Raporto pri la XVIa Universala Kongreso de Esperanto en Wien

El Vikifontaro
Raporto pri la XVIa Universala Kongreso de Esperanto en Wien ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Kiam mi en Wien atendis la malfermon de la solena manifestacio por Esperanto kaj ĝojis pri la bonaj sidlokoj, kiujn mia edzino kaj mi trovis en la dua vico de la granda salonego, s-ro Eilersiek alpaiis min kaj petis, ke mi faru la raporton pri la oficialaj aranĝaĵoj de la kongreso por lia G. E. Mi ja ne volis plenumi lian peton, konsciante ke multe da alia laboro atendus min hejme, sed mia edzino decidis la aferon per la vortoj: „Li faros la raporton." Do, mi obeis — en malgravaĵoj mi obeas, en gravaĵoj ŝi devas obei. Per tio mi tute ne volas diri, ke raporto pri kongreso estas mal- gravaĵo, ĉar precipe la nepartoprenintoj atendas £in kun malpacienco, kaj eĉ la partoprenintoj ĝojas, cienove spirite travivi ĉiujn okazintaĵojn. Mi klo- podos esti kiel eble plej objektiva, sed tarnen estu permesate al mi, enŝovi tie kaj tie kelkajn perso- najn rimarkigojn. Mi procedos lau kronologia ordo.

Merkredon, la 6 an de Aŭgusto. — Hodiaŭ la plejmulto de la kongresanoj alvenis fervoje aŭ ŝipe kaj unue iris al la kongresejo, kiu estis la bela koncertodomo. Neniam eble Esperanto - kongreso liavis pli belan kaj pli indan ejon. Sufiĉe da 6am- bregoj kaj ĉambroj, larĝaj ŝtuparoj kaj koridoroj Kaj vasta vestiblo, kie troviĝis vendejoj ktp., agrabl- 'gis la restadon. Komfortaj babilejoj, fumejo kaj ec ripozejo estis je ĉies dispono. Preeipe pri la fipozejo en la 3 a etaĝo la raportanto tre ĝojis, >jar estis Ii, kiu Paskon en Geneve instigis s-ron Sehnde, la ĉefsekretarion de la kongreso, instali «an por tiuj, kinj Ioĝas tro malproksime kaj post tagmanĝo volas pasigi unu aŭ du horojn trank- vj.e dormetante sur mola kanapo. En la sekre- tariejo, kiu troviĝis en la unua etaĝ-o, amasiĝis je m>a alveno je la 7 a centoj da samideanoj, kiuj Ppstulis siajn kongresdokumcntojn kaj la loĝejan bueton. La disdonado de la dokumentoj ktp. estis ne_ tiel praktika kiel en Nürnberg, kie ekzistis *0 Escepjte ja fftkktwsidajn kaj la plezurojn.

apartaj disdonejoj por po mil kongresanoj. Post longa atendado oni fine ricevis tion, kion oni deziris — aŭ devis audi la sciigon, ke la nombro de kongreslibroj ne sufiĉas, ke la presejo estas pres- onta novajn dum la nokto, kaj ke oni revenu mor- gaŭ matene. Interkonatiĝa vespero bedaürinde ne okazis; eble la L. K. K. pensis, ke ĉiuj estis tro lacaj post la vojaĝo. Tarnen mi konsilas, ke oni dum venonta kongreso ne denove rompu la bonan tradicion.

