Sennacismo kaj Internaciismo/Pri difinoj de internaciismo kaj sennaciismo ĉe k-do Lanti

El Vikifontaro

ĉar la uzado de l’komuna lingvo esperanto ebligis tion.

Tamen lastatempe en la koncepton de la „Sennaciismo” enportiĝis granda konfuzo. Sennaciismo komencis esti difinata kiel iu programo de nova politika partio. Ĝi estis ekstarigita kiel io rekte kontraŭa al la instruoj de la ekzistantaj partioj laboristaj pri la internaciismo. Sennaciismo estis perdanta sian proletan karakteron kaj fariĝis ne pli ol iu burĝa ideo.

Tian fuŝan koncepton de l’sennaciismo la proletaj esperantistoj devas nepre kontraŭbatali.

Por priklarigi la tutan esencon de la problemo estas publikigata tiu ĉi broŝuro.

B. Ejdelman

Pri difinoj de internaciismo kaj sennaciismo ĉe
k-do Lanti

Mi tamburas alarmon. Sur la fronto de SAT ne ĉio estas bonorda. Mi parolas pri la libro de E.Lanti „La laborista esperantismo“. La gvidanto de „Sennaciulo“ ripetas kaj profundigas en ĝi tute ne akcepteblajn por la insternaciuloj aŭ sennaciuloj pensojn pri kolonia kaj nacia problemoj. Ĉi tiuj pensoj estas malutilaj por la proletoj kaj ili subtenas la politikon de imperialistoj. Tia libro, kia estas „La laborista esperantismo“, sen iaj pluaj korektoj kaj komentoj, ne devus esti disvastigata, ne devus ricevi la sankcion de SAT kaj esti anoncata kiel ties „kvazaŭa“ programo[1]).

Lanti malaprobas, ke „la internaciaj kongresoj“ sin esprimas por la „liberiĝo de subpremataj popoloj“, kaj li konstante metas ĉi tiun „liberiĝon” inter citosignetoj („La laborista esperantismo”, pĝ. 27). Plue li skribas ke la sennaciuloj pensas ke „laboristoj el Irlando, Bretonio, Nikaragvo, Koreo, Georgio (!! E. B.), Ĉinio, Hindio” kaj de aliaj „subpremataj landoj” ne havas intereson oferi sian vivon por akiri sendependecon” (La sama libro, pĝ. 28). Poste: „la sennaciuloj ankaŭ ne kontraŭbatalas la imperialismon pro jenaj motivoj: 1) laŭ Lenin, „la imperialismo estas la lasta stadio de l’kapitalismo”, 2) laŭ Marx, „la socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo, elkreskinta ĝis plena matureco” (la sama libro, pĝ. 28). Plue: „se ĝustas tiuj asertoj de tiom eminentaj gvidantoj de l’laborista movado, estas memevidente ke en tiu tempo, kiam oni baras la evoluon de la „lasta stadio de l’kapitalismo”, oni samtempe malhelpas al la stariĝo de l’Socialismo” (la sama libro, pĝ. 28).

Tia komentado de la supraj citaĵoj estas ĉio alia, sed ne marksismo, nek socialismo. Pli vere ĝi estas fatalismo. Lanti kredeble opinias, ke la maturiĝinta pomo de socialismo devos fali mem en la buŝon de la atendantoj de ĝia maturiĝo.

Plue Lanti jam rekte subtenas la imperialistan kolonian politikon per la vortoj: „Cetere, la popoloj, kiuj ne kapablas tiri profiton el la naturaj riĉaĵoj, troviĝantaj en „siaj” landoj, ne rajtas laŭ natura leĝo malhelpi aliajn utiligi tiujn riĉaĵojn” (La sama libro, pĝ. 28). Tiel la kapitalistoj ricevas bonegan argumenton por pravigi sian senhontan ekspluatadon en la kolonioj kaj sian konsideron de la koloniaj indiĝenoj kiel malsupera raso.

Lanti asertas plue: „Kontraŭbatali la imperialismon signifas bari al la historia procezo” (La sama libro, pĝ. 29). Lanti do forgesis la vortojn de Marx, ke la homoj mem faras sian historion. Paroli tiel, kiel parolas Lanti, signifas semi malklerecon inter la laboristoj.

Plue, sur la sama paĝo, li indikas citaĵon el Lenin, erare atribuante al li penson, kiun Lenin mem nomis penso de malkaŝaj kaj cinikaj imperialistoj (laŭ la aŭtentika esprimo de Lenin mem), kiuj havas „kuraĝon konfesi la absurdecon de la penso pri „reformado” de bazaj ecoj de imperialismo” (Verkaro de Lenin, rusa eld. I, vol. XIII, pĝ. 322). Tiu ĉi eraro devenas el la bedaŭrinda fakto, ke en la franca traduko de la koncerna verko de Lenin, kiun uzis Lanti, estas erare metitaj la citosignetoj, pro kio la senco grave kripliĝis[2]. Ĝuste Lanti atribuas al Lenin jenan penson: „la imperialismo estas nedisigeble ligita al la kapitalismo en ĝia nuntempa formo kaj sekve (— tie ĉi en la franca traduko kaj ĉe Lanti estas ellasitaj du ekkriaj signoj — !! — de Lenin. B. E.) la rekta batalo kontraŭ la imperialismo estas absolute vana”… („Laborista esperantismo”, pĝ. 29). En la verkaro de Lenin (ruslingva) tiu ĉi frazo troviĝas en la vol. XIII, pĝ. 323.

Tre karakterize estas, ke k-do Lanti, sur bazo de l’eraraj citosignetoj en la franca traduko, opiniis ebla konsideri Lenin kiel kontraŭulon de la rekta batalo kontraŭ la imperialismo. Nu, por la gvidanto de „Sennaciulo”, konsideri en tiu ĉi problemo subtenon de Lenin, estas ne nur ridindi. Tio estas tre karakteriza por la evolucio de Lanti, kiu neeviteble devas konduki lin al foriĝo de ĉiuj plej malgrandaj restaĵoj de lia antaŭa revoluciemo.

Lanti mem evidente tre malmulte zorgas pri la marksismo. Li intencas nur per siaj citaĵoj el Marx kaj Lenin influi la legantojn marksismanojn. Kontraŭ tio ni devas nepre reagi. Estas nepre necese fari difinitajn konkludojn.

Pli malsupre ni esploros, ĉu estas pli vastaj aŭ pli malvastaj aŭ egalaj la ideoj de internaciismo kaj sennaciismo, sed ĉiuokaje la vidpunktoj de Lanti koncerne la kolonia politikon kaj sendependiĝon de nacioj ne povas esti akcepteblaj. En la prituŝitaj temoj la internaciuloj pensas konforme al Lenin, kiu skribis: „simile al tio, kiel la homaro povos veni al forigo de la klasoj per transira periodo de diktatoreco de la subpremitaj klasoj, tiel ankaŭ al la neevitebla kunfandiĝo de la nacioj la homaro povas veni nur tra la transira periodo de la liberiĝo de ĉiuj subpremataj nacioj, t. e. de ties libera povo apartiĝi” (Verkaro de Lenin, rusa eld. I, vol. XIX, pĝ. 172).

