Rakontoj pri Feinoj/Felo de Azeno

El Vikifontaro

Estis iam reĝo tiel granda, tiel amata de siaj popoloj, tiel respektata de ĉiuj siaj najbaroj kaj liganoj, ke oni povis diri ke li estas la plej feliĉa el la monarĥoj. Lia feliĉo ankoraŭ firmiĝis per tio ke li elektis al si princinon tiel belan kiel virtan; tiuj feliĉaj geedzoj vivis en perfekta harmonio. El ilia edzeco naskiĝis filino dotita de tiom da ĉarmoj kaj de amindeco, ke ili ne deziris plu havi grandnombran familion.

La riĉeco, la gusto, la sufiĉego regis en ilia palaco; la ministroj estis saĝaj kaj lertuloj, la korteganoj virtaj kaj sindonaj, la servistoj estis fidelaj kaj laboremaj, la ĉevalejoj vastaj kaj plenaj je la plej belaj ĉevaloj de la mondo, kovritaj per riĉaj jungaĵoj. Sed, tio kio mirigis la fremdulojn kiuj venis admiri ilin, tio estis ke, en la plej videbla loko, unu majstro azeno montris siajn longajn kaj grandajn orelojn. Ne fantazie, sed prave, la reĝo donis al ĝi apartan lokon.

La kvalitoj de tiu ĉi neordinara besto meritis tiun favoron, ĝia naturo estis eksterordinara, ĉar ĝia kuŝejo estis kovrita ĉiumatene, ne per malpuraĵo, sed per sufiĉego da belaj oraj moneroj, kiujn oni kolektis post ĝia vekiĝo.

Tamen, ĉar la sorto dissemas egale siajn bonajn kaj malbonajn ŝancojn sur la regatojn kiel sur la reĝojn, ĉiam venas ke al bonoj almiksiĝas kelka malfeliĉo: la ĉielo volis ke la reĝino subite malsaniĝu. Nek la scienco, nek la lerteco de la kuracistoj povis trovi ian rimedon. Ĉagrenego fariĝis ĝenerala. La reĝo sentema kaj amema (malgraŭ la fama proverbo laŭ kiu edzeco estas la tombo de l’amo) malĝojegis malmodere. Li faris fervorajn religiajn promesojn al ĉiuj preĝejoj de sia reĝolando, li oferis sian vivon anstataŭ la vivo de sia kara edzino, li alvokis vane la diojn kaj la feinojn. La reĝino sentis proksimiĝi sian lastan horon, ŝi diris al la princo, sia edzo, kiu ploregis:

„Permesu, ke antaŭ ol morti, mi postulu ion de vi: se vi deziros reedziĝi...“ ĉe tiuj vortoj la reĝo faris kompatindajn kriegojn, li premis la manojn de sia edzino, banis ilin per larmoj, certigante ŝin, ke estas neutile paroli al li pri dua edziĝo:

„Ne, ne, li diris, diru pli bone, ke mi sekvu vin. - La regno, diris la reĝino, kun persisteco kiu pligrandigis la bedaŭron de l'princo, la regno rajte postulos posteulojn, kaj ĉar mi donis al vi nur unu filinon, ĝi devos rapidigi vin, ke vi donu al viaj popoloj, filojn similajn al vi, do, mi vin petegas, pro la amo kiun vi havas por mi, ke vi cedu al la intencoj de viaj popoloj nur tiam kiam vi trovos princinon pli belan ol mi; pri tio, mi volas vian ĵuron, kaj kontenta, mi mortos.“

Oni pensas ke la reĝino kiu tre alte ŝatis sin mem, postulis tiun ĵuron opiniante ke nenia virino povos egali ŝin per beleco, sekve la reĝo neniam reedziĝos. Fine, ŝi mortis, la reĝo ploris tage kaj nokte, lia malespero bruegis, li sin okupis nur je sia vidveco.