ĵaŭdon, la 7an de Aügusto. — Je la 10a matene „interna malfermo de la kongresa laboro". Ci tion oni legis en la programo. La meza salonego, kie ĝi devis okazi, baidaü estis plenplena. Oni atendis 10 minutojn, 15 minutojn, sen tio ke iu el la L. K. K. malfermis la kunsidon. Fine, kiam oni jam malpacienciĝis, Dro Privat leviĝis kaj pro- ponis, por ne perdi pli da tempo, rigardi la kun- venon kiel ĝeneralan kunsidon de U. E. A. Post saluto al la ĉeestantaj vidvino kaj filino Lidia de nia majstro, Dro Privat komentis la U. E. A.-raporton en la kongreslibro. La nombro de 6000 membroj ne sufiĉas, oni nepre bezonas 10000. Post eksiĝo de s-ro Stettier kiel prezidanto (nun honora prezid- arito), Dro Privat prenis sur sin la respondan gvidadon de U. E. A., helpata de la longjara merit- plena, senlaca ĝeneralsekretario Hans Jacob, kiun U. E. A. honoris per la titolo „direktoro". Tre grandan intereson vekis ia komuniko de Dro Privat, ke la Esperantistaro baldaŭ posedos propran radio- stacion en Geneve. Iu meceno jam donis la du- onon de la necesa sumo (ĉu prunte aü donace, mi ne povis ekscii); tasko de la tutmondaj samideanoj estu, havigi la alian duonon. La prezidanto invitas la ĉeestantojn, grandnombre viziti la morgaüajn radio-prezentaĵojn en la sama salonego. Post vigla diskutado Dro Privat fermis la kunsidon je 1a h.

Vendredon, la 8an de Aŭgusto. — Hodiaŭ okazis unu fakkunsido post la alia aü du kaj pli samtempe, entute pli ol dudek. La sekretanoj de tiuj ĉi fakkunsidoj publikig-is aŭ publikigos apartajn raportojn en la fakgazetoj aŭ alialoke. — Aparte menciinda estas la publika solena ĉefkunveno por komercistoj en la festsalono de la Komerca Gildo. Dro Steche faris bonegan propagandan paroladon, al kiu oni estus dezirinta pli multe da ne-esperantistaj aŭskultantoj, ol efektive ĉeestis. Cu la komercistaro de Wien efektive estas indiferenta al Esperanto? Tio estus vere bedaŭrinda pro la komereistoj mem! — Je la 8 a vespere komenciĝis la de Dro Privat anoncitaj radio-prezentaĵoj en la meza salonego. Vere ĝu- plena vespero. Wien-a radiostacio tre dankinde estis disponiginta sian sendilon al la kongreso, kaj alia radio-firmao estis pruntedoninta la ricevilon kun du g-randaj laŭtparoliloj. Reprezentantoj de diversaj nacioj aŭdigis sian voĉon, unue dirante kelkajn vortojn en sia gepatra ling-vo, poste en Esperanto. La aüskultantaro estis tute surprizata de la bonega komprenebleco de la parolantoj. Sed montriĝis klare, ke plej facile oni povis kompreni la Esperantajn vortojn. Baldaö poste la parolintoj revenis de la send-stacio kaj montris sin sur la estrado, vigle aplaŭdataj de la entuziasmiĝinta ĉe- estantaro, La ordinara programo de la Wien-a radio-stacio, prezentaĵoj de orkestro kaj de gekant- istoj, plenigis la reston de la interesega vespero.

Sabaton, la 9 an de Aügusto. — Dum la an- taütagmezo okazis fakkunvenoj kaj kunsidoj de la oficialaj institucioj de Esperanto. Posttagmeze je la 3 a granda parto de la kongresanoj ĉeestis la inaüguracion de Zamenhof-a memortabulo ĉe hotelo Hammerand en la Florianigasse. Redaktoro Schröder, prezidanto de la L.K.K., salutis sinjorinon kaj fraül- inon Zamenhof kaj ĉiujn ĉeestantajn gesamideanojn kaj poste donis la parolon al Dro Privat por la inaŭguracia parolado. En sia konata elokventa maniero Dro Privat plenumis sian taskon, menci- ante precipe la senlacan kaj homaman laboron de nia majstro kiel okulkuracisto. Por perfektiĝi en la oftalmologio (okulkuraca scienco), Zamenhof restadis dufoje en Wien. Kiom da beno refluis al la okulmalsanaj malriĉuloj en Varsovio! Poste parolis ankoraŭ profesoro Bujwid, sarnlandano de Zamenhof. La germanlingva teksto de la grizmarmora memortabulo tradukite estas: „Dro Lazaro Ludoviko Zamenhof, 1859—1917, al kiu Ja homaro dankŝul- das la helpan lingvon Esperanto, loĝis en la jaroj 1886 kaj 1897 en tiu ĉi domo". Fine s-ro Schade, kiel ĉefsekretario de la kongreso, fortiris la du Esperanto-flagojn, kiuj kovris la tabulon. La himno finis la modestan, sed tarnen tre impresan ceremo- nion. — Je la 4a okazis komuna fotografado sur la ŝtuparo de la urbdomo, kaj je la 7a komenciĝis la „interkonatiĝa antaŭfesta vespero de la kongres- anaro", kiel diris la programo. Pri ambaŭ aranĝ- aĵoj la leganto legos detalojn en la raporto pri la kongresaj plezuroj.

