Rakontoj pri Feinoj/Cindrulino aŭ la vitra Pantofleto

El Vikifontaro
Iri al: navigado, serĉi
La Majstro Kato aŭ la Kato piedvestita per botoj Indekso : Rakontoj pri Feinoj
de Charles Perrault
Tradukita de Sarpy
Cindrulino aŭ la vitra Pantofleto
Riketo kun la Tufo

Estis foje nobelo, kiu post la morto de sia unua edzino, edziĝis kun virino la plej malhumila kaj la plej fiera kiun oni povis vidi. Ŝi havis du filinojn perfekte similajn al ŝi; la edzo, de sia flanko, havis filinon ĉarman kaj nekompareble bonan. Ŝi heredis tiujn belajn ecojn de sia patrino, kiu estis la plej bonfara en la mondo.

Tuj kiam la edziĝofestoj estis faritaj, la duonpatrino ekmontris malbonan humoron; la bonaj ecoj de la juna knabino faris ŝiajn filinojn ankoraŭ plu malamindaj. Ŝi mastrumis kaj sin okupis per la plej humilaj laboroj dome; ŝi purigis la telerojn kaj ŝtuparojn, ŝi balais la ĉambrojn de la sinjorino kaj fraŭlinoj; ŝi kuŝis supre de l’domo, en subtegmento, sur pajla malbona matraco, dum ŝiaj fratinoj kuŝis en ĉambroj pargetaj, kie estis belaj litoj kaj grandaj speguloj. La malfeliĉa knabino pacience suferis kaj ne kuraĝis plendi al sia patro, pro timo de liaj riproĉoj, ĉar lia edzino tute guvernis lin. Kiam ŝi estis farinta laboron, ŝi metis sin en angulon de l'kameno, kaj sidiĝis en la cindro: pro tio, oni ordinare ŝin nomis: Cindrulino.

Tamen Cindrulino, malgraŭ siaj malbelaj vestoj, estis multe pli bela al ŝiaj duonfratinoj kvankam tre riĉe vestitaj.

Okazis ke la reĝido donis balon, li petis la altrangajn personojn ĉeesti ĉe tiu balo. La du fratinoj estis invititaj. Tio tre okupis ilin pro la elekto de la vestoj aŭ ornamaĵoj kiuj plibeligus ilin. Tio estis nova laboro por Cindrulino; ŝi gladis tolaĵon, amelumis manumojn; oni parolis hejme nur pri maniero sin vesti: „Mi metos mian robon el ruĝa veluro, kaj mian punton el Anglujo, diris la unuanaskita. - Mi prenas mian ordinaran jupon, sed plie mian mantelon broditan per oraj floroj kaj mian ĉirkaŭkolon faritan el diamantoj, diris la dua. Oni sendis venigi la plej bonan frizistinon, oni aĉetis muŝojn preparitajn de la plej lerta faristino. Ili petis Cindrulinon, ke ŝi donu sian konsilon, ĉar ŝi havis bonegan guston. Cindrulino konsilis al ili kiel eble plej bone, ŝi eĉ kombis ilin. Dum ŝi kombis, ili diris al ŝi: „Ĉu vi ne estus feliĉa, Cindrulino, iri al la balo? - Ve? fraŭlinoj, vi simple volas moki min, tio ne estas por mi. - Vi estas prava, oni bone ridus se oni vidus Cindrulinon iri al la balo!“ Malgraŭ iliaj malbonaj paroloj, ŝi kombis ilin perfekte. Dum preskaŭ du tagoj, ili ne manĝis, tiom ili ĝojis. Oni rompis almenaŭ dekduon da laĉoj premante ilian talion, kaj ĉiam ili estis antaŭ la spegulo.

Fine la dezirita tago venis, oni foriris. La malgaja Cindrulino ilin sekvis per la okuloj, kiel eble plej longe, kiam ŝi plu ne vidis ilin, ŝi ekploris. Ŝia baptopatrino kiu ŝin vidis ploreganta,demandis: „Kial vi ploras? - Mi tre volus... mi tre volus...“ Tiel forte, ŝi ploris, ke ŝi ne povis paroli. Ŝia baptopatrino estis feino, ŝi diris: „Ĉu vi volus iri al la balo? - Ho, jes, diris Cindrulino ekĝemante. - Nu! se vi estos bona knabino, mi faros, ke vi iros tien. Iru en la ĝardenon, kaj alportu al mi kukurbon.“ Cindrulino tuj serĉis la plej dikan kiun ŝi povis trovi, alportis ĝin al sia baptopatrino, ne povante diveni kiel tiu kukurbo povos igi ŝin iri al la balo. La baptopatrino malplenigis ĝin, lasante nur la ŝelon, ŝi tuŝis la kukurbon per sia vergeto kaj ĝi tuj fariĝis bela orita kaleŝo.