La grandaj doloroj ne longe daŭras; aliparte la eminentuloj de la regno kuniĝis kaj petis la reĝon ke li reedziĝu. Tiu propono ŝajnis al li nehumana kaj li disverŝis novajn larmojn, li citis la ĵuron faritan al la reĝino, certigante siajn konsilantojn pri la neebleco trovi princinon pli belan ol lia mortinta edzino. Sed la konsilantaro trovis ke tiu promeso estas bagatelo, ĝi diris ke la beleco estas neutila; sufiĉe estas ke la reĝino estu virta kaj fruktoporta. La konsilantoj diris ankoraŭ ke la regno petas princidojn por ĝia ripozo kaj trankvileco, ke la juna princino havanta jam ĉiujn bonajn ecojn por fariĝi granda reĝino, povus edziniĝi baldaŭ; tiam se ŝi elektus fremdulon, li forkondukus kun si la princinon, aŭ se li regus kun ŝi, la infanoj naskitaj de ilia edzeco, ne estus el la sama sango, tiam la najbaraj popoloj povus komenci militon kiu ruinigos la reĝolandon.

La reĝo estis tuŝita de la evidenta praveco de iliaj rezonadoj, li promesis kontentigi siajn fidelajn regatojn.

Efektive, li serĉis inter la princinoj edzinigeblaj, tian kiu taŭgus por li. Ĉiutage, oni alportis al li ĉarmajn portretojn, sed, ho ve! nenia havis en liaj okuloj, la belmovojn de lia mortinta edzino; tial li sin ne decidis. -

Bedaŭrinde, fariĝis ke li trovis la princidinon, sian filinon, ankoraŭ pli bela, pli ĉarma ol la reĝino, pli sprita kaj pli agrabla. La freŝeco de ŝia rozokolora vizaĝo flamigis la reĝon tiel forte, ke li ne povis kaŝi sian amon al la princino. Li diris al ŝi, ke li decidis edziĝi kun ŝi, ĉar ŝi estis la sola persono kiu povos malligi lin de lia ĵuro.

La juna princino estis virta kaj svenis preskaŭ aŭdante tiun abomenan proponon. Ŝi sin ĵetis al la piedoj de l’reĝo sia patro kaj lin petegis ke li ne trudu al ŝi tian krimon.

La reĝo metis al si tiun strangan projekton en la kapon, li konsiliĝis kun maljuna Druido por neniigi la timojn de konscienco de la princino. Tiu Druido pli ambicia ol religia, preferis la honoron esti konfidato de l'princo al la devo esti defendanto de la virta ĉasteco. Tiu lertulo penetris en la spiriton de l’reĝo, kaj lin kvietigis pri la krimo kiun li tuj faros, li konvinkis la reĝon ke li faros pian agon edziĝante kun sia filino kaj ne gravan kulpon. La reĝo estis flatita de la paroloj de tiu krimulo, li kisis lin, kaj revenis en la palacon, pli obstina ol iam pri sia projekto, kaj sendis al la princino ordonon prepari sin.

La juna princino sentis vivan doloron, kaj decidis konfidi sian malĝojon al sia baptopatrino, la feino de l’Siringoj. Tial ŝi foriris la saman nokton en beleta veturileto, jungita per ŝafego kiu konis ĉiujn vojojn. Ŝi alvenis tien feliĉe. La feino amis la princinon kaj diris al ŝi: - „Mi bone scias tion, kio alkondukas vin al mi, timu neniel, se vi fidele obeos miajn konsilojn, nenio povas malutili al vi, ĉar, mia kara infano, tio estus granda kulpo edziniĝi kun via patro, sed ne kontraŭdirante al li, vi povos eviti tion. Diru al li, ke, por plenumi lian deziron, estas necese ke li donu al vi robon koloritan kiel la vetero; kia ajn estas lia amo kaj potenco, li ne povos kontenti vian volon.“

La juna princino tre dankis sian baptopatrinon kaj reiris la palacon.

La morgaŭan tagon matene, ŝi diris al la reĝo, ke ŝi volus robon koloritan kiel la vetero antaŭ ol fari al li ian konfidon. La reĝo ravita de l’espero kiun ŝi donis, kunvokis la plej kapablajn laboristojn kaj ordonis al ili, ke ili faru tian robon, kondiĉe ke, se ili ne sukcesos, ili estos pendigitaj ĉiuj. La duan tagon ili alportis la deziratan robon, oni sternis ĝin. Pli bela ĝi estis ol la ĉielo ĉirkaŭita de oraj nuboj. La princino malĝojiĝis, ĉar la reĝo petis ŝin rapidi sian respondon. La princino kuris denove al sia baptopatrino kiu ekmiregis: „Petu, ŝi diris, robon koloritan kiel la luno.“ La reĝo kiu volis nenion rifuzi al ŝi, sendis serĉi la plej famajn laboristojn kaj ordonis al ili, plej rapide kiel eble pretigi robon lunkoloran.

