Statuto de UEA

El Vikifontaro
(p. 1-32)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

UNIVERSALA

ESPERANTO-ASOCIO



STATUTO




UEA



centra oficejo:

Genève, 1, Tour de l'Ile

STATUTO
de
Universala Esperanto-Asocio

I. Celoj kaj principoj.

1. Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:

disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;

plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;

krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva teritorio;

kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.

2. Laŭ la interkonsento de la 25a Universala Kongreso en Köln, la 4an de Aŭgusto 1933, Universala Esperanto Asocio estas la tutmonda organizaĵo esperantista por atingi la ĝeneralan disvastiĝon de la lingvo Esperanto.

Ĝi reprezentas la internacian movadon, fiksas ĝiajn taskojn kaj gvidas la rilatajn laborojn;

ĝi zorgas pri la reciproka informado kaj kunagado de la esperanto-societoj, organizas la Universalajn Kongresojn kaj aranĝas teknikajn konferencojn.

3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia fundamento kaj per sia literatura kaj teknika verkaro.

4. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco, politiko kaj sociaj demandoj. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.

5. La sidejo de UEA troviĝas ĉe ĝia Centra Oficejo en Genève, Svislando. La Centra Oficejo estas oficiale nomata: « Internacia Esperanto Oficejo », « Bureau International de l'Esperanto », « Internationales Esperanto-Amt », « Ufficio Internazionale de l'Esperanto », k.t.p. La Komitato rajtas translokigi la oficejon en alian svisan lokon.

UEA deklaras sin asocio kun celo ideala, je ne limigita daŭro, en la senco de la art. 60 de la svisa civila kodo. Sekve ĝi ĝuas la rajtojn de jura persono. Por certigi tiujn rajtojn, la Komitato povas laŭbezone enskribigi la Asocion en- kaj eksterlande en la ŝtatajn registrojn por societoj.

6. La oficialaj publikigoj fariĝas per la jarlibro, la revuo « Esperanto », per bultenoj aŭ cirkuleroj. La Asocio povas eldoni ĉiuspecajn presaĵojn rilatantajn al sia agado, kaj aranĝi servon de librovendo kaj gazetabonoj. Por disvastigi Esperanto-literaturon kaj rekompenci fervorajn aŭ oferemajn membrojn, ĝi disdonas premiojn, ĉefe konsistantajn el libroj.

7. La administra jaro estas kalkulata de 1. Novembro ĝis 31. de Oktobro.

La tempolimoj fiksitaj en tiu ĉi statuto aŭ en regularoj validas por Eŭropo. Por la rilatoj el lokoj kun speciale malfacilaj poŝtaj komunikoj aŭ el aliaj kontinentoj, la Direktoro plilongigas la tempolimojn.

8. Por la membroj tiu ĉi statuto kaj la ĝeneralaj regularoj estas devigaj.

Ĉiuj honoroficoj daŭras tri jarojn; la ofic-havantoj estas reelekteblaj. Dum trijara periodo estas kutime elektataj aŭ nomataj en la unua jaro la Komitatanoj, en la sekvanta la Ĉefdelegitoj kaj en la tria la Delegitoj. Intertempe elektitaj personoj funkcias ĝis la fino de la ĝenerala ofic-periodo. La salajritaj kunlaborantoj estas nomataj konforme al la lokaj cirkonstancoj, maksimume por tri jaroj. La leĝoj de ilia lando validas por iliaj ĝeneralaj laborkondiĉoj, kaj tiu ĉi statuto por iliaj rajtoj kaj devoj kiel ofic-havantoj de UEA.

Por la agoj de siaj reprezentantoj, oficistoj k.t.p., UEA estas nur tiom responda, kiom tiuj agoj okazis laŭ la kompententecoj, kiujn por ĉiu ofico difinas la statuto aŭ ĝenerala regularo.

La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon pri la funkciado de la servoj kaj por negocoj al ili rilatantaj.

9. UEA kalkulas, kaj indikas siajn normprezojn, laŭ svisa monsistemo.

La havaĵo de UEA estas destinita al la Esperanto-movado. La membroj nek havas rajton je tiu havaĵo, nek estas persone respondaj pri la ŝuldoj de la Asocio.

II. Membroj kaj Societoj.
Membroj.

10. La Asocio konsistas el:

Simplaj membroj, sen jarlibro aŭ simila eldonaĵo, kaj
Aktivaj membroj, kun jarlibro.

Kiel simplaj membroj estas akceptataj:

La personoj are aligitaj de la Landaj Asocioj, kaj

la anoj de landoj, kie regas tre malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj, favore al kiuj la Komitato rajtas fiksi speciale malaltan kotizon.

Ĉiuj membroj de UEA ricevas la universalan membrokarton, rajtas uzi la servojn de la Delegitoj pri informpetoj kaj vojaĝhelpo, kaj plendi konforme al Art. 73. Ili povas ĉeesti, pagante eblan enirkarton, la kunvenojn kaj manifestaciojn aranĝitajn sub la nomo de la Asocio. 11. Kiel aktiva membro povas esti akceptata ĉiu honorinda persono, favora al la principoj de UEA.

La aktivaj membroj ĝuas la ĝeneralajn membro-rajtojn kaj ricevas la jarlibron. Plie ili rajtas uzi ĉiujn servojn de la Asocio, voĉdoni en la kunvenoj, okupi postenon, iniciati voĉdonadon de la Delegitoj, partopreni je la ĝenerala voĉdonado de la Asocio, kaj formale plendi konforme al art. 62.

En certaj landoj kaj regionoj, la aktivaj membroj elektas la Delegiton kaj Vicdelegiton.

Aktivaj membroj estas:

La membroj kun jarlibro: (MJ)

La membro-abonantoj: (MA) kun jarlibro kaj favor-abono al la oficiala revuo,

La membro-subtenantoj: (MS) kiuj pagas pli altan kotiz-abonon por helpi al la Asocio. Ili ricevas premiojn.

La membroj-dumvivaj: (MD) kiuj akiris ateston de la Garantia Kapitalo, aŭ estas samrajtaj konforme al la ĝisnunaj statutoj. Ili estas dumvive liberigitaj de kotizo aŭ abonpago.

La membroj-honoraj: (MH) kiuj estas distingitaj de la Komitato per tiu titolo, pro gravaj servoj aŭ donacoj faritaj al UEA aŭ al la Esperanto-movado. Ili ne pagas kotizon

12. Ĉiu Landa Asocio esperantista, havanta minimume cent regulajn membrojn, povas aligi siajn membrojn al UEA, se ĝi estas laŭorde organizita kaj se vidiĝas klare el ĝia statuto, ke temas pri asocio neŭtrala.

Escepte en specialaj cirkonstancoj, estas akceptata el unu regno nur unu asocio. Pri ĝia akcepto decidas la Komitato, la transirajn kondiĉojn fiksas la Estraro.

Landa Asocio:

pagas jarkotizon de 50 centimoj svisaj por ĉiuj siaj regulaj membroj, kiuj per tio fariĝas simplaj membroj de UEA;

devigas sin varbi kiom eble plej multajn aktivajn membrojn de UEA en sia lando, kaj enkasigas iliajn kotizojn. nomas membrojn de la Komitato aŭ de la Konsilantaro de UEA; nomas la Ĉefdelegitojn, interkonsente kun la Prezidanto de UEA, nomas la Regionajn Delegitojn, interkonsente kun la Ĉefdelegito, kaj prenas sur sin la administradon de la enlandaj membroj de UEA, laŭ la reguloj de la Centra Oficejo.

13. La pagdevo de Landa Asocio estas kalkulata ĉiujare laŭ la stato de ĝiaj regulaj membroj je la 30a de Junio. Plej malfrue ĝis fino de Julio la Landa Asocio konigas al la Centra Oficejo tiun oficialan ciferon kaj sendas samtempe formalan pagpromeson por la koncerna nombro de kotizoj po 50 centimoj. Ĉiuj regulaj membroj de Landa Asocio, konforme al tiu stato, fariĝas simplaj membroj de UEA de la 1a de Novembro de la kuranta jaro ĝis 31a de Oktobro de la sekvanta. Por personoj kiuj aliĝas al Landa Asocio kiel regulaj membroj inter la 30-a Junio de unu al alia jaro, la Landa Asocio alpagas al UEA la koncernajn kotizojn.

