Recepto kontraŭ cigaroj

El Vikifontaro
Recepto kontraŭ cigaroj ()
La Dek-Sepa (p. 10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANEKDOTO

Recepto kontraŭ cigaroj.

Kuracisto el Strasbourg, ricevis de germana firmo jenan leteron :

« Sinjoro,

« Vere estas, ke vi ne mendis al mi cigarojn. Tamen, mi permesas al mi sendi vin skatolon enhavantan 100 da ili ; estante konvinkita, ke vi ĝustvalore ŝatos ilian aromon. Bonvolu trovi entenate, mian fakturon, kiu kalkulas 15 frankojn ».

Li trankvile fumis la cigarojn kaj poste respondis :

« Sinjoro,

« Vere estas, ke vi ne postulis de mi konsulton. Tamen permesu al mi sendi vin, entenate, tri receptojn, ne dubante unu minuton, ke, ĝustatempe, vi utiligos ilin kaj ke vi estos tiel kontentigita per ili, kiel mi estis post la elfumado de viaj cigaroj. La prezo de miaj receptoj estante po 5 Markoj, ni, tiamaniere nenion ŝuldas unu kontraŭ la alia ».