Rakontoj pri Feinoj/La Blua-Barbo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA BLUA-BARBO


Estis iam viro, kiu havis belajn urbajn kaj kamparajn domojn, multe da teleraro ora kaj arĝenta, meblojn broditajn kaj oritajn kaleŝojn, sed, bedaŭrinde, tiu viro havis barbon bluan. Tio malbeligis lin kaj faris lin tiel terura, ke ĉiuj virinoj kaj fraŭlinoj forkiĝis je li. Unu el liaj najbarinoj, altrangulino, havis du filinojn perfekte belajn, li petis de ŝi la manon de unu el la du, lasante al ŝi elekton de tiu, kiun ŝi volus doni al li. Ambaŭ rifuzis kaj resendis lin unu al alia reciproke, ne povanta konsenti fariĝi edzino de viro, kiu havis bluan barbon. Krom tio li edziĝis jam kelkfoje kaj neniu sciis kion li faris el tiuj aliaj edzinoj.

Blua-Barbo por konatiĝi, alkondukis ilin kun ilia patrino kaj tri aŭ kvar el iliaj bonegaj amikinoj, kelkaj junuloj el la najbara lando en unu el siaj kampodomoj, kie oni loĝis ok tagojn. Estis tiam nur promenadoj, ĉasadoj, fiŝkaptojn, dancadoj, festenoj kaj manĝetoj: neniel oni dormis, oni faris malicon nokte unuj al la aliaj; fine ĉio iris tiel bone, ke la plej juna ektrovis, ke la domestro havas barbon ne tiel bluan kiel antaŭe, kaj kontraŭe li estas tre honesta viro.

Tuj kiam oni revenis en la urbon, oni edziĝis. Post unu monato, Blua-Barbo diris al sia edzino, ke li devas fari vojaĝon provincan, pri afero grava, dum almenaŭ ses semajnoj. Li ŝin petis bone ĝoji, dum lia forestado, inviti siajn bonajn amikinojn, konduki ilin en la kamparon kaj fari ĉie bonan manĝeton:

„Jen estas, li diris al ŝi, la ŝlosiloj de la du grandaj meblujoj, jen tiu de l'telerujo kie estas la teleraro ora kaj arĝenta, ne uzata ĉiutage; jen tiu de miaj monkestoj, tiu de miaj kasetoj, kie estas miaj diamantoj, kaj jen la ŝlosiloj de ĉiuj apartamentoj. Tiu ĉi ŝlosileto estas de l'kabineto lokita ĉe l’ekstremaĵo de la granda galerio de l’malsupra ĉambraro: Malfermu ĉion, iru ĉien, sed pri tiu ĉi negranda kabineto, mi malpermesas al vi iri en ĝin; kaj mi malpermesas tion tiamaniere, ke vi povas timi mian tutan koleron se vi ĝin malfermos.“

Ŝi promesis ĝuste observi ĉion, kion li ĵus ordonis al ŝi; kaj li kisinte ŝin, supreniris en sian kaleŝon kaj forveturis.

La najbarinoj kaj la bonaj amikinoj ne atendis, ke ŝi sendu serĉi ilin por veni al la juna edzino, pro la malpacienca deziro, kiun ili havis, vidi ĉiujn riĉaĵojn en ŝia domo, ne kuraĝanta veni dum la edzo estis tie, pro lia blua barbo kiu timigis ilin.

