Ranratbatalo

El Vikifontaro
(p. 3-16)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/3 Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/5 Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/6 batalantoj. Me ne timas homon, kvankam li havas grandan korpon, sed al lito proksimiĝante, mi mordas ekstremaĵon de fingro, mi ekkaptas lian piedon, kaj, dum la doloro tenas la homon, la agrabla dormado foriras tuj, pro mia mordado. Sed du aĵojn mi timas super ĉio: falkon kaj mustelon, kiuj al mi doloregon donas kaj plorindan kaptilon, per kiu la sorto kutime nin insidas; mustelon precipe mi timas, ĝi estas potencega, ĝi loĝas en truoj kaj en truojn traserĉas. Mi ne manĝas rafanojn, kukurbojn, ne verdajn brasikojn, ne petroselon; tiaj estas viaj nutraĵoj, vi, lagoloĝantoj. »

Al tio ridetante Plenvangulo siavice parolis: « Fremdulo, vi tro multe gloriĝas pri via ventro; al mi ankaŭ estas multe da aferoj tre vidindaj en lago kaj sur tero. Ambaŭnaturan donis vivon al Ranoj Kronos [1]: salti sur tero, kaj en akvojn korpon kaŝi, en ambaŭ elementoj disigitajn domojn enloĝi. Cetere se vi volas tion koni, estas facile; supreniru mian dorson, kaj min tenu, por ke vi ne pereu, kaj goja mian hejmon vi atingos. »

Tiel do li parolis kaj proponis dorson; tiu rapide supreniris, per la manoj tenante lian dolĉan kolon, saltinte malpeze. Kaj unue li ĝojis, vidante najbarajn havenojn dum Plenvangulo ĝuis naĝadon; sed kiam li baniĝis en ondoj brilantaj, ploregante li plendis per vanaj bedaŭroj, elŝirante siajn harojn kaj premante piedojn sur la ventron; interne li akoro batadis nekutimamaniere, kaj li volis teren reveni, kaj terure ĝemadis pro la tremo de timego. Unue li etendis voston sur akvoj, kiel trenante remilon, preĝante la diojn, por ke li revenu teren; li enestis en akvoj kaj multe kriadis kaj diris tiujn parolojn, parolante per la buŝo:

« Ne tiel sur sia dorso portadis la ŝarĝon de Amo, la toro, kiam li portis akve Eŭropon [2] en Kreton, kiel min portas sur sia dorso, naĝante hejmen Rano, levante mian korpon en akvo blanka. »

Sed hidro subite ekvidiĝis, terura vidaĵo por ambaŭ; ĝi havis kolon levatan super akvo. Ĝin vidinte subakviĝis Plenvangulo, neniel pensante, kian kunulon pereontan li forlasis: li eniris profundon de l’lago, kaj evitis sorton nigran. La alia, forlasata, tuj falis renverse en akvon, li premis la manojn, kaj pereonta kriadis. Jen li subakviĝis, jen baraktante li ree supraĵon atingis; sed li ne povis sorton eviti; liaj malsekaj haroj, grava pezo, malsupren tiris sed tuj pereonta li tiel parolis:

« Vi ne kaŝos ruze, Plenvangulo, kion vi faris, forĵetinte min de via korpo kiel de ŝtono. Ne pli bona ol mi sur tero vi estus, ve, je pankratio [3], je palo, je kuro; sed min deloginte, vi min ĵetis en akvon. Dio havas venĝeman okulon, vi estos punata de armeo de Ratoj, vi tion ne evitos. »

Tiel parolinte, li elspiris en akvo; sed lin vidis Tabullekisto, sidante sur agrablaj bordoj; terure li kriegis, kaj kuris informi la Ratojn. Tuj kiam ili eksciis la sorton, grava kolero ĉiujn prenis, kaj ili sendis delegatojn frumatene por kunvoki ĉiujn en kuniĝon en la domo de Panmordisto, patro de l’malfeliĉa Pecetrabisto, kies, en lago etendata, mortinta korpo kuŝiĝis; la kompatindulo ne plu estis ĉe l’bordoj, sed flosis en mezo de l’akvo. Kiam ili alvenis rapidante matene, unua leviĝis Panmordisto, kolerega pri filo, kaj tiel parolis:

« O amikoj, kvankam mi sola malbonaĵojn suferis per Ranoj, tiu malbona sorto vin ĉiujn atingis. Nun mi estas malfeliĉa, ĉar tri filojn mi perdis. La unuan mortigis, lin kaptinte, malaminda mustelo, lin el truo fortirinte. La alian ree, per tutnovaj artoj, homoj kruelaj al morto kondukis, elpensintaj lignan allogaĵon, kiun ili kaptilo nomas, kaj por la ratoj pereiga. Tiu ĉi estis la tria, kara al mi kaj al estiminda patrino; lin sufokis Plenvangulo, kondukinte en profundaĵon. Sed nun, ni armu nin kaj al ili eliru, nian korpon ornaminte per armoj lertaj. »

