Seksa diskriminacio ĉe la ŝaktabulo

El Vikifontaro
Seksa diskriminacio ĉe la ŝaktabulo ()
Sekso kaj Egaleco, № 15 (p. 5-7)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Seksa diskriminacio ĉe la ŝaktabulo

Bernard Golden, Hungarujo

Lastatempe juna hungarino akiris famon sur du specialaj interes-terenoj: ŝakludado kaj lingvoscio. La Esperanto-periodaĵoj en Hungario, kompreneble, raportis pri ŝia scio de Esperanto, dum la eksterlanda gazetaro emfazis, ke ŝi bone posedas la anglan lingvon. Tamen, ĉiuj aklamis ŝin pro ŝia lerteco ĉe la ŝaktabulo.

Ŝi nomiĝas Zsuzsa (= Suzana) Polgár, loĝas en Budapeŝto, estas 17-jara kaj frekventas la gimnazion. Tiu miregindulino komencis okupiĝi pri: ŝakludado kiel kvarjarulino. Kelkajn monatojn post la eklerno de la bazaj reguloj, Suzana venkis ĉiujn kontraŭulojn en la budapeŝtaj ĉampionludoj por infanoj sub 11 jaroj. Je la aĝo de 10 jaroj ŝi fariĝis virina majstro. La sekvan jaron ŝi estis la venkinta ĉampiono de la sub-16-jaruloj.

Baldaŭ ŝi komencis partopreni en internaciaj ŝakkonkursoj. En Bulgario, kiel la sola ina konkuranto, ŝi superis ĉiujn en turniro, Tiam ŝi havis nur 12 jarojn. Nun Suzana Polgár estas pritaksata kiel la plej altranga virina ŝakisto en la tuta mondo. En marto 1985 ŝi vojaĝis al Nov-Jorko por partopreni en la tiea Internacia Turniro, kies kolosa unua premio ($18 000) altiris la kremon de la monda ŝakludantaro: ĉiuj grandmajstroj.

Pro ŝia scio de Esperanto, bildoj kaj artikoloj pri Suzana aperis en la tri ĉefaj periodaĵoj de la hungara esperanto-movado. N-ro 4/1985 de Világ és Nyelv (Mondo kaj lingvo), la hungarlingva revuo de Hungara Esperanto-Asocio, prezentis ŝin per kovrilpaĝa kolorfoto kaj dupaĝa artikolo. Ankaŭ Hungara vivo raportis pri la grandaj sukcesoj de la ŝakludanta knabino en n-ro 4/1985, kies ĉefartikolo konvene temas pri la situacio de virinoj en Hungario. La ilustraĵoj en la du menciitaj revuoj montras Suzanan antaŭ ŝaktabulo.

Tute alia estis la kovrila foto sur la februara numero de Budapeŝta informilo. Ĝi montris la adoleskantinon en ŝia loĝejo, kie, kun kruĉo enmane, ŝi akvumas planton. Jen pruvo, ke eĉ ŝak-talentulino kapablas okupiĝi ankaŭ pri hejma mastrumado.

Mi citos kelkajn vortojn el la priskribo de tiu bildo sur la unua interna paĝo de la kovrilo: “Ŝi estas la plej bona ŝakistino de la mondo kaj celas atingi la pinton ankaŭ inter viroj. Jen pruvo de vera egaleco inter viroj kaj virinoj!”

Tiu mallonga aludo al egaleco inter la seksoj en la ŝakmondo estas iom misgvida. Pli profunda ekzameno de la demando montras, ke ja ekzistas seksa diskriminacio sur la oficiala nivelo de organizita ŝakludado. Por rangigi ludantojn ekzistas poentosistemo, en kiu viroj devas akiri pli da poentoj ol virinoj. Ekzemple, la normo de la rango de grandmajstro (akirebla post venko de aliaj grandmajstroj) estas proksimume 2500 poentoj por viroj kaj 2250 por virinoj.

Portreto de Suzana denove aperis frontkovrile de Budapeŝta informilo (junio 1986) okaze de nova venko ĉe la ŝaktabulo. Ŝi atingis la trian lokon en la landa vira konkurso pri ŝako, organizita en Budapeŝto en majo 1986. Tiam ŝi venkis, inter aliaj, du internaciajn grandmajstrojn. Tiu sukceso rajtigas ŝin partopreni en la internacia zona konkurso en Pollando en 1987 por la titolo vira mondĉampiono pri ŝako. Ĝis nun neniu virino atingis tiun ĉi rezulton.

Okaze de gazeta intervjuo en Nov-Jorko, Suzana plendis, ke ŝi estas diskriminaciata. Kvankam ŝi jam atingis la normon de grandmajstro 11 Zsuzsa Polgár kun sia fratino Zsófia.

fojojn, la Hungara Ŝakfederacio ne nomis ŝin grandmajstro. Ne plaĉis al tiu organizaĵo, ke Suzana rifuzis ludi en virinaj turniroj kaj partoprenis en kelkaj viraj turniroj sen permeso. Pro tio ŝi estis punita. La Federacio malpermesis al ŝi vojaĝi al okcidenteŭropaj landoj, do ŝi povis ludi nur interne de la sovetia bloko.

Suzana opinias, ke preskaŭ ĉiuj inaj ludantoj de ŝako estas tro malfortaj kompare kun ŝi, do ŝi ne volas partopreni en turniroj, kiuj ne prezentas defion. Tamen, ŝi neas la aserton, ke virinoj diferencas de viroj kaj sekve ne kapablas elteni la rigorecon de turnira ŝakludado. Suzana insistas, ke ili povas konkuri laŭ egalaj kondiĉoj; tamen ŝi substrekas, ke virinoj ne havas la samajn ŝancojn kiel viroj superi en ŝakludado. Kiam ili edziniĝas, ili havas infanojn kaj devas zorgi la hejmon, kaj tio ne donas al ili tempon por ludi.