Ses Noveloj/La ovala portreto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA OVALA PORTRETO


La kastelo, kiun mia valeto[1] kuraĝetis perforte eniri, plivole ol permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele, estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga arkitekturo de la kastelo necesigis — pri tiuj ĉi pentraĵoj mia komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min; tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la fenestroj — ĉar jam estis nokte — ekbruligu la meĉojn en alta kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dismetu larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn, kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis ilin kritiki kaj priskribi.
Longe — longe mi legis — kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.
Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprenebla eĉ por mia propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo por gajni la tempon por pripensi — por certigi min, ke mia vidpovo ne trompis min — por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse rigardis la pentraĵon.
Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas la „vinjeta“ maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully. La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj tiel energie estis min emociinta.
Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la kadro devis tuj forigi tian ideon — devis malhelpi eĉ iun momentan kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble, unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo, ĉar tio estis la absoluta vivsimileco de la esprimo, kio, unue surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.
„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco. Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon, sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton, kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo, trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro, kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne volis vidi ke la lumo, kiu falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo, kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko, kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne volis vidi, ke la koloriloj, kiujn li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj, kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis, kaj kriante laŭtvoĉe: ,Tio ĉi estas ja la Vivo mem!‘ li turniĝis subite por rigardi sian amatinon. — Ŝi estis mortinta.“


Nouvelles Histoires extraordinaires, p273.jpg


Piednotoj[redakti]

  1. Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton ktp. F. L.