Dimanĉon, la lOan de Aügusto. — La katolikaj Esperantistoj grandnombre ĉeestis je la 8 '/ä h. solenan diservon en la belega Karl-preĝejo. La meson festig la franciskana pastro Carolfi el Italujo kaj la predikon parolis pastro Plank el Wien.

Je la IIa (do kun unuhora malfruiĝo!) komenciĝis en la luksa ĉefsalonego^ de la kongresejo la granda solena manifestacio de la kongreso. Tiu ei manifestacio anstatauis la kutiman solenan malfer- mon de la antaŭaj kongresoj. Lau la L. K. K. gravaj kialoj estis kaüzintaj la ŝanĝon. Tarnen mi esperas, ke venonta kongreso ne imitos la Wien-an ekzemplon. „Post orgena preludo kaj du kantoj de miksita horo laŭtradicie la prezidinto de la lastjara kongreso, profesoro Dietterle, malferinis la manifestacion kaj proponis kiel prezidanton de la XVIa ministerian konsiliston Dron Minibeck el Wien. La propono unuanime estis akceptata. La tuta cerenomio, kiu nun sekvis, nepre similis al la kutima malfermo de la ĝisnunaj kongresoj. La prezidanto salutis s-inon kaj f-inon Zamenhof, la honorgastojn kaj ĉiujn gesamideanojn. Poste salutis la kongreson kaj deziris bonan sukceson la reprezentantoj de la aüstra respubliko, de la urbo Wien kaj de la fremdlandaj registaroj aŭ ministerioj. Iii faris tion parte germanlingve, parte esperant- lingve. Fine parolis dum po unu minuto la reprezentantoj de la naciaj Esperanto-organizacioj. Laü instigo de la prezidanto ili diris unu aŭ du frazojn en sia gepatra lingvo kaj ĉion alian en Esperanto. Tio tre interesis la ĉeestantaron, precipe tiujn, kiuj la unuan fojon partoprenis kongreson. La komuna kantado de la himno — bedaŭrinde tro altvoĉe ekkantita — finis la bonsukcesi&tan manifestacion. Sed tarnen mi ne povas reteni kelkajn vortojn de bonintenca kritiko. 'La preparoj sur la estrado nur komenciĝis, kiam la samideanoj jam estis enirintaj la salonegon. Tio malutilis al la iluzio. Oni en- lasu la partoprenantojn nur, kiam ĉio estas preta. Rilate al la ornamo de la salonego la L. K. K. estis tro ŝparema. Neniu verda arbo, neniu floro. La tablo de la estraro aspektis kiel bilardo kovrita per eluzita verda tuko. La busto de nia majstro estis apenaŭ videbla; ankaŭ ĝi estis tute sen ornam- aĵo. Praha kaj Nürnberg estus povintaj servi kiel modelo por Wien!