La formala pagpromeso devas esti efektivigata plenvalore en unu aŭ pluraj monsendoj ĝis la fino de Marto de la sekvanta jaro. La alpagoj por la intertempe aligitaj membroj reguliĝu kiel eble plej rapide, laŭ aparta kalkulo.

Unu fojon ĉiujare, laŭ dato interkonsentita kun la Direktoro, ĉiu Landa Asocio sendas al UEA plenan liston de siaj regulaj membroj, kun nomoj kaj adresoj.

Kontraŭ asocio, kiu ne efektivigas sian pagpromeson, aŭ kiu ne transpagas kotizojn enkasigitajn por UEA, aŭ kiu malserioze plenumas siajn administrajn devojn rilate al UEA, la Estraro aplikos la necesajn rimedojn. Asocio kiu malgraŭ averto ne ordigis siajn devojn ĝis fino de Julio, aŭ kiu ĝis tiu dato ne transdonis sian pagpromeson, estas konsiderata kiel ĉesiginta la aligon de siaj membroj. Okaze de reakcepto de tia asocio, la Komitato rajtas postuli garantiojn.

14. La Komitato fiksas la normprezojn por ĉiu kategorio de aktivaj membroj, kaj la prezon de la atestoj de la Garantia Kapitalo. La Estraro starigas la regulojn pri enkasigo kaj administro. En landoj, kies asocioj aligis siajn membrojn:

La simpla membreco de UEA perdiĝas se la asocio ne plu pagas por siaj membroj, aŭ se membro eksiĝas aŭ estas eksigita el la landa asocio. La aktivaj membroj de UEA konservas siajn rajtojn.

La membroj kun jarlibro, kaj la membro-abonantoj, kiuj estas membroj de la Landa Asocio, pagas proksimume 50 centimojn malpli ol la normkotizo ĉar ili jam estas simplaj membroj de UEA.

La membroj kun jarlibro kaj la membro-abonantoj, kiuj ne estas membroj de la Landa Asocio, pagas pli altan prezon ol la normkotizon. La plialtago estas proksimume la duono de la prezo fiksita por la membreco kun jarlibro. Al la ĝisnunaj membroj de UEA tiu kondiĉo aplikiĝas nur post Oktobro 1936.

15. La aliĝpetoj de la aktivaj membroj kaj iliaj kotizoj estas kolektataj de la regiona Delegito. Li sendu ilin, deprenante la sendkostojn, kun la koncernaj dokumentoj en tempolimo de du semajnojn al la Centra Oficejo. Por landoj, kies asocioj aligis siajn membrojn, kaj por aliaj landoj kie estas Ĉefdelegito, la Direktoro fiksas la sistemon de enkasigo laŭ la cirkonstancoj.

Kie ne estas Delegito, aŭ se ne funkcias la aliaj metodoj, la Centra Oficejo enkasigas mem.

Delegito, Ĉefdelegito kaj Direktoro rajtas malakcepti aliĝpeton. En tia okazo, ili informu unu la alian. Se malakceptita kandidato tion speciale deziras, oni informas lin pri la motivo. Ĝis tridek tagoj post alveno de la klarigo, tri aktivaj membroj rajtas kune peti la Prezidanton de UEA, ke li decidu pri la aliĝo.

16. La aktiva membreco komencas kun la enskribo en la membra kontrolo. La jarkotizo estu pagata ĝis fino de Februaro. Poste la Centra aŭ Teritoria Oficejo avertas laŭeble la nepagintojn, kaj rajtas reteni la jarlibron kaj revuon. Estas forstrekataj la aktivaj membroj kiuj eksiĝis, aŭ kies kotizo nek alvenis ĝis fino de Junio, nek povis esti deprenata de ebla bonhavo.

17. Por ebligi plej efikan propagandon internacian, la Asocio varbas Patronojn de UEA. Ili estas personoj kiuj promesas jardonacon de Cent Fr. sv. por tiu celo. La Patronoj fariĝas membroj de la Konsilantaro.

Societoj.[redakti]

18. Esperantistaj fakaj societoj, institutoj, k.t.p., kaj Landaj Asocioj ne aligintaj siajn membrojn al UEA, povas sin enskribigi ĉe UEA kiel Partoprenantojn en la ĝenerala movado. Kontraŭ jarpago, fiksita de la Komitato en ĝenerala regularo, la Partoprenantoj rajtas nomi membrojn de la Konsilantaro. Ili ricevas jarlibron kaj propagandajn presaĵojn.

Kun societoj, asocioj, korporacioj, firmoj, kies kunlaboro aŭ simpatio estas dezirindaj, la Estraro povas fari interkonsentojn pri komuna agado, interŝanĝo de servoj k.t.p. La Komitato estas rajtigata fari kun ili kontraktojn pri komuna kotizo, aŭ pri favorprezoj por la aliĝo de iliaj membroj al UEA. Rilate tiajn kontraktojn la Komitato ne estas ligita al la kutimaj kategorioj de membroj.

19. Entreprenoj de UEA estas nomataj la societoj, firmoj, k.t.p., kiuj deziras esprimi sian simpation al UEA aŭ rilati kun la Esperantistoj. Kontraŭ jarpago, fiksita de la Estraro, ili rajtas publikigi sian nomon kaj eblan reklamon en la jarlibro.

Societoj, asocioj, firmoj, k.t.p., ne povas esti membroj de UEA. Por ilia agado la asocio ne estas responda, sed post ricevo de pravigitaj plendoj ĝi ĉesigos la rilatojn kun ili.

III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj.[redakti]

Delegitoj.[redakti]

20. En ĉiu loko, grava pro sia grando, siaj komercaj aŭ turismaj rilatoj, UEA klopodas esti reprezentata de Delegito kaj Vicdelegito. La agadkampo de Delegito nomiĝas Regiono. Ĝi konsistas el la Delegita loko kun ĉirkaŭaĵo, aŭ el parto de tre granda urbo. Se en tia urbo estas diversaj kvartalaj Delegitoj, tiam estu nomata unu Delegito por la tuta urbo, kiu ilin gvidas kaj prizorgas la komunajn aferojn.

La regionoj kaj iliaj limoj estas fiksataj de la Direktoro, aŭ de la Ĉefdelegito kun aprobo de la Direktoro.

21. Delegito plenumu laŭeble la jenajn kondiĉojn:

Li estu plenaĝa enlandano daŭre loĝanta en sia regiono; estu aktiva membro de UEA, abonante kaj regule legante la oficialan revuon; bone konu la Esperantan lingvon kaj movadon; klopodu havi bonajn rilatojn kun la lokaj Esperanto-societoj kaj estu, en landoj, kiuj aligis siajn membrojn al UEA, membro de la Landa Asocio. Li promesu, sub rezervo de gravaj malhelpoj, zorge plenumi sian oficon dum almenaŭ unu trijara periodo.

22. La Delegito

reprezentas en sia regiono la Asocion kaj rilate al la estrado de UEA la membrojn de sia regiono;

propagandas, varbas membrojn, kaj prizorgas la administrajn aferojn;

kunigas ĝustatempe la informojn por la Jarlibro;

respondas la informpetojn de la membroj kaj helpas ilin okaze de vojaĝo;

funkciigas laŭpove la aliajn servojn;

partoprenas en la voĉdonado de la Delegitoj kaj

konservas en bonordo la leterojn kaj dokumentojn de sia ofico.

La Vicdelegito helpas kaj anstataŭas la Delegiton. La reguloj starigitaj por la Delegito valoras laŭsence por li.

Komercaj aŭ aliaj Delegitoj, nomitaj por aparta celo, funkcias laŭ speciala regularo.

23. La Delegito klopodas interesigi la Esperantistojn al la Asocio kaj faras, almenaŭ unu fojon jare, malgrandan paroladon pri UEA en sia grupo. Li decidas pri aliĝpetoj kaj tenas nomaron de la aktivaj membroj. Li enkasigas la pagojn de Entreprenoj, por anoncoj, eblajn donacojn al UEA k.t.p., plie en certaj regionoj ankaŭ la kotizojn.