La ĉambrojn, kabinetojn, ĉiujn pli belajn unuj ol la aliaj, ili trairis tuj. Ili supreniris poste en la meblujojn, kie ili ne povis sufiĉe admiri la nombron kaj belecon de l’tapetoj, litoj, sofoj, tabletoj, tabloj kaj speguloj, kie oni sin vidis de l’piedoj ĝis la kapo, kaj kies oritaj, arĝentaj kadroj estis la plej belaj kaj plej riĉaj, kiujn oni povis vidi: ili ne ĉesis trograndigi kaj envii la feliĉon de sia amikino, kiu tamen sin ne amuzis, vidante ĉiujn tiujn riĉaĵojn, pro la dezirego kiun ŝi havis, malfermi la kabineton de l’malsupra ĉambraro. Ŝia scivolo ŝin tiel premis, ke, ne konsiderante kiel malhonestaĵo, ke ŝi lasu sian societon, ŝi malsupreniris kaŝatan ŝtuparon; iom da tempo, ŝi haltis, pripensante la malpermeson kiun faris al ŝi ŝia edzo kaj la malfeliĉajn konsekvencojn kiuj povos okazi al ŝi se ŝi estos malobea; sed la tento fariĝis tiel forta, ke ŝi ne povis venki ĝin.

Ŝi prenis do la ŝlosileton, kaj, tremante, malfermis la pordon de l’kabineto. Unue ŝi nenion vidis, ĉar la fenestroj estis fermitaj; post kelkaj momentoj, ŝi ekvidis la plankon tute kovritan de malfluida sango en kiun speguliĝis la korpoj de kelkaj senvivaj virinoj, alligitaj laŭlonge de l’muroj; ili estis la korpoj de ĉiuj eks edzinoj de Blua-Barbo, mortigitaj de li, unu post alia! Ŝi pensis, ke ŝi mortas de teruro, kaj la ŝlosilo de l’kabineto, kiun ŝi ĵus tiris el la seruro, falis teren. Rekonsciiĝinte iom, ŝi levis la ŝlosilon, fermis la pordon kaj supreniris al sia ĉambro por ripozi, sed ŝi ne sukcesis, ĉar ŝi estis tre ekscitita. Rimarkinte ke la ŝlosilo estis makulita de sango, ŝi ĝin viŝis du aŭ tri fojojn, sed la sango ne malaperis. Ŝi lavis kaj defrotis ĝin per sablo, sed ĉiam restis la sango, ĉar la ŝlosilo estis feino kaj estis neeble purigi ĝin tute: kiam oni purigis la sangon sur unu flanko, ĝi revenis sur alia.

La saman vesperon, Blua-Barbo revenis el sia vojaĝo kaj diris ke, per leteroj ricevitaj, li eksciis ke ĵus finiĝis, profitege por li, l’afero pro kiu li forveturis. Lia edzino faris ĉion eblan por atesti sian kontentecon pro lia rapida reveno. La tagon sekvantan li petis la ŝlosilojn, ŝi tiel tremis donante ilin, ke li senpene divenis ĉion, kio okazis: „Kial, li diris, la ŝlosilo de l’kabineto ne estas kun la aliaj? Sendube, ŝi diris, mi ĝin lasis sur mia tablo. - Ne forgesu doni ĝin al mi, baldaŭ, diris Blua-Barbo.“

Post kelkaj prokrastoj, ŝi devis alporti la ŝlosilon. Blua-Barbo ĝin ekzamenis kaj diris: „Kial estas sango sur tiu ŝlosilo? - Mi ne scias, respondis la malfeliĉa virino, pli pala ol la morto. - Vi ne scias! diris Blua-Barbo, mi ĝin bone scias; vi volis eniri en la kabineton! Nu! sinjorino tien vi eniros kaj loĝos apud la sinjorinoj, kiujn vi vidis.“

Ŝi sin ĵetis al la piedoj de sia edzo plorante kaj petante de li pardonon, kun ĉiuj signoj de vera pento, ŝi estis tiel bela kaj malĝoja, ke ŝi estus povinta kortuŝi ŝtonegon. „Vi tuj mortos, sinjorino, li diris al ŝi, kaj tuj. - Ĉar mi devas morti, ŝi respondis, rigardante lin per okuloj plenaj je larmoj, donu al mi iom da tempo por preĝi Dion? - Mi al vi donas duonan kvaronon da horo, sed ne unu minuton pli.“

