis sin antaŭ li, kaj li, kiam eksilentis la „amen”, parolis plu:

— Semu en ploro, por ke vi rikoltu en ĝojo. Kial vi timas la forton de la malbono? Super la tero, super Romo, super la muregoj de l’urboj estas la Sinjoro, kiu ekloĝis en vi. Ŝtonoj malsekiĝos de larmoj, sablo saturiĝos per sango, kavoj estos plenaj de viaj korpoj, tamen mi diras al vi: vi triumfos! La Sinjoro venas konkeri tiun ĉi urbon de krimoj, tiraneco kaj fiereco, kaj vi estas Lia legio! Kaj kiel Li mem elaĉetis per sufero kaj sango la krimojn de la mondo, tiel Li volas, ke vi elaĉetu per sufero kaj sango tiun ĉi neston de malvirto!.... Tion ĉi Li anoncas al vi per mia buŝo!

Kaj li dismetis la manojn, fiksis la okulojn supren, dum iliaj koroj ĉesis preskaŭ bati en la brustoj, ĉar ili eksentis, ke li vidas ion, kion ne povas ekvidi iliaj mortemaj pupiloj.

Efektive, lia vizaĝo ŝanĝiĝis kaj ekbrilis de lumo, li rigardis dum ia tempo en silento, kvazaŭ muta de ravo, sed post momento oni ekaŭdis lian voĉon:

— Jen Vi estas, Sinjoro, kaj Vi montras al mi Viajn vojojn!.... Kiel do, ho Kristo!.... Ne en Jerusalemo, sed en tiu ĉi nesto de satano Vi volas fondi Vian ĉefurbon? Ĉi tie, el tiuj ĉi larmoj, el tiu ĉi sango Vi volas konstrui Vian Eklezion? Ĉi tie, kie hodiaŭ regas Nero, estas fondota Via regno? Ho, Sinjoro, Sinjoro! Kaj Vi ordonas al tiuj ĉi timigitoj, ke ili konstruu la fundamentojn de la Ciono de l’ mondo, kaj al mia spirito Vi ordonas regi tiun Cionon kaj la popolojn de la tero?.... Kaj jen Vi verŝas torenton da potenco sur la malfortulojn, ke ili iĝu fortaj, kaj Vi ordonas al mi paŝti Viajn ŝafojn, ĝis la fino de l jarcentoj.... Ho, estu glorata pro Viaj verdiktoj, Vi, kiu ordonas triumfi. Hosanna! Hosanna! Tiuj, kiuj estis timantaj, leviĝis, en tiujn, kiuj estis ekdubintaj, fluis torentoj da kredo. Kelkaj voĉoj ekkriis kune: „Hosanna!” aliaj: „pro Christo!” post kio sekvis silento. Helaj someraj fulmoj lumigadis la internon de la budo kaj la vizaĝojn, palajn de emocio.

Petro, kun rigardo sorĉfiksita sur la vizio, preĝis ankoraŭ longe, sed fine li vekiĝis, turnis al la kunvenintoj sian inspiritan, lumplenan kapon kaj diris:

— Kiel la Sinjoro venkis en vi la dubon, tiel vi iru venki en Lia nomo!

Kaj kvankam li jam sciis, ke ili venkos, kvankam li sciis, kio elkreskos el iliaj larmoj kaj sango, tamen lia voĉo tremis de kortuŝo, kiam li komencis beni ilin per krucosigno kaj parolis:

— Kaj nun mi benas vin, miaj infanoj, por turmentoj, por morto, por eterneco!

Sed ili ariĝis ĉirkaŭ li, vokante: „Ni estas jam pretaj, sed vi ŝirmu vian sanktan kapon, ĉar vi estas reprezentanto, kiu regas en la nomo de Kristoj!” Kaj tiel parolante, ili kroĉis sin al liaj vestoj, dum li metis la manojn sur iliajn kapojn kaj benis Ĉiun aparte, kiel patro benas infanojn, kiujn li sendas en malproksiman vojon.

Kaj tuj ili komencis eliri el la budo, ĉar jam ili avidis atingi siajn hejmojn, kaj el tie malliberejojn kaj arenojn. Iliaj mensoj forŝiriĝis jam de la tero, la animoj direktis la flugilojn al la eterneco, kaj ili iris, kvazaŭ en dormo aŭ ekstazo, kontraŭmeti la forton, kiu estis en ili, al la krueleco de la „monstro”.

La apostolon prenis Nereus, servisto de Pudens, kaj kondukis lin sur vojeto, kaŝita meze de la vinberarbustoj, al sia domo. Sed en la luma nokto sekvis ilin Vinicius, kaj kiam ili atingis fine la kabanon de Nereus, li ĵetis sin subite al la piedoj de la apostolo.

Tiu ĉi, rekoninte lin, demandis:

— Kion vi deziras, filo?

Sed Vinicius, post tio, kion li aŭdis en la budo, kuraĝis jam petegi de li nenion, nur, ĉirkaŭpreninte ambaŭmane liajn piedojn, alpremis al ili, plorĝemante, la frunton, vokante en tiu ĉi senvorta maniero kompaton.

Kaj Petro diris:

— Mi scias. Oni prenis la knabinon, kiun vi amas. Preĝu pro ŝi. — Sinjoro! — ekĝemis Vinicius, ĉirkaŭprenante ankoraŭ pli forte la piedojn de la apostolo. — Sinjoro! mi estas mizera vermo, sed vi konis Kriston, vi Lin petegu, vi preĝu pro ŝi.

Kaj li tremis de doloro, kiel folio, kaj fruntobatis la teron, ĉar ekkoninte la potencon de la apostolo, li sciis, ke Petro sola povas ŝin redoni al li.

Kaj Petro iĝis tuŝita de tiu ĉi doloro. Li rememoris, kiel iam Ligia, mallaŭdita de Crispus, same kuŝis ĉe liaj piedoj, petegante kompaton. Li rememoris, ke li levis ŝin kaj konsolis, li levis do nun Viniciuson.

— Fileto — li diris — mi preĝos pro ŝi, sed vi memoru, kion mi diris al tiuj dubantoj: ke Dio mem suferis la krucmorton, kaj memoru, ke post tiu ĉi vivo komenciĝas alia, eterna.

— Mi scias!.... mi aŭdis — respondis Vinicius, kaptante aeron en la palan buŝon — sed vidu, sinjoro.... mi ne povas! Se bezona estas sango, petu Kriston, ke Li prenu mian.... Mi estas soldato. Li duobligu al mi, Li triobligu la turmentojn, por ŝi destinitajn, mi eltenos! sed Li savu ŝin! ŝi estas ankoraŭ infano, sinjoro! kaj Li estas pli potenca, ol la cezaro, mi kredas! pli potenca!.... Vi mem ŝin amis. Vi benis nin ambaŭ! Ŝi estas ankoraŭ senkulpa infano!....

Post tio ĉi li kliniĝis denove kaj, almetinte la vizaĝon al la genuoj de Petro, komencis ripeti:

— Vi konis Kriston, sinjoro! vi Lin konis, Li vin elaŭskultos! Petu pro ŝi!

Kaj Petro fermis la palpebrojn kaj preĝis fervore.

Someraj fulmoj komencis denove lumigadi la ĉielon. Vinicius rigardis ĉe ilia brilo la buŝon de la apostolo, atendante el ĝi verdikton de vivo aŭ morto. En la silento oni aŭdis koturnojn, vokantajn unu aliajn en la vinberejo, kaj obtuzan, malproksiman rebruon de piedmueliloj, starantaj ĉe Via Salaria.

— Vinicius — demandis fine la apostolo — ĉu vi kredas?

— Sinjoro, ĉu alie mi venus ĉi tien? — respondis Vinicius.

— Kredu do ĝis la fino, ĉar la kredo movas montojn. Se vi do eĉ vidus tiun knabinon sub la glavo de ekzekutisto aŭ en la faŭko de leono, kredu ankoraŭ, ke Kristo povas ŝin savi. Kredu kaj preĝu al Li, kaj mi preĝos kun vi.

Poste, levinte la vizaĝon al la ĉielo, li parolis laŭte:

— Kristo kompatema, rigardu tiun ĉi dolorplenan koron kaj konsolu ĝin! Kristo kompatema, konformigu la venton al la lano de l’ ŝafido! Kristo kompatema, kiu petis la Patron, ke Li forturnu la kalikon da maldolĉaĵo de Via buŝo, forturnu ĝin nun de la buŝo de tiu ĉi Via servanto! Amen!

Kaj Vinicius, etendinte la manojn al la steloj, parolis ĝemante:

— Ho Kristo! mi estas Via! Prenu min anstataŭ ŝi!

Oriente la ĉielo komencis tagiĝadi.



ĈAPITRO LIV


Vinicius, forlasinte la apostolon, iris al la malliberejo kun koro, renaskita de la espero. Ie, en la fundo de lia animo, kriis ankoraŭ laŭte malespero kaj teruro, sed li subpremis en si tiujn ĉi voĉojn. Ŝajnis al li neeble, ke la propeto de la reprezentanto de Dio kaj la potenco de lia preĝo restu senefikaj. Li timis ne havi la esperon, li timis ekdubi. „Mi kredos je Lia kompatemo — li parolis al si — se mi eĉ ekvidos ŝin en la faŭko de leono”. Kaj je tiu ĉi penso, kvankam tremis en li la animo kaj malvarma ŝvito surverŝadis liajn tempiojn, li kredis. Ĉiu ekbato de lia koro estis nun preĝo. Li komencis kompreni, ke la kredo movas montojn, ĉar li eksentis en si ian strangan forton, kiun li sentis neniam antaŭe. Ŝajnis al li, ke li kapablos plenumi per tiu ĉi forto tiajn aferojn, kiuj hieraŭ ankoraŭ estis ekster lia eblo. Iafoje li havis la impreson, kvazaŭ la malbono jam estus pasinta. Kiam la malespero resonadis ankoraŭ ĝeme en lia animo, li rememoradis tiun nokton kaj tiun sanktan, aĝan vizaĝon, levitan en preĝo al la ĉielo. „Ne! Kristo ne rifuzos al Sia unua disĉiplo kaj al la paŝtisto de Sia ŝafaro! Kristo ne rifuzos al li, kaj mi ne ekdubos”. Kaj li kuris al la malliberejo, kiel anoncanto de bona novaĵo.

Sed tie renkontis lin neatendita malhelpo.

La pretoriaj gardoj, alternantaj ĉe la Mamertina malliberejo, ĉiuj jam konis lin kaj ordinare faris al li neniajn malfacilaĵojn, sed ĉi-foje la vico ne malfermiĝis, anstataŭe proksimiĝis al li centuriestro kaj diris:

— Pardonu, nobla tribuno, hodiaŭ ni havas la ordonon neniun enlasi.

— Vi havas la ordonon? — ripetis Vinicius, paliĝante.

La soldato rigardis lin kun kompato kaj respondis:

— Ĵes, sinjoro. La ordonon de la cezaro. En la malliberejo estas multaj malsanuloj kaj eble oni timas, ke la vizitantoj disportos la malsanon tra la urbo.

— Sed vi diris, ke la ordono estas nur por hodiaŭ?

— Tagmeze la gardoj estas ŝanĝataj Vinicius eksilentis kaj malkovris la kapon, ĉar ŝajnis al li, ke la pileolus, kiun li surhavis, estas el plumbo.

Subite la soldato proksimiĝis al li kaj diris per mallaŭta voĉo:

— Trankviliĝu, sinjoro. La gardistoj kaj Ursus gardas ŝin.

Dirinte ĉi tion, li kliniĝis kaj en unu momento desegnis sur la ŝtona plato per sia longa galla glavo la formon de fiŝo.

Vinicius ekrigardis lin vive.

— ....Kaj vi estas pretoriano?....

— Ĝis mi troviĝos tie — respondis la soldato, montrante la malliberejon.

— Mi ankaŭ konfesas Kriston.

— Glorata estu Lia nomo! Mi scias, sinjoro. Mi ne povas lasi vin en la malliberejon, se vi tamen skribos leteron, mi donos ĝin al la gardistoj.

— Dankon al vi, frato!....

Kaj, preminte la manon de la soldato, li foriris. La pileolus ĉesis pezi al li, kiel plumbo. La matena suno leviĝis super la murojn de la malliberejo, kaj kune kun ĝia lumo kuraĝo denove komencis enflui la koron de Vinicius. Tiu soldato, kristano, estis por li kvazaŭ nova atesto de la potenco de Kristo. Post momento li haltis kaj, fiksinte la rigardon sur rozaj nubetoj, pendantaj super Kapitolo kaj super la templo de Statoro, li diris:

— Mi ne vidis ŝin hodiaŭ, Sinjoro, sed mi kredas je Via kompatemo.

Hejme atendis lin Petronius, kiu, kiel ordinare, „ŝanĝante tagon en nokton”, estis antaŭ nelonge reveninta. Li tamen sukcesis jam preni banon kaj ŝmiri sin antaŭ la dormo.

— Mi havas por vi novaĵojn — li diris — Mi estis hodiaŭ ĉe Tulius Senecio, kie estis ankaŭ la cezaro. Mi ne scias kial, venis al la aŭgustino la ideo alkonduki kun si la malgrandan Rufiuson.... Eble tial, ke li moligu per sia beleco la koron de la cezaro. Malfeliĉe, la infano, laca kaj dormema, endormiĝis dum la legado, kiel jam Vespasian, kion vidante, Ahenobarbus ĵetis sur ĝin pokalon kaj grave vundis la knabon. Poppaea svenis, kaj ĉiuj aŭdis, kiel la cezaro diris: „Mi havas jam sufiĉe tiun ĉi bastardon!” kaj vi scias, ke ĝi signifas morton!

— La puno de Dio ekpendis super la aŭgustino — respondis Vinicius — sed kial vi tion rakontas al mi?

— Mi rakontas ĝin tial, ke vin kaj Ligian persekutis la kolero de Poppaea, kaj nun, okupita per la propra malfeliĉo, ŝi eble forlasos la venĝon kaj lasos sin pacigi pli facile. Mi vidos ŝin hodiaŭ vespere kaj parolos kun ŝi.

— Dankon al vi. Vi anoncas al mi bonan novaĵon.

— Kaj vi banu vin kaj dormu. Via buŝo estas violblua kaj restis el vi nur ombro.

Sed Vinicius demandis:

— Ĉu oni ne diris, kiam okazos la unua ludus matutinus?

— Post dek tagoj. Sed antaŭe oni malplenigos aliajn malliberejojn. Ju pli multe da tempo restos al ni, des pli bone. Ne ĉio estas ankoraŭ perdita.

Kaj tiel parolante, li parolis tion, kion li mem jam ne kredis, ĉar li sciis bonege, ke se la cezaro, responde al la peto de Aliturus, trovis la brile sonantan respondon, en kiu li komparis sin mem kun Brutus, tiam estas nenia savo por Ligia. Li kaŝis ankaŭ de Vinicius, kion li aŭdis ĉe Senecio, ke la cezaro kaj Tigellinus decidis elekti por si kaj por siaj amikoj la plej belajn kristanajn virgulinojn kaj malvirgigi ilin antaŭ la morto, kaj la resto estis transdonota en la tago de la cirkludo mem al pretorianoj kaj bestistoj.

Sciante, ke Vinicius en neniu okazo volos postvivi Ligian, li intence nutris dume la esperon en lia koro, unue pro kompato al li kaj due, ĉar tiu ĉi estetikulo deziris ankaŭ, ke, se Vinicius devas morti, li mortu bela, ne kun vizaĝo mizeriĝinta kaj duonnigra de doloro kaj sendormeco.

— Mi diros hodiaŭ al la aŭgustino — li diris — pli malpli la jenon: savu Ligian por Vinicius, kaj mi savos nor vi Rufiuson. Ĉe Ahenobarbus unu vorto, dirita en konvena momento, povas iun savi aŭ pereigi. En malplej bona okazo ni gajnos iom da tempo.

— Dankon al vi — ripetis Vinicius.

— Vi dankos min plej bone, se vi matenmanĝos kaj iros dormi. Je Ateno! Odiseo eĉ en plej granda malfeliĉo pensis pri dormo kaj sonĝo. La tutan nokton vi certe pasigis en la malliberejo.

— Ne — respondis Vinicius. — Mi volis iri nun en la malliberejon, sed estas ordonite, ke oni neniun enlasu. Eksciu vi, Petronius, ĉu la ordono estas nur por hodiaŭ, ĉu ĝis la tago de la cirkludoj.

— Mi ekscios hodiaŭ nokte kaj morgaŭ matene mi diros al vi, por kiel longe kaj kial la ordono estas eldonita. Sed dume, se eĉ Helioso malsuprenirus pro ĉagreno en la Kimeriajn landojn, mi iras dormi, kaj vi imitu min. K aj iii disiris, sed Vinicius iris en la bibliotekon k aj komencis skribi leteron al Ligia. K iam li finis, li portis gin mem kaj transdonis en la m anojn de la k ristan a centestro, kiu tuj iris kun gi en la m alliberejon. Post m om ento li revenis kun saluto de Ligia kaj kun la p ro ­ meso, ke an korau hodiau li reportos al li sian respondon. Vinicius ne volis tam en reveni kaj, sidiginte sur rokpeco, atendis la leteron de Ligia. La suno levigis jam alten sur la cielon kaj tra Clivus A rgentarius enfluadis sur la Forum on, kiel ordinare, amasoj da homoj. Stratvendistoj anoncadis siajn kom ercajojn; auguristoj rekom endadis al la pasantoj siajn servojn; civitanoj gravpase direktadis sin al R ostra, por auskulti hazardajn o ratorojn au rakonti al si recipoke piej fresajn novajojn. Laugrade kiel la varm ego brulis ćiam pli forte, amasoj da senfaruloj rifugadis sub la portikojn de tem ploj, el sub kiuj elflugadis ćiumomente tu taj aroj da kolom boj, brilante per siaj blankaj plum oj en la suna lumo kaj en la bluo. Sub la influo de la trolum o de la bruo, varm o kaj senlima laceco, la okuloj de Vinicius komencis ferm i sin. M onotonaj ekkrioj de knaboj, ludantaj apude m oraon, kaj la egalritm aj paśoj de la soldatoj lulis lin al dorm o. Kelkfoie li levis ankorau la kapon kaj prenis en la rigardon la m alliberejon, poste li apogis la frunton sur roka derom pajo, ekgemis, kiel infano, endorm iganta post longa plorado, kaj ekdormis. T uj eksvarmis ćirkau li vizioj. Sajr.is al li, ke en nokto li portas en la brakoj Ligian tra nekonata m nberejo, kaj antau li iras Pom ponia G raecina kun meclampo, lum igante la vojon. Iu voco, kvazau la voćo de Petronius, vokis post li el m alproksim e: „Revenu!” sed li ne atentis tiun vokon kaj iris pluen post Pom ponia, gis iii venis al kabano, sur kies sojlo staris P etro la apostolo. T iam li m ontris al la apostolo Ligian kaj diris: „N i venas el la areno, sinjoro, sed ni ne povas sin veki, vi veku sin” . Sed P etro respondis: „K risto mem venos sin veki!” Poste la bildoj komencis miksi sin an tau liaj okuloj. Li vidię songe N eron kaj Popaean, tenantan en la brakoj la m algrandan R ufiuson kun sanganta frunto, kiun lavis Petronius, kaj Tigellinuson, sursutantan per cindro tablojn, kovritajn per m ultekostaj mangajoj, kaj Viteliuson, glutegantan tiujn m angajojn, kaj m ultajn aliajn augustanojn, sidantajn će la festeno. Li mem kuśis apud Ligia, sed inter la tabloj pasis Ieonoj, de kies palflavaj barboj gutis sango. Ligia petis, ke li sin elkonduku, sd lin ekregis senforteco tiel granda, ke li ne povis efi

139 moviĝi. Poste en liaj vizioj sekvis ĥaoso ankoraŭ pli granda, kaj fine ĉio profundiĝis en plenan mallumon.

El la profunda dormo vekis lin nur la suna brulego kaj ia ekkrioj, kiuj eksonis tuj apud la loko, kie li sidis. Vinicius frotis la okulojn: la strato svarmis de homoj, sed du kuristoj, vestitaj per flavaj tunikoj, dispuŝadis per longaj kanoj la amason, kriante kaj farante lokon por luksa portilo, kiun portis kvar egiptaj sklavoj.

En la portilo sidis iu homo, vestita per blanka vesto, kies vizaĝon oni ne povis vidi bone, ĉar tuj ĉe la okuloj li tenis papirusan rulaĵon kaj diligente ion legis.

— Lokon por la nobla aŭgustano! — kriis la kuristoj.

La strato estis tamen tiel svarmoplena, ke la portilo devis halti por momento. Tiam la aŭgustano mallevis senpacience la paperrulaĵon kaj ŝovis la kapon eksteren, vokante:

— Dispelu tiujn ĉi sentaŭgulojn! rapide!

Subite, rimarkinte Viniciuson, li retiris la kapon kaj rapide levis al la okuloj la paperrulaĵon.

Kaj Vinicius ŝovis la manon sur la frunto, kredante, ke li sonĝas ankoraŭ.

En la portilo sidis Chilo.

Dume la kuristoj trabatis la vojon kaj la egiptanoj estis ekmarŝontaj, kiam subite la juna tribuno, kiu en unu momento ekkomprenis multajn aferojn, antaŭe por li nekompreblajn, proksimiĝis al la portilo.

— Saluton al vi, Chilo! — li diris.

— Saluton, junulo — respondis digne kaj fiere Chilo, penante doni al sia vizaĝo la esprimon de trankvileco, kiun li ne havis en la animo — sed ne retenu min, ĉar mi rapidas al mia amiko, la nobla Tigellinus.

Sed Vinicius, ekkaptinte la randon de la portilo, klinis sin al li kaj, rigardante rekte en liajn okulojn, demandis per subpremita voĉo:

— Vi perfidis Ligian?....

— Koloso de Memnono! — ekkriis Chilo, terurite.

Sed en la okuloj de Vinicius ne estis minaco, do la timo de la greko pasis rapide. Li ekpensis, ke li estas sub la protekto de Tigellinus kaj de la cezaro mem, tio estas de du potencoj, antaŭ kiuj ĉio tremas, kaj ke cirkaŭas lin fortaj sklavoj, dum Vinicius staras antaŭ li senarma, kun mizera vizago kaj kun figuro, fleksita de sufero. Ĉe tiu ĉi penso revenis lia malhumileco. Li fiksis sur Vinicius siajn okulojn, ĉirkaŭitajn de inflama ruĝo, kaj reflustris:

— Kaj vi, kiam mi estis mortanta pro malsato, ordonis min skurĝi.

Dum momento ambaŭ eksilentis, post kio aŭdiĝis la obtuza voĉo de Vinicius.

— Mi estis maljusta kontraŭ vi, Chilo!....

Tiam la greko levis la kapon kaj, ekklakinte per la fingroj, kio estis en Romo signo de malestimo kaj malrespekto, respondis tiel laŭte, ke ĉiuj povu lin aŭdi:

— Amiko, se vi volas peti ion de mi, venu en mian domon sur Eskvilino en la matena tempo, kiam post bano mi akceptas gastojn kaj klientojn.

Li mansignis; je tiu ĉi gesto la egiptanoj levis la portilon kaj la sklavoj, vestitaj per flavaj tunikoj, komencis voki, svingante la kanojn:

— Lokon por la portilo de la nobla Chilo Chilonides! lokon! lokon!....



ĈAPITRO LV


En longa, rapide skribita letero, Ligia adiaŭis por ĉiam Viniciuson. Ŝi sciis, ke al neniu estas jam permesate venadi en la malliberejon kaj ke ŝi povos vidi Viniciuson nur el la areno. Tial ŝi petis lin, ke li informiĝu, kiam venos ilia vico, kaj ĉeestu la cirkludon, ĉar ŝi deziras vidi lin ankoraŭ foje dum la vivo: En ŝia letero estis sentebla nenia timo. Ŝi skribis, ke tiel ŝi, kiel la aliaj, sopiras jam la arenon, sur kiu ili trovos liberiĝon el la malliberejo. Esperante revenon de Pomponia kaj Aulus, ŝi petegis, ke venu ankaŭ ili. En ĉiu ŝia vorto oni sentis ekstazon, tiun apartiĝon de la vivo, en kiu vivis ĉiuj malliberigitoj, kaj kune neŝanceleblan kredon, ke la promesoj nepre estas plenumotaj trans la tombo. „Ĉu Kristo min liberigos nun, ĉu post la morto (ŝi skribis), Li min promesis al vi per la buŝo de la apostolo, sekve mi estas via”. Kaj ŝi petegis lin, ke li ŝin ne priploru kaj ne lasu ekregi sin de doloro. La morto ne estis por ŝi neniigo de la ĵuroj. Kun la fido de infano ŝi certigis Viniciuson, ke tuj post la martirigo «ur la areno ŝi diros al Kristo, ke en Romo restis ŝia fianĉo, Marcus, kiu sopiras al ŝi per la tuta koro. Kaj ŝi pensis, ke eble Kristo permesos al ŝia animo reveni al li por momento, por diri al li, ke ŝi vivas, ke la mortsuferon ŝi ne memoras kaj ke ŝi estas feliĉa. Ŝia tuta letero spiris feliĉon kaj grandegan esperon. Estis en ĝi nur unu peto, ligita kun la teraj aferoj: ke Vinicius prenu el la spoliarium ŝian korpon kaj enterigu ŝin, kiel sian edzinon, en la tombo, en kiun li mem estis iam metota.

Kaj li legis tiun ĉi leteron kun disŝirita animo, sed kune ŝajnis al li neeble, ke Ligia pereu de la dentegoj de sovaĝaj bestoj kaj ke Kristo ne elmontru al ŝi kompaton. Sed ĝuste en tio ĉi estis ankaŭ espero kaj fido. Reveninte hejmen, li reskribis, ke ĉiutage li venados al la muroj de Tulianum kaj atendos, ĝis Kristo polvigos la murojn kaj redonos ŝin al li. Li ordonis al ŝi kredi, ke Li, Kristo, povas redoni ŝin al li eĉ el la cirko, ke la granda apostolo petegas Lin pri tio ĉi kaj ke la momento de liberiĝo estas proksima. La konvertita centuriestro devis porti al ŝi en la sekvonta tago tiun ĉi leteron. Sed kiam en la sekvinta tago Vinicius venis al la malliberejo, la centuriestro, forlasinte la vicon, proksimiĝis al li la unua kaj diris;

— Aŭskultu min, sinjoro. Kristo, kiu vin suferprovis, montris al vi Sian favoron. Hodiaŭ nokte venis liberigitoj de la cezaro kaj de la prefekto, por elekti al ili kristanajn virgulinojn por malhonorigo; ili demandis pri via fianĉino, sed la Sinjoro sendis sur ŝin febron, de kiu mortas la malliberigitoj en Tulianum, kaj ili lasis ŝin. Hieraŭ vespere ŝi estis jam senkonscia, kaj benata estu la nomo de la Savinto, ĉar tiu ĉi malsano, kiu ŝin savis de la malhonoro, povas ŝin ankaŭ savi de la Morto.

Vinicius apogis la manon sur la surŝultraĵon de la soldato, por ne fali, kaj tiu ĉi parolis plu:

— Danku la kompatemon de la Sinjoro. Linuson oni kaptis kaj transdonis al torturistoj, sed vidante, ke li agonias, oni redonis lin. Eble al vi oni ankaŭ ŝin nun redonos, kaj Kristo ŝin resanigos.

La juna tribuno restis ankoraŭ momente kun mallevita kapo, poste li levis ĝin kaj diris mallaŭte:

— Jes, centestro. Kristo, kiu savis ŝin de la malhonoro, savos ŝin de la morto.

Kaj, sidinte ĉe la mallibereja muro ĝis la vespero, li revenis hejmen por sendi siajn sklavojn, ke ili prenu Linuson kaj transportu lin en unu el liaj apudurbaj domoj.

Petronius tamen, eksciinte pri ĉio, decidis agi ankoraŭ. Jam antaŭe li estis ĉe la aŭgustino, kaj nun li iris al ŝi refoje. Li trovis ŝin ĉe la lito de la malgranda Rufius. La infano kun vundita kapo deliris en febro kaj la patrino penis ĝin savi kun malespero kaj teruro en la koro, pensante, ke eble ŝi savos ĝin por tio, ke ĝi pereu baldaŭ en pli terura maniero.

Okupita ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicius kaj Ligia, sed Petronius teruris ŝin. „Vi ofendis — li diris al ŝi — novan kaj nekonatan dion. Vi, aŭgustino, konfesas laŭdire la hebrean Jehovon, sed la kristanoj asertas, ke Kristo estas Lia filo, pensu do, ĉu vin ne persekutas la kolero de la patro. Kiu scias, ĉu tio, kio vin trafis, ne estas ilia venĝo, kaj ĉu la vivo de Rufius ne dependas de tio, kiel vi agos?

— Kion vi volas, ke mi faru? — demandis kun timo Poppaea.

— Elpetu pardonon de la ofenditaj dioj.

— Kiel?

— Ligia estas malsana. Influu la cezaron aŭ Tigellinuson, ke oni redonu ŝin al Vinicius.

Kaj ŝi demandis kun malespero:

— Ĉu vi pensas, ke mi ĝin povas? — Sed vi povas ion alian. Se Ligia resaniĝos, ŝi devos morti sur areno. Iru en la templon de Vesto kaj postulu, ke virgo magna troviĝu hazarde apud Tulianum en la momento, kiam la malliberigitoj estos elkondukataj al morto, kaj ke Ŝi ordonu liberigi tiun knabinon. La granda pastrino ne rifuzos ĝin al vi.

— Kaj se Ligia mortos pro la febro?

— La kristanoj diras, ke Kristo estas venĝema, sed justa;

eble vi akiros lian pardonon per la intenco mem.

— Li donu al mi iun signon, ke li savos Rufiuson.

Petronius movis la ŝultrojn.

— Mi ne venas, kiel lia sendito, ho dia, mi nur diras al vi: estu prefere en paco kun ĉiuj dioj romaj kaj fremdaj.

— Mi iros — diris Poppaea per rompita voĉo.

Petronius ekspiris profunde.

— Fine mi ion efikis — li ekpensis:

Kaj, reveninte al Vinicius, li diris al la juna tribuno:

— Petu vian Dion, ke Ligia ne mortu pro febro, ĉar se ŝi ne mortos, la Granda vestpastrino ordonos ŝin liberigi. La aŭgustino mem petos ŝin pri ĉi tio.

Vinicius rigardis lin per okuloj, en kiuj brilis febro, kaj respondis:

— Ŝin liberigos Kristo.

Kaj Poppaea, kiu estis preta, por savi Rufiuson, bruloferi hekatombojn al ĉiuj dioj de la mondo, en la sama vespero ankoraŭ iris Forumon, al la vestpastrinoj, konfidinte la malsanan infanon al la zorgado de fidela vartistino, Silvia, kiu iam ankaŭ ŝin elvartis.

Sed sur Palatino verdikto je la infano estis jam eldonita, ĉar apenaŭ la portilo de la imperiestrino malaperis post la Granda pordego, en la ĉambron, kie kuŝis la malgranda Rufius, eniris du liberigitoj de la cezaro, el kiuj unu ĵetis sin sur la maljunan Silvian kaj ŝtopis ŝian buŝon, kaj la alia, ekkaptinte bronzan statueton de la sfinkso, senkonsciigis ŝin per la unua ekbato.

Poste ili proksimiĝis al Rufius. La knabo, konsumata de febro kaj senkonscia, ne komprenante, kio okazas ĉirkaŭ li, ridetis al ili kaj fermetis siajn belegajn okulojn, kvazaŭ li penus ilin rekoni. Sed ili, depreninte de la vartistino zonon, nomatan cingulum, bantligis ĝin ĉirkaŭ lia kolo kaj kuntiris. La infano, vokinte foje la patrinon, mortis facile. Poste ili envolvis ĝin en la littukon kaj, eksidinte sur pretigitajn ĉevalojn, ekrapidis for, al Ostio, kie ili ĵetis la korpon en la maron.

Poppaea, ne trovinte la Grandan virgulinon, kiu kune kun la aliaj vestpastrinoj estis ĉe Vatinius, revenis baldaŭ Palatinon. Trovinte la malplenan liton kaj la malvarmiĝintan korpon de Silvia, ŝi svenis, kaj kiam oni ŝin rekonsciigis, ŝi komencis krii kaj ŝiaj sovaĝaj krioj sonis dum la tuta nokto kaj dum la sekvinta tago.

Sed en la tria tago la cezaro ordonis al ŝi veni al festeno, do, vestinte sin per ametista tuniko, ŝi venis kaj sidis kun stonsimila vizaĝo, orhara, belega kaj malserena, kiel la anĝelo de morto.



ĈAPITRO LVI


Antaŭ ol Flaviusoj starigis Koloseon, oni konstruadis la amfiteatrojn en Romo plejparte el ligno, kaj tial preskaŭ ĉiuj forbrulis en la fajrego. Nero tamen, por aranĝi la promesitajn cirkludojn, ordonis starigi kelkajn novajn kaj inter ili unu grandegan, por kies konstruo oni komencis, tuj post la estingo de la fajro, venigadi per la maro kaj Tibro potencajn arbotrunkojn, dehakitajn sur la deklivoj de Atlaso. Ĉar la ludoj devis superi ĉiujn antaŭajn per sia brileco kaj nombro de la viktimoj, oni aldonis vastajn tenejojn por la homoj kaj bestoj. Miloj da metiistoj laboris ĉe la konstruado tage kaj nokte. Oni konstruis kaj ornamis senripoze. La popolo rakontis al si mirindaĵojn pri la apogoj, inkrustitaj per bronzo, sukceno, eburo, perlamoto kaj ŝelo de transmaraj testudoj. Kanaloj, kondukitaj laŭlonge de la vicoj, plenigotaj per glacia akvo, celis konservi en la konstruaĵo agrablan malvarmon eĉ dum plej brula vetero. Grandega purpura velarium ŝirmis kontraŭ la sunradioj. Inter la vicoj oni starigis incensilojn, „por bruligadi arabajn aromaĵojn; supre oni lokis aparatojn, surŝprucontajn la rigardantojn per safrana akvo kaj verbeno. La famaj arĥitektoj, Severus kaj Celer, streĉis sian tutan scion, por starigi amfiteatron senkomparan kaj kune povantan enteni tian nombron da scivoluloj, kian povis ĝis nun enteni neniu el la konataj amfiteatroj.

Tial do en la tago, en kiu devis komenciĝi la unua ludus matutinus, amaso da popolo atendis de la tagiĝo la malfermon de la pordegoj, aŭskultante kun plezuro la muĝadon de leonoj, la raŭkan blekadon de panteroj kaj la hurladon de hundoj. Al la bestoj oni donis de du tagoj nenion por manĝi, anstataŭe oni traŝovadis antaŭ iliaj okuloj sangajn pecojn da viando, por tiom pli eksciti ilian furiozon kaj malsaton. Iafoje ektondradis tia uragano da sovaĝaj voĉoj, ke la homoj, starantaj antaŭ la cirko, ne povis interparoli, kaj pli impresemaj paliĝadis pro timo. Je la sunleviĝo tamen eksonis interne de la cirko kantoj laŭtaj, sed trankvilaj, kiujn oni aŭskultis kun miro, ripetante unu al alia: „La kristanoj! la kristanoj!” Vere, nombrajn arojn da ili oni venigis nokte ankoraŭ en la amfiteatron, kaj ne nur el unu malliberejo, kiel oni intencis komence, sed poparte el ĉiuj. Oni sciis en la amaso, ke la cirkludoj daŭros dum tutaj semajnoj kaj monatoj, sed oni disputis, ĉu kun tiu ĉi parto de la kristanoj, kiu estis destinita por hodiaŭ, oni sukcesos fini en la daŭro de unu tago. La viraj, virinaj kaj infanaj voĉoj, kantantaj la matenan kanton, estis tiel multaj, ke spertuloj opiniis, ke, se oni eĉ sendados unufoje po ducent aŭ tricent homoj sur la arenon, la bestoj laciĝos, satiĝos kaj ĝis la vespero ne povos ĉiujn disŝiri. Aliaj asertis, ke tia granda nombro da viktimoj, aperantaj samtempe sur la areno, distras la atenton kaj ne lasas konvene ĝui la spektaklon. Laŭgrade kiel proksimiĝadis la momento, en kiu oni devis malfermi la koridorojn, nomatajn vomitoria, kondukantajn internen, la popolo iĝadis pli vigla, pli gaja kaj diskutis pri diversaj aferoj, koncernantaj cirkludojn. Komencis formi sin partioj, laŭdantaj pli grandan lertecon de leonoj aŭ de tigroj en disŝirado de homoj. Tie kaj ie oni intervetis. Aliaj parolis tamen pri la gladiatoroj, kiuj estis ludontaj sur la areno antaŭ la kristanoj, kaj denove formiĝadis partioj jen de samnitoj, jen de galloj, jen de mirmilonoj, jen de tracianoj, jen de retistoj. Pli aŭ malpli grandaj iliaj taĉmentoj, kondukataj de majstroj, nomataj lanistae, frumatene komencis enfluadi la amfiteatron. Ne volante laciĝi antaŭtempe, ili marŝis sen armiloj, ofte tute nudaj, ofte kun verdaj branĉoj en la manoj, aŭ kronitaj per floroj, junaj, belegaj en la matena lumo kaj plenaj de vivo. Iliaj korpoj, brilantaj de olivoleo, potencaj, kvazaŭ skulptitaj el marmoro, vekadis admiron de la popolo, kiu amegis la belajn formojn. Multajn el ili oni konis persone kaj ĉiumomente aŭdiĝadis la ekkrioj: „Saluton, Furnius! saluton, Leo! saluton, aximus! saluton, Diomedes!” Junaj knabinoj levadis al ili okulojn, plenajn de amo, kaj ili serĉis rigarde, kiu estas la plej bela, kaj parolis al ili per ŝercaj vortoj, kvazaŭ neniu zorgo pezus super ili, sendante mankisojn aŭ vokante: „Karesu, antaŭ ol la morto min karesos!” Poste ili malaperadis en la pordegoj, el kiuj multaj estis neniam reelirontaj. Sed ĉiam novaj kaŭzoj distris la atenton de la amaso. Post la gladiatoroj iris mastigophori, t.e. homoj, armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn. Poste muloj tiris al la spoliarium tutajn vicojn da veturiloj, sur kiuj estis metitaj amasoj da lignaj ĉerkoj. Je tiu ĉi vido ĝojis la popolo, konjektante el ilia nombro pri la grandeco de la spektaklo. Plue paŝis homoj, kiuj devis finmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj, gardantaj ordon en la cirko, disdonantaj la sidlokojn, poste sklavoj, disportantaj manĝaĵojn. kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu cezaro ĉiam havis apude en amfiteatro.

Oni malfermis fine la vomitoria kaj la amasoj ĵetegis sin internen. Sed tiel multegaj estis la alvenintoj, ke ili fluis kaj fluis dum tutaj horoj kaj mirinde eĉ estis, ke la amfiteatro povas engluti tiel sennombran homamason. La muĝoj de la bestoj, flarantaj la homajn ordorojn, plifortiĝis ankoraŭ. La popolo bruegis en la cirko, okupante la lokojn, kiel ondo dum ventego.

Venis fine la urboprefekto, ĉirkaŭita de vigiloj, kaj post li en senrompa jam vico komencis ŝanĝi sin la portiloj de la senatanoj, konsuloj, pretoroj, ediloj, oficistoj publikaj kaj palacaj, pretoriaj ĉefuloj, patricioj kaj elegantaj virinoj. Kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn — amasoj da sklavoj. En la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj, blankaj kaj diverskoloraj vestoj, plumoj, orelringoj, juveloj, la ŝtalo de la hakiloj. El la cirko aŭdiĝadis ekkrioj, per kiuj la popolo salutis la potencajn altrangulojn. De tempo al tempo alvenadis ankoraŭ negrandaj taĉmentoj da pretorianoj.

Sed la pastroj el diversaj temploj alvenis iom pli poste, kaj nur post ili oni portis la sanktajn virgulinojn de Vesto, kiujn antaŭiris liktoroj. Por komenci la spektaklon oni atendis jam nur la cezaron, kiu, ne volante atendigi la popolon tro longe kaj dezirante favorigi ĝin al si per rapidemo, baldaŭ alvenis, akompanata de la aŭgustino kaj aŭgustanoj.

Petronius venis inter la aŭgustanoj, havante en sia portilo Viniciuson. Li sciis, ke Ligia estas malsana kaj senkonscia, sed ĉar en la lastaj tagoj la aliro al la malliberejo estis severe gardata, ĉar la antaŭajn postenantojn oni anstataŭigis per novaj, al kiuj malpermesite estis paroli kun la gardistoj, same kiel donadi plej etajn informojn al tiuj, kiuj venadis demandi pri la malliberigitoj, tial li ne estis certa, ĉu ŝi ne trovas sin inter la viktimoj, destinitaj por la unua tago de la spektakloj. Por leonoj Oni povus sendi ŝin ankaŭ malsanan, eĉ senkonscian. Sed ĉar la viktimoj estis ĉirkaŭkudrotaj per bestfinmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj, gardantaj ordon en la cirko, dis- donantaj la sidlokojn, poste KEO, disportantaj „manĝaĵojn. kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu cezaro ĉiam havis apude en amfiteatro. Oni malfermis fine la vomitoria kaj la amasoj ĵetegis sin internen. Sed tiel multegaj estis la alvenintoj, ke ili fluis kaj fluis dum tutaj horoj kaj mirinde eĉ estis, ke la amfiteatro povas engluti tiel sennombran homamason. La muĝoj de la bestoj, flarantaj la homajn ordorojn, plifortiĝis ankoraŭ. La popolo bruegis en la cirko, okupante la lokojn, kiel ondo dum ventego. Venis fine la urboprefekto, ĉirkaŭita de vigiloj, kaj post li en senrompa jam vico komencis ŝanĝi sin la portiloj de la senatanoj, konsuloj, pretoroj, ediloj, oficistoj publikaj kaj palacaj, pretoriaj ĉefuloj, patricioj kaj elegantaj virinoj. Kelkajn portilojn antaŭkuris liktoroj, portantaj hakilojn meze de vergofaskoj, aliajn — amasoj da sklavoj. En la suno flagris la oritaĵoj de la portiloj, blankaj kaj diverskoloraj vestoj, plumoj, orelringoj, juveloj, la ŝtalo de la hakiloj. El la cirko aŭdiĝadis ekkrioj, per kiuj la popolo salutis la potencajn altrangulojn. De tempo al tempo alvenadis ankoraŭ negrandaj taĉmentoj da pretorianoj. Sed la pastroj el diversaj temploj alvenis iom pli poste, kaj nur post ili oni portis la sanktajn virgulinojn de Vesto, kiujn antaŭiris liktoroj. Por komenci la spektaklon oni atendis jam nur la cezaron, kiu, ne volante atendigi la popolon tro longe kaj dezirante favorigi ĝin al si per rapidemo, baldaŭ alvenis, akompanata de la aŭgustino kaj aŭgustanoj. Petronius venis inter la aŭgustanoj, havante en sia portilo Viniciuson- Li sciis, ke Ligia estas malsana kaj senkonscia, sed ĉar en la lastaj tagoj la aliro al la malliberejo estis severe gardata, ĉar la antaŭajn postenantojn oni anstataŭigis per novaj, al kiuj malpermesite estis paroli kun la gardistoj, same kiel donadi plej etajn informojn al tIUj, kiuj venadis demandi pri la malliberigitoj, tial li ne estis certa, ĉu ŝi ne trovas sin inter la viktimoj, destinitaj por la unua tago de la spektakloj. Por leonoj Oni povus sendi ŝin ankaŭ malsanan, eĉ senkonscian. Sed ĉar la viktimoj estis ĉirkaŭkudrotaj per bestaj feloj kaj sendotaj grandare sur la arenon, tial neniu el la rigardantoj povis kontroli, ĉu unu pli aŭ malpli trovas sin inter ili, nek iun rekoni. La gardistoj kaj la tuta amfiteatra servistaro estis subaĉetita, kaj kun la bestistoj oni interaj feloj kaj sendotaj grandare sur la arenon, tial neniu el la rigardantoj povis kontroli, ĉu unu pli aŭ malpli trovas sin inter ili, nek iun rekoni. La gardistoj kaj la tuta amfiteatra servistaro estis subaĉetita, kaj kun la bestistoj oni interkonsentis, ke ili kaŝos Ligian en iu malluma angulo de la amfiteatro, kaj nokte transdonos ŝin en la manojn de unu farmisto de Vinicius, kiu tuj forveturigos ŝin en la Albanan montaron. Petronius, al kiu Vinicius konigis la sekreton, konsilis al la juna tribuno, ke li iru malkaŝe kun li en la amfiteatron kaj nur ĉe la eniro elŝtelu sin en la interpremo kaj rapidu en la ĉelojn, kie, por eviti eblajn erarojn, li devis mem montri al la gardistoj Ligian.

La gardistoj enlasis lin tra malgranda pordeto, tra kiu ili mem eniradis. Unu el ili, nomata Sirus, kondukis lin senprokraste al la kristanoj. Envoje li diris al Vinicius:

— Mi ne scias, sinjoro, ĉu vi trovos tiun, kiun vi serĉas. Ni demandis pri junulino, nomata Ligia, sed neniu donis al ni respondon. Povas esti, ke ili ne fidas al ni.

— Ĉu ili estas multaj? — demandis Vinicius

— Multaj el ili, sinjoro, devos resti por morgaŭ.

— Ĉu estas inter ili malsanuloj?

— Tiaj, kiuj ne povas stari sur la piedoj, ne estas.

Dirinte ĉi tion, Sirus malfermis la pordon kaj ili eniris kvazaŭ en grandegan ĉambron, sed malaltan kaj malluman, ĉar la lumo eniĝadis tien sole tra kraditaj malfermaĵoj, apartigantaj ĝin de la areno. Vinicius povis komence nenion ekvidi, li aŭdis nur en la ejo murmuradon de voĉoj kaj ekkriojn de la popolo, atingantajn lin el la amfiteatro.