Poste ili trovis en muskaptilo, ses musojn tute vivajn. Dum Cindrulino levis la pordeton de l’muskaptilo, la baptopatrino frapante ilin per sia vergeto aliformigis la musojn en belajn belgrizajn ĉevalojn. Por fari veturigiston, Cindrulino serĉis la ratkaptilon kie troviĝis tri rategoj. La feino elektis unu pro ĝia granda barbo kaj tuŝinte ĝin, aperigis veturigiston, kiu havis la plej belajn lipharojn, kiujn oni iam vidis. Poste, ŝi diris al Cindrulino: „Iru en la ĝardenon, vi trovos ses lacertojn post la verŝilo, alportu ilin al mi.“ La feino ŝanĝis ilin en ses lakeojn kiuj rapide supreniris posten de la kaleŝo. Ili portis ornamitajn vestojn kaj staris kiel se ili farus tion dum sia tuta vivo. Tiam la feino diris: „Nu, jen estas per kio iri al la balo. Ĉu vi estas kontenta? - Jes, sed mi ne povas iri tien, tiel malbone vestita.“ La baptopatrino ŝin tuŝis per la vergeto, kaj samtempe ŝiaj malbelaj vestoj fariĝis ŝtofo ora kaj arĝenta, tute ornamita per brilantaj ŝtonetoj. La feino donis ankoraŭ al Cindrulino paron da pantofloj el vitro, la plej belajn en la mondo.

Kiam ŝi estis tiel bele vestita, ŝi supreniris en la kaleŝon; sed la baptopatrino rekomendis al ŝi, iri returnen antaŭ noktomezo, anoncante al ŝi, ke, se ŝi restos en la balo momenton plie, la kaleŝo refariĝos kukurbo, la ĉevaloj refariĝos musoj, la lakeoj denove fariĝos lacertoj, kaj la belaj vestoj reprenos sian unuan formon. Ŝi promesis kaj foriris tre ĝoja.

Oni diris al la reĝido ke granda princino nekonata venis; li kuris ŝin akcepti, li donis la manon al ŝi kiam ŝi malsupreniris el la kaleŝo kaj ŝin akompanis en la salonon, kie estis la gereĝoj.

Tiam fariĝis granda silento; la dancoj haltis, la violonoj plu ne ludis, atente oni rigardis la grandan belecon de tiu nekonata. Oni aŭdis kvazaŭ konfuzan bruon: „Ho! kiel ŝi estas bela!“ Eĉ la maljuna reĝo ŝin admiris kaj mallaŭte diris al la reĝino: „Estas longatempe, ke mi ne vidis tiel belan kaj amindan personon!“ Ĉiuj sinjorinoj ĉirkaŭrigardis ŝian ĉapelon kaj ŝian kostumon por farigi al si similajn vestojn, se ili povos trovi ŝtofojn sufiĉe belajn, kaj laboristojn sufiĉe lertajn.

La reĝido ŝin sidigis en honoran lokon, kaj invitis ŝin por danci. Ŝi dancis belmove, kaj tiom pli oni admiris ŝin. Oni alservis belan manĝeton, la princo nenion manĝis, ĉar li estis tro okupata rigardi ŝin. Ŝi sidiĝis apud siaj fratinoj, ŝi faris al ili multe da ĝentilaĵoj, ŝi donis al ili jen la oranĝojn, jen la citronojn kiujn la princo prezentis al ŝi. La du fratinoj miris, ĉar ili ne rekonis ŝin. Dum ili parolis kune, Cindrulino aŭdis soni la tri kvaronojn de la dekdua horo, tuj ŝi faris riverencon antaŭ la gereĝoj, kaj foriris plej rapide kiel eble.

Kiam ŝi alvenis domen, ŝi dankis sian baptopatrinon kaj diris al ŝi, ke ŝi dezirus multe iri al la balo la sekvantan tagon, ĉar la reĝido tre invitis ŝin. Ŝi rakontis ĉion, kio estis farita en la balo. Fine la du fratinoj revenis kaj frapis la pordon. Cindrulino malfermis tuj: „Kiel vi revenas malfrue“, ŝi diris oscedante kaj frotante siajn okulojn, kvazaŭ se ŝi ĵus vekiĝis. Tamen ŝi tute ne bezonis dormi. „Se vi estus veninta al la balo, diris unu el ŝiaj fratinoj, vi vidus la plej belan princinon kiun oni povas vidi; ŝi faris al ni multe da ĝentilaĵoj; ŝi donis al ni oranĝojn kaj citronojn.“ Cindrulino ĝojis kaj demandis la nomon de tiu princino, sed ili respondis: „Neniu ŝin konas, sed mi pensas, ke la reĝido revas pri ŝi kaj donus ĉion en la mondo por scii kiu ŝi estas.“ Cindrulino ridetis kaj diris: „Ĉu ŝi estas do tre bela? mia Dio! Kiel vi estas feliĉaj! Ĉu mi ne povos vidi ŝin? Fraŭlino Ĵavoto, pruntu al mi vian flavan veston kiun vi metas ĉiutage? - Vere, diris fraŭlino Ĵavoto, mi opinias, ke mi estus freneza, se mi pruntus mian veston al tia malbela cindrulino.“

