Sableroj/Post la unua kongreso

El Vikifontaro
Sableroj ()
(p. 10)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Post la unua kongreso.

Kian miraĵon mi vidis! mi aŭdis la vortojn enigmajn:
„Tuj, alveninte Bulonjon, ni povis paroli, kompreni,
Aŭdi la vortojn amatajn, fluantajn el buŝoj de l’fratoj,
Vere ja ŝajnis al ni, pentekosta miraklo revenis!”

Dum la rakonto la via, mi vidis flameton lumantan
Sur via kapo, mi vidis okulojn kaj trajtojn ekbrili!
Nun mi denove esperas, mi kredas miraklojn kaj signojn.