La proponataj de Lanti batalrimedoj estas la tre bone konata en la historio de la revolucia movado „ekonomismo”. Jen kion skribas Lanti: „La sola inda kaj profitdona batalo estas la batalo kontraŭ la mastroj en la fabriko mem, en la minejo mem, en ĉiuj laborejoj mem” („Lab. esp.”, pĝ. 28). Per tiu ĉi tro ne sufiĉa bataleto Lanti rekomendas limigi la grandan batalon de la proletaro kaj jugitaj popoloj por la liberiĝo. Tiun ĉi „ekonomismon” de Lanti ni esploros iom pli sube en la konforma loko.

Lanti parolas pri la egalrajto, sed liaj pensoj pri la natura rajto utiligi la riĉaĵojn de aliaj landoj ne konformiĝas al la ideo de egalrajteco. Kaj kiam Lanti nomas inter la subpremitaj landoj, kvankam inter citosignetoj, la Sovetan Georgion (kiu efektive nek kulture, nek nacie, nek ekonomie estas subpremata), tio estas ago absolute neallasebla. Li havus kaŭzon por fari tion nur tiam, se li opinius, ke efektive en Sovet-Unio la kartvelaj laboristoj kaj kamparanoj aŭ iliaj politikaj gvidantoj estas same traktataj, kiel la brita registraro traktas la hindojn aŭ la japana la koreanojn.

Ĉar la ĉefa eraro de Lanti kuŝas en la kompreno de la terminoj mem, ni transiru nun al klarigo de la ideo de internaciismo en tiu senco, kiel ĝi estas difinita de la historio de la movado laborista. Por tio ni ĉerpu la difinojn de tiu ĉi ideo ĉe Lenin (vol. XIX, rusa eld. I).

Mi mencias tie ĉi ne la aŭtoritaton de Lenin, sed simple mi opinias ne necesa reskribi tion, kiom la alia faris pli bone. La afero esencas en tio, ke en la prezentotaj tie ĉi citaĵoj Lenin donis la plenan, klaran kaj komune akceptitan klarigon de tiu komprenaĵo, kiun ĝis nun neniu kontraŭdiris.

Internaciismo estas kontraŭa al naciismo. Naciismo signifas celadon al profitoj kaj privilegioj, al vastiĝo teritoria por sia propra nacio, ekspluaton, malhonorigon kaj subpremon de fremdaj popoloj kaj suprenlevon de la propra je malprofito por la aliaj. El tio konsekvencas malegalrajto, disiĝo. El tio devenas antisemitismo kaj blankrasa ŝovinismo kontraŭ la kolorhaŭtuloj. El tio devenas ankaŭ la patriotismo, instruata kaj enplantata en la amasoj per ĉiuj al la burĝaro habeblaj rimedoj: lernejo, gazetaro, leĝaro, juĝejo kaj simpla rekta perforto (maskita per „pura demokratio” la burĝa diktatoreco de kapitalismo), perforto per la ŝtata aparato, troviĝanta en la manoj de la burĝaro. El tio devenas ankaŭ la faŝismo, t. e. naciisma fenomeno, aperanta ĉe apartaj cirkonstancoj en la batalo por la interesoj de burĝaro.

Tial ĉiujn nomitajn specojn de naciismo: antisemitismon, rasan malamon, patriotismon, faŝismon — la proletaro celas forigi per internaciismo de sento, penso kaj agado.

La naciismo sin apogas per malsamlingveco de popoloj, per la manko de universala mondlingvo. Nuntempe esperanto helpas la unuecon kaj kunecon de diverslanda proletaro, estante sola, facile akirebla por la vastaj popolamasoj internacia interkomunikilo kaj ligilo.

Jen kion skribas Lenin pri internaciismo: „La laboristoj kreas en la tuta mondo sian internacian kulturon… Al la mondo de naciisma subpremado, naciisma interofendado aŭ popoldisiĝo — la laboristoj kontraŭstarigas novan mondon de la unueco de laboruloj el ĉiuj nacioj” (vol. XIX, pĝ. 29).

Plue: „La marksismo antaŭmetas anstataŭ iu naciismo — internaciismon, kunfandiĝon de ĉiuj nacioj en supera unueco, kiu kreskas por ni okulvideble kun ĉiu kilometro da fervojo, kun ĉiu internacia trusto, kun ĉiu (internacia laŭ sia ekonomia agado kaj ankaŭ laŭ sia ideologio, laŭ sia celado) laborista asocio” (Samloke, pĝ. 52).

Plue: “La kapitalistoj kaj bienposedantoj per ĉiu kosto deziras disigi la laboristojn de diversaj nacioj, kaj la mondpotenculoj bonege kunvivas, kiel akirantoj de „profitdonaj” milionaj „aferoj”… ortodoksuloj kaj hebreoj, rusoj kaj germanoj, poloj kaj ukrainoj — ĉiuj kiuj havas kapitalon, konkorde ekspluatas la laboristojn de ĉiuj nacioj” (Samloke, pĝ. 29).

„Ne eĉ unu privilegion, al neniu nacio, al neniu lingvo!” (Samloke, pĝ. 28).

„Restas tiu tutmondhistoria tendenco de kapitalismo, kiu emas detrui la barojn inter la nacioj, forviŝi la nacian diferencecon, asimiligi la naciojn, kiu kun ĉiu jardeko sin elmontras ĉiam pli potenca, kiu kun ĉiu jardeko sin elmontras ĉiam pli potenca, kiu prezentas unu el la plej gravaj movigiloj, transformantaj la kapitalismon je socialismo” (Samloke, pĝ. 47).

Sed tio kompreneble ne signifas, kiel komprenigas la vortoj de Lanti, ke oni devas sidi kun la manoj kunmetitaj kaj ke ĉio fariĝos per si mem, se ni ne malhelpos al la historia „procezo”.

Plue, ĉe Lenin: „La proletaro… defendas la plej grandan liberecon de la kapitalisma spezado, salutas ĉiun asimiliĝon de nacioj, krom la perforta aŭ sin apoganta je perforto” (Samloke, pĝ. 53).

„La proletaro subtenas ĉion, helpantan forviŝi la nacian diferencecon, faligi la internaciajn barojn, ĉion, kio faras la interligon de la nacioj pli densa kaj proksima, ĉion, kio kondukas al la kunfandiĝo de nacioj” (Samloke, pĝ. 53, 54).