Sed post momento, kiam liaj okuloj alkutimiĝis al la krepusko, li ekvidis tutajn arojn da strangaj estaĵoj, similaj al lupoj kaj ursoj. Tio estis la kristanoj, ĉirkaŭkudritaj per bestaj feloj. Unuj el ili staris, aliaj preĝis, genuante. Tie kaj ie laŭ longaj haroj, malsuprenfalantaj sur la felo, oni povis ekkoni, ke la viktimo estis virino. Patrinoj, similaj al lupinoj, portis en la brakoj siajn infanojn, ankaŭ vile ĉirkaŭkudritajn. Sed el sub la feloj vidiĝadis vizaĝoj lumaj, la okuloj en la krepusko brilis de ĝojo kaj de febro. Videble estis, ke pliparton de tiuj ĉi homoj ekregis unu penso, ekskluziva kaj transmonda, kiu jam dum la vivo sensentigis ilin al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ili kaj kio povis ilin renkonti. Kelkaj, demandataj de Vinicius pri Ligia, rigardis lin per okuloj kvazaŭ vekitaj el dormo, ne respondante la, demandojn; aliaj ridetis al li, metante la fingrojn sur la buŝojn aŭ montrante la ferajn kradojn, tra kiuj enfluadis faskoj de brilo. Infanoj nur ploris kelkloke, timigitaj per la muĝado de la bestoj, hurlado de la hundoj, kriado de la popolo kaj per la bestosimilaj figuroj de la propraj patroj. Vinicius, irante apud Sirus la gardisto, rigardis la vizaĝojn, serĉis, demandis, iaioje falpuŝiĝadis pro la korpoj de tiuj, kiuj svenis pro interpremo, sufoka aero kaj varmegeco, kaj li trapuŝadis sin pluen en la malluman fundon de la ejo, kiu ŝajnis tiel vasta, kiel la tuta amfiteatro.

Sed subite li haltis, ĉar ŝajnis al li, ke proksime de la krado eksonis konata al li voĉo. Aŭskultinte dum momento, li returniĝis kaj, trapuŝinte sin tra la amaso, ekstaris proksime. Fasko de lumo falis sur la kapon de la parolanto kaj en tiu ĉi brilo Vinicius rekonis en lupa felo la malgrasan kaj senindulgan vizaĝon de Crispus.

— Pentu pro viaj pekoj — parolis Crispus — ĉar la momento tuj venos. Sed kiu pensas, ke per la sola morto li liberiĝos de siaj kulpoj, tiu novan pekon plenumas kaj estos ĵetita en la eternan fajron. Per ĉiu via peko, kiun vi plenumis dum la vivo, vi renovigadis la mortsuferojn de la Sinjoro, kiel do vi kuraĝas kredi, ke tiu ĉi sufero, kiu vin atendas, povas egali la Lian? Per egala morto pereos hodiaŭ justuloj kaj pekuloj, sed la Sinjoro distingos siajn merititojn. Ve al vi, ĉar la leonaj dentegoj disŝiros viajn korpojn, sed ne disŝiros viajn kulpojn, nek viajn kalkulojn kun Dio. La Sinjoro elmontris sufiĉe, da kompatemo, kiam Li permesis najli sin al la kruco, sed de nun Li estos nur juĝisto, kiu neniun kulpon lasos senpune. Do vi, kiuj pensis, ke per martireco vi neniigos viajn pekojn, blasfemas kontraŭ la Dia justeco kaj tiom pli profunda abismo vin atendas. Finiĝis la kompatemo kaj venis la tempo de la Dia kolero. Jen vi ekstaros post momento antaŭ la terura juĝo, antaŭ kiu apenaŭ virtulo saviĝas. Pentu pro viaj pekoj, ĉar malfermitaj estas la inferaj senfundaĵoj kaj ve al vi, edzoj kaj edzinoj, ve al vi, gepatroj kaj infanoj!

Kaj etendinte la ostajn manojn, li skuis ilin super la klinitaj kapoj, sentima, sed ankaŭ senkompata eĉ antaŭ la morto, al kiu post momento devis iri ĉiuj tiuj kondamnitoj. Post liaj vortoj aŭdiĝis la voĉoj: „Ni pentu pro niaj pekoj!”, poste sekvis silento kaj oni aŭdis nur ploron de infanoj kaj batadon de manoj sur la brustoj. Kaj al Vinicius la sango koagulis en la vejnoj. Li, kiu sian tutan esperon bazis sur la kompatemo de Kristo, ekaŭdis nun, ke venis la tago de kolero kaj ke kompaton ne havigos eĉ morto sur la areno. Trakuris, vere, lian kapon penso luma kaj rapida, kiel fulmo, ke Petro la apostolo alie parolus al tiuj ĉi mortontoj, malgraŭ tio tamen la severaj, plenaj de fanatikeco vortoj de Crispus kaj ĉi tiu malluma ejo kun kradoj, post kiu estis la kampo de martireco, kaj ĝia proksimeco kaj la amasego de la viktimoj, vestitaj jam por la morto, plenigis lian animon per teruro kaj timego. Ĉio tio kune ŝajnis al li pli terura kaj pli monstra, ol plej sangaj bataloj, kiujn li partoprenis. La malbonaero kaj varmegeco komencis lin sufoki. Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto. Ekkaptis lin timo, ke li svenos, kiel tiuj, pro kies korpoj li falpuŝiĝadis dum sia serĉado en la fundo de la ejo, kiam do li ekpensis krome, ke ĉiumomente oni povas malfermi la kradojn, li komencis laŭte voki Ligian kaj Ursuson, esperante, ke se ne ili mem, respondos al li iu, kiu ilin konas.

Efektive, tuj iu homo, alivestita kiel urso, ektiris lin je la togo kaj diris:

— Sinjoro, ili restis en la malliberejo. Min oni elkondukis laste kaj mi vidis ŝin malsanan sur la kuŝejo.

— Kiu vi estas? — demandis Vinicius.

— La fosisto, en kies kabano la apostolo baptis vin, sinjoro. Oni malliberigis min antaŭ tri tagoj, kaj hodiaŭ mi jam Mortos.

Vinicius ekspiris. Enirante ĉi tien, li deziris trovi Ligian, nun tamen li estis preta danki al Kristo, ke ŝi ne estas ĉi tie, kaj vidi en tio signon de Lia kompatemo.

Dume la fosisto ektiris lin duafoje je la togo kaj diris:

— Ĉu vi memoras, sinjoro, ke mi kondukis vin en la korneliusan vinberejon, kie en la budo predikis la apostolo?

— Mi memoras — respondis Vinicius.

— Mi vidis lin poste tagon antaŭ ol oni min malliberigis. Li benis min kaj diris, ke li venos la amfiteatron krucosigni la pereantojn. Mi volus rigardi lin en la momento de la morto kaj vidi la signon de kruco, ĉar tiam pli facile estos al mi morti, se do vi scias, sinjoro, kie li estas, diru al mi.

Vinicius mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:

— Li estas inter la servistoj de Petronius, alivestita kiel sklavo. Mi ne scias, kie ili elektis la lokojn, sed mi revenos en la cirkon kaj vidos. Rigardu min, kiam vi eliros la arenon, kaj mi leviĝos kaj turnos la kapon en ilian flankon. Tiam vi trovos lin per la okuloj.

— Dankon al vi, sinjoro, kaj pacon al vi.

— Estu al vi la Savinto kompatema.

— Amen.

Vinicius eliris el la cuniculum kaj iris la amfiteatron, kie li havis lokon apud Petronius, meze de la aliaj aŭgustanoj. — Ĉu vi trovis ŝin? — demandis lin Petronius.

— Ne. Ŝi restis en la malliberejo.

— Aŭskultu, kio venis ankoraŭ en mian penson, sed aŭskultante, rigardu ekzemple Nigidian, por ke ŝajnu, ke ni parolas pri ŝia kombaĵo.... Tigellinus kaj Chilo rigardas nin ĉimomente.... Aŭskultu do: oni metu Ligian nokte en ĉerkon kaj elportu ŝin el la malliberejo, kiel mortintan; la ceteron vi divenas....

— Ĵes — respondis Vinicius.

La pluan interparolon rompis al ili Tulius Senecio, kiu, kliniĝinte al ili, demandis:

— Eble vi scias, ĉu oni donos armilojn al la kristanoj?

— Ni ne scias — respondis Petronius:

— Mi preferus, ke oni donu — parolis Tulius — alie la areno tro baldaŭ iĝas simila al buĉejo. Sed kia belega amfiteatro!

Efektive, la vidaĵo estis impona. La malpli altaj vicoj, plenegaj de togoj, blankis, kiel nego. En la orita podio sidis la cezaro, ornamita per diamanta kolĉeno, kun ora florkrono sur la kapo, apud li la belega kaj malserena aŭgustino, apude, ambaŭflanke, la vestpastrinoj, altaj oficistoj, senatanoj en borderitaj vestoj, militistaj ĉefuloj en brilantaj armaĵoj, unuvorte ĉiu, kiu estis en Romo potenca, brila kaj riĉa. En la pluaj vicoj sidis kavaliroj, kaj pli alte nigris ronde maro da homaj kapoj, super kiuj de la kolonoj pendis girlandoj, plektitaj el rozoj, lilioj, anemonoj, hederoj kaj vinberbranĉoj.

La popolo interparolis laŭte, voksignis, kantis, iafoje eksplodadis per rido pro iu sprita vorto, kiun oni komunikadis al si reciproke de vico al vico, kaj piedfrapis pro senpacienco, por plirapidigi la spektaklon.

Fine la piedfrapado iĝis simila al tondro kaj senĉesa. Tiam la urboprefekto, kiu jam antaŭe ĉirkaŭrajdis la arenon kun sia brila sekvantaro, donis signon per tuko, al kio respondis en la amfiteatro la ĝenerala: „aaa!....” elŝirita el miloj da brustoj.

Ordinare oni komencadis la spektaklojn per ĉasado je sovaĝaj bestoj, en kio majstris diversaj barbaroj el la nordo kaj sudo, ĉi-foje tamen devis esti eĉ tro da bestoj, oni komencis do per andabatae, t.e. homoj, vestitaj per kaskoj sen okultruoj, kiuj sekve batalis blinde. Keldeko da ili, enirinte samtempe la arenon, komencis svingi glavojn en la aero, kaj mastigophori per longaj forkegoj puŝis ilin unu al alia, ke ili povu renkontiĝi. La pli eleganta publiko rigardis indiferente kaj malrespekte similan spektaklon, sed la popolon amuzis la mallertaj movoj de la luktistoj, kaj se okazis, ke ili renkontiĝis dors-aldorse, ĝi eksplodadis per laŭta rido, vokante: „dekstren!” „maldekstren!” „rekten!” kaj ofte intence erarigante la kontraŭulojn. Kelkaj paroj tamen kunkroĉiĝis kaj la batalo komencis esti sanga. La pli obstinaj luktistoj ĵetis la ŝildojn kaj, doninte al si reciproke la maldekstrajn manojn, por ne plu disiĝi, per la maldekstraj batalis pro vivo aŭ morto. Kiu falis, levis la fingrojn supren, petegante per tiu ĉi signo kompaton, sed en la komenco de spektaklo la popolo insistis ordinare morton de la vunditoj, precipe, se koncernataj estis andabatae, kiuj, havante la vizaĝojn kovritajn, restis al ĝi nekonataj. Iom post iom la nombro de la batalantoj malgrandiĝadis, kaj kiam fine restis nur du, oni puŝis ilin unu al la alia tiel, ke renkontiĝinte, ili falis sur la sablon kaj sur ĝi mortpikis sin reciproke. Tiam meze de la ekkrioj „finite!” [6] cirkaj servistoj forigis la kadavrojn, post kio servoknabetoj forrastis la freŝajn signojn sur la areno kaj surŝutis ĝin per safranaj folioj:

Nun devis sekvi pli serioza batalo, ekscitanta la intereson ne nur de la popolamaso, sed ankaŭ de la eleganta publiko, dum kiu junaj patricioj faradis grandegajn vetojn, ofte malgajnante ĉion ĝis la lasta monero. Tuj komencis ankaŭ rondiri el manoj en manojn tabuletoj, sur kiuj oni enskribadis la nomojn de favoratoj kaj kune la nombron da sestercoj, kiun ĉiu vetodonis pro sia elektito. La spectati, t.e. luktistoj, kiuj batalis jam sur areno kaj triumfis sur ĝi, ricevadis plej multe da partianoj, sed inter la ludantoj estis ankaŭ tiaj, kiuj vetodonis konsiderindajn sumojn pro gladiatoroj novaj kaj nekonataj, esperante, ke en la okazo de ilia venko ili enpoŝigos grandegajn gajnojn. Vetis eĉ la cezaro kaj la pastroj kaj la vestpastrinoj kaj la senatanoj kaj la kavaliroj kaj la popolo. La plebanoj, se mankis al ili mono, vetodonis ofte la propran liberecon. Oni do atendis kun batantaj koroj, eĉ kun timo, la aperon de la luktistoj kaj pluraj faris laŭtajn ĵurpromesojn al la dioj, por certigi ilian protekton al sia favorato.

Efektive, kiam aŭdiĝis la timigaj sonoj de la trumpetoj, en la amfiteatro ekregis la silento de atendo. Miloj da okuloj direktis sin al la granda pordego, al kiu proksimiĝis homo, alivestita kiel Ĥarono, kaj meze de la ĝenerala silento frapis ĝin trifoje per martelo, kvazaŭ vokante al morto tiujn, kiuj estis post ĝi kaŝitaj. Poste malfermiĝis malrapide ambaŭ duonoj de la pordego, montrante nigran faŭkon, el kiu sur la luman arenon komencis eliri la gladiatoroj. Ili iris taĉmente, po dudek kvin homoj, aparte tracianoj aparte mirmilonoj, samnitoj, galloj, ĉiuj peze armitaj, kaj fine retiarii, tenantaj en unu mano reton, en la alia tridenton. Je ilia vido tie kaj ie sur la benkoj aŭdiĝis aplaŭdoj, kiuj baldaŭ ŝanĝis sin en unu grandan kaj daŭran uraganon. De supre ĝis malsupre oni vidis brilantajn vizaĝojn, aplaŭdantajn manojn kaj buŝojn, el kiuj eliĝadis ekkrioj. Ili dume ĉirkaŭiris la tutan arenon per paŝo egalritma kaj elasta, flagrante per glavoj kaj riĉaj armaĵoj, poste haltis antaŭ la imperiestra podio, fieraj, trankvilaj kaj brilaj. Akra sono de korno silentigis la aplaŭdojn; tiam la luktistoj etendis supren la dekstrajn brakojn kaj levante la okulojn kaj la kapojn al la cezaro, komencis voki, aŭ pli ĝuste, kanti per tiriĝemaj voĉoj;


„Ave, caesar imperator!

Morituri te salutant!”


Poste ili rapide dispartiĝis, okupante apartajn lokojn ĉe la rando de la areno. Ili devis ataki sin reciproke en tutaj taĉmentoj, sed antaŭe oni permesis al pli famaj luktistoj renkontiĝi en serio de duopaj bataloj, en kiuj plej bone elmontriĝadis la forto, lerteco kaj kuraĝo de la kontraŭuloj. Tuj efektive el inter la galloj elpaŝis luktisto, bone konata al amantoj de amfiteatro sub la nomo „Buĉisto” (Lanio), venkinto en multaj cirkludoj. Kun granda kasko sur la kapo, en kiraso, kuprokovranta de antaŭe kaj malantaŭe lian potencan bruston, li aspektis en la lumo sur la flava areno, kiel grandega, brilanta skarabo. Ne malpli glora retiarius, Calendio, elpaŝis kontraŭ lin.

Inter la rigardantoj oni komencis veti:

— Kvincent sestercojn pro la gallo!

— Kvincent pro Calendio!

— Je Herkulo! mil!

— Dumil!

Dume la gallo, veninte ĝis la mezo de la areno, komencis repaŝi kun alcelita glavo kaj, levante la kapon, rigardis atente la kontraŭulon tra la okultruoj de la viziero, dum la facila, belforma kaj statusimila retiarius, tute nuda, krom zonaĵo sur la koksoj, ĉirkaŭiradis rapide la pezan malamikon, gracie svingante la reton, levante aŭ mallevante la tridenton kaj

kantante la kutiman kanton de la retistoj:

„Ne vin, fiŝon nur mi ĉasas,

Ne forkuru, gallo!”[7]

Sed la gallo ne forkuris, ĉar post momento li haltis kaj, ekstarinte loke, komencis turni sin per apenaŭ rimarkeblaj movoj, tiel, por ĉiam havi la malamikon antaŭe. En lia figuro kaj monstre granda kapo estis io terura. La rigardantoj bonege komprenis, ke tiu ĉi peza, kuprokirasita korpo pretiĝas al subita atako, kiu povas decidi pri la batalo. La retisto dume jen alsaltadis al li, jen forsaltadis, farante per sia tridenta forkego movojn tiel rapidajn, ke la homa rigardo apenaŭ povis ilin sekvi. La tinto de la dentoj kontraŭ la kiraso aŭdiĝis kelkfoje, sed la gallo eĉ ne ŝanceliĝis, donante per tio ĉi ateston pri sia grandega forto. Lia tuta atento ŝajnis esti koncentrita ne sur la tridento, sed sur la reto, kiu senĉese ŝvebis super lia kapo, kiel malbonaŭgura birdo. La rigardantoj, retenante la spiron en la brusto, observis la majstran ludon de la gladiatoroj. Lanio, trovinte konvenan momenton, falegis fine sur sian kontraŭulon, kaj tiu ĉi kun sama rapideco trakuris sub lia glavo kaj levita brako, rektiĝis kaj eksvingis la reton.

La gallo, turniĝinte loke, haltigis ĝin per sia ŝildo, post kio ambaŭ dissaltis. En la amfiteatro ektondris la ekkrioj: „Macte!”, kaj en la malpli altaj vicoj oni komencis fari novajn vetojn. La cezaro mem, kiu komence interparolis kun la vestpastrino Rubria kaj nemulte atentis ĝis nun la spektaklon, turnis la kapon al la areno.

Kaj ili komencis batali tiel majstre, kun tia precizeco de la movoj, ke ŝajnis momente, kvazaŭ ili batalas ne pro vivo aŭ morto, sed por elmontri sian lertecon. Lanio, dufoje ankoraŭ evitinte la reton, komencis repaŝi al la rando de la areno. Tiam tamen tiuj, kiuj vetis kontraŭ li, ne volante, ke li ripozu, komencis krii: „Ataku!” La gallo obeis kaj atakis. La brako de la retisto eksangis kaj lia reto malleviĝis. Lanio kuntiriĝis kaj eksaltis, volante bati la lastan baton. Sed en la sama momento Calendio, kiu intence ŝajnigis, ke li ne povas manovri plu la reton, kliniĝis flanken, evitis la baton kaj, enŝovinte la tridenton inter la genuojn de la kontraŭulo, faligis lin teren.

Tiu ĉi volis leviĝi, sed en momento ĉirkaŭvolvis lin la fatalaj ŝnuroj, en kiuj ĉe ĉiu movo li pli implikis la manojn kaj la Piedojn. Dume la batoj de la tridento fiksadis lin fojon post fojo al la tero. Foje ankoraŭ li kolektis la fortojn, apogis sin sur la mano kaj streĉis sin, por leviĝi — vane! Li levis ankoraŭ al la kapo la malfortiĝantan manon, en kiu li ne povis plu teni la glavon, kaj falis dorsen. Calendio premis lian kolon al la tero per la dentoj de la forkego kaj, apoginte sin ambaŭmane sur ĝia tenilo, turniĝis al la imperiestra loĝio.

La tuta cirko ektremis de aplaŭdoj kaj de homa muĝado. Por la partianoj de Calendio li estis ĉi-momente pli granda, ol la cezaro, sed ĝuste tial malaperis el iliaj koroj la malamikeco kontraŭ Lannio, kiu por la prezo de la propra sango plenigis iliajn poŝojn. Dividiĝis do la deziroj de la popolo. Sur ĉiuj benkoj montriĝis samnombre la signoj de morto kaj la signoj de kompato, sed la retisto rigardis nur al la loĝio de la cezaro kaj vestpastrinoj, atendante, kion ili decidos.

Malfeliĉe, Nero ne havis simpation al Lannio, ĉar dum lasta cirkludo antaŭ la brulego li malgajnis, vetante kontraŭ li, grandan monsumon al Licinius, li elŝovis do la manon el la podio kaj turnis la grandan fingron al la tero.

La vestpastrinoj tuj ripetis la signon. Tiam Calendio genuiĝis sur la brusto de la gallo, eligis mallongan ponardon, kiun li portis ĉe la zono, kaj flankiginte la armaĵon ĉe la kolo de la kontraŭulo, enbatis ĝis la tenilo en lian gorĝon la triangulan akraĵon.

— Peractum est! — aŭdiĝis voĉoj en la amfiteatro.

Lannio konvulsiis dum ia tempo, kiel buĉita bovo, kaj batis la sablon per la piedoj, poste li streĉiĝis kaj restis senmova.

Merkuro ne bezonis kontroli per ardanta feraĵo, ĉu li vivas ankoraŭ. Tuj oni forigis lin kaj ekluktis aliaj paroj, post kies paso ekflamis nur la batalo de la tutaj taĉmentoj. La popolo partoprenis ĝin per la animo, koro kaj okuloj: ĝi kriegis, muĝis, fajfis, aplaŭdis, ridis, stimulis la batalantojn, frenezis. Sur la areno la gladiatoroj, dividitaj en du partiojn, batalis kun la furiozo de sovaĝaj bestoj: brusto frapis bruston, korpoj kuntordis sin en morta ĉirkaŭbrako, krakis en la artikoj potencaj kruroj, glavoj dronis en brustoj kaj ventroj, palaj buŝoj ŝprucigadis sangon sur la sablon. Kelkdek novulojn ekregis en la fino tia teruro, ke elŝirinte sin el la ĥaoso, ili komencis forkuri, sed la mastigophori repelis ilin en la batalon per siaj plumbofinitaj vipoj. Sur la sablo formiĝis grandaj, malhelaj makuloj; ĉiam pli da nudaj kaj armitaj korpoj kuŝis unu apud alia sur la sablo, kiel garboj. Vivantoj batalis sur la kadavroj, falpuŝiĝadis pro armaĵoj, ŝildoj, vundis la piedojn per rompitaj armiloj kaj faladis La popolo frenezis pro ĝojo, ebriiĝadis per morto, spiris ĝin, satigadis per ĝia bildo la okulojn kaj kun volupto sorbis en la pulmojn ĝiajn odorojn.

La venkitoj kuŝis preskaŭ ĉiuj mortaj. Apenaŭ kelkaj vunditoj genuiiĝis en la mezo de la areno kaj, ŝanceliĝante, etendis la manojn al la rigardantoj, petante kompaton. Al la venkintoj oni disdonis premiojn, laŭrokronojn, olivarbajn branĉetojn, kaj sekvis momento de ripozo, kiu laŭ la ordono de la ĉiopova cezaro ŝanĝis sin en festenon. En la incensiloj oni ekbruligis aromaĵojn. Ŝprucigistoj pluvigis sur la popolon roson safranan kaj violan. Oni disportadis malvarmajn trinkaĵojn, rostitajn viandojn, dolĉajn kukaĵojn, vinon, olivoleon kaj fruktojn. La Popolo manĝegis, interbabilis kaj kriis honore al la cezaro, por lin inklinigi al tiom pli granda malavareco. Efektive, kiam Oni satigis la malsaton kaj soifon, centoj da sklavoj enportis korbojn, plenajn de donacoj; knabetoj, alivestitaj kiel amoroj, elprenadis el ili diversajn objektojn kaj disĵetadis ambaŭmane inter la benkojn. En la momento, kiam estis disdonataj loteriaj tesserae, komenciĝis batalo: la homoj interpuŝis sin, renversadis, piedpremis unu aliajn, vokis helpon, saltis trans benkovicoj kaj sufokiĝadis en la terura interpremo, ĉar kiu ricevis feliĉan numeron, povis gajni eĉ domon kun ĝardeno, sklavon, luksan vestaĵon aŭ maloftan sovaĝan beston, kiun li poste vendis en amfiteatron. Pro tiuj ĉi kaŭzoj iĝadis tiaj ĥaosoj, ke multfoje Pretorianoj devis enkonduki ordon, kaj post ĉiu disdonado oni elportadis el la rigardejo homojn kun rompitaj brakoj, kruroj, aŭ mortsufokitajn en la interpremo.

Pli riĉaj el la rigardantoj ne partoprenis tamen en la batalo pro la tesserae. La aŭgustanoj amuzis sin ĉi-foje per la vido de Chilo kaj per mokado je vanaj penoj, kiujn li faris, por montri al la homoj, ke batalon kaj sangoverŝadon li povas rigardi egale, kiel ĉiu alia. Vane tamen la malfeliĉa greko kuntiradis la brovojn, mordis la lipojn kaj premis la pugnojn tiel, ke la ungoj eniĝadis en la manojn. Same lia greka naturo, kiel lia persona timemo ne elportis tiajn spektaklojn. Lia vizaĝo paliĝis, gutoj da ŝvito perlokovris la frunton, la lipoj bluiĝis, enprofundiĝis la okuloj, la dentoj komencis klaki kaj la korpon atakis tremado. Post la batalo li iom rekonsciiĝis, kaj kiam oni lin mokpikis, ekregis lin subita kolero kaj malespere li komencis respondi la pikojn.

— Ha, greko! malplaĉegas al vi la vido de disŝirita homa haŭto! — parolis Vatinius, tirante lin je la barbo. Kaj Chilo turnis al li siajn du lastajn flavajn dentojn kaj respondis:

— Mia patro ne estis botisto, do mi ne scias ĝin fliki.

— Macte! habet! — ekkriis kelkaj voĉoj:

Sed aliaj mokis plu:

— Ne li estas kulpa, ke anstataŭ koro li havas en la brusto pecon da fromaĝo! — ekkriis Senecio.

— Ne vi estas kulpa, ke anstataŭ kapo vi havas vezikon — respondis Chilo.

— Eble vi iĝos gladiatoro! vi bone aspektus kun reto sur areno.

— Se vin mi kaptus per ĝi, mi kaptus malbonodoran upupon.

— Kaj kio estos kun la kristanoj? — demandis Festus el Ligurio. — Ĉu vi ne volus iĝi hundo kaj mordi ilin?

— Mi ne volus esti via frato.

— Vi meocia leprulo!

— Vi liguria mulo!

— Via haŭto videble jukas, sed mi ne konsilas peti min, ke mi vin gratu.

— Gratu vin mem. Se vi forgratos la proprajn pustulojn, vi detruos tion, kio estas en vi la plej bona.

Tiel ili atakadis lin, kaj li repikadis ilin malice meze de ĝenerala rido. La cezaro aplaŭdis per la manoj, ripetadis: „Macte!”” kaj stimulis ilin. Post momento tamen proksimiĝis Petronius kaj, tuŝinte per skulptita ebura bastono la ŝultron de la greko, diris:

— Bone, filozofo, sed en unu afero vi eraris: la dioj kreis vin kanajlo, vi tamen iĝis demono, kaj tial vi ne eltenos.

La maljunulo rigardis lin per siaj inflamruĝaj okuloj, ĉi-foje li tamen iel ne trovis pretan insulton. Por momento li eksilentis, poste respondis kvazaŭ kun certa peno:

— Mi eltenos!....

Sed dume la trumpetoj anoncis, ke la paŭzo estas finita. La homoj komencis forlasi la fakojn, en kiuj ili ariĝis, por rektigi la piedojn kaj babili. Komenciĝis ĝenerala movado kaj la kutimaj malpacoj pri la antaŭe okupitaj sidejoj. La senatanoj kaj patricioj rapidis al siaj lokoj. Iom post iom trankviliĝis la bruo kaj ordo revenis en la amfiteatron. Sur la areno aperis aro da homoj, por disrasti ankoraŭ tie kaj ie sablobulojn, kungluitajn per koagulinta sango.

Venis la vico por la kristanoj. Sed ĉar tio ĉi estis por la popolo nova spektaklo kaj neniu sciis, kiel ili kondutos, ĉiuj atendis ilin kun certa intereso. La amaso estis agordita atendege, ĉar oni antaŭvidis eksterordinarajn scenojn, sed malamike. Tiuj homoj, kiuj estis nun aperontaj, bruligis ja Romon kaj ĝiajn antikvajn trezorojn. Ili ja nutris sin per la sango de suĉinfanoj, venenadis akvojn, malbenadis la tutan homan genton kaj plenumadis plej malnoblajn krimojn. La ekscititan malamon ne kontentigus plej severaj punoj, kaj se ia timo kaptis la korojn, ĝi estis nur la timo, ĉu la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj.

Dume la suno leviĝis alten kaj ĝiaj radioj, filtritaj tra la purpura velarium, plenigis la amfiteatron per sanga lumo. La sablo alprenis fajran koloron kaj en tiuj briloj, en la homaj vizaĝoj, same kiel en la malplena spaco de la areno, pleniĝonta post momento per homa sufero kaj besta furiozo, estis io timiga. Ŝajnis, ke en la aero ŝvebas teruro kaj morto. La amaso, ordinare gaja, sub la influo de la malamo obstinis en silento. La vizaĝoj havis malamikan esprimon.

Subite la prefekto donis la signon: tiam aperis la sama maljunulo, alivestita kiel Ĥarono, kiu vokis al morto la gladiatorojn, kaj trairinte per malrapidaj paŝoj la tutan arenon, en profunda silento li denove frapis trifoje la pordegon per la martelo.

En la tuta amfiteatro aŭdiĝis la murmuro:

— La kristanoj! la kristanoj!..

Ekgrincis la feraj kradoj: en la mallumaj malfermaĵoj eksonis la ordinaraj krioj de la mastigophori: „Sur la sablon!” kaj en unu momento la areno pleniĝis per aroj kvazaŭ da silvanoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj. Ĉiuj ili kuris iom rapide, febre, kaj alkurinte la mezon de la sablorondo, genuiĝis unu apud aliaj, kun manoj etenditaj supren. La popolo kredis, ke ĝi estas peto pri kompato, kaj furioza pro tia malkuraĝo, ĝi komencis piedfrapi, fajfi, ĵeti malplenajn ujojn de vino, ĉirkaŭmorditajn ostojn kaj muĝi: „Bestojn! bestojn!....” Sed subite okazis io neatendita. Jen el la mezo de la vila amaso eksonis kantantaj voĉoj kaj en la sana momento aŭdiĝis kanto, kiun Oni aŭdis unuafoje en roma cirko:

„Christus regnat!!....”

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

Tiam mirego ekregis la popolon. La kondamnitoj kantis kun okuloj levitaj al la velarium. Oni vidis vizaĝojn palajn, sed kvazaŭ inspiritajn. Ĉiuj komprenis, ke tiuj homoj ne petas kompaton kaj ke ili ŝajnas vidi nek la cirkon, nek la popolon, nek la senaton, nek la cezaron. Cbristus regnat! sonis ĉiam pli laŭte, kaj sur la benkoj, for, ĝis la supro, inter la vicoj de la rigardantoj tiu kaj iu demandis sin mem: kio okazas ĉi tie kaj kiu estas tiu Christus, kiu regas en la buŝoj de tiuj mortontoj? Sed dume oni malfermis alian kradon kaj sur la arenon enkuris kun sovaĝa impeto kaj bojado tutaj aroj da hundoj: flavharaj grandegaj molosoj el Peloponezo, striaj hundoj el Pireneoj kaj lupsimilaj hundegoj el Hibernio, intence malsatigitaj, kun kaviĝintaj flankoj kaj sangaj okuloj. Muĝado kaj hurlado plenigis la tutan amfiteatron. La kristanoj, fininte la kanton, genuis senmove, kvazaŭ ŝtoniĝintaj, ripetante nur per unu ĝema ĥoro: „Pro Christo! pro Christo!” La hundoj, flarinte homojn en la bestaj feloj kaj mirigitaj per ilia senmoveco, ne kuraĝis tuj ĵeti sin sur ilin. Kelkaj levadis sin sur la murojn de la loĝioj, kvazaŭ ili volus atingi la rigardantojn, aliaj kuris ronde, ekscite bojante, kvazaŭ ili persekutus iun nevideblan beston. La popolo koleriĝis. Ekkriegis miloj da voĉoj: kelkaj el la rigardantoj imitis la muĝadon de bestoj, aliaj bojis, kiel hundoj, aliaj instigis ilin en ĉiuj lingvoj. La amfiteatro ektremis de la kriegoj. La incititaj hundoj komencis jen ĵeti sin al la genuantoj, jen resalti ankoraŭ, ĝis fine unu el la molosoj enigis la dentegojn en la ŝultron de genuanta fronte virino kaj subtiris ŝin al si.

Tiam dekoj da ili ĵetis sin en la mezon, kvazaŭ tra elrompaĵo. La amaso ĉesis muĝi, por rigardi kun pli granda atento. Meze de hurlado kaj raŭkado oni aŭdis ankoraŭ plendajn voĉojn virajn kaj virinajn: Pro Christo! pro Christo! sed sur la areno formiĝis tremantaj plektaĵoj el hundaj kaj homaj korpoj. Sango fluis nun torente el disŝiritaj korpoj. La hundoj elŝiradis al si reciproke sangajn homajn membrojn. La. odoro de sango kaj de disŝiritaj internaĵoj sufokis la arabajn aromojn kaj plenigis la tutan cirkon. Fine restis nur tie kaj ie hurlantaj amasoj.

Vinicius, kiu en la momento, kiam la kristanoj enkuris, leviĝis kaj turniĝis, por konforme al sia promeso montri al la fosisto la lokon, kie inter la sklavoj de Petronius estis la alivestita apostolo, sidiĝis denove kaj sidis kun vizaĝo de mortinto, rigardante per vitrosimilaj okuloj la teruran spektaklon. Komence la timo, ke la fosisto povis erari kaj ke Ligia povas trovi sin inter la viktimoj, tute paralizis lin, sed kiam li ekaŭdis la voĉojn: Pro Christo! kiam li vidis la pereon de tiom da viktimoj, kiuj, mortante, atestis pri sia vero kaj pri sia Dio, ekposedis lin alia sento, turmenta, kiel plej terura doloro, tamen neforpuŝebla, ke se Kristo mem mortis martire, se nun miloj pro Li pereas, se fluas maro da sango, tiam unu guto pli nenion signifas kaj ke peke estas eĉ peti kompaton. Tiu ĉi penso iris al li el la areno, traigadis lin kun la ĝemoj de la mortantoj, kun la odoro de ilia sango. Tamen li preĝis kaj ripetadis per sekaj lipoj: „Kristo! Kristo! ankaŭ Via apostolo preĝas pro ŝi!” Poste li dronis en preĝo, perdis la konscion, kie li estas, ŝajnis nur al li, ke la sango sur la areno ŝvelas kaj ŝvelas, ke ĝi multiĝas kaj elfluas el la cirko en la tutan Romon. Cetere li aŭdis nenion, nek la hurladon de la hundoj, nek la kriegojn de la popolo, nek la voĉojn de la aŭgustanoj, kiuj komencis subite voki:

— Chilo svenis!!

— Chilo svenis! — ripetis Petronius, turnante sin al la greko.

Kaj tiu svenis efektive kaj sidis blanka, kiel tolo, kun malantaŭen klinita kapo kaj kun larĝe malfermita buŝo, simila al kadavro.

En la sama momento oni komencis puŝi sur la arenon novajn viktimojn, ĉirkaŭkudritajn per feloj.

Ili genuiĝadis senprokraste, kiel iliaj antaŭintoj, sed la lacegaj hundoj ne volis ilin mordi. Apenaŭ kelkaj ĵetis sin sur la plej proksimajn genuantojn, dum la aliaj, kuŝiĝinte kaj levinte supren la faŭkojn, de kiuj gutis sango, komencis movegi la flankojn kaj peze spiri.

Tiam la popolo, maltrankvila en la animo, sed ebria de sango, komencis voki per akraj voĉoj:

— La leonojn! la leonojn! ellasu la leonojn!

La leonoj devis esti lasitaj por la sekvonta tago, sed en la amfiteatroj la popolo trudis sian volon al ĉiuj, eĉ al la cezaro. La sola Caligula, maltima kaj ŝanĝema en siaj ekdeziroj, kuraĝis iafoje kontraŭstari, kaj okazadis eĉ, ke li ordonis bastoni la amasojn, sed ankaŭ li plej ofte cedadis. Nero, al kiu aplaŭdoj estis pli karaj, ol ĉio en la mondo, neniam kontraŭstaris, tiom pli do li ne kontraŭstaris nun, kiam la afero koncernis mildigon de la amasoj, ekscititaj post la brulego, kaj la kristanojn, kiujn li volis ŝarĝi per la respondeco por la malfeliĉo.

Li donis do la signon, ke oni malfermu la cuniculum, kion ekvidinte, la popolo tuj trankviliĝis. Oni ekaŭdis knaradon de la kradoj, post kiuj estis la leonoj. La hundoj je ilia vido densiĝis en unu aron kontraŭflanke de la areno, kaj ili komencis elpaŝi unu post alia sur la arenon, potencaj, flavharaj, kun grandegaj vilaj kapoj. La cezaro mem turnis al ili sian enuigitan vizaĝon kaj almetis la smeraldon al la okulo, por rigardi pli bone. La aŭgustanoj salutis ilin per aplaŭdoj; la amaso kalkulis ilin per la fingroj, observante ĉe tio avide, kiel ilia vido impresas la genuantajn en la mezo kristanojn, kiuj denove komencis ripeti la nekompreneblajn por multaj, kaj ĉiujn incitantajn vortojn: pro Christo! pro Christo!

Sed la leonoj, kvankam malsategaj, ne rapidis al la viktimoj. La ruĝeta brilo sur la areno vundis iliajn okulojn, do ili palpebrumis, kvazaŭ blindigitaj; kelkaj streĉadis maldiligente siajn orflavajn, pezajn korpojn, aliaj malfermadis la faŭkojn, oscedis, kvazaŭ volante montri al la rigardantoj siajn terurajn dentegojn. Sed poste la odoro de sango kaj de la disŝiritaj korpoj, kiuj kuŝis amase sur la areno, komencis efiki je ili. Baldaŭ iliaj movoj iĝis maltrankvilaj, la kolharoj hirtiĝis, la nazoj raŭke sorbis la aeron. Unu alsaltis subite al la kadavro de virino kun mordŝirita vizago kaj, metinte la antaŭajn piedegojn sur la korpon, komencis leki per sia malglata lango la sangajn koagulaĵojn; alia leono proksimiĝis al kristano, tenanta en la brakoj infanon, ĉirkaŭkudritan per cervida felo.

La infano skuis sin de krio kaj ploro, ĉirkaŭbrakante konvulsie la kolon de la patro, dum tiu ĉi, dezirante longigi ĝian vivon almenaŭ por momento, penis dekroĉi ĝiu de la kolo kaj transdoni al tiuj, kiuj genuis malantaŭ li. Sed la krio kaj la movo incitis la leonon. Subite ĝi eligis mallongan, ŝiritan muĝon, dispremis la infanon per unu piedbato kaj kaptinte en la faŭkon la kranion de la patro, frakasis ĝin en unu momento.

Je tiu ĉi vido ĉiuj aliaj ĵetis sin sur la aron de la kristanoj. Kelkaj virinoj ne povis deteni ekkriojn de teruro, sed la popolo superbruis ilin per aplaŭdoj, kiuj tamen rapide silentiĝis, ĉar la scivolo venkis. Oni vidis tiam terurajn bildojn: kapojn tute malaperantajn en la abismoj de l’ faŭkoj, brustojn larĝe distranĉatajn per unu bato de l’ dentegoj, elŝiritajn korojn kaj pulmojn; oni aŭdis la krakadon de ostoj inter la dentoj. Kelkaj leonoj, kaptinte siajn viktimojn je la flankoj aŭ sakroj, rondkuris en frenezaj saltoj tra la areno, kvazaŭ serĉante kaŝitan lokon, kie ili povus formanĝi ilin; aliaj en reciproka batalo levis sin unu sur alian, ĉirkaŭprenante sin reciproke per la piedegoj, kiel luktistoj, kaj plenigante la amfiteatron per tondro. Homoj leviĝadis de siaj lokoj. Aliaj, forlasante la vicojn, iris tra la interbenkoj pli malsupren, por vidi pli bone, kaj interpremis sin tie ĝis sufoko. Ŝajnis, ke la ekscititaj amasoj ĵetos sin fine sur la arenon mem kaj komencos disŝiri kun la leonoj. Iafoje oni aŭdis nehoman kriadon, iafoje aplaŭdojn, iafoje muĝadon, murmuradon, dentklakadon, hurladon de la molosoj, iafoje nur ĝemojn.

La cezaro, tenante la smeraldon ĉe la okulo, rigardis nun atente. La vizaĝo de Petronius alprenis la esprimon de malplaĉo kaj malestino. Chilon oni jam antaŭe elportis el la cirko.

Kaj el la cunicula oni elpuŝadis ĉiam novajn viktimojn.

De la plej alta vico de la amfiteatro rigardis ilin Petro la apostolo. Neniu lin observis, ĉar ĉiuj kapoj estis turnitaj al la areno, do li leviĝis kaj kiel iam en la vinberejo de Cornelius li benis je la morto kaj eterneco la forkaptotojn, tiel nun li benis per la signo de kruco tiujn, kiuj estis pereantaj de la bestaj dentegoj, li benis ilian sangon kaj ilian doloron kaj la mortajn korpojn, ŝanĝitajn en senformajn bulojn, kaj la animojn, flugantaj supren de la sanga sablo. Kelkaj levadis al li la okulojn kaj tiam lumiĝadis iliaj vizaĝoj kaj ili ridetis, Vidante for, super si, la signon de kruco. Lia koro ŝiris sin kaj li parolis: „Ho Sinjoro, fariĝu Via volo, ĉar je Via gloro, ateste al la vero, pereas tiuj miaj ŝafoj! Vi ordonis al mi ilin paŝti, do al Vi mi ilin transdonas, kaj Vi kalkulu ilin, Sinjoro, prenu ilin, cikatrigu iliajn vundojn, kvietigu ilian doloron kaj donu al ili pli da feliĉo, ol da turmentoj ili suferis ĉi tie.”

Kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj, kiujn li transdonas rekte en la manojn de Kristo. Subite la cezaro, ĉu pro sangebrieco, aŭ volante, ke la spektaklo superu ĉion, kion ĝis nun oni vidis en Romo, flustris kelkajn vortojn al la urboprefekto, kaj tiu ĉi, forlasinte la podion, direktis sin tuj al la cunicula. Kaj eĉ la popolo jam ekmiris, kiam ĝi ekvidis post momento denove la malfermiĝantajn kradojn. Oni ellasis nun ĉiaspecajn bestojn: tigrojn el apud Eŭfrato, numidajn Panterojn, ursojn, lupojn, hienojn kaj ŝakalojn. La tutan arenon kovris kvazaŭ moviĝanta ondo de feloj striitaj, flavaj, linkoloraj, malhelaj, brunaj kaj makulkoloraj. Iĝis ĥaoso, en kiu la okuloj povis jam nenion distingi, krom terura renversiĝado kaj interplektado de bestaj dorsoj. La spektaklo ĉesis simili realaĵon kaj ŝanĝis sin kvazaŭ en orgion de sango, kvazaŭ en teruran sonĝon, kvazaŭ en monstran vizion de frenezulo. La mezuro tropleniĝis. Meze de muĝoj, hurloj kaj blekoj tie kaj ie sur la benkoj de la rigardantoj aŭdiĝis akraj, spasmaj ridoj de virinoj, kies fortoj fine elĉerpiĝis.

La homojn ekkaptis teruro. La vizaĝoj ombrokovriĝis. Multaj voĉoj komencis krii: „sufiĉe! sufiĉe!”

Sed la bestojn pli facile estis enlasi, ol elpeli. La cezaro trovis tamen rimedon, por purigi de ili la arenon, rimedon, ligitan kun nova distro por la popolo. En ĉiuj interbenkoj aperis taĉmentoj da nigraj numidoj, ornamitaj per plumoj kaj orelringoj, tenantaj pafarkojn en la manoj. La popolo divenis, kio sekvos, kaj akceptis ilin per ekkrio de kontenteco; la numidoj proksimiĝis al la rando kaj, metinte sagojn sur la tendenojn, komencis per la arkoj pafi la bestamason. Ĝi estis efektive nova spektaklo. La fleksemaj, nigraj korpoj klinadis sin malantaŭen, streĉante la elastajn pafarkojn kaj sendante sagon post sago. La knarado de la tendenoj kaj la fajfado de la plumfinitaj pafaĵoj miksis sin kun hurlado de la bestoj kaj mirekkrioj de la rigardantoj. Lupoj, ursoj, panteroj kaj homoj, kiuj restis ankoraŭ vivaj, faladis amase unu apud aliaj. Tie kaj ie leono, eksentinte sagon en la flanko, per rapida movo turnis la torditan pro furiozo faŭkon, por ekkapti kaj frakasi la tenilon. Aliaj ĝemis pro doloro. La malgrandaj bestoj, frapitaj de teruro, blinde kuris tra la areno aŭ batis la kradojn per la kapoj, kaj dume la sagoj fajfis kaj fajfis senĉese, ĝis ĉio, kio vivis, kuŝis en la tremoj de agonio.

Tiam la arenon enkuris centoj da cirkaj sklavoj, armitaj per fosiloj, ŝoveliloj, balailoj, puŝĉaroj, korboj por elporti la internaĵojn kaj sakoj kun sablo. Unuj fluis post aliaj kaj sur la tuta areno eksvarmis febra agado. Tuj oni purigis ĝin de la kadavroj, de sango kaj ekskrementoj, trarastis, ebenigis kaj surŝutis per dika tavolo da freŝa sablo. Poste enkuris amoretoj, disŝutante petalojn de rozoj, lilioj kaj plej diversaj floroj. Oni ekbruligis denove incensojn kaj forigis la velarium, ĉar la suno jam estis multe malaltiĝinta.

Kaj en la amaso la homoj rigardis sin reciproke kun miro, demandante unu alian, kia plua spektaklo atendas ilin ankoraŭ en tiu ĉi tago.