En regionoj, kie la kotizoj estas kolektataj de la grupa aŭ landa kasisto, ĉi tiu donu al la Delegito, komence de Marto, liston de la pagintaj kaj de la rememorigataj membroj.

La Delegito kvitancas skribe ĉiujn por la Asocio ricevitajn monsumojn, sed ne estas kompetenta fari en ĝia nomo mendojn aŭ elspezojn.

Fervorajn Delegitojn la Direktoro rajtas rekompenci per premioj, plie li povas disponigi krediton por administraj elspezoj al Delegitoj kun granda korespondado. Por varbo de Subtenantoj, entreprenoj, abonoj, anoncoj k.t.p. la Estraro povas fiksi procentaĵojn favore al la Delegitoj kaj al la teritoriaj administrantoj.

24. La Delegiteco estas honora ofico.

La Delegito rajtas rifuzi laŭregularan peton de servo, kiun li kredas ne akordigebla kun lia honoro aŭ konscienco. Li sciigas pri tio la petinton.

Al membroj, kiuj misuzas la aranĝojn de la Asocio, li rajtas rifuzi siajn servojn, informante la petinton kaj la Direktoron.

Libervole farante servojn al ne-membroj, li klopodas ilin varbi por UEA. Li nek faras servojn, nek metas aranĝojn de la Asocio al la dispono de personoj, kiuj nur volas profiti je ĝi.

25. Delegitoj estas nomataj aŭ elektataj ĉiun trian jaron. Intertempe nomitaj Delegitoj funkcias ĝis la fino de la periodo.

En landoj, kies asocio aligis siajn membrojn, la grupoj aŭ la landa estraro nomas la Delegitojn, interkonsente kun la Ĉefdelegito.

En la aliaj landoj la Delegitoj estas nomataj de la Ĉefdelegito aŭ Direktoro, se loĝas en la regiono malpli ol dek aktivaj membroj. En regionoj pli gravaj, la aktivaj membroj elektas mem sian Delegiton, konforme al la sekventa artikolo.

26. En regionoj kun minimume dek aktivaj membroj la Delegito kunvenigas la membrojn almenaŭ unufoje ĉiujare, prefere dum aŭtono. Kunveno devas esti aranĝata: por elekti Delegiton, kaj se tion petas kvinono de la aktivaj membroj aŭ la Direktoro.

La ĉefaj traktotaĵoj estas konatigataj per invitilo, unu semajnon antaŭe. La kunveno elektas prezidanton kaj protokoliston, aŭdas la raporton de la Delegito, esploras faritajn proponojn kaj fiksas laŭ ili la regionan agadon de la Asocio. La Delegito ne estas elektebla kiel prezidanto de kunveno. Laŭ postulo de la Delegito aŭ de kvinono de la ĉeestantoj, oni voĉdonas skribe.

La elekto de Delegito aŭ Vicdelegito nur valoras, se ĉeestas minimume la duono de la aktivaj membroj, kaj se la kandidatoj ricevas pli ol la duonon de la voĉoj de la kunvenintoj. Se tiuj kondiĉoj ne estas plenumataj, la ĉeestantoj decidu, ĉu oni aranĝos novan kunvenon aŭ voĉdonos per la poŝto. Tiun duan fojon sufiĉas la simpla plimulto de la donitaj voĉoj.

27. La nomoj de ĉiuj novaj Delegitoj estas publikigataj en la Oficiala revuo. Se ĝis 30 tagoj post ĝia forsendo neniu aktiva membro protestas pro grava kaŭzo, la nomado aŭ elekto fariĝas valida. Intertempe la Delegito funkcias provizore.

Se la Direktoro opinias, ke nova Delegito ne taŭgas por la ofico, li haltigas la publikigon, informante la rifuziton pri siaj motivoj. Ĝis 30 tagoj post oficiala informo pri kontraŭstaro de iu membro aŭ de la Direktoro, la rifuzito aŭ liaj elektintoj povas peti la finan decidon de la Prezidanto.

Dum oficperiodo, la Delegitoj povas nur esti revokataj de sia ofico per procedo de oficiala plendo. Se dum tia periodo la rajto nomi Delegitojn transiras al Landa Asocio, ĉi tiu akceptas la funkciantajn Delegitojn, kiuj estas ĝiaj membroj aŭ deklaras sin pretaj membriĝi.

28. Delegito, kiu ne plu povas funkcii pro foriro el la regiono, grava malsano, k.t.p. informu kiel eble plej baldaŭ la Ĉefdelegiton aŭ Direktoron. Se la Delegito tion ne faras, tiam skribu la Vicdelegito. En regionoj kun minimume dek aktivaj membroj, kiuj rajtas mem elekti Delegiton, la Vicdelegito okazigu propra-iniciate novelekton en tempolimo de sesdek tagoj.

La nova Delegito reprenas de la antaŭa Delegito, aŭ de la Vicdelegito, intertempe funkciinta, la tutan materialon de UEA kaj el la aktoj tion, kion li bezonas por sia agado.

29. Honoraj Reprezentantoj de UEA estas personoj, nomitaj de la Estraro por certa aŭ ne limigita daŭro, kiuj pro sia sperto, aŭtoritateco aŭ socia pozicio povas utili al la movado. Ili patronas la propagandon, helpas okaze de klopodoj ĉe aŭtoritatoj, institucioj k.t.p., kaj reprezentas, interkonsente kun la Delegito, la Asocion ĉe manifestacioj. Ili devas esti rekomendataj de Ĉefdelegito aŭ de landa asocio, kaj ne havas administran rolon.

Ĉefdelegitoj.[redakti]

30. Ĉefdelegito estas la administra reprezentanto de UEA en lando aŭ granda landparto. Lia agadkampo nomiĝas Teritorio. La personaj kondiĉoj pri la Delegitoj validas laŭsence por la Ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto. Ili funkcias laŭ trijaraj periodoj.

Lando kies asocio aligis siajn membrojn, formas unu teritorion. La Ĉefdelegito kaj lia anstataŭanto estas nomataj de la Landa Asocio interkonsente kun la Prezidanto de UEA.

Ĉefdelegito en tia lando direktas la agadon kaj propagandon de UEA, celante praktikan kunlaboron kun la Landa Asocio.

Li fiksas kun aprobo de la Direktoro la regionojn kaj iliajn limojn, kaj zorgas por nomado de taŭgaj Delegitoj, interkonsente kun la grupoj aŭ la Landa Asocio. Li gvidas la Delegitojn, kontrolante ilian laboron kaj la funkcion de la servoj. Li pritraktas en unua instanco plendojn kontraŭ membroj kaj Delegitoj.

Li estas responda ke la administrado de la membroj fariĝu precize laŭ la reguloj de la Centra Oficejo. Speciale li atentas la membro-kontrolon, plie la teritorian libro-tenadon, en kiu estu kreditigataj al UEA ĉiuj por ĝi enkasigataj monsumoj. La koncernan bonhavon li sendigas al la Centra Kaso, laŭ instrukcio de la Direktoro.

Li sendas ĝis fino de Novembro al la Centra Oficejo raporton pri sia agado; plie li raportas dum la jarkunveno de la Landa Asocio kaj je aliaj bonaj okazoj pri UEA, varbas por ĝi kaj priparoligas eblajn proponojn aŭ plendojn.

Laŭbezone la Estraro de UEA povas doni al Ĉefdelegito specialajn taskojn kaj kompetentecojn.

31. En landoj, kies asocio ne aligis siajn membrojn, la teritorioj estas fiksataj de la Estraro; ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kiuj kune reprezentas minimume 75 aktivajn membrojn. La Estraro ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi territoriojn.

La Estraro nomas la Ĉefdelegiton kaj lian anstataŭanton. En teritorioj kun minimume 15 Delegitoj kaj 75 membroj, la Delegitoj mem elektas la Ĉefdelegiton kaj anstataŭanton, kun aprobo de la Prezidanto de UEA.