Post dudek-kvar horoj, ili alportis la belegan robon. La princino estis ravita de tiu robo, multe pli ol de la bonzorgoj de l’reĝo, ŝi plimalĝojiĝis ankoraŭ, ŝi ploregis kun sia nutristino kaj siaj servistinoj.

La feino de l’Siringoj sciis tion kaj venis al la helpo de la princino malĝojigita. Ŝi diris: „Petu tiun fojon, robon koloritan kiel la suno. Al la reĝo ĝi tedos, ĉar, neniam, oni povos fari tian robon, kaj en ĉia okazo ni gajnos tempon por pripensi.“

La princino petis la robon kaj la amanta reĝo donis, sen bedaŭro, ĉiujn la diamantojn kaj rubenojn de sia krono por ornami tiun belegan ellaboraĵon. Li ordonis ke la laboristoj nenion ŝparu, por fari tiun robon simila al la suno. Tial kiam ĝi estis sternita sur la kanapo, ĉiuj kiuj vidis ĝin, fermis la okulojn, ili estis blindigitaj de ĝia brila lumo. (De tiu tempo datumas la bluaj okulvitroj kaj la nigraj vitroj). La princino surpriziĝis ĉe tiu vido: neniam oni vidis ion tiel belan kaj tiel arte laboritan. Ŝi konfuziĝis kaj eliris en sian ĉambron, kie la feino ŝin atendis, tiu ĉi ruĝigis de kolero:

„Ho, mia filino, ŝi diris al la princino, aŭ mi tre eraras aŭ mi estas konvinkita ke ni tuj suferigos teruran provon al la malinda amo de via patro; li obstinas pri tiu edziĝo, sed mi pensas ke vi surprizigos lin, petante la felon de tiu ŝatinda azeno, kiun li amas pasie, kaj kiu liveras larĝe al li, liajn elspezojn.“

La princino kredis ke vere estas trovita rimedo por eviti tiun malaman edzecon, ŝi pensis ke neniam ŝia patro povos oferi sian azenon.

Ŝi esprimis sian deziron pri la felo de tiu ŝatita besto. La reĝo tre miregis pri tiu fantazio, tamen, li ne ŝanceliĝis kontentigi ŝin. La malfeliĉa azeno estis oferita kaj ĝia felo, amindume alportita al la princino. Ŝi plu ne vidis rimedon por malhelpi sian malfeliĉon, ŝi malesperis; tiam alkuris ŝia baptopatrino: „Kion vi faras? mia filino, ŝi diris, vidante la princinon kiu ŝiris siajn harojn kaj kontuzis siajn belajn vangojn. Jen estas la plej feliĉa momento el via vivo. Kovru vin per tiu felo, eliru el tiu ĉi palaco, kaj iru tiel longe kiel la tero povos porti vin: kiam oni suferas por la virto, la dioj vin rekompencas. Iru, mi zorgos ke via tualeto sekvu vin ĉien; kie ajn vi haltos, via kesto kiu enhavas viajn vestojn kaj viajn juvelojn, sekvos viajn paŝojn sube tere. Jen mia vergo; ekfrapu la teron kiam vi bezonos ion el tiu kesto, kaj la kesto aperos antaŭ viaj okuloj; sed rapidu, foriru ne malfruante.“ La princino kisis milfoje sian baptopatrinon, petis ŝin ne forgesi ŝin, sin vestis per tiu malbela felo kaj eliris el la palaco, rekonita de neniu.

La foresto de la princino kaŭzis grandan bruon. La reĝo malesperis, li estis pretiginta belegan feston, li fariĝis nekonsolebla. Li dissendis pli ol cent ĝendarmojn kaj pli ol mil mosketistojn por persekuti lian filinon, sed la feino, kiu ŝin protektis, faris ŝin nevidebla al la plej lertaj serĉadoj. Fine la reĝo konsoliĝis pri tio.

Dume la princino vojiris, ŝi iris malproksimen, tre malproksimen, ankoraŭ pli malproksimen; ĉie ŝi petis oficon, oni donis al ŝi almoze manĝaĵojn, sed oni trovis ŝin tiel malpura ke neniu volis ŝin. Fine, ŝi eniris belan urbon kie troviĝis farmodomo ĉe la enira pordego. La farma mastrino bezonis knabinon por lavi la viŝilojn, purigi la meleagrojn kaj la trogon de l’porkoj. Tiu virino vidante tiun vojaĝantinon tiel malpura, proponis al ŝi eniri en ŝian farmodomon por ke ŝi faru tiun laboron. La princino tutkore akceptis, tiom la longa marŝado lacigis ŝin.