Efektive atendis ilin spektaklo, kiun neniu antaŭvidis. La cezaro, kiu antaŭ kelka tempo estis forlasinta la podion, nun aperis subite sur la florkovrita areno, vestita per purpura togo kaj ora laŭrokrono. Dekdu kantistoj kun citroj en la manoj sekvis post li; Nero, tenante arĝentan liuton, elpaŝis solene en la mezon kaj, riverencinte kelkfoje al la rigardantoj, levis la okulojn al la ĉielo kaj staris tiel ian tempon, kvazaŭ atendante inspiron.

Poste li ekbatis la kordojn kaj komencis kanti:


„Ho luma filo de Latono,
Estr. de Tenedo, Killo, Ĥrizo,
Kial la sanktan Ilionon,
Al via gard’ sin konfidintan,
Al aĥajana venĝ’ vi donis
Kaj lasis la altarojn sanktajn
Senrompe glor’ al vi flamantajn,
Makuli per trojana sango?
Treme vin vokis maljunuloj,
Forenpafanto Arĝentarka,
Plore petegis vin patrinoj,
Vokante el la fund' de l’ koro,
Ke ŝparu vi iliajn idojn;
Eĉ ŝtonon tuŝus tiuj veoj,
Sed vi, Sminte’, al kordoloro
Estis ol ŝtono malpli mola!!....”


La kanto ŝanĝadis sin iom post iom en plendan, dolorplenan elegion. En la cirko ekregis silento. Post momento la cezaro, mem kortuŝita, komencis kanti plu:


»Vi povis per liuta sono
Dispeli for la korlamenton,
Dum la okulon eĉ hodiaŭ
Larm’ kovras, kiel floron roso,
Pro tiu kanto malserena,
Kiu el cindroj renaskigas
La brulotagon de l’ pereo....
— Kaj vi permesis ĝin, Sminteo?!


Ĉe tio lia voĉo ektremis kaj malsekiĝis la pupiloj. Sur la okulharoj de la vestpastrinoj aperis larmoj, la popolo aŭskultis silente, antaŭ ol ĝi eksplodis per longe daŭranta uragano de aplaŭdoj.

Dume el ekstere, tra la vomitoria, malfermitaj por aerumi la cirkon, aŭdiĝadis knarado de veturiloj, sur kiujn oni metis la sangajn restaĵojn de la kristanoj, viroj, virinoj kaj infanoj, por ilin porti al la teruraj kavoj, nomataj puticuli.

Kaj Petro la apostolo ĉirkaŭprenis per la manoj sian blankan kapon kaj vokis interne:

— Sinjoro! Sinjoro! al kiu Vi donis la regadon de la mondo? kaj kial Vi volas fondi Vian metropolon en tiu ĉi urbo?



ĈAPITRO LVII


Dume la suno malleviĝis okcidenten kaj ŝajnis solvi sin en la vespera ĉielruĝo. La spektaklo estis finita. La amasoj komencis forlasi la amfiteatron kaj fluegi en la urbon tra la elirejoj, nomataj vomitoria. Nur la aŭgustanoj malrapidis, atendante, ke la ondo trafluu. Tuta ilia aro, forlasinte siajn lokojn, grupiĝis apud la podio, en kiu la cezaro aperis denove, por aŭskulti laŭdojn. Kvankam la rigardantoj ne avaris al li aplaŭdojn tuj post la fino de la kanto, por li tio ne estis sufiĉa, ĉar li atendis entuziasmon, proksiman al frenezo. Vane sonis nun laŭdaj himnoj, vane la vestpastrinoj kisis liajn „diajn” manojn, kaj Rubria kliniĝis ĉe tio tiel, ke ŝia ruĝbruna hararo tuŝis lian bruston. Nero ne estis kontenta kaj li ne sciis tion ĉi kaŝi. Mirigis lin kaj kune maltrankviligis ankaŭ tio, ke Petronius restas silenta. Ia vorto el lia buŝo, laŭda kaj kune trafe gloranta la valorojn de la kanto, estus ĉi-momente granda konsolo por Nero. Fine, ne povante elteni plu, li signis al Petronius, kaj kiam tiu ĉi eniris la podion, li diris:

— Ekparolu....

Kaj Petronius respondis malvarme:

— Mi silentas, ĉar mi ne povas trovi vortojn. Vi superis vin mem.

— Tiel ankaŭ al mi ŝajnis, tamen tiu popolo?....

— Ĉu vi povas postuli de la hibridoj, ke ili komprenu poezion?

— Do ankaŭ vi rimarkis, ke oni ne dankis min tiel, kiel mi meritis?

— Ĉar vi elektis malbonan momenton.

— Kial?

— Tial, ke la cerboj, malsobraj de la sangodoro, ne povas aŭskuiu atente.

Nero kunpremis la pugnojn kaj respondis:

— Ha, tiuj kristanoj! Ili bruligis Romon, kaj nun ili ankaŭ min suferigas. Kiajn punojn pli mi elpensu por ili?

Petronius rimarkis, ke li iras malbonan vojon kaj ke la efiko de liaj vortoj estas kontraŭa al tiu, kiun li intencis atingi, tial, volante turni la atenton de la cezaro en alian direkton, li kliniĝis al li kaj flustris: — Via kanto estas mirinda, sed mi faros al vi nur unu rimarkon: en la kvara verso de la tria strofo la metriko lasas ion por deziri.

Nero ekflamis de honto, kvazaŭ kaptita ĉe malglora faro, rigardis timigite kaj respondis same mallaŭte:

— Vi ĉion rimarkas!.... Mi scias!.... mi ĝin bonigos!

Sed neniu pli tion rimarkis? vere? Kaj vi, je la dioj, diru al neniu.... Se.... via vivo estas al vi kara....

Je tio Petronius kuntiris la brovojn kaj respondis kvazaŭ kun eksplodo de enuo kaj laceco:

— Vi povas, dia, kondamni min al morto, se mi vin ĝenas, sed ne teruru min per morto, ĉar la dioj plej bone scias, ĉu mi ĝin timas.

Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi rekte en la okulojn de la cezaro, kaj tiu ĉi post momento respondis:

— Ne koleru.... Vi scias, ke mi vin amas....

— Malbona signo! — ekpensis Petronius.

— Mi intencis inviti vin ĉiujn hodiaŭ al festeno — parolis Nero — sed mi preferas resti sola kaj poluri tiun malbenitan verson de la tria strofo. Krom vi la eraron povis rimarki ankoraŭ Seneca, kaj eble ankaŭ Secundus Carinas, sed tuj mi liberiĝos de ili.

Dirinte ĉi tion, li alvokis Senecan kaj anoncis al li, ke li sendas lin kun Acratus kaj Secundus Carinas en Italujon kaj en ĉiujn provincojn, ordonante al ili havigi monon el urboj, el vilaĝoj, el famaj temploj, unuvorte el ĉie, kie oni nur povis ĝin trovi aŭ eligi. Sed Seneca, kiu komprenis, ke oni komisias al li la rolon de premisto, sakrilegiulo kaj rabisto, rekte rifuzis.

— Mi devas iri kamparon, sinjoro — li diris — kaj tie atendi la morton, ĉar mi estas maljuna kaj miaj nervoj bezonas ripozon.

La iberiaj nervoj de Seneca, pli fortaj ol tiuj de Chilo, ne estis eble malsanaj, ĝenerale li tamen fartis malbone, ĉar li aspektis kiel ombro, kaj lia kapo en la lasta tempo iĝis tute blanka.

Nero do, rigardante lin, ekpensis, ke eble efektive li nelonge atendos lian morton, kaj respondis:

— Mi ne volas lacigi vin per vojaĝo, se vi estas malsana, sed ĉar pro la amo, kiun mi sentas al vi, mi deziras havi vin proksime, tial, anstataŭ iri kamparon, vi fermos vin en via domo kaj ne forlasados ĝin. Poste li ekridis kaj diris:

— Se mi sendos Acratuson kaj Carinason solajn, ĝi estos kvazaŭ mi sendus lupojn por alporti ŝafojn. Kiun mi estrigu super ili?

— Estrigu min, sinjoro — diris Domitius Afer.

— Ne! Mi ne volas elmeti Romon al kolero de Merkuro, kiun vi hontigus per via ŝtelarto. Mi benonas iun stoikon, kiel Seneca, aŭ kiel mia nova amiko-filozofo, Chilo.

Dirinte ĉi tion, li komencis rigardi ĉirkaŭen kaj demandis:

— Kio okazis kun Chilo?

Kaj Chilo, kiu, rekonsciiĝinte en la freŝa aero, revenis la amfiteatron, por ĉeesti la kanton de la cezaro, alproksimiĝis kaj diris:

— Jen mi estas, ho radia ido de l’ suno kaj de la luno. Mi estis malsana, sed via kanto resanigis min.

— Mi sendos vin en Aĥajon — diris Nero. — Vi certe scias pri ĉiu monero, kiu estos tie en ĉiu templo.

— Faru ĝin, Zeŭso, kaj la dioj havigos al vi tian tributon, kian neniam ili al iu havigis.

— Mi ĝin farus, sed mi ne volas vin senigi de la vido de la cirkludoj.

— Ho Baalo! — diris Chilo.

Sed la aŭgustanoj, kontentaj, ke la humoro de la cezaro pliboniĝis, komencis ridi kaj voki:

— Ne, sinjoro! Ne senigu tiun ĉi bravan grekon de la vido de la cirkludoj!

— Sed senigu min, sinjoro, de la vido de ĉi tiuj kapitolaj anseridoj, kies cerboj, kune prenitaj, ne plenigus la pladeton de glano — respondis Chilo. — Mi verkas, ho unuanaska filo de Apolono, greke himnon je via gloro, kaj tial mi volas pasigi kelkajn tagojn en la templo de Muzoj, por peti ilin pri inspiro.

— Ho ne! — ekkriis Nero. — Vi volas elturniĝi de la sekvontaj spektakloj. Vane!

— Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke mi verkas himnon.

— Vi do verkados ĝin nokte. Petu la inspiron de Diano. Ŝi ja estas fratino de Apolono.

Chilo mallevis la kapon, rigardante kolere la ĉeestantojn, kiuj denove komencis ridi. La cezaro dume, turninte sin al Senecio kaj al Suilius Nerulinus, diris:

— Prezentu al vi, ke el la destinitaj por hodiaŭ kristanoj mi sukcesis fini apenaŭ kun duono. Tiam maljuna Aquillius Regulus, granda kompetentulo en la aferoj, koncernantaj la amfiteatron, enpensiĝis momente kaj diris:

— Tiuj spektakloj, en kiuj partoprenas homoj sine armis et sine arte, daŭras preskaŭ same longe, sed malpli interesas.

— Mi ordonos donadi al ili armilojn — respondis Nero.

Sed la superstiĉa Vestinus vekiĝis subite el medito kaj demandis per mistera voĉo:

— Ĉu vi rimarkis, ke ili vidas ion, mortante? Ili rigardas supren kaj mortas kvazaŭ sen sufero. Mi estas certa, ke ili ion vidas...

Dirinte ĉi tion, li levis la okulojn al la malfermaĵo de la amfiteatro, super kiu la nokto komencis jam etendi sian stelbroditan velarium. La aliaj tamen respondis per rido kaj per ŝercaj supozoj, kion la kristanoj povas vidi en la momento de l’ morto. Dume la cezaro donis signon al sklavoj, tenantaj torĉojn, kaj forlasis la cirkon; post li iris la vestpastrinoj, la senatanoj, la oficistoj kaj la aŭgustanoj.

La nokto estis hela, varma. Antaŭ la cirko svarmis ankoraŭ amasoj, dezirantaj vidi la forveturon de la cezaro, sed iel malserenaj kaj silentaj. Tie kaj ie aŭdiĝis aplaŭdo kaj ĉesis. El la spoliarium knarantaj veturiloj forportadis senrompe la sangajn restaĵojn de la kristanoj.

Petronius kaj Vinicius iris sian vojon en silento. Nur proksime de la domo Petronius demandis:

— Ĉu vi pensis pri tio, kion mi diris al vi?

— Ĵes — respondis Vinicius.

— Ĉu vi kredas, ke nun ankaŭ por mi ĝi estas ĉefgrava afero? Mi devas ŝin liberigi spite al la cezaro kaj al Tigellinus. Ĝi estas kvazaŭ batalo, en kiu mi ekobstinis venki, ĝi estas kvazaŭ ludo, en kiu mi volas gajni, eĉ por la prezo de la propra kapo... La hodiaŭa tago plikonfirmis min ankoraŭ en tiu ĉi entrepreno.

— Kristo vin rekompencu.

— Vi vidos.

Tiel interparolante, ili ekstaris antaŭ la pordo de la domo kaj eliris el la portilo. En ĉi tiu momento iu malhela figuro proksimiĝis al ili kaj demandis:

— Ĉu estas ĉi tie la nobla Vinicius?

— Jes — respondis la tribuno — kion vi volas?

— Mi estas Nazarius, la filo de Miriam: mi venas el la malliberejo kaj alportas al vi novaĵon pri Ligia. Vinicius apogis la manon sur lia ŝultro kaj ĉe la lumo de torĉo komencis rigardi en liajn okulojn, ne povante eldiri eĉ vorton, sed Nazarius divenis la demandon, morthaltintan sur liaj lipoj, kaj diris:

— Ŝi vivas ĝis nun. Ursus sendas min al vi, sinjoro, por diri al vi, ke en febro ŝi preĝas kaj ripetas vian nomon.

Kaj Vinicius respondis:

— Gloro estu al Kristo, kiu povas ŝin redoni al mi.

Poste, kunpreninte Nazariuson, li kondukis lin en la bibliotekon. Post momento tamen venis ankaŭ Petronius, por aŭdi ilian interparolon.

— La malsano savis ŝin de la malhonoro, ĉar la turmentistoj timas — parolis la juna knabo. — Ursus kaj Glaucus la kuracisto gardas ŝin tage kaj nokte.

— Ĉu restis la samaj gardistoj?

— Jes, sinjoro, kaj ŝi estas en ilia ĉambreto. La malliberuloj, kiuj estis en la malsupra tenejo, ĉiuj mortis pro febro aŭ sufokiĝis en la malbonaero.

— Kiu vi estas? — demandis Petronius.

— La nobla Vinicius min konas. Mi estas filo de la vidvino, ĉe kiu Ligia loĝis.

— Kaj vi estas kristano?

La knabo demande rigardis Viniciuson, sed vidante, ke tiu ĉi preĝas ĉi-momente, levis la kapon kaj diris:

— Jes.

— Kiamaniere vi povas libere eniradi la malliberejon?

— Mi dungiĝis por elportado de la mortintoj, sinjoro, kaj mi faris ĝin speciale, por donadi helpon al miaj fratoj kaj alportadi al ili novaĵojn el la urbo.

Petronius komencis rigardi pli atente la belegan vizaĝon de la junulo, liajn bluajn okulojn kaj nigrajn, abundajn harojn, poste li demandis:

— El kiu lando vi estas, knabo?

— Mi estas galileano, sinjoro.

— Ĉu vi volus, ke Ligia estu libera?

La knabo levis la okulojn supren:

— Se eĉ mi mem devus poste morti.

Vinicius ĉesis subite preĝi kaj diris:

— Diru al la gardistoj, ke ili metu ŝin en ĉerkon, kiel mortintan. Vi mem elserĉu helpantojn, kiuj nokte elportos ŝin kune kun vi. Proksime de la Malbonodoraj kavoj vi trovos homojn, atendantajn kun portilo, al kiuj vi transdonos la ĉerkon. Al la gardistoj promesu en mia nomo tiom da oro, kiom ĉiu povos porti en la mantelo.

Kiam li tiel parolis, lia vizaĝo perdis la ordinaran senvivecon, vekiĝis en li soldato, al kiu la espero redonis la antaŭan energion.

Kaj Nazarius ekflamis de ĝojo kaj levinte la manojn supren, ekkriis:

— Kristo ŝin sanigu, ĉar ŝi estos libera.

— Ĉu vi kredas, ke la gardistoj konsentos? — demandis Petronius.

— Ili, sinjoro? Ili nur sciu, ke ne trafos ilin por tio puno kaj torturo!

— Jes! — diris Vinicius. — La gardistoj volis konsenti eĉ ŝian forkuron, tiom pli ili permesos elporti ŝin kiel mortintan.

— Estas vere homo — diris Nazarius — kiu kontrolas per ardanta feraĵo, ĉu la korpoj, kiujn ni elportas, estas mortaj. Sed li prenas eĉ po kelkaj sestercoj por tio, ke li ne tuŝu per la feraĵo la vizaĝojn de la mortintoj. Por unu aureus li tuŝos la ĉerkon, ne la korpon.

— Diru al li, ke li ricevos plenan sakon da aurei — diris Petronius. — Sed ĉu vi scios elserĉi fidindajn helpantojn?

— Mi scios elserĉi tiajn, kiuj por mono forvendus la proprajn edzinojn kaj infanojn.

— Kie vi trovos ilin?

— En la malliberejo mem aŭ en la urbo. La gardistoj, foje subaĉetitaj, enkondukos, kiun mi volos.

— Sekve enkonduku min, kiel dungiton — diris Vinicius.

Sed Petronius komencis firmege malkonsili al li tion. La pretorianoj povus rekoni lin eĉ alivestitan, kaj ĉio povus neniiĝi. „Nek en la malliberejo, nek apud la Malbonodoraj kavoj — li parolis. Necesas, ke ĉiuj, kaj la cezaro, kaj Tigellinus estu konvinkitaj, ke Ligia mortis, ĉar alie ili senprokraste ordonus ŝin ĉasi. Ni povas forturni la suspektojn nur tiel, ke kiam ŝin oni forkondukos en la Albanan montaron aŭ pli malproksimen, en Sicilion, ni restos en Romo. Nur unu aŭ du semajnojn poste vi ankaŭ malsaniĝos kaj venigos la cezaran kuraciston, kiu ordonos al vi iri en montaron. Tiam vi kuniĝos, kaj poste....”

Ĉe tio li enpensiĝis momente kaj, svinginte la manon, diris:

— Poste eble venos alia tempo.

— Kristo kompatu ŝin — diris Vinicius — ĉar vi parolas pri Sicilio, sed ŝi estas malsana kaj povas morti....

— Dume ni ŝin lokos pli proksime. Ni nur elŝiru ŝin el la malliberejo, kaj sanigos ŝin la sola aero. Ĉu vi ne havas ie en a montaro iun farmiston, al kiu vi povus fidi?

— Jes! Mi havas. Jes! — respondis rapide Vinicius. — En la montaro apud Korioloj estas findinda homo, kiu portadis min sur la brakoj, kiam mi estis ankoraŭ infano, kaj kiu ĝis nun min amas.

Petronius donis al li tabuletojn.

— Skribu al li, ke li venu ĉi tien morgaŭ. Kurieron mi sendos senprokraste.

Dirinte ĉi tion, li alvokis la estron de la atrium kaj donis al li konformajn ordonojn. Kelkajn minutojn poste sklavo ekrajdis antaŭ la nokto al Korioloj.

— Mi volus — diris Vinicius — ke Ursus akompanu ŝin envoje.... Mi estus pli trankvila....

— Sinjoro — diris Nazarius — li havas superhoman forton, li elrompos la kradon kaj sekvos ŝin. Estas tie unu fenestro en kruta, alta muro, apud kiu staras neniu gardo. Mi alportos al Ursus ŝnuron, kaj la reston li faros mem.

— Je Herkulo! — diris Petronius — li elrompiĝu, kiel al li plaĉas, sed ne kun ŝi kaj ne du aŭ tri tagojn post ŝi, ĉar oni sekvus lin kaj malkaŝus ŝian rifuĝejon. Je Herkulo! ĉu vi volas pereigi vin mem kaj ŝin? Mi malpermesas al vi paroli al li pri Korioloj, aŭ mi lavas for la manojn.

Ili ambaŭ konfesis lian rimarkon prava kaj eksilentis. Poste Nazarius komencis adiaŭi la du amikojn, promesante veni la sekvontan matenon je la tagiĝo.

Kun la gardistoj li esperis interkonsenti ankoraŭ en la sama nokto, antaŭe li volis tamen viziti por momento la patrinon, kiu en tiu necerta kaj terura tempo havis pro li nek unu trankvilan momenton. La helpanton li decidis post pripenso ne serĉi en la urbo, sed elekti kaj subaĉeti unu el tiuj, kiuj kune kun li elportadis la kadavrojn el la malliberejo.

Antaŭ la foriro mem li tamen haltis ankoraŭ kaj, preninte Viniciuson flanken, komencis al li flustri:

— Sinjoro, mi diros pri nia plano al neniu, nek eĉ al la patrino, sed Petro la apostolo promesis veni al ni el la amfiteatro kaj al li mi ĉion rakontos.

— Vi povas en ĉi tiu domo paroli laŭte — respondis Vinicius. — Petro la apostolo estis en la amfiteatro kun la sklavoj de Petronius. Cetere mi mem iros kun vi. Kaj li ordonis alporti al si sklavan mantelon, post kio ili eliris.

Petronius ekspiris profunde.

— Mi deziris — li pensis — ke ŝi mortu pro tiu febro, ĉar por Vinicius tio estus malplej terura el ĉio. Sed nun mi estas preta oferi al Eskulapo oran tripiedon por ŝia saniĝo.... Ha, vi, Ahenobarbus, volas fari al vi spektaklon el la doloro de la amanto! vi, aŭgustino, unue enviis la belecon de la knabino, kaj nun vi disŝirus ŝin per la propraj dentoj tial, ke pereis via Rufius.... Vi, Tigellinus, volas ŝin pereigi spite al mi!.... Ni vidos. Mi diras al vi, ke viaj okuloj ne vidos ŝin sur areno, ĉar aŭ ŝi mortos de natura morto, aŭ mi elŝiros ŝin el viaj manoj, kiel el hundaj faŭkoj.... Kaj mi elŝiros ŝin tiel, ke vi tion eĉ ne scios, kaj poste, kiomfoje mi vin rigardos, tiomfoje mi pensos: jen malsprituloj, kiujn mistifikis Petronius....

Kaj kontenta de si mem, li iris en la triclinium, kie kune kun Eunice li sidiĝis al vespermango. Legisto legis al ili dum la manĝo idiliojn de Teokrito. Ekstere vento alpelis nubojn de Sorakto kaj subita fulmotondro konfuzis la trankvilon de la serena somera nokto. De tempo al tempo tondroj sonis sur la sep montaĵoj, kaj ili, kuŝante unu apud la alia ĉe la tablo, aŭskultis la idilian poeton, kiu en la melodia dorisa dialekto kantis la amon de paŝtistoj, kaj poste, trankviligitaj, ili pretigis sin al dolĉa ripozo.

Ankoraŭ antaŭe tamen revenis Vinicius. Petronius, eksciinte pri lia reveno, eliris al li kaj demandis:

— Kio do?.... Ĉu vi interkonsilis ion novan? kaj ĉu Nazarius iris jam en la malliberejon?

— Jes — respondis la juna viro, disŝovante la harojn, malsekajn de la pluvo. — Nazarius iris interkonsenti kun la gardistoj, kaj mi vidis Petron, kiu ordonis al mi preĝi kaj kredi.

— Bone. Sed ĉio aranĝos sin favore, en la sekvonta nokto oni povos ŝin elporti....

— La farmisto kun la sklavoj devus veni antaŭ la tagiĝo.

— Ĝi estas mallonga vojo. Nun iru dormi.

Sed Vinicius genuiĝis en sia cubiculum kaj komencis preĝi.

Je la sunleviĝo alvenis al apud Korioloj la farmisto, Niger, alkondukante kun si, konforme al la komisio de Vinicius, mulojn, portilon kaj kvar fidindajn homojn, elektitajn el britaj sklavoj, kiujn cetere li lasis singarde en gastejo en Suburra.

Vinicius, kiu maldormis la tutan nokton, eliris renkonte al li, kaj tiu ĉi kortuŝiĝis je la vido de sia juna sinjoro kaj, kisante liajn manojn kaj okulojn, diris:

— Mia kara, ĉu vi estas malsana, aŭ ĉagrenoj elsuĉis la sangon el via vizaĝo, ĉar apenaŭ mi povis rekoni vin unuavide?

Vinicius kondukis lin en la internan galerion, nomatan xystus, kaj tie konfidis al li la sekreton. Niger aŭskultis lin kun koncentrita atento kaj sur lia saneca, sunbruna vizaĝo oni vidis grandan emocion, kiun li eĉ ne penis regi.

— Ŝi do estas kristanino? — li ekkriis.

Kaj li komencis esplore rigardi la vizaĝon de Vinicius; ĉi tiu divenis videble, pri kio lin demandas la okuloj de la kamparano, ĉar li respondis:

— Mi ankaŭ estas kristano....

Tiam en la okuloj de Niger ekbrilis larmoj; dum momento li silentis, poste, levinte la manojn supren, li diris:

— Ho, dankon al Vi, Kristo, ke vi forigis la vualon de la okuloj, plej karaj al mi en la mondo!

Poste li ĉirkaŭprenis la kapon de Vinicius kaj, plorante pro feliĉo, komencis kisi lian frunton.

Post momento alvenis Petronius, kondukante kun si Nazariuson.

— Bonaj novaĵoj! — li diris de malproksime.

Efektive la novaĵoj estis bonaj. Unue Glaucus la kuracisto garantiis pri la vivo de Ligia, kvankam ŝi suferis tiun saman febron, pro kiu same en Tulianum, kiel en la aliaj malliberejoj mortadis ĉiutage centoj da homoj. Koncerne la gardistojn kaj la homon, kiu ekzamenis la morton per ardanta feraĵo, Prezentiĝis nenia malfacilaĵo. La helpanto, Attis, ankaŭ estis jam subaĉetita.

— Ni faris malfermaĵojn en la ĉerko, por ke ŝi povu spiri — parolis Nazarius. — La tuta danĝero konsistas en tio, ke ŝi ne ekĝemu aŭ ne ekparolu en la momento, kiam ni estos pasantaj Preter la pretorianoj. Sed ŝi estas tre malforta kaj de la mateno kuŝas kun fermitaj okuloj. Cetere Glaucus donos al ŝi dormigilon, kiun li mem preparos el medikamentoj, alportitaj de mi el la urbo. La kovrilo de la ĉerko ne estos alnajlita. Vi levos ĝin facile, prenos Ligian en la portilon, kaj ni metos en la ĉerkon longforman sakon kun sablo, kiun havu pretan.

Vinicius, aŭskultante tiujn ĉi vortojn, estis pala, kiel tolo, sed aŭskultis kun atento tiel streĉita, ke li ŝajnis antaŭdiveni, kion Nazarius estis dironta.

— Ĉu oni ne elportos el la malliberejo iujn aliajn korpojn? — demandis Petronius. — En la hodiaŭa nokto mortis ĉirkaŭ dudek homoj, kaj ĝis la vespero mortos ankoraŭ dekkelkaj — respondis la knabo.

— Ni devas iri kun la tuta aro, sed ni malrapidos, por resti malantaŭe. Ĉe la unua vojturniĝo mia kamarado intence eklamos. Tiamaniere ni restos longe post la aliaj. Vi atendu nin apud la malgranda templeto de Libitino. Dio nur donu nokton plej malluman.

— Dio donos — diris Niger. — Hieraŭ la vespero estis luma kaj poste subite eksplodis fulmotondro. Hodiaŭ la ĉielo denove estas klara, sed la aero — sufoka de la mateno. Ĉiunokte okazados nun pluvoj kaj fulmotondroj.

— Ĉu vi iras sen lumoj? — demandis Vinicius.

— Nur fronte oni portas torĉojn. Vi estu, por ĉia okazo, apud la templo de Libitino tuj, kiam nur krepuskiĝos, kvankam ni elportas ordinare la kadavrojn nur ĉirkaŭ la noktomezo.

Ili eksilentis; oni aŭdis nur rapidan spiradon de Vinicius.

Petronius turnis sin al li.

— Mi diris hieraŭ, ke plej bone estus, se ni ambaŭ restus hejme. Nun mi tamen vidas, ke mi mem ne povus elteni ĉi tie.... Cetere, se ĝi estus forkuro, oni devus entrepreni pli da gardemo, sed ĉar oni elportos ŝin kiel mortintan, ŝajnas al mi, ke en nenies kapon venos eĉ plej eta suspekto.

— Jes! jes! — respondis Vinicius — mi devas esti tie. Mi mem eligos ŝin el la ĉerko....

— Kiam ŝi troviĝos en mia domo apud Korioloj, mi respondos por ŝi — diris Niger.

Per tio finiĝis la interparolo. Niger iris en la gastejon, al siaj homoj. Nazarius, preninte sub la tunikon sakon kun oro, revenis la malliberejon. Por Vinicius komenciĝis tago, plena de maltrankvilo, ekscito, timo kaj atendado.

— La afero devus sukcesi, ĉar ĝi estas bone planita — parolis al li Petronius. — Pli bone ĉion pripensi ne estis eble. Vi devas ŝajnigi vin afliktita kaj vesti vin per malhela togo. La cirkludojn tamen ne forlasadu. Oni vin vidu.... Ĉio estas tiel pripensita, ke ĝi ne povas malsukcesi. Sed vere! Vi ja plene fidas al via farmisto, ĉu ne?

— Li estas kristano — respondis Vinicius.

Petronius rigardis lin kun miro, poste li komencis movi la ŝultrojn kaj paroli kvazaŭ al si mem:

— Je Polukso! Kiel ĝi tamen disvastiĝas! Kaj kiel ĝi kroĉas sin al la homaj animoj!.... Sub tia premo la homoj tuj malkonfesus ĉiujn diojn romajn, grekajn kaj egiptajn. Strange tamen!.... Je Polukso!.... Se mi kredus, ke io en la mondo dependas ankoraŭ de niaj dioj, mi promesus nun al ĉiu po ses blankaj virbovoj, kaj al la kapitola Jovo dekdu.... Sed vi ankaŭ ne avaru promesojn al via Kristo....

— Mi donis al Li mian animon — respondis Vinicius.

Kaj ili disiris. Petronius revenis en la cubiculum. Vinicius dume iris rigardi de malproksime la malliberejon, kaj de tie direktis la paŝojn al la deklivo de la Vatikana montaĵo, ĝis la kabano de la fosisto, kie li ricevis la bapton el la manoj de Petro. Ŝajnis al li, ke en tiu kabano Kristo pli certe lin elaŭskultos, ol en iu ajn alia loko, do retrovinte ĝin, li streĉis ĉiujn fortojn de sia dolorlaca animo en preĝo pri kompato kaj profundiĝis en ĝi tiel, ke li forgesis, kie li estas kaj kio kun li okazas.

Jam posttagmeze rekonsciigis lin la sono de trumpetoj, aŭdiĝanta flanke de la cirko de Nero. Li eliris tiam el la kabano kaj komencis rigardi ĉirkaŭen per okuloj, kvazaŭ ĵus vekiĝintaj el dormo. Ekstere estis varmego kaj silento, kiun interrompadis nur iafoje la bronzosono de la trumpetoj kaj senĉese — la senlaca sibletado de cikadoj. La aero iĝis sufoka; la ĉielo super la urbo estis ankoraŭ blua, sed en la direkto de la Sabena montaro amasiĝadis malalte, ĉe la rando de la horizonto, malhelaj nuboj.

Vinicius revenis hejmen. En la atrium atendis lin jam Petronius.

— Mi estis sur Palatino — li diris — Mi vidigis min tie intence kaj mi eksidis eĉ por kubludi. Ĉe Anicius okazos ĉivespere festeno; mi anoncis, ke ni venos, sed nur post la noktomezo, ĉar antaŭe mi devas fortiĝi per dormo. Efektive, mi ĉeestos, kaj bone estus, se vi ankaŭ ĉeestus.

— Ĉu ne venis iaj novaĵoj de Niger, aŭ de Nazarius? — demandis Vinicius.

— Ne. Ni vidos ilin nur noktomeze. Ĉu vi rimarkis, ke pretiĝas fulmotondro?

— Ĵes.

— Morgaŭ devas okazi spektaklo kun krucumitaj kristanoj, eble tamen pluvo malhelpos.

Dirinte ĉi tion, li proksimiĝis kaj, tuŝinte la ŝultron de Vinicius diris:

— Ŝin tamen vi ne vidos sur kruco, sed en Korioloj. Je Kastoro! mi ne fordonus la momenton, en kiu ni ŝin liberigos, Por ĉiuj gemoj de Romo. La vespero jam estas proksima. Efektive la vespero proksimiĝadis, kaj la mallumo komencis vuali la urbon pli frue, ol ordinare, kaŭze de la nuboj, kiuj kovris la tutan horizonton. Je la vesperiĝo falis abunda pluvo, kiu, vaporante sur la ŝtonoj, brulantaj de la tuttaga varmego, plenigis per nebulo la stratojn de la urbo. Poste alterne jen iĝadis kviete, jen denove pasadis mallongaj pluvoj.

— Ni rapidu — diris fine Vinicius — pro la fulmotondro povas okazi, ke oni pli frue elportos la korpojn el la malliberejo.

— Ni jam iru — respondis Petronius.

Kaj surmetinte gallajn mantelojn kun kapuĉoj, ili eliris tra ĝardena pordeto sur la straton. Petronius armis sin krome per mallonga roma ponardo, nomata sica, kiun li ĉiam kunprenadis en noktaj ekskursoj.

La stratoj pro la fulmotondro estis senhomaj. De tempo al tempo fulmo disŝiris la nubojn, lumigante per akra brilo freŝajn murojn de novkonstruitaj aŭ nur konstruataj domoj kaj malsekajn ŝtonojn, per kiuj estis pavimitaj la stratoj. Ĉe tia lumo ili ekvidis fine, post sufiĉe longa vojo, termonteton, sur kiu staris malgranda templo de Libitino, kaj apud la monteto grupon, konsistantan el muloj kaj ĉevaloj.

— Niger! — vokis Vinicius mallaŭte.

— Mi estas, sinjoro! — aŭdiĝis voĉo en la pluvo.

— Ĉio estas preta? — Ĵes, mia kara. Tuj kiam mallumiĝis, ni estis ĉi-loke. Sed rifuĝu sub la remparon, aŭ vi trae malsekiĝos. Kia fulmotondro! Mi supozas, ke hajlos.

La timo de Niger montriĝis prava, ĉir baldaŭ venis hajlo, komence eta, poste ĉiam pli dika kaj densa. La aero tuj malvarmiĝis.

Kaj ili, starante sub la remparo, ŝirmitaj kontraŭ la vento kaj glaciaj ĵetaĵoj, interparolis per mallaŭtaj voĉoj.

— Se eĉ iu nin ekvidus — parolis Niger — venos al li nenia suspekto, ĉar ni aspektas kiel homoj, kiuj volas traatendi la fulmotondron. Sed mi timas, ke oni ne prokrastu la elportadon de la kadavroj ĝis morgaŭ.

— La hajlo ne daŭros longe — diris Petronius. — Ni devas atendi, eĉ ĝis la tagiĝo.

Ili atendis efektive, aŭskultante, ĉu ne atingos ilin eĥo de la portantaro. La hajlo pasis, vere, sed tuj poste komencis muĝi pluvego. Iafoje ekblovadis vento kaj portis de la Malbonodoraj kavoj teruran odoron de la putrantaj korpoj, kiujn oni enterigadis malprofunde kaj malzorge.

Subite Niger diris:

— Mi vidas en la nebulo lumeton.... unu, du, tri.... Tio estas torĉoj!

Kaj li turnis sin al la sklavoj:

— Atentu, ke la muloj ne ronku!...

— Ili venas! — diris Petronius.

Efektive la lumoj iĝadis ĉiam pli klaraj. Post momento oni jam povis distingi la torĉoflamojn, balanciĝantajn pro la vento.

Niger komencis krucosigni sin kaj preĝi. Dume la malserena procesio aliris pli proksimen kaj fine, atinginte la templeton de Libitino, ĝi haltis. Petronius, Vinicius kaj Niger alpremis sin en silento al la remparo, ne komprenante, kion ĝi signifas. Sed la irantoj haltis nur tial, por ĉirkaŭligi al si la vizaĝojn kaj buŝojn per tolpecoj, ŝirmante sin tiel de la sufoka malbonodoro, kiu ĉe la puticuli mem estis simple neelportebla; poste ili levis la portilojn kun la kadavroj kaj ekiris pluen.

Nur unu ĉerko haltis kontraŭ la templeto.

Vinicius ĵetis sin al ĝi, kaj post li Petronius, Niger kaj du britaj sklavoj kun la portilo.

Sed antaŭ ol ili alkuris, en la mallumo aŭdiĝis dolorplena voĉo de Nazarius:

— Sinjoro, oni transkondukis ŝin kun Ursus en la Eskvilinan malliberejon. . . Ni portas alian korpon! kaj ŝin oni forprenis antaŭ la noktomezo!!

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

Petronius revenis hejmen kun nubosimila vizaĝo kaj ne penis eĉ konsoli Viniciuson. Li komprenis, ke pri eligo de Ligia el la subteraĵoj de Eskvilino eĉ revi estus vane. Li supozis, ke verŝajne tial oni ŝin transportis el Tulianum, ke ŝi ne mortu pro febro. kaj ne evitu la destinitan al ŝi amfiteatron. Sed ĝuste tio ĉi pruvis, ke oni zorgis ŝin kaj gardis pli atente, ol aliajn. Petronius bedaŭris per la tuta animo same ŝin, kiel Viniciuson, krom ĉi tio tamen incitis lin la penso, ke unuafoje en la vivo li malsukcesis en io kaj ke unuafoje li estis venkita en batalo.

— Fortuno ŝajnas min forlasi — li parolis al si — sed la dioj eraras, se ili kredas, ke mi konsentos tian ekzemple vivon, kiel lia.

Ĉe tio li direktis la okulojn al Vinicius, kiu rigardis lin ankaŭ per larĝiĝintaj pupiloj.

— Kio estas al vi? Vi havas febron? — diris Petronius. Kaj ĉi tiu respondis per ia stranga, rompita kaj malrapida voĉo, kvazaŭ malsana infano:

— Mi tamen kredas, ke Li povas ŝin redoni al mi.

Super la urbo bruis ĉiam pli mallaŭte lastaj resonoj de la fulmotondro.



ĈAPITRO LVIII


Tritaga pluvo, fenomeno escepta en Romo dum somero, kaj hajlo, falanta kontraŭ la natura ordo ne nur tage kaj vespere, sed ankaŭ nokte, interrompis la cirkludojn. La popolon ekkaptis timo. Oni antaŭdiradis malbonan vinberrikolton, kaj kiam unu posttagmezon tondro fandis sur Kapitolo bronzan statuon de Cereso, oni ordonis oferdonojn en la templo de Jovo la Savanto. La pastroj de Cereso disvastigis la famon, ke la kolero de la dioj turnis sin kontraŭ la urbon pro tro malrapida punado de la kristanoj, la amasoj komencis do insisti, ke senkonsidere je la vetero oni rapidigu la daŭrigadon de la cirkludoj, kaj ĝojo ekregis la tutan Romon, kiam oni anoncis fine, ke post tritaga interrompo la ludus rekomenciĝos.

Dume revenis ankaŭ la belvetero. La amfiteatro pleniĝis per hommiloj de la tagiĝo ĝis la nokto kaj la cezaro venis same frue kun la vestpastrinoj kaj la kortego. La spektaklo devis komenciĝi per interbatalo de la kristanoj, kiujn oni tiucele alivestis kiel gladiatorojn kaj donis al ili ĉiujn armilojn, kiujn uzadis profesiaj luktistoj por ataka kaj defenda batalo. Nun tamen la esperoj montriĝis trompaj. La kristanoj ĵetis sur la sablon la retojn, forkegojn, lancojn kaj glavojn, anstataŭe ili komencis ĉirkaŭbraki unu alian kaj kuraĝigadi sin reciproke al persisto kontraŭ la torturoj kaj morto. Tiam profunda ofendo kaj indigno ekregis la korojn de la amasoj. Unuj riproĉis al ili malkuraĝon kaj timemon, aliaj asertis, ke ili ne volas batali spite al la popolo, pro malamo al ĝi kaj tial, por ĝin senigi de la ĝojo, kiun kaŭzas ĉiam la vido de braveco. Fine laŭ la ordono de la cezaro oni ellasis kontraŭ ilin verajn gladiatorojn, kiuj elbuĉis la genuantajn kaj sendefendajn kristanojn en unu momento.

Sed post la forigo de la kadavroj la spektaklo ĉesis esti batalo kaj ŝanĝis sin en vicon da mitologiaj scenoj, projektitaj de la cezaro mem. Oni do vidis Herkulon, brulantan en fajro sur la monto Eto. Vinicius ektremis pro la penso, ke la rolon de Herkulo oni destinis eble al Ursus, sed videble ne venis ankoraŭ vico por la fidela servanto de Ligia, ĉar sur la ŝtiparo forbrulis iu alia kristano, tute nekonata al Vinicius. Tamen en la sekvinta sceno Chilo, kiun la cezaro ne volis forpermemesi el la cirko, ekvidis konatajn al si homojn. Oni scenigis la morton de Dedalo [8] kaj Ikaro. La rolon de Dedalo prezentis Euricius, la sama maljunulo, kiu iam donis al Chilo la signon de fiŝo; Ikaron prezentis lia filo, Quartus. Oni levis ilin ambaŭ supren per speciala aparato kaj poste oni faligis ilin subite de grandega alteco, ĉe kio la juna Quartus falis tiel proksime al la cezara podio, ke li surŝprucigis per sango ne nur la eksterajn ornamaĵojn, sed ankaŭ la purpurtegitan apogilon. Chilo ne vidis la falon, ĉar li fermis la okulojn, li aŭdis nur la obtuzan frapon de la korpo, kaj kiam post momento li ekvidis sangon tuj apud si, li preskaŭ svenis duafoje. Sed la scenoj ŝanĝiĝadis rapide. Malgloraj suferoj de virgulinoj, antaŭ la morto malvirgigataj de gladiatoroj, alivestitaj kiel bestoj, ĝojigis la korojn de la amaso. Oni vidis pastrinojn de Cibelo kaj Cereso, oni vidis Danaidojn, oni vidis Dirceon kaj Pasifaon, oni vidis fine neaĝajn knabinetojn, disŝiratajn de sovaĝaj ĉevaloj. La popolo aplaŭdis ĉiam novajn elpensojn de la cezaro, kiu, fiera pro ili kaj feliĉa pro la aplaŭdoj, ne forigis nun eĉ por unu momento la smeraldon de la okulo, rigardante la blankajn korpojn, disŝiratajn per fero, kaj la konvulsiajn tremojn de la viktimoj. Oni tamen prezentis ankaŭ scenojn el la historio de la urbo. Post la virgulinoj oni vidis Muciuson Scaevolan, kies mano, fiksita al tripiedo kun fajro, plenigis la amfiteatron per la odoro de brulanta karno, sed kiu, kiel la vera Scaevola, staris sen ĝemo, kun okuloj levitaj supren kaj kun preĝa flustro sur la nigriĝintaj lipoj. Kiam oni lin finmortigis kaj fortrenis la korpon en la spoliarium, sekvis la ordinara tagmeza interrompo de la spektaklo. La cezaro kun la vestpastrinoj kaj aŭgustanoj forlasis la teatron kaj direktis sin en speciale starigitan grandegan skarlatan tendon, kie oni preparis por li kaj por la gastoj luksan prandium. La amasoj plejparte sekvis lian ekzemplon kaj, fluante eksteron, dismetis sin en pentrindaj grupoj apud la tendo, por ripozigi la membrojn, lacajn pro la longa sidado, kaj konsumi manĝaĵojn, kiujn sklavoj abunde disportadis laŭ la cezara favoro, Nur la plej scivolaj, forlasinte siajn lokojn, venis malsupren sur la arenon kaj, tuŝante per la fingroj la sablon, glueman de l’ sango, diskutis kiel spertuloj kaj cirkamantoj pri tio, kio jam okazis kaj kio estis ankoraŭ okazonta. Baldaŭ tamen foriris ankaŭ la diskutantoj, por ne malfruiĝi al la festeno; restis nur kelkaj homoj, kiujn retenis ne scivolo, sed kompato por la estontaj viktimoj.

Tiuj ĉi kaŝis sin en la interbenkoj aŭ en la malpli altaj vicoj, kaj dume oni ebenigis la arenon kaj komencis tosi en ĝi kavojn, unu apud alia, vice, tra la tuta areno, de rando al rando, tiel, ke ilia lasta vico troviĝis dekkelkajn paŝojn de la cezara podio. El ekster la cirko aŭdiĝadis bruo de la popolo, ekkrioj kaj aplaŭdoj, kaj ĉi tie kun febra rapideco oni faris preparojn al iaj novaj turmentoj. Subite malfermiĝis la cunicula kaj el ĉiuj malfermaĵoj, kondukantaj sur la arenon, oni komencis elpeli arojn da kristanoj, nudaj kaj portantaj krucojn sur la ŝultroj. Eksvarmis de ili la tuta amfiteatro. Kuris maljunuloj, klinitaj sub la pezo de la traboj, apud ili fortaĝaj viroj, virinoj kun disligitaj haroj, sub kiuj ili penis kaŝi sian nudecon, nematuraj knabetoj kaj tute malgrandaj infanoj. La krucoj estis pliparte, kiel ankaŭ la viktimoj, ornamitaj per floroj. La cirka servistaro, vipante la malfeliĉulojn per batiloj, devigis ilin meti la krucojn apud la pretaj kavoj kaj mem viciĝi apude. Tiel devis perei tiuj, kiujn pro manko de tempo oni ne elpuŝis sur la arenon viktime al la hundoj kaj sovaĝaj bestoj. Nun kaptis ilin nigraj sklavoj kaj, metante la viktimojn dorse sur la trabojn, komencis alnajli iliajn manojn al la krucbrakoj fervore kaj rapide, por ke la popolo, reveninte post la interrompo, trovu jam ĉiujn krucojn starigitajn. En la tuta amfiteatro aŭdiĝis nun la frapbruo de marteloj, kies eĥoj rebatis sin de la pli altaj vicoj, atingis eĉ la placon, ĉirkaŭantan la amfiteatron, kaj venis eĉ sub la tendon, en kiu la cezaro gastigis la vestpatrinojn kaj la korteganojn. Tie oni trinkis vinon, ŝercis pro Chilo kaj flustris strangajn vortojn en la orelojn de la pastrinoj de Vesto; sur la areno dume svarmis laboro, najloj profundiĝadis en la manojn kaj piedojn de la kristanoj, grincis la rosiloj, ebenigantaj per tero la kavojn, en kiujn oni metis la krucojn.