La Ĉefdelegito havas laŭsence la rajtojn kaj taskojn fiksitajn en la antaŭa artikolo. Plie li nomas memstare la Delegitojn en regionoj kun malpli ol dek aktivaj membroj; li peradas la rilatojn de la Delegitoj kun la Centra Oficejo, atentas la ĝustatempan enkasigon de la kotizoj kaj koncentrigas la administron de la membroj ĉe si aŭ ĉe teritoria sekretariejo, de li kontrolata.

Li okazigas teritoriajn kunvenojn, konforme al la du sekvantaj artikoloj.

32. La Ĉefdelegito kunvenigas la Delegitojn kaj la aliajn membrojn de sia teritorio almenaŭ unu fojon jare, prefere dum nacia esperantista kunveno. Li raportas, priparoligas la agadon de UEA, k.t.p. Tiuj kunvenoj decidas ĉion, kion ili juĝas utila al la progreso de UEA en la teritorio. La procedo estas laŭsence la sama kiel dum loka kunveno, sed Ĉefdelegito kaj anstataŭanto, elektitaj de la Delegitoj, ne rajtas funkcii kiel prezidanto aŭ protokolisto. La Delegitoj povas doni voĉrajton al la ĉeestantaj aktivaj membroj, escepte pri elekto de Ĉefdelegito. 33. En teritoriaj aferoj ĉiu Delegito havas unu voĉon. La kvinono el ili kaj same la Direktoro rajtas peti, ke la Ĉefdelegito organizu korespondan voĉdonadon pri elekto aŭ alia grava negoco. La elekto de Ĉefdelegito kaj anstataŭanto fariĝas ordinare dum kunveno, alie per poŝto. Elekto nur validas, se voĉdonis almenaŭ la duono, de la teritoriaj Delegitoj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duonon de la voĉoj. Se du korespondaj voĉdonadoj ne donis rezultaton, decidas la Prezidanto.

34. Teritoria Sekretario estas la helpanto de la Ĉefdelegito, laŭbezone nomata de li, interkonsente kun la Direktoro. En grandaj teritorioj povas funkcii pluraj Sekretarioj, laŭ landpartoj. Sekretario aŭ administranto de Landa Asocio povas esti samtempe Teritoria Sekretario.

La Sekretario prizorgas la laborojn de la teritorio kaj faras laŭ la cirkonstancoj servojn, anstataŭ la Delegitoj.

35. La kostoj de la administrado de la aktivaj membroj kaj aliaj teritoriaj elspezoj estas pagataj per depreno el la enspezoj, ĉu laŭ procentaĵo, ĉu en formo de speciala rabato por ĉiu kategorio de kotizoj, ktp. Laŭ propono de la Direktoro, la Estraro starigas la kondiĉojn kaj fiksas laŭ cirkonstancoj la parton, donotan al la Landa Asocio.

La jarpago de Landa Asocio por aligo de ĝiaj membroj ne estas teritoria enspezo kaj iras rekte al la Centra Kaso. Por la administro de la simplaj membroj, UEA ne donas kompenson, sed liveras proprakoste al la Landa Asocio la bezonatan nombron de kutimaj internaciaj membrokartoj.

Per la enspezoj el servoj, vendoj, donacoj kaj aliaj flankaj gajnoj la Ĉefdelegito povas krei Teritorian Kason, kiu servas por propagando kaj malgrandaj elspezoj. La Ĉefdelegito aŭ lia Sekretario ĝin administras, kontroligas ĝin ĉiujare de du Delegitoj, kaj indikas ĝian staton kaj ĉefajn spezojn en la jarraporto. La havaĵo de tia kaso apartenas al UEA, sed la Asocio ne estas responda pri ŝuldoj. == IV. Centra Organizo. ==

Komitato.[redakti]

36. La gvido de la Esperanto-movado kaj de la Asocio estas konfidata al la Centra Komitato de UEA.

Ĝi estas elektata ĉiun trian jaron dum aŭtono kaj konsistas el: Komitatanoj, elektitaj de tiuj Landaj Asocioj, kiuj aligis siajn membrojn;

Komitatanoj, elektitaj de la Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj, en la ceteraj landoj kaj

Komitatanoj, elektitaj de la supraj Komitatanoj.

37. Ĉiu Landa Asocio, kun 200 ĝis 1000 regulaj membroj, elektas unu Komitatanon, kaj plian por ĉiu komencita milo. Validas la oficiala nombro de la regulaj membroj, je la 30-a de Junio de la elektjaro, por kiuj la Landa Asocio sendis la pagpromeson. Dum la oficperiodo ne estu aldonataj pliaj Komitatanoj, sed povas esti anstataŭataj la eksiĝintoj. Landa Asocio kun malpli ol 200 regulaj membroj nomas membron de la Konsilantaro.

En landoj, kie ne ekzistas landa asocio, aŭ kies asocio ne aligis siajn membrojn, la Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj elektas kune po unu Komitatanon, por ĉiu kvincento aŭ komencita kvincento da membroj. Se dum oficperiodo fariĝas lokoj liberaj, la Komitato povas nomi anstataŭanton, kaj ĝi devas fari tion, se alimaniere grava lando aŭ grupo de landoj ne estus reprezentata.

Se la nombro de la Komitatanoj, elektitaj de la Landaj Asocioj kaj de la Delegitoj, superas 30 personojn, la Komitato rajtas plialtigi proporcie la supre fiksitajn elektciferojn.

Por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj pri administro aŭ propagando, kaj de samideanoj internacie konataj, la Komitatanoj elektitaj de la Landaj Asocioj kaj de la Delegitoj povas kompletigi la Komitaton, elektante pliajn Komitatanojn ĝis la triono de sia propra nombro.

Direktoroj kaj oficistoj de UEA ne povas esti Komitatanoj. Ĉiuj Komitatanoj estas samrajtaj, reelekteblaj, kaj voĉdonas sen instrukcioj.

38. La Komitato:

Elektas inter siaj membroj la Prezidanton, unu aŭ plurajn Vicprezidantojn kaj la Estraron;

nomas unu aŭ plurajn Direktorojn kaj la Redaktoron;

rajtas nomi Honoran Prezidanton kaj Honorajn Membrojn;

fiksas la ĝeneralan agadon de UEA konforme al la voĉdonoj de la Delegitoj, laŭeble konsiderante la deziresprimojn de la Konsilantaro kaj de la Universalaj Kongresoj;

akceptas Landajn Asociojn;

kontraktas kun societoj pri favorkondiĉoj;

starigas la normprezojn de la kotizoj kaj de l'atestoj de la Garantia Kapitalo;

kontrolas la administron de la asocia kapitalo;

voĉdonas pri la jara raporto kaj bilanco;

decidas pri apelacioj kaj pri aliaj aferoj al ĝi rezervitaj.

39. La Prezidanto de UEA reprezentas la Asocion kaj subskribas kun Direktoro la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton, la Estraron kaj la laborkunsidojn de la Universalaj Kongresoj. Li kontrolas, almenaŭ unufoje ĉiujare, la Centran Oficejon. Persone, aŭ ilin transdonante al alia Komitatano, li plenumas la pliajn taskojn al li donitajn en tiu statuto aŭ en ĝeneralaj regularoj. En urĝaj okazoj li havas la kompetentecojn de la Estraro, al kiu li raportu plej baldaŭ.

La Vicprezidantoj helpas kaj anstataŭas la Prezidanton.

Estraro.[redakti]

40. La Estraro de UEA konsistas el la Prezidanto, unu Vicprezidanto, kaj el tri aŭ kvin pliaj Komitatanoj. Tamen ne estas elekteblaj profesiaj direktantoj kaj oficistoj de esperantistaj societoj aŭ institucioj. La anoj de la Estraro loĝu prefere en landoj ne tro malproksimaj de la asocia sidejo kaj deklaru sin pretaj partopreni laŭeble la Universalajn Kongresojn kaj la printempan kunsidon.

La Estraro:

decidas konforme al la intencoj de la Komitato pri ĉiuj aferoj superantaj la kompetentecojn de la Prezidanto, Direktoroj kaj Redaktoro;

okazigas la Universalajn Kongresojn;

administras la asocian kaj garantian kapitalojn, kontrolas la Centran Oficejon kaj Redakcion;

voĉdonas pri la jara budĝeto;

starigas teritoriojn;

kreas novajn servojn aŭ aranĝojn;

fiksas la ĝeneralajn regularojn kaj prizorgas la aliajn aferojn al ĝi komisiitajn de la Komitato aŭ per ĉi tiu statuto.