Oni metis ŝin en malproksiman angulon en la kuirejo, kaj de la unuaj tagoj, ŝi estis la celo de la ŝercoj de la servistaro, ŝia felo de azeno faris ŝin malbelegan kaj malbonodoran. Fine oni kutimis al ŝi. Ŝi penis plenumi siajn devojn, tiel bone, ke la farma mastrino ekprotektis ŝin. Ŝi kondukis la ŝafojn, ŝi paŝtis la meleagrojn en paŝtejo tiel inteligente ke ĉio fruktodonis inter ŝiaj belaj manoj kiuj ŝajnis esti farintaj tion, la tutan sian vivon. Jam, ŝi sidiĝis apud klara fonto, kie ŝi ploris ofte, bedaŭranta sian malĝojan staton, ŝi speguliĝis en la pura akvo, sed la malbela felo de azeno kiu ŝin kovris, teruris ŝin. Ŝi hontis pri tiu vestaĵo, kaj lavis sian vizaĝon kaj siajn manojn, kiuj fariĝis pli blankaj ol elefantosto: ŝia vizaĝo rozokolora reprenis sian naturan freŝecon. La ĝojo trovi sin tiel bela, donis al ŝi la deziron bani sin, tamen, estis necese remeti sur sin la malindan felon por reiri al la farmo-domo.

La morgaŭa tago estis festotago; ŝi havis tempon eltiri el sia kesto kaj ordigi sian tualeton; ŝi pudris siajn belajn harojn kaj sin vestis per sia bela robo veterkolora. Ŝia ĉambro estis tiel malgranda ke la vosto de tiu robo ne povis tie trovi spacon. La juna princino speguliĝis kaj admiris sin mem; fine ŝi decidis, por ne enui sin, ke ŝi metos laŭvice siajn belajn robojn dum la festoj kaj dimanĉoj: kaj ŝi faris tion ĝuste. Ŝi miksis florojn kaj diamantoj en siaj haroj per admirinda arto, kaj ofte ŝi sopiris, ĉar ŝi havis por admiri ŝian belecon nur siajn ŝafojn kaj meleagrojn, kiuj ŝin amis eĉ kun ŝia terura felo de azeno, kies nomon oni donis al ŝi en la farmodomo.

En unu festotago, Felo de Azeno sin vestis per sia robo sunkolora; la reĝido kiu estis bienulo de la farmodomo, venis tien por sin ripozi, revenante de ĉasado. Tiu princo estis juna, bela kaj admirinde eleganta, li estis tre amata de la reĝo kaj reĝino, siaj gepatroj, la popoloj adoris lin.

Li faris kamparan manĝeton kaj poste li trakuris la birdokorton vizitante ĉiujn angulojn kaj kurante de loko al loko, li eniris en malhelan aleon, kie li vidis pordon fermitan. La scivolo puŝis lin kaj li metis okulon al la seruro. Sed, kion li vidis? princinon, adorindan princinon, belegan kaj riĉege vestitan; ŝia nobla sintenado kaj ŝia modesteco similigis ŝin al diino.

La princo sentis subite fervoregan amon por tiu ĉarma apero, li volus malfermi la pordon, sed la respekto lin retenis. Li penis eliri el tiu malhela aleo kaj rapidis informi sin, kiu estis la persono lokita en tiu ĉambreto. Oni respondis al li: „Ŝi estas la servistino nomata Felo de Azeno, pro la malpura felo kiu ŝin vestas. Oni prenis ŝin pro kompato sed neniu rigardas nek parolas al ŝi; ŝi gardas la ŝafojn kaj la meleagrojn.“

La princo ne kontentiĝis de tiu klarigo; li vidis bone, ke tiuj maldelikatuloj sciis nenion plue, tiam li trovis neutila daŭrigi siajn demandojn.