Sed inter la viktimoj, por kiuj nur post momento devis veni la vico, estis Crispus. La leonoj ne havis tempon lin disŝiri, do oni destinis al li krucon, kaj li, ĉiam preta al morto, ĝojis, pensante, ke venas lia horo. Li aspektis hodiaŭ alie, ĉar lia seka korpo estis tute nudigita, nur hedera zonaĵo kovris liajn koksojn, kaj sur la kapo li havis kronon el rozoj. Sed en liaj okuloj brilis ĉiam la sama, nevenkebla energio kaj la sama vizaĝo, severa kaj fanatika, rigardis el sub la kronaĵo. Ne ŝanĝiĝis ankaŭ lia koro, ĉar kiel iam en la cuniculum li minacis dian koleron al la kunfratoj, ĉirkaŭkudritaj per feloj, same ankaŭ hodiaŭ li admonis ilin severe, anstataŭ konsoli.

— Danku al la Savinto — li parolis — ke Li permesas al vi morti en la sama maniero, kiel Li mem mortis. Eble parto de viaj kulpoj estos al vi pardonita pro tio, tremu tamen, ĉar la justeco devas esti plenumita kaj egalan rekompencon ne povas ricevi malvirtuloj kaj virtuloj.

Kaj liajn vortojn akompanis la resono de la marteloj, per kiuj oni alnajladis la manojn kaj piedojn de la viktimoj. Ĉiam pli da krucoj staris sur la areno, kaj li, turninte sin al la aro de tiuj, kiuj staris ankoraŭ, ĉiu ĉe sia lignaĵo, parolis plu:

— Mi vidas malfermitan ĉielon, sed mi vidas ankaŭ abismon malfermitan.... Mi mem ne scias, kiel mi respondos por mia vivo antaŭ la Sinjoro, kvankam mi kredis kaj malamis malbonon, kaj ne morton mi timas, sed leviĝon el mortintoj, ne torturon, sed juĝon, ĉar venas la tago de l’ kolero....

Tiam subite el inter la pli proksimaj benkoj aŭdiĝis iu voĉo trankvila kaj solena:

— Ne la tago de l’kolero, sed la tago de l’ kompato, la tago de l’savo kaj feliĉo, ĉar mi diras al vi, ke Kristo akceptos vin ĉiujn, konsolos kaj sidigos ĉe sia dekstra flanko. Fidu, ĉar jen la ĉielo malfermiĝas antaŭ vi.

Je tiuj ĉi vortoj ĉiuj okuloj turnis sin al la benkoj; eĉ tiuj, kiuj jam pendis sur la krucoj, levis la palajn, martirajn kapojn kaj komencis rigardi al la parolanto.

Kaj ĉi tiu proksimiĝis al la barilo, ĉirkaŭanta la arenon, kaj komencis krucosigni ilin.

Crispus etendis al li la brakon, kvazaŭ volante lin admoni, sed, ekvidinte lian vizaĝon, li mallevis la manon, poste liaj genuoj fleksiĝis kaj la buŝo elflustris:

— Paŭlo la apostolo!

Je grandega miro de la cirka servistaro genuiĝis ĉiuj, kiujn oni ĝis nun ne alnajlis, kaj Paŭlo el Tarso turnis sin al Crispus, dirante:

— Crispus, ne minacu al ili, ĉar jam hodiaŭ ili estos kun vi en la paradizo. Vi kredas, ke ili povas esti kondamnitaj? Sed kiu ilin kondamnos? Ĉu tion faros Dio, kiu oferis pro ili sian Filon? Ĉu Kristo, kiu mortis pro ilia savo, kiel ili mortas pro Lia nomo? Kaj kiel povas kondamni Tiu, kiu amas? Kiu kulpigos la elektitojn de Dio? Kiu diros pri tiu ĉi sango: Malbenita? — Sinjoro, mi malamis malbonon — respondis la maljuna pastro.

— Kristo ordonis ami la homojn pli multe, ol malami malbonon, ĉar la fundamento de Lia instruo estas amo, ne malamo....

— Mi pekis en la horo de la morto — respondis Crispus.

Kaj li komencis bati sian bruston.

Subite administranto de la benkoj proksimiĝis al la apostolo kaj demandis:

— Kiu estas vi, kiu parolas al la kondamnitoj?

— Roma civitano — respondis trankvile Paŭlo.

Poste, turninte sin al Crispus, li diris:

— Fidu, ĉar difavora estas ĉi tiu tago, kaj mortu en paco, servanto de Dio.

Du negroj proksimiĝis en ĉi tiu momento al Crispus, por meti lin sur la trabojn, sed li rigardis ankoraŭ fojon ĉirkaŭen kaj vokis:

— Fratoj miaj, preĝu pro mi!

Kaj lia vizaĝo perdis la kutiman severecon, la ŝtonaj trajtoj alprenis la esprimon de trankvilo kaj dolĉeco. Li mem etendis la manojn laŭlonge de la krucbrakoj, por faciligi la laboron, kaj, rigardante rekten en la ĉielon, komencis preĝi fervore. Li ŝajnis nenion senti, ĉar kiam la najloj enprofundiĝadis en liajn manojn, plej eta tremo ne ekskuis lian korpon, nek aperis sur liu vizaĝo ia dolorgrimaco: li preĝis, dum oni alnajlis liajn piedojn, li preĝis, dum oni levis la krucon kaj Piedpremis la teron ĉirkaŭe. Nur, kiam la amasoj kun rido kaj ekkrioj komencis plenigi la amfiteatron, la brovoj de la maljunulo iom kuntiriĝis, kvazaŭ li kolerus, ke la idolana Popolo konfuzas al li la trankvilon kaj pacon de la dolĉa morto.

Sed jam antaŭe oni levis ĉiujn krucojn tiel, ke sur la areno elkreskis kvazaŭ arbaro kun homoj, pendantaj sur la arboj. Sur la brakojn de la krucoj kaj sur la kapojn de la martiroj faladis la brilo de la suno, kaj sur la arenon — densaj ombroj, formantaj kvazaŭ nigran, implikitan kradon, meze de kiu trabriladis flava sablo. Ĝi estis spektaklo, en kiu la tuta plezuro de la popolo konsistis en observado de la malrapida agonio. Sed neniam ĝis nun oni Vidis tian densaĵon da krucoj. La areno estis tiel ŝtopita per ili, ke la cirka servistaro apenaŭ povis trapuŝi sin inter la krucoj. Ĉe la rando pendis plejparte Virinoj, sed Crispuson, kiel ĉefulon, oni starigis preskaŭ tuj antaŭ la cezara podio, sur grandega kruco, ĉirkaŭplektita de malsupre per lonicero. Neniu el la viktimoj mortis ankoraŭ, sed kelkaj el tiuj, kiujn oni alnajlis unue, svenis. Neniu ĝemis kaj neniu vokis kompaton. Kelkaj pendis kun kapoj klinitaj sur la ŝultrojn aŭ mallevitaj sur la brustojn, kvazaŭ lulitaj al dormo; aliaj kvazaŭ en medito, aliaj, rigardante ankoraŭ la ĉielon, movis mallaŭte la lipojn. En tiu terura arbaro de l’ krucoj, en tiuj etenditaj korpoj, en la silento de la viktimoj estis tamen io terura. La popolo, kiu, sata post la festeno kaj ĝoja, eniradis la cirkon kun ekkrioj, eksilentis, ne sciante, sur kiu korpo fiksi la okulojn kaj kion pensi. La nudeco de la streĉitaj virinaj figuroj ĉesis eksciti ĝian voluptemon. Oni ne faris eĉ la kutimajn vetojn pri tio, kiu mortos pli baldaŭ, kiujn oni faradis ordinare, se sur la areno aperadis malpli granda nombro da kondamnitoj. Ŝajnis, ke la cezaro ankaŭ enuas, ĉar, turninte la kapon flanken, li bonigadis sur si kolĉenon per maldiligenta gesto, kun vizaĝo apatia kaj dormema.

Subite la pendanta kontraŭe Crispus, kiu antaŭ momento havis okulojn fermitajn, kiel homo sveninta aŭ agonianta, malfermis ilin kaj komencis rigardi la cezaron.

Lia vizaĝo alprenis denove esprimon tiel senindulgan kaj la rigardo ekflamis per tia fajro, ke la aŭgustanoj komencis flustri inter si, montrante lin per la fingroj, kaj fine la cezaro mem turnis al li la atenton kaj pezmove levis la smeraldon al la okulo.

Sekvis kompleta silento. La okuloj de la rigardantoj estis fiksitaj sur Crispus, kiu penis movi la dekstran manon, kvazaŭ li volus deŝiri ĝin de la trabo.

Post momento lia brusto ekŝvelis, la ripoj kurbiĝis eksteren kaj li komencis voki:

— Patrinmurdinto! — ve al vi!!

La aŭgustanoj, ekaŭdinte la senpardonan insulton, elcelitan al la sinjoro de la mondo antaŭ milhomaj amasoj, ne kuraĝis spiri. Chilo rigidiĝis. La cezaro ektremis kaj ellasis la smeraldon el la fingroj.

La popolo ankaŭ retenis la spiron en la brusto. La voĉo de Crispus sonis ĉiam pli potence en la tuta amfiteatro:

— Ve al vi, kiu murdis la edzinon kaj fraton, ve al vi, Antikristo! Abismo malfermiĝas antaŭ vi, morto etendas al vi siajn manojn kaj tombo vin atendas. Ve al vi, viva kadavro, ĉar vi mortos en teruro kaj estos kondamnita por eterne!!! Kaj ne povante deŝiri la alnajlitan manon de la ligno, terure streĉita, timiga, dum la vivo ankoraŭ simila al skeleto, senpardona kiel la destino, li skuis la blankan barbon super la podio de Nero, disŝutante kune per la movoj de la apo rozajn petalojn el la plektaĵo, metita sur lian kranion.

— Ve al vi, murdisto! tropleniĝis via mezuro kaj proksimiĝas via horo!!!

Ĉe tio li faris lastan fortostreĉon: ŝajnis dum momento, e li deŝiros la manon de la kruco kaj etendos ĝin minace SuUDer la cezaro, sed subite liaj malgrasaj brakoj longiĝis ankoraŭ pli, la korpo malstreĉiĝis malsupren, la kapo falis sur la bruston, kaj li mortis.

En la kruca arbaro la pli malfortaj komencis jam ankaŭ endormiĝadi por eterne.



ĈAPITRO LIX


— Sinjoro — parolis Chilo — nun la maro estas kiel olivoleo kaj la ondoj ŝajnas dormi... Ni iru Aĥajon. Tie vin atendas la famo de Apolono, tie vin atendas laŭrokronoj, triumfoj, tie la homoj adoros vin kiel dion kaj la dioj vin akceptos kiel sian egalulon, dum ĉi tie....

Kaj li interrompis, ĉar lia malsupra lipo komencis tremi tiel forte, ke la vortoj ŝanĝiĝis en nekompreneblajn sonojn. — Ni iros, kiam la cirkludoj estos finitaj — respondis Nero. — Mi scias, ke eĉ nun kelkaj nomas la kristanojn innoxia corpora. Se mi forveturus, komencus ĝin ripeti ĉiuj. Kial vi timas, putra fungo?

Dirinte ĉi tion, li sulkigis la frunton, sed komencis rigardi Chilon per demandaj okuloj, kvazaŭ atendante de li klarigon, ĉar li mem ŝajnigis nur trankvilon. Dum la lasta spektaklo li mem ektimis la vortojn de Crispus kaj, reveninte hejmen, ne povis endormiĝi pro furiozo kaj honto, sed kune pro timo. Subite la superstiĉa Vestinus, kiu aŭskultis silente ilian interparolon, rigardis ĉirkaŭen kaj diris per mistera voĉo:

— Aŭskultu, sinjoro, la vortojn de ĉi tiu maljunulo.... en tiuj kristanoj estas io stranga.... Ilia dio donas al ili facilan morton, sed li povas esti venĝema....

Je tio ĉi Nero diris rapide:

— Ne mi aranĝas la cirkludojn, sed Tigellinus.

— Jes! mi! — respondis Tigellinus, kiun atingis la respondo de la cezaro. — Mi ilin aranĝas, kaj mi mokas ĉiujn kristanajn diojn. Vestinus, ho sinjoro, estas veziko, plenblovita per superstiĉoj, kaj ĉi tiu brava greko estus preta morti pro timo je la vido de kokino, hirtiĝinta por defendi siajn idojn.

— Bone — diris Nero — sed de nun ordonu fortranĉadi al la kristanoj la langojn, aŭ ŝtopadi iliajn buŝojn.

— Ŝtopos ilin fajro, ho dia.

— Ve al mi! — ekĝemis Chilo.

Sed la cezaro, kiun kuraĝigis la maltima certeco de Tigellinus, komencis ridi kaj diris, montrante la maljunan grekon: — Rigardu, kiel aspektas ido de Aĥilo!

Efektive Chilo aspektis terure. La lastaj haroj sur lia kranio tute blankiĝis, en la vizaĝo ŝtoniĝis la esprimo de ia terura maltrankvilo, timo kaj premiteco. Iafoje li ŝajnis ankaŭ kvazaŭ konsternita kaj duone konscia. Ofte li ne respondadis al demandoj, alifoje li iĝadis kolera kaj tiel aroganta, ke la aŭgustanoj preferis lin ne inciti.

Tia momento trafis lin ankaŭ nun.

— Faru kun mi, kion vi volas, sed al la cirkludoj mi plu ne iros! — li ekkriis malespere, klakante per la fingroj.

Nero rigardis lin momente kaj, turninte sin al Tigellinus, diris:

— Gardu, ke en la ĝardenoj ĉi tiu stoiko estu proksime al mi. Mi volas vidi, kiel impresos lin niaj torĉoj.

Chilo ektimis tamen la minacon, sonantan en la voĉo de la Cezaro.

— Sinjoro — li diris — mi vidos nenion, ĉar mi ne vidas nokte.

Kaj la cezaro respondis kun terura rideto:

— La nokto estos luma, kiel tago.

Poste li turnis sin al aliaj aŭgustanoj, kun kiuj li komencis Paroli pri vetkuroj, kiujn li intencis aranĝi en la fino de la cirkludoj.

Al Chilo proksimiĝis Petronius kaj, tuŝinte lian ŝultron, diris;

— Ĉu mi ne diris al vi? Vi ne eltenos.

Kaj ĉi tiu respondis:

— Mi volas ebriiĝi....

Kaj li etendis sian tremantan manon al pokalo kun vino, sed ne povis ĝisporti ĝin al la buŝo, kion vidante, Vestinus forprenis de li la vazon kaj poste, alŝovinte sin proksimen, demandis kun vizaĝo scivola kaj timigita:

— Ĉu persekutas vin Furioj? diru?....

La maljunulo rigardis lin dum ia tempo kun malfermita buŝo, kvazaŭ li ne komprenus la demandon, kaj komencis palpebrumi.

Kaj Vestinus ripetis:

— Ĉu persekutas vin Furioj?

— Ne — respondis Chilo — sed nokto estas antaŭ mi.

— Kiel, nokto?.... La dioj vin kompatu! Kiel, nokto?

— Nokto terura kaj netravidebla, en kiu io movas sin kaj iras al mi. Sed mi ne scias, kio, kaj mi timas. — Ĉiam mi estis certa, ke ili estas sorĉistoj. Ĉu vi vidas ion en sonĝoj?

— Ne, ĉar mi ne endormiĝas. Mi ne supozis, ke oni ilin tiel punos.

— Ĉu vi ilin bedaŭras?

— Por kio vi verŝas tiom da sango? Ĉu vi aŭdis, kion diris tiu krucumito? Ve al ni!

— Mi aŭdis — respondis mallaŭte Vestinus. — Sed ili estas bruligistoj.

— Malvere!

— Kaj malamikoj de la homa gento.

— Malvere!

— Kaj akvovenenistoj.

— Malvere!

— Kaj infanmurdistoj....

— Malvere!....

— Kiel do? — demandis Vestinus kun miro. — Vi ja mem diris ĉi tion kaj transdonis ilin en la manojn de Tigellinus!

— Tial ĉirkaŭprenis min nokto kaj morto venas al mi.... lafoje ŝajnas al mi, ke mi jam mortis, kaj ankaŭ vi ĉiuj.

— Ne! la mortontoj estas ili, kaj ni vivas. Sed diru al mi, kion ili vidas, mortante?

— Kriston....

— "Tio estas ilia dio? ĉu li estas potenca dio?

Sed Chilo respondis ankaŭ per demando:

— Kio estas tiuj torĉoj, kiuj brulos morgaŭ en la ĝardenoj? Ĉu vi aŭdis, kion diris la cezaro?

— Mi aŭdis kaj scias. Tiajn kondamnitojn oni nomas sarmentitii kaj semaxii.... Oni vestos ilin per dolortunikoj, trasorbigitaj per rezino, alligos ilin al palisoj kaj fajrigos.... Ke nur ilia dio ne faligu sur la urbon iajn terurajn batojn.... Semaxii! terura torturo!

— Mi preferas ĉi tion, ĉar oni ne verŝos sangon — respondis Chilo. — Ordonu al sklavo levi la pokalon al mia buŝo. Mi volas trinki, sed mi disverŝas la vinon, ĉar mia mano tremas pro maljuneco....

Aliaj dume ankaŭ interparolis pri la kristanoj. La maljuna Domicius Afer mokis ilin.

— Estas da ili tia amaso — li parolis — ke ili povus estigi civilan militon; ĉu vi memoras, ke oni timis, ĉu ili ne volos sin defendi. Sed ili mortas, kiel ŝafoj.

— Ili nur provu alie! — diris Tigellinus Je tio ekparolis Petronius:

— Vi eraras. Ili defendas sin.

— Kiel nome?

— Per pacienco.

Ĝi estas nova rimedo.

— Sendube. Sed ĉu vi povas diri, ke ili mortas tiel, kiel simplaj krimuloj? Ne! Ili mortas tiel, kvazaŭ krimuloj estus tiuj, kiuj kondamnis ilin al la morto, tio estas ni kaj la tuta toma popolo.

— Kiaj sensencaĵoj! — ekkriis Tigellinus.

— Hic abdere! [9] — respondis Petronius.

Sed aliaj, frapitaj per la trafeco de lia rimarko, komencis rigardi lin kun miro kaj ripeti:

— Vere! Io diferenca kaj stranga estas en ilia morto.

— Mi diras al vi, ke ili vidas sian dion! — ekkriis Vestinus deflanke.

Tiam kelkaj aŭgustanoj turnis sin al Chilo.

— He, maljunulo, vi ilin bone konas: diru al ni, kion ili vidas?

Kaj la greko, kraĉinte la vinon sur la tunikon, respondis:

— Leviĝon el mortintoj!....

Kaj li komencis tremegi tiel, ke la gastoj, sidantaj pli proksime, eksplodis per laŭta rido.



ĈAPITRO LX


De kelkaj tagoj Vinicius pasigadis la noktojn ekster la domo. En la kapon de Petronius venadis la penso, ke eble li denove preparis ian planon kaj laboras por liberigi Ligian el la Eskvilina malliberejo, li volis tamen pri nenio demandi, por ne alporti malfeliĉon al la penado. Tiu ĉi eleganta skeptikulo iĝis ankaŭ certagrade superstiĉa, aŭ pli ĝuste, de kiam li ne sukcesis elrabi la knabinon el la Mamertina subteraĵo, li ĉesis fidi al sia stelo.

Li ne esperis cetere ankaŭ nun bonan rezulton de la penado de Vinicius. La Eskvilina malliberejo, aranĝita albezone el la keloj de la domoj, kiujn oni detruis, por haltigi la brulon, ne estis vere tiel terura, kiel la malnova Tulianum apud Kapitolo, sed aliflanke ĝi estis centoble pli gardata. Petronius bonege komprenis, ke oni transkondukis tien Ligian nur tial, ke ŝi ne mortu kaj ne evitu la amfiteatron, li povis do facile konjekti, ke ĝuste pro tiu ĉi kaŭzo oni gardas ŝin sendube, kiel la pupilon de l’ okulo.

— Videble — li parolis al si — la cezaro kaj Tigellinus destinas ŝin por ia spektaklo speciala, pli terura ol ĉiuj, kaj Vinicius pli facile mem pereos, ol li sukcesos ŝin liberigi.

Vinicius tamen ankaŭ perdis la esperon, ke li povos ŝin liberigi. Nune povis ĝin fari nur Kristo. La celo de la juna tribuno estis jam nur povi vidadi ŝin en la malliberejo.

De kelka tempo ne lasis lin en trankvilo la penso, ke Nazarius tamen penetris en la Mamertinan malliberejon, kiel dungito por la elportado de la kadavroj, li decidis do ankaŭ provi tiun ĉi rimedon

La estro de la Malbonodoraj kavoj, subaĉetita per grandega sumo, akceptis lin fine en sian servan anaron, kiun li sendadis ĉiunokte, por forprenadi la kadavrojn el la malliberejoj. La danĝero, ke Vinicius povus esti rekonita, estis efektive malgranda. Ŝirmis lin kontraŭ tio: la nokto, la sklava vesto kaj la malbona lumigiteco de la malliberejoj. Al kiu povus cetere veni la ideo, ke patricio, nepo kaj filo de konsuloj, povis troviĝi inter la tombistaro, elmetita al la elhaladzoj de la malliberejoj kaj de la Malbonodoraj kavoj, kaj entreprenis la laboron, al kiu devigadis homojn nur sklaveco aŭ ekstrema mizero?

Sed li, kiam venis la sopirata vespero, kun ĝojo zonis la koksojn, ligis ĉirkaŭ la kapo tolpecon, sorbigitan per terebinto, kaj kun batanta koro iris kun aro de aliaj sur Eskvilinon.

La pretoriaj gardoj faris al ili neniajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj estis provizitaj per konformaj tesserae, kiujn la centuriestro ekzamenis ĉe la lumo de lanterno. Post momento malfermiĝis antaŭ ili la grandega pordo, kaj ili eniris.

Vinicius ekvidis antaŭ si vastan, arkplafonan kelon, el kiu Oni pasadis en vicon de aliaj. Malfortaj meĉlampoj lumigadis la internon, plenegan de homoj. Kelkaj el ili kuŝis ĉe la muroj en profunda dormo, aŭ eble mortaj. Aliaj svarmis ĉirkaŭ grandega vazo kun akvo, staranta en la mezo, el kiu ili trinkis, kiel homoj, konsumataj de febro. Aliaj sidis sur la tero kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapoj en la manoj; tie kaj ie dormis infanoj, alpremitaj al la patrinoj. Ĉirkaŭe oni aŭdis jen ĝemojn kaj laŭtan rapidan spiradon de malsanuloj. ien plorojn, jen flustrojn de preĝo, jen duonvoĉajn kantojn, jen malbenojn de la gardistoj. En la subteraĵo regis kadavra odoro kaj interpremo. En la krepuskaj profundaĵoj svarmis malhelaj figuroj, kaj pli proksime, ĉe la flagrantaj flametoj, oni vidis vizaĝojn palajn, teruritajn, kaviĝintajn kaj malsatajn, kun okuloj senbrilaj aŭ flamantaj de febro, kun bluetaj buŝoj, kun torentoj da ŝvito sur la fruntoj kaj kungluitaj haroj. En la anguloj laŭte deliris malsanuloj, aliaj vokis akvon, aliaj, ke oni ilin konduku al morto. Kaj tamen ĝi estis malliberejo malpli terura, ol la malnova Tulianum. Sub Vinicius ekŝanceliĝis la piedoj je ĉi tiu vido kaj en lia brusto ekmankis spiro. Je la penso, ke Ligia trovas sin meze de ĉi tiu mizero kaj teruro, la haroj hirtiĝis sur lia kapo kaj en la brusto morthaltis krio de malespero. La amfiteatro, la dentegoj de sovaĝaj bestoj, la krucoj — ĉio ĉi estis pli bona, ol tiuj teruraj subteraĵoj, plenaj de kadavra odoro, kie petegaj homaj voĉoj ripetadis el ĉiuj anguloj:

— Konduku nin al morto!

Vinicius enigis la ungojn en la manojn, ĉar li sentis, ke ekmankas al li forto kaj ke li perdas la konscion. Ĉio, kion li suferis ĝis nun, la tuta amo kaj doloro, ŝanĝiĝis en li en unu mortavidon.

Subite tuj apud li aŭdiĝis la voĉo de la estro de la Malbonodoraj kavoj:

— Kiom da kadavroj vi havas hodiaŭ?

— Ĉirkaŭ dekdu — respondis mallibereja gardisto — sed ĝis la mateno estos pli multe, ĉar kelkaj jam stertoras ĉe la muroj.

Kaj li komencis plendi pri virinoj, ke ili kaŝas mortintajn infanojn, por pli longe havi ilin apude kaj ne fordoni, ĝis kiam estas eble, en la Malbonodorajn kavojn. Oni devas ekkonadi la kadavrojn nur laŭ la odoro, pro kio la aero, eĉ sen tio terura, malboniĝas ankoraŭ pli. „Mi preferus — li parolis — esti sklavo en kampara punlaborejo, ol gardi tiujn ĉi dumvive putrantajn hundojn”. La estro de la Kavoj konsolis lin, asertante, ke lia ofico ne estas pli facila. Dum tiu ĉi tempo Vinicius reakiris la senton de la realeco kaj komencis rigardi ĉirkaŭen tra la subteraĵo, en kiu li tamen vane serĉis per la okuloj Ligian, pensante ĉe tio, ke eble li tute ŝin ne ekvidos, kiel longe ŝi estos viva. La malliberejo konsistis el dekkelkaj keloj, kunigitaj inter si per freŝaj trafosaĵoj, kaj la tombejaj servistoj eniradis nur tien, el kie oni devis forpreni la korpojn de mortintoj, ekkaptis do lin timo, ke tio, kio kostis tiom da peno, eble utilos al li por nenio.

Feliĉe lia patrono helpis al li.

— La korpojn oni devas tuj elportadi — li diris — ĉar la malsano disvastiĝas ĉefe pro la kadavroj. Alie mortos same vi, kiel la malliberuloj.

— Ni estas nur dek en ĉiuj keloj — respondis la gardisto — kaj ni devas ja dormi.

— Do mi lasos al vi kvar miajn homojn, kiuj ĉirkaŭirados nokte la kelojn kaj atentos, ĉu iu ne mortis.

— Ni trinkfestos morgaŭ, se vi tion faros. Ĉiun kadavron oni portu al provisto, ĉar venis la ordono, ke oni trapikadu la kolojn de la mortintoj, kaj poste — tuj en la Kavojn!

— Bone, sed ni trinkfestos! — diris la estro de la Kavoj.

Poste li elektis kvar homojn, inter ili ankaŭ Viniciuson, kaj kun la ceteraj komencis meti la kadavrojn sur la portilojn.

Vinicius ekspiris. Li estis certa almenaŭ pri tio, ke li nun trovos Ligian.

Kaj unue li komencis atente ekzameni la unuan subteraĵon. Li enrigardis ĉiujn angulojn, kien preskaŭ ne atingis la brilo de la meĉlampo, li rigardis figurojn, dormantajn ĉe la muroj sub ĉifonaj kovraĵoj, li rigardis la plej malsanajn, kiujn oni flankigis en apartan angulon, Ligian li povis tamen nenie trovi. En la dua kaj tria kelo lia serĉado restis same senfrukta.

Dume la horo iĝis malfrua: la kadavroj estis elportitaj. La gardistoj, kuŝiĝinte en la koridoroj, kunigantaj la kelojn, dormiĝis, la infanoj, lacaj de ploro, eksilentis, en la subteraĵo Oni aŭdis nur spiradon de lacaj brustoj kaj kelkloke flustron de preĝo.

Vinicius eniris kun meĉlampo en kvaran laŭvice kelon, multe malpli grandan, kaj levinte la lumon supren, komencis rigardi ĉirkaŭen.

Kaj subite li ektremis, ĉar ekŝajnis al li, ke ĉe kradita malfermaĵo en la muro li vidas la grandegan figuron de Ursus.

Do, forblovinte tuj la lumon, li proksimiĝis al li kaj demandis:

— Ursus, ĉu tio estas vi?

La grandegulo turnis la kapon.

— Kiu vi estas?

— Vi ne rekonas min? — demandis la juna viro.

— Vi estingis la lampon, kiel mi povas vin rekoni?

Sed Vinicius ekvidis en tiu ĉi momento Ligian, kuŝantan sur mantelo ĉe la muro, do, dirante nenion plu, li genuiĝis apud ŝi.

Ursus rekonis lin tiam kaj diris:

— Gloro al Kristo! sed ne veku ŝin, sinjoro.

Vinicius, genuante rigardis ŝin tra larmoj. Malgraŭ la mallumo li povis distingi ŝian vizaĝon, kiu ekŝajnis al li pala, kiel alabastro, kaj ŝiajn malgrasiĝintajn brakojn. Kaj je ĉi tiu vido ekkaptis lin amo, simila al ŝiranta doloro, skuanta la animon ĝis la fundo mem, kaj kune tiel plena de kompato, kulto kaj adoro, ke, falinte sur la vizaĝon, li komencis premi al la buŝo la randon de la mantelo, sur kiu kuŝis tiu kapo, kara al li super ĉio.

Ursus dum longa tempo rigardis lin silente, fine li tamen ektiris lin je la tuniko.

— Sinjoro — li demandis — kiel vi penetris ĉi tien, kaj ĉu vi venas, por ŝin savi?

Vinicius levis la kapon kaj dum momento ankoraŭ luktis kun la kortuŝo.

— Montru al mi rimedon! — li diris.

— Mi pensis, ke vi ĝin trovos, sinjoro. En mian kapon venas nur unu....

Ĉe tio li turnis la okulojn al la kradita malfermaĵo, poste, kvazaŭ respondante al si mem, diris:

— Jes!.... Sed tie staras soldatoj....

— Centurio da pretorianoj — respondis Vinicius.

— Do — ni ne trairos! — Ne!

La ligo frotis la frunton kaj demandis refoje:

— Kiel vi eniris ĉi tien?

— Mi havas signon de la estro de la Malbonodoraj kavoj....

Kaj subite li interrompis, kvazaŭ iu penso trabrilus lian kapon.

— Je la morto de l’ Savinto! — li komencis paroli per rapida voĉo. — Mi restos ĉi tie, kaj ŝi prenu mian signon, ligu la tolon ĉirkaŭ la kapo, kovru la ŝultrojn per la mantelo kaj eliru. Inter la tombistaj sklavoj estas kelkaj neaĝaj knaboj, do la pretorianoj ŝin ne ekkonos, kaj kiam ŝi foje atingos la domon de Petronius, li savos ŝin!

Sed la ligo mallevis la kapon sur la bruston kaj respondis:

— Ŝi ne konsentus ĉi tion, ĉar ŝi vin amas, kaj krome ŝi estas malsana kaj ne povas stari propraforte.

Kaj post momento li aldonis:

— Se vi, sinjoro, kaj la nobla Petronius ne povis eligi ŝin el la malliberejo, kiu kapablos ĝin fari?

— Sole Kristo!

Poste ili ambaŭ eksilentis. La ligo pensis en sia simpla kapo: „Li ja povus nin ĉiujn savi, sed se Li tion ne faras, ĝi signifas videble, ke venis la tempo de turmentoj kaj morto”. Kaj li konsentis tion por si mem, sed ĝis la fundo de la animo li bedaŭris ĉi tiun infanon, kiu kreskis sur liaj brakoj kaj kiun li amis super la vivo.

Vinicius denove genuiĝis apud Ligia. Tra la kradita malfermaĵo en la subterejon enŝtelis sin radioj de la luno kaj lumigis ĝin pli bone, ol la sola meĉlampo, kiu flagris ankoraŭ super la pordo.

Subite Ligia malfermis la okulojn kaj, metinte siajn brulantajn manojn sur la manojn de Vinicius, diris:

— Mi vidas vin — kaj mi sciis, ke vi venos.

Li ĵetis sin al ŝiaj manoj kaj komencis premi ilin al la frunto kaj koro, poste li levis ilin iom de la kuŝejo kaj apogis sur la propra brusto.

— Mi venis, kara — li diris. — Kristo vin gardu kaj savu, ho Ligia, mia amegata!

Kaj li ne povis paroli plu, ĉar lia koro komencis hurli en la brusto pro doloro kaj amo, kaj la doloron li ne volis al ŝi malkaŝi.

— Mi estas malsana, Marcus — respondis Ligia — kaj ĉu sur la areno, aŭ ĉi tie, en la malliberejo, mi devas morti.... Sed mi preĝis, ke mi povu vin vidi antaŭe, kaj vi venis: Kristo min elaŭskultis!!

Kaj dum li ne povis ankoraŭ eligi vortojn kaj nur premis ŝin al la brusto, ŝi parolis plu:

— Mi vidadis vin tra la fenestro el Tulianum — kaj mi sciis, ke vi volis veni. Kaj nun la Savinto donis al mi momenton da konscio, por ke ni povu adiaŭi unu la alian. Mi jam iras al Li, Marcus, sed mi amas vin kaj ĉiam mi vin amos.

Vinicius ekregis sin perforte, subpremis en si la doloron kaj komencis paroli per voĉo, kiun li penis igi trankvila:

— Ne, kara! Vi ne mortos. La apostolo ordonis kredi kaj promesis preĝi pro vi, kaj li konis Kriston, Kristo lin amis kaj nenion al li rifuzos.... Se vi devus morti, Petro ne ordonus al mi fidi, kaj li diris al mi: „Fidu!” — Ne, Ligia! Kristo kompatos min.... Li ne volas vian morton. Li ĝin ne allasos... Mi ĵuras al vi je la nomo de l’ Savinto, ke Petro preĝas pro vi!

Sekvis silento. La sola meĉlampo, pendanta super la pordo, estingiĝis, sed anstataŭe la lumo de la luno enfluadis tra la tuta malfermaĵo. En la kontraŭa angulo de la kelo infano ekploris kaj eksilentis. El ekstere aŭdiĝadis nur la voĉoj de pretorianoj, kiuj post sia gardovico ludis apud la muro je scriptae duodecim.

— Ho Marcus — respondis Ligia — Kristo mem vokis al la Patro: „Forigu de mi ĉi tiun kalikon da maldolĉaĵo”, kaj tamen Li ĝin eltrinkis, Kristo mem mortis sur la kruco, kaj nun miloj pro Li pereas, kial do Li ŝparu min solan? Kiu mi estas, Marcus? Mi aŭdis, kiel Petro diris, ke li ankaŭ mortos martire, kaj kiu mi estas kontraŭ li? Kiam venis al ni la pretorianoj, mi timis morton kaj torturon, sed nun mi ne timas plu. Rigardu, kiel terura estas la malliberejo — kaj mi iras ĉielen. Pensu, ke ĉi tie estas la cezaro, kaj tie — nia Savinto, bona kaj kompatema. Kaj ne ekzistas morto. Vi amas min, pensu do, kiel feliĉa mi estos. Ho, kara Marcus, pensu, ke vi venos tien al mi.

Ĉe tio ŝi eksilentis, por kapti spiron en sian malsanan bruston, poste ŝi levis al la buŝo lian manon:

— Marcus?

— Kio, kara?

— Ne ploru pro mi, kaj memoru, ke vi venos tien al mi. Mallonge mi vivis, sed Dio donis al mi vian animon. Do mi volas diri al Kristo, ke kvankam mi mortis kaj kvankam Vi rigardis mian morton kaj kvankam vi restis en doloro, vi tamen ne blasfemis kontraŭ Lia volo kaj ĉiam vi amas Lin. Vi ja amos Lin kaj elportos pacience mian morton? Ĉar tiam Li nin kunigos, kaj mi vin amas kaj volas esti kun vi....

Ĉe tio denove ekmankis al ŝi spiro kaj per apenaŭ aŭdebla voĉo Ŝi finis:

— Promesu ĝin al mi, Marcus!...

Vinicius ĉirkaŭprenis ŝin per tremantaj manoj kaj respondis:

— Je via sankto kapo! — mi promesas!

Tiam en la malgaja brilo de la luno lumiĝis ŝia vizaĝo. Ankoraŭ foje ŝi levis al la buŝo lian manon kaj flustris:

— Mi estas via edzino!....

Ekster la muro la pretorianoj, ludantaj je scriptae duodecim, ekdisputis pli laŭte, sed ili forgesis pri la malliberejo, pri la gardoj, pri la tuta tero, kaj sentante en si reciproke anĝelajn animojn, komencis preĝi.



ĈAPITRO LXI.


Dum tri tagoj, aŭ pli ĝuste tri noktoj, nenio konfuzis ilian trankvilon. Kiam la ordinara mallibereja laboro, konsistanta en apartigado de mortintoj de vivantoj kaj de grave malsanaj de pli sanaj, estis finita kaj kiam la lacaj gardistoj kuŝiĝadis aldorme en la koridoroj, Vinicius eniradis la subteraĵon, en kiu estis Ligia, kaj restadis en ĝi tiel longe, ĝis tagiĝo penetradis tra la fenestraj kradoj. Ŝi metadis la kapon sur lian bruston kaj per mallaŭtaj voĉoj ili interparolis pri amo kaj pri morto. Ili ambaŭ malgraŭvole, en la pensoj kaj interparoloj, eĉ en la deziroj kaj esperoj, foriĝadis ĉiam pli de la vivo kaj perdadis la senton pri ĝi. Ambaŭ estis kiel homoj, kiuj forvelinte en ŝipo de kontinento, ne vidas plu la bordon kaj foriĝas iom post iom en la senfinecon. Ambaŭ ŝanĝadis sin grade en spiritojn malgajajn, plenajn de amo al si reciproke kaj al Kristo kaj pretajn forflugi. Iafoje nur en lia koro leviĝis ankoraŭ doloro, kiel ventego, iafoje ekbrilis, kiel fulmo, espero, naskita el amo kaj kredo je kompatemo de la krucumita Dio, sed ĉiutage ankaŭ li forŝiriĝadis ĉiam pli de la tero kaj fordonadis sin al morto. Matene, kiam li eliradis el la malliberejo, li rigardis jam la mondon, la urbon, konatojn kaj ĉiujn aferojn, ligitajn kun la vivo, kvazaŭ sonĝe. Ĉio ŝajnis al li fremda, malproksima, vanta kaj pereema. Ĉesis timigi lin eĉ la teruro de torturoj, ĉar li havis la senton, ke ĝi estas afero, tra kiu oni povas pasi kvazaŭ en medito, kun okuloj fiksitaj sur io alia. Al ambaŭ ŝajnis, ke la eterneco komencas jam preni ilin en posedon. Ili parolis nur pri la amo, pri tio, kiel ili amos sin reciproke kaj vivos kune, sed nur trans la tombo, kaj se iafoje iliaj pensoj turniĝis ankoraŭ al teraj aferoj, tio estis nur kiel la pensoj de homoj, kiuj, pretiĝante al malproksima vojaĝo, interparolas pri la vojaĝaj preparoj. Cetere ĉirkaŭis ilin tia silento, kia ĉirkaŭas du kolonojn, starantajn ie en dezerta loko kaj forgesitajn. Ilia sola deziro estis jam nur, ke Kristo ilin ne disigu; kaj kiam ĉiu momento plifortigadis en ili ĉi tiun certecon, ili enamiĝis je Li, kiel je ligonta ilin ĉenero, kiel je senfina feliĉo kaj senfina trankvilo. Sur la tero ankoraŭ defalis de ili la polvo de la tero. La animoj iĝis en ili puraj, kiel larmoj. Sub la minaco de morto kaj suferoj, sur la mallibereja kuŝejo komenciĝis por ili la ĉielo, ĉar ŝi prenadis lin je la mano kaj kondukis, kvazaŭ mem jam ĉielenprenita kaj sankta, al la eterna fonto de l’ vivo.

Kaj Petronius miregis, vidante en la vizaĝo de Vinicius ĉiam pli grandan trankvilon kaj iajn strangajn brilojn, kiujn li ne vidadis antaŭe. Iafoje naskiĝadis eĉ en lia menso supozoj, ke Vinicius trovis ian rimedon de savo, kaj estis al li malagrable, ke la juna tribuno ne malkaŝas al li la sekreton de siaj esperoj.

Fine, ne povante elteni plu, li diris al Vinicius:

— Vi nun aspektas alie, do ne faru sekretojn antaŭ mi, ĉar mi volas kaj povas helpi vin: ĉu vi elplanis ion?

— Mi elplanis — respondis Vinicius — sed vi jam ne povas helpi min. Jen, post ŝia morto mi konfesos, ke mi estas kristano, kaj mi sekvos ŝin.

— Do vi havas nenian esperon?

— Jes, mi havas. Kristo ŝin redonos al mi kaj mi disiĝos kun ŝi neniam plu.

Petronius komencis paŝi tra la atrium kun la esprimo de senreviĝo sur la vizaĝo, poste li diris:

— Por tio ĉi oni ne bezonas vian Kriston, ĉar tiun saman servon povas fari al vi nia Tanatoso.

Sed Vinicius ridetis malgaje kaj diris:

— Ne, mia kara, sed vi tion ne volas kompreni.

— Mi ne volas kaj ne povas — respondis Petronius. Ne estas nun tempo por diskutoj, sed ĉu vi memoras, kion vi diris, kiam ni ne sukcesis eligi ŝin el Tulianum? Mi perdis tiam ĉian esperon, kaj vi diris, kiam ni revenis hejmen: „Mi tamen kredas, ke Kristo povas ŝin redoni al mi”. Li ŝin redonu al vi. Se mi ĵetus multekostan vazon en maron, kapablus ĝin redoni al mi neniu el niaj dioj, kaj se ankaŭ la via ne estas pli kapabla, mi ne komprenas, kial mi devus adori lin pli, ol la malnovajn.

— Li redonos ŝin al mi.

Petronius movis la ŝultrojn.

— Ĉu vi scias — li demandis — ke morgaŭ oni lumigos per kristanoj la ĝardenojn de la cezaro?

— Morgaŭ? — ripetis Vinicius.

Kaj kontraŭ la proksima tremiga realaĵo la koro ektremis en li pro doloro kaj teruro. Li ekpensis, ke ĝi estas eble la lasta nokto, kiun li povos pasigi kun Ligia, do, adiaŭinte Petroiuson, li iris rapide al la estro de la puticuli por preni sian signon.

Sed tie liaj esperoj montriĝis vanaj, ĉar la kavestro ne volis doni al li la signon. — Pardonu, sinjoro — li diris. — Mi faris por vi, kion mi povis, sed mi ne povas riski la vivon. Hodiaŭ nokte oni elkondukos la kristanojn al la cezaraj ĝardenoj. La malliberejo estos plena de soldatoj kaj oficistoj. Se oni vin rekonus, pereus mi kaj miaj infanoj.

Vinicius komprenis, ke vane estus insisti. Ekbrilis al li tamen la espero, ke la soldatoj, kiuj vidadis lin antaŭe, eble enlasos lin eĉ sen la signo, do, kiam noktiĝis, li vestis sin, kiel ordinare, per diktola tuniko, ligis tolpecon ĉirkaŭ la kapo kaj iris al la pordo de la malliberejo.

Sed tiutage oni kontrolis la signojn eĉ pli precize, ol ordinare, kaj plie, centestro Scaevinus, severa soldato, korpe kaj anime servanta la cezaron, rekonis Viniciuson.

Sed videble en lia ferkirasita brusto ardetis ia fajrero de kompato por la homa malfeliĉo, ĉar, anstataŭ frapi la ŝildon per la lanco signe de alarmo, li kondukis Viniciuson flanken kaj diris al li.

— Sinjoro, revenu hejmen. Mi rekonis vin, sed mi silentos, ne volante vin pereigi. Mi ne povas vin enlasi, sed revenu, kaj la dioj konsolu vian koron.

— Vi ne povas min enlasi — diris Vinicius — sed lasu min resti ĉi tie kaj vidi tiujn, kiujn oni elkondukos.

— Mia ordono ne malpermesas ĉi tion — respondis Scaevinus.

Vinicius stariĝis antaŭ la pordego kaj atendis, ke oni komencu elkonduki la kondamnitojn. Fine ĉirkaŭ la noktomezo vaste malfermiĝis la mallibereja pordego kaj aperis tutaj vicoj da malliberuloj: viroj, virinoj kaj infanoj, ĉirkaŭitaj de armitaj pretoriaj taĉmentoj. La nokto estis tre hela kaj plenluna, tiel, ke oni povis distingi ne nur la figurojn, sed ankaŭ la vizaĝojn de la malfeliĉuloj. Ili iris popare, en longa, malgaja procesio kaj en silento, interrompata nur per tintado de la soldataj armiloj. Oni kondukis tiom da ili, ke ŝajnis, kvazaŭ ĉiuj keloj restos malplenaj.

En la fino de la irantaro Vinicius ekvidis klare Glaucuson

la kuraciston, sed nek Ligia, nek Ursus estis inter la kondamnitoj.
ĈAPITRO LXII.


Ne krepuskiĝis ankoraŭ, kiam la unuaj ondoj da popolo komencis jam enfluadi la cezarajn ĝardenojn. La amasoj, feste vestitaj, florkronitaj, gajaj, kantantaj kaj plejparte ebriaj iris rigardi la novan, imponan spektaklon. La ekkrioj: „Semaxii! Sarmentitii!” sonis sur Via Tecta, sur la ponto de Aemilius kaj trans Tibro, sur la Triumfa vojo, apud la cirko de Nero kaj for, ĝis la Vatikana montaĵo. Oni vidadis en Romo jam antaŭe homojn, bruligatajn sur palisoj, sed neniam oni vidis tian nombron da kondamnitoj. La cezaro kaj Tigellinus, volante fini kun la kristanoj kaj kune haltigi la epidemion, kiu el la malliberejoj disvastiĝadis ĉiam pli tra la urbo, ordonis malplenigi ĉiujn malliberejojn, tiel, ke restis en ili apenaŭ kelkdek homoj, destinitaj por la fino de la cirkludoj. Tial do la amasoj, pasinte la ĝardenajn pordegojn, mutiĝis pro miro. Ĉiuj aleoj ĉefaj kaj flankaj, kondukantaj meze de arbaj densaĵoj, ĉirkaŭ herbejoj, insuletoj, lagoj, lagetoj kaj terpecoj, surkreskitaj de floroj, estis borderitaj per peĉaj palisoj, al kiuj oni alligis kristanojn. De pli altaj lokoj, kie la vidon ne ŝirmis arboj, oni povis vidi tutajn vicojn da palisoj kaj korpoj, ornamitaj per floroj, per mirtaj folioj kaj hedero, tirantajn sin for, sur altaĵoj kaj ebenaĵoj, tiel malproksimen, ke dum la pli proksimaj ŝajnis kvazaŭ mastoj de ŝipoj, la lastaj prezentis sin al la okuloj, kiel koloraj tirsoj aŭ lancoj, enpikitaj en la teron. La amaso de la kondamnitoj superis la esperojn de la popolo mem. Oni povus pensi, ke iun tutan nacion oni ligis al la palisoj, por amuzi Romon kaj la cezaron. Aroj da rigardantoj haltadis antaŭ apartaj mastoj, laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo aŭ sekso de la viktimoj, rigardis la vizaĝojn, florkronojn, hederajn girlandojn, poste iris pluen, demandante sin mem kun miro: „Ĉu povis esti tiom da kulpuloj, aŭ kiel povis bruligi Romon infanoj, apenaŭ kapablaj paŝi propraforte?” Kaj la miro ŝanĝadis sin grade en maltrankvilon.

