Signaloj de la fervojo (en Francujo)

El Vikifontaro
Signaloj de la fervojo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
SIGNALOJ DE LA FERVOJO
(en Francujo)

La signaloj de la vojo, t. e. la signaloj faritaj de la vojo aŭ de la stacioj al la oficistoj de la trajnoj aŭ de la lokomotivoj, utilas ĉu por montri la vojon libera, ĉu por ordoni la halton aŭ malakcelon, ĉu por doni la direkton.

En ĉiuj okazoj, la malestado de signalo montras, ke la vojo estas libera.

La signaloj estas moveblaj, t. e., kiuj povas esti translokitaj kaj uzitaj kie ajn, aŭ malmoveblaj, t. e. starigitaj por ĉiam je fiksita loko.

La malakcela signalo, farita al trajnoj, kiuj plene antaŭeniras, montras ke la efektiva rapido devas esti malgrandigita tiamaniere, ke ĝi ne superu maksimumon de 30 kilometroj hore por la persontrajnoj kaj de 15 kilometroj por komercaĵtrajnoj.

SIGNALOJ MOVEBLAJ

La moveblaj signaloj ordinaraj estas farataj :

Tage, per flagoj, gvidiloj, iu objekto aŭ la brako.

Nokte, aŭ tage dum densa nebulo, per lanternoj kun lumo blanka aŭ kolora.

Tage, kiel nokte, per eksplodiloj.


La vojo libera povas esti montrita prezentante al la trajnoj :

Tage, la flagon volvitan aŭ la brakon horizontale streĉitan laŭ la direkto sekvita de la trajno.

Nokte, la blankan lumon.

La ruĝa flago malvolvita, mane tenita de oficisto, postulas la tujan halton.

Anstataŭ la ruĝa flago, la halto estas ordonita ĉu svingante rapide iun ajn objekton, ĉu altigante plene la brakojn.

La ruĝa lumo postulas la tujan halton.

Anstataŭ la ruĝa lumo, la halto estas ordonita per ia ajn rapide svingata.

La verda flago malvoltita aŭ la verda gvidilo, postulas la malakcelon.

La verda lumo postulas la malakcelon.

(Daŭrigota.)
Tradukis G. B.