Babiladoj de bonhumora Zamenhofano/Terura sonĝo

El Vikifontaro
Terura sonĝo.

Antaŭ nelonge mi havis teruran sonĝon. Mi sonĝis, ke mi ĉeestas solenan jarkunvenon de ia Esperanto-Societo. Kiamaniere mi venis en la kunvenejon, mi ne povis klarigi al mi, sed en sonĝo ĉio ja estas ebla. Do mi sonĝis, ke mi, neplenaĝulo, nericevinta oficialan inviton, ĉeestis kunsidon de Esperanto-Societo en ia urbo. Kia urbo ĝi estis, mi ne scias, sed verŝajne sufiĉe granda, ĉar ĉeestis tre… malmultaj homoj. La prezidanto malfermis la kunsidon per la vortoj: „Gesinjoro! Mi anoncas la kunsido malfermitan.“ Ekaŭdinte tiun strangan idiomon mi ektimis: Eble mi estas en idista kaptilo? Sed mi tuj trankviliĝis, kiam oni klarigis al mi, ke kiel prezidanto de abstinenta societo povas esti drinkulo, same prezidanto de Esperanto-Societo povas ne koni la „nia karan“. Poste estis unuvoĉe (nur unu voĉo estis, tiu de la prezidanto) elektita prezidanto por la kunveno kaj du kunsidantoj. Kiam oni petis la kunsidantojn eksidiĝi ĉe la verda tablo, unu el ili, s-ro Flirtemulov, deklaris en iu stranga nekomprenebla por mi lingvo, ŝajne rusa, ke li ne komprenas, kion oni volas de li. Oni klarigis al li la aferon, kaj feliĉe li konsentis honorigi nin per la sidado ĉe la verda tablo. Nun s-ro sekretario tralegis diversajn protokolojn, raportojn k. t. p.

Ĉar ciferoj min ne interesas (mi havis en la gimnazio 2[1] je aritmetiko), mi ĉirkaŭrigardis la gesocietanojn kaj rimarkis kun teruro kaj indigno, ke… ili manĝas ĉokoladon. Mi ekscitiĝis ankoraŭ pli, kiam mi eksciis, ke la ĉokolado ne estas Esperanta, sed ia alia. Mi volis protesti, paroli, sed ekmemoris, ke mi ne havas voĉrajton kaj silentis. Kiam finiĝis la legado de la protokoloj, iu sinjoro petis parolon. Li estis ekscitita, la vizaĝo estis pala, li nerve tremis. Mi jam estis certa, ke li ankaŭ rimarkis, ke oni manĝis ĉokoladon kaj volas paroli pri tio; tial mi jam volis lin aplaŭdi, sed li komencis paroli pri la malagado de la societo dum la pasinta jaro. Kio estis la mal-ago (s-roj drinkemuloj, ne legu malago, sed prefere aliĝu al Tutmonda Esp. Abstinula Ligo. Jarkotizaĵo 50 Sd.) de la societo? En la societo troviĝas nur malmultaj gazetoj, inter kiuj kelkaj estas eldonitaj antaŭ la superakvego.[2]

Kiam mi ekaŭdis ĉi-tiujn vortojn, mi ekĝojis, ĉar mi tute ne sciis, ke antikvaj hebreoj estis niaj samideanoj. Sed mia ĝojo tuj malaperis, kiam s-ro Historiulov klarigis al s-ro Kritikoviĉ, ke la superakvego okazis antaŭ la naskiĝo de Kristo, ke Zamenhof naskiĝis en 1859 post Kristo, Esperanto estis kreita en 1887, unua gazeto Esp. aperis en
1894; do, konkludis li, ni ne povas havi gazetojn Esperantajn, aperintajn antaŭ la superakvego.

