Servokapabla! Marcus Tybout/Servokapabla

El Vikifontaro

Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/11 kaj alproksimiĝas tiu tago, kiam la Sankta adorantino enspiros la odoron de tiuj vestaĵaĉoj kiel incenson kaj kisos ilin kiel relikvojn ne plu retrovante postsignon de l’ kara foririnto.

Post malvigleca pensado ŝi fine malsupreniras.

Ŝi ekbruligas la fornon kaj muelas la kafon. Baldaŭ la akvo kantetas en la bolkruĉo. Je la sonoj de tiu muziko kaj je la aromoj pli vivigaj de l’ kafo, la iluzio revenas ŝin tromplogi.

Jen ŝi verŝas la bolantan akvon kvazaŭ li devus havi sian parton de l’ trinkaĵo. Ŝi preparas tri dikajn buterpanojn por Frans, kiujn ŝi staplas kontraŭ lia taso. Ŝi eĉ plenigas la ladan kruĉeton, kiun kutime li kunprenas, transŝultre ligitan, irante al la laborejo. Poste ŝi atendas la ĉiutagan bruegon en la domo. Nenio! La domanaro ankoraŭ dormas super ŝia kapo. Kaj fine la funebreco de l’ ŝtuparo fariĝas tiel senlima, ke ĝi abrupte ektremigas ŝin kiel je la frakaso de eksplodo.

— Kiel stulta mi estas! Kie ankoraŭfoje vojaĝis do miaj pensoj? Ĉu li ne estas foririnta?… Ho! Frans, Frans!…

La kruĉeto elglitas el ŝiaj fingroj. Malviglege ŝi lasas sin fali sur seĝon; larmoj rulintaj laŭlonge de ŝiaj pergamenecaj vangoj gutas en ŝian tason.

II.

Aliaj infanoj restas al ŝi, sed pro kio la naturo volis, ke tiu estu ŝia pliamato? Ŝi ne nur lin amas pli ol tri filojn pliaĝajn, pli ol kvar amemajn filinojn, sed ankaŭ pli ol siajn du plijunajn infanojn: la malgranda Rup, knabo ĵus farinta sian unuan komuniiĝon[1], kaj la ĉarma Dâ, sepjara blondulino. Barbel Goor preskaŭ ne suferis pro la foriro de la unuenaskitaj al Antverpeno, kie la filoj lernoservis kaj la filinoj fariĝis servistinoj. Pluraj edziĝis, sen ke tiu okazintaĵo impresis ŝin; kaj, malgraŭ la novaj elspezoj tiuj ĉi ankoraŭ penegadas por sia patrino kaj sendas parton de sia salajro. Ili estis dignaj kaj kuraĝaj infanoj, pri kiuj multaj maljunuloj estus ĵaluzaj kaj kiujn ili plejbone adorus, dum ilia patrino ilin modere amas precize laŭkonvene, senekscese.

Kiel la plimulto el siaj samulinoj de l’ malriĉa mondo, la patrino sekvis siajn instinktojn kaj siajn impulsojn neniam pensante ilin analizi. Ĉio kion ŝi scias pri la kaŭzoj de sia prefero al Frans estas „ĉar la knabo similas tiom sian mortintan patron!“

Pri tiu tro entuziasma alligiteco ekzistas aliaj motivoj, pri kiuj ŝi nur dum momentoj havas malprecizan intuicion. Ŝi lasas sin forporti de tiu sento, kiel ofte animoj malpli simplaj spertas la ĉarmon de muziko aŭ de parfumo, nekonante la instrumenton aŭ la floron, kiuj ilin elspiras.


Barbel estis filino de lignoŝuisto el Ranst, egoisma kaj avara, kiu ĝustatempe mortis por permesi al ŝi, per lia ŝparita mono elekti laŭ sia gusto sian edzon, simplan ĉariston ĉe lignovendisto en Schilde. Ili luis kaj ekkulturis farmobienon en Kessel, apud Lierre. Ili ne prosperis, ĉar ŝi naskis tro da infanoj.

La edzino, arda brunulino, havante eble en la vejnoj guteton de tiu hispana sango, kiun la trairo de la dungokavalerianoj de l’ duko de Alba kaj de Farnese trude inokulis en la fiziologian ecaron blondan kaj la flegmon de la Flandranoj de la kampina regiono[2], ne ŝparis la fortojn de sia edzo; male, ŝi konsumis ilin kiel panon. Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/14 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/15 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/16 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/17 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/18 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/19 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/20 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/21 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/22 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/23 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/24 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/25 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/26 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/27 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/28 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/29 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/30 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/31 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/32 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/33 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/34 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/35 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/36 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/37 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/38 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/39 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/40 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/41 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/42 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/43 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/44 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/45 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/46 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/47 Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/48

  1. Ceremonio de la katolika eklezio. La unua solena komuniiĝo okazas ordinare je la 11-a jaraĝo.
  2. Estas la regiono inter Antverpeno kaj la Nederlanda Limburgo (franclingve Campine).