La Estraro rajtas oficiale reprezentigi sin ĉe internaciaj societoj, kongresoj ktp., kies laboroj ektuŝas la interesojn de la Esperanto-movado aŭ kiuj inklinas enkonduki Esperanton kiel kongreslingvon.

Ĝi povas organizi aŭ subteni vojaĝojn de esperantistoj por propagandaj celoj.

41. Komitato kaj Estraro laboras per cirkuleroj. La Komitato kunvenas dum la Universala Kongreso; krom tio la Estraro kunvenas ĉiujare en printempa kunsido en la Centra Oficejo. Dum kunvenoj ili nomas unu el siaj membroj aŭ Direktoron kiel protokolanton. Ili povas inviti al siaj kunvenoj, kiuj ne estas publikaj, Direktoron, Redaktorojn kaj la Ĉefdelegiton de UEA, kaj naciajn administrantojn.

En voĉdonadoj validas la simpla plimulto. Okaze de voĉ-egaleco decidas la Prezidanto. Elekto, ĉe kiu neniu kandidato ricevis la absolutan plimulton, estas ripetata. La trian fojon decidas la simpla plimulto. Validas provizore kaj devas poste esti submetataj al nova voĉdono: decidoj je kiuj partoprenis malpli ol tri kvinonoj de la Komitato, kaj decidoj de la Estraro, se ne respondis du membroj. Se malgraŭ averto membro de la Komitato aŭ de la Estraro plurfoje ne respondis al oficialaj cirkuleroj, li estas konsiderata kiel partopreninto, kiu sin detenis de voĉdono.

Por la administraj kaj vojaĝelspezoj de siaj membroj la Estraro rajtas fiksi modestajn kompensojn. Por esplori iujn problemojn, aŭ por la plenumo de difinitaj administraj taskoj, la Komitato kaj la Estraro povas elekti inter aŭ ekster si reprezentanton aŭ specialajn komisionojn kun kontrol-povoj, sed ne rajtas transdoni al ili siajn kompetentecojn.

Konsilantaro.[redakti]

42. La Konsilantaro de la Esperanto-movado kunsidas dum la Universalaj Kongresoj por esplori la staton de la movado, konsideri proponojn pri la disvastigo kaj utiligo de la lingvo kaj priparoli la programon de entreprenotaj laboroj.

Ĝi konsistas el la Komitatanoj, Direktoroj, Redaktoroj, Ĉefdelegitoj, la Honoraj kaj Dumvivaj membroj kaj la Patronoj de UEA, el reprezentantoj de la Landaj Asocioj, kiuj aligis al UEA malpli ol 200 membrojn, kaj el reprezentantoj de la asocioj, societoj kaj institucioj, registritaj kiel « Partoprenantoj en la ĝenerala movado ». La nombro de la reprezentantoj estas fiksata de la Komitato de UEA en ĝenerala regularo.

En ĉiu kongreso la Konsilantaro elektas mem sian prezidanton, unu aŭ plurajn protokolistojn, kaj kontrolantojn de voĉoj. Ĝi voĉdonas parole per simpla plimulto de la ĉeestantoj en formo de deziresprimoj. Kun escepto de kontraŭa decido, la kunsidoj estas publikaj.

La Direktoro de UEA funkcias dumjare kiel sekretario de la Konsilantaro, starigas antaŭ ĉiu kongreso la nomaron de la Konsilantoj kaj oficiale ilin invitas.

Universala Kongreso.[redakti]

43. La Universala Kongreso de Esperanto estas la internacia manifestacio de la Esperantistaro. Ĝi celas fortigi la solidarecon inter la samideanoj, progresigi la movadon kaj studi ĝiajn problemojn. Rajtas partopreni ĉiu honorinda Esperantisto aŭ amiko de la movado, kiu pagas la kongreskotizon kaj per tio rekonas la kongresordon. La sola lingvo oficiale uzata estas Esperanto.

La kongreso aŭdas la raportojn de UEA kaj de la Lingvaj Institucioj; plie povas esti prezentataj aliaj raportoj pri temoj esperantistaj aŭ pri neŭtralaj temoj de ĝenerala intereso. Laŭbezone la kongreso diskutas ilin kaj voĉdonas en formo de deziresprimoj. Al samideanoj, kiuj volas esplori inter si demandojn ne taŭgajn al ĝenerala pritrakto aŭ por kiuj mankas la tempo, la loka kongresa komitato disponigas laŭeble ĉambrojn por ne-oficialaj kunvenoj.

44. Universala Kongreso okazas kutime ĉiujare. La kongreso devas esti invitata de la loka esperantistaro kun la konsento kaj la morala aprobo de la koncerna Landa Asocio. La invito estu oficiale subtenata de ŝtata aŭ urba estraro aŭ de grava organizaĵo kiel komerca ĉambro, turisma unuiĝo ktp.

La Komitato de UEA starigas la ĝeneralan regularon de la kongresoj; la Estraro decidas pri loko kaj tempo, preparas la liston de la traktaĵoj kaj fiksas la laborplanon. La Prezidanto de UEA gvidas la laborkunsidojn, la Direktoro estas ĝenerala kongresa sekretario.

La solenojn kaj festojn gvidas speciala kongresestraro, elektata de la kongreso.

45. La estraro de UEA konfidas la aranĝon de kongreso kontraŭ licencpago al Loka Kongresa Komitato, kiu fondiĝas por tiu celo kaj devas doni la necesajn moralajn kaj financajn garantiojn. Ĝi submetas al la Estraro la programon kaj budĝeton, kaj ĝin informas pri la progreso de siaj laboroj. La Loka Kongresa Komitato enspezas la kongreskotizojn; post depreno de la licencpago ĝi pagas el ili kaj el la ricevitaj monsubtenoj ĉiujn kongresaranĝojn.

La membroj de la Loka Kongresa Komitato estas respondaj persone por la plena likvido de ĉiuj financaj devigoj, kiuj rezultas el ĝia funkcio. Okaze de profito, unu triono iras al la landa movado kaj la resto estu uzata por Esperanto-celoj laŭ decido de la Loka Kongresa Komitato.

46. Teknikaj Konferencoj estas aranĝataj aŭ patronataj de la Asocio por esplori teknikajn aŭ sciencajn demandojn, kaj por pruvi la utilon de la lingvo Esperanto kaj de UEA en internaciaj celadoj. La konferencoj okazas aŭ inter Esperantistoj, aŭ en kunlaboro kun neesperantistaj institucioj, profesiaj societoj ktp., aŭ kiel parto de neŭtrala faka kongreso.

V. Centra Oficejo kaj Redakcio.[redakti]

Centra Oficejo.[redakti]

47. La Centra Oficejo de la Asocio estas gvidata de unu aŭ pluraj Direktoroj kaj Vicdirektoroj. La Komitato ilin nomas por tri jaroj; la Estraro fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj salajrojn.

La Direktoroj administras la Asocion, klopodante disvastigi ĝiajn ideojn kaj plimultigi ĝian membraron. Ili interkonsiliĝas pri gravaj negocoj, atentas pri bona kunago de la fakoj, laŭ neceso reciproke disponigas siajn oficialajn korespondaĵojn kaj sin anstataŭas.

Post novjaro ili kune reportas al la Komitato pri la stato de la Asocio; por la printempa kunsido de la Estraro ili preparas la budĝeton; al la kongreso ili submetas ĝeneralan raporton pri la movado. Ili sciigas la Prezidanton pri ĉiuj gravaj okazintaĵoj de la Oficejo, kaj submetas al li kaj la Estraro la negocojn bezonatajn ilian aprobon aŭ pri kiuj Estrarano deziras informojn. Devas esti aprobitaj de la Prezidanto eblaj regularoj pri administro, kasaferoj, servoj ktp., gravaj eksterbudĝetaj elspezoj kaj la malfermo aŭ akcepto de procesoj.

La decidoj aŭ deklaroj de la Komitato, leteroj kiuj enhavas principan gravecon kaj dokumentoj, en kiuj UEA sin devigas al garantio, mendo aŭ pago je pli ol Fr. 1.000— devas porti la subskribon de la Prezidanto aŭ de alia Komitatano kaj de unu Direktoro.

48. Se estas du Direktoroj, tiam unu havas la titolon:

Direktoro de la Interaj Aferoj, kaj la alia la titolon:

Direktoro de la Eksteraj Aferoj.

La unua funkcias kiel sekretario de la Komitato, la alia kiel sekretario de la Konsilantaro kaj estas ĝenerala sekretario de la Universalaj Kongresoj.

Ĉiu Direktoro aŭ Vicdirektoro prizorgas memstare sian fakon, konforme al la instrukcioj de la Estraro kaj al la disponeblaj rimedoj. Li subskribas sole siajn kutimajn korespondaĵojn kaj konservas sian aktaron.

Kiel Interaj Aferoj estas konsiderataj:

La varbado kaj kontrolo de la membroj; la kotizoj; la rilatoj kun la Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj; la organizo de oficialaj voĉdonadoj; la servoj, karavanoj, ekspozicioj kaj similar aferoj; la jarlibro, premioj, gvidfolioj, la propagandiloj kaj oficejaj presaĵoj por UEA ktp. Plie la oficiala bulteno, la administro de la revuo kaj biblioteko, la aranĝoj pri kaj interne de la oficejo.

Kiel Eksteraj Aferoj estas konsiderataj:

La internacia propagando de la lingvo; la publikigo de tiurilataj broŝuroj kaj verkoj; la klopodoj ĉe registaroj, aŭtoritatoj, internaciaj organizaĵoj kaj kongresoj ne-esperantistaj, la informado de la gazetaro; la interrilatigo de la Esperantistaj societoj; la ĝeneralaj rilatoj kun ili kaj la Lingva Komitato, la varbado de Patronoj, la organizo de la Konsilantaro, la okazigo de la Universalaj Kongresoj, de teknikaj konferencoj ktp.

La Direktoroj povas interkonsente proponi al la Prezidanto ŝanĝojn de la limoj de siaj fakoj. Pro gravaj kaŭzoj la estraro rajtas fiksi la fakojn alimaniere, sub rezervo de apelacio al la Komitato en tempolimo de 30 tagoj post ĝia decido. 49. La Centra Kaso estas parto de la fako de internaj aferoj, se la Estraro ne decidas ĝin starigi aparte.

La Estraro nomas la Centran Kasiston, fiksas liajn laborkondiĉojn kaj salajron kaj povas postuli ke li deponu mongarantion ĉe banko. Li subskribas por la kutimaj kasaj negocoj. Mondeprenoj ĉe bankoj superantaj 200.— Fr. kaj ĉekoj portu la subskribon de la kasisto kaj de unu Direktoro, aŭ tiujn de du Direktoroj.

La Sekretarioj kaj helpantoj por ĉiu fako estas nomataj de ĝia Direktoro, kiu fiksas iliajn salajrojn laŭ la bezonoj kaj la oficeja kutimo.

La Asocio asekuras la Direktorojn kaj daŭrajn oficistojn kontraŭ la akcidentoj dum laboro, kaj helpas laŭpove al asekurado kontraŭ la sekvoj de malsano kaj maljuneco.

50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn esperantlingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj internaciaj. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donacoj kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de Esperanto-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj.

La arĥivejo konservas la ĉefajn organizajn kaj administrajn dokumentojn, plie objektojn kaj leterojn kiuj estas valoraj por la historio de la movado.

Redakcio.[redakti]

51. La Asocio eldonas je sia risko kaj profito la revuon: Esperanto. La ĉefa Redaktoro estas nomata de la Komitato. La Estraro fiksas lian salajron kaj eblan kontrakton. Ĝi povas nomi pliajn redaktorojn.

La revuo estu gvidata laŭ la ĝisnuna tradicio kaj enhavu nenion kontraŭ la celoj aŭ la interesoj de la Asocio. Escepte tio, la Redaktoro ĝuu en sia laboro plej eblan liberecon. Objektivaj informoj pri iaj okazintaĵoj estas permesataj.

La Redaktoro klopodas varbi kunlaborantojn, prefere senpagajn, kaj nomas interkonsente kun la Direktoro eblan redakcian sekretarion. Por la parto de li redaktata li portas la leĝan respondecon. El ĉiuj alsenditaj presaĵoj la unua ekzemplero apartenas al la Biblioteko de UEA; la aliaj al la Redaktoro aŭ la kunlaborantoj. La Redaktoro fiksas kun la Direktoro la detalojn pri labordivido kaj aperado.

52. La Centra Oficejo administras kaj eldonas la revuon. Ĝi aperigas la parton oficialan, eble aliajn kaj la anoncojn.

La Direktoro fiksas la abonprezon por ne-membroj, la kutimajn rabatojn al revendistoj, la prezojn por anoncoj, por aldonado de fremdaj presaĵoj ktp., malakceptante tion, kio estas kontraŭ la celo aŭ bonaspekto de la gazeto, aŭ povus ofendi la membrojn. Li submetas al la Prezidanto: La kontrakton kun la presisto, kontraktojn pri lu-dono de paĝoj por teksto aŭ anoncoj, interkonsentojn kun societoj uzontaj la gazeton kiel oficialan organon, kaj similajn gravaĵojn.

La Estraro decidas pri la nombro de la jare aperontaj numeroj, la formato kaj la proksimuma amplekso de la revuo. Pro gravaj kaŭzoj ĝi rajtas ŝanĝi la kompetentecojn fiksitajn en tiuj du artikoloj.

VI. Administrado.[redakti]

Financoj.[redakti]

53. La Direktoro fiksas la normprezojn de la Asocio por ĉiu lando en nacia mono, konforme al la kurzo kaj la praktikaj bezonoj. Informante la Estraron li rajtas malaltigi la prezojn por landoj kun kurzoj tiel malaforaj, ke plena pago malhelpus grandan parton de la tieaj Esperantistoj daŭrigi sian membrecon aŭ abonadon.

Se kontraŭe la svisa mono multe perdus de sia internacia borsvaloro, tiam la Estraro povas provizore deklari la prezojn de alia lando kiel normalajn, kaj adapti al ili la oficialan preztabelon.

En landoj, el kiuj mono estas sendebla nur malfacile aŭ kun kurzperdoj, la Direktoro povas nomi fidindan membron aŭ bankon kiel Peranto-Reprezentanto. Ĉi tiu enkasigas la monon kaj provizore ĝin konservas kiel havaĵon de la Asocio.

54. La Centra Kaso administras ĉiujn monaferojn de la Asocio, escepte la kapitalojn. Ĝi notas en duobla librotenado, laŭ svisa monsistemo. Ĝi povas malfermi aktivajn kontojn al membroj kaj funkcii kiel pagejo por fremdaj entreprenoj, monkolektoj, k.t.p. Alsenditaj monsumoj kaj ĉekoj vojaĝas je la risko de la sendinto.

La Direktoro aŭ la Centra Kasisto raportas kvaronjare pri la financa stato de la Asocio. La jara budĝeto devas esti aprobata de la Estraro, la jarbilanco esti aprobata de la Komitato kaj publikigata.

La estraro povas nomi kontrolanton de financaferoj, kiu inspektas laŭokaze la librojn, prijuĝas la financajn raportojn, kreditpetojn k.t.p., kaj raportas al la Prezidanto aŭ Estraro.

Ĉiujare la Centra Kaso devas esti ekzamenata de du spertaj Delegitoj aŭ aktivaj membroj, nomitaj de la Estraro. Anstataŭ al ili, la Estraro povas konfidi la ekzamenon al firmo de librokontrolantoj aŭ al fakulo pri librotenado, scianta la lingvon Esperanto.

55. La Asocia Kapitalo konsistas el la havaĵo ricevita per donacoj superantaj 500 Frankojn, heredaĵoj, k.t.p. Ĝi estas konservata kaj administrata ekster la oficejo. Por tiu celo la Estraro nomas Komitatanon kiel administranton. Li submetas ĉiujare siajn kalkulojn kaj pruvilojn al ĝia aprobo; la Komitato ilin kontrolas.