Tiel parolinte, li ĉiujn konvinkis, ke ili sin armu. (Kaj ilin certe armis Marto, zorgante pri milito). Gamaŝojn unue ĉirkaŭ tibiojn ili emtis, de verdaj faboj bone preparitaj, kiujn ili, dum nokto alkurinte, estis manĝintaj. Kirasojn ili havis el ledo per kanoj ĉirkaŭita, kiujn ili, mustelon senhaŭtiginte, klere estis farintaj. Ŝildo estis lamprondaĵo, kaj lanco, longega kudrilo, tutkupra verko de Marto: la kaskoj estis avelŝeloj sur tempiojn metitaj. Tiamaniere la Ratoj staris armataj. Tuj kiam ilin vidis la Ranoj, ili eliris el akvo; kaj en ian lokon veninte, ili interkonsentiĝis pri malbona milito. Ili ekzamenis, de kie venas tiu malpaco, kia estas tiu bruego. Sendito proksimiĝis, tenante sceptron en manoj, Poteniristo, filo de Fromaĝgratisto grandanima; anoncante la malbonan militon, li diris tiujn vortojn:

« O Ranoj, la Ratoj min sendis por vin minaci kaj diri, ke vi devas vin armi por milito kaj batalo. Ili ja vidis en akvo Pecetrabiston, kiun mortigis reĝo via Plenvangulo. Sed, vi batalu, ĉiuj, kiuj inter la Ranoj la plej fortaj estas. »

Tiel parolinte, li silentis; la parolo, en la orelojn de ĉiuj enirinte, konfuzis la spiritojn de Ranoj fieraj. Al ili mallaŭdantaj Plenvangulo diris, starinte:

« Amikoj, mi ne mortigis Raton, nek vidis mortantan; certe li sufokiĝis ludante apud lago, imitante naĝadon de Ranoj; tiuj malbonuloj nun min kulpigas senkulpan; sed nu, kune ni serĉu, kiamaniere ruzajn Ratojn ni pereigos. Tial mi diras, kiel al mi ŝajnas pli bone : Ornaminte korpojn per armoj, ni staru ĉiuj ĉe l’supra bordo, kie la loko estas kruta : Kiam alkurinte ili sur nin sin ĵetos, ni prenu per kaskoj ĉiujn, kiuj renkonten venos kaj en lagon ni ĉion tuj ĵetu. Tiel certe ni sufokos en akvo nesciantajn naĝi, ni konstruos gaje venkmonumenton pri ratmortigado. »

Tiel do li parolis kaj armvestigis ĉiujn. Per folioj de malvo siajn krurojn ili ĉirkaŭis; kirasojn ili havis per plataĵoj de verdaj betoj; foliojn de brasikoj ili lerte ŝildojn igis; kiel lanco, pintjunko longa al ĉiu estis aljuĝita, kaj kornkonketoj kovris iliajn kapojn. Armvestitaj ili stariĝis sur bordaj krutaĵoj skuante lancojn; ĉar kolero plenokupis ĉiujn.

Zeuso [4] gediojn vokinte en ĉielo stelplena, montris gravecon de milito, kaj fortajn batalantojn multajn kaj grandajn, kiuj portis longajn lancojn, kiel antaŭeniras armeo de Centaŭroj [5] kaj Grandeguloj; dolĉe ridetante li demandis, kiuj Ranojn helpos, kiuj Ratojn malĝojajn; kaj al Atenao [6] diris:

« O filino, al Ratoj ĉu vi ne iros por helpi? ili en via sanktejo ĉiam saltadas ĉiuj, ĉarmataj per odoro kaj nutraĵoj oferaj. » Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/12 Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/13 Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/14 Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/15 Paĝo:Deligny - Ranratbatalo, 1907.pdf/16

  1. Poste nomita Saturno, la Tempo personigita. Kreinto de ĉiuj estaĵoj.
  2. Eŭropo, filino de reĝo de Fenicilando. Jupiter, sub formo de toro, ŝin forprenis kaj kondukis en Kreton, insulon de Mediteraneo.
  3. Pankratio, palo: Grekaj ludoj.
  4. Zeuso, greka nomo de Jupiter, estro de Gedioj.
  5. Centaŭroj, fablaj estaĵoj, duonhomoj, duonĉevaloj.
  6. Atenao, greka nomo de Minervo, filino de Jupiter.