Resonado (Oktobro 1924)

El Vikifontaro
Resonado ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Nun fine la fino de miaj travivaĵoj en Italujo, kiujn mi komencis rakonti en la antaŭa numero.

Mi do estis en Recco 6e s-ro Jean Borel. Li loĝas tie dum la vintro kaj printempo pro sia sanstato, al kiu malutilas la tiutempe malmilda klimato de lia hejmlando Svisujo. Lia hejmo en Recco estas luita dometo staranta super la strato sur la deklivo de monteto, tre proksime a) la marbordo. La dometo estas ĉirkaŭata de malgranda ĝardeno, riĉa de rozoj kaj sudlandaj arboj kaj aliaj kreskaĵoj. De sur la teraso de Ia ĝardeno oni ĝuas belan panoramon de parto de la vilaĝo kaj de la vasta maro lazura. Tie mi sidis la unuan antaütagmezon de mia restado, admirante la belaĵojn, kiuj sin pre- zentis al mi, kaj — iom enviante miau gastiganton, kiu ĉiutage povas ĝui tion.

Kelkafoje dum la printempa sezono li havas gastojn, parencojn kaj konatojn el Svislando kaj Germanujo, kaj tiam estas iom pli vive en la domo. Kun sincera sindonemo s-ro Borel dediĉas sin al siaj gastoj, farante ekskursojn kun ili kaj montrante al ili la vidindajojn de la tiea regiono. Ankaŭ kun mi Ii ĉiutage ekskursis en la ĉirkaŭaĵon. Ni migris tra olivarbaj plantejoj kovrantaj la niontojn, ni vitra olivarbaj plantejoj kovrantaj la niontojn, ni vi- zitis ia interesan fiŝist-urbeton Camogli, la luksan banlokon Santa Margherita, la nekompareble belan lokon Portofino Mare kaj la montosupron Portofino Kulm, de kiu oni ĝuas „la plej belan perspektivon de F mondo". Mi ne havas ĉi tie sufiĉe da loko por detale priskribi ĉiujn rimarkindaĵojn kaj bela- ĵojn, kiujn mi vidis; nur pri du mi volas raporti.

En Santa Margherita mi vidis la hotelon, en kiu Ia sovjetaj popolkomisiitoj en la jaro 1922 loĝis dum sia traktado kun la germana komisiono (sub la gvidado de la poste murdita ministro Rathenau) pri la konata kontrakto de Rapallo. Gis tiam mi pensis, ke la gvidantoj de Ia komunistoj antaŭ ĉio por si mem aplikas Ia antiprinean doktrinon, kiun ili proklamas al siaj anoj, nome la egalecon de ĉiuj homoj. Ho, mi naivulo, kiom mi eraris! La „egal- eeemo" de la rusaj „popolkomisiitoj" en Santa Margherita konsistis en tio, ke ili elektis por si la plej luksan hotelon, havantan ĝuste la nomon „Imperial" (!), ke ili vivis tie kiel veraj princoj kaj ĉirkaŭis sin per granda stabo de militistaj gardantoj, kiu izoligis ilin de la „ordinara popolo". Jen teorio kaj praktiko! Ankaü la komunistaj gvidantoj imitas la „malbenitan" sistemon de malegaleco, se kon- cernas ilin mem.

Tre amtiza epizodo okazis sur Portofino Kulm. Multe profundiĝinte en Ia belega aspekto de la pejzaĝo. mi staris tie supre kun s-ro Borel, Subite ni aiidis post nia dorso germanlingvan interparolon de tri sinjorinoj. Iii diskutis pri ia nomoj „de la lokoj videblaj en la valoj kaj ĉe la marbordo. Car ili ne venis al interkonsento, mi proponis al s-ro Borel, ke ni helpu ilin, donante la deziratajn klarigojn. Li konsentis, kaj ni turnis nin al la trio: du mal- junetaj sinjorinoj kaj juna fraŭlino. Dankeme ili akceptis nian helpon. S-ro Borel faris la necesajn klarigojn en germana lingvo, dum Ii kaj mi parolis nur en Esperanto. Post kiam ili estis sufiĉe bone informitaj, la interparolado daŭriĝis pri aliaj temoj, precipe pri la deveno de ĉiu el ni.

„Vi estasHamburg-anino, ĉu ne?" mi diris al unu el la sinjorinoj.

„Jes! Sed de kie vi scias tion?"

„Nu, via dialekto ankaü en eksterlando ne mal- rekoniĝas." . Nun la sinjorinoj demandis s-ron Borel: „Cu vi estas franco? Vi aspektas kiel tia kaj ankaü havas francan akcenton en via parolmaniero."

„Ne, vi eraras."

„Nu, ĉu eble franclingva sviso? Cetere, kiun lingvon vi parolas kun la alia sinjoro?"

„Ci tiun fojon vi ĝuste divenis mian naciecon. La lingvo, kiun mi parolas, estas Esperanto."