Dume krepuskiĝis kaj sur la ĉielo ekbrilis la unuaj steloj. Tiam apud ĉiu kondamnito ekstaris sklavo kun brulanta torĉo, kaj kiam la sono de trumpetoj aŭdiĝis en diversaj toj de la ĝardenoj, signante la komencon de la spektaklo, ĉiu almetis flamon al la malsuproj de la palisoj.

Pajlo, kaŝita sub la floroj kaj surverŝita per peĉo, tuj ekbrulis per hela flamo, kiu, kreskante kun ĉiu momento, leviĝadis supren kaj lekis la piedojn de la viktimoj. La popolo eksilentis, tra la ĝardenoj eksonis unu grandega ĝemo kaj dolorkrioj. Kelkaj el la viktimoj tamen, levante la kapojn al la stelriĉa ĉielo, komencis kanti glore al Kristo. La popolo aŭskultis. Sed eĉ la plej malmolaj koroj pleniĝis per teruro, kiam de sur malpli grandaj mastoj korŝirantaj infanaj voĉoj komencis voki: „Panjo! panjo!” kaj tremo trakuris eĉ ebriajn rigardantojn je la vido de tiuj kapetoj kaj senkulpaj vizaĝoj, torditaj pro doloro aŭ svenantaj en la fumo, kiu komencis sufoki la viktimojn. Kaj la flamo kreskis supren kaj trabruligadis ĉiam novajn kronojn el rozoj kaj hederoj. Disfajris la aleoj ĉefaj kaj flankaj, disfajris arbotufoj kaj herbejoj kaj floraj terpecoj, disbrilis la akvo en la lagetoj kaj lagoj, roziĝis la tremantaj folioj sur la arboj kaj iĝis lume, kiel en tago. La odoro de la brulantaj korpoj plenigis la ĝardenojn, sed en la sama momento la sklavoj komencis ŝuti mirhon kaj aloon en incensilojn, speciale pretigitajn inter la palisoj. En la amaso aŭdiĝis tie kaj ie ekkrioj, oni ne scias ĉu de kompato, aŭ de ravo kaj ĝojo, kaj ili kreskis ĉiumomente kune kun la fajro, kiu ĉirkaŭprenadis la palisojn, grimpis al la brustoj de la viktimoj, tordis per la brula spiro la harojn sur iliaj kapoj, ĵetadis vualojn sur iliajn nigriĝintajn vizaĝojn, kaj fine ŝprucis ankoraŭ pli alten, kvazaŭ triumfe kaj glorante tiun forton, kiu ordonis ĝin bruligi.

Sed ankoraŭ en la komenco de la spektaklo inter la popolo aperis la cezaro sur brilega cirka kvadrigo, jungita per kvar blankaj ĉevaloj, vestita mem per la kostumo de ĉaristo el la partio de la Verduloj, al kiu apartenis tiel li, kiel lia kortego. Post li sekvis aliaj veturiloj, plenaj de korteganoj en brilaj vestoj, senatanoj, pastroj kaj nudaj bakhantinoj kun florkronoj sur la kapoj kaj kruĉoj da vino en la manoj, Parte ebriaj kaj eligantaj sovaĝajn sonojn. Apud ili muzikistoj, alivestitaj kiel faŭnoj kaj satirusoj, ludis citrojn, formingojn, fajfilon kaj kornojn. Sur aliaj veturiloj sidis matronoj kaj romaj junulinoj, ankaŭ ebriaj kaj duonnudaj. Apud la kvadrigoj ŝnurdancistoj skuis tirsojn, ornamitajn per rubandoj; aliaj batis tamburetojn, aliaj ŝutis florojn. La tuta brila sekvantaro, kriegante: evoe! antaŭeniĝadis sur la plej larĝa ĝardena vojo, meze de fumoj kaj meze de la homaj torĉoj. La cezaro, havante apude Tigellinuson kaj Chilon, per kies teruro li deziris amuzi sin, kondukis mem la ĉevalojn kaj, veturante paŝon post paŝo, rigardis la brulantajn korpojn kaj kune aŭskultis la ekkriojn de la popolo. Starante sur la alta, ora kvadrigo, ĉirkaŭite de homa ondo, kiu riverencis lin ĝis la piedoj, en la briloj de la fajro, kun ora laŭrokrono de cirka venkinto, li superkreskis la korteganojn, la amasojn, kaj ŝajnis grandegulo. Liaj monstraj brakoj, etenditaj por teni la kondukilojn, ŝajnis beni la popolon. En la vizaĝo kaj en la duonfermitaj okuloj li havis rideton, kaj li brilis super la homoj, kiel la suno, aŭ kiel dio, terura, sed grandioza kaj potenca.

Iafoje li haltis, por rigardi pli precize jen iun virgulinon, kies sino komencis siblokraki en la fajro, jen konvulsie torditan vizaĝon de infano, kaj denove li veturis pluen, kondukante post si la frenezan kaj senbridan sekvantaron. Iafoje li salutis la popolon, aŭ, klininte sin posten, kuntiradis la kondukilojn kaj interparolis kun Tigellinus. Fine, atinginte grandegan fontanon, starantan en la mezo de du kruciĝantaj vojoj, li deiris de la kvadrigo kaj, doninte signon al la akompanantoj, miksis sin kun la amaso.

Oni salutis lin per krioj kaj aplaŭdoj. La bakhantinoj, nimfoj, senatanoj, aŭgustanoj, pastroj, faŭnoj, satirusoj kaj soldatoj ekĉirkaŭis lin tuj per freneza rondo, kaj li, havante unuflanke Tigellinuson, aliflanke Chilon, paŝis ĉirkaŭ la fontano, apud kiu brulis kelkdek torĉoj, haltante antaŭ ĉiu, farante rimarkojn pri la viktimoj, aŭ mokante la maljunan grekon, sur kies vizaĝo bildis sin senlima malespero. Fine ili ekstaris antaŭ alta masto, ornamita per mirtoj kaj ĉirkaŭplektita per konvolvuloj. Ruĝaj flamlangoj atingis la genuojn de la viktimo, sed la vizaĝon oni ne povis distingi, ĉar freŝaj brulantaj branĉetoj vualis ĝin per fumo. Post momento tamen facila nokta vento forblovis la fumojn kaj malkovris kapon de maljunulo kun longa, falanta surbrusten barbo.

Je tiu ĉi vido Chilo kuntordiĝis subite, kiel vundita rampaĵo, kaj el lia buŝo eliĝis krio, simila pli al grakado, ol al homa voĉo:

— Glaucos! Glaucos!....

Efektive de sur la brulanta paliso rigardis lin Glaucos la kuracisto. :

Li vivis ankoraŭ. Lia vizaĝo estis dolorplena kaj klinita, kvazaŭ li volus lastfoje rigardi sian persekutanton, kiu lin perfidis, senigis de la edzino, de la infanoj, sendis kontraŭ lin murdonton, kaj kiam ĉio tio estis al li pardonita en la nomo de Kristo, ankoraŭ foje transdonis lin al torturistoj. Neniam unu homo faris al alia maljustaĵojn pli terurajn kaj li sangajn. Kaj jen la viktimo brulis sur la peĉa paliso, kaj a persekutanto staris ĉe ĝiaj piedoj. La okuloj de Glaucus ne deturnis sin de la vizaĝo de l' greko. Iafoje vualis ilin la fumo, sed kiam la vento ĝin forblovis, Chilo vidis denove tiujn pupilojn, fiksitajn sur li. Li leviĝis kaj volis forkuri, sed ne povis. Subite ekŝajnis al li, ke liaj piedoj estas el plumbo kaj ke iu nevidebla mano retenas lin per superhoma forto antaŭ tiu ĉi paliso. Kaj li ŝtoniĝis. Li sentis nur, ke io lin troplenigas, io elbordiĝas, ke sufiĉe li havas da torturoj kaj sango, ke venas fino de la vivo kaj ke ĉio malaperas apude: la cezaro, kaj la kortego, kaj la popolo, kaj ekĉirkaŭas lin nur ia senfunda, terura kaj nigra malpleno, en kiu li vidas nur ĉi tiujn okulojn de la martiro, vokantajn lin al juĝo. Kaj Glaucus, klinante la kapon ĉiam pli malalten, rigardis senĉese. La ĉeestantoj divenis, ke inter tiuj ĉi homoj io okazas, sed rido morthaltis en iliaj buŝoj, ĉar en la vizaĝo de Chilo estis io terura: tordis ĝin tia timego kaj tia doloro, kvazaŭ la flamaj langoj brulvundus lian propran korpon. Subite li ŝanceliĝis kaj, etendinte la brakojn supren, vokis per terura, korŝira voĉo:

— Glaucus! en la nomo de Kristo! pardonu ! ! !

Ĉirkaŭe ekregis silento: tremo trakuris la ĉeestantojn kaj ĉies okuloj malgraŭvole leviĝis supren.

Kaj la kapo de la martiro moviĝis facile, poste oni ekaŭdis de la mastosupro voĉon, similan al ĝemo:

— Mi pardonas!!...

Chilo ĵetis sin survizaĝen, hurlante, kiel sovaĝa besto, kaj preninte en ambaŭ manojn terpolvon, ŝutis ĝin sur sian kapon. Dume la flamoj ekŝprucis supren, cirkaŭprenis la bruston kaj la vizaĝon de Glaucus, displektis mirtan kronon ĉirkaŭ lia kapo kaj ekkaptis rubandojn sur la supro de la paliso, kiu ekbrilis tuta per grandega, akra lumo.

Sed Chilo leviĝis post momento kun vizaĝo tiel ŝanĝita, ke al la aŭgustanoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas alian homon. En liaj okuloj flamis neordinara brilo, de la sulkoplena frunto radiis ekstazo: la kaduka antaŭ momento greko aspektis nun kvazaŭ pastro, kiu, inspirite de sia dio, volas malkaŝi nekonatajn verojn.

— Kio estas kun li? li freneziĝis — aŭdiĝis kelkaj voĉoj. Sed li, turninte sin al la popolo kaj etendinte supren la dekstran brakon, komencis voki, aŭ pli ĝuste krii tiel laŭte, ke ne nur la aŭgustanoj, sed ankaŭ la amaso aŭdu lian voĉon:

— Roma popolo! je mia morto mi ĵuras, ke pereas senkulpuloj, kaj la brulmetinto estas — tiu ĉi!!!

Kaj li montris per la fingro Neron.

Sekvis momento da silento. La korteganoj rigidiĝis. Chilo staris ĉiam kun etendita, tremanta brako kaj kun fingro turnita al la cezaro. Subite ekregis konfuzo. La popolo, kvazaŭ ondo, puŝata de subita vento, ĵetis sin al la maljunulo, volante rigardi lin pli bone. Tie kaj ie aŭdiĝis la voĉoj: „Kaptu lin!” aliloke: „Ve al ni!” En la amaso eksonis fajfoj kaj krioj: „Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!” La malordo kreskis kun ĉiu momento. La bakhantinoj, kriegante tutgorĝe, komencis rifuĝi sur la veturilojn. Subite kelkaj konsumitaj palisoj renversiĝis, disŝutante ĉirkaŭen fajrerojn kaj pligrandigante la ĥaoson. Blinda, svarma ondo de popolo ekkaptis Chilon kaj kunportis lin en la fundon de la ĝardeno.

Ĉie jam la palisoj komencis konsumiĝadi kaj faladi laŭlarĝen de la stratoj, plenigante la aleojn per fumo, fajreroj, brulodoro de ligno kaj per la odoro de homa graso. Estingiĝadis la lumoj pli kaj malpli proksime. En la ĝardenoj mallumiĝis. La amasoj, maltrankvilaj, malserenaj kaj timigitaj premis sin al la pordegoj. La famo pri tio, kio okazis, pasadis de buŝo al buŝo, ŝanĝata kaj pligrandigata. Kelkaj rakontis, ke la cezaro svenis, aliaj, ke li mem konfesis, ke li ordonis bruligi Romon, triaj, ke li grave malsaniĝis, aliaj fine, ke oni forportis lin, kvazaŭ mortan, sur veturilo. Tie kaj ie aŭdiĝis voĉoj de kompato por la kristanoj: „Ne ili bruligis Romon, kia do estis la racio de tiom da sango, torturoj kaj maljusteco? Ĉu la dioj ne venĝos pro la senkulpuloj, kaj kiaj piacula kapablos elpeti ilian pardonon?” La vortoj: „innoxia corpora!” ripetiĝadis ĉiam pli ofte. Virinoj laŭte kompatis la infanojn, kiujn tiel amase oni ĵetis al sovaĝaj bestoj, alnajlis al krucoj aŭ bruligis en ĉi tiuj malbenitaj ĝardenoj. Kaj fine la kompato ŝanĝis sin en insultojn kontraŭ la cezaro kaj Tigellinus. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, haltante subite, demandis sin mem aŭ aliajn: „Kiu estas tiu dio, kiu donas tian forton kontraŭ torturoj kaj morto?” Kaj ili revenis hejmen pensemaj...

Chilo dume vagis ankoraŭ tra la ĝardenoj, ne sciante, kien iri kaj kien direktiĝi. Nun li eksentis sin denove senforta, kaduka kaj malsana maljunulo. Iafoje li falpuŝiĝadis pro netute brulintaj korpoj, puŝetadis bruletantajn ŝtipojn, kiuj sendadis post li amasojn da fajreroj, iafoje li sidiĝadis, rigardante ĉirkaŭen per senkonsciaj okuloj. La ĝardenoj iĝis jam preskaŭ tute mallumaj; inter la arboj movis sin nur la pala luno, lumigante per malforta brilo la aleojn, nigriĝintajn ŝtipojn, kuŝantajn laŭlarĝe de ili, kaj brulrestaĵojn de la viktimoj, ŝanĝitajn en senformajn masojn. Sed al la maljuna greko ŝajnis, ke en la luno li vidas la vizaĝon de Glaucus kaj ke liaj okuloj rigardas lin ankoraŭ senĉese, li do kaŝadis sin de la lumo. Fine li tamen eliris el la ombro kaj malgraŭvole, kvazaŭ puŝate de iu nekonata forto, komencis direkti sin al la fontano, apud kiu Glaucus spiris sian lastan spiron.

Subite iu mano tuŝis lian ŝultron.

La maljunulo turniĝis kaj, vidante antaŭ si nekonatan figuron, ekkriis kun teruro:

— Kiu estas ĉi tie? Kiu vi estas?

— Apostolo, Paŭlo el Tarso.

— Mi estas malbenita!... Kion vi volas?

Kaj la apostolo respondis:

— Mi volas vin savi.

Chilo apogis sin sur arbo.

La piedoj ŝanceliĝis sub li kaj liaj brakoj ekpendis laŭlonge de la korpo.

— Por mi ne ekzistas savo! — li diris obtuze.

— Ĉu vi ne aŭdis, ke Dio pardonis al la pentanta fripono sur la kruco? — demandis Paŭlo.

— Ĉu vi scias, kion mi faris?

— Mi vidis vian suferon kaj mi aŭdis, kiel vi atestis pri la vero.

— Ho sinjoro!!

— Kaj se la servanto de Kristoj pardonis vin en sia horo de turmento kaj morto, kiel Kristo povus vin ne pardoni?

Chilo ekkaptis ambaŭmane la kapon, kvazaŭ freneza.

— Pardono! por mi pardono!

— Nia Dio estas Dio de Kompato — respondis la apostolo.

— Por mi!? — ripetis Chilo.

Kaj li komencis ĝemi, kiel homo, al kiu ekmankis fortoj Por regi la doloron kaj suferon. Paŭlo diris:

— Apogu vin sur mi kaj sekvu min.

Kaj, preninte lin, li iris kun li al la kruciĝantaj stratoj, direktante sin per la voĉo de la fontano, kiu ŝajnis en la nokta silento plori la korpojn de la martiroj. — Nia Dio estas Dio de Kompato — ripetis la apostolo. — Se vi stariĝus ĉe maro kaj ĵetadus en ĝin ŝtonojn, ĉu vi povus plenigi per ili la maran fundon? Kaj mi diras al vi, ke la kompato de Kristo estos kiel maro, kaj ke la pekoj kaj kulpoj de la homoj dronos en ĝi, kiel ŝtonoj en la profundaĵo. Kaj mi diras al vi, ke ĝi estas kiel la ĉielo, kiu kovras montojn, kontinentojn kaj valojn, ĉar ĝi estas ĉie kaj havas nek finon, nek limon. Vi suferis ĉe la paliso de Glaucus kaj Kristo vidis vian suferon. Vi diris, ne konsiderante, kio povas Vin morgaŭ trafi: „liu ĉi estas la brulmetinto!” kaj Kristo memoris viajn vortojn. Ĉar pasis via malboneco kaj mensogo, kaj en la koro restis nur senlima pento... Venu kun mi kaj aŭskultu, kion mi diras al vi: jen mi ankaŭ malamis Lin kaj persekutis Liajn elektitojn. Mi Lin ne volis kaj ne kredis, ĝis Li aperis al mi kaj vokis min. De tiam Li estas mia amato. Kaj nun sur vin Li sendis aflikton, timon kaj doloron, por voki vin al si. Vi Lin malamis, sed Li amis vin. Vi transdonis al torturoj Liajn konfesantojn, sed Li volas vin pardoni kaj savi.

La bruston de la mizerulo komencis skui grandega ploro, de kiu lia animo ŝiris sin ĝisfunde, kaj Paŭlo prenadis lin en posedon, ekregadis kaj kondukis, kiel soldato kondukas kaptiton.

Kaj post momento li rekomencis paroli:

— Sekvu min, kaj mi vin kondukos al Li. Pro kiu alia kaŭzo mi estus veninta al vi? Sed Li ordonis al mi rikolti la homajn animojn en la nomo de l’ amo, do mi plenumas Lian servon. Vi supozas, ke vi estas malbenita, sed mi diras al vi: ekkredu je Li, kaj atendas vin savo. Vi pensas, ke vi estas malamata, sed mi ripetas al vi, ke Li vin amas. Rigardu min! Kiam mi ne havis Lin, mi havis nenion krom la malboneco, kiu loĝis en mia koro, kaj nun Lia amo anstataŭas al mi la patron kaj la patrinon, riĉaĵojn kaj regadon. En Li sola estas la rifuĝo. Li sola kalkulos vian penton, rigardos kompate vian mizeron, deprenos de vi la timon kaj levos vin al si.

Tiel parolante, li alkondukis lin al la fontano, kies arĝenta torento brilis de malproksime en la luna lumo. Ĉirkaŭe estis silento kaj malpleno, ĉar sklavoj-servistoj forigis jam de ĉi tie la karbiĝintajn palisojn kaj la korpojn de la martiroj.

Chilo ĵetis sin kun ĝemo sur la genuojn kaj, kaŝinte la vizaĝon en la manoj, restis senmove; Paŭlo levis dume la vizaĝon al la steloj kaj komencis preĝi: — Sinjoro, rigardu ĉi tiun mizerulon, lian penton, liajn larmojn kaj suferojn. Sinjoro de Kompato, kiu verŝis la propran sangon pro niaj kulpoj, je Via morto kaj leviĝo el mortintoj, pardonu lin!

Poste li eksilentis, sed longe rigardis ankoraŭ la stelojn kaj preĝis.

Kaj subite ĉe liaj piedoj aŭdiĝis voĉo, simila al ĝemo:

Kristo!... Kristo!... pardonu min!..

Tiam Paŭlo proksimiĝis al la fontano kaj, ĉerpinte akvon per la manoj, revenis al la genuanta mizerulo:

— Chilo! jen mi baptas vin en la nomo de la Patro, de la Filo kaj de la Spirito! amen!

Chilo levis la kapon, dismetis la manojn kaj restis tiel senmova. La luno plenbrile lumigis liajn blankiĝintajn harojn kaj same blankan, senmovan vizaĝon, kvazaŭ mortan aŭ skulptitan el marmoro. Momentoj pasadis unu post alia; el grandegaj birdejoj, lokitaj en la ĝardeno de Domitia, komencis atingadi ilin la kriado de kokoj, kaj li genuis ankoraŭ, simila al surtomba statuo.

Fine li vekiĝis, leviĝis, kaj, turninte sin al la apostolo, demandis:

— Kion mi faru antaŭ la morto, sinjoro?

Paŭlo ankaŭ vekiĝis el sia meditado pri tiu senlima potenco, kiun ne povis kontraŭstari eĉ tiaj spiritoj, kiel de ĉi tiu greko, kaj li respondis:

— Fidu, kaj atestu pri la vero!

Poste ili kune eliris. Ĉe la ĝardena pordego la apostolo ankoraŭ foje benis la maljunulon kaj ili disiĝis, ĉar ĉi tion postulis Chilo mem, antaŭvidante, ke post tio, kio okazis, la cezaro kaj Tigellinus ordonos lin persekuti.

Li ne eraris, efektive. Reveninte hejmen, li trovis jam la domon ĉirkaŭitan de pretorianoj, kiuj ekkaptis lin kaj sub la komando de Scaevinus kondukis lin sur Palatinon.

La cezaro estis jam irinta dormi, sed Tigellinus atendis, kaj ekvidinte la malfeliĉan grekon, akceptis lin kun vizaĝo trankvila, sed malbonaŭgura.

— Vi plenumis la krimon de ofendo de la majesto — li diris al Chilo — kaj vi ne evitos punon. Sed se morgaŭ vi deklaros en la amfiteatro, ke vi estas ebria kaj senkonscia kaj ke Romon bruligis la kristanoj, via puno limiĝos al bastonado kaj ekzilo.

— Mi ne povas, sinjoro! — respondis Chilo mallaŭte.

Tiam Tigellinus proksimiĝis al li per malrapidaj paŝoj kaj per voĉo same mallaŭta, sed terura, demandis:

— Kiel do, vi ne povas, greka hundo? Ĉu vi ne estis ebria kaj ĉu vi ne komprenas, kio vin atendas? Rigardu tien!

Kaj dirinte ĉi tiujn vortojn, li montris en la angulon de la atrium, kie apud longa ligna benko staris en ombro kvar senmovaj sklavoj el Tracio kun ŝnuroj kaj pinĉilegoj en la manoj.

Sed Chilo respondis:

— Mi ne povas, sinjoro!

Tigellinuson komencis kapti furiozo, sed li ekregis sin ankoraŭ.

— Ĉu vi vidis — demandis li — kiel mortas la kristanoj? Ĉu vi volas same morti?

La maljunulo levis supren sian palan vizaĝon; dum ia tempo liaj lipoj movis sin mallaŭte, poste li respondis:

— Mi ankaŭ kredas je Kristo!...

Tigellinus rigardis lin kun mirego:

— Hundo, vi vere freneziĝis!

Kaj subite la furiozo, amasigita en lia brusto, rompis la digon. Saltinte al Chilo, li ekkaptis lin ambaŭmane je la barbo, faligis teren kaj komencis lin piedpremi, ripetante kun ŝaŭmo sur la buŝo:

— Vi revokos! vi revokos!

— Mi ne povas! — respondis Chilo de sur la tero.

— Torturu lin!

Ekaŭdinte ĉi tiun ordonon, la tracianoj ekkaptis la maljunulon kaj metis lin sur la benkon, poste, alfiksinte lin al ĝi per la ŝnuroj, komencis premi per la pinĉilegoj liajn malgrasajn krurojn. Sed li, dum oni lin alligadis, kisis humile iliajn manojn, poste fermis la okulojn kaj ŝajnis kvazaŭ morta.

Li vivis tamen, ĉar kiam Tigellinus kliniĝis super li kaj refoje demandis: „Vi revokos?” la blankaj lipoj de Chilo moviĝis facile kaj eliĝis el ili apenaŭ aŭdebla flustro:

— Mi... ne... povas!..

Tigellinus ordonis ĉesigi la torturadon kaj komencis paŝi tra la atrium kun vizaĝo ŝanĝita de kolero, sed kune senhelpa. Fine en lian kapon venis videble iu nova penso, ĉar li turnis sin al la tracianoj kaj diris:

— Elŝiru lian langon!



ĈAPITRO LXIII


La dramon „Aureolus” oni prezentadis ordinare en teatroj aŭ amfiteatroj tiel aranĝitaj, ke ili povis malfermiĝi kaj formi kvazaŭ du apartajn scenejojn. Sed post la spektaklo en la cezaraj ĝardenoj oni forlasis la ordinaran manieron, ĉar oni deziris, ke kiel eble granda amaso da homoj povu rigardi la morton de krucumita sklavo, formanĝata en la dramo de urso. En la teatroj la rolon de la urso ludadis aktoro, ĉirkaŭkudrita per ursa felo, sed ĉi-foje la spektaklo devis esti „vera”. Ĝi estis nova ideo de Tigellinus. La cezaro anoncis unue, ke li ne venos, sed laŭ persvado de la favorato li ŝanĝis la decidon. Tigellinus klarigis al li, ke post tio, kio okazis en la ĝardenoj, tiom pli li devas montri sin al la popolo, kaj kune li garantiis, ke la krucumita sklavo ne insultos lin, kiel faris Crispus. La popolo estis jam iom trosata kaj laca de la sangoverŝado, oni do anoncis al ĝi novan disdonadon de loteriaj biletoj kaj donacoj, kaj kune vesperan festenon, ĉar la spektaklo devis okazi vespere, en brilege lumigita amfiteatro.

Je la krepusko efektive la tuta konstruaĵo superpleniĝis; la aŭgustanoj kun Tigellinus fronte de ili venis ĉiuj senescepte, ne tiom pro la spektaklo mem, kiom por montri al la cezaro post la lasta incidento sian fidelecon kaj por babili pri Chilo, pri kiu parolis la tuta Romo.

Oni do flustris al si reciproke en la orelojn, ke la cezaro, reveninte el la ĝardeno, furioziĝis kaj ne povis endormiĝi, ke atakis lin fantomoj kaj strangaj vizioj, pro kiuj en la sekvinta tago li anoncis sian baldaŭan vojaĝon en Aĥajon. Aliaj tamen neis ĝin, asertante, ke nun li montriĝos tiom pli senindulga por la kristanoj. Ne mankis tamen ankaŭ timuloj, kiuj antaŭvidis, ke la akuzo, kiun Chilo ĵetis en la vizaĝon de la cezaro kontraŭ la amasoj, povas havi plej malbonajn sekvojn. Estis fine ankaŭ tiaj, kiuj en la nomo de la humaneco petis Tigellinuson, ke li ĉesigu pluan persekutadon.

— Rigardu, kien vi iras — paroli Barcus Soranus. — Vi volis kontentigi la venĝon de la popolo kaj inspiri al ĝi la konvinkon, ke la puno atingis la kulpulojn, dume la efiko estas tute kontraŭa. — Vere! — aldonis Antistius Verus — ĉiuj flustras nun, ke ili estas senkulpaj. Se ĉi tion vi nomas lerteco, tiam Chilo estis prava, dirante, ke viaj cerboj ne plenigus la pladeton de glanŝelo.

Sed Tigellinus turnis sin al ili kaj diris:

— Oni flustras ankaŭ, Barcus Soranus, ke via edzino, Servilia, kaj via edzino, Antistius, kaŝis siajn sklavojn kristanojn antaŭ la justeco de la cezaro.

— Malvere! — ekkriis maltrankvile Barcus.

— Mian edzinon volas pereigi viaj eksedzinoj, kiuj ĵaluzas ŝian virton! — diris same maltrankvile Antistius Verus.

Sed aliaj parolis pri Chilo.

— Kio okazis al li? — parolis Eprius Marcellus. — Li mem transdonis ilin en la manojn de Tigellinus; el mizerulo li iĝis riĉulo, povis trankvile vivi la reston de siaj tagoj, havi belan enterigon kaj monumenton, dume, ne!! Subite li ekpreferis ĉion perdi kaj pereigi sin; vere, li ja freneziĝis!

— Li ne freneziĝis, sed iĝis kristano — diris Tigellinus.

— Nekredeble! — ekkriis Vitelius.

— Ĉu mi ne diradis al vi! — intermetis Vestinus. — Murdu la kristanojn laŭplaĉe, sed, kredu al mi, ne militu kontraŭ ilia dio. Ne ŝercu je la afero!.... Rigardu, kio okazas! Mi ja ne bruligis Romon, sed se la cezaro al mi permesus, mi tuj oferus hekatombon al ilia dio. Kaj ĉiuj devus fari la samon, ĉar mi ripetas, ne ŝercu je tiu dio! Memoru, ke mi diris al vi ĉi tion.

— Kaj mi diris ion alian — ekparolis Petronius. — Tigellinus ridis, kiam mi asertis, ke ili sin defendas, sed nun mi diros diros pli: ke ili konkeras!

— Kiel do? kiel? — demandis kelkaj voĉoj.

— Je Polukso!.... Ĉar se tia Chilo ne kontraŭstaris ilin, kiu ilin kontraŭstaros! Se vi pensas, ke post ĉiu spektaklo la kristanoj ne multiĝas, tiam kun via kono de Romo iĝu kaldronistoj aŭ komencu razi barbojn, ĉar tiam vi scios pli bone, kion la popolo pensas kaj kio okazas en la urbo.

— Li diras puran veron, je la sankta peplum de Diano! — ekkriis Vestinus.

Sed Barcus turnis sin al Petronius.

— Kion vi volas esprimi?

— Mi finas per tio, per kio vi komencis: sufiĉe jam da sango!

Kaj Tigellinus rigardis lin moke kaj diris:

— Nu, ankoraŭ iomete! — Se via kapo ne sufiĉas al vi, vi havas alian, la globeton de via bastono! — respondis Petronius.

La pluan interparolon rompis la alveno de la cezaro, kiu okupis sian lokon, akompanate de Pythagoras. Tuj poste komenciĝis la prezentado de „Aureolus”, kiun oni ne multe atentis, ĉar la pensoj estis okupitaj per Chilo. La popolo, kutimiĝinta al turmentoj kaj sango, enuis ankaŭ, siblis, eligadis ekkriojn, malflatajn por la kortego, kaj postulis rapidigon de la sceno kun urso, kiu sola ekscitis ĝian intereson. Se oni ne esperus vidi la kondamnitan maljunulon kaj ne atendus la donacojn, la sola spektaklo ne kapablus reteni la amasojn.

Sed fine venis la atendita momento. Cirkaj servistoj enportis unue lignan krucon, sufiĉe malaltan, por ke la urso, leviĝinte sur la postajn piedojn, povu atingi la bruston de la martiro, kaj poste du homoj enkondukis, aŭ pli ĝuste entrenis Chilon, ĉar, havante la krurostojn rompitajn, li ne povis mem iri. Oni metis lin kaj alnajlis al la ligno tiel rapide, ke la interesitaj aŭgustanoj ne povis eĉ bone lin rigardi, kaj nur kiam oni fiksis la krucon en la preparita speciale kavo, ĉies okuloj direktiĝis al li. Sed apenaŭ oni povis rekoni en ĉi tiu nuda maljunulo la antaŭan Chilon. Post la torturoj, kiujn suferigis al li Tigellinus, ne restis en lia vizaĝo eĉ guto da sango, kaj nur sur la blanka barbo oni vidis ruĝan postsignon, kiun lasis la sango post la elŝiro de la lango. Tra la diafana haŭto oni povis preskaŭ vidi liajn ostojn. Li ŝajnis ankaŭ multe pli aĝa, preskaŭ kaduka. Sed aliflanke liaj okuloj antaŭe ĵetadis ĉiam rigardojn plenajn de maltrankvilo kaj malico, liaj viglaj trajtoj spegulis antaŭe ĉiaman timon kaj malcertecon — kaj nun li havis vizaĝon dolorplenan, sed tiel feliĉan kaj serenan, kian havas homoj dormantaj aŭ mortintaj. Eble lian fidon subtenadis la memoro pri la krucumita fripono, kiun Kristo pardonis, kaj eble li parolis interne al la kompatema Dio: „Sinjoro, mi mordadis, kiel venena vermo, sed mi ja estis dum la tuta vivo mizerulo, mi suferadis malsaton, homoj piedpremis min, batis kaj persekutis. Mi estis, ho Sinjoro, malriĉa kaj tre malfeliĉa, kaj nun Oni transdonis min al torturistoj kaj najlis al kruco, do Vi, ho Kompatema, ne forpuŝos min en la horo de mia morto!” Kaj paco venis videble en lian pentantan koron. Neniu ridis, ĉar en tiu krucumito estis io tiel trankvila, li ŝajnis tiel maljuna, sendefenda, malforta, tiel vokanta kompaton per sia humileco, ke malgraŭvole ĉiu demandis sin mem: kiel oni povas torturi kaj najli al kruco homojn, kiuj jam estas sen tio mortantaj? La amaso silentis. Inter la aŭgustanoj Vestinus, klinante sin dekstren kaj maldekstren, flustris per terurita voĉo: „Rigardu, kiel ili mortas!” Aliaj atendis la urson, dezirante en la animo, ke la spektaklo finiĝu plej baldaŭ.

La urso enrampis fine la arenon kaj, ambaŭflanken balancante sian malalten klinitan kapon, ĝi rigardis ĉirkaŭen deflanke, kvazaŭ ĝi pri io meditus aŭ ion serĉus. Ekvidinte fine la krucon, kaj sur ĝi la nudan korpon, ĝi alproksimiĝis, levis sin, sed post momento ĝi ree malleviĝis sur la antaŭajn piedojn, kaj sidiĝinte apud la kruco, komencis murmuri, kvazaŭ eĉ en ĝia besta koro vekiĝus kompato por tiu restaĵo de homo.

El la buŝo de la cirkaj servistoj aŭdiĝis instigaj krioj, sed la popolo silentis. Chilo denove per malrapida movo levis la kapon kaj dum ia tempo kondukis la rigardon inter la publiko. Fine liaj okuloj haltis ie sur la plej altaj vicoj de la amfiteatro, kaj tiam okazis io, kio surprizis kaj mirigis la rigardantojn. Jen lia vizaĝo eklumis de rideto, la frunton ekĉirkaŭis kvazaŭ radioj, la okuloj levis sin antaŭ la morto supren, kaj post momento du grandaj larmoj, ŝvelintaj sub la palpreboj, ekfluis malrapide sur lia vizaĝo.

Kaj li mortis.

Tiam iu laŭta vira voĉo vokis supre, sub la velarium:

— Pacon al la martiroj!!

En la amfiteatro regis profunda silento.



ĈAPITRO LXIV


Post la spektaklo en la cezaraj ĝardenoj la malliberejoj multe malpleniĝis. Oni kaptadis ankoraŭ, vere, kaj malliberigadis personojn, suspektatajn pri la konfesado de la orienta superstiĉaro, sed la ĉasoj provizadis ĉiam malpli multe da ili, apenaŭ tiom, kiom oni bezonis por plenigi la postajn spektaklojn, kiuj ankaŭ estis jam venantaj al la fino. La popolo, trosata de sango, elmontradis ĉiam pli grandan enuemon kaj ĉiam pli grandan maltrankvilon pro la senekzempla ĝis nun sintenado de la kondamnitoj. En la amasoj oni rakontis al si reciproke ĉiam pli strangajn aferojn pri venĝemo de la kristana dio. La mallibereja tifo, kiu disvastiĝis en la urbo, pligrandigis la ĝeneralan timon. Oni vidadis oftajn enterigojn kaj ripetadis al si reciproke en la orelojn, ke necesaj estas novaj piacula por elpeti pardonon de la nekonata dio. Fine malgraŭ ĉiuj penoj de Tigellinus kaj liaj partianoj, disvastiĝadis ĉiam pli la konvinko, ke la urbo estis bruligita laŭ la ordono de la cezaro kaj ke la kristanoj suferas senkulpe.

Sed ĝuste tial same Nero kiel Tigellinus daŭrigis senlace la persekutadon. Por trankviligi la popolon oni faris novajn disponojn pri la disdonado de greno, vino kaj olivoleo; oni anoncis regulojn, faciligantajn la rekonstruadon de la domoj kaj plenajn de konsideroj por la posedantoj, kaj aliajn, koncernantajn la larĝecon de la stratoj kaj materialojn, el kiuj oni devas konstrui, por estonte eviti la katastrofon de brulo. La cezaro mem partoprenadis la kunsidojn de la senato kaj konsilis kune kun la „patroj” pri la bono de la popolo kaj urbo, aliflanke tamen nek ombro de favoro falis sur la kondamnitojn. La reganto de la mondo deziris antaŭ ĉio inspiri al la popolo la konvinkon, ke tiel senindulgaj punoj povas trafi nur kulpulojn. Ankaŭ en la senato neniu voĉo ekpledis pro la kristanoj, ĉar neniu volis riski malfavoron de la cezaro, kaj krom tio la homoj, kies rigardo iris pli foren en la estontecon, asertis, ke kontraŭ la nova kredo la fundamentoj de la roma regno ne povus resti sendetrue.

Oni redonadis al la familioj nur agoniantojn aŭ mortintojn, ĉar la roma leĝo ne venĝis kontraŭ mortintoj. Por Vinicius certan konsolon prezentis la penso, ke se Ligia mortos, li enterigos ŝin en la familia tombaro kaj mem kuŝos apud ŝi. Li havis jam nenian esperon savi ŝin de la morto, kaj mem, duone foririnta de la vivo, dronanta entute en Kristo, li ne revis plu pri alia kuniĝo, ol la eterna. Lia kredo iĝis simple senfunda, tiel, ke pro ĝi tiu eterneco ŝajnis al li io senkompare pli reala kaj pli vera, ol la pasema ekzistado, per kiu li vivis ĝis nun. Lia koro plenpleniĝis per koncentrita ekstazo. Dum la vivo ankoraŭ li ŝanĝiĝadis en estaĵon preskaŭ senkorpan, kiu, sopirante plenan liberiĝon por si mem, deziris ĝin ankaŭ por la alia amata animo. Li imagis, ke tiam li kaj Ligia prenos sin reciproke je la manoj kaj foriros en la ĉielon, kie Kristo ilin benos kaj lasos ilin loĝi en lumo tiel trankvila kaj tiel grandega, kiel la ĉielbrilo. Li nur petegis Kriston, ke Li ŝparu al Ligia la cirkan turmenton kaj lasu ŝin endormiĝi trankvile en la malliberejo, ĉar li sentis kun plena certeco, ke li mem ankaŭ mortos kun ŝi. Li kredis, ke kontraŭ ĉi tiu maro da elverŝita sango li ne rajtas eĉ esperi, ke ŝi sola estos savita. Li aŭdis de Petro kaj Paŭlo, ke ankaŭ ili devas morti kiel martiroj. La vido de Chilo sur la kruco konvinkis lin, ke morto, eĉ martira, povas esti dolĉa, do li deziris jam, ke ĝi venu al ili ambaŭ, kiel la sopirata ŝanĝo de malbona, malgaja kaj malfeliĉa sorto en la pli bonan.

Iafoje li antaŭgustadis jam la transmondan vivon. Tiu malĝojo, kiu ŝvebis super ambaŭ iliaj animoj, perdadis ĉiam pli Ja iaman brulantan maldolĉecon kaj iom post iom ŝanĝadis sin en ian transmondan, trankvilan sinkonfidon al la Dia volo. Vinicius antaŭe naĝis penege kontraŭ la fluo, baraktis kaj suferis; nun li donis sin al la ondo, kredante, ke ĝi portos lin en la eternan trankvilon. Li divenis ankaŭ, ke Ligia same kiel li pretiĝas al la morto, ke malgraŭ la dividantaj ilin malliberejaj muregoj ili jam iras kune, kaj li ridetis al ĉi tiu penso, kiel al feliĉo.

Kaj efektive ili iris tiel harmonie, kvazaŭ de longe ĉiutage ili estus dividantaj siajn pensojn. En Ligia estis ankaŭ neniaj deziroj kaj nenia espero, krom la transmonda vivo. La morto prezentis sin al ŝi ne nur kiel liberiĝo el la teruraj malliberejaj muregoj, el la manoj de la cezaro kaj de Tigellinus, sed ankaŭ kiel la tempo de geedziĝo kun Vinicius. Kontraŭ ĉi tiu neskuebla certeco ĉio alia perdis la signifon. Post la morto devis komenciĝi por ŝi feliĉo eĉ tera, do ŝi atendis ĝin ankaŭ tiel, kiel fianĉino atendas la edziniĝan momenton.

Kaj ĉi tiu senlima torento da kredo, kiu forŝiradis de la vivo kaj portis trans la tombon milojn de la unuaj konfesantoj, ekkaptis ankaŭ Ursuson. Li ankaŭ longe ne volis konsenti en la koro la morton de Ligia, sed kiam ĉiutage trans la malliberejajn muregojn penetradis la famoj pri tio, kio okazas en la amfiteatroj kaj ĝardenoj, kiam la morto ŝajnis komuna, neevitebla sorto de ĉiuj kristanoj kaj kune ilia feliĉo, supera ol ĉia mortema ideo pri feliĉo, ankaŭ li ne kuraĝis fine preĝi al Kristo, ke Li senigu Ligian de ĉi tiu feliĉo aŭ prokrastu ĝin por longaj jaroj. En sia simpla animo de barbaro li pensis krome, ke la filino de la liga ĉefo havas pli grandajn rajtojn kaj ricevos pli multe el la ĉielaj ĝuoj, ol la tuta amaso da simpluloj, al kiuj ankaŭ li mem apartenis, kaj ke en la eterna gloro ŝi sidos pli proksime al la „Ŝafido”, ol aliaj. Li aŭdis, vere, ke antaŭ Dio la homoj estas egalaj, sed al la fundo de lia animo kroĉis sin tamen la konvinko, ke la filino de ĉefo, plie de la ĉefo de ĉiuj ligoj, estas iu alia, ol iu ajn sklavino. Li esperis ankaŭ, ke Kristo permesos al li servi ŝin plue. Koncerne sin mem li havis nur unu kaŝitan deziron, nome, ke li povu morti tiel, kiel la „Ŝafido”, sur kruco. Sed ĝi ŝajnis al li feliĉo tiel granda, ke kvankam li sciis, ke oni krucumas en Romo eĉ plej grandajn krimulojn, li preskaŭ ne kuraĝis preĝi pri tia morto. Li supozis, ke certe oni igos lin perei de la dentegoj de sovaĝaj bestoj, kaj ĉi tio prezentis lian internan zorgon. De la infaneco li vivis en nepenetreblaj arbaregoj, meze de senĉesaj ĉasoj, pro kiuj, dank’ al sia superhoma forta, li famiĝis inter la ligoj ankoraŭ antaŭ ol li atingis la viran aĝon. La ĉasoj prezentis lian okupon tiel ŝatatan, ke poste, kiam li estis en Romo kaj devis ilin rezigni, li vizitadis bestejojn kaj amfiteatrojn, por almenaŭ rigardi la konatajn al si kaj nekonatajn bestojn. Ilia vido vekadis en li nevenkeblan sopiron al batalo kaj mortigado, li timis do nun en la animo, ke se li ekstaros kontraŭ ili en la amfiteatro, ekposedos lin pensoj malpli indaj je kristano, kiu devas morti pie kaj pacience. Sed li konfidis sin eĉ en ĉi tio al Kristo, konsolante sin per aliaj, pli dolĉaj pensoj. Nome, aŭdinte, ke la „Ŝafido” proklamis militon kontraŭ la inferaj potencoj kaj malbonaj spiritoj, al kiuj la kristana kredo kalkulis ankaŭ ĉiujn idolanajn diojn, li pensis, ke en ĉi tiu milito li tamen tre utilos al la „Ŝafido” kaj povos servi Lin pli bone, ol aliaj, ĉar ankaŭ tio ne povis trovi lokon en lia kapo, ke lia animo povus ne esti pli forta, ol la animoj de la aliaj martiroj. Cetere li preĝadis dum tutaj tagoj, faradis servojn al la malliberuloj, helpadis la gardistojn kaj konsoladis sian reĝidinon, kiu bedaŭris iafoje, ke en sia mallonga vivo ŝi ne povis plenumi tiom da bonaj faroj, kiom plenumis la fama Thabita, pri kiu rakontis al ŝi Petro la apostolo. La gardistoj, kiujn eĉ en la malliberejo timigis la terura forto de tiu grandegulo, ĉar estis kontraŭ ĝi nek sufiĉaj ŝnuroj, nek kradoj, ekamis lin fine pro lia dolĉeco. Ofte, mirigitaj per lia sereneco, ili demandis lin pri ĝia kaŭzo, kaj li rakontis al ili kun tia neŝancelebla kredo, kia vivo atendas lin post la morto, ke ili aŭskultis kun miro, vidante por la unua fojo, ke en la subteraĵojn, nepenetreblajn por la suno, povas penetri feliĉo. Kaj kiam li inklinigadis ilin, ke ili ekkredu je la „Ŝafido”, en la kapojn de pluraj venis la penso, ke ilia laboro estas laboro de sklavoj kaj ilia vivo — vivo de mizeruloj, kaj pluraj enpensiĝadis pri sia malbonsorto, kies finon nur la morto devis prezenti.

Sed la morto inspiris al ili novan timon kaj nenion ili esperis de ĝi, dum tiu liga grandegulo kaj tiu knabino, simila al floro, ĵetita sur la malliberejan pajlon, iris al ĝi kun ĝojo, kiel al la pordo de feliĉo.