Tiu kapitalo formas la ĝeneralan rezervon de la Asocio, el kiu ĝi kreas novajn aranĝojn aŭ pagas jarajn deficitojn. En urĝaj kazoj la Estraro povas rajtigi la administranton doni tujan monhelpon al la Centra Kaso. En la jara bilanco vidiĝu klare, kiom entute alpagis la kapitalo.

Pri la administro de specialaj fondaĵoj decidas la Estraro, informante la Komitaton. Spekulacioj kun la havaĵo de UEA estas formale malpermesitaj. 56. La Garantia Kapitalo kreita en Oktobro 1912 kiel tiama garantio por la plia ekzisto de UEA, celas plifortigi la financan situacion kaj disvastigi la laborkampon de la Asocio. La Kapitalo kolektiĝas per vendo de atestoj, kies prezon fiksas de tempo al tempo la Komitato. Garantiantoj estas la akirintoj de unu aŭ pluraj atestoj. Ili fariĝas per tio Dumvivaj Membro-Abonantoj kaj ricevas oficialajn presaĵojn. La atestoj de la mortintaj Garantiantoj apartenas al UEA. La Garantiantoj rajtas mem administri la kapitalon sub kontrolo de la Estraro kaj repreni, okaze de dissolviĝo de UEA, proporcian parton por ĉiu atesto el la kapitalo, post pago de la ŝuldoj. Escepte Art. 63 ili ne povas esti senigataj je siaj akiritaj rajtoj.

Tiel longe kiel la Garantiantoj ne postulas ion alian, la kapitalo estas administrata de Garantianto nomita de la Estraro, al kiu li submetas jare siajn kalkulojn. Novaj Garantiantoj estas konigataj en la revuo.

Voĉdonoj kaj Elektoj.[redakti]

57. Ĝenerala Voĉdonado de ĉiuj aktivaj membroj okazas:

Se la Komitato ĝin decidas;

Se kvinono de ĉiuj aktivaj membroj ĝin postulas per sia subskribo, en tempolimo de ses monatoj, kalkulita de la unua ĝis lasta subskribo. La Direktoro ĝin aranĝas kun la helpo de la Delegitoj, plej malfrue tri monatojn post ricevo de sufiĉa nombro da subskriboj.

Tiu voĉdonado povas nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn, ŝanĝi la statuton kaj dissolvi la Asocion.

58. Voĉdonado de la Deligitoj povas okazi laŭ decido de la Komitato aŭ Estraro, aŭ laŭ iniciato de la Delegitoj. Tiu iniciato validas, se en tempolimo de ses monatoj alvenis la subskriboj de la kvinono de ĉiuj Ĉefdelegitoj kaj Delegitoj.

Voĉdonado de la Delegitoj estas necesa por ŝanĝi la statuton; plie ĝi povas esprimi sin pri demandoj al ĝi submetitaj de la Komitato, de la Estraro, aŭ de la Delegita iniciato.

Ĉiu Komitatano, Ĉefdelegito, kaj Delegito havas unu voĉon. Duobla ofico ne donas plian rajton. Delegitoj en lokoj kun 10-19 aktivaj membroj havas 2 voĉojn, kun 20-29 tri, kaj ĉiam plian voĉon por komencata deko. La nombron de ĉiuj voĉoj fiksas la Centra Oficejo, konforme al la membra kontrolo. Validas la nombro de la aktivaj membroj, kiuj estis notitaj en la kontrolo je la fino de la monato antaŭa al la oficiala publikigo de la voĉdonado en la gazeto. Se la aparteneco de membro estas ne certa, ĝi kalkulas favore de la Delegito, kiu kvitancis ĝian lastan kotizon. Ĉefdelegitoj kaj grandurbaj Delegitoj, ricevintaj multajn senperajn aliĝojn, disdonu la voĉon laŭeble al la koncernaj regionoj.

59. En la landoj, kies asocio ne aligis siajn membrojn al UEA, certa nombro de Komitatanoj estas elektata de la funkciantaj Komitatanoj, Ĉefdelegitoj, kaj Delegitoj tie loĝantaj.

La nombro de la elektotaj Komitatanoj rezultas el la sumo de ĉiuj aktivaj membroj en tiuj landoj, dividita per kvincent. Plie unu Komitatano por komencita kvincento. Ĉiuj elektantoj voĉdonas kune pri ĉiuj kandidatoj.

Por certigi ioman proporcian reprezentadon, la funkcianta Komitato grupigas la landojn laŭ ilia geografia situo kaj decidas kiom la reprezentantoj ricevos ĉiu lando aŭ grupo de landoj. Plie ĝi publikigas en la oficiala revuo plenan liston de kandidatoj, atentigante pri la rajto de la membroj, fari pliajn proponojn. En la sekvanta numero de la revuo la Direktoro konigas la alvenintajn proponojn. La elektantoj povas voĉdoni favore al iu aktiva membro, egale ĉu ĝia nomo estis publikigita aŭ ne.

Por la rezulto valoras la plimulto de ĉiuj voĉoj. Tamen lando, aŭ grupo de landoj, rajtigita je certa nombro de reprezentantoj, ricevas ilin, eĉ se ĉi-tiuj kandidatoj kunigis malpli multajn voĉojn ol aliaj kandidatoj. 60. Estas honora devo de la voĉrajtigitoj, partopreni la voĉdonadojn kaj elektojn de la Asocio. Elektoj validas kaj proponoj estas akceptitaj, se jesis pli ol la duono de la ĝustatempe alvenintaj voĉoj, ne kalkulinte la neklarajn aŭ malplenajn voĉdonilojn.

La voĉdonadoj estas skribaj kaj sekretaj. La Centra Oficejo ilin organizas, fiksas la tempolimon kaj kontrolas la voĉdonilojn antaŭ tri aktivaj membroj de sia sidejo. La Direktoro kaj tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo.

Okaze de plendo pri ia malkorekta elekto, pruviĝinta prava kaj sufiĉe grava, la Direktoro ripetigas ĝin: sub kontrolo de la Ĉefdelegito aŭ de fidinda membro, se temas pri Delegito; kaj sub kontrolo de Komitatano, se temas pri Ĉefdelegito. Se necese la Delegito estas nomata de la Direktoro kaj la Ĉefdelegito de la Prezidanto.

Ĝenerala voĉdonado de la membroj kaj delegita voĉdonado estas nur ripetataj, se la malkorektaĵoj povis decide influi la rezulton.

61. Ŝanĝoj de tiu statuto estas decidataj per simpla plimulto en voĉdonado de la Delegitoj, laŭ propono de la Komitato aŭ laŭ delegita iniciato.

Pri finiĝo de la Asocio decidas la ĝenerala voĉdonado de la membroj, kaj, se la situacio ne ebligas tiun procedon, decidas la Delegitoj, aŭ la Komitato. Devas esti pagataj la ŝuldoj kaj la atestoj de la Garantiantoj. La restanta havaĵo estas deponata tri jarojn, favore al Esperantistoj, kiuj intencas refondi similan asocion. Se tio ne okazas, la havaĵo estas donacata al alia Esperanto-Institucio kiun nomigas la decido pri dissolviĝo.

Plendoj.[redakti]

62.) Plendoj de membroj kontraŭ aliaj membroj, Delegitoj kaj la Centra Oficejo estu laŭ la okazo adresataj al la Ĉefdelegito, aŭ Direktoro. Aliaj gravaj plendoj iru al la Prezidanto. La ricevinto informiĝas kaj rajtas postuli de ĉiu membro la alsendon de la necesaj dokumentoj. Se la plendo montriĝas prava, oni riproĉas la kulpigiton. Se necese, la Prezidanto aŭ Direktoro publikigas la aferon en la oficiala revuo aŭ procedas konforme al la sekvantaj artikoloj.

63.) Estas eksigeblaj el la Asocio kaj en gravaj okazoj publike citataj:

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj malgraŭ averto ne plenumis financajn devojn, kiujn ili havas kontraŭ la Asocio.