Plue: „La vojo kondukas al unu celo: al kompleta egalrajteco, proksima kuneco kaj plua kunfandiĝo de ĉiuj nacioj” (Samloke, pĝ. 204).

Kaj fine: „La celo de socialismo estas ne nur forigo de la disigiteco de l’homaro je etaj ŝtatoj kaj de ĉiu apartiĝo de la nacioj, sed ilia kunfandigo” (Samloke, pĝ. 171).

Ke la internaciismo estas, laŭ „difino” de k-do Lanti, politika sistemo — tio ĉi ne estas ĝusta. La internaciismo estas instruo pri komuneco kaj solidareco de la interesoj de la klaso laborista en la tuta mondo. Do en la bazo de la koncepto pri la internaciismo kuŝas la ideo pri unuiĝo de la laboristoj en la tuta mondo. Pli supre mi jam citis la kutiman difinon de tiu ĉi koncepto, formulitan de Lenin. Neniu kompromison, kiel skribas k-do Lanti, inter la naciismo kaj la evoluado de la produktofortoj, havantaj tendencon ekstermi la limojn inter diversaj landoj, la internaciismo proponas aŭ prezentas. La internaciismo nur proponas kaj antaŭvidas la unuiĝon de la laboristoj el ĉiuj landoj sendepende de iliaj limoj. Tiu ĉi do estas la vera koncepto de l’internaciismo.

Jena malgranda ekzemplo montras, kiom fuŝe Lanti prezentas la internaciismon. En unu el siaj artikoloj („Sennaciulo” № 235), Lanti parolas pri mortinta araba esperantisto, SAT-ano, k-do Nedĵam Mohamed, ke li estis „nur araba patrioto, eble bona internaciisto”, sed ne pli. Tie ĉi Lanti konfuzas du tute diversajn aferojn tre malprave. La internaciismo tute eligas la patriotismon. Se eĉ ekzistas tiaspecaj patriotoj, kiuj sin nomas internaciistoj[3], tio estas nur amuza. Tial k-do Lanti, opiniante tiujn ĉi konceptaĵojn proksimaj inter si aŭ identaj, tute eraras. Ili estas kontraŭaj unu al la alia kaj unu la alian eligas.

Ni transiru al la plua esploro de la „difino” de l’internaciismo: „La internaciismo volas gardi la sendependecon de ĉiuj nacioj, konservi la naciajn kutimojn kaj lingvojn, unuvorte ebligi la malvoviĝon de diversaj „naciaj genioj”. Kio koncernas la sendependecon de ĉiuj nacioj, la internaciistoj kontraŭbatalas, same kiel la socialistoj, ĉiaspecan subpremon kaj ekspluatadon. La progreso de l’kapitalismo faras sendube profitoplena la ekzistadon de grandaj ŝtatoj. Sed la socialistoj, gvidantaj la klasbatalon de la laboristaro kontraŭ la kapitalistoj, ne povas ne batali kontraŭ sklavigo de la malgrandaj kaj malfortaj ŝtatoj, ĉar la socialistoj ne povas limigi sin per la vortoj de k-do Lanti, per kiaj li respondas al k-do Trelleborgano (en „S-ulo” № 239). La lasta skribas, ke oni nenion povas havi kontraŭ utiligo de naturriĉaĵoj en sovaĝaj landoj. Nur oni ne rajtu „sklavigi popolojn”. K-do Lanti en subnoto respondas: „Neniu sennaciulo dezirus tion”. Kvazaŭ tiu ĉi bondeziro de sennaciulo povas bridi la kapitalistojn. Ja la utiligo de la naturriĉaĵoj nepre akompaniĝas per la sklavigo, kaj la kapitalismo neniel povas ekzisti sen tiu sklavigo, samkiel rozo sen dornoj.

Sin limigi rilate al la sklavigataj popoloj per la vortoj, ke la socialistoj estas kontraŭ sklavigo — tio estas nur hipokritaĵo. Do la ĉefaĵo tie ĉi estas ne la konservo de sendependeco, ĉar la socialistoj ne havas fetiĉojn; ekzistas nur la ĉefa celo, ekstermi la kapitalismon, kaj la konstanta ĉiuflanka klasbatalo por atingi tiun ĉi celon. Kun forigo de sendependeco riceviĝas la plej bonaj kondiĉoj por ekspluatado kaj sklavigo.

En la sama rimarko k-do Lanti respondas al k-do Trelleborgano per la demando: „Ĉu la proletoj de la «povaj landoj» ne estas ankaŭ «sklavoj»?” Nu, se oni dirus, ke la angla aŭ franca laboristo estas ankaŭ sklavo, same kiel hindo en la sklavigita de la japana kapitalo, tio signifus fari kruelan eraron. La simpla saĝo de ĉiu laboristo, kiu deziras cerbumi per sia propra kapo, komprenos tion ĉi. Krome, tio ĉi estas mokaĵo rilate al la subpremitaj hindoj, araboj k. t. p.

Kio estas dirita tie ĉi pri la sendependeco, tio sama rilatas ankaŭ al la konservo de kutimoj kaj lingvoj. Ankaŭ tie ĉi ni, la socialistoj, batalas nur kontraŭ la subpremo, kiu esprimiĝas en forekstermo de la fremdaj lingvoj, kutimoj, moroj kaj kulturo, kio ankaŭ servas kiel kondiĉo por sklavigo kaj ekspluato. Sed nek la lingvoj, nek la kutimoj, nek la nacia kulturo estas por ni fetiĉoj. Kio koncernas la malvolvon de diversaj flankoj de la „nacia genio“ de diversaj popoloj, do kiomgrade mi scias, en la rusa literaturo tiun ĉi argumenton uzis en batalo kontraŭ siaj kontraŭuloj la rusaj naciistoj (la slavofiloj: Danilevskij k. a.). Ankaŭ tie ĉi la internaciismo neniel rilatas al tiu argumento. Tiu ĉi argumento apartenas al la naciistoj, kontraŭuloj de la internaciismo.

Do, la internaciismo signifas: unueco de la laboruloj, detruo kaj falo de la baroj inter la nacioj, forviŝo de diferencaĵoj inter la nacioj, proksima ligiteco de la nacioj, ilia plej kompleta kuniĝo, forigo de la homara disigiteco je etaj ŝtatoj, kunfandigo de ĉiuj nacioj ep supera unueco.