ĈAPITRO LXV


Unu vesperon vizitis Petroniuson senatano Scaevinus kaj komencis kun li longan interparolon pri la malfacila tempo, en kiu ambaŭ vivis, kaj pri la cezaro. Li parolis tiel malkaŝe, ke Petronius, kvankam estante en amikaj rilatoj kun li, komencis esti singardema. Li plendis, ke la mondo iras malrekte kaj freneze kaj ke ĉio tio kune devas finiĝi per ia katastrofo, pli terura eĉ, ol la brulego de Romo. Li parolis, ke eĉ la aŭgustanoj estas malkontentaj, ke Fenius Rufius, la dua prefekto de la pretorianoj, elportas plej kontraŭvole la abomenan regadon de Tigellinus, kaj ke la pacienco de la tuta gento de Seneca estas elĉerpita pro la maniero, en kiu la cezaro kondutas al sia maljuna majstro kaj al Lucanus. Fine li komencis mencii la malkontentecon de la popolo, kaj eĉ de la pretorianoj, kiujn en granda parto Fenius Rufius sciis favorigi al si.

— Kial vi diras al mi ĉi tion? — demandis lin Petronius.

— Pro zorgemo pri la cezaro — respondis Scaevinus. — Mi havas en la pretorio malproksiman parencon, kiu nomas sin Scaevinus, same kiel mi, kaj pere de li mi scias, kio okazas en la tendaro.... La malkontenteco kreskas ankaŭ tie.... Caligula, vidu, ankaŭ estis freneza, kaj rigardu, kio okazis! Jen troviĝis Cassius Chaerea.... Terura faro ĝi estis kaj sendube estas inter ni neniu, kiu ĝin aprobus, tamen Chaerea liberigis la mondon de monstro.

— Alivorte — respondis Petronius — vi parolas tiel: „Mi Chaerean ne laŭdas, sed tio estis bonega homo kaj la dioj donu al ni pli multe da similaj.”

Sed Scaevinus ŝanĝis la temon kaj komencis neatendite glori Pison. Li gloris lian genton, lian noblecon, lian sindonon al la edzino, kaj fine lian saĝecon, trankvilecon kaj strangan kapablon inklinigadi al si la homojn.

— La cezaro estas senida — li diris — kaj ĉiuj vidas lian sekvonton en Piso. Sendube ĉiuj ankaŭ helpus lin tutkore atingi la regadon. Amas lin Fenius Rufius, la cento de Anneusoj estas al li plene sindonema. Plautius Lateranus kaj Tullius Senecio saltus pro li en fajron. Kaj same Natalis, kaj Subrius Flavius, kaj Sulpicius Asper, kaj Atranius Quintianus, kaj eĉ Vestinus.

— La lasta ne multe utilos al Piso — respondis Petronius. — Vestinus timas la propran ombron.

— Vestinus timas la sonĝojn kaj spiritojn — respondis Scaevinus, sed li estas homo brava, kiun oni prave volas nomi konsulo. Kaj se en la animo li estas kontraŭ la persekutado de la kristanoj, ne malbonkalkulu al li ĉi tion, ĉar ankaŭ al vi gravas, ke tiuj frenezaĵoj ĉesu.

— Ne al mi, sed al Vinicius — diris Petronius. — Pro Vinicius mi volus savi unu knabinon, sed mi ne povas, ĉar mi perdis la favoron de Ahenobarbus.

— Kiel do? Ĉu vi ne rimarkas, ke la cezaro denove proksimiĝas al vi kaj komencas kun vi paroli? Kaj mi diros al vi, kial. Nome li planas denove iri Aĥajon, kie li intencas kanti grekajn kantojn, de li mem komponitajn. Li flamas al tiu vojaĝo, sed kune tremas, pensante pri la mokemo de la grekoj. Li imagas, ke povas lin trafi aŭ plej granda triumfo, aŭ plej granda falo. Li bezonas bonan konsilon, kaj li scias, ke neniu kapablus al li konsili pli bone, ol vi. Jen estas la. kaŭzo, pro kiu vi reakiras la favoron.

— Lucanus povus min anstataŭi.

— La Kuprobarba malamegas lin kaj verdiktis al li morton en la animo. Li serĉas nur pretekston, ĉar li ĉiam serĉas pretekstojn. Lucanus komprenas, ke necesas rapidi.

— Je Kastoro! — diris Petronius. — Povas esti. Sed mi havus ankoraŭ unu rimedon, por baldaŭ reakiri la favoron.

— Kian?

— Simple ripeti al la Kuprobarba ĉi tion, kion vi diris antaŭ momento.

— Mi nenion diris! — ekkriis Scaevinus maltrankvile.

Sed Petronius metis la brakon sur lian ŝultron.

— Vi nomis la cezaron frenezulo, vi antaŭvidis la postvenon de Piso kaj diris: „Lucanus komprenas, ke necesas rapidi”. Kun kio vi volas do rapidi, carissime

Scaevinus paliĝis, kaj dum momento ili rigardis sin reciproke en la okulojn.

— Vi ne ripetos!!

— Je la koksoj de Cypria! Kiel vi bone min konas. Ne, mi ne ripetos. Mi nenion aŭdis, sed mi ankaŭ volas nenion aŭdi.... Vi komprenas! La vivo estas tro mallonga, ke valoru ion entrepreni. Mi nur petas vin, ke vi vizitu hodiaŭ Tigellinuson kaj parolu kun li same longe, kiel kun mi, pri kio vi volas!

— Kial?

— Tial, ke, se iam Tigellinus diros al mi: „Scaevinus estis ĉe vi”, mi povu al li rediri: „La saman tagon li estis ankaŭ ĉe vi”.

Scaevinus, aŭdinte ĉi tion, rompis eburan bastonon, kiun li tenis en la mano kaj respondis:

— Malbona sorĉo trafu ĉi tiun bastonon.... Mi estos hodiaŭ ĉe Tigellinus kaj poste en la festeno ĉe Nerva. Vi ja ankaŭ ĉeestos? En ĉiu okazo, ĝis la revido postmorgaŭ en la amfiteatro, kie oni prezentos la reston de la kristanoj!.... Ĝis la revido!

— Postmorgaŭ! — ripetis Petronius, restinte sola. — Ni ne havas do tempon por perdi. Ahenobarbus efektive bezonos min en Aĥajo, eble do li konsideros je mi.

Kaj li decidis provi lastan rimedon.

Efektive dum la festeno ĉe Nerva la cezaro mem ekpostulis, ke Petronius kuŝu kontraŭ li, ĉar li volis paroli kun li pri Aĥajo kaj pri la urboj, kie li povus prezentiĝi kun la perspektivoj de plej granda sukceso. Plej multe gravis al li ĉi-momente la atenanoj, kiujn li timis. La aliaj aŭgustanoj aŭskultis ĉi tiun interparolon kun koncentrita atento, por, kaptinte fragmentetojn el la frazoj de Petronius, prezenti ilin poste kiel la proprajn.

— Ŝajnas al mi, ke mi ĝis nun ne vivis — diris Nero — kaj ke mi naskiĝos nur en Grekujo.

— Vi naskiĝos al nova gloro kaj senmorteco — respondis Petronius.

— Mi esperas, ke tiel okazos kaj ke Apolono ne montriĝos ĵaluza. Se mi revenos triumfe, mi oferos al li hekatombon, kian ĝis nun havis neniu dio.

Scaevinus komencis ripeti la versojn de Horacio:


„Sic te diva potens Cypri
sic fratres Helenae, lucida sidera,
ventorumque regat Pater....”

— La ŝipo atendas jam en Neapolo — diris la cezaro. — Mi volus ekiri eĉ morgaŭ.

Tiam Petronius levis sin kaj, rigardante rekte en la okulojn de Nero, diris:

— Permesu, dia, ke mi antaŭe aranĝu edziĝan festenon, al kiu mi invitos antaŭ ĉiuj vin.

— Edziĝan festenon? Kies? — demandis Nero.

— De Vinicius kun la filino de la liga reĝo, via garantiulino. Ŝi estas nun, vere, en malliberejo, sed unue, kiel garantiulino, ŝi ne povas esti malliberigata, kaj due, vi mem permesis al Vinicius edzinigi ŝin; ĉar viaj verdiktoj, kiel la verdiktoj de Zeŭso, estas nerevokeblaj, tial ordonu ellasi ŝin el la malliberejo kaj transdoni ŝin al la fianĉo.

La malvarma sango kaj la trankvila memcerteco, kun kiu parolis Petronius, konfuzis Neron, kiu ĉiam konfuziĝadis, kiam iu parolis al li en tia maniero.

— Mi scias — li respondis, mallevante la okulojn. — Mi pensis pri ŝi kaj pri tiu grandegulo, kiu sufokis Croton.

— Sekve ambaŭ estas savitaj — rediris Petronius.

Sed Tigellinus rapidis helpi sian sinjoron:

— Ŝi estas en la malliberejo laŭ la volo de la cezaro, kaj vi mem diris, Petronius, ke liaj verdiktoj estas nerevokeblaj.

Ĉiuj ĉeestantoj, konante la historion de Vinicius kaj Ligia, bonege sciis, pri kio temas, ili do eksilentis, scivolaj, kiel finiĝos la interparolo.

— Ŝi estas en la malliberejo pro via eraro kaj pro via nekono de la leĝo de nacioj, kontraŭ la volo de la cezaro — respondis akcente Petronius. — Vi estas, Tigellinus, naiva homo, sed vi ja ne asertos, ke ŝi bruligis Romon, ĉar cetere, se vi eĉ tion asertus, la cezaro ne ekkredus al vi.

Sed Nero jam ekregis sin kaj komencis fermeti siajn miopajn okulojn kun la esprimo de nedirebla maliceco.

— Petronius estas prava — li diris post momento. Tigellinus rigardis lin kun miro.

— Petronius estas prava — ripetis Nero. — Morgaŭ oni malfermos al ŝi la pordegon de la malliberejo, kaj pri la edziĝa festeno ni parolos postmorgaŭ, en la amfiteatro.

— Mi malvenkis denove — ekpensis Petronius.

Kaj, reveninte hejmen, li estis jam tiel certa, ke venis la fino de la vivo de Ligia, ke la sekvintan tagon li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu kun la estro de la spoliarium pri la eldono de ŝia korpo, ĉar li volis transdoni ĝin al Vinicius.



ĈAPITRO LXVI


Dum la tempo de Nero tiel en la cirko, kiel en la amfiteatroj populariĝis vesperaj spektakloj, antaŭe maloftaj kaj aranĝataj nur en esceptaj okazoj. La aŭgustanoj ŝatis ilin, ĉar ofte sekvadis ilin festenoj kaj drinkadoj, daŭrantaj ĝis la mateno. Kvankam la popolo estis jam trosata de la sangoverŝado, tamen, kiam diskoniĝis la famo, ke venas la fino de la cirkludoj kaj ke la lastaj kristanoj estas mortontaj en la vespera spektaklo, sennombraj amasoj plenigis la amfiteatron. La aŭgustanoj venis senescepte, ĉar ili konjektis, ke ĝi ne estos ordinara spektaklo kaj ke la cezaro decidis aranĝi al si tragedion el la doloro de Vinicius. Tigellinus gardis sekreton pri la speco de torturo, destinita por la fianĉino de la juna tribuno, sed ĉi tio ekscitis nur la ĝeneralan scivolon. Tiuj, kiuj iam vidadis Ligian ĉe Plautiusoj, rakontis nun mirindaĵojn pri ŝia belegeco. Aliajn interesis antaŭ ĉio la demando, ĉu efektive ili vidos ŝin hodiaŭ sur la areno, ĉar multaj el tiuj, kiuj aŭdis la respondon, kiun la cezaro donis al Petronius ĉe Nerva, komentis ĝin dusence. Kelkaj simple supozis, ke Nero transdonos aŭ eble eĉ jam transdonis la knabinon al Vinicius: oni rememoris, ke ŝi estas garantiulino kaj rajtas, sekve de tio, adori tiujn diojn, kiuj plaĉis al ŝi, kaj ke la leĝo de nacioj ne permesas ŝin puni.

La necerteco, atendado kaj scivolo ekregis ĉiujn rigardantojn. La cezaro alvenis pli frue, ol ordinare, kaj kun lia alveno oni komencis denove flustri al si reciproke, ke tamen okazos certe io eksterordinara, ĉar, krom Tigellinus kaj Vatinius, Neron akompanis Cassius, centuriestro kun grandega staturo kaj grandega forto, kiun la cezaro kunprenadis nur tiam, kiam li volis havi apude defendanton, ekzemple kiam plaĉis al li fari noktajn ekskursojn en Suburran, kie li amuzis sin per la ludo, nomata sagatio, konsistanta en suprenĵetado de renkontitaj envoje knabinoj sur soldata mantelo. Oni rimarkis ankaŭ, ke en la amfiteatro mem estis entreprenitaj certaj gardorimedoj. Oni pligrandigis la pretorian gardon, kaj la komandon super ĝi havis ne centuriestro, sed tribuno, Subrius Flavius, konata ĝis nun pro sia blinda sindono al Nero. Oni ekkomprenis tiam, ke la cezaro deziras por ĉia eventualo sendanĝerigi sin kontraŭ eksplodo de malespero flanke de Vinicius, kaj la scivolo kreskis ankoraŭ pli.

Ĉies rigardoj turnadis sin kun streĉita intereso al la loko, kie sidis la malfeliĉa fianĉo. Kaj li, tre pala, kun frunto kovrita de ŝvitgutoj, estis necerta, kiel la aliaj, sed maltrankvila ĝis la plejfundo de la animo. Petronius, ne sciante mem precize, kio okazos, diris al li nenion, li nur demandis Viniciuson, reveninte de Nerva, ĉu li estas preta al ĉio, kaj poste, ĉu li ĉeestos la spektaklon. Vinicius respondis al ambaŭ demandoj: „Jes!” sed ĉe tio ĉi malvarma tremo trakuris lian tutan korpon, ĉar li komprenis, ke Petronius demandis ne senkaŭze. Li mem vivis de ia tempo kvazaŭ duonvive, li mem profundiĝis jam en la morto kaj konsentis la morton de Ligia, ĉar ĝi devis esti por ili ambaŭ kune liberiĝo kaj geedziĝo, sed nun li ekkonis, ke alia afero estas pensi de malproksime pri la lasta momento, kiel pri trankvila endormiĝo, kaj alia — iri rigardi torturon de persono, pli kara, ol la vivo. Ĉiuj antaŭe suferitaj doloroj vekiĝis en li denove. La kvietigita malespero komencis denove krii en lia animo; ekregis lin la antaŭa deziro savi Ligian por ĉia kosto. De la mateno li volis penetri en la cunicula, por certiĝi, ĉu Ligia troviĝas tie, sed pretoriaj gardoj postenis ĉe ĉiuj pordegoj kaj la ordonoj estis tiel severaj, ke la soldatoj, eĉ konantaj la junan tribubon, lasis sin moligi nek per peto, nek per oro Al Vinicius ŝajnis, ke la necerteco mortigos lin, antaŭ ol li ekvidos la spektaklon. Ie en la fundo de lia koro pulsetis ankoraŭ la espero, ke eble Ligia ne estas en la amfiteatro kaj ke ĉiuj timoj estas vanaj. En momentoj li kroĉis sin al ĉi tiu penso per ĉiuj fortoj. Li parolis al si, ke Kristo ja povis preni ŝin el la malliberejo, sed Li ne povis permesi ŝian turmenton en la cirko.

Antaŭe li konsentis jam en ĉio Lian volon, nun, kiam, forpuŝite de la pordoj de la cunicula, li revenis sian lokon en la amfiteatro. kaj kiam el scivolaj rigardoj, al li direktataj, li ekkonis, ke plej teruraj supozoj povas esti pravaj, li komencis en la animo petegi Kriston pri savo, kun pasio simila al minaco. „Vi povas!” li ripetadis, konvulsie kunpremante la manojn, „Vi povas!” Antaŭe li eĉ ne supozis, ke ĉi tiu momento, kiam ĝi iĝos reala, estos tiel terura, Nun, ne konsciante, kio kun li okazas, li antaŭsentis tamen, ke se li vidos turmenton de Ligia, tiam lia tuta amo ŝanĝos sin en malamon, kaj la kredo en lia koro — en malesperon. Kaj kune teruris lin ĉi tiu sento, ĉar li timis ofendi Kriston, kiun li petegis pri kompato kaj miraklo. Li ne petis jam pri ŝia vivo, li deziris nur, ke ŝi mortu antaŭ ol oni ŝin kondukos sur la arenon, kaj el la senfunda abismo de doloro li ripetadis en la animo: „Almenaŭ tion ĉi al mi ne rifuzu, kaj mi amos Vin ankoraŭ pli, ol ĝis nun mi Vin amis!” Fine liaj pensoj senkateniĝis, kiel ondoj, tordataj de ventego. Vekiĝadis en li avido je venĝo kaj sango. Ekkaptadis lin furioza deziro ĵeti sin sur Neron kaj sufoki lin antaŭ ĉiuj rigardantoj, kaj kune li sentis, ke per ĉi tiu pasio li denove ofendas Kriston kaj malrespektas Liajn ordonojn. En momentoj trafulmadis lian kapon la espero, ke ĉion tion, antaŭ kio tremis lia animo, forturnos eble ankoraŭ la ĉiopova kaj kompatema mano, sed tiuj fulmoj tuj estingiĝadis, kvazaŭ en senlima senreviĝo pro tio, ke Tiu, kiu povis per unu vorto detrui ĉi tiun cirkon kaj savi Ligian, forlasis ŝin tamen, kvankam ŝi fidis kaj amis Lin per ĉiuj fortoj de sia pura koro. Kaj li pensis plue, ke ŝi kuŝas tie en la malluma cuniculum, malforta, sendefenda, forlasita, donita al plaĉo aŭ malplaĉo de brutsimilaj gardistoj, dum li devas atendi senhelpe en ĉi tiu terura amfiteatro, ne sciante, kian turmenton oni elpensis por ŝi kaj kion li ekvidos post momento. Fine, kiel homo, falanta en abismon, ekkaptas ĉion, kio kreskas ĉe ĝia rando, tiel li ankaŭ ekkaptis ambaŭmane la penson, ke tamen nur per la kredo li povas ŝin savi. Restis ja nur tiu ĉi sola rimedo! Petro ja diris, ke per la kredo oni povas movi la fundamentojn de la tero!

Do li koncentriĝis, subpremis en si la dubon, fermis sian tutan estaĵon en du vortojn: mi kredas, kaj atendis miraklon.

Sed kiel trostreĉita kordo devas krevi, tiel ankaŭ lin rompis la streĉo. Kadavra paleco kovris lian vizaĝon kaj la korpo komencis rigidiĝi. Tiam li ekpensis, ke lia preĝo estas elaŭskultita, ĉar jen li mortas. Ekŝajnis al li, ke Ligia sendube ankaŭ estas jam mortinta kaj ke Kristo tiamaniere prenas ilin al si. La areno, la blankaj togoj de la sennombraj rigardantoj, la lumo de milo da lampoj kaj torĉoj, ĉio kune malaperis de lia vido.

Sed tiu senforteco ne daŭris longe. Post momento li vekiĝis, aŭ pli ĝuste vekis lin la piedfrapado de la malpaciencanta popolo.

— Vi estas malsana — diris al li Petronius — ordonu reporti vin hejmen.

Kaj ne atentante, kion diros al ĉi tio la cezaro, li leviĝis, por subteni Viniciuson kaj eliri kune kun li. Lia koro is de kompato, kaj krome incitis lin neelporteble tio, ke la cezaro rigardis tra la smeraldo Viniciuson, studante kun kontenteco lian doloron, eble tial, por poste priskribi ĝin en patosaj strofoj kaj gajni aplaŭdojn de aŭskultantoj.

Vinicius ekskuis la kapon. Li povis morti en ĉi tiu amfiteatro, sed li ne povis eliri el ĝi. La spektaklo estis ja komencota en plej proksimaj minutoj.

Efektive preskaŭ en la sama momento la urboprefekto ĵetis antaŭ sin rugan tukon, kaj je ĉi tiu signo ekknaris la rigliloj kontraŭ la cezara podio, kaj el la nigra faŭko sur la hele lumigitan arenon eliris Ursus.

La grandegulo palpebrumis, videble blindigita de la lumo, reganta sur la areno, poste li elŝovis sin sur ĝian mezon, rigardante ĉirkaŭen, kvazaŭ li volus ekkoni, kontraŭ kio li devos batali. Ĉiuj aŭgustanoj kaj pliparto de la rigardantoj sciis, ke tio estas la homo, kiu sufokis Croton, tial je lia vido murmuro aŭdiĝis en ĉiuj vicoj. En Romo ne mankis gladiatoroj, multege superantaj la ordinaran homan kreskon, sed iun similan me vidis ankoraŭ la okuloj de la kviritoj. Cassius, staranta en la podio post la cezaro, ŝajnis kontraŭ tiu ligo homo senaspekta. La senatanoj, la vestpastrinoj, la cezaro, la aŭgustanoj kaj la popolo rigardis kun la ravo de kompetentuloj kaj cirkamantoj liajn potencajn femurojn, dikajn, kiel branĉoj, la bruston, similan al du kunigitaj ŝildoj, kaj. la herkulajn brakojn. La murmuro kreskis kun ĉiu momento. Por tiuj amasoj ne povis ekzisti plezuro pli granda, ol vidi tiajn muskolojn en movo, en streĉo kaj en batalo. La murmuro ŝanĝadis sin en ekkriojn kaj en ekscititajn demandojn, kie loĝas la gento, en kiu naskiĝas similaj grandeguloj, kaj li staris en la mezo de la amfiteatro, nuda, pli simila al ŝtona koloso, ol al homo, kun koncentrita kaj kune malgaja vizaĝo de barbaro, kaj, vidante la malplenan arenon, rigardis kun miro per siaj bluaj, infanaj okuloj jen la publikon, jen la cezaron, jen la kradojn de la cunicula, el kie li atendis torturistojn.

En la momento, kiam li estis eniranta la arenon, en lia koro de simplulo lastfoje ekpulsis la espero, ke eble atendas lin kruco, sed, kiam li ekvidis nek krucon, nek pretan kavon, li ekpensis, ke li ne indas tian favoron kaj ke li devos morti alie, certe de sovaĝaj bestoj. Li estis senarma kaj decidis perei, kiel decas al konfesanto de la „Ŝafido”, trankvile kaj pacience. Dume li volis preĝi ankoraŭ al la Savinto, do, genuiĝinte sur la areno, li kunmetis la manojn kaj levis la rigardon al la steloj, flagrantaj tra la supra malfermaĵo de la cirko.

Ĉi tiu sinteno malplaĉis al la amasoj. Oni jam havis sufiĉe da kristanoj, mortantaj kiel ŝafoj. Oni komprenis, ke se la grandegulo ne volos sin defendi, la spektaklo malsukcesos. Tie kaj ie aŭdiĝis eksibloj. Kelkaj komencis voki pri la mastigophori, kies tasko estis vipi luktistojn, ne volantajn batali. Post momento tamen ĉiuj eksilentis, ĉar neniu sciis, kio atendas la grandegulon kaj ĉu li ne volos batali, kiam li renkontos la morton, okulo kontraŭ okulo.

Oni ne atendis plu longe. Subite aŭdiĝis la akra sono de la trumpetoj, kaj je ĉi tiu signo malfermiĝis la krado kontraŭ la cezara podio kaj sur la arenon enkuris, meze de krioj de bestistoj, grandega germana uro, portanta sur la kapo nudan virinan korpon.

— Ligia! Ligia! — ekkriis Vinicius.

Poste li ekkaptis ambaŭmane la harojn sur la tempioj, kuntordiĝis, kiel homo, kiu eksentis en si la pinton de lanco, kaj per raŭka, nehoma voĉo komencis ripeti:

— Mi kredas! mi kredas!.... Kristo! miraklon!!

Kaj li eĉ ne sentis, ke en ĉi tiu momento Petronius kovris lian kapon per la togo. Ŝajnis al li, ke morto aŭ doloro vualis liajn okulojn. Li ne rigardis, li ne vidis. Ekregis lin la sento de ia terura malpleno. En lia kapo restis nek unu penso, nur la buŝo ripetadis, kvazaŭ freneze:

— Mi kredas! mi kredas! mi kredas!

Subite la amfiteatro eksilentis. La aŭgustanoj leviĝis de siaj lokoj, kiel unu homo, ĉar sur la areno okazis io eksterordinara. La ligo, antaŭ momento humila kaj preta al morto, ekvidinte nun sian reĝidinon sur la kornoj de la sovaĝa besto, saltleviĝis, kvazaŭ brulvundita per fajro, kaj, klininte la nukon, komencis kuri oblikve al la furioza besto.

El ĉiuj brustoj elŝiris sin mallonga ekkrio de miro, kiun sekvis profunda silento; la ligo dume alkuris en unu momento la furiozan urviron kaj ekkaptis ĝin je la kornoj.

— Rigardu! — ekkriis Petronius, deŝirante la togon de la kapo de Vinicius.

Kaj ĉi tiu leviĝis, klinis malantaŭen sian tolpalan vizaĝon, kaj komencis rigardi la arenon per vitrosimilaj, senkonsciaj okuloj.

Ĉiuj brustoj ĉesis spiri. En la amfiteatro oni povis aŭdi traflugantan muŝon. La homoj ne volis kredi al la propraj okuloj. Kiel longe Romo ekzistis, oni vidis nenion similan. La ligo tenis la sovaĝan beston je la kornoj. Liaj piedoj eniĝis ĝis super la maleoloj en la sablon, la dorso kurbiĝis, kiel streĉita pafarko, la kapo kaŝiĝis inter la ŝultrojn, la muskoloj de la brakoj tiel ŝvelis, ke la haŭto preskaŭ krevis sub ilia premo, sed li haltigis la uron loke. La homo kaj la besto iĝis tiel senmovaj, ke al la rigardantoj ŝajnis, kvazaŭ ili vidas bildon, prezentantan agon de Herkulo aŭ Tezeo, aŭ grupon, skulptitan el ŝtono. Sed en tiu ŝajna trankvilo oni sentis teruran streĉon de la du fortegoj. La uro, same kiel la homo, enigis la piedojn en la sablon, kaj ĝia malhela, vila korpo kuntiriĝis tiel, ke ĝi ŝajnis simila al grandega bulo. Kiu elĉerpiĝos la unua, kiu falos la unua, jen estis la demando, kiu por tiuj rigardantoj, amegantaj la cirkajn batalojn, signifis ĉi-momente pli, ol ilia propra sorto, ol la tuta Romo kaj ĝia mondoregado. Tiu ligo estis nun por ili duondio, inda je adoro kaj statuoj. Eĉ la cezaro mem leviĝis. Li kaj Tigellinus, aŭdinte pri la fortego de la homo, speciale aranĝis ĉi tiun spektaklon kaj moke parolis al si: „Venku tiu Crotomortiginto la uron, kiun ni por li elektos”, nun dume ili rigardis kun mirego la bildon, kiun ili havis antaŭ si, kvazaŭ ne kredante, ke ĝi povus esti vero. En la amfiteatro oni povis vidi homojn, kiuj, levinte la manojn, restis tiel. Al aliaj ŝvito surverŝis la fruntojn, kvazaŭ ili mem batalus kontraŭ la besto. En la cirko oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj kaj la bruetadon de karboj, defalantaj de la torĉoj. La voĉoj morthaltis en la buŝoj de la rigardantoj, la koroj nur bategis en la brustoj, kvazaŭ volante ilin krevigi. Ŝajnis al ĉiuj, ke la batalo daŭras jarcentojn.

Dume la homo kaj la besto staris ĉiam en terura streĉo, oni dirus, fiksitaj en la teron.

Subite el la areno aŭdiĝis obtuza, ĝemsimila muĝo, post kiu el ĉiuj brustoj elŝiris sin ekkrio, kaj denove ekregis silento. La homoj kredis, ke ili sonĝas: la monstra kapego de la uro turniĝadis en la feraj manoj de la barbaro.

Kaj la vizaĝo de la ligo, lia nuko kaj brakoj ruĝiĝis purpure, lia dorso kurbiĝis ankoraŭ pli. Oni vidis, ke li streĉas la reston de siaj superhomaj fortoj, sed ke ili sufiĉos al li jam por nelonge.

Ĉiam pli obtuza, pli raŭka kaj ĉiam pli dolora muĝado de la uro miksis sin kun fajfa spirado de la brusto de la grandegulo. La kapego de la besto turniĝadis ĉiam pli, kaj el la faŭko elŝoviĝis longa, ŝaŭmokovrita lango. Unu momento ankoraŭ — kaj la orelojn de la pli proksimaj rigardantoj atingis kvazaŭ krako de ostoj, post kio la besto falegis teren kun mortrompita nuko.

Tiam la grandegulo deŝovis en unu momento la ŝnurojn de ĝiaj kornoj kaj, preninte la knabinon sur la brakojn, komencis spiri rapide.

Lia vizaĝo paliĝis, la haroj kungluiĝis de ŝvito, la ŝultroj kaj la brakoj ŝajnis surverŝitaj per akvo. Dum momento li staris tiel kvazaŭ duone konscia, poste tamen li levis la okulojn kaj komencis rigardi la publikon.

Kaj la amfiteatro ekfrenezis.

La muroj de la konstruaĵo komencis tremi pro kriegado de kelkdek mil rigardantoj. De la komenco de la spektakloj oni ne vidis tian ekscitegon. La homoj, sidantaj en la pli altaj vicoj, forlasis ilin kaj komencis paŝi malsupren, interpremante sin en la interbenkoj, por rigardi pli proksime la fortegulon. De ĉie aŭdiĝis vokoj pri kompato, vokoj pasiaj, obstinaj, kiuj baldaŭ ŝanĝiĝis en unu ĝeneralan krion. Por la popolo, adoranta la fizikan forton, tiu grandegulo iĝis nun kara kaj unua persono en Romo.

Kaj li komprenis, ke la popolo postulas, ke oni lasu al li la vivon kaj redonu la liberecon, sed videble ne nur pri si mem li zorgis. Dum momento li rigardis ĉirkaŭen, poste li proksimiĝis al la cezara podio kaj, balancante sur la etenditaj brakoj la korpon de la knabino, levis la okulojn kun la esprimo de petego, kvazaŭ li volus diri:

— Ŝin kompatu! ŝin ŝparu! por ŝi mi tion faris!

La rigardantoj komprenis bonege, kion li postulis.

Je la vido de la sveninta knabino, kiu apud la grandega korpo de la ligo ŝajnis malgranda infano, kortuŝo ekregis la popolon, la kavalirojn kaj la senatanojn. Ŝia delikata figuro, tiel blanka, kvazaŭ skulptita el alabastro, ŝia sveno, la terura danĝero, el kiu savis ŝin la grandegulo, kaj fine ŝia beleco kaj lia amo ekskuis la korojn. Kelkaj kredis, ke tio estas patro, peteganta kompaton por sia infano. La kompato eksplodis subite, kiel flamo. Sufiĉe jam oni havis da sango, sufiĉe da morto, sufiĉe da turmentoj. Larmopremitaj voĉoj komencis voki pardonon por ili ambaŭ.

Ursus dume antaŭeniĝadis laŭronde de la areno kaj, balancante ĉiam la knabinon sur la brakoj, per la gesto kaj okuloj petegis por ŝi la vivon. Subite Vinicius leviĝis de sia loko, transsaltis la ĉirkaŭbaron, apartigantan la unuajn vicojn de la areno, kaj alkurinte al Ligia, kovris per la togo ŝian nudan korpon.

Poste li disŝiris la tunikon surbruste, malkovris la cikatrojn, kiuj restis al li post vundoj, ricevitaj en la armena milito, kaj etendis la brakojn al la popolo.

Tiam la ekscito de la rigardantoj superis ĉian mezuron, viditan iam ajn en la amfiteatroj. La amasoj komencis piedfrapi kaj muĝi. La voĉoj, vokantaj pardonon, iĝis simple minacaj. La popolo propetis jam ne nur por la atleto, sed ĝi prenis en la defendon la knabinon, la soldaton kaj ilian amon. Miloj da rigardantoj turnis sin al la cezaro kun kolera brilo en la okuloj kaj kun manoj kunpremitaj. Li tamen malrapidis kaj hezitis. Kontraŭ Vinicius li ne havis, vere, malamon, kaj la morto aŭ vivo de Ligia estis al li indiferentaj, sed li preferus vidi la korpon de la knabino disŝiritan per la kornoj de la uro, aŭ disgratitan per la dentegoj de sovaĝaj bestoj. Same lia krueleco, kiel lia degenerinta fantazio kaj degenerintaj instinktoj trovis ian volupton en similaj bildoj. Kaj nun la popolo volis senigi lin de tiu volupto. Ĉe tiu ĉi penso kolero speguliĝis sur lia grasa vizaĝo. La ambicio ne permesis ankaŭ al li subiĝi al la volo de la amaso, kaj kune, pro la denaska timemo, li ne kuraĝis ĝin kontraŭstari.

Li komencis do rigardi, ĉu almenaŭ inter la aŭgustanoj li ne vidos subenturnitajn fingrojn, la signon de morto. Sed Petronius tenis la manon levitan supren, rigardante ĉe tio preskaŭ provoke en lian vizaĝon. La superstiĉa, sed ekscitiĝema Vestinus, kiu timis la spiritojn, sed ne timis la homojn, donis la signon de pardono. Same faris la senatano Scaevinus, same Nerva, same Tullius Senecio, same la maljuna glora militestro, Ostorius Scapula, same Antistius, same Piso kaj Vetus, kaj Crispinus, kaj Busonius Thermus, kaj Pontius Telesinus, kaj la plej respektinda, adorata de la popolo, Thraseas. Je ĉi tiu vido la cezaro mallevis la smeraldon de la okulo kun la esprimo de malestimo kaj ofendo, subite tamen Tigellinus, kiu deziris spiti Petroniuson, kliniĝis al li kaj diris:

— Ne cedu, dia, ni havas la pretorianojn.

Tiam Nero turnis sin al la loko, kie la komandon super la pretorianoj havis la severa kaj ĝis nun tutanime fidela al li Subrius Flavius, kaj li ekvidis ion eksterordinaran. La vizaĝo de la maljuna tribuno estis severa, sed surverŝita de larmoj, kaj li tenis la manon supren, signe de pardono.

Dume la amasojn komencis kapti furiozo. Polvo leviĝis de sub la frapantaj piedoj kaj vualis la amfiteatron. Meze de la ekkrioj aŭdiĝis la voĉoj: „Ahenobarbus! patrinmurdinto! brulmetinto!”

Nero ektimis. La popolo estis ĉiopova reganto en la cirko. La antaŭaj cezaroj, precipe Caligula, kuraĝis iafoje kontraŭstari ĝian volon, kio cetere ĉiam kaŭzadis ribelojn, eĉ sangoverŝon. Sed Nero estis en diferenca situacio. Unue, kiel komedianto kaj kantisto, li bezonis la favoron de la popolo, due, li volis havi ĝin pro si kontraŭ la senato kaj patricioj, kaj fine, post la bruligo de Romo li penis ĉiel favorigi ĝin al si kaj direkti ĝian koleron kontraŭ la kristanojn. Li ekkomprenis fine, ke kontraŭstari pli longe estus simple danĝere. Ribelo, komencita en la cirko, povus ekregi la tutan urbon kaj kaŭzi neantaŭvideblajn konsekvencojn.

Li rigardis do ankoraŭ fojon al Subrius Flavius, al la centuriestro Scaevinus, parenco de la senatano, al la soldatoj, kaj, vidante ĉie kuntiritajn brovojn, kortuŝitajn vizaĝojn kaj fiksitajn sur li okulojn, li donis la signon de pardono.

Tiam tondro de aplaŭdoj eksonis de supre ĝis malsupre. La popolo estis jam certa pri la vivo de la kondamnitoj, ĉar de Ĉi tiu momento ili iĝis kvazaŭ ĝiaj zorgatoj, kaj eĉ la cezaro ne kuraĝus persekuti ilin plu per sia venĝo.



ĈAPITRO LXVII.


Kvar bitinianoj gardeme portis Ligian al la domo de Petronius. Vinicius kaj Ursus iris apude, rapidante, por transdoni ŝin plej baldaŭ en la manojn de greka kuracisto. Ili iris en silento, ĉar post la ĉi-tagaj travivaĵoj ili ne kapablis al interparolo. Vinicius estis ĝis nun kvazaŭ duonkonscia. Li ripetadis al si, ke Ligia estas savita, ke minacas ŝin plu nek malliberejo, nek morto en la cirko, ke iliaj malfeliĉoj finiĝis por ĉiam kaj ke li prenas ŝin nun hejmen, por ne disiĝi plu kun ŝi. Kaj ŝajnis al li, ke ĝi estis pli ĝuste komenco de iu alia vivo, ol realaĵo. De tempo al tempo li kliniĝadis al la malfermita portilo, por rigardi tiun karan vizaĝon, kiu en la luna lumo ŝajnis dormanta, kaj li ripetadis en la pensoj: „Tio estas ŝi! Kristo savis ŝin!” Li rememoris ankaŭ, ke en la spoliarium, kien li kaj Ursus portis Ligian, venis iu nekonata al li kuracisto kaj certigis, ke la knabino vivos. Ĉe tiu ĉi penso ĝojo tiel ŝveligadis lian bruston, ke en momentoj li malfortiĝadis kaj apogadis sin sur la ŝultro de Ursus, ne povante iri propraforte. Ursus dume rigardis la stelluman ĉielon kaj preĝis.

Ili iris rapide tra la stratoj, ĉe kiuj novkonstruitaj domoj forte brilis en la luna lumo. La urbo estis malplena. Nur tie kaj ie aretoj da homoj, kronitaj per hedero, kantis kaj dancis antaŭ portikoj ĉe la sonoj de fluto, ĝuante la belegan nokton kaj la festan tempon, kiu daŭris de la komenco de la cirkludoj. Nur kiam ili estis jam proksime al la domo, Ursus ĉesis preĝi kaj komencis paroli mallaŭte, kvazaŭ li timus veki Ligian:

— Sinjoro, estas Kristo, kiu savis ŝin de la morto. Kiam mi ekvidis ŝin sur la kornoj de la uro, mi ekaŭdis en la animo la voĉon: „Defendu ŝin!” kaj ĝi estis sendube la voĉo de la Ŝafido. La malliberejo elsuĉis miajn fortojn, sed Li redonis ilin al mi por tiu momento kaj Li inspiris tiun sangaman popolon, ke ĝi pledis pro ŝi. Fariĝu Lia volo!

Kaj Vinicius respondis:

— Gloregata estu Lia nomo!....

Sed li ne povis paroli plu, ĉar subite li eksentis, ke grandega ploro ekŝvelas en lia brusto. Ekkaptis lin neregebla deziro ĵeti ŝin teren kaj danki la Savinton pro la miraklo kaj kompato.

Dume ili atingis tamen la hejmon. La servistoj, informitaj de speciale antaŭsendita sklavo, elsvarmis por ilin saluti; Paŭlo el Tarso ankoraŭ en Antiumo konvertis pliparton de tiuj homoj. La malfeliĉoj de Vinicius estis al ili bonege konataj, do ilia ĝojo je la vido de la viktimoj, elŝiritaj el la kruelaj manoj de Nero, estis grandega, kaj gi kreskis ankoraŭ pli, kiam kuracisto, Theocles, ekzameninte Ligian, deklaris, ke ŝi suferis nenian gravan difekton kaj ke kiam pasos la malforteco, restinta post la mallibereja febro, ŝi resaniĝos.

La konsciencon ŝi rericevis ankoraŭ en la sama nokto. Vekiĝinte en belega cubiculum, lumigita per korintaj lampoj, en la aromo de verbeno, ŝi ne sciis, kie ŝi estas kaj kio kun ŝi okazas. Restis en ŝia memoro la momento, en kiu ŝi estis alligata al la kornoj de la ĉenkatenita uro, kaj nun, vidante super si la vizaĝon de Vinicius, lumigitan per delikata, kolora lumo, ŝi kredis, ke ili certe ne estas jam sur la tero. La pensoj konfuziĝadis en ŝia malforta kapo kaj ŝajnis al ŝi natura afero, ke ili haltis ie envoje al la ĉielo pro ŝia laceco kaj senforteco. Sentante tamen nenian doloron, ŝi ridetis al Vinicius kaj volis demandi, kie ili estas, sed el ŝia buŝo eliĝis nur mallaŭta flustro, en kiu Vinicius apenaŭ povis distingi sian nomon.

Do li genuiĝis apud ŝi kaj, metinte la manon sur ŝian ŝultron, diris:

— Kristo vin savis kaj redonis al mi!

Ŝia buŝo moviĝis denove en nekomprenebla flustro, post momento tamen ŝiaj palpebroj fermiĝis, la brusto levis sin en facila ekspiro, kaj ŝi endormiĝis profunde, kion atendis Theocles la kuracisto kaj post kio li antaŭdiris resaniĝon.

Vinicius restis apud ŝi, genuante kaj dronante en preĝo. Lian animon enluligis amo tiel grandega, ke li tute ekstaziĝis. Theocles kelkfoje eniris en la cubiculum, kelkfoje el post flankenpuŝita kurteno aperis la orhara kapo de Eunice, fine gruoj, tenataj en la ĝardenoj, komencis krii, anoncante la tagiĝon — kaj li ĉiam ĉirkaŭprenadis ankoraŭ en la pensoj la piedojn de Kristo, ne vidante kaj ne aŭdante, kio okazas ĉirkaŭe, kun koro ŝanĝita en oferan dankan flamon, dronanta en ekstazo, dum la vivo ankoraŭ kvazaŭ prenita ĉielen.



ĈAPITRO LXVIII


Petronius, post la liberigo de Ligia, ne volante inciti la cezaron, sekvis lin kune kun la aliaj aŭgustanoj sur Palatinon. Li deziris aŭskulti, pri kio oni tie parolos, kaj ĉefe konvinkiĝi, ĉu Tigellinus ne elpensos ion novan, por pereigi la knabinon. Tiel ŝi, kiel ankaŭ Ursus iĝis nun, vere, kvazaŭ zorgatoj de la popolo kaj neniu povis levi kontraŭ ilin la manon, ne kaŭzante ribelon. Tamen Petronius, sciante pri la malamo, kiun havis kontraŭ li la ĉiopova prefekto de la pretorio, supozis, ke verŝajne tiu lasta, ne povante atingi lin rekte, penos ankoraŭ venĝi iel ajn kontraŭ lia nevo.

Nero estis kolera kaj incitita, ĉar la spektaklo finiĝis tute alie, ol li deziris. Petroniuson li ne volis komence eĉ rigardi, sed ĉi tiu, ne perdante la malvarman sangon, proksimiĝis al li kun la tuta facileco de „arbitro de eleganteco” kaj diris:

— Ĉu vi scias, dia, kio venas en mian penson? Verku kanton pri virgulino, kiun la ordono de mondreganto liberigas de la kornoj de uro kaj redonas al ŝia amanto. La grekoj havas sentemajn korojn, kaj mi estas certa, ke ravos ilin tia kanto.

Al Nero, malgraŭ lia tuta incito, ekplaĉis ĉi tiu ideo, kaj ĝi ekplaĉis al li duoble: unue, kiel temo por kanto, kaj due, ĉar li povis glori en ĝi sin mem, kiel grandaniman reganton de la mondo, li do rigardis momente Petroniuson, poste diris:

— Jes! eble vi estas prava! Sed ĉu decas al mi kanti la propran bonecon?

— Vi ne bezonas vin nomi. Ĉiu en Romo divenos sen tio, pri kio temas, kaj el Romo la famoj disvastiĝas tra la tuta mondo.

— Kaj vi estas certa, ke tio plaĉos en Aĥajo?

— Je Polukso! — ekkriis Petronius.

Kaj li foriris kontenta, ĉar nun li estis jam certa, ke Nero, kies tuta vivo konsistis el alkonformigado de la realeco al literaturaj ideoj, ne volos senigi sin de la temo, kaj samfakte ligos la manojn al Tigellinus. Tio tamen ne ŝanĝis lian intencon forsendi Viniciuson el Romo, tuj kiam la sano de Ligia ĉesos prezenti malfacilaĵon. Tial do, ekvidinte lin la sekvintan tagon, li diris al la juna tribuno:

— Veturigu ŝin en Sicilion. Okazis io, ke flanke de la cezaro nenio vin minacas, sed Tigellinus estus preta uzi eĉ venenon, se ne pro malamo kontraŭ vi, tiam kontraŭ mi.

Vinicius ridetis je tio kaj respondis:

— Ŝi estis sur la kornoj de sovaĝa uro, kaj tamen Kristo ŝin savis.

— Honoru do lin per hekatombo — respondis Petronius kun ioma malpacienco — sed ne postulu, ke li savu ŝin duafoje.... Ĉu vi memoras, kiel Eolo akceptis Odiseon, kiam li revenis por peti lin duafoje pri favora ventaro? La dioj ne ŝatas ripetadon.

— Kiam Li redonos al ŝi la sanon — rediris Vinicius — mi veturigos ŝin al Pomponia Graecina.

— Vi agos tiom pli prave, ke Pomponia estas malsana. Ĉi tion diris al mi parenco de Aulusoj, Antistius. Tie ĉi okazos dume tiaj aferoj, ke la homoj forgesos pri vi ambaŭ, kaj en la hodiaŭa tempo plej feliĉaj estas tiuj, pri kiuj oni forgesis. Fortuno estu al vi suno vintre kaj ombro somere!

Dirinte ĉi tion, li lasis Viniciuson al lia feliĉo, kaj mem iris eldemandi Theocleson pri la sano kaj vivo de Ligia.