Lundon, la 11 an de Aŭgusto. — Sub la prezidanteco de Dro Privat la 2 a ĉefkunsido de la XVIa komenciĝis je la 10a en la meza salonego. Post voĉlegado de diversaj salutleteroj kaj tele- gramoj la prezidanto tre klare priskribas la „kon- trakton de Helsinki", la nunan organizon de la Esperanto-movado, kaj promesas, ke la Centra Komitato baldaü eldonos oficialan libreton pri tiu ĉi temo. Longan diskutadon, ne ĉiam agrablan, est- igis la demando pri ĝenerala kaj teknika vortaroj Lau mia opinio granda kunveno ne estas ĝust» loko por tiel scienca afero. La plej bonan diris profesoro Dro Dietterle, rekoinendante la subtenon de la enciklopedia vortaro de Wüster, ĉar kvan- kam ĝi estas verkita Esperanto-germana, ĝi tarnen povas servi al vortaristoj de £iuj nacioj. Poste on priparolis la raporton de la K. K. K-, kiu ne aperis en la kongresa libro, sed nur post alveno de ĝi>- prezidanto, s-ro Warden, en la Kongresa Bulteno. Dro Privat konstatis kaj s-ro Warden jesis, ke la raporto sole estas sendita al "Wien, ne al Geneve. La L. K. K. asertis, ke ĝi ne alvenis, do kulpa estas — la aŭstra poŝto! La ĝenerala opinio, kiurezultis el la diskutado, estas, ke la K. K. K. pro la kon- trakto de Helsinki nun ne plu estas necesa. La decidon oni prokrastis ĝis morgaŭ. Reprezentanto de la junularo faris la propönon, pli ol ĝis nun faciligi al la junaj Esperantisäoj (studentoj, gimnazinoj ktp.) la partoprenon en universalaj kongresoj. Dro Trögel el Auerbach vigle apogis la proponon, kiu estis transdonata kiel deziresprimo al la L. K. K. de la sekvonta kongreso. La propono donis oka- 20», priparoli la promeson de la Wien-a L. K. K. pri rabato ĉe la aŭstraj fervojoj, promeso, kiun oni ne plenumis. S-ro Schade senkulpigis la L.K.K.-on kaj montris la formaiajojn, kiuj estas necesaj por ricevi rabaton almenaü por la hejm- veturo. Verŝajne multaj rezignis pri la formalaĵoj kaj la rabato. Poste s-ro Edmonds tre interese komentis sian raporton pri K. R. (Konstante Reprezentantaro de la naciaj societoj). Estis vera ĝuo, aŭskulti tiun iaboreman, celkonscian, humorplenan britan samideanon. Fine estis voĉlegata kaj akceptata la nova kongresa regularo, prezentita de la Centra Komitato sur la bazo de la fundamentaj dokumentoj. Je la 12 1 /a h. la prezidanto fermis ia kunsidon.

Mardon, la 12 an de Aŭgusto. — En la tria ĉefkunveno de la XVIa, kiu komenciĝis je la 10a, Dro Privat unue donis kelkajn klarigojn pri la raporto de C. K. (Centra Komitato), kiu ne tute korekte estas presita en la kongreslibro. La unuan fojon C. K. montras bilancon. La prezidanto plie parolis pri ia teknika konferenco, kiu Paskon 1924 okazis en Geneve, kaj sciigis, ke la sekvonta konferenco kunsidos en Paris, 6ar de post la malapero de la malnova registaro la ŝancoj estas nun multe pli bonaj en Francujo ol antaŭe. S-ro Hromada kiel ffazetara fakestro de C. K., bedaüris, ke Ii ne suk- cesis kunvenigi ĝis nun la gvidantojn de la naciaj gaietservoj. S-ro Poncet el Lyon petis, ke la in- ternaciaj institutoj de Esperanto sin turnu al la jegistaroj aü oficialaj estraroj de iu lando nur post mterkonsento kun la nacia societo de la koncerna lando. Poste la prokrastita demando pri konserv- auo au forigo.de K. K. K. estigis denove longan diskutadon. Ciuj parolantoj konstatis kun granda (lankemo la bonegajn servojn de K. K. K. kaj precipe de s-ro Warden, sed opiniis, ke C. K. povas (je nun preni sur sin la laborojn de la ĝisnuna K.K.K. Ju pli simpla la tuta organizo de Ia •jsperantistaro, des pli bone por la movado. La sezulto de la diskutado do ne povis esti alia ol fongo de K. K, K. Fino de la kunsido je la 12 '/* h.

