Sur Poŝtkarto

El Vikifontaro
Sur Poŝtkarto ()
de Sennomulo esperanto 2
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
SUR POŜTKARTO.

Kelkaj simplaj vortoj de mia fratosennomulo en lasta numero de P. E. instigas ankaŭ min al la simila faro. Nenia vivanta lingvo povas esti internacia, do ankaŭ la lingvo de neniu vivanta grupo aŭ „popolo“. Sekve esperantistoj, por ke esperanto fariĝu lingvo internacia vere uzata, devas aŭ morti aŭ fariĝi sennomuloj. Ni devas oferi la gloron esti esperantistoj (personan konatecon en esperantista mondo dank’ al ĵurnaloj kaj societoj) por la utilo de la lingvo mem. La afero estas tute senduba. Praktike esperantaj sennomuloj devas iom imiti la historion de lingvo latina kiel internacia, pli atakante en siaj agojn aferojn sciencajn kaj teknikajn. Tie estas vera ŝlosilo de internacieco.

Sennomulo esperanta 2.