Ĉe tia kompreno de internaciismo, kion oni povus aldoni por la plua plenigo de la ideo? Sola afero, pri kiu Lenin rekte ne parolas, kvankam ĉe li ĝi kvazaŭ estas supozata — estas problemo de tutmonda lingvo. Kaj se pro la lingva problemo oni volas enkonduki novan vorton „Sennaciismo“, mi pensas, ke oni ne devas disputi pri tio — estu do la sennaciismo! Sed kion oni devas kontraŭbatali — estas la supozo de Lanti, ke la sennaciismon aŭ internaciismon oni povas kunligi kun liaj vidpunktoj pri kolonioj kaj pri nacia sendependiĝo, kiuj estas bazigo kaj justigo de imperialismo. Unu fojon por ĉiam oni devas interkonsenti, ke la esperantista „Sennaciismo“ signifas nur tion, kio estas konata sub la nomo de l’proletara internaciismo, plus problemo de internacia aŭ universala lingvo — kaj nenion pli. La tutan nebulecon kaj malklarecon de tiu ĉi termino ĉe la malpreciza kaj eklektika Lanti ni devas forlasi.

Lanti skribas: „propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetuloj“. („Lab. Esp-ismo“, pĝ. 3). Tio estas absoluta malveraĵo. Sennacieca memkonscio devas esti edukata inter la laboristoj eĉ se la propagando por tio havas nacilingvan formon (sed ne naciisman enhavon).

La ideologia pozicio de k-do Lanti, okupanta certan gvidpostenon en SAT, estas tre danĝera por, la proleta esperanto-movado. Kaj la nova tendenco de k-do Lanti ĉiam pli multe enformiĝas, ricevinte ankoraŭ pli klaran aspekton de post la 3-a eldono de „For la neŭtralismon“ en la „Ditinoj“ kaj fine plenan determinitecon en „La laborista esperantismo“.

Tiamaniere k-do Lanti kondukas SAT al ŝanĝo de tiu ĉi laborista organizaĵo esperantista, kiu devas esti kaj resti senpartia, sed ĉiuokaze organizaĵo laborista, akceptanta la klasbatalon[4]).

La 3-a eldono de la broŝuro „For la neŭtralismon“ estas kompletigita per la „Difinoj“. Do estas necese esplori tie ĉi la difinon de k-do Lanti pri la internaciismo, ĉar per tio ĉi ni pruvos, ke tiu difino, same kiel ankaŭ lia alia difino pri la vorto „sennaciismo“ kaj poste lia surbazigo de la imperialismo, radikale ŝanĝas la rubrikon „c“ de la paragrafo 1-a en la statuto de SAT, kie ni legas, ke SAT celas „lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiamaniere, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj“. Kiel oni povas vidi, tie ĉi mankas la kontraŭstarigo de sennaciismo kaj internaciismo, kvankam la vortoj „tiel nomataj“ povas konjektigi, ke tie ĉi io devas esti ŝanĝita. Sed laŭ la „Difinoj“ de k-do Lanti kaj laŭ lia „Laborista esperantismo“ tiuj ĉi konceptaĵoj tute eligas unu la alian.

La difino de l’internaciismo ĉe k-do Lanti pro sia arbitreco estas eksterordinare monstra. En diversaj artikoloj en „Sennaciulo“ estis renkontataj provoj difini tiun ĉi konceptaĵon laŭ la etimologio, sed tio estas kompreneble ne sufiĉa kaj malmulte fidinda. Sed en siaj „difinoj“ k-do Lanti tute forgesis, ke la koncepto de l’internaciismo estas kreita de la historio kaj ĝi vivas jam multajn jarojn, kaj ke meti en ĝin arbitran klarigon estas ago nepermesinda. Oni devis almenaŭ pruvi, ke la historio ŝanĝis ĝian enhavon. Sed ĉe k-do Lanti eĉ mankas aludo pri tio ĉi. Kaj tio, kion Lanti nomas internaciismo, havas nenion komunan kun ĝia vera esenco.

Kompreneble, oni povas interkonsenti, nomi tablon hundo kaj bastonon pafilo, sed pro tio la tablo ne bojos kaj la bastono ne pafos. Se antaŭ la mondmilito evidentiĝis, ke tiuj, kiuj nomis sin internaciistoj, evidentiĝis esti patriotoj, t.e. transformiĝis al sia malaĵo, per tio estis nur kompromititaj kelkaj partioj aŭ ties partoj aŭ iliaj gvidantoj, sed ne la instruo mem pri la internaciismo, naskiĝinta ne pli malfrue ol en 1847-1848, kiam unuafoje laŭte eksonis la alvoko: Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!

Kiam en „La laborista esperantismo“ Lanti parolas al ni, ke oni ne devas bari al la historia „procezo“, kiu kondukas al la mondmastrumado, – li ne devas unue forgesi, ke la ĉefa afero estas en tio, kiu estas la mastro de tiu mastrumado. Kaj due li forgesas, ke en la historio havas lokon ne nur la evolucio, sed ankaŭ la revolucio. Ankaŭ tiun ĉi lastan faktoron li ne devas ignori. Akriĝinta klasbatalo, civitana milito, revolucio povas tre signife ŝanĝi direkton de la historia procedo, ŝanĝante la mastrojn, t.e. unu regantan klason per la alia, kaj kiam tiu ĉi alia klaso estas la laboristaro, do tio estas jam komenco de la socialismo.

Cetere, la malvolviĝo de la mondkoncepto de k-do Lanti procedas evidente al tia stato, kiam oni povus jam elĵeti la plej malgrandan restaĵon de la revoluciemo el la kombiniĝanta ĉe li teorio de sennaciismo. Estas vero, ke tiu ĉi revolucia parto de lia teorio okupas ĉe li ĉiam la plej malgrandan loketon de batalo de la laboristoj kontraŭ la mastroj en la laborejo mem. Sed ju pli frue, des pli multe ĝi estas elpuŝata per alia enhavo, kaj kiam k-do Lanti post granda interrompo komencas rememori la malnovajn parolojn, ili aspektas tiom neĝustaloke, ke ekŝajnas, kvazaŭ ilia aŭtoro ekaŭdas ilin.

En „Sennaciulo“ N° 239, en artikolo „Ĉirkaŭ la diskutejo“ k-do Lanti skribas, ke batali kontraŭ la kapitalismo signifas ke „per organizado, postulado, strikoj aŭ revolucioj la ekspluatataro rifuzas liveri plusvaloron al la ekspluatantaro“. Ne, k-do Lanti, strikoj kaj revolucioj havas ne la saman taskon. Kompreneble, striko povas fariĝi en certaj kondiĉoj ĝenerala kaj poste transkreski al ekribelo kaj venko. Tiam oni povas paroli pri la revolucio kun tiu aŭ alia rezulto. Sed paroli, ke la strikoj kaj la revolucio starigas antaŭ si la saman taskon, estas malĝuste. La laborista revolucio metas antaŭ si kiel taskon la forigon de l’kapitalismo, kion la ordinara striko ne celas. K-do Lanti ankaŭ pli frue havis malklaran imagon pri la klasbatalo, sed hodiaŭ eĉ la vorto revolucio perdis ĉe li sian enhavon.

