Resanigejo por fervojistaro

El Vikifontaro
Resanigejo por fervojistaro ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
RESANIGEJO POR FERVOJISTARO

Apud Nymegen, sur altaĵo en sana regiono, staras la resanigejo de la fervojistoj de tri holandaj kompanioj. La fondaĵo estas posedaĵo de la personaro. La anoj kotizas, laŭ la jara salajro de 700, 1000 kaj pli guldenoj, monatan sumon de fr. 0,12, fr 0.16 aŭ fr. 0,20. Ili rajtas tri-semajnan flegadon senpagan, se ili fariĝus malsanaj sed ne « enlitkuŝantaj ». Poste ili nur pagas malgrandan sumon.

Ankaŭ la familianoj (edzino, infanoj) estas flegataj se bezone.

Oni luis belegan vilaon, nomatan Villandry ; la komanioj simpatie helpas la resanigejon, la kotizoj estas ricevataj per la salajr-listoj.

Infektaj malsanuloj ne estas akceptataj en Villandry, sed oni helpas ilin per privataj tuberkulozaj-resanigejoj, k. t. p.

Alilandaj fervojistoj, kiuj iam vizitos Nymegen, povos viziti Villandryr ; tamen ili bonvolu skribi antaŭe.

Bal, Breda (Holando).