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj ne konformiĝis al la statuto kaj regularoj malgraŭ avertoj; kiuj intence malbonfamigis UEA aŭ agis kontraŭ gravaj interesoj aŭ ĝiaj principoj; kiuj krude malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj aŭ alimaniere fariĝis per sia konduto malindaj je la Asocio.

La eksigo ne nuligas eblan laŭleĝan plendrajton de UEA.

64.) Membroj, kiuj malbone plenumas oficon al ili konfidatan de la Asocio, povas en urĝaj okazoj tuj esti haltigataj en siaj funkcioj per decido de la Direktoro. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj: Ĉe helpantoj, oficistoj kaj sekretarioj: la persono, kiu ilin dungis; ĉe Delegitoj, la Prezidanto; ĉe pli altaj ofichavantoj: la Estraro. Krom pro la kaŭzoj jam cititaj la ofichavantoj povas esti eksigataj pro misuzo de konfiditaj monsumoj kaj dokumentoj aŭ de iliaj titoloj aŭ kompetentecoj.

65.) Pri la eksigo de membro aŭ Delegito decidas la Prezidanto, aŭdinte la Direktoron; pri aliaj eksigaj aferoj decidas la Estraro.

En malpli gravaj okazoj la eksigo el ofico aŭ el la membreco povas esti anstataŭata per oficiala postulo ke la kulpigito rezignu mem, en tempolimo fiksita.

La kulpigito estos informata per rekomendita letero pri la plendo, kaj sendu sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post ricevo de tiu sciigo. Se li opinias, ke la procedo fariĝis ne serioze aŭ malkorekte, li apelaciu ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido: Al la Estraro, se estis kompetenta la Prezidanto, kaj al la Komitato en la aliaj okazoj. Se la esploro de afero necesigas grandan korespondadon, longan laboron aŭ gravajn elspezojn, la kompetenta instanco rajtas repostuli de la partioj la kostojn de la procedo.

Nova aliĝo de eksigita membro nur valoras, se konsentis la organo, kiu decidis la eksigon.

VII. Servoj.[redakti]

66.) La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj.

La servoj de informpetado kaj helpo al la vojaĝantoj estas principe senpagaj kaj prizorgataj de la Delegitoj.

La membroj rajtas peti de la Delegitoj parolajn aŭ skribajn informojn pri ĉiu ajn temo rilatanta al la agado de U E A.

67.) Por akceli la korespondadon kaj faciligi la internacian sendon de malgrandaj sumoj, U E A eldonas Esperantistajn Respondkuponojn. Ili havas difinitan valoron en svisa mono kaj validas ĝis la dato, kiu estas sur ili surpresita. La Centra Kaso vendas ilin serie kun plialtigo por la kostoj. Ĝi reakceptas plenvalore la kuponojn ĝustatempe prezentitajn.

68.) La korespondaĵoj interne de la Asocio devas esti precize formulataj, tre legeble skribataj en la oficiala lingvo kaj korekte afrankataj. La sendinto indiku ĉiam sian plenan adreson ne esperantigante la nomojn de stratoj, placoj, k.t.p. Skribaĵoj sendataj al ofichavanto de U E A montru sur la adreso lian titolon, por ke, se li forestas, ili estu transdonataj al la astataŭanto.

Al la informpetoj kaj al aliaj ne pure administraj korespondaĵoj oni ĉiam aldonu:

a) la oficialan servokuponon kun subskribita membronumero.

b) respondkarton, aŭ unu aŭ plurajn Esperantistajn Respondkuponojn.

Poŝtmarkojn kaj poŝtmandatojn naciajn oni nur almetu, se oni certe scias, ke la ricevonto povos ilin senpene valorigi.

Neplenumo de tiuj kondiĉoj nuligas la rajton al la servo. 69.) En tempolimo de 7 tagoj post ricevo de laŭregula informpeto la Delegito devas ĝin zorge respondi. Se por trovi plenan informon li bezonas pli longan tempon, kaj se sufiĉas la valoro de la respondkuponoj, li respondu provizore.

La Delegito rajtas malatenti petojn ne konformajn al la antaŭa artikolo. Tamen, se la peto devenas supozeble de membro, traktas seriozan aferon kaj kunhavas respondilon, la Delegito sciigu la petinton pri la kaŭzo de la neplenumo.

Devas esti nepre rifuzataj: petoj de servoj kontraŭ la celoj de U E A aŭ la bonaj moroj; petoj havantaj konfidencian karakteron (pri morala indeco, pagokapablo aŭ familiaj cirkonstancoj de persono) kaj ripetitaj petoj de ne-membroj.

70.) Dum vojaĝoj la membroj povas peti la konsilon de la Delegito pri ĉiuj turismaj aferoj kaj lian helpon, se okazis al ili malagrablaĵoj en hoteloj, magazenoj, ĉe doganaj aŭ aliaj aŭtoritatoj, k. t. p. Granda perdo de tempo kaj elspezoj estu pagataj.

La Delegito donas ĉiujn informojn por faciligi la restadon, sed ne estas lia devo iri al rendevuoj, atendi la membrojn en la stacidomo aŭ ilin promenigi.

71.) Antaŭ ol fari servon, kiu kaŭzus elspezojn, la Delegito demandu la petinton kaj postulu antaŭan pagon. La Delegito ankaŭ rajtas peti antaŭan pagon aŭ povas malakcepti servojn, kiuj necesigas multan tempon, teknikajn konojn aŭ specialajn klopodojn, por kiuj salajro aŭ maklerpago estas kutimaj. Se li ne volas fari la servon, li respondu kaj sendu laŭeble liston de personoj aŭ firmoj prizorgantaj tiajn negocojn.

Al la Delegitoj kaj aliaj personoj sin okupantaj pri la servoj estas malpermesate uzi tiun oficon por persona profito aŭ por favori iujn personojn aŭ firmojn.

72.) La Delegiton estas responda por la bona funkciado de la nomitaj servoj en sia loko. Li zorgu, ke dum lia foresto la korespondaĵoj estu transdonataj al la Vicdelegito. La interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj kartoj, la rondirigo de leteroj aŭ petskriboj, k. t. p. ne koncernas la servon de informpetado, sekve estas neniel deviga por la Delegito.

Por persona korespondado, interŝanĝoj k. t. p. la Asocio kreos apartajn aranĝojn.

73.) Plendoj pri malbone faritaj servoj priskribu klare la faktojn kaj estu sendataj al la Ĉefdelegito aŭ Direktoro. Se lia esploro konstatas ne gravan malkorektecon, li oficiale rememorigas la regulojn al la kulpiginto.

Estas citataj en la gazeto: Delegitoj, kiuj ne respondis al oficiala enketo de U E A, malgraŭ ĝenerala averto; Delegitoj, kiuj en 12 monatoj devis jam esti riproĉataj du fojojn ĉar ili ne zorgis por la transigo de la korespondaĵoj, okaze de foriro aŭ malsano; aŭ ĉar ili nek respondis korektan informpeton, nek senkulpigis sin ĝis 30 tagoj poste ĉe la petinto. Ankaŭ estas citataj la membroj, kiuj grave aŭ ripete misuzis la servemon de la Delegitoj aŭ de aliaj membroj.

74.) Se en loko aŭ lando tre malfacilaj cirkonstancoj, grava malpaco aŭ aliaj ne-antaŭvideblaj kondiĉoj malhelpas procedi konforme al tiu statuto, la Direktoro rajtas fari esceptojn. La Prezidanto povas provizore ŝanĝi la kutiman organizon, elektante specialan Ĉefdelegiton kun plenaj povoj, aŭ per aliaj aranĝoj adaptataj al tiuj eksterordinaraj bezonoj.


ENHAVO.
Parto de la Statuto: Artikolo: Paĝo:
I. Celoj kaj principoj. 1-9 3-5
II. Membroj kaj Societoj. 10-18 5-9
III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj. 20-35 9-15
IV. Centra Organizo. 36-46 16-21
V. Centra Oficejo kaj Redakcio. 47-52 21-24
VI. Administrado. 53-65 24-30
VII. Servoj. 66-74 30-32