Revenante al la esploro de la problemo pri sendependeco, ni devas rimarkigi, ke en tiu ĉi batalo havas signifon por la klaso laborista ankaŭ la flankaj momentoj: malfortiĝo aŭ plifortiĝo de la malamikoj de l’laboristaro, komplikiĝo de la nacia batalo per la klasbatalo, kiel ekzemple en Hindio aŭ Ĉinio, kie ekzistas sufiĉe grandaj amasoj de la proletaro, kiuj efektivigas pezan klasbatalon per strikoj kaj responde ricevas ekzilon, malliberigon kaj kuglojn. Organizante la strikojn, en kiuj partoprenas, kiel antaŭnelonge en Bombay (Hindio) multaj miloj da laboristoj, fondante strikkomitatojn, havante kontraŭ si armitajn soldatojn, ili pli kaj pli fariĝas klaskonsciaj, ĉar la amasoj lernas ne el la libroj, sed el la vivo. Tial ĉi la klaso laborista devas, en la nomo de siaj rektaj interesoj, subtenadi la nacian batalon eĉ tie, kie la partoprenantoj de tiu ĉi lasta starigas antaŭ si malpli larĝajn celojn.

Esplorante plue la „difinon“, mi volas citi unu tre mirindan parton de tiu difino. K-do Lanti skribas: „Sur la ekonomia kampo, la paco estus certigata (?)“ – la demandosigno de Lanti mem! B.E. – „per starigo de supernacia institucio, kiu zorgus por interkonsentigi la ofte kontraŭajn interesojn de la diversaj sendependaj nacioj“ (pĝ.23). Kompreni tion ĉi oni devas, verŝajne, jene. Imagata kontraŭulo de Lanti supozas, ke ĉiam ekzistados la multaj sendependaj ŝtatoj, kaj responde al repliko de Lanti, ke tiuj ŝtatoj interkonfliktados, la kontraŭulo de Lanti proponas iun supernacian superpotencan institucion. Se iam ajn iu ajn skribis aŭ diris al Lanti tiun aŭ alian ideon, eĉ se li samtempe opiniis sin internaciisto, neniel konsekvencas, ke tiu ideo aŭ opinio estas konsistaĵo de la koncepto de l’internaciismo. La internaciismo estas kreita de la historio, kaj opinio de personoj, nenion komprenantaj en tiu problemo, ne povas esti atribuata al la koncepto pri la internaciismo.

Ni nun transiru al esploro de la klasbatalo, kiu laŭ la ideo de Lanti devas anstataŭi la politikan batalon de la proletaro. K-do Lanti komprenas kiel klasbatalo nur la batalon de la laboristoj kontraŭ siaj mastroj en la laborejo mem. Certe, ĝi ankaŭ estas klasbatalo, sed nur ĝia komenco. Sed la klasbatalo estas pli vasta konceptaĵo. La civitana milito en Sovet-Unio ankaŭ estis klasbatalo. La ĝenerala striko, en kiun unuiĝis apartaj strikoj en Ruslando en 1905 kiel protesto kontraŭ la mortpafado la 9-an (22-an) de jaŭaro 1905 al la procesio laborista marŝinta al la caro kun peticio, estis ankaŭ klasbatalo. La armita ribelo en Moskvo en decembro 1905 estis ankaŭ akto de la klasbatalo. Krome, ekzistas ankoraŭ la ideologia fronto de la klasbatalo. Sur tiu ĉi fronto la kapitalistoj celas ekposedi ne nur la manojn, sed ankaŭ la cerbojn de la laboristaro. Tie ĉi procedas la batalo per lernejoj, per gazetaro, per eklezio, teatro, kino kaj per ĉiuj specoj de la arto. Ankaŭ en la universitatoj pere de instruitaj profesoroj procedas la sama batalo de la klasoj per subtenado de unuj kaj per forigo de la aliaj. Jen kial la klaso laborista devas ĉiujn siajn organizaĵojn: kooperativojn, sportasociojn ktp. konstrui aparte por si, gvidate de la ideo de la klasbatalo. En tiu ĉi ordo k-do Lanti, dum la fondo de SAT, forkondukante la laboristojn de la kapitalistoj, faris vere revolucian aferon, utilan por la laboristaro. Do, la koncepto de la klasbatalo estas multe pli vasta, ol tiu, kiun nun k-do Lanti metas en ĝin.

El la historio de la movado revolucia en Ruslando k-do Lanti povus ekscii, ke tio, kion li nomas klasbatalo, estis nomata „ekonomismo“. Kaj sur komisio de tiu ĉi „pura“ ekonomia batalo el la manoj de caragentoj estis kreiĝinta la t.n. zubatovismo, laŭ la nomo de la konata cara policisto. Jen do ĝi estas la fama „polica socialismo“. Kaj tiaspeca utiligo de limigita ekonomia batalo por la intereso de la kapitalistoj estas ebla pro substituo de la klasbatalo per la malvasta batalo ekonomia. Kaj la vera klasbatalo ĉiam havas antaŭ si la unuiĝon de la laboristaro en la batalo por pliproksimigo de la definitiva celo – forekstremo de la kapitalismo. Tial ĉi la marksismo, kiu estas ne dogmo, sed ilo por la klasbatalo, diras, ke ĉiu klasbatalo, ĉu paca, ĉu ne paca, ĉu per striko, ĉu per armilo aŭ per plumo, estas politika batalo, t.e. batalo por la potenco. Ĉar neniu klaso, mastro de ĉiuj bonaĵoj, fordonus sian potencon sen batalo. Kaj foresto, t.e. neniigo de ĉiu ŝtata potenco fariĝos ebla nur post forigo de la klasoj en la dua plena stadio de la socialismo.

En Francio[5]), kie precipe ofte trompadis la laboristojn iliaj parlamentaj reprezentantoj, plej frue naskiĝis malamo al la politiko. Tial la franco precipe malfacile povas koncepti, ke ĉia klasbatalo estas batalo politika, t.e. batalo por la potenco. Kaj ĝenerale oni devas memori, ke la politiko estas koncentrita ekonomio. Iuj laboristoj inklinas opinii, ke nur la parlamenta batalo estas politiko. La parlamento estas nur unu el formoj de la batalo, kiujn la laboristoj povas kaj devas uzi. Ĉefe la parlamento kaj la elektoj al ĝi devas servi kiel rimedo por kunigi la vicojn laboristajn, klarigante ilian klaskonscion, varbante, edukante kaj kalkulante iliajn vicojn, senmaskigante iliajn malamikojn. La laboristo, precipe la laboristo-esperantisto, devas nepre esti politike klera, t.e. li devas scii kiel orientiĝi en la politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, kiuj difinas la formojn de lia klasbatalo. Oni ne devas atendi kun tiu ĉi batalo, ĝis perforte la imperialismo transformos la tutan terglobon al unu ŝtato, kion fari ĝi ne kapablas, ĉar ĝi estas disŝirata per la kontraŭdiraĵoj inter la konkurantaj ŝtatoj, kaj aliflanke ĉar tiun ĉi perforton kaj la militon ĉiam pli kaj pli malhelpados la konscia avangardo de la proletaro. Havos tie ĉi sian lokon ankaŭ la laboro de la internaciistoj-mondolingvanoj, t.e. laboristaj esperantistoj.