Merkredon, la 13 an de Aŭgusto. — Hodiaŭ citazis la lasta ĉefkunsido kaj Ia interna fermo de la aVIb, Je la 10 a Dro Privat ĝin malfermis. S-ro •"<pp!ebaum, honora sekretario de la organiza komi- p.to por starigi Zamenhof-monumenton, donis kelkajn klarigojn pri sia raporto en la kongresa libro. j ost sciigo de s-ino Zamenhof Dro Privat deklaris, Ke la inaüguro de la monumento sur la tombejo estos ebla nur en somero 1925 aü 1926. La kun- , »erio decidis, ke C. K. en interkonsento kun la i •jiganiza komitato fiksu la daton. Sekvis nun tre, i « tro longa diskutado pri propono de Pola Esper- , anto-Asocio. Konstatante „ke multaj Esperantistoj ! 11 ® konformiĝas al Ia lmgvaj opinioj de la j '»iicialaj lingvaj institutoj", la propono postulas, ! »ke la XVIa turnu sin al ĉiuj Esperantaj org-a- 1 iuzoj kaj gazetoj kaj al ĉiuj individuaj Esperantistoj -<un peto kaj postuio, ke ili konformiĝu al ĉiuj ; ĵ;!!"va! opinioj de la Akademie kaj de la Lingva j komitato". Kompreneble tiu ĉi propono kaŭzis !j viglan, preskaü pasian debaton pri lingvaj deinan- I doj, ekzemple pri la landnomoj, kaj la prezidanto pli ol unu fojon havis okazon, montri sian diplo- i matan lertecon, por glatigi la ondojn. Tarnen la I propono fine estis akeeptata post tri ŝanĝoj dezir- ! itaj de s-ro Edmonds. Sekvis mallonga priparol- i ado de propono de la Esperanto-Societo por Stirio, 1 petskribi al la Nobel-fondajo, ke ĝi bonvolu doni | premion al la familio de la majstro. Spertuloj tuj j diris, ke tio ne estos ebla, ĉar la Nobel-premiojn j povas ricevi nur vivantaj personoj au institutoj. j Oni petis la C. K., pripensi la aferon. — S-ro i Horner informis pri la disvastiĝo de Esperanto j en la rondoj de la Kristana Asocio de Junaj Viroj i kaj atentigis pri la universal» kongreso de tiu £i i asocio, kiu okazos 1925 en Helsinki. — Oni kon- statis, ke la universalaj Esperanto - kongresoj estas ] tute neiitralaj. Hin povas partopreni Esperantistoj j el ĉiuj sociaj klasoj. — S-ro Merchant invitis la kongreson por 1926 al Anglujo. Goje la invito estis aplaŭdata. Por 1925 neniu urbo invitis. Estas la unua fojo, ke oni ne scias, kien irr la venontan jaron. La prezidanto diris, ke anstataŭ kongreso oni ja povus aranĝi someran universitatan semajnon en bela loko de Svisujo, kaj petis, ke oni lasu la decidon al C. K. Nun la tagordo estis elĉerpita. La prezidanto Dro Privat dankis al ia L. K. K., kiu faris sian eblan por sukeesigi kongreson de 3000 personoj, afero tute ne facila. Post kelkaj dankaj vortoj de s-ro Schade en la nomo de L. K.K. la prezidanto fermis Ia kongreson.

Mi finis mian taskon, raporti pri la XVI a, escepte la fakkunsidojn kaj la plezuroin- Entute mi devas diri, ke ia kongreso plaĉis ai mi. La propaganda efiko eksteren certe estis tre granda. La gazetaro kaj la publiko de Wien multe pli interes- iĝis pri nia afero ol la gazetaro kaj Ia publiko en Nürnberg. Ni do povas esperi, ke la samideano; en Wien, kiuj meritas koran danken, dum la venonta vintro kolektos la fruktojn de sia merit- P'ena grandega laboro.