Sed ŝi estis jam ekster la danĝero. En la subteraĵo, kun la malforteco, restinta post la mallibereja febro, finmortigus ŝin la putra aero kaj malkomforto, nun tamen ĉirkaŭis ŝin plej sindona zorgemo, kaj ne nur komforto, sed eĉ lukso. Laŭ la ordono de Theocles post du tagoj oni komencis elportadi ŝin en la ĝardenojn, ĉirkaŭantajn la domon, kie ŝi restadis dum longaj horoj. Vinicius ornamadis ŝian portilon per anemonoj, kaj speciale per iridoj, por memorigi al ŝi la atrium en la domo de Aulusoj. Ofte, kaŝitaj en la ombro de vastfoliaraj arboj, ili interparolis, tenante sin je la manoj, pri la iamaj suferoj kaj la iamaj timoj. Ligia parolis al li, ke Kristo speciale kondukis lin tra la turmento, por ŝanĝi lian animon kaj levi ĝin al si, kaj li sentis, ke ĝi estas vero kaj ke restis en li nenio el la antaŭa patricio, kiu konfesis nenian leĝon, krom la propraj deziroj. Sed en ĉi tiu rememorado estis nenio maldolĉa. Ŝajnis al ili ambaŭ, ke tutaj jaroj flugis jam for kaj ke tiu terura pasinteco estas jam malproksime post ili. Dume ekregadis ilin paco, kian ili neniam spertis ĝis nun. Iu nova vivo, grandega kaj feliĉa, venadis kaj enprenadis ilin. En Romo povis furiozi la cezaro kaj plenigi la mondon per teruro, sed ili, sentante super si gardon centfoje pli potencan, timis plu nek lian kruelecon, nek liajn frenezaĵojn, tute kvazaŭ li ĉesus esti la sinjoro de ilia vivo aŭ morto. Foje, antaŭ sunsubiĝo, ili ekaŭdis muĝadon de leonoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, aŭdiĝantan el malproksimaj bestejoj. Iam tiuj sonoj teruris Viniciuson, kiel malbona aŭguro. Nun ili rigardis nur ridetante unu la alian, kaj poste ambaŭ levis la okulojn al la vespera ĉielruĝo. Iafoje Ligia, ankoraŭ tre malforta kaj ne povanta paŝi propraforte, endormiĝadis meze de la ĝardena trankvilo, dum li gardis ŝin kaj rigardante ŝian dormolulitan vizaĝon, pensis malgraŭvole, ke ŝi ne estas plu la sama Ligia, kiun li ekkonis ĉe Aulusoj. Efektive, la malliberejo kaj la malsano estingis parte ŝian belecon. En la tempo, kiam li vidadis ŝin ĉe Aulusoj, kaj poste, kiam li venis por forkapti ŝin el la domo de Miriam, ŝi estis belega kune kiel statuo kaj floro; nun ŝia vizaĝo iĝis preskaŭ diafana, la brakoj malgrasiĝis, la korpo maldikiĝis pro la malsano, la buŝo paliĝis kaj eĉ la okuloj ŝajnis malpli bluaj, ol antaŭe. La orhara Eunice, kiu alportadis al ŝi florojn kaj multekostajn teksaĵojn, por kovri ŝiajn piedojn, aspektis apud ŝi, kiel la cipra diino. La estetikulo Petronius vane penis retrovi en ŝi la iamajn ĉarmojn kaj, movante la ŝultrojn, li pensis en la animo, ke ĉi tiu ombro el la Elizeaj kampoj ne valoris tiujn klopodojn, tiujn dolorojn kaj suferojn, kiuj preskaŭ elsuĉis la vivon el Vinicius. Sed Vinicius, kiu amis nun ŝian animon, amis ŝin nur tiom pli, kaj kiam li gardis la dormantinon, ŝajnis al li, ke li gardas la tutan mondon.



ĈAPITRO LXIX


La novaĵo pri la mirakla savo de Ligia rapide disvastiĝis inter la kristanaj restuloj, kiuj ĝis nun evitis la pereon en la persekutado. La konfesantoj komencis kunvenadi, por vidi tiun, al kiu klare manifestiĝis la favoro de Kristo. Venis do unue la juna Nazarius kun Miriam, ĉe kiuj rifuĝis ĝis nun Petro la apostolo, kaj post ili venis aliaj. Ĉiuj ili, kune kun Vinicius, Ligia kaj la kristanaj sklavoj de Petronius, aŭskultis streĉite la rakontadon de Ursus pri la voĉo, kiu eksonis en lia animo kaj ordonis al li batali kontraŭ la sovaĝa besto, kaj ĉiuj foriradis kun nova kuraĝo kaj espero, ke Kristo ne permesos tamen ekstermi sur la tero la reston de siaj konfesantoj, antaŭ ol Li mem venos fari la teruran juĝon. Kaj ĉi tiu espero subtenadis iliajn korojn, ĉar la persekutado ne ĉesis ĝis nun. Kiun ajn la publika famo montris kiel kristanon, tiun la urbaj vigiloj tuj forkaptadis en malliberejon. La viktimoj estis jam, vere, malpli multaj, ĉar la plejparton de la konfesantoj oni jam kaptis kaj martirigis antaŭe, kaj la ceteraj aŭ forlasis Romon, por en malproksimaj provincoj traatendi la uraganon, aŭ kaŝadis sin plej zorge, ne kuraĝante kunvenadi por komunaj preĝoj alie, ol en sablofosejoj, troviĝantaj ekster la urbo. Tamen oni persekutis ilin ankoraŭ, kaj malgraŭ ke la ĝustaj cirkludoj estis jam finitaj, oni ilin tenadis por la sekvontaj, aŭ juĝis tuje. Kvankam la roma popolo ne kredis plu, ke la kristanoj estis la kaŭzintoj de la urbobrulo, tamen oni deklaris ilin malamikoj de la homaro kaj de la ŝtato, kaj la edikto kontraŭ ili daŭre validis.

Petro la apostolo longe ne kuraĝis montriĝi en la domo de Petronius, fine tamen unu vesperon Nazarius anoncis lian alvenon. Ligia, kiu povis jam iri propraforte, kaj Vinicius eliris al li renkonte kaj komencis ĉirkaŭpreni liajn piedojn; li salutis ilin kun kortuŝo tiom pli granda, ke nemulte restis jam el tiuj ŝafoj, kies regadon Kristo al li konfidis kaj pro kies sorto ploris nun lia granda koro. Tial, kiam Vinicius diris al li: „Sinjoro, dank' al via propeto la Savinto ŝin redonis al mi”, li respondis: „Li ŝin redonis al vi pro via fido kaj tial, por ke ne eksilentu ĉiuj buŝoj, kiuj konfesis Lian nomon”. Kaj videble li pensis tiam pri tiuj miloj de siaj infanoj, disŝiritaj de sovaĝaj bestoj, pri tiuj krucoj, per kiuj oni plenŝtopis la arenojn kaj pri tiuj fajraj palisoj en la ĝardenoj de la „monstro”, ĉar li parolis ĉi tion kun grandega doloro. Vinicius kaj Ligia rimarkis ankaŭ, ke liaj haroj tute blankiĝis, la tuta figuro kliniĝis, kaj en la vizaĝo li havis tiom da malĝojo kaj doloro, kvazaŭ li mem suferus Ĉiujn tiujn turmentojn kaj torturojn, kiujn suferis la viktimoj de la furiozo kaj frenezo de Nero. Sed ili ambaŭ komprenis jam, ke se Kristo mem subiĝis al la turmento kaj morto, neniu povas tion eviti. Tamen iliaj koroj sangis je la vido de la apostolo, premita sub la pezo de l' aĝo, penado kaj doloro. Sekve Vinicius, kiu post kelkaj tagoj intencis veturigi Ligian en Neapolon, kie ili celis renkonti Pomponian Graecinan kaj iri pluen, en Sicilion, komencis lin petegi, ke li forlasu kune kun ili Romon.

Sed la apostolo metis la manon sur lian kapon kaj respondis:

— Jen mi aŭdas en la animo la vortojn de la Sinjoro, kiu apud la Tiberiada lago diris al mi: „Kiam vi estis pli juna, vi zonadis vin kaj iradis tien, kien vi volis, sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj iu alia zonos vin kaj kondukos tien, kien vi ne volas”. Prave do estas, ke mi sekvu mian ŝafaron.

Kaj kiam ili eksilentis, ne komprenante, kion li diras, li aldonis:

— Mia penado venas al la fino, sed la gastigon kaj ripozon mi trovos nur en la domo de la Sinjoro.

Poste li turniĝis al ili, dirante: „Memoru pri mi, ĉar mi vin amis, kiel patro amas siajn infanojn, kaj kion ajn vi faros en la vivo, faru ĝin je la gloro de la Sinjoro”.

Tiel parolante, li levis super ili siajn maljunajn, tremantajn manojn kaj benis ilin, dum ili premis sin al li, sentante, ke ĝi estas eble la lasta beno, kiun ili ricevas el liaj manoj.

Tamen estis al ili destinite vidi lin ankoraŭ unu fojon. Kelkajn tagojn poste Petronius alportis alarman novaĵon el Palatino. Oni malkovris tie, ke unu el la liberigitoj de la cezaro estis kristano kaj oni trovis ĉe li leterojn de la apostoloj Petro kaj Paŭlo el Tarso, ankaŭ leterojn de Jakobo, Judo kaj Johano. La restado de Petro en Romo estis jam antaŭe konata al Tigellinus, li supozis tamen, ke li pereis kune kun miloj de la aliaj konfesantoj. Nun montriĝis, ke la du ĉefuloj de la nova redo vivas ĝis nun kaj troviĝas en la ĉefurbo, oni decidis do trovi kaj kapti ilin por ĉia prezo, ĉar oni esperis, ke nur kun ilia morto la lastaj radikoj de la malamata sekto estos elŝiritaj. Petronius aŭdis de Vestinus, ke la cezaro mem ordonis, ke en la daŭro de tri tagoj Petro kaj Paŭlo el Tarso estu jam en la Mamertina malliberejo kaj ke tutaj taĉmentoj da pretorianoj estis senditaj por traserĉi ĉiujn domojn en Transtibro.

Vinicius, aŭdinte ĉi tion, decidis averti la apostolon. Vespere li kaj Ursus, vestinte sin per gallaj manteloj, kovrantaj la vizaĝojn, iris al la apostolo, loĝanta en la domo de Miriam, kiu staris ĉe la ekstremo mem de la transtibra urboparto, ĉe la malsupro de la Janikula montaĵo. Envoje ili vidis domojn, ĉirkaŭitajn de soldatoj, kiujn kondukis iuj nekonataj homoj. La kvartalo estis maltrankvila, kaj kelkloke ariĝadis grupetoj da scivoluloj. Tie kaj ie centuriestroj ekzamenis la kaptitojn, demandante ilin pri Petro Simeono kaj pri Paŭlo el Tarso.

Ursus kaj Vinicius, antaŭveninte la soldatojn, atingis tamen feliĉe la loĝejon de Miriam, kie ili trovis Petron, ĉirkaŭitan de areto da kredantoj. Timotheus, helpanto de Paŭlo el Tarso, kaj Linus ankaŭ troviĝis apud la apostolo.

Eksciinte pri la proksima danĝero, Nazarius elkondukis ĉiujn tra kaŝita pasejo al la ĝardena pordeto, kaj poste al forlasita Ŝtonminejo, troviĝanta kelkcent paŝojn for de la Janikula pordego. Ursus devis ĉe tio porti Linuson, kies ostoj, rompitaj dum la torturoj, ne kunkreskis ankoraŭ. Troviĝinte tamen fine en la subteraĵo, ili eksentis sin sekuraj kaj ĉe la lumo de meĉlampeto, kiun bruligis Nazarius, ili komencis interkonsenti mallaŭte, kiel savi la karan al ili vivon de la apostolo.

— Sinjoro — diris al li Vinicius — morgaŭ je la tagiĝo Nazarius elkonduku vin el la urbo al la Albana montaro. Tie ni vin retrovos kaj kunprenos en Antiumon, kie atendas ŝipo, Portonta nin al Neapolo kaj Sicilio. Feliĉa estos la tago kaj la horo, en kiu vi eniros mian domon kaj benos mian hejmofajron.

La aliaj aŭskultis lin kun ĝojo kaj insistis je la apostolo, dirante:

— Rifuĝu for, nia paŝtisto, ĉar vi ne povas resti en Romo. Konservu la vivan veron, por ke ĝi ne pereu kune kun ni kaj vi. Elaŭskultu nin, kiuj vin petegas, kiel patron.

— Faru ĝin en la nomo de Kristo — vokis aliaj, kroĉante sin al lia vesto.

Kaj li respondadis: Miaj infanoj! Kiu el ni scias, por kiam la Sinjoro destinis al li la finon de la vivo?

Sed li ne diris, ke li ne forlasos Romon, kaj hezitis mem, kion fari, ĉar delonge jam en lian animon enŝteliĝis necerteco, kaj eĉ teruro. Sed lia ŝafaro estis disbatita, la verko detruita, la eklezion, kiu antaŭ la urbobrulo kreskis simile al impona arbo, ŝanĝis en polvon la potenco de la „Monstro”... Restis nenio, krom larmoj, krom rememoroj, turmentoj kaj morto. La semado naskigis riĉan rikolton, sed la satano enpremis ĝin en la teron. Anĝelaj taĉmentoj ne venis helpi la pereantojn, kaj nun Nero etendas sian gloron super la mondo, terura, pli potenca, ol iam antaŭe, sinjoro de ĉiuj maroj kaj de ĉiuj kontinentoj. Ofte jam la fiŝkaptisto de Dio etendis en soleco la manojn al la ĉielo kaj demandis: „Sinjoro! kion mi faru? Kiel mi restu? kaj kiel mi, senforta maljunulo, batalu kontraŭ tiu senlima potenco de la Malbono, al kiu Vi permesis regadi kaj venkadi?”

Kaj li vokis tiel el la fundo de senborda doloro, ripetante en la animo: „Ne estas jam plu tiuj ŝafoj, kiujn Vi ordonis al mi paŝti, ne estas plu Via eklezio, malpleno kaj funebro regas en Via metropolo, do kion Vi ordonas al mi nun? Ĉu mi restu ĉi tie, aŭ elkonduku la reston de Viaj ŝafoj, ke ni ie trans maroj gloru kaŝite Vian nomon?”

Kaj li hezitis. Li kredis, ke la viva vero ne pereos kaj devas venki, sed iafoje li pensis, ke ne estis ankoraŭ ĝia tempo, kiu venos nur tiam, kiam la Sinjoro malsupreniros sur la teron en la tago de l’ juĝo, kun gloro kaj povo centfoje pli potenca, ol tiu de Nero.

lafoje ŝajnis al li, ke se li mem forlasos Romon, la kredantoj sekvos lin, kaj tiam li kondukos ilin for, al la ombrodonaj boskoj de Galileo, al la kvieta akvaro de l’ Tiberiada lago, al la paŝtistoj, mildaj kiel kolomboj aŭ kiel la ŝafoj, kiuj paŝtas sin tie meze de timianoj kaj nardoj. Kaj ĉiam pli granda deziro de trankvilo kaj ripozo, ĉiam pli granda sopiro al la lago kaj al Galileo ekregadis la koron de la fiŝkaptisto, ĉiam pli oftaj larmoj ŝveladis en liaj okuloj. Sed kiam li momente jam estis decidinta, ekregadis lin subita timo kaj maltrankvilo. Kiel li forlasu la urbon, kie tiom da martira sango sorbiĝis en la teron, kie tiom da buŝoj de agoniantoj atestis pri la vero? Ĉu li sola forkliniĝu de tio? Kaj kion li respondos al la Sinjoro, kiam li ekaŭdos la vortojn: „Jen ili ĉiuj mortis pro sia kredo, kaj vi forkuris?” Tagojn kaj noktojn li pasigadis en zorgo kaj aflikto. Aliaj, kiujn disŝiris la leonoj, kiujn oni alnajlis al la krucoj, kiujn oni bruligis en la cezaraj ĝardenoj, post la momentoj de turmento endormiĝis en la Sinjoro, li tamen ne povis dormi kaj sentis turmenton pli grandan, ol ĉiuj, kiujn la torturistoj elpenis por la viktimoj. La tagiĝo ofte blankigadis jam la tegmentojn de domoj, kiam li vokis ankoraŭ en la fundo de sia dolorplena koro:

— Sinjoro, kial Vi ordonis al mi veni ĉi tien kaj en tiu ĉi nesto de l’ Monstro fondi Vian metropolon?

Dum tridek kvar jaroj de post la morto de sia Sinjoro li ne ekkonis ripozon. Kun bastono en la mano li migris tra la mondo kaj rakontadis la „bonan novaĵon”. Liaj fortoj elĉerpiĝis en la vojaĝoj kaj penoj, ĝis fine, kiam en tiu ĉi urbo, kiu estis la kapo de la mondo, li enradikigis la verkon de la Majstro, unu fajra ekspiro de la Malbono bruligis ĝin, kaj li vidis, ke la batalon oni devas komenci denove. Kaj kian batalon! Unuflanke la cezaro, la senato, la popoloj, la legioj, katenantaj per fera ĉirkaŭligo la tutan mondon, la sennombraj urboj, la sennombraj landoj, la potenco, al kiu egalan ne vidis homaj okuloj, aliflanke li, tiel premita de la aĝo kaj laboro, ke liaj tremantaj manoj apenaŭ povis jam porti la vojiran bastonon.

Do iafoje li diradis al si, ke ne li povas batali kontraŭ la cezaro de Romo kaj ke tion povas fari nur Kristo mem.

Ĉiuj tiuj pensoj trakuradis nun lian afliktitan kapon, kiam li aŭskultis la petojn de la lasta areto de siaj fideluloj, kaj ili, ĉirkaŭante lin per rondo ĉiam pli malvasta, ripetadis per tremantaj voĉoj:

— Rifuĝu for, rabeno, kaj elkonduku nin el la potenco de la Monstro.

Fine ankaŭ Linus klinis antaŭ li sian turmentitan kapon.

— Sinjoro! — parolis li — la Savinto ordonis al vi, ke vi paŝtu liajn ŝafojn, sed ili ne estas plu ĉi tie, aŭ morgaŭ ili ne estos, iru do tien, kie vi povas ilin trovi ankoraŭ. La vorto de Dio vivas ankoraŭ en Jerusalemo kaj en Antiokio kaj en Efezo kaj en aliaj urboj. Kion vi efikos, restinte en Romo? Se vi pereos, vi grandigos nur la triumfon de la Monstro. Al Johano la Sinjoro ne difinis la limon de la vivo, Paŭlo estas roma civitano kaj senjuĝe oni ne povas lin puni, sed se kontraŭ vi, ho majstro, ekfuriozos la infera potenco, tiam tiuj, kiuj senuraĝiĝis jam en la koroj, demandos: „Kiu estas pli granda, ol Nero?” Vi estas la roko, sur kiu estas konstruita la Eklezio de Dio. Lasu nin morti, sed ne permesu al Antikristo venki la reprezentanton de Dio, kaj ne revenu ĉi tien, antaŭ ol la Sinjoro polvigos tiun, kiu fluigis la senkulpan sangon.

— Rigardu niajn larmojn! — ripetis ĉiuj ĉeestantoj.

Larmoj fluis ankaŭ sur la vizaĝo de Petro. Post momento tamen li leviĝis kaj, etendinte super la genuantoj la manojn, diris:

— Glorata estu la nomo de la Sinjoro kaj fariĝu Lia volo!



ĈAPITRO LXX.


Je la krepusko de la sekvinta mateno du malhelaj figuroj iris la Appian vojon al la ebenaĵoj de Kampanio.

Unu el ili estis Nazarius, la alia Petro la apostolo, forlasanta Romon kaj la martirigatajn tie samkredanojn.

La ĉielo en la oriento estis jam ricevanta palan verdetan nuancon, kiu iom post iom ĉiam pli klare borderiĝadis malsupre per la safrana koloro. La arboj kun arĝentaj folioj, la blankaj marmoroj de kampardomoj kaj la arkaĵoj de la akveduktoj, tirantaj sin tra la ebenaĵo al la urbo, elprofundiĝadis el la ombro. Plilumiĝadis grade la verdeco de la ĉielo, saturiĝante per orkoloro. Poste la sunleviĝo komencis rozbrili kaj lumigis la Albanan montaron, kiu elaperis mirinda, palviola, kvazaŭ el nuraj briloj konsistanta.

La tagiĝo spegulis sin en rosgutoj, tremantaj sur la folioj. La nebulo maldensiĝadis, malkovrante al la okuloj ĉiam pli vaste la ebenaĵon, la troviĝantajn sur ĝi domojn, tombejojn, urbetojn kaj arbotufojn, inter kiuj blankis la kolonoj de temploj.

La vojo estis senhoma. La kamparanoj, kiuj portadis legomojn en la urbon, ne aljungis ankoraŭ videble siajn veturilojn. De la ŝtonplatoj, per kiuj la vojo estis pavimita ĝis la montaro, disiradis en la silento la rebruo de lignaj ŝuoj, kiujn la vojaĝantoj havis sur la piedoj.

Poste la suno elaperis trans la montaraj interpintoj, sed kune stranga vido frapis la okulojn de la apostolo. Ekŝajnis al li, ke la ora disko, anstataŭ leviĝadi ĉiam pli alten sur la ĉielo, deŝovis sin de la montaĵoj kaj ruliĝas sur la vojo.

Tiam Petro haltis kaj diris:

— Ĉu vi vidas tiun lumon, kiu proksimiĝas al ni?

— Mi vidas nenion — respondis Nazarius.

Sed Petro post momento ekparolis, ŝirminte la okulojn per la mano:

— Iu venas al ni en la suna brilo.

Iliajn orelojn ne atingis tamen plej eta rebruo de paŝoj. Ĉirkaŭe estis tute silente, Nazarius vidis nur, ke for, malproksime, tremas la arboj, kvazaŭ iu ilin skuus, kaj la brilo disverŝiĝas ĉiam pli vaste sur la ebenaĵo.

Li komencis rigardi kun miro la apostolon.

— Rabeno! kio estas al vi? — ekkriis li maltrankvile.

Kaj el la manoj de Petro la vojaĝa bastono elŝovis sin teren, la okuloj rigardis senĉese antaŭen, la buŝo estis malfermita, sur la vizaĝo bildiĝis miro, ĝojo, ravo. Subite li ĵetis sin surgenuen kun brakoj etenditaj antaŭen, kaj el lia buŝo eliĝis la ekkrio:

— Ho Kristo!.... Kristo!....

Kaj li falis kapaltere, kvazaŭ li kisus ies piedojn.

Longe daŭris la silento, poste en la mallaŭto aŭdiĝis plorrompataj vortoj de la maljunulo:

— Quo vadis, Domine?....

Nazarius ne aŭdis respondon, sed la orelojn de Petro atingis voĉo malgaja kaj dolĉa, kiu diris:

— Kiam vi forlasas mian popolon, mi iras Romon, por ke oni krucumu min tie duafoje.

La apostolo kuŝis surtere, kun vizaĝo en la polvo, senmova kaj silenta. Al Nazarius ŝajnis jam, ke li svenis aŭ mortis, sed li leviĝis fine, per la tremantaj manoj prenis la pilgriman bastonon kaj, nenion dirante, returniĝis al la sep montaĵoj de la urbo.

Kaj la knabo, vidante ĉi tion, ripetis, kiel eĥo:

— Quo vadis, Domine?....

— Romon — respondis mallaŭte la apostolo.

Kaj li revenis.

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

Paŭlo Johano, Linus kaj ĉiuj kredantoj akceptis lin kun miro kaj timo tiom pli granda, ke ĝuste je la krepusko, tuj post lia eliro, pretorianoj ekĉirkaŭis la loĝejon de Miriam kaj serĉis en ĝi la apostolon. Sed al ĉiuj iliaj demandoj li respondadis nur kun ĝojo kaj trankvilo:

— Mi vidis la Sinjoron.

Kaj ankoraŭ en la sama vespero li iris en la tombejon en Ostriano, por instruadi kaj bapti tiujn, kiuj volis baniĝi en la akvo de l vivo.

De tiam li venadis tien ĉiutage, kaj post li venadis amasoj, ĉiutage pli grandaj. Ŝajnis, ke el ĉiu martira larmo naskiĝas novaj konfesantoj kaj ke ĉiu ĝemo sur la areno eĥiĝas en miloj da brustoj. La cezaro vadis en sango, Romo kaj la tuta idolana mondo frenezis. Sed tiuj, kiuj sufiĉe jam havis da krimoj kaj frenezaĵoj, tiuj, kiujn oni piedpremis, tiuj, kies vivo estis konstanta malbonsorto kaj sufero, ĉiuj premitoj, ĉiuj mglĝojantoj, ĉiuj malfeliĉuloj venadis, por aŭskulti la strangan rakonton pri Dio, kiu pro amo al la homoj lasis sin krucumi, por elaĉeti iliajn kulpojn.

Trovante Dion, kiun ili povis ami, ili trovis tion, kion al neniu povis doni ĝis tiu momento la tiama mondo: la feliĉon pro amo.

Kaj Petro ekkomprenis, ke nek la cezaro, nek ĉiuj liaj legioj venkos la vivan veron, ke superverŝos ĝin nek larmoj, nek sango kaj ke nur nun komenciĝas ĝia venko. Li ekkomprenis ankaŭ, kial la Sinjoro revenigis lin de la vojo: ĉar tiu ĉi urbo de fiereco, krimoj, malĉasteco kaj potenco komencis esti lia urbo kaj duobla metropolo, el kiu fluis sur la tutan mondon la komando de la korpoj kaj de la animoj.



ĈAPITRO LXXI.


Fine plenumiĝis la tempo de ambaŭ apostoloj. Sed, kvazaŭ por finkroni la laboron, estis lasite al la fiŝkaptisto de Dio kapti du animojn eĉ en la malliberejo. La soldatoj Processus kaj Martinianus, kiuj gardis lin en la Mamertina malliberejo, akceptis bapton. Poste venis la horo de la turmento. Nero ne estis tiam en Romo. La verdikton eldonis Helius kaj Politetes, al kiuj la cezaro konfidis la regadon en Romo por la tempo de sia foresto. La aĝan apostolon oni subigis unue al la leĝordonita skurĝado, kaj la sekvintan tagon oni elkondukis lin ekster la urban muregon, al la Vatikanaj montaĵoj, kie li devis suferi la destinitan al li krucpunon. La soldatojn mirigis la amaso, kiu kolektiĝis antaŭ la malliberejo, ĉar laŭ ilia imago la morto de simpla homo, plie de fremdulo, ne devus eksciti tian intereson, kaj ili ne komprenis, ke tiu ĉi aro ne konsistis el scivoluloj, sed el konfesantoj, kiuj deziris akompani al la loko de la ekzekuto la grandan apostolon. Posttagmeze malfermiĝis fine la mallibereja pordego kaj Petro aperis meze de pretoriana taĉmento. La suno malleviĝis jam al Ostio, la tago estis serena kaj bela. Pro lia alta aĝo oni ne devigis Petron porti la krucon, ĉar oni kredis, ke li ne povus ĝin levi, nek oni metis forkegon sur lian kolon, por ne malfaciligi la iradon. Li paŝis libera kaj la kredantoj povis vidi lin bonege. En la momento, kiam meze de la feraj soldataj kaskoj aperis lia blanka kapo, ploro aŭdiĝis en la amaso, sed preskaŭ tuj ĝi ĉesis, ĉar en la vizaĝo de la maljunulo estis tiom da sereneco kaj tia ĝojo de ĝi radiis, ke ĉiuj komprenis, ke tio ne estas viktimo, kondukata al ekzekuto, sed venkinto, festanta sian triumfan marŝon.

Tiel estis efektive. La fiŝkaptisto, ordinare humila kaj klinita, iris nun rekta, superanta per la kresko la soldatojn, plena de digno. Neniam oni vidis en lia sinteno tian majestecon. Ŝajnis, ke tio estas monarĥo, kiu paŝas antaŭen, cirkaŭita de siaj soldatoj kaj popolo. De ĉiuj flankoj eksonis la voĉoj: „Jen Petro foriras al la Sinjoro”. Ĉiuj kvazaŭ forgesis, ke atendas lin turmento kaj morto. Ili iris solene, sed trankvile, sentante, ke de post la morto sur Golgoto okazis ĝis nun nenio egale granda, kaj ke kiel la unua elaĉetis la tutan mondon, tiel ĉi tiu elaĉetos tiun ĉi urbon.

Je la vido de la maljunulo pasantoj haltadis envoje kun miro, kaj la konfesantoj, metante la manojn sur iliajn ŝultrojn, parolis per trankvilaj voĉoj: „Rigardu, kiel mortas la justulo, kiu konis Kriston kaj predikis amon en la mondo”. Kaj ili ekmeditadis, poste foriradis, dirante al si: „Vere, ĉi tiu ne povis esti maljusta”.

Envoje silentiĝadis la strata kriado kaj bruado. La procesio iris antaŭen meze de nove konstruitaj domoj, meze de blankaj kolonoj de temploj, super kies frontonoj etendis sin la ĉielo, profunda, paca kaj blua. Ili iris en silento; iafoje nur ektintis la soldataj armiloj aŭ ekmurmuris la flustro de preĝoj. Petro aŭskultis ilin kaj ĝojo ĉiam pli granda lumis sur lia vizaĝo, ĉar lia rigardo apenaŭ povis ĉirkaŭpreni tiujn milojn da konfesantoj. Li sentis, ke li plenumis la taskon, kaj li sciis jam, ke tiu vero, kiun li predikis: dum la tuta vivo, surverŝos ĉion, kiel ondo, kaj ke nenio jam povos ĝin bari. Tiel pensante, li levis la okulojn supren kaj parolis: „Sinjoro, Vi ordonis al mi konkeri ĉi tiun urbon, do mi ĝin konkeris. Vi ordonis al mi fondi ĉi tie Vian metropolon, do mi ĝin fondis. Ĝi estas nun Via urbo, Sinjoro, kaj mi iras al Vi, ĉar multa estis mia penado”.

Pasante preter temploj, li parolis al ili: „Temploj de Kristo vi estos”. Rigardante la homajn amasojn, svarmantajn preter li, li parolis al ili: „Servantoj de Kristo estos viaj infanoj” kaj li iris, konscia pri la plenumita laboro, konscia pri sia merito, pri la povo, pacoplena, granda. La soldatoj irigis lin tra la Triumfa ponto, kvazaŭ malgraŭvole atestante lian triumfon, kaj kondukis lin pluen, al Naumachia kaj al la cirko. La kredantoj el Transtibro aliĝis al la procesio kaj tiel densa iĝis la popolamaso, ke la centuriestro, komandanta la pretorianojn, diveninte fine, ke li kondukas iun ĉefpastron, kiun ĉirkaŭas liaj fideluloj, maltrankviliĝis pro la tro malgranda nombro da soldatoj. Sed nek unu ekkrio de indigno aŭ furiozo aŭdiĝis en la amaso. La vizaĝoj, spegulantaj la gravecon de la momento, estis solenaj kaj kune plenaj de atendo, ĉar kelkaj el la konfesantoj, rememorante, ke ĉe la morto de la Sinjoro la tero fendis sin pro teruro kaj mortintoj levis sin el la tomboj, pensis, ke eble nun ankaŭ okazos iuj videblaj signoj, post kiuj la memoro pri la morto de la apostolo ne forviŝiĝos dum jarcentoj. Aliaj parolis eĉ al si: „Kaj eble la Sinjoro elektos la mortohoron de Petro, por malsupreniri el la ĉielo, kiel Li promesis, kaj fari juĝon kontraŭ la mondo”. Kaj en ĉi tiu penso ili rekomendis sin al la kompatemo de la Savinto.

Sed ĉirkaŭe estis trankvile. La montaĵoj ŝajnis ĝui la varmon kaj ripozi en la suno. La procesio haltis fine inter la cirko kaj la Vatikana montaĵo. La soldatoj komencis nun fosi kavon, aliaj metis sur la teron la krucon, martelojn kaj najlojn, atendante, ĝis la preparoj estos finitaj, dum la amaso, ĉiam trankvila kaj solena, genuiĝis ĉirkaŭe.

La apostolo, kun kapo en radioj kaj oraj briloj, turnis sin lastfoje al la urbo. For, iom sube, vidiĝis la brilanta Tibro, trans ĝi la kampo de Marso, pli supre la maŭzoleo de Aŭgusto, sube la grandega banejo, kiun Nero ĝuste komencis konstrui, pli sube ankoraŭ la teatro de Pompejus, kaj trans ili Septa Julia, parte videbla, parte kaŝita de aliaj konstruajoj, multego da portikoj, temploj, kolonoj, tavole leviĝantaj konstruaĵoj, kaj fine for, malproksime, la montaĵoj, ĉirkaŭgluitaj per domoj — grandega homa svarmejo, kies limoj estis malaperantaj en blueta nebulo, nesto de krimo, sed ankaŭ de forto, de frenezo, sed ankaŭ de ordo, kiu iĝis la kapo de la mondo, sed kune ĝia leĝo kaj paco, ĉiopova, nevenkebla, eterna.

Petro, ĉirkaŭita de la soldatoj, rigardis ĝin tiel, kvazaŭ rigardus sian posedaĵon reĝo kaj estro. Kaj li parolis al ĝi: „Vi estas elaĉetita kaj mia”. Neniu tamen, ne nur el la soldatoj, fosantaj la kavon, en kiun estis metota la kruco, sed neniu eĉ el la konfesantoj scipovis diveni, ke efektive staras inter ili la vera reganto de ĉi tiu urbo, ke malaperos la cezaroj, trafluos ondoj de barbaroj, jarcentoj pasos, kaj tiu ĉi maljunulo regos ĉi tie senhalte.

Sed li, preĝante, rektiĝis subite kaj alten etendis la dekstran brakon. La ekzekutistoj haltis, kvazaŭ senkuraĝigitaj per lia sinteno; la konfesantoj haltigis ankaŭ la spiron en la brustoj, kredante, ke li volas ekparoli, kaj sekvis profunda silento.

Kaj li, starante sur la altaĵo, komencis fari per la etendita brako la signon de kruco, benante en la horo de sia morto:

— Urbi et Orbi!

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

En tiu sama mirinda vespero alia taĉmento da soldatoj kondukis sur Via Ostiensis Paŭlon el Tarso al la loko, nomata Aquae Salviae. Ankaŭ lin sekvis aro da kredantoj, kiujn li estis konvertinta, kaj Li rekonadis la pli intimajn konatojn, haltadis kaj parolis kun ili, ĉar la gardistoj elmontradis al li, kiel al roma civitano, pli da konsideroj. Post la pordego, nomata Tergemina, li renkontis Plautillan, filinon de prefekto, Flavius Sabinus, kaj vidante ŝian junan vizaĝon, surverŝitan de larmoj, diris: „Plautilla, filino de la eterna Savo, foriru en paco. Pruntu nur al mi vualon, kiun oni ligos ĉirkaŭ miaj okuloj en la momento, kiam mi estos foriranta al la Sinjoro”. Kaj preninte la vualon, li iris pluen kun vizaĝo tiel plena de ĝojo, kun kia revenas hejmen laboristo, honeste laborinta la tutan tagon. Liaj pensoj, simile al tiuj de Petro, estis trankvilaj kaj serenaj, kiel tiu vespera ĉielo. La okuloj medite rigardis la ebenaĵon, kiu etendis sin antaŭ li, kaj la Albanan montaron, dronantan en lumo. Li rememoradis siajn vojaĝojn, sian penadon kaj laboron, la batalojn, en kiuj li venkis kaj la komunumojn, kiujn li fondis en ĉiuj landoj kaj trans ĉiuj maroj, kaj li pensis, ke li bone meritis la ripozon. Li ankaŭ plenumis sian taskon. Li sentis, ke lian semaĵon ne disblovos jam la vento de malbono. Li preparis sin al la foriro kun la certeco, ke en la batalo, kiun lia vero proklamis kontraŭ la mondo, ĝi venkos, kaj senlima sereneco enfluadis lian animon.

La vojo al la loko de la ekzekuto estis malproksima kaj la vespero komencis krepuski. La montoj iĝis purpuraj, kaj iliaj bazoj dronis iom post iom en ombro. Brutaroj estis revenantaj hejmen. Tie kaj ie iris aretoj da sklavoj kun laborinstrumentoj sur la ŝultroj. Antaŭ la domoj, sur la vojo ludis infanoj, rigardante scivole la pasantan taĉmenton. Kaj en ĉi tiu vespero, en ĉi tiu klara, ora aero estis ne nur trankvilo kaj paco, sed ankaŭ ia harmonio, kiu ŝajnis levi sin de la tero al la ĉielo. Paŭlo aŭdis ĝin kaj lia koro pleniĝadis per ĝojo ĉe la penso, ke al tiu muziko de la mondo li aldonis unu sonon, kiu mankis ĝis nun, kaj sen kiu la tuta tero estis „kiel tintanta kupraĵo aj tiel sonaĉanta cimbalo”.

Kaj li rememoris, kiel li instruadis al la homoj la amon, kiel li diradis al ili, ke se ili eĉ disdonus sian havaĵon inter malriĉulojn kaj se ili eĉ ekkonus ĉiujn lingvojn kaj ĉiujn misterojn kaj ĉiujn sciencojn, ili estos nenio sen la amo, kiu estas plenfavora, pacienca, kiu ne faras malbonon, ne deziras adoron, ĉion elportas, al ĉio kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas.

Li pasigis la jarojn de sia vivo, instruante al la homoj tiun veron. Kaj nun li parolis al si en la animo: kia potenco ĝin egalas kaj kio ĝin venkos? Kiel povas ĝin subpremi la cezaro, se li eĉ havus duoble tiom da legioj, duoble tiom da pinoj kaj maroj kaj landoj kaj nacioj?

Kaj li iris preni sian pagon, kiel triumfanto.

La irantaro forlasis fine la grandan vojon kaj flankiĝis orienten per mallarĝa irejo al Aquae Salviae. Sur la erikejo kuŝis ruĝaj sunbriloj. Ĉe la fonto la centuriestro haltigis la soldatojn, ĉar la momento venis.

Sed Paŭlo, ĵetinte sur la ŝultron la vualon de Plautilla, por kovri per ĝi siajn okulojn, lastfoje levis la pupilojn, plenajn de senlima trankvilo, al la pratempaj briloj de l’ vespero kaj preĝis. Jes! la momento venis, sed li vidis antaŭ si grandegan vojon el vesperbriloj, kondukantan al la ĉielo, kaj en la animo li parolis al si la samajn vortojn, kiujn li skribis antaŭe, konscia pri sia plenumita servo kaj pri la baldaŭa fino: „Bonan batalon mi batalis, la kredon mi konservis, la taskon mi plenumis, en la fino destinita al mi estas la krono de justeco”.



ĈAPITRO LXXII


Romo furiozis, kiel antaŭe, tiel, ke ŝajnis, kvazaŭ tiu urbo, kiu konkeris la mondon, komencas fine, pro manko de gvidantoj, disŝiri sin interne. Eĉ antaŭ ol ekbatis la lasta horo de la apostoloj, venis la konspiro de Piso, kaj post ĝi sekvis tiel senpardona falĉado de la plej altaj kapoj en Romo, ke eĉ al tiuj, kiuj vidis dion en Nero, li ekŝajnis fine dio de morto. Funebro falis sur la urbon, teruro ekloĝis en la domoj kaj koroj, sed la portikojn kronis hedero kaj floroj, ĉar malpermesite estis elmontri ĉagrenon pro la mortintoj. La homoj, kiuj vekiĝadis matene, demandis sin, kies vico venos hodiaŭ. La procesio de fantomoj, tiriĝantaj post la cezaro, kreskis kun ĉiu tago.

Piso pagis la konspiron per la kapo, kaj post li sekvis Seneca kaj Lucanus, Fenius Rufus kaj Plautius Lateranus kaj Flavius Scaevinus kaj Afranius Quintianus kaj la diboĉema ludkamarado de la cezaro, Tullius Senecio, kaj Proculus Araricus kaj Tugurinus kaj Gratus kaj Silanus kaj Proximus kaj Subrius Flavius, iam tutanime fidela al Nero, kaj Sulpicius Asper. Kelkajn pereigis la propra malnobleco, aliajn timemo, aliajn riĉaĵoj, aliajn braveco. La cezaro, terurita per la sola nombro de la konspirantoj, kovris la muregojn per soldatoj kaj tenis la urbon kvazaŭ sieĝe, sendante ĉiutage centuriestrojn kun mortverdiktoj en suspektatajn domojn. La kondamnitoj rampis ankoraŭ humile en leteroj, plenaj de flatoj, dankante la cezaron pro la verdikto kaj testamentante al li parton de sia havaĵo, por savi la reston por la infanoj. Ŝajnis fine, ke Nero speciale transpasas ĉian mezuron, por konvinkiĝi, kiagrade malnobliĝis la homoj kaj kiel longe ili toleros la sangan regadon. Post la konspirantoj oni ekstermadis iliajn parencojn, amikojn kaj eĉ nurajn konatojn. La loĝantoj de luksaj domoj, konstruitaj post la brulo, elirante sur la straton, estis certaj, ke ili vidos tutajn vicojn da enterigoj. Pompejus, Cornelius Martialis,Flavius Nepos kaj Statius Domitius pereis, akuzitaj pri manko de amo al la cezaro; Novius Priscus kiel amiko de Seneca; Rufius Crispus estis senigita de la rajto je fajro kaj akvo tial, ke li estis iam edzo de Poppaea. La grandan Thraseason pereigis lia virto, multaj pagis per la vivo la altan devenon, kaj eĉ Poppaea iĝis viktimo de momenta ekscito de la cezaro.

Kaj la senato rampis antaŭ la terura regnestro, konstruadis je lia honoro templojn, faradis oferdonojn pro lia voĉo, florkronadis liajn statuojn kaj destinadis al li pastrojn, kiel al dio. La senatanoj kun tremo en la animoj iradis Palatinon, por glori la kanton de „Periodonices” kaj diboĉi kune kun li meze de orgioj de nudaj korpoj, vino kaj floroj.

Kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskis mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.



ĈAPITRO LXXIII


Vinicius al Petronius:

„Ni scias ankaŭ ĉi tie, carissime, kio okazas en Romo, kaj ion ni ne scias, tion findiras al ni viaj leteroj. Se oni ĵetas ŝtonon en akvon, la ondoj disiras ĉirkaŭen, ĉiam pli kaj pli malproksimen, do tia ondo de frenezo kaj furiozo atingis el Palatino eĉ ĉi tien. Envoje al Grekujo estis ĉi tie la sendito de la cezaro, Carinas, kiu prirabis la urbojn kaj templojn, por plenigi la malplenan trezorejon. Per la kosto de ŝvito kaj homaj larmoj oni konstruas en Romo domus aurea. Povas esti, ke la mondo ne vidis ĝis nun tian domon, sed ĝi ne vidis ankaŭ tiajn maljustaĵojn. Vi konas ja Carinason. Simila al li estis Chilo, antaŭ ol li pentis sian vivon per la morto. Sed la urbetojn, kuŝantajn proksime de ni, ne atingis ankoraŭ liaj homoj, eble tial, ke estas ĉi tie nek temploj, nek trezoroj. Vi demandas ĉu ni estas sekuraj. Mi respondos al vi nur, ke ni estas forgesitaj, kaj tion ĉi akceptu kiel respondon. Jen en la nuna momento el la portiko, kie mi skribas, mi vidas nian trankvilan golfon kaj sur ĝi, en boato, Ursuson, mallevantan reton en la klaran ondaron. Mia edzino ŝpinas ruĝan lanon apud mi, kaj en la ĝardenoj, en la ombro de migdalarboj, kantas niaj sklavoj. Ho, kia trankvilo, carissime, kaj kia forgeso pri la antaŭaj teruroj kaj doloroj! Sed tion ni ŝuldas ne al Parcoj, kiuj, kiel vi skribas, ŝpinas tiel dolĉe la fadenon de nia vivo; tio estas la beno de Kristo, nia amata Dio kaj Savinto. La suferojn kaj larmojn ni konas, ĉar nia vero ordonas al ni plori fremdan mizeron, sed eĉ en tiuj larmoj estas nekonata al vi konsolo, ke iam, kiam forpasos la tempo de nia vivo, ni retrovos ĉiujn tiujn karajn personojn, kiuj pereis kaj pereos ankoraŭ pro la Dia instruo. Por ni Petro kaj Paŭlo ne mortis, sed naskiĝis en gloro. Niaj animoj vidas ilin kaj, dum la okuloj ploras, la koroj ĝojas ilian ĝojon. Ho jes, kara, ni estas feliĉaj per feliĉo, kiun nenio kapablas detrui, ĉar la morto, kiu estas por vi la fino de ĉio, por ni estas nur paso al pli granda ankoraŭ trankvilo, al pli granda amo, al pli granda ĝojo. Kaj tiel fluas ĉi tie niaj tagoj kaj monatoj en trankvilo de de la koroj. Niaj servistoj kaj sklavoj kredas, kiel ni, je Kristo, kaj ĉar Li ordonis amon, ni amas unu la aliajn. Ofte, kiam la suno subiras, aŭ kiam la luno brilas jam sur la akvo, mi kaj Ligia interparolas pri la pasinta tempo, kiu nun ŝajnas al ni sonĝo, kaj kiam mi pensas, kiel ĉi tiu kara kapo, kiun mi nun ĉiutage lulas sur la brusto, proksima estis al turmento kaj perco, mi gloras tutanime mian Sinjoron, ĉar Li sola povis ŝin elŝiri el tiuj manoj, savi el la areno kaj; redoni al mi por ĉiam. Ho, Petronius, vi ja vidis, kiom da konsolo kaj persisto en mizero, kiom da pacienco kaj kuraĝo kontraŭ la morto donas ĉi tiu instruo, venu do kaj vidu, kiom da feliĉo ĝi donas en la ordinaraj, ĉiutagaj horoj de nia vivo. Vidu, la homoj ne konis ĝis nun Dion, kiun ili povus ami, tial do ili ne amis unu alian kaj tio estis la fonto de ilia mizero, ĉar, kiel lumo el la suno, tiel la feliĉo venas el amo. Ne instruis al ili ĉi tiun veron leĝodonantoj, nek filozofoj, kaj ĝi estis nek en Grekujo, nek en Romo, kaj se mi diras: nek en Romo, ĝi signifas: nek sur la tuta tero. La seka kaj malvarma instruo de la stoikoj, kiu altiras virtulojn, hardas la korojn, kiel glavojn, sed pli ĝuste indiferentigas ilin, anstataŭ bonigi. Sed por kio mi diras tion al vi, kiu studis pli multe kaj komprenas pli multe, ol mi. Vi ankaŭ ja konis Paŭlon el Tarso kaj ofte vi longe parolis kun li, do vi scias plej bone, ĉu kontraŭ tiu ĉi vero, kiun li proklamis, ĉiuj instruoj de viaj filozofoj kaj retoroj ne estas kiel pereemaj sapvezikoj kaj kiel vanaj sonoj sen signifo. Ĉu vi memoras la demandon, kiun li faris al vi: „Kaj se la cezaro estus kristano, ĉu vi ne sentus vin pli sekuraj, pli certaj pri la posedo de tio, kion vi posedas, liberaj de timoj kaj trankvilaj pri via vivo?” Sed vi diris al mi, ke nia vero estas malamiko de la vivo, kaj nun mi respondas al vi, ke se mi ripetadus de la komenco de la letero tiujn ĉi tri vortojn: „mi estas feliĉa!” mi ankoraŭ ne sukcesus esprimi al vi mian feliĉon. Vi diros al mi je tio, ke mia feliĉo estas en Ligia! Jes, kara! Tial, ke mi amas ŝian senmortan animon kaj ke ni amas unu la alian en Kristo, kaj en tia amo ekzistas nek disiĝo, nek perfidoj, nek ŝanĝoj, nek maljuneco, nek morto. Ĉar, kiam pasos la juneco kaj beleco, kiam velkos niaj korpoj kaj venos la morto, la amo daŭros, ĉar daŭros la animoj. Antaŭ ol miaj okuloj malfermiĝis al la lumo, mi estis preta por Ligia meti fajron al la propra domo, sed nun mi diras al vi: mi ŝin ne amis, ĉar ami instruis min nur Kristo. Li estas la fonto de feliĉo kaj trankvilo. Ne mi diras ĉi tion, sed la realeco mem. Komparu viajn voluptojn, spicitajn Per timo, viajn ĝuojn, malcertajn pri la morgaŭo, viajn Orgiojn, similajn al enterigaj festenoj, kun la vivo de la kristanoj, kaj vi trovos pretan respondon. Sed por ke vi povu kompari pli bone, venu al niaj montaĵoj, al niaj ombrodonaj olivarbaroj, al niaj hederkovritaj bordoj. Ĉi tie atendas vin trankvilo, kiun vi delonge ne spertis, kaj la koroj, kiuj vin vere amos. Vi, havante animon noblan kaj bonan, devus esti feliĉa. Via penetrema intelekto scios ekkoni la veron, kaj kiam vi ĝin ekkonos, vi ĝin ekamos, ĉar oni povas eble esti ĝia malamiko, kiel la cezaro kaj Tigellinus, sed esti al ĝi indiferenta scipovas neniu. Ho, mia Petronius, kune kun Ligia mi ĝojas pro la espero, ke baldaŭ mi vin revidos. Restu en sano kaj alvenu!”

