Radia telefonado kaj Esperanto (Germana Esperantisto, Januaro 1914)

El Vikifontaro
Radia telefonado kaj Esperanto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Radia telefonado kaj Esperanto
I.

La 21 an de Novembro 1913 finiĝis la diskutoj okaze de la 15a ĉefkunveno de la „Asocio por la tekniko en ŝipkonstruado." Post kiam direktoro Bredow el Berlin estis parolinta pri la radi-telegrafa aparataro kaj ĝia funkciado sur la vapor- ŝipo „Imperator", konteradmiralo Emsmann el Charlottenburg parolis pri senfadena, t. e radia, telefonio. Li diris proksimume jenon: A1 la pioniroj de la radia telegrafio la homaro certe suldas profundan dankon. La aranĝoj sur „Imperator" estas certe bonegaj. Spite de ĉio la vivotagoj de ĉi tiu sistemo sendube baldaŭ finiĝos; ĉar kiel maristo kaj kiel pasaĝero de la „Imperator" oni rajtas postuli, ke oni ne nur povu radie interrilati de sur la ŝipo al la kontinento, sed ke oni ankaŭ povu telefone paroli de sur la ŝipo kun Berlin, oficejo Centro, No. laŭvola. Post kiam oni sukcesis starigiraditelegrafan rilaton inter Nauen kaj Wien, eĉ inter Irlando kaj Kanadujo, oni demandis sin: Ĉar la elektra radiado ebligas telegrafadon trans la oceanon, kial ĝi ne ankaŭ ebligu raditelefonan interrilaton? Kvankam en la komenco multaj viroj tre pridubis finan sukceson, ni tamen tre baldaŭ povis montri eksperimenton al la princo Henriko, frato de la germana imperiestro. La eksperimento konsistis en raditelefona interparolo ĝis trans distanco de 800 kilometroj.

Jam post du tagoj la germana imperiestro mem aŭskultis paroladon de profesoro Goldschmidt, elpensinto de la uzata maŝino. La sekvo estis la fondo de asocio, kies tasko fariĝis la prosperigo de la radia telefonado. Oni konstruis unu stacion en Neustadt (provinco Hannover) kaj alian stacion en la ŝtato „New-Jersey" sur loko 150 kilometrojn suda de New-York. Tre baldaŭ ni havis radie telegrafan interrilaton inter la du stacioj, t. e. : trans distancon de 6500 kilometroj. La 27an de Oktobro 1913, inter la dua kaj tria horo posttagmeze, ni unuafoje sukcesis transsendi raditelefonan komunikon al Ameriko. Post ĉi tiu multe aplaŭdita parolado, direktoro Bredow rimarkigis jenon: la radia telefonio certe ne forpuŝos baldaŭ la radian telegrafion. Radia telefonado estos ebla sendube interne de Germanujo, kie la germana lingvo estas uzata, sed ĝi fariĝos ne ebla por lipoj, kiuj veturas ekzemple el germana haveno tra la kanalo preter Francujo al Portugalujo kaj poste eble al Hinujo kaj Japanlando. La lingvaj malfacilaĵoj estos tiel grandaj, ke la telefonio radia sin montros netaŭga. Oni konsideru ankaŭ la diversajn dialektojn, kiuj ankoraŭ plimalfaciligas la interkomprenon. Sekve de tio estas ne ebie, ke la radia telefonado ludos gravan rolon en ]a internacia rilataro por epoko jam prijuĝebla. La kondiĉoj en la radia telefonio ankaŭ estas tute aliaj kompare al tiuj en la fadena telefonio. En la fadena telefonio oni povas samtempe paroli kaj aŭdi, sed en la radia telefonio oni povas aŭ paroli aŭ aŭdi. Estos tre malfacile, fari veran interparolon. Tehnike la radia telefonado estas ebla, sed ĝi estas nepraktika por la internacia ŝiptrafiko.

La subskribinto, plenumante sian ŝtatekzamenon, havis la taskon, fari paroladon pri la demando: Cu la radia telegrafado forpuŝos fadenan telegrafadon? Interkonsente kun la severa ekzamenantaro li neis Ia demandon kaj montris per ekzemploj, ke la radia telegrafado estos ĝoje salutata kompletigilo por la ĝisnuna telegrafado. El la supre cititaj paroladoj sin trudas simila demando: Ĉu la radia telefonado kapablos forpuŝi la radian telegrafadon? Strekante la vorton radia ni esploru iomete, ĉu ĝenerale la telefonado iam forpuŝos la telegrafadon. Starigi la demandon jam signifas ĝin respondi. Neniu praktikulo asertos, ke la telefonado iam plene anstataŭos la telegrafadon. Sufiĉos citi nur unu kaŭzon: Por ke mi povu telefone interrilati kun mia amiko en malproksima loko estas necese, ke ni ambaŭ havu je nia dispono telefonilojn. Kompreneble ni ambaŭ ja povas antaŭe interkonsenti, je fiksita horo viziti ejojn, kie telefoniloj ekzistas. Sed tia interkonsento nature ne povas okazi, kiam la interkomunikiĝo sub te fanĝas necesa. Tiukaze mi telegrafos. Ju pli multe la uzado de la telefono disvastiĝas, des pli multe, kompreneble, la uzado de Ia telegramoj ranĝos malpli ofta. Sed ĉiam ekzistos okazoj, en kiuj nur la telegrafo estos praktika. Ekzemple mi deziras rapide informi mian amikon en Paris, ke post unu horo mi ekvojaĝos, por viziti lin. Samtempe mi deziras sciigi lin pri afero, kiu estas negoca sekreto de ni ambaŭ. Telefona parolo al Paris estus ebla, ĝi fariĝas nepraktika kaj netaŭga, ĉar mi ne havas tempon, atendi kaj ne volas komisii alian per- sonon, komuniki mian negocan sekreton. Atendi mi ja devus, ĉar la necesaj fadenoj devas esti disponigataj por nia interparolo. Sekve restas, kiel sola rimedo, la telegramo.

