Taglibro de Vilaĝ-pedelo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/3 Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/4 Paĝo:Blicher - Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922, Bulthuis.pdf/5
Føulum, la 1-an de Januaro 1708

Dio donu al ni ĉiuj ĝojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron Søren! Li estingis la lumon hodiaŭ vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos ĝis la venonta novjaro.

La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro Søren deprenis sian ĉapon post la manĝado kaj diris, kiel li kutimis: "Agamus gratias!" Li fingre montris min anstataŭ Jens’on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan preĝon: pasis hodiaŭ unu jaro, ke Jens legis ĝin; sed mi larĝe malfermis la okulojn, ĉar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.

Tio antaŭdiras al mi, ke mi fariĝos predikisto en Føulum, ho kiel multe miaj gepatroj ĝojus, se ili ĝisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estiĝi episkopo en Viborg — kiel diras lia patro — nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en ĉio; lia volo fariĝu! Amen in nomine Jesu!

Føulum, la 3-an de Januaro 1708

Hieraŭ mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinaĵo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la ĉasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estiĝi episkopo. La kompatinda sinjoro Sören! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: „Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!

En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro Sören donis al mi la grekan testamenton. „Ĉu tio ne estas stranga skribaĵaĉo? Tio estas ankoraŭ kiel akrigilo por viaj okuloj,“ diris li amike al mi kaj pinĉis mian orelon, kion li ĉiam faras, kiam li estas ĝoja. Sed ha! Kiajn larĝajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.



Føulum, die St. Martini 1708.

Finiĝos malbone je Jens — sinjoro Søren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi aŭdis, ke li diris kvazaŭ al si mem: „Vellem hunc esse filium meum[1]!“ Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, ĉar antaŭhieraŭ, kiam lia patro estis ĉe edziĝofesto en Vinge, li estis kun Petro la ĉasisto en la arbaro de Lindum, kaj — Dio protektu nin! — sovaĝa virporko deŝiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed ŝi donis al li fortan

vangofrapon — habeat[2]!
Føulum, Calendis Januar. 1709

Proh dolor! Sinjoro Søren estas morta! Vae me miserum! Kiam ni sidis ĉetable kristnask-vesperon, li flanken ŝovis sian kuleron kaj rigardis Jens’on longe kaj melankolie — "fregisti cor meum!"[4] diris li ĝemante kaj eniris la dormoĉambron. Ho ve! li ne plu ellitiĝis. Depost tiu tempo mi vizitis lin ĉiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruaĵojn; sed nun mi lin vidos neniam plu.

Ĵaŭdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaŭ paroladon kortuŝantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "Pater! In manus tuas committo spiritum meum!"

Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "Seras dat poenas turpi poenitentia,"[5] pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malĝojigis min plej multe.

Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX

Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini ĉi tiun leteron al Tuticanus — ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro Sören! Eheu! Mortuus est!

Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ unuiĝis; neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikĝardeno — li baldaŭ forgesis pri sia patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.



Føulum, Idibus Januarii MDCCIX.

Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre malbona — se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano — li eniras. — Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ ol venos mia patro.



Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709.

Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la neĝamaso kaj veturigis lin hejmen — — mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. — Patrino ankaŭ. — Dio helpu nin ambaŭ!


Føulum, la 18-an de Februaro 1709.

Mi preskaŭ ne rekonis Jens’on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia ĉapelo. „Vidu,“ diris li, „nun mi estas ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!“ —

"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. — Ve, Jens, se via patro vivus!"

"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon — la diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" —

"Kiel mi povus?" mi respondis. —

"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.

Thiele, la 1-an de Majo 1709

Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj! VeleteValete plurimum! vendidi libertatem[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora moŝto promesis al ŝi brulolignon, tiel ke ŝi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas ĉiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj — eĉ unu el la bienaj fraŭlinoj kapklinis milde, kiam ŝi lin preteriris. Pro ĉio ĉi li estiĝis ĉasisto en la loko de Petro. Plej bedaŭrinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.



Thiele, la 12-an de Majo 1709.

Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Søren, mi aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: „ars amoris“, alia: „remedium amoris“; ilin mi legos unue, ĉar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro Søren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: „Abstine manus! Forigu la fingrojn de tiuj paperaĵoj! Tio ne taŭgas por vi."



Thiele, la 3-an de Junio 1709.

Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon — ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.


Thiele, la 13-an de Septembro 1709.

Hieraŭ estis tie ĉi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda ĉasado. Mi ĉeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora moŝto. En la komenco ĉio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskaŭ lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris ĉe mia flanko, kaj li pafis la lupon. „Vi estas stultulo!“ li diris, „sed mi ne vin perfidos!“ Tuj poste preteriris la sinjoro. „Vi estas simplulo, Martino!“ li ekkriis. „Vi ricevis subaĉetmonon.“

„Mi plej humile petas pardonon,“ mi respondis, „mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via moŝto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!“

Tiam li vidis plej indulge kaj diris: „Vi estas granda simplulo!“

Sed kun tio ne finiĝis la okazintaĵo.

Kiam la gesinjoroj sidis ĉetable, ili ankoraŭfoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe ĝi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj fraŭlino Sofia partoprenis, ŝi ekridis al mi rekte en la okulojn — tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Ĝi ja ne estus pli malfacila ol latino.



Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.

Ĝi ne estas malebla — tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi aĉetis, troviĝas Metamorfozo en la franca lingvo — tio estas feliĉa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi aŭdas ