Sama rajto por ĉiuj en Germanio

El Vikifontaro
Sama rajto por ĉiuj en Germanio ()
Sennaciulo (p. 3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Sama rajto por ĉiuj en Germanio

La intertraktadoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj ĉiam finiĝis laŭ deziro de la unuaj. Por ili ne sufiĉas obstine venki en malgrandaĵoj, ili provas kaj sukcesas en grandaĵoj. Tion pruvas sekvantaj ciferoj.

Por militviktimoj la respublika, demokrata regna parlamento ne volis aprobi 150 milionojn por plibonigo de la rentoj; samtempe la Ruhr-industriistoj donace ricevas, sen parlamenta decido, 700 milionojn.

Al nevundita generalo Ludendorff la glorinda respubliko alŝovas monatan “renton“ de 1830 mk; por invalido de mondmilito kapitalista devas sufiĉi 16 mk. en sama tempo.

Majorvidvino bezonas 780 mk., sed por vidvino de laboristo nur monate estas

disponeblaj 12 markoj.
H. W., Dresden.