Ni revenu al la radia telegrafado kaj radia telefonado. La radia telegrafado nuntempe estas uzata prefere en cirkonstancoj, kiuj malebligas fadenan telegrafadon, ekzemple oni radie telegrafas el surtera stacio al surmara stacio, kiu troviĝas sur veturanta ŝipo aŭ el veturanta ŝipo al alia veturanta ŝipo kaj simile. Gravan rolon la radia telegrafado ankaŭ ludas por la interrilatoj de surborda stacio kaj lumtura stacio, inter kiuj la flueganta ondaro malebligas la elmeton de kablo. En ĉiuj cititaj kazoj la radia telegrafado prezentas kompletigon ai la fadena telegrafado. La demando nun estas jena: Cu inter Ia cititaj kazoj ekzistas tiaj, en kiuj telefonado — se ĝi estas ebla — estas preferinda ol la telegrafado? La respondo estas facile trovebla. Imagu ekzemple, ke sur iu veturanta ŝipo troviĝas komercisto, kiu ĵus eksciis de alia pasaĝero ion tre gravan por sia negoco. Li deziras informi sian anstataŭanton en sia ĥejm- urbo kaj tuj ricevi respondon, ĉu intencata aranĝo estas ebla laŭ la hejmaj cirkonstancoj. Per radia telefonado la afero estas aranĝebla, telegrafado ja ne ebligas tujan respondon. Jen kazo, en kiu la telefonado kompletigas ta telegrafadpfl kaj nature nur povas esti radia. Car ĝi estas tehnike; ebla, nenio malhelpas, ke ĝi estas uzata. bŭ fakto, ke en radia telefonado oni povas aŭ paroli aŭ aŭdi, ne estas malhelpo. En la unua epoko de la telefonado oni ja ankaŭ posedis kaj uzis aparaton, per kiu oni aŭdis kaj parolis; la telefonanto devis meti la aparaton jen sur la orelon jen antaŭ la buŝon; tamen oni bone plenumis telefonan interparolon. Cetere la tehniko sendube baldaŭ trovos rimedojn, por ebligi ankaŭ en radia telefonado la samtempajn paroladon kaj aŭdadon. Ekzemple la parolanto sendu per sia aparato elektrajn ondojn de fiksita longo, kiuj funkciigas la aŭdilon de lia korespondanto; la ondoj, kiujn forsendas la korespondanto, havu i alian longon kaj funkciigu la aŭdilon de la unue parolinto. Jen la apliko de principo jam hodiaŭ uzata: ondoj de diversaj longoj ne detruas unu la alian. Sekve de tio ja estas eble, ke nuntempe korespondas ne nur du stacioj samtempe. La lingva malfacilaĵo por radia telefonado ne ekzistas en pli alta grado ol nun por internaciaj 1 rilatoj. Cetere ankaŭ por telefonaj rilatoj inter la samlingvanoj lingvaj malfacilaĵoj nuntempe ekzistas kaj estas pli - malpli bone venkataj. Kun la subskribinto ofte interparolas telefone samideano, kiu naskiĝis en regiono, kie oni parolas specialan germanan dialekton. Je mia granda bedaŭro mi konfesas, ke preskaŭ la duono de la vortoj de mia amiko restas nekomprenata de mi. E1 la alia duono mi divenas Ia enhavon. Kaj ni ambaŭ uzas la germanan lingvon! Sekve, se oni konsiderus la telefonadon malebla pro la dialektoj, eĉ interne de Germanujo la telefono havus tre limigitan f laborkampon. Oni ne forgesu, ke ĉiu telefonanto ja nur telefonos al persono, kies lingvon li komprenas kaj scias uzi: Pro la diverseco de la lingvoj kompreneble naskiĝas malfacilaĵoj, sed ili i ja estas venkeblaj eĉ jam venkitaj. Se oni volas aserti la neuzeblecon de radia telefonado pro la lingva diverseeo, oni samrajte povas pereigi la tutan aerveturadon pro tio, ke oni ne povas kie ajn surteriĝi. Same kiel oni ebligas surteriĝon per laŭcela preparo de kampo, same oni ankaŭ ebligos la radian universalan telefonadon per laŭcela preparo de la uzota lingvo. Por ĉiu universala aŭ internacia afero oni preparu — se alia rimedo ne estas havebla — universalan aŭ internacian lingvon, kiu ne estas submetita al dialektoj. Kompreneble ĉi tiu lingvo taŭgu por i la telefona interparolo. Nu — ĉu ekzistas tia ! lingvo, kiu bone taŭgas? Kiu jam estas sufiĉe ! elprovita ankaŭ en telefonaj interrilatoj? La ; internacia, universale uzebla lingvo, jam multfoje telefone elprovita estas — Esperanto! Kial ĝuste- Esperanto pro siaj sonoj eĉ pli bone taŭgas por telefona interparolo ol multaj naciaj lingvoj, estos traktata en sekvonta artikolo.

Arnold Behrendt
————————