Reklamo (Fervoja Esperantisto, Marto 1913)

El Vikifontaro
Reklamo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
La Ondo de Esperanto
Monata
ilustrata
revuo
(fondita en la jaro 1909)

La abonantoj de la j. 1912 jam ricevis SENPAGE romanon de a. Tolstoj : « Princo Serebrjanij », kies prezo por ne-abonantoj estas 1 S. 600 afr. Nun ĉiu abonanto de la j. 1913 — krom 12 numeroj de l’ gazeto, senpage recivos donace belan Esper. libron :

« ORIENTA ALMANAKO »

el la lingvoj japana, ĥina, araba, hinda, sanskrita, persa, armena, kartvela ktp.

La « Ondo » aperas akurate la 1-an daton, novstile. Ĉiu n-ro havas 16—24 paĝojn. Formato 17 × 26.. Bela kovrilo.

Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo tutmonda (poŝtk. ilustr.).

Anonco en « Koresp. Fako » — 3 respondkuponoj.

La abonpagon (2 rubl. = 2 Sm. 120) oni sendu al « Librejo Esperanto », 26, Tverskaja, Moskva, aŭ al « Presa Esperantista Societo », 33, rue Lacépède, Paris (kiu vendas ankaŭ po numero, 15 S., afrankite 20 Sd.) poŝtmandate, respondkupone, papermone, per bankĉekoj aŭ per transpagilo de Esper. ĉekbanko.