Sekvis mallonga klarigo pri nia internacia lingvo.

„Ho, pri Esperanto mi jam aŭdis", diris la alia sinjorino, kiu prezentis sin kiel Wien-anino kun sia nevino, „en nia urbo okazos internacia Esperantokongreso en la nuna jaro."

„Jes", mi diris, „kaj mi verŝajne partoprenos la kongreson."

„Ho, tiam vizitu min en Wien! Mi estas la edzino de registara konsilisto H. Ni loĝas en A.-G.-Gasse, numero . .., telefono numero —"

Kun danko mi akceptis la afablan inviton.) Dum kiam mi parolis kun la du W ien-aninoi pri ilia urbo kaj pri la Kongreso,_la Hamburg-anino konversaciis kun s-ro Borel. Si demandis lin pri lia naskiĝ- urbo. Li nomis ĝin. Surprizite ŝi ekkriis: „El la sama urbo devenis mia avino patrinflanka!" Kaj ŝi diris la familian nomon de la avino.

„Cu vere?" Nun s-ro Borel estis surprizita. Ankaü lia avino patrinflanka havis la saman nomon! Unu demando reciproke sekvis la alian, kaj fine estis klare, ke la Hamburg-anino kaj s-ro Borel estas — gekuzoj, ja iom malproksimparencaj, tarnen devenantaj el la sama familio! Tio estas vere kurioza, ĉu ne? La mondo estas grandega kaj tarnen mal- granda: parencoj, kiuj neniam vidis unu la alian kaj eĉ ne scias ion reciproke pri si, rekontiĝas en fremda lando ĉe la „plej belapanoramo de 1' mondo!"

En Recco mi ricevis poŝtkarton de Dro Schmuckler el Genova. Li bedaŭris, ke li ne povis akcepti min dum mia alveturo en la stacidomo de Genova kaj ankaü ne povis sendi alian samideanon, ĉar li estis forvojaĝinta. Sed li afable promesis sian helpon al mi, kiam mi reveturante denove trapasos Genova-n. Do mi anoncis al li tagon kaj horon de mia reveno. Sed alveninte mi ree atendis en kaj antaü la stacidomo pli ol duonan horon, — neniu venis. Estis sunbrila posttagmezo, kiun mi uzis por sola travagi kaj rigardi la treege interesan urbon kaj ĝiajn ĉefajn vidindaĵojn. Per dentrada fervojo mi suprenveturis ankaü la monton Righi, fame konatan rigardejon kun bona restoracio. Tie supre staras ankaü malnova fortikaĵeto ne plu uzata. Ĉe ĝia enirejo sur la tero sidis italo kun „Petit Monte Carlo", t. e. hazardludo konsistanta el tri kavaj kaŝtan-duonsferoj kaj unu globeto, kuŝantaj sur gazetfolio. La globetonlIi metis sub unu el la duonsferoj, kiujn li poste intermiksis, parolante ĉe tio iun „sorĉan formulon". Paginte ludmonon de 100 Liroj, oni divenu la duonsferon, sub kiu la globeto kuŝas. Kiu divenis ĝuste, ricevis la duoblon de la pagita sumo, alikaze la enpago kompreneble estis perdita. Longan tempon mi observis la ludadon. La ĉefaj ludantoj estis tri distingite aspektantaj italoj kun iu ordenrubando en la butontruo. Ili preskaü ĉiam gajnis, kio ŝajnis al mi tute komprenebla, ĉar precize observante la interŝoviĝon, oni facile povis diveni la ĝustan duonsferon. Ankaŭ mi, pasive partoprenante la ludadon, preskaü neniam eraris. Tarnen mi estis suspektema kaj ne partoprenis aktive, kvankam alia italo, staranta apud mi, senĉese provis inciti ludpasion en mi. Sed mi kontraŭstaris, kaj tio estis prudenta! Preteriris ankaŭ multaj fremduloj, precipe germanoj, kiuj ne estis tiel singardemaj kiel mi. Ili ludis unu, du kaj pliajn fojojn kaj ĉiam perdis, kvankam ili lau mia observo divenis la ĝustan duonsferon. Se iu ne plu havis italan monon, la ludestro tre volonte akceptis ankaü 20 Rentenmark kiel enpagon. Evidente li estis trompisto. Sed por ke nespertulo ne rimarku tion, interludis ankaü la tri „distingitaj" italoj kaj kompreneble gajnis. Fine mi ne pli longe plu povis mute rigardi la trompadon kaj avertis miajn samlandanojn, komunikante al ili miajn observojn servojn. Rimarfcante tion, la ludestro kun malbeno furioze enpakis sian „Petit Monte Carlo" kaj rapide foriĝis. Ankaü la itala] kunludantoj kaj instiganto ne pli longe restis Sur la söenejo de sia agado, Poste mi ekseiis de germana sinjorino, kiu ofte estas en Genova por viziti parencojn, ke tiuj trompistoj sur Righi jam de jaroj praktikas sian profitodonan ludadon kaj ŝajne ne estas kaptataj de la itala polieo.