Pliklarigante la enhavon de la klasbatalo, kiu estas donita de k-do Lanti nur en formo de ĝia tre malgranda parteto, kaj sekve estas neplena kaj neĝusta, ni devas nun esplori lian „difinon“ de la koncepto pri sennaciismo.

Kripliginte la koncepton de l’internaciismo, kiel ni tion ĉi vidis pli supre, k-do Lanti tute malĝuste klarigas ankaŭ la tendencon de la kapitalismo al mastruma unuecigo. Ĉiuj liaj 4 punktoj de tiu ĉi difino (vidu pĝ.24) estas nur difino de unu el la tendencoj de l’kapitalismo al niveligo kaj unuigo, kiu kompreneble ekzistas. Sed tiu ĉi vojo povus esti senbara nur se la progreso de l’kapitalismo ne kreus ĝian entombigiston, la proletaron, kiu en sia batalo uzas la kontraŭdiraĵojn inter la konkurantaj ŝtatoj, por ŝanĝi la mastron de tiu ĉi estonta mondmastrumado ankaŭ longe antaŭ la fino de tiu ĉi procedo. Samtempe la proletaro utiligas ankaŭ siajn rezervojn, nome la batalantajn por sia sendependeco kamparanajn landojn kune kun la ekzistantaj iuloke en tiuj ĉi kolonioj amasoj de proletaro, kiel ekzemple en Hindio kaj Ĉinio.

Por tiu ĉi celo la proletaro kreas do ankaŭ sian internacian politikan organizaĵon. Ankaŭ la organizaĵoj de laboristoj esperantistaj dum la periodo de pliprofundigo kaj encerbigo de la klaskonscio povas fariĝi unu el la utilaj iloj en la servo por la proletaro. Tial oni devas batali por la ĝusta pozicio de SAT kaj kontraŭ la substituo de la klasbatalo per kunlaborado kun la kapitalistoj, t.e. kontraŭ la substituo de la revolucio per evolucio kaj reformismo.

La komenco por tia substituo estas metita de k-do Lanti per lia surbazigoj de l’imperialismo, kiu laŭ la preciza scienca difino estas politiko de la financa kapitalo. Kaj oni ricevas ĉe k-do Lanti sekvantan bildon: la ĉefa akso de la vivo de l’proletaro (la klasbatalo) foriĝas ien al malantaŭa fono kaj en la centro estas starigata organizaĵo esperantista, kiu trenas sin en la vostaĵo de la kapitalistoj, por ne malhelpi la historian „procezon“.

El tie ĉi rezultas la moviĝo de Lanti al la evolucio kaj reformismo. Kaj tute klare tiu ĉi evolucio de la mondkoncepto de Lanti esprimiĝis en lia broŝuro „La laborista esperantismo“. Jen kial oni povas diri, ke k-do Lanti, estinta revoluciulo en 1921 (kiam de li kaj liaj amikoj estis kreita SAT) iom post iom foriras al la kontraŭa tendaro. Jen kiel difinas la sennaciismon k-do Lanti: „Kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2) Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3) Unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkulmetodoj; 4) Starigo de racie artefarita lingvo universala, uizata kiel la sola kulturlingvo“. Unue, tia sennaciismo estas nek doktrino, nek kultura doktrino, sed nur recitaĵo en kvar punktoj de la evolutendencoj de l’kapitalismo, sen indiko samloke en tiuj ĉi punktoj pri la tendenco kontraŭaganta. Tie ĉi estas preterlasita unuflanke la batalo de la ŝtatoj, konkurantaj inter si pri la problemo, kiu estu mastro de tiu ĉi mondmastrumado, kaj due mankas indiko pri la klasbatalo de la laboristaro, kiu siaflanke celas fariĝi mastro de tiu ĉi mondmastrumado. Tiuj ĉi 4 kolonoj de la sennaciismo estas do tiu bazo, kiun la kapitalistoj tre volonte mencios, pravigante sian ekspluatadon. Tamen tian pacevolucion malhelpas la klasbatalo.

Jen tiu ĉi teorio estas malutila ĝuste tial ke ĝi celas, malklarigante la klaskoncion de l’laboristo, fari lin helpanto al la kapitalistoj. K-do Lanti eĉ skribas tiel sur la paĝo 25 („Difinoj“ en la 3-a eldono de „For la neŭtralismon“): „la sennaciismo celas instrui la homojn racie… por tiel glatigi la vojon al la historia procezo“. Tio ĉi ja signifas forgesi pri la klasbatalo, forgesi pri la laboristaro. Tiu ĉi instruo estas malutila por la laboristoj. Ĝi ne nur ne vokas la laboristojn al la batalo kontraŭ la kapitalistoj, sed kontraŭe, ĝi vokas ilin „glatigi la vojon al la historia procezo“, t.e. forlasi la batalon kontraŭ la kapitalismo kaj ne utiligi la batalon de la konkurantaj ŝtatoj.

Tamen en rimarko pri sia teorio k-do Lanti fine rememoris, ke tiu ĉi tendenco al la unuecigo de la mondmastrumado havas internajn kontraŭdiraĵojn, nome la batalon de la konkurantaj ŝtatoj[6]), kiu minacas per militoj, kaj nur tial „la sennaciismo sin apogas sur la proleta klaso“. Jen kial kaj kiam k-do Lanti fine rememoris pri la klaso laborista. Oni konsideru, ke la sennaciismo, malgraŭ la tendenco de l’kapitalismo al la unuecigo de l’mondmastrumado, ne havas ŝancojn por venki la kontraŭan forton, kaj tial k-do Lanti volas apogi tiun ĉi tendencon kaj „glatigi la vojon“ per subteno de la laboristaro.

La frazoj pri la laboristaro, kiel apogo, per kiuj finiĝas la unua alineo de la rimarko, tiomgrade ne estas kunligitaj kun la 4 punktoj de la senaciisma „doktrino“ kaj estas tiom malĝustalokaj, ke eĉ estas strange legi ilin en tia konteksto ĉi tie: la komenco estas por bonfarto de la 4 punktoj de sennaciimo, sed la fino por funebro.