La princo revenis en la palaco de l’rego, sia patro, pli enamigita ol oni povas diri, havante senĉese antaŭ la okuloj, la belan figuron de tiu diaĵo, kiun li vidis tra la truo de la seruro. Li bedaŭris ke li ne frapis la pordon kaj li promesis al si, ĝin fari alifoje. Tamen, li sin turmentegis kaj malsaniĝis per terura febro, kiu ekkaptis lin en la sama nokto. La reĝino lia patrino, kiu havis nur tiun idon, malesperis ĉar la kuraciloj montriĝis senutilaj. Ŝi promesis vane la plej grandajn rekompencojn al la kuracistoj, ili uzis tutan sian arton, sed nenio resanigis la princon. Fine ili divenis ke mortiga ĉagreno kaŭzis tiun strangan malsanon, ili avertis la reĝinon pri tio. Tiu patrino plena je amo por sia filo, lin petegis, ke li diru al ŝi la kaŭzon de sia malsano, ŝi diris al li ke la reĝo lia patro forlasos la tronon se estos necese, kaj volonte donos al li la kronon, aŭ ke li diru ĉu ian princinon li deziras por edziĝi; ŝi certigis lin, ke ambaŭ la gereĝoj mortus se li ne resaniĝus. La reĝino farante tiun kortuŝitan paroladon ploregis kaj banis la vizaĝon de l’princo per siaj larmoj.

„Sinjorino, li diris fine, per malforta voĉo, mi ne estas sufiĉe sendankema por deziri la kronon de mia patro; plaĉu al la ĉielo ke li vivu longajn jarojn kaj ke li permesu al mi, ke mi estu la plej fidela kaj la plej respektema el liaj regatoj! Pri la princinoj kiujn vi proponas al mi, mi devas diri ke ankoraŭ mi ne pensis edziĝi, sed vi bone scias ke mi estas obeema al via volo, mi obeos ĉiam, kion ajn tio kostas al mi. - Ho! mia filo, diris la reĝino, nenio povas esti por ni pli multekosta ol via vivo, sed, mia karulo, mi vin petegas, ke vi diru sincere al mi tion, kion vi deziras: estu certa ke ni konsentos pri ĉiuj viaj deziroj. - Nu, Sinjorino, diris la princo, mi riproĉus al mi se mi malkvietigus vin, mi vin obeas, ĉar vi volas scii mian malĝojon, mi estus krimulo se mi metus en danĝeron la vivon de miaj gepatroj; mi deziras kukon faritan de Felo el Azeno!

La reĝo miris pro tiu stranga nomo kaj demandis, kiu estis tiu Felo de Azeno.

„Ŝi estas, Sinjorino, respondis unu oficiro, kiu okaze estis vidinta tiun knabinon, la plej malbela besto, krom la lupo. Ŝi estas speco de nigra felo malpurega, kiu loĝas en via farmodomo, kie ŝi gardas viajn meleagrojn. - Tio, nenion signifas, diris la reĝino, sendube, mia filo revenante de ĉaso, manĝis, eble, kukaĵon faritan de ŝi; tio estas fantazio de malsanulo, nu, mi volas ke Felo de Azeno, ĉar Felo de Azeno ŝi estas nomata, faru rapide kukon por li.“

Oni kuris al la farmodomo, oni venigis Felon de Azeno, oni ordonis al ŝi fari, kiel eble plej bone, kukon por la princo.

Kelkaj verkintoj certigas ke, kiam la princo estis metinta la okulon al la seruro, Felo de Azeno ekvidis lin; tiam ŝi rigardis la elirantan princon per ŝia fenestreto. Ŝi trovis la princon tiel belan, tiel junan, tiel elegantan, ke ŝia koro ĝojiĝis kvankam tiu memoro iafoje kaŭzis al ŝi kelkajn ekĝemojn.

Kiel ajn estas pri tio, Felo de Azeno kiu aŭdis multe laŭdi tiun princon, estis feliĉa trovi rimedon por konatiĝi kun li. Ŝi enfermis sin en sia ĉambreto, deĵetis sian malbonodoran felon, lavis al si la vizaĝon kaj la manojn, ŝi kombis siajn blondajn harojn, metis belan korseton faritan el brilanta arĝento, similan jupon kaj ekfaris la kukon tiom deziratan. Ŝi prenis la plej puran farunon, ovojn kaj freŝegan buteron. Vole aŭ nevole, laborante ŝi lasis fali la ringon, kiun ŝi portis ĉirkaŭ la fingro, en la paston kaj enknedis ĝin. Tuj kiam la kuko estis bakita, ŝi metis sur sin sian malbelegan felon kaj alportis la kukon al la oficiro demandante lin, ĉu la farto de l’princo fariĝis pli bona; sed tiu homo ne volis respondi al ŝi, kaj kuris forporti la kukon al la princo.

