Reagoj (Sekso kaj Egaleco, Aŭgusto 1987)

El Vikifontaro
Reagoj ()
Sekso kaj Egaleco, № 15 (p. 15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

REAGOJ

SkE 14 bone impresis min. Sufiĉe interesa. La kontribuo de la neevitebla Golden ne estas la plej interesa, des pli konsidere la longecon ...

La aspekto estas mirinda.

Anne Amblès [an obles], Francujo

La artikolon de Bernard Golden pri la lingvoprojekto “Vikto”, kiu aperis en SkE n-ro 14, mi konsentis komposti nur post forta protesto al la redaktoro. Miaopinie la artikolo estis oscedige teda; sed pli grave - ĝi tute ne taŭgis por nia revuo.

La debato pri lingva seksismo en SkE estas debato pri seksismo, ne pri lingvoj - kaj certe ne pri pseŭdolingvoj aŭ projektoj! Nia tasko estas persvadi la homojn ŝanĝi, ne sian lingvon, sed sian LINGVO-UZON. Tial ni diskutu la aktualajn problemojn de la efektive uzataj lingvoj, kaj ne la kabinetajn lingvo-ludojn de nekonataj frenezuloj.

Kompreneble troviĝas inter la esperantanoj malgranda grupo, kiu obsede interesiĝas pri lingvo-projektoj aŭ pri “reformoj” de Esperanto. Sed ili estas tre malmultaj - mi konas nur du - kaj por ili ekzistas revuoj pri planlingvistiko. Al unu el tiuj revuoj s-ro Golden devintus sendi sian analizon pri Vikto: al SkE li prefere sendu artikolojn pri virinaj rajtoj.

Kaj se entute devas aperi en nia revuo artikolo pri mortnaskitaj projektoj, ni almenaŭ ne toleru la uzon de la termino “lingvo” por tia projekto. La centjara historio de Esperanto rajtigas ĝin al tiu termino; sed fuŝa projekto, kiu apenaŭ ekzistas ekster la nebula cerbo de sia aŭtoro, simple ne meritas tiun honoron.

Dermod Quirke, Britujo