Kiam vesperiĝis, mi serĉis la loĝejon de Dro Schmuckher kaj feliĉe trovis lin hejme. Mia sciigo pri alveno kuŝis sur lia skribotablo kaj laŭdire alvenis nur jus antaŭ la anoncita horo (kvankam mi forsendis ĝin du tagojn antaŭe el Reeco, dudek kilometrojn de Genova!). Kiel multe okupita advokato li ne mem povis veni al la stacidomo kaj eĉ ne havis tempon por telefone venigi iun alian. Li petis mian pardonon pro tio, kaj mi kompreneme senkulpigis lin, ĉar mi scias, ke plenumo de promeso sufiĉe ofte estas vanigata per neantaüvideblaĵoj ...

Laŭ konsilo de Dro Schmuckher mi pasigis la vesperon en granda variete-teatro. Sed anstataŭ la esperitaj varieteaĵoj mi vidis la unuan prezentadon de itala opereto. Kvankam mi komprenis nur malmulton de ĝia teksto kaj nur el la ludado povis iom diveni ĝian sencon, la prezentado tamen estis interesa por mi, ĉar ĝi montris al mi la muzikemon de la itala popolo, kiu en la aŭskultejo kvazaŭ kunludis kaj kelkafoje eĉ kunkantis efikajn melodiojn.

En Italujo la teatroprezentadoj generale komenciĝas tre malfrue kaj pro tio ne finiĝas antaü nokt- mezo. Estis jam post la dekdua, kiam mi eliris el la teatro. Mia vagonaro estis forveturonta kvaronon antaü la tria horo nokte. La tempon ĝis tiam mi inteneis pasigi en la atendejo de la stacidomo. Sed, ho ve, ĝi estis fermita! Kaj ankaü la re- storacioj jam fermis siajn pordojn. „Nu, estis varma nokto, invitanta al promenado. Ci tiun mi faris dum du horoj, tiamaniere konatiĝante ankaü kun la dumnokta vivo de Genova. Ne multe atentante ia vojon, mi venis ankaü en la havenan kvartalon, s tra mallarĝaj stratoj kaj stratetoj. Sed tio estis j riska, ĉar tiu kvartalo, same kiel en aliaj haven- [ urboj, estas iom danĝera por fremdulo. Sed ne atentante la oftajn alparolojn de „afablaj sinjorinoj", I ■tu evitis malagrablaĵojn kaj sendifekte revenis al la stacidomo por eniri la vagonaron portontan min al Milano. De tie mi havis rektan vagonon al Stuttgart, kie mi volis viziti profesoron Paul Christaller,

La reveturo tra Svislando, sur Gotthard-fervojo, estis raviga. Nur kiam mi veturis tra Bellinzona kaj vidis tie Ia restaĵojn de la terura fervoja akcidento okazinta antaŭ unu semajno, mi profunde malĝojiĝis, pensante al la multaj viktimoj, kiujn ĝi Postulis ... Kiam mi vespere alvenis en Stuttgart, mi miris, ke profesoro Christaller, kvankam mi per sufiĉe frue forsendita poŝtkarto estis petinta lin pri tio, ■äe atendis min en la stacidomo. Rapide mi serĉis Joĝejon en preksima hotelo kaj tuj poste per tramo veturis al la loĝejo de s-ro profesoro. La tuta domo estis senluma. Ĉu li jam dormis? Mi sonoris Fenestro en la unua etaĝo malfermiĝis, kaj ŝatata profesor-edzino demandis el ĝi: „Kiu estas tie?" Mi diris mian nomon, kio estis respondata per mirekkrio. Tuj la afabla profesoro malsuprenvenis kaj malŝlosis la dompordon.

„Kia surprizo!" li diris, „mi tute ne atendis vin hodaŭ."

„Cu vi ne ricevis mian poŝtkarton?"

„Ne!" Do ĝi perdiĝis, same — kion mi poste ekseiis — kiel kelkaj aliaj, kiujn mi skribis el Italujo.

Ni priparolis niajn aferojn, kaj poste profesoro Christaller nepre ne volis, ke mi iru sola al la hotelo. Piedire Ii akompanis min ĝis tie en la malfrua vespero, kaj mi ne seiis, kiom danki lin pro tiom da afableco.

Plenega je neforgeseblaj impresoj mi revenis hejmen, kaj mi esperas, ke mi ne tedis la legantojn per la babilado pri miaj persona) travivaĵoj,


Intertempe okazis la XVIa Kongreso en Wien. Atendante de mi la kutiman raporton pri ĝi, oni eraris. Mi lasis la raportadon al aliaj, eble pli kompetentaj kunlaborantoj. Kial? Nu, por esti objektiva raportanto, mi devus diri tro multe da malagrablaĵoj, kaj tio ja ne estas ŝatata en Esperantujo. Ju pli multe da veraĵoj oni diras, des pli malbona samideano oni estas ...