Sed s-ro Kritikoviĉ obstine daŭrigis aserti, ke li vidis tiajn gazetojn en la societo, li eĉ bone memoras, ke li legis en la „Revuo“ pri tio, kiel Dio kreis la mondon, kiel li punis Adamon k. t. p. kaj ĉar la gazetoj ordinare raportas pri la lastaj okazintaĵoj, do estas jam memkompreneble, ke la nomita No. de la „Revuo“ aperis antaŭ la superakvego. S-ro Legistov deklaris, ke la rakonto pri kreo de mondo, pri Adamo k. t. p. efektive estis en „La Revuo“, sed ĝi estis Zamenhofa traduko de la Biblio. Tamen s-ro Kritikoviĉ ne trankviliĝis kaj parolis, parolis, parolis. Dio mia, kiom ĉi-tiu homo parolis! Mi aŭskultis lin atente, ĉar ĉiu vorto elparolita en aŭ pri nia kara lingvo estas jam sukceso de Esperanto, sed fine mi kontraŭ mia volo ne povis plu aŭdi. Stranga afero: ju pli li parolis, des pli ruĝa li fariĝis, des pli palaj fariĝis la estraranoj, des pli dormemaj kaj manĝemaj fariĝis la societanoj. Fine li ĉesis paroli, promesinte post kelkaj minutoj renovigi la paroladon. Poste komencis paroli sinjoro asesoro Flirtemulov. Li (mirinda afero: li esperantistiĝis dum la parolado de s-o Kritikoviĉ, ĉar antaŭe li tute ne sciis, kio estas Esperanto) konstatis ankaŭ, ke la societo faris nenion por Esperanto-afero, ke la gesocietanoj okupis sin nur per amindumo. S-ro Fundamentistov kontraŭdiris, ke ĉio, kio ne estas kontraŭ la Fundamento, povas esti permesata; do ĉar la Fundamento ne malpermesas amindumadon, la societanoj povis kun pura konscienco amindumi. Oni voĉdonis, ĉu estas dezirinda en Esperanto-Societo la amindumado. Neniu estis kontraŭ kaj la deziresprimo estis ĉiuvoĉe akceptita.

Poste ree sekvis kritikoj kaj paroladoj, respondoj kaj klarigoj, deziresprimoj kaj protestoj, ĉokoladmanĝado kaj amindumado (jam oficiale permesita).

Fine oni elektis novan estraron. S-ro Kritikoviĉ estis elektita kiel estrarano, s-ro Flirtemulov same, s-ro Skandalulov kiel kandidato por estrarano k. t. p.

Kiam oni eksciis la rezulton, komenciĝis disputo, krio, alarmo, bruo. S-ro Skandalulov ofendiĝis, ĉar oni elektis lin nur kiel kandidaton, ne kiel estraranon. Li protestis kaj diris, ke li jam konas iom la gramatikon, ekzemple li scias, ke substantivo finiĝas je o, adjektivo je a, verbo en pasinta tempo je u. Do li devas esti plenrajte elektita kiel estrarano.

Sinjoro Flirtemulov protestis, kial li ne estis elektita kiel prezidanto, li ja tute egale venos ne pli ol 2–3 foje dum jaro kaj li povas regule subskribi Esperante sian nomon, ĉar li scias, ke en Esperanto oni skribas „V“, sed ne „W“.

Sinjoro Kritikoviĉ plendis, kial oni lin ne elektis kiel prezidanton: li ja montris al la societo la mankojn de ĝia agado.

Plendis ankoraŭ multaj aliaj, kontenta estis neniu, krom la prezidanto kaj vicprezidanto kaj ankoraŭ kelkaj paroj, ĝoje pepintaj en anguloj. La skandalo fariĝis pli kaj pli laŭta, la nombro de plendantoj, kritikantoj fariĝis pli kaj pli granda, krio kaj bruo netolerebla. La bruo fariĝis bruego, protestoj transformiĝis je insultoj, la insultoj je batoj, la pacaj batalantoj komencis interbati unu la alian, ekaŭdiĝis kriego, iu vokis helpon, subite aŭdiĝis fajfo de policano, la tumulto fariĝis ĉiam pli granda kaj… mi vekiĝis, kovrita per malvarma ŝvito.

La sekvontan tagon mi estis ĉe kuracisto, kiu klarigis al mi, ke mi estas nerve malsana kaj devas akcepti malvarmajn banojn…

(„La Vekilo“ No. 3. 1914.)
  1. „2“ malkontentiga noto. Rim. de aŭtoro.
  2. Aludo je la kritiko de unu samideano je la jarkunveno de L…a Esp. Societo, dirinta, ke la societa legejo havis nur iajn malnovajn, antaŭdiluviajn gazetojn. Rim. de l’aŭtoro.