La sekvantan tagon, la du fratinoj iris denove al la balo, kaj Cindrulino ankaŭ, sed pli bone vestita ol la unuan fojon. La reĝido ĉiam restis apud ŝi kaj diris al ŝi multajn agrablaĵojn. La juna fraŭlino ne enuis kaj forgesis la malpermeson faritan de sia baptopatrino, tiamaniere, ke la unua bato de noktomezo sonis, kiam ŝi pensis, ke estas apenaŭ la dekunua horo. Rapide ŝi leviĝis kaj forkuris tiel malpeze kiel cervino.

La princo ŝin sekvis, sed ne povis atingi ŝin. Dum ŝi kuris, unu el ŝiaj vitraj pantofloj falis teren; la princo ĝin relevis kaj ĝin kaŝis. Cindrulino reirante domen spiregis, sed ŝi estis sen kaleŝo, sen lakeoj, kaj vestita per siaj malbelaj vestoj; nenio restis al ŝi de ŝia granda eleganteco, krom unu el ŝiaj pantofletoj simila al tiu, kiun ŝi lasis fali teren.

Oni demandis al la gvardianojn ĉe la pordo de l’palaco, ĉu ili vidis eliri princinon; ili vidis nenian princinon sed junan malriĉan knabinon, kiun ŝajnis pli vere vilaĝanino sed ne fraŭlino.

Kiam revenis la du fratinoj, Cindrulino denove demandis ilin ĉu la bela sinjorino venis al la balo? - „Jes, ili diris, ŝi forkuris tiel rapide, ke ŝi lasis fali teren unu el siaj vitraj pantofloj, la plej beleta en la mondo. La reĝido ĝin relevis kaj konservis; sendube, mi pensas, li tre amas la belan personon al kiu apartenas tiu pantoflo.“ Ili parolis ĝuste, ĉar kelkajn tagojn poste, la reĝido publikigis per sonado de ĉaskorno, ke li edziĝos kun tiu, kies piedo eniros en la pantofleton.

Oni komencis provi ĝin sur la princinoj, poste sur la dukinoj, kaj sur la tuta kortego, sed vane. Oni ĝin portis al la du fratinoj, kiuj faris ĉion eblan por enirigi sian piedon en la pantoflon, sed ili ne sukcesis.

Cindrulino, rigardante ilin, rekonis sian pantoflon, kaj diris ridante: „Lasu ankaŭ mi ĝin provi!“ Ŝiaj fratinoj ekridis kaj ŝin mokis. Tamen, la nobelo kiu provigis la pantoflon, atente rigardis Cindrulinon, li trovis ŝin tre bela, kaj diris, ke tio estas prava. Li sidigis Cindrulinon, kaj proksimigante la pantoflon al ŝia piedeto, li vidis tuj, ke senpene ĝi eniros kiel ganto.

La du fratinoj miris kaj ilia miro pliiĝis ankoraŭ, kiam Cindrulino eltiris el sia poŝo la duan pantofleton per kiu ŝi piedvestis la alian piedon. Tiam alvenis la feino, kiu frapis per sia vergeto la vestojn de Cindrulino. Subite ili fariĝis pli belaj ol la vestoj de antaŭe. La du fratinoj rekonis en ŝi la belan personon kiun ili vidis en la balo. Ili sin ĵetis al ŝiaj piedoj, petante pardonon de ŝi, pri ĉiuj malbonaĵoj kiujn ili altrudis al ŝi. Cindrulino relevis kaj kisis ilin, dirante ke ŝi pardonas ilin bonkore. Oni kondukis ŝin al la princo, kiu trovis ŝin ankoraŭ pli bela. Kelkajn tagojn poste, li edziĝis kun ŝi.

Cindrulino, tiel bona kiel bela, loĝigis siajn fratinojn en la palaco, kaj edzinigis ilin, la saman tagon, kun du sinjoroj de la kortego.