Saluton al niaj asocianoj

El Vikifontaro
Saluton al niaj asocianoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
SALUTON AL NIAJ ASOCIANOJ

Estis en la jaro 1909-a, kiam oni povis legi en unu numero de la oficiala organo de U. E. A. « Esperanto », la aperintan anonceton de nia alte ŝatata eksprezidanto, S-ro Armand Berlande, kie li alvokis ĉiulandajn fervojistoj esperantistajn, invitante ilin kunveni en Barcelono dum la V-a Esperantista Kongreso, por fondi la Interacian Asocion de la Esperantistaj Fervojistoj. Li estas do la spirita iniciatoro kaj la efektiva fondinto de nia Asocio, kiu nun enirante la trian jaron de sia ekzisto, akceptas min kiel sian novan prezidanton. La voĉo de nia eksprezidanto ne estis malaperinta, lia penado ne restis vana ; hodiaŭ kalkulas nia Asocio respektindan nombron de 200 anoj kaj ni posedas nian gazeteton.

Fervojistoj Esperantistaj ! Se eĉ ŝajnas al vi tiu ĉi rezultato esti nerimarkebla kompare kun tiuj de la aliaj esperantistaj organizaĵoj, pripensu nur tion, ke la afero estis atingita per preskaŭ neniaj materialaj kaj monaj rimedoj, sed per neeldireblaj penadoj kaj klopodoj, per formika diligenteco kaj modesta kaj aminda oferemeco de du niaj kamaradoj : S-ro Berlande kaj Bontemps.

Al ili apartenas nia danko, al ili direktiĝas kaj direktiĝu nia laŭdo.

Se ni ĉiuj komprenos la noblajn, pacemajn kaj praktikajn celojn, kiujn sekvas nia Asocio, se ni ĉiuj tiel ame, sincere kaj pacience plenumos niajn libervole promesitajn devojn, kiel ili tion ĉiam senprofite, ofereme montris kaj faris, ni restos fortegaj eĉ en nia nune ŝajna malforteco.

Fervojistoj Esperantistaj, elita trupo de la profesiuloj, viroj de la severa penega laboro kaj nerompebla memdisciplino, montru vian diversfakan, neelĉerpeblan potencon antaŭ la esperantista mondo ankaŭ en la rilatoj de la lingvo Esperanto, ni montru, kiajn fortojn ni povas disvolvi, kiam ni nur firme volas.

Ni laboru fidele kaj sincere ĉiuj kune, ni ŝatu alte nian plenrespondecan profesion kaj imitu la ekzemplon de nia glora Majstro kaj de nia modesta, altestimata eksprezidanto, S-ro Armand Berlande.

Ni obstine laboru kaj ne fanfaronu.

Se vi al ni ebligos la laboron, ni ĝin efektivigos !

Jaromir Schwarz
Prezidanto de I. A. E. F.