Avide la princo ĝin prenis el la manoj de tiu homo, kaj ĝin manĝis tiel vive ke la kuracistoj diris ke tiu frenezo estas malbona signo. Efektive la princo sufokiĝis preskaŭ, pro la ringo, kiun li trovis en peco de l’kuko, sed li eltiris ĝin lerte el sia buŝo, kaj lia fervoro manĝi la kukon malrapidiĝis, kiam li rigardis tiun delikatan smeraldon fiksitan sur ora junko kies rondo estis tiel mallarĝa, ke oni povis diri ke la ringo ĉirkaŭis la plej maldikan fingreton en la mondo. Li kisis milfoje tiun ringon, metis ĝin sub sian kusenon; li retiris ĝin ĉiufoje kiam li estis sola.

Li sin turmentis por elpensi per kia rimedo li povos vidi tiun al kiu apartenis la ringo; li ne povis pensi ke se li petos Felon de Azeno, oni konsentos, ke tiu filino venu; li ne kuraĝis diri tion, kion li estis vidinta tra la seruro, timante ke oni mokos lin, nomante lin fantaziulo. Li remalsaniĝis, la febro lin reatakis forte; la kuracistoj ne sciante kion fari, deklaris al la reĝino ke la princo malsanas de amo. La reĝino venis multfoje al la princo kun la reĝo kiu sin ĉagrenegis:

„Mia filo, kara filo mia, ekkriis la monarĥo malĝojigita, diru al mi la nomon de tiu, kiun vi amas, ni ĵuras ke ni ŝin donos al vi, eĉ se ŝi estus la plej humilega el la sklavinoj.“

La reĝino kisis lin, certigante la ĵuron de l’reĝo. La princo kortuŝita de la larmoj kaj karesoj de siaj gepatroj diris: „Mi ne intencas edziĝi malplaĉante al vi, mia patro kaj mia patrino, mi ĝin volas pruvi al vi. Jen, smeraldo, li diris, tirante la ringon el sub la kuseno, mi edziĝos kun tiu al kiu apartenas tiu ringo, kiu ajn ŝi estu. Mi pensas ke la posedantino de tiu bela fingreto ne povos esti maldelikatulino aŭ kampanino.“

La gereĝoj prenis la ringon, kurioze ĝin ekzamenis kaj opiniis ankaŭ ke tiu ringo apartenas nur al ia fraŭlino altranga.

Tiam la reĝo kisis sian filon, petante lin ke li trankviliĝu; li eliris, li sonorigis la tamburojn, la flutojn kaj trumpetojn tra la tuta urbo; la heroldoj kriis ke ĉiuj junulinoj estas allasitaj al la palaco por provi ringon, kaj tiu al kiu ĝi estos laŭmezura, edziniĝos kun la heredanto de l’trono.

Unue la princinoj alvenis, poste la dukinoj, la markizinoj kaj baroninoj, sed vane ili maldikigis siajn fingrojn, neniu el ili povis surmeti la ringon. Oni venis al la koketaj laboristinoj kiuj, kvankam ĉiuj beletaj, havis la fingrojn tro dikaj.

La princo fartis pli bone, li mem faris la provadon. Ĉe la fino oni venigis la ĉambristinojn, ili ne sukcesis. Tiam la princo ordonis ke oni alkonduku la kuiristinojn, la servistinojn, la gardistinojn de ŝafoj; oni alkondukis ĉiujn, sed iliaj dikegaj fingroj ruĝaj kaj mallongaj eniris nur ĝis la ungo.

„Ĉu oni venigis tiun Felon de Azeno kiu faris kukon por mi,“ diris la princo. Ĉiuj ekridis kaj oni diris, ke ŝi estas tro malpura. „Iru tuj serĉi ŝin, diris la reĝo, oni ne diru, ke mi esceptis iun.“ Oni kuris, ridante kaj mokante, serĉi la gardistinon.

La princino kiu estis aŭdinta la tamburojn kaj la alvokon de la heroldoj, komprenis ke ŝia ringo kaŭzis tiun bruegon; ŝi amis la princon, kaj, ĉar la vera amo estas timema, ŝi timis senĉese ke ia sinjorino havos fingron tiel maldikan kiel la ŝia. Ŝi ĝojis kiam oni frapis la pordon.