Kiam ŝi estis sola, ŝi alvokis sian fratinon, kaj diris al ŝi: „Anno, fratino mia (ŝi estis tiel nomata), iru, mi vin petas, supren de l’turo, vi vidos ĉu miaj fratoj venas, ili promesis al mi viziti min hodiaŭ, kaj se vi vidas ilin, vi signodonu por ke ili rapidu.“

Fratino Anno iris supren de l’turo, kaj la malfeliĉa virino kriis de tempo al tempo: „Anno, fratino mia, ĉu vi vidas neniun veni?“ Kaj fratino Anno respondis: „Mi vidas nenion krom la suno kiu radias kaj la herbo kiu verdas.“ Tamen Blua-Barbo kun tranĉilego en mano, ekkriis per sia tuta forto: „Vi malsupreniru rapide aŭ mi supreniros! - Ankoraŭ momenton, mi vin petas“, respondis lia edzino, kaj tuj ŝi dolĉe kriis: „Anno, fratino mia, ĉu vi vidas neniun veni?“ Kaj fratino Anno respondis: „Mi vidas nenion krom la suno kiu radias kaj la herbo kiu verdas. - Malsupreniru tuj, ekkriis Blua-Barbo, aŭ mi supreniros.- Mi venas“, respondis lia edzino, kaj ankoraŭ ŝi kriis: „Anno, fratino mia, Anno, ĉu vi vidas neniun veni? - Mi vidas, respondis Anno, grandan nubon da polvo kiu venas tien ĉi. - Ĉu estas miaj fratoj? - Ve! ne, fratino mia, mi vidas nur aron da ŝafoj. - Ĉu, do vi ne volas malsupreniri? ekkriis Blua-Barbo. - Ankoraŭ momenteton“, respondis lia edzino, kaj denove ŝi kriis: „Anno, fratino mia, Anno, ĉu vi vidas neniun veni? - Mi vidas, respondis Anno, du rajdantoj kiuj venas tien ĉi, sed ili estas ankoraŭ tre malproksime... Dio estu laŭdata! ekkriis ŝi, ili estas miaj fratoj... Mi signodonas al ili por ke ili akceliĝu tiom kiom ili povos.“ Blua-Barbo kriis tiel forte, ke la tuta domo tremis.

La malfeliĉa virino malsupreniris kaj falis teren surgenue al liaj piedoj, tute ploreganta, la haroj disigitaj: „Tio nenion utilas, diris Blua-Barbo, estas necese, ke vi mortu.“ Tiam li prenis ŝin per la haroj, kaj li levis tranĉilegon, li sin preparis tranĉi la kapon al ŝi. La malfeliĉa virino sin turnante al li kaj rigardante lin per okuloj preskaŭ senvivaj, petegis lin, doni al ŝi alian momenton por preĝi. - „Ne, ne, diris li, rekomendu vin bone al Dio“, kaj levante sian brakon...

En tiu ĉi momento, oni puŝas fortege la pordon. Blua-Barbo tuj haltis; oni malfermis kaj du rajdantoj eniris, glavon en mano, ili kuris rekte al Blua-Barbo.

Li rekonis la du fratojn de sia edzino, la unua estis dragono, la dua mosketisto; li ekforkuris tuj, sed la du fratoj persekutis kaj atingis lin antaŭ la perono. Ili trapikis lian korpon per la glavoj kaj mortigis lin. La malfeliĉa virino estis preskaŭ tiel malviva kiel ŝia edzo, kaj ne havis forton stariĝi por kisi siajn fratojn.

Montriĝis, ke Blua-Barbo havis nenian heredanton, tiamaniere, ke lia edzino restis mastrino de ĉiuj liaj bienoj. Ŝi uzis parton de ĝi por edzinigi sian fratinon Annon kun juna nobelo, kiu ŝin amis de longe; aliparte, ŝi aĉetis kapitanajn oficojn por siaj fratoj, kaj, per la resto, ŝi edziniĝis kun tre honesta viro kiu forgesigis al ŝi la malbonan tempon, kiun ŝi pasigis kun Blua-Barbo.