La dua alineo de la rimarko havas neniun rilaton al la afero, kaj en la sciigo pri ekzisto de SAT k-do Lanti konsolas sin per tio, ke SAT estas konstruita sur la tutmonda sennacieca bazo, ĉar la kandidatojn por la konsilantaro prezentas ne apartaj landoj, sed certaj intermeridianaj terspacoj. Ĉiu laboristo, kiu deziras cerbumi per sia propra kapo, devas kompreni el tiu ĉi difino de la sennaciismo, ke tiu ĉi instruo estas tre utila por la kapitalistoj. La laboristoj bezonas nur „glatigi la vojon“. Kaj k-do Lanti tiam estus kontenta, ĉio procedus pace kaj bonkonsente. Sed tie ĉi subite elaperas iuj kontraŭdiraĵoj, iu batalo, iuj militoj. Vole-nevole oni estas devigata apogi sin sur la klaso laborista. Forgesis nur k-do Lanti, okupita pri sia pacevolucio kaj mondmastrumado, li forgesis nur unu malgrandan bagateleton: kiu estu la mastro. Tamen la klaso laborista ne povas tion ĉi forgesi. Kaj ĝi ne deziras esti apogo por iu ajn. Ĝi volas mem eluzi ĉiujn tendencojn de la kapitalismo, la 4 punktojn de la sennaciismo kaj ĉiujn kontraŭdiraĵojn, por mem fariĝi la mastro.

Anstataŭ la klasbatalo, kiu konsistigas la esencon de la historia procedo, estas antaŭstarigata iu konfuza konceptaĵo, kies signifo por Lanti mem pli aŭ malpli klare komencas determiniĝi evidente nur de post liaj „difinoj“ en la jaro 1928 (la dato de la antaŭparolo por la 3-a eldono de „For la neŭtralismon“). De tie ĉi li jam faris ankoraŭ unu paŝon al la kontraŭa flanko de la laboristaro per sia surbazigo de la politiko de l’financa kapitalo, t.e. la imperialismo.

Por la laboristaro restas post ĉio ĉi ankoraŭ pli multe plifirmiĝi en sia internaciismo kun ĝia neŝanĝebla formulo: Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu! Ĝi aldonu al ĝi tiun novan, utilan en la manoj de la laboristoj, ilon, kiu evidentiĝas esti – Esperanto. Kaj tion ĉi tre bone sciis tiuj, kiuj ankoraŭ en la jaro 1921 skribis en la 1-a paragrafo de la statuto de SAT, nomante la sennaciulojn „la plej perfektaj internaciistoj“.

La eraro de k-do Lanti estas en tio, ke entuziasmiĝinte pro laŭdado de la teknika progreso kaj de unu el la tendencoj de l’kapitalismo por unuecigo de la mond-mastrumado, sed forgesante pri la kontraŭagantaj tendencoj, li forgesas la plej gravan aferon, ke la tuta esenco estas en tio, kiu mastru tiun mondmastrumadon. Kaj tio ĉi servas ne al klerigo, sed al malklarigo de la klaskonscio. Jen kial „La laborista esperantismo“ estas malutila por la laboristaro broŝuro kaj tre utila por la kapitalistoj.

Tiamaniere k-do Lanti ĉiam pli multe ĉesas esti revoluciulo kaj fariĝas apologiulo de la kapitalista politiko. El tie ĉi devenas lia defendado de la kolonia politiko de la kapitalo, lia malprofunda kaj malĝusta kritiko de la celado de grandaj kaj malgrandaj popoloj al sendependeco. Unuvorte li fariĝas reformisto anstataŭ esti revoluciulo. Kaj tial li fogesas la fundamentan historian sperton de la klaso laborista en ĝia klasbatalo, ke la reformoj utilaj por la laboristaro estas nur akcesora produkto de la revolucia klasbatalo de la proletaro.

Antaŭvidante tiun ĉi batalon, oni bezonas provizi sin per batalhelpantoj. La plej grava batalhelpanto de la laboristaro estas la fundamenta amaso de kamparanaro. El tie ĉi sekvas ankaŭ la signifo de la koloniaj popoloj, kiuj estas precipe kamparanaj landoj, precipe tiaj, kiel Hindio kaj Ĉinio, en kiuj jam ekzistas grandaj kvantoj da proletaro. Oni devas aligi tiujn ĉi vicojn al la organizo de la laborista klaso. Kaj tie ĉi Esperanto ankaŭ povas fari servon al la laboristaro. La koloniaj kamparanaj landoj estas rezervoj de la proletaro, ĉar ili, memstare batalante kontraŭ la sklavigo, helpas la ĝeneralan klasbatalon kontraŭ la kapitalismo, malgraŭ ke ili batalas kun falsa ideo pri sendependeco kiel memcelo.

Se laŭ la vortoj de Lanti, „konsekvenca sennaciisto devas subteni ĉion, kio kondukas al mastruma unuecigo“ („S ulo“, pĝ. 244), t.e. la modernan kapitalismon, sklavigon kaj ĉion ligitan kun tio ĉi, limigante sin nur per la „batalo kontraŭ mastro en laborejo“, do ĝuste tio ĉi signifas malklarigon de la klaskonscio aŭ almenaŭ haltigon de la evoluo de tiu ĉi konscio sur ĝia malsupera ŝtupo.

Irante plue kaj malvolvante sian mondkoncepton en tiu ĉi direkto, Lanti estos neeviteble devigita, se li volos esti logika, elĵeti tiun ĉi minimuman restaĵon (la batalon kontraŭ la mastro), ĉar ĝi ja ĉiuokaze ankaŭ malhelpas al „glatigo de la vojo por la historia procezo“, kiu ĉe Lanti signifas la pluan evolucion de la kapitalismo sen iuj baroj.

K-do Lanti opinias sian teorion nova. Ĝia noveco konsistas eble nur el tio, ke oni kuraĝas rekomendi ĝin al la laboristaro. Tamen la vera adreso por tiu ĉi teorio troviĝas nur ĉe la malamikoj de la laborista klaso.

En iu loko de siaj skribaĵoj („S-ulo“, Nº 233, pĝ. 224, 9-a rimarko) k-do Lanti ŝajne dubas pri tio, ke li estas ne marksisto. Se leganto de tiuj ĉi linioj estos marksisto, li kompreneble ne bezonos superfluajn vortojn por diskuto kun k-do Lanti pri tiu ĉi temo. La teorio de Lanti havas nenion komunan kun la marksismo.