Petronius ricevis la leteron de Vinicius en Kumoj, kien li estis irinta kun la aliaj aŭgustanoj, sekvintaj la cezaron. Lia multjara batalado kontraŭ Tigellinus estis venanta al la fino. Petronius sciis, ke li devas en ĝi perei, kaj li komprenis la kaŭzojn. Laŭgrade kiel la cezaro faladis ĉiutage pli malalten en la rolo de komedianto, arlekeno kaj ĉaristo, laŭgrade kiel li profundiĝadis ĉiam pli en degeneran, abomenan kaj kune krudan diboĉadon, la altgusta „arbiter elegantiae” iĝadis por li nur ŝarĝo. Kiam Petronius eĉ silentis, Nero vidis en lia silento mallaŭdon, kiam li laŭdis, li vidis mokon. La brila patricio incitis lian memamon kaj ekscitis ĵaluzon. Liaj riĉajoj kaj mirindaj artverkoj iĝis objekto de avido tiel de la regnestro, kiel de la ĉiopova ministro. Oni ŝparis lin ĝis nun pro la vojaĝo en Aĥajon, en kiu lia gusto, lia kompetenteco pri la grekaj aferoj povis esti utilaj. Sed iom post iom Tigellinus komencis persvadi al la cezaro, ke Carinas eĉ superas per la gusto kaj scio Petroniuson kaj ke li scipovos aranĝi en Aĥajo cirkludojn, akceptojn, kaj triumfojn pli bone, ol Petronius. De tiu momento Petronius estis perdita. Oni ne kuraĝis tamen sendi al li la verdikton en Romo. Same la cezaro kiel Tigellinus memoris, ke tiu kvazaŭ malhardita estetikulo, „ŝanĝanta nokton en tagon”, okupita nur per voluptoj, arto kaj festenoj, kiam li estis prokonsulo en Bitinio kaj poste konsulo en la metropolo, elmontris mirindan laboremon kaj energion. Oni opiniis lin kapabla al ĉio, kaj oni sciis, ke en Romo li posedas amon ne nur de la popolo, sed ankaŭ de la pretorianoj. Neniu el la konfidatoj de la cezaro povis antaŭvidi, kiel li kondutus en tiu okazo, ŝajnis do pli prudente ellogi lin el la urbo kaj atingi lin nur en provinco.

Tiucele li ricevis inviton, ke kune kun la aliaj aŭgustanoj li venu en Kumojn, kaj li, kvankam li suspektis la ruzon, iris, eble tial, por ne elmontri malkaŝan kontraŭstaron, eble, por montri ankoraŭ foje al la cezaro kaj al la aŭgustanoj vizagon gajan, liberan de ĉiaj zorgoj, kaj triumfi lastan antaŭmortan venkon kontraŭ Tigellinus.

Dume ĉi tiu akuzis lin tuj pri amikeco kun la senatano Scaevinus, kiu estis la animo de la konspiro de Piso. La sklavojn de Petronius, restintajn en Romo, oni malliberigis, la domon oni ĉirkaŭigis per pretoria gardo. Sed li, eksciinte pri tio, elmontris nek timon, nek eĉ embarasitecon, kaj diris kun rideto al aŭgustanoj, kiujn li gastigis en sia propra belega palaco en Kumoj:

— Ahenobarbus ne ŝatas rektajn demandojn, do vi vidos, kiel li konfuziĝos, kiam mi demandos lin, ĉu laŭ lia ordono oni malliberigis mian familia en Romo.

Poste li anoncis al ili festenon antaŭ la „malproksima vojaĝo” kaj estis ĝuste farante la preparojn, kiam alvenis la letero de Vinicius.

Petronius, ricevinte ĝin, iom enpensiĝis, post momento tamen lian vizaĝon lumigis la kutima sereneco kaj vespere en la sama tago li reskribis la jenon:

„Mi gojas vian feliĉon kaj admiras viajn korojn, carissime, ĉar mi ne supozis, ke du geamantoj povas memori pri iu tria kaj malproksima. Vi dume ne nur min ne forgesis, sed vi volas eĉ venigi min en Sicilion, por dividi kun mi vian panon kaj vian Kriston, kiu, kiel vi skribas, tiel grandanime malavaras al vi la feliĉon.

Se tiel estas, adoru lin. Mi pensas, mia kara, ke Ligian redonis al vi ankaŭ parte Ursus, kaj parte la roma popolo. Se la cezaro estus alia homo, mi kredus eĉ, ke oni ĉesigis la persekutadon pro tiu via boparenceco kun li, kiun vi ŝuldas al tiu nepino, kiun Tiberius siatempe edzinigis al unu el Viniciusoj. Se vi tamen opinias, ke tion kaŭzis Kristo, mi ne diskutos kun vi. Jes! ne avaru al li oferdonojn. Prometeo ankaŭ oferis sin por la homoj, sed, eheu! Prometeo estas laŭdire nur elpensaĵo de la poetoj, dume kredindaj homoj diris al mi, ke ili vidis Kriston per la propraj okuloj. Mi pensas kune vi, ke li estas la plej honesta el la dioj.

La demandon de Paŭlo el Tarso mi memoras kai konsentas, ke se ekzemple Ahenobarbus vivus laŭ la instruo de Kristo, eble mi havus tempon por veni al vi, Sicilion. Tiam, en la ombro de ĉefontaj arboj, ni interparolus pri ĉiuj dioj kaj pri ĉiuj veroj, kiel iam la grekaj filozofoj. Hodiaŭ mi devas doni al vi mallongan respondon.

Nur du filozofojn mi volas koni: unu nomas sin Pyrrho, la alia Anakreonto. La ceterajn kun la tuta skolo de la grekaj kaj niaj stoikoj mi povas cedi al vi por malalta prezo. La vero loĝas ie tiel alte, ke la dioj mem ne povas ĝin vidatingi de la supro de Olimpo. Al vi, carissime, ŝajnas, ke via Olimpo estas ankoraŭ pli alta, kaj starante sur ĝi, vi vokas al mi: „Suriru, kaj vi vidos tian panoramon, kian vi ne vidis ĝis nun”. Sed mi respondas al vi: „Amiko, mi ne havas piedojn!” kaj kiam vi legos ĉi tiun leteron ĝisfine, mi kredas, ke vi konfesos min prava.

Ne, feliĉa edzo de reĝidino-Aŭroro! Via instruo ne estas Por mi. Ĉu mi amu la bitinianojn, kiuj portas mian portilon, la egiptanojn, kiuj hejtas en mia banejo, Ahenobarbuson kaj Tigellinuson? Je la blankaj genuoj de Ĥaritoj mi ĵuras al vi, ke se mi eĉ volus, mi ne povus. En Romo estas minimume cent miloj da homoj, havantaj aŭ malegalajn skapolojn, aŭ dikajn genuojn, aŭ trosekajn krurojn, aŭ rondajn okulojn, aŭ trograndajn kapojn. Ĉu vi ordonas al mi ami ankaŭ ilin? Kie mi trovu tiun amon, se mi ne sentas ĝin en la koro? kaj se via dio volas, ke mi amu ilin ĉiujn, kial en sia ĉiopovo li ne donis al ili la formon ekzemple de la Niobidoj, kiujn vi vidis sur Palatino? Kiu amas belon, samfakte ne povas ami malbelon. Alia afero estas ne kredi je niaj dioj, sed oni povas ilin ami, kiel amis illn Fidiaso kaj Praksitelo, kaj Mirono, kaj Skopaso, kaj Liziaso.

Se mi eĉ volus iri tien, kien vi min kondukas, mi ne povus, kaj ĉar mi ne volas, tial mi duoble ne povas. Vi kredas, kiel Paŭlo el Tarso, ke iam, trans Stikso, sur iuj Elizeaj kampoj Vi vidos vian Kriston. Bone! Li mem diru al vi tiam, ĉu li akceptus min kune kun miaj gemoj, kun mia vazo el murho, kun miaj eldonaĵoj de Sosiusoj kaj kun mia Orharulino? Ĉe la penso pri tio mi sentas inklinon al rido, mia kara, ĉar eĉ Paŭlo el Tarso diris ja al mi, ke por Kristo oni devas rezigni la rozkronojn, la festenojn kaj voluptojn. Li promesis al mi, vere, alian feliĉon, sed mi respondis, ke por tio mi estas tro maljuna, ke miaj okuloj ĉiam trovados plezuron en la vido de rozoj, kaj ke la odoro de violoj ĉiam estos al mi pli agrabla, ol la odoro de malpura „proksimulo” el Suburra.

Jen la kaŭzoj, pro kiuj via feliĉo ne estas por mi. Sed estas krom tio unu kaŭzo pli, kiun mi rezervis por la fino. Nome, alvokas min Tanatoso. Por vi tagiĝis la vivo, sed por mi la suno jam subiris kaj krepusko ekposedas mian kapon. Alie dirante, mi devas morti, carissime.

Ne valoras longe paroli pri tio. Tia devis esti la fino. Vi, kiu konas Ahenobarbuson, facile tion komprenos. Tigellinus venkis min, aŭ pli ĝuste, ne! Miaj venkoj venis nur al la fino. Mi vivis, kiel mi volis, kaj mi mortos, kiel plaĉos al mi.

Ne afliktiĝu pro tio. Neniu dio promesis al mi senmortecon, do ne renkontas min io neatendita. Krom tio vi eraras, Vinicius, asertante, ke nur via dio instruas morti trankvile. Ne. Nia mondo sciis antaŭ vi, ke kiam la lasta pokalo estas eltrinkita, estas tempo iri for, ripozi, kaj ĝi scias ankoraŭ fari tion serene. Platono diras, ke la virto estas muziko, kaj la vivo de saĝulo — harmonio. Se tiel estas, tiam mi mortos, kiel mi vivis, virte.

Mi volus ankoraŭ vian dian edzinon adiaŭi per la vortoj, per kiuj mi salutis ŝin iam en la domo de Aulusoj: „Diversajn, tre diversajn mi vidis popolojn, sed vi senegala estas”.

Do se la animo estas io pli, ol opinias Pyrrho, tiam la mia flugos al vi envoje al la limoj de Okeanoso kaj eksidos apud via domo en la formo de papilio, aŭ, kiel kredas la egiptanoj, de nizo.

Alie veni mi ne povas.

Kaj dume Sicilio ŝanĝu sin por vi ambaŭ en la Hesperidan ĝardenon, la kampaj, arbaraj kaj fontaj nimfoj ŝutu florojn sur vian vojon, kaj en ĉiuj akantaĵoj, en la kolonoj de via domo nestu blankaj kolomboj.”



ĈAPITRO LXXIV.


Petronius ne eraris, vere. Du tagojn poste la juna Nerva, Ĉiam sindona kaj fidela al li, sendis en Kumojn sian liberigiton kun sciigoj pri ĉio, kio okazis en la cezara kortego.

La pereo de Petronius jam estis decidita. Oni intencis sendi al li en la sekvonta vespero centuriestron kun la ordono, ke li haltu en Kumoj kaj atendu tie pluajn disponojn. Alia kuriero, sendota post kelkaj tagoj, devis porti al li la mortverdikton.

Petronius elaŭskultis la novaĵojn de la liberigito kun sennuba sereneco, poste li diris:

— Portu al via sinjoro unu el miaj vazoj, kiujn oni donos al vi antaŭ la foriro. Diru al li ankaŭ en mia nomo, ke mi dankas lin tutkore, ĉar tiamaniere mi povos antaŭi la verdikton.

Kaj subite li komencis ridi, kiel homo, kiu, kaptinte bonegan ideon, ĝojas antaŭe pro ĝia plenumo.

En la sama vespero ankoraŭ liaj sklavoj diskuris, invitante ĉiujn trovigantajn en Kumoj aŭgustanojn kaj ĉiujn aŭgustaninojn al festeno en la belega palaco de la arbitro de eleganteco.

Li mem en la posttagmezaj horoj skribis en sia biblioteko, poste banis sin, post kio li ordonis al la vestiplicae vesti lin, kaj brila, belvestita, simila al dioj, li eniris por momento en la triclinium, por rigardi per la okulo de kompetentulo la faratajn preparojn, kaj poste en la ĝardenojn, kie servoknaboj kaj junaj grekinoj el la insuloj plektis el rozoj kronojn por la festenontoj.

Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta zorgo. La servistoj ekkonis, ke la festeno estos io eksterordinara, nur laŭ tio, ke li ordonis disdoni neordinarajn rekompencojn al ĉiuj, de kiuj li estis kontenta, kaj negrandan skurĝadon al ĉiuj, kies laboro ne plaĉis al li aŭ kiuj ankoraŭ antaŭe meritis riproĉon kaj punon. Al la citristoj kaj kantistoj li ordonis pagi malavare antaŭ la festeno, kaj fine, sidiĝinte en la ĝardeno sub fago, tra kies foliaro penetris la sunaj radioj, puntokovrantaj la teron per lumaj makuloj, li vokis al si Eunicen. Ŝi venis, blanke vestita, kun mirta branĉeto inter la haroj, belega, kiel Harito, kaj li sidigis ŝin apud si kaj, facile tuŝinte per la fingroj ŝian tempion, komencis rigardi ŝin kun tia admiro, kun kia artkonanto rigardas dian statuon, verkon de majstra skulptilo.

— Eunice — li diris al ŝi — ĉu vi scias, ke jam delonge vi ne estas sklavino?

Ŝi levis al li siajn trankvilajn, ĉielbluajn okulojn, kaj komencis nei kapmove.

— Mi estas, sinjoro, ĉiam — respondis ŝi.

— Sed eble vi ne scias tion — parolis Petronius plu — ke ĉi tiu palaco kaj tiuj sklavoj, kiuj plektas tie florkronojn, kaj ĉio, kio estas ĉi tie, kaj la kampoj kaj la brutaroj apartenas de hodiaŭ al vi.

Eunice, ekaŭdinte ĉi tion, forŝoviĝis de li subite kaj per voĉo, en kiu ekvibris subita maltrankvilo, demandis:

— Kial vi tion diras al mi, sinjoro?

Poste ŝi proksimiĝis denove kaj komencis rigardi lin, palpebrumante pro teruro. Post momento ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel tolo, dum li ridetis senĉese kaj diris fine nur unu vorton:

— Jes!

Sekvis momento da silento, nur facila bloveto movis la foliojn de la fago.

Petronius povus efektive kredi, ke li vidas antaŭ si statuon, skulptitan el blanka marmoro.

— Eunice! — diris li — mi volas morti serene.

Kaj la knabino, rigardante lin kun korŝira rideto, elflustris:

— Mi obeos vin, sinjoro.

Vespere la gastoj, kiuj ofte jam ĉeestis la festenojn ĉe Petronius kaj sciis, ke kompare kun ili eĉ la festenoj ĉe la cezaro ŝajnas enuaj kaj barbaraj, komencis alveni amase, kaj al neniu venis eĉ la penso, ke ĝi povus esti la lasta symposium. Multaj sciis, vere, ke super la eleganta arbitro ekpendis la nuboj de la cezara malfavoro, sed ĝi okazis jam tiom da fojoj kaj tiom da fojoj Petronius sciis dispeli ilin per unu lerta ago aŭ per unu kuraĝa vorto, ke efektive neniu supozis, ke minacas lin grava danĝero. Lia gaja vizaĝo kaj la kutima senzorga rideto plikonfirmis ĉiujn en tiu ĉi konvinko. La belega Eunice, al kiu li diris, ke li volas morti serene, kaj por kiu ĉiu lia vorto estis kvazaŭ la vorto de orakolo, havis en siaj diaj trajtoj kompletan trankvilon kaj en la pupiloj iajn strangajn brilojn, kiujn oni povis konsideri ĝojo. En la pordo de la triclinium knaboj kun haroj en oraj retoj metis rozkronojn sur la kapojn de la venintoj, kune avertante ilin laŭ la kutimo, ke ili transpaŝu la sojlon per la dekstra piedo. En la salono oni sentis facilan aromon de violoj; lumoj brilis en diverskoloraj aleksandriaj vitraĵoj. Apud la benkoj staris grekaj knabinoj, kies tasko estis surŝprucigi per bonodoraĵoj la piedojn de la gastoj. Ĉe la muroj citristoj kaj atenaj kantistoj atendis la signon de sia ĥorestro.

La vazaro brilis de lukso, sed ĉi tiu lukso ne pikis la okulojn, pezis al neniu kaj ŝajnis flori mem el si. Gajeco kaj libereco verŝis sin tra la salono kun la aromo de violoj. La gastoj, enirante ĉi tien, sentis, ke ne ekpendos super ili trudo, nek minaco, kiel okazis ĉe la cezaro, kie nesufiĉe altajn aŭ nesufiĉe trafajn laŭdojn oni povis pagi per la vivo. Baldaŭ do, je la vido de la lumoj, de hederornamitaj kruĉoj, de vinoj, glacitenataj en neĝa litaĵo kaj de rafinitaj maĝoj, gajiĝis la koroj de la festenantoj. Interparoloj komencis zumi vigle, kiel zumas abela aro super florkovrita pomarbo. Iafoje nur interrompis ilin eksplodo de gaja rido, iafoje murmuro de laŭdoj, iafoje tro laŭta kiso, metita sur blankan brakon.

La gastoj, trinkante vinon, verŝadis el la pokaloj po kelke da gutoj al la senmortaj dioj, por havigi ilian zorgemon kaj afablecon al la mastro. Negrave, ke multaj el ili ne kredis je la dioj. Tiel ordonis la moro kaj superstiĉo. Petronius, kuŝante apud Funice, interparolis pri romaj novaĵoj, pri plej novaj eksedziĝoj, pri amo, amaĵoj, pri vetkuroj, pri Spiculus, kiu famiĝis lastatempe sur la areno, kaj pri la plej novaj libroj, kiuj aperis ĉe Atractus kaj ĉe Sosiusoj. Verŝetante la vinon, li diris, ke li verŝas ĝin nur honore al la cipra diino, kiu estas pli malnova kaj pli granda, ol ĉiuj dioj, la sole senmorta, ĉiama kaj reganta.

Lia interparolo estis kiel luma radio, kiu lumigas ĉiam alian objekton, aŭ kiel somera venteto, kiu tuŝas la florojn en ĝardeno. Fine li mansignis al la Ĥorestro, kaj je tiu ĉi signo facile ekzumis la citroj, dum junaj voĉoj eksonis akompane. Poste dancistinoj el Koso, samlandaninoj de Eunice, komencis fulmeti per siaj rozaj korpoj de sub travideblaj vualoj. Fine egipta aŭguristo komencis aŭguri al la gastoj ilian estontecon laŭ moviĝado de ĉielarke koloraj doradoj, fermitaj en kristala vazo.

Sed, kiam ili estis jam sataj de tiuj amuzoj, Petronius leviĝis iom de sia siria kuseno kaj diris per senzorga tono: — Geamikoj! pardonu, ke dum la festeno mi turnas min al vi kun peto: nome akceptu ĉiu el vi, kiel mian donacon, tiun pokalon, el kiu li unue verŝis vinon honore al la dioj kaj je mia prospero.

La pokaloj de Petronius brilis de oro, juveloj kaj majstraj skulptaĵoj, do kvankam disdonado de donacoj estis kutima en Romo, ĝojo superverŝis la korojn de la festenantoj. Unuj komencis danki kaj laŭte lin glori, aliaj diris, ke eĉ Jovo mem neniam honoris siajn gastojn sur Olimpo per similaj donacoj; estis fine ankaŭ tiaj, kiuj hezitis antaŭ la akcepto, tiel tiu ĉi fakto superis la ordinaran mezuron.

Li dume levis supren la pokalon el murho, laŭ la brilo similan al ĉielarko kaj simple netakseblan, poste li diris:

— Kaj jen estas tiu, el kiu mi verŝis honore al la cipra sinjorino. Neniu buŝo tuŝu ĝin de nun kaj neniu mano verŝu el ĝi honore al alia diino.

Kaj li ĵetis la multekostan vazon sur la pargeton, surŝutitan per palviolaj floroj de safrano, kaj kiam ĝi frakasiĝis en malgrandajn pecetojn, li diris, vidante ĉirkaŭe mirplenajn rigardojn:

— Miaj karaj, ĝoju, anstataŭ miri. Maljuneco, senforteco — tio estas malgajaj kunuloj de la lastaj jaroj de l' vivo. Sed mi donos al vi bonan ekzemplon kaj bonan konsilon: vidu, oni povas ilin ne atendi, kaj antaŭ ol ili venos, foriri propravole, kiel mi foriras.

— Kion vi volas fari? — demandis maltrankvile kelkaj voĉoj.

— "Mi volas ĝoji, trinki vinon, aŭskulti muzikon, rigardi tiun ĉi dian korpon, kiun vi vidas apud mi, kaj poste endormiĝi kun florkronita kapo. Mi jam adiaŭis la cezaron; ĉu vi volas aŭskulti, kion mi skribis al li adiaŭe?

Dirinte ĉi tion, li eligis leteron de sub la purpura kuseno kaj komencis legi la jenon.

„Mi scias, ho cezaro, ke vi atendas malpacience mian alvenon kaj ke via fidela koro de amiko sopiras min tage kaj nokte. Mi scias, ke vi surŝutus min per donacoj, konfidus al mi la prefektecon de la pretorio, kaj al Tigellinus vi ordonus esti tio, al kio la dioj lin kreis: gardisto de muloj en tiuj viaj bienoj, kiujn vi heredis, veneninte Domitian. Pardonu min tamen, ĉar mi ĵuras al vi je Hadeso kaj en ĝi je la ombroj de via patrino, edzino, frato kaj Seneca, ke mi ne povas veni al vi. La vivo estas granda trezorejo, mia kara, kaj mi sciis el tiu trezorejo elekti la plej valorajn juvelojn, sed estas ankaŭ en la vivo aferoj, kiujn mi ne povas plu elporti. Ho, mi petas vin, ne pensu, kvazaŭ al mi malplaĉis tio, ke vi mortigis vian patrinon, kaj edzinon, kaj fraton, ke vi bruligis Romon kaj sendis en Erebon ĉiujn honestajn homojn el via regno. Ne, mia pranepo de Kronoso. Morto estas la sorto de l' homa idaro, kaj de vi oni ne povis esperi aliajn farojn. Sed vundi la orelojn ankoraŭ dum jaroj Per via kantado, vidi viajn domitiusajn maldikajn krurojn, Svingiĝantajn en greka militdanco, aŭskulti vian ludadon, vian deklamadon kaj viajn poemojn, mizera poeto el antaŭurbo, Jen kio superis miajn fortojn kaj vekis sopiron al morto. Romo ŝtopas la orelojn, aŭskultante vin, la mondo vin ridas, kaj mi ruĝiĝadi pro vi plu ne volas, ne povas. La hurlado de Cerbero, mia kara, se ĝi similus eĉ vian kanton, estos al mi malpli malagrabla, ĉar neniam mi estis ĝia amiko kaj mi ne havas la devon honti pro ĝia voĉo. Restu sana, sed ne kantu, mortigu, sed ne skribu versaĵojn, venenu, sed ne dancu, bruligu, sed ne ludu citron — tion ĉi al vi deziras kaj tiun ĉi lastan amikan konsilon sendas al vi Arbiter elegantiae.”

La festenantoj rigidiĝis, ĉar ili sciis, ke se Nero perdus la regnon, tiu bato estus por li malpli kruela. Ili komprenis ankaŭ, ke la homo, kiu skribis tian leteron, devas morti, kaj krome ilin mem ekkaptis pala timo, ĉar tian leteron ili aŭskultis.

„Sed Petronius ekridis per rido tiel sincera kaj gaja, kvazaŭ ĝi estus plej senkulpa serĉo, poste li kondukis la rigardon sur la ĉeestantoj kaj diris:

— Ĝoju kaj forpelu la timon. Neniu bezonas fanfaroni, ke li aŭskultis ĉi tiun leteron, kaj mi mem fanfaronos per ĝi eble nur al Ĥarono en la momento de l’ transveturo.

Poste li kapsignis al greka kuracisto kaj etendis al li la brakon. La lerta greko en unu momento ĉirkaŭligis ĝin per ora ligilo kaj distranĉis la vejnon ĉe la fleksoloko de la mano. La sango ekŝprucis sur la kusenon kaj surverŝis Eunicen, kiu, subapoginte la kapon de Petronius, kliniĝis super li kaj diris:

— Sinjoro, ĉu vi pensis, ke mi vin forlasos? Se la dioj volus al mi doni senmortecon kaj la cezaro la regadon de la mondo, eĉ tiam mi vin sekvus.

Petronius ridetis, leviĝis iom, tuŝis per la buŝo ŝian buŝon kaj respondis:

— Venu kun mi.

Poste li aldonis:

— Vi min vere amis, mia dia!...

Kaj ŝi etendis al la kuracisto sian rozan brakon, kaj post momento ŝia sango komencis miksi sin kaj unuiĝi kun lia.

Sed li donis signon al la ĥorestro, kaj denove eksonis la citroj kaj la voĉoj. Oni kantis unue „Harmodioson” kaj poste aŭdiĝis kanto de Anakreonto, en kiu la poeto plendas, ke li trovis foje ĉe sia pordo frostotremantan kaj plorantan la infanon de Afrodito: li kunprenis ĝin, varmigis, sekigis ĝiajn flugilojn, sed ĝi, sendanka, trapafis rekompence lian koron per sia sago, kaj de tiam forlasis lin la trankvilo....

Kaj ili, apogitaj unu al la alia, belegaj, kiel paro da dioj, aŭskultis, ridetante kaj paliĝante. Kiam la kanto estis finita, Petronius ordonis disportadi plu vinon kaj manĝaĵojn, poste li komencis interparoli kun pli proksimaj festenanoj pri aferoj vantaj, sed agrablaj, pri kiaj oni ordinare parolis ĉe festenoj. Fine li alvokis la grekon, ke li subligu por momento liajn vejnojn, ĉar li diris, ke ekregas lin dormemo kaj li volus ankoraŭ doni sin al Hipnoso, antaŭ ol Tanatoso dormigos lin por ĉiam.

Li endormiĝis, vere. Kiam li vekiĝis, la kapo de la knabino kuŝis jam, simile al blanka floro, sur lia brusto. Tiam li apogis ŝin sur la kuseno, por ŝin rigardi ankoraŭ fojon. Poste oni denove malligis al li la vejnojn.

La kantistoj je lia signo ekkantis novan kanton de Anakreonto, kaj la citroj akompanis ilin tute mallaŭte, por ne superbrui la vortojn. Petronius iĝadis ĉiam pli pala, kiam tamen la lastaj sonoj eksilentis, li turnis sin ankoraŭ foje al la festenanoj kaj diris:

— Geamikoj, konfesu, ke kune kun ni pereas...

Sed li ne povis fini; lia brako ĉirkaŭprenis per la lasta movo Eunicen, poste la kapo falis sur la kusenon — kaj li mortis.

La festenanoj tamen, rigardante ĉi tiujn du blankajn korpojn, similajn al belegaj statuoj, komprenis, ke kune kun ili pereas tio, kio sola restis ankoraŭ en ilia mondo, nome la poezio kaj la belo.



EPILOGO.


Komence la ribelo de la gallaj legioj sub la komando de Vindex ne ŝajnis tre minaca. La cezaro havis apenaŭ la tridek unuan jaron de la vivo kaj neniu kuraĝis esperi, ke la mondo povus jam baldaŭ esti libera de la premeganta ĝin inkubo. Oni rememoris, ke en la legioj jam plurfoje, eĉ dum la antaŭaj regadoj, okazis ribeloj, kiuj tamen pasis, ne kaŭzante ŝanĝon de a regnestro. Tiel en la tempo de Tiberius Drusus subpremis la ribelon de la panoniaj legioj kaj Germanicus la ribelon de la apudrejnaj. „Kiu povus cetere — parolis la homoj — ekregi Post Nero, se preskaŭ ĉiuj idoj de la dia Aŭgusto pereis dum lia regado?” Aliaj, rigardante kolosojn, prezentantajn lin kiel Herkulon, imagis malgraŭvole, ke neniu forto superos tian Potencon. Estis ankaŭ tiaj, kiuj, de kiam li iris Aĥajon, sopiris lian revenon, ĉar Helius kaj Politetes, al kiuj li konfidis a regadon en Romo, regis eĉ pli sange, ol li mem.

Neniu estis certa pri sia vivo kaj havaĵo. La leĝo ĉesis defendi. Estingiĝis la homa digno kaj virto, malfirmiĝis la familiaj ligoj, kaj la malnobliĝintaj koroj ne kuraĝis eĉ allasi al si esperon. El Grekujo venadis eĥoj pri senekzemplaj triumfoj de la cezaro, pri miloj da kronoj, kiujn li akiris, kaj Pri miloj da konkurantoj, kiujn li venkis. La mondo ŝajnis Unu orgio, sanga kaj arlekena, sed kune enradikiĝis la konvinko, ke venis la fino de virto kaj de seriozaj aferoj, ke alvenis la tempo de danco, muziko, diboĉo, sango, kaj ke de nun tiel jam devas flui la vivo. La cezaro mem, al kiu la ribelo malfermis la vojon al novaj raboj, nemulte zorgis pri la ribelantaj legioj kaj pri Vindex, kaj ofte eĉ esprimis sian ĝojon Pro tio. Li ne volis ankaŭ forlasi Aĥajon, kaj nur kiam Helius sciigis lin, ke plua prokrasto povas kaŭzi al li perdon de la regno, li ekvojaĝis al Neapolo. Tie denove li ludis kaj kantis, lasante preter la oreloj la novaĵojn pri ĉiam pli minaca sinsekvo de la okazoj. Vane Tigellinus klarigis al li, ke la antaŭaj ribeloj de la legioj ne havis ĉefon, dum nun estras ĝin viro, devenanta de la malnovaj akvitaniaj reĝoj, kaj krome militisto glora kaj sperta. „Ĉi tie — respondadis Nero — aŭskultas min grekoj, kiuj solaj scias aŭskulti kaj solaj indas mian kanton”. Li parolis, ke lia unua devo estas la arto kaj la gloro. Sed, kiam atingis lin la scio, ke Vindex proklamis lin aĉa artisto, li indigniĝis kaj ekvojaĝis al Romo. La vundoj, kaŭzitaj al li de Petronius, kiujn cikatrigis la restado en Grekujo, malfermiĝis denove en lia koro kaj li volis serĉi ĉe la senato justecon por tiel senekzempla ofendo.

Ekvidinte envoje grupon, fanditan el bronzo, prezentantan gallan militiston, faligitan de roma kavaliro, li konsideris tion bona aŭguro kaj de nun, se li rememoris la ribelantajn legiojn kaj Vindexon, li faris ĝin sole por ilin ridi. Lia enveturo en la urbon superbrilis ĉion, kion oni vidis ĝis tiam. Li veturis sur la sama ĉaro, sur kiu iam Aŭgusto festis sian triumfon. Oni ruinigis unu arkon de la cirko, por malfermi la vojon al la procesio. La senato, la kavaliroj kaj sennombraj amasoj eliris al li renkonte. La muroj tremis de la ekkrioj: „Saluton, Aŭgusto! saluton, Herkulo! saluton al vi, dia, unika, olimpa, pitia, senmorta!” Post li oni portis la akiritajn laŭrokronojn, la nomojn de la urboj, en kiuj li triumfis, kaj skribitajn sur tabuloj nomojn de la majstroj, kiujn li venkis. Nero mem estis kvazaŭ ebria kaj demandis kun emocio la ĉirkaŭantajn lin aŭgustanojn: kio estis la triumfo de Cezaro kompare kun lia triumfo? La penso, ke iu el la mortemuloj kuraĝus levi la manon kontraŭ tian majstron-duondion, ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis sin vere olimpa, kaj pro tio mem sekura. La entuziasmo kaj freneza fervoro de la amasoj stimulis lian propran frenezon. Efektive, povis ŝajni en la tago de tiu triumfo, ke ne nur la cezaro, sed la tuta mondo perdis ĉian prudenton.

Sub la floroj kaj amasoj da laŭrokronoj neniu sciis distingi abismon. Ankoraŭ en la sama vespero la kolonoj kaj muroj de la temploj kovriĝis per surskriboj, en kiuj oni citis la krimojn de la cezaro, minacis al li proksiman venĝon kaj mokis lin, kiel artiston. De buŝo al buŝo pasadis la diro: „Li kantis tiel longe, ĝis li vekis la kokojn (gallos)”. Timigaj famoj komencis trakuri la urbon kaj kreskis ĝis monstra grandeco. Maltrankvilo ekregis la aŭgustanojn. La homoj, necertaj, kion elmontros la estonteco, ne kuraĝis esprimi dezirojn kaj esperojn, ili ne kuraĝis preskaŭ senti kaj pensi.

Kaj li vivis plue nur per teatro kaj muziko. Interesis lin nove elpensitaj muzikinstrumentoj kaj nova akva orgeno, kiu estis provata sur Palatino. En sia infaniĝinta menso, nekapabla eĉ al unu konsilo aŭ faro, li imagis, ke projektoj de cirkludoj aj spektakloj, celantaj malproksiman estontecon, memfakte deturnos la danĝeron. Liaj plej proksimaj ĉirkaŭantoj, vidante, ke anstataŭ klopodi pri rimedoj kaj armeo, li klopodas sole pri esprimoj, trafe bildantaj la teruron de la situacio, komencis ankaŭ perdi la kapojn. Aliaj tamen pensis, ke li nur mistifikas sin mem kaj ceterajn homojn per citaĵoj, havante en la animo timon kaj maltrankvilon. Efektive liaj agoj iĝis febraj. Ĉiutage miloj da novaj projektoj pasadis tra lia kapo. Iafoje li salte leviĝadis, por kuri kontraŭ la danĝeron, ordonis paki sur veturilojn citrojn kaj liutojn, armi junajn sklavinojn kiel amazonojn, kaj samtempe venigi la legiojn el la oriento. Alifoje li pensis, ke ne per milito, sed per kanto li finos la ribelon de la gallaj legioj. Kaj lia animo ridetis al tiu spektaklo, kiu devis okazi post perkanta pacigo de la soldatoj. Jen la legianoj ĉirkaŭos lin kun larmoj en la okuloj, kaj li kantos al ili epinicium, post kio nova epoko komenciĝos por li kaj por Romo. lafoje li vokis pri sango; iafoje li deklaris, ke li kontentiĝos per la vicreĝeco de Egipto; li rememoris la aŭgutistojn, kiuj antaŭdiris al li regadon en Jerusalemo, aŭ kortuŝiĝis per la penso, ke kiel migranta kantisto li perlaboros a ĉiutagan panon, kaj la urboj kaj landoj adoros lin jam ne kiel cezaron, la sinjoron de la tera disko, sed kiel kantiston, kian ĝis nun ne naskis la homaro.

Kaj tiel li baraktis, frenezis, ludis, kantis, ŝanĝadis la intencojn, ŝanĝadis la citaĵojn, ŝanĝadis la propran vivon kaj la vivon de la mondo en ian sonĝon sensencan, fantazian kaj kune teruran, en laŭtkrian aventuradon, konsistantan el pompaj esprimoj, aĉaj versoj, ĝemoj, larmoj kaj sango, kaj dume la nubo ĉe la okcidento kreskis kaj potenciĝadis de tago al tago. La mezuro tropleniĝis, la arlekena komedio estis videble venanta al la fino.

“Kiam la scio pri Galba kaj pri aliĝo de Hispanujo al la ribelo atingis liajn orelojn, ekkaptis lin kolerego kaj furiozo. Li frakasis pokalojn, renversis tablon dum festeno kaj eldonis ordonojn, kiujn nek Helius, nek Tigellinus mem kuraĝis plenumi. Elmurdi la gallojn, loĝantajn en Romo, poste duafoje ekbruligi la urbon, ellasi ĉiujn bestojn el la bestejoj kaj la metropolon transporti en Aleksandrion — ĉio tio ŝajnis al li faro granda, mirinda kaj facila. Sed la tagoj de lia ĉiopovo jam pasis kaj eĉ la antaŭaj kunkrimuloj komencis lin rigardi kiel frenezulon.

La morto de Vindex kaj malpaco inter la ribelantaj legioj ŝajnis tamen denove klini la teleron de l’ pesilo al lia flanko. Jam novaj festenoj, novaj triumfoj kaj novaj verdiktoj estis antaŭdiritaj en Romo, kiam unu nokton el la tendaro de la pretorianoj venis sur ŝaŭmokovrita ĉevalo sendito, komunikante, ke en la urbo mem la soldatoj ekribelis kaj proklamis Galban cezaro.

La cezaro dormis en la momento de lia alveno, sed vekiĝinte, vane li vokis siajn korpogardistojn, postenantajn nokte ĉe la pordoj de la ĉambroj. En la palaco regis jam malpleno. Nur sklavoj rabis en pli malproksimaj anguloj, kion oni povis ankoraŭ momente rabi. Sed lia vido fortimigis ilin, kaj li vagis sola tra la domo, plenigante ĝin per ekkrioj de teruro kaj malespero.

Fine tamen la liberigitoj: Phaon, Spirus kaj Epaphroditus venis helpi lin. Ili volis, ke li forkuru, dirante, ke li ne devas perdi eĉ momenton, li tamen iluziis ankoraŭ. Kaj se li, vestita per funebra vesto, ekparolus al la senato, ĉu la senato rezistus al liaj larmoj kaj elokventeco? Se li uzus la tutan parolarton, la tutan elokventecon kaj aktoran talenton, ĉu iuj ajn en la mondo kapablus al li rezisti? Ĉu oni ne donus al li almenaŭ la prefektecon de Egipto?

La liberigitoj, alkutimintaj al flatoj, ne kuraĝis ankoraŭ rekte nei, ili avertis lin nur, ke antaŭ ol li povos atingi Forumon, la popolo disŝiros lin en pecojn, kaj minacis, ke se li tuj ne surĉevaliĝos, ankaŭ ili lin forlasos.

Phaon oferis al li rifuĝon en sia domo, staranta ekster la Nomentana pordego. Post momento ili surĉevaliĝis kaj, kovrinte la kapojn per la manteloj, ekgalopis al la ekstremo de la urbo. La nokto estis paliĝanta. Sur la stratoj tamen regis jam movado, anoncanta la eksterordinarecon de la momento. Soldatoj, jen unuope, jen en malgrandaj aretoj, diskuradis tra la urbo. Jam proksime al la tendaro la cezara ĉevalo eksaltis subite flanken je la vido de kadavro. Tiam la mantelo deŝoviĝis de la kapo de la rajdanto kaj soldato, kiu ĝuste en tiu ĉi momento pasis preter li, ekkonis la regnestron, sed, konfuzite per la eksterordinara renkonto, li salutis lin militiste. Trarajdante preter la pretoria tendaro ili ekaŭdis tondrajn ekkriojn je la honoro de Galba. Nero ekkomprenis fine, ke proksimiĝas la horo de morto. Ekkaptis lin timo kaj riproĉoj de la konscienco. Li parolis, ke li vidas antaŭ si mallumon en la formo de nubo, kaj el tiu nubo klinas sin al li vizaĝoj, en kiuj li rekonas la patrinon, la edzinon kaj la fraton. Liaj dentoj klakis pro timo, tamen lia komedianta animo trovis kvazaŭ ian ĉarmon en la teruro de la momento. Esti ĉiopova sinjoro de la mondo kaj perdi ĉion ŝajnis al li plejsupro de tragedio. Kaj fidela al si mem, li ludis en ĝi la ĉefrolon ĝis la fino. Ekregis lin febro de citaĵoj kaj pasia deziro, ke la ĉeestantoj konservu ilin en la memoro por la postaj generacioj. Kelkfoje li diris, ke li volas morti kaj vokis Spiculuson, kiu mortigadis plej lerte el ĉiuj gladiatoroj. Alifoje li deklamis: „Patro, patrin”, edzino vokas min al morto!” 'Trabriloj de espero tamen vekiĝadis en li de tempo al tempo, vantaj kaj infanaj. Li sciis, ke li iras al morto, kaj kune li ĝin ne kredis.

La Nomentanan pordegon ili trovis malfermitan. Rajdante pluen, ili pasis preter Ostriano, kie instruadis kaj baptadis Petro. Je la tagiĝo ili estis en la domo de Phaon.

Tie la liberigitoj ne kaŝis plu antaŭ li, ke estas la tempo morti, do li ordonis fosi por si kavon kaj kuŝiĝis sur la tero, por ke ili povu precize mezuri la tombon. Sed je la vido de la elfosata tero ekregis lin timo. Lia grasa vizaĝo paliĝis kaj sur la frunto aperis, kvazaŭ gutoj da matena roso, gutoj da ŝvito. Li komencis prokrasti. Per voĉo kune tremanta kaj aktora li deklaris, ke la momento ankoraŭ ne alvenis, poste li komencis denove citi. Fine li petis, ke oni lin bruligu. „Kia artisto pereas!” ripetadis li kvazaŭ kun miro.

Dume alvenis sendito de Phaon kun la sciigo, ke la senato eldonis jam verdikton kaj ke la parricida estas punota laŭ la malnova moro.

— Kia estas tiu moro? — demandis Nero per blankiĝinta buŝo.

— Oni premos vian kolon per forkego kaj mortskurĝos vin, poste oni ĵetos la korpon en Tibron — respondis akre Epaphroditus.

Tiam li malfermis la mantelon surbruste.

— Estas do la tempo! — diris li, rigardinte la ĉielon. Kaj li ripetis ankoraŭ fojon:

— Kia artisto pereas!

En la sama momento aŭdiĝis hufbruo de ĉevaloj. Ĝi estis centuriestro, venanta, fronte de soldatoj por kunporti la kapon de Ahenobarbus.

— Rapidu! — ekkriis la liberigitoj.

Nero almetis ponardon al la kolo, sed li pikis sin nur per la timema mano kaj videble estis, ke neniam li kuraĝos enprofundigi la klingon. Tiam neatendite Epaphroditus ekpuŝis lian manon; la ponardo eniĝis ĝis la tenilo, kaj liaj okuloj elorbitiĝis, teruraj, grandegaj, timplenaj.

— Mi alportas al vi vivon! — ekkriis la centuriestro, enirante.

— Tro malfrue — respondis Nero per raŭka voĉo.

Poste li aldonis:

— Jen estas fideleco!

La morto fulmrapide komencis preni en posedon lian kapon. La sango el la dika nuko ŝprucis en nigra torento sur la ĝardenajn florojn. Liaj piedoj komencis bati la teron — kaj li mortis.

Tagon poste la fidela Acte ĉirkaŭvolvis lin per multekostaj teksaĵoj kaj bruligis sur aromplena ŝtiparo.

.. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. .. ..

Tiel pasis Nero, kiel pasas uragano, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto, dum la baziliko de Petro regas ĝis nun de la Vatikana altaĵo la urbon kaj la mondon.

Kaj proksime al la iama Kapena pordego staras malgranda kapeleto kun iom defrotita surskribo: Quo Vadis, Domine?


F I N O.

La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kauzoj la litero „ĥ”

devis esti kelkafoje anstatauita per „h”.

P. E. B.
  1. Via Littoralis.
  2. La lonĝantoj de Italujo estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militservo, pro kio la t.n. cohors Italica, postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj.
  3. En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12.000 homojn.
  4. La plej malalta parto de la malliberejo, kuŝanta tute sub la tero, kun unu sola malfermaĵo en la plafono. Tie mortis pro malsato Jugurtha.
  5. Selisteria aŭ Lectisteria.
  6. Peractum est
  7. Non te peto, piscem peto,
    Quid me fugis, Galle.
  8. Dedalo, kiu laŭ aliaj mitoj sukcesis flugi de Kreto Sicilion, en la romaj amfiteatroj pereadis same kiel Ikaro.
  9. Esprimo, signifanta: „jen la plej granda stultulo”.