Revenu Vi
Revenu Vi
(Turn ye to me.)
La steloj brilas glore, glore,
Ho ro Mhairi dhu,[1]revenu vi:
La mevo murmuras plore, plore,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi
Muĝas malvarma vent' sur ĝia krest' ,
Sed varma plumar' kuŝas en ĝia nest',
Ŝirmejo dum ventblovad'
Kaj dum la neĝfalad';
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
La ondoj ŝaŭmas pace, pace,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
La mevo ĝemadas lace, lace,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
Plu ne ĝemadu, vi bird' de la mar';
Ĉar hejmon vi havas sur alta rokar'.
La ondoj karesas vin,
Nur tombo vokas min,
Ho ro Mhairi dhu, revenu vi.
Trad. Agnes B. Deans.
La Butikisto
— Mi volas aĉeti du neluksajn blankajn naztukojn, mi diris al la butikisto.
— Bonan matenon, sinjoro. Belega vetero, sinjoro, ĉu ne? li diris.
— Jes,—mi deziras du blankajn neluksajn naztukojn.
Li rigardadis ravate kelkajn flavajn ŝtrumpetojn.
— Mi tute povas rekomendi ĉi tiujn. ... Li restis nemovebla.
Mi vidis ĝoje, ke mia deziro pri naztukoj ekpenetras al lia cerbo.
— Naztukojn, vi diris? li demandis.
— Jes, mi ripetis firme—naztukojn.
Liaj manoj ekmoviĝis en la direkto al kesteto de koltukoj, sed li ekvidis mian severan rigardadon kaj la danĝero deturniĝis.
Kun memevidenta malinklino li malfermis kesteton enhavantan— kolumojn.
Mi forkuris.
H. C. Davis
- ↑ Mhairi dhu (Mario nigra.)