De la momento kiam ŝi eksciis, ke oni serĉas la fingron enirantan en ŝian ringon, ia certa espero igis ŝin frizi zorge la kapon kaj meti sur sin sian belan korseton kun sia jupo plena je falbaloj, el arĝentaj puntoj, plensemitaj de smeraldoj.

Tuj kiam ŝi aŭdis frapi la pordon kaj voki ŝin por veni al la princo, ŝi remetis sur sin rapide sian felon de azeno, kaj malfermis sian pordon.

Tiuj personoj, mokante, diris al ŝi ke la reĝo petis ŝin por edzinigi ŝin kun sia filo; poste, kun longaj ridegoj, ili kondukis ŝin al la princo.

Li miris pro la malbonega vesto de tiu knabino kaj ne kuraĝis kredi ke ŝi estas la sama, kiun li estis vidinta tiel luksa kaj tiel bela. Li malĝojiĝis kaj konfuziĝis, kaj malgaje li diris: „Ĉu estas vi kiu loĝas en la fundo de tiu malluma aleo, en la tria birdokorto de la farmo-domo? - Jes, Sinjoro, ŝi respondis. - Montru al mi vian manon, diris li, tremante kaj elspirante profundan ekĝemon.“

Ha! kiel fortege surprizitaj estis la gereĝoj, la ĉambelanoj kaj la nobeloj de la kortego, kiam el sub tiu nigra felo, eliris maneto blanka, delikata rozokolora. La ringo almezuriĝis senpene al la plej bela fingreto de la mondo.

Per gracia movo kiun faris la princino, la felo falis, ŝi aperis en tiel rava beleco, ke la princo kvankam malforta, sin metis al ŝiaj genuoj kaj ilin premis kun tia fervoro ke ŝi ruĝiĝis. Oni ne ekvidis tion preskaŭ, ĉar la gereĝoj kisis ŝin fortege kaj petis ŝin edziniĝi kun ilia filo.

La princino konfuziĝis pro la karesoj kiujn oni faris al ŝi, kaj pro la amo kiun atestis tiu bela juna princo. Ŝi dankis ilin tamen, kiam la plafono de la salono malfermiĝis. La helpema feino, la feino de l'Siringoj malsupreniris el veturilo farita per branĉoj kaj floroj de ŝia nomo, ŝi rakontis kun nekomparebla ĉarmo la historion de la princino. La gereĝoj kontentaj, ke Felo de Azeno estas granda princino duobligis siajn karesojn; sed la princo estis pli sentema al la virto de la princino kaj lia amo ankoraŭ pligrandiĝis.

La malpacienco de l’princo donis apenaŭ sufiĉan tempon por fari la konvenajn preparadojn por tiu feliĉa edziĝo. La gereĝoj ekamegis sian bofilinon, ili faris al ŝi multegon da karesoj, prenante ŝin en siajn brakojn. Tamen ŝi diris, ke ŝi ne povas edziniĝi sen la konsento de l’reĝo, ŝia patro. Oni sendis al li la unuan inviton, ne dirante al li kiu estas la estonta edzino. La feino de l’Siringoj prezidis al ĉio, ŝi estis volinta tiel, pro la konsekvencoj.

Alvenis reĝoj el ĉiuj landoj, unuj portataj en seĝoj, aliaj en veturiletoj, la plej malproksimaj rajdantaj sur elefantoj, sur tigroj, sur agloj; sed la plej belega kaj la plej potenca estis la patro de la princino, kiu feliĉe estis forgesinta sian nenaturan amon; li edziĝis kun reĝino vidvino tre bela de kiu li havis nenian infanon.

La princino kuris antaŭ lin, tuj li rekonis ŝinkaj ŝin kisis kun granda amo antaŭ ol ŝi havis la tempon meti genuon teren. La gereĝoj prezentis al li sian filon, kiun li superŝutis per amikaĵoj.

La edzigofesto estis farita kun neimagebla lukso. La junaj geedzoj, malmulte sentemaj por tiuj luksaĵoj, vidis kaj rigardis nur sin reciproke.

La reĝo, patro de l'princo, kronis sian filon la saman tagon. kaj kisante la manojn al li, lokis lin sur sian tronon, malgraŭ la kontraŭbatalo de tiu respektema filo; sed li devis obei.

La festoj de tiu glora edziĝo daŭris proksimume tri monatojn; sed la amo de tiuj geedzoj daŭrus ankoraŭ, tiam ili sin amis, se ili ne estus mortintaj cent jarojn poste.


FINO