Mi atentigas fine pri la malutila ideo, troviĝanta en la fino de la unua alineo de la kompletigo por la statuto de SAT: „per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj („La laborista esperantismo“, pĝ. 14). Dogmiĝo de la instruoj... en apartaj medioj – tio ĉi estas aludo pri la partioj. Ĝi ne estas kritiko: la kritiko estas utila, sed tie ĉi estas rekomendata kondamno sen esploro de la afero. Per tiu ĉi vojo la partioj kaj iliaj instruoj estas senkreditigataj, kaj tio estas malutila por la laborista klaso. La instruojn de la partioj oni povas kaj devas kritiki, sed paroli ĝenerale pri ilia dogmiĝo estas malvere kaj malutile. Per tiu ĉi vojo la klaskoncio de la laboristoj estas malklarigata. Al la sama celo kondukas la atakoj kontraŭ la intelektularo, kontraŭstarigo de la intelektularo al la „simplaj laboristoj kaj modestaj laboruloj“. Same ankaŭ la „simpla saĝo“. Tie ĉi estas ne simpleco kaj modesteco, sed io rekte kontraŭa kaj ĉiuokaze malutila por la laboristaro, kiu tiamaniere estas erarigata, kaj krome estas malfermata vojo por la demagogoj.

Nun ni faru la konkludojn. Ĉiu konscia laboristo devas firme scii kaj memori, ke lia ĉefa forto troviĝas en la amaso, ĉar ĉiuj iloj kaj rimedoj de la produktado kaj batalo (la tuta tekniko) estas ne en liaj manoj, escepte en Sovet-Unio. Ne en liaj manoj estas ankaŭ la scienco. La mastroj de tiuj ĉi belaj aferoj bonege sukcesis ĝis la lasta tempo posedi ankaŭ la cerbojn de la laboristoj, alvokante helpe al si la sciencon, por maskigi siajn mastrumtendencojn per la larvo de eternaj veraĵoj de moralo, religio, filozofio, objektivismo, superklaseco, superpatrieco kaj per aliaj similaj laŭtsonaj vortoj. Ĉio ĉi estas eluzata en la servo por la mastroj de la tero – kapitalistoj. Ĉe la laboristoj restas sola spertita kaj trafa ilo – la klasbatalo, klaso kontraŭ klaso. Nur la organizita sisteme klasbatalo povas helpi al la klaso laborista atingi sian celon – fariĝi mastro de la kreata per ĝiaj manoj mondmastrumado. Por sukcese realigi tiun ĉi batalon, oni bezonas scii klare sian celon kaj siajn taskojn, fariĝi klaskonscia, t.e. politike klera, por havi klaran koncepton pri la ekonomiaj kaj politikaj rilatoj sur ĉiu etapo de la klasbatalo. Esperanto ankaŭ devas fariĝi utila ilo de la klasbatalo kaj de liberigo de la laboristaro. Ekzistado de la laborista organizaĵo esperantista estas utila, sed ĝi, same kiel ankaŭ ĝia presorgano, devas resti sur la senpartia klasbatala pozicio. Opinii ke la surbazigo de l’imperialismo (t.e. de la politiko de l’financa kapitalo) utilas por la laboristaro, estas kruda eraro, malutila por la laboristaro kaj subfosanta la fundamenton de SAT.

Kiel sen la revolucia teorio ne povas ekzisti la vera revolucia movado laborista, tiel ankaŭ sen teorio ne povis resti nia laborista esperanta organizaĵo. Tia estis por SAT la broŝuro de k-do Lanti „For la neŭtralismon“.

Sed la nescio de la teorio de la klasbatalo kaj nekomprenado de la praktiko de tiu ĉi batalo kiuj estas evidentiĝantaj en „For la neŭtralismon“, en la „difinoj“ de la konceptaĵoj „internaciismo“ kaj „sennaciismo“, kaj fine en la broŝuro „La laborista esperantismo“, kie estas donata surbazigo de l’imperialismo, kun subteno de tiu ĉi surbazigo per plej kruderara fuŝcitaĵo de Lenin, tiu ĉi granda organizinto, gvidinto kaj mastro de la teorio kaj praktiko de la klasbatalo, kun malvastigo de tiu ĉi batalo al la mallarĝa ekonomia batalo de la laboristoj kontraŭ la mastroj en la laborejo mem – ĉio ĉi kondukas al imago aŭ teorio, ke se la klaso laborista subtenos la imperialismon (t. e. la politikon de la financa kapitalo kun alproprigo de kolonioj, ekstremo de malgrandaj kaj malfortaj ŝtatoj k. t. p.), tiam la historia procedo alkondukos al la mondmastrumado, forgesante, ke la esenco de la problemo estas en tio, kio estu la mastro de tiu ĉi mondmastrumado.

Pensi kaj prediki, ke Esperanto kaj SAT povas fariĝi gvidanto de la klaso laborista en batalo por tiu celo signifas nebuligi la klaskonscion. El tiu falsa prediko de k-do Lanti konsekvencas forŝovo kaj forigo de la klasbatalo sur la lastan planon kaj tendenco tute sensignifigi ĝin. El tie ĉi konsekvencas malŝata rilato al la revolucio, laŭdo al la evolucio, sistema inspirado de malkonfido al la politikaj partioj de la klaso laborista, kvazaŭ al sektoj kun iliaj dogmoj. Por la nesufiĉe sperta en politikaj artifikaĵoj laboristo, kiu ne jam lernis cerbumadi per sia propra kapo, tia predikado de k-do Lanti povas influi, forpuŝante lin de la ĝusta pensmaniero, sed la polotike klera konscia laboristo-revoluciulo, sendiference al kiu partio li estas apartenanta, scias, ke lia plej grava rimedo estas la konstanta sistemece organizita klasbatalo en la plej plena senco de tiu ĉi vorto, kaj ke nur per tia vojo ni sukcesos neniigi la kapitalismon. Senkreditigo de la politikaj laboristaj partioj estas malutila. Nur la kritiko estas utila. Esperanto estas la modesta, sed bona ilo por la klasbatalo de la proletaro.

————————


  1. La IX-a Kongreso de SAT en Leipzig, aŭgusto 1929, malaprobis tiun ĉi «kvazaŭ-programigon» de la broŝuro «La laborista esperantismo».
  2. Mi komunikis pri tio al la Instituto de Lenin. La germana kaj angla tradukoj estas korektaj. B. E.
  3. Ekzemploj de eraroj en la paroladoj de gvidantoj en tiu ĉi senco ankaŭ nenion pruvas.
  4. Tio, kion k-do Lanti opinids esti klasbatalo, nome la batalo kontraŭ la mastroj en la laborejoj mem, estas tute ne sufiĉa kaj ne plena, kaj sekve ankaŭ tute malĝusta difino de la klasbatalo. Legu pri tio plue.
  5. Tio ĉi rilatas ankaŭ al ĉiuj landoj, kie pro la oportunismo de la socialistaj partioj malvolviĝis la parlamenta kretinismo, t.e. la kredo je ebleco por solvo de ĉiuj sociaj problemoj per unu nura bultenbatalo en la parlamento.
  6. Pri unu el la konkurantoj, pri la klaso laborista, k-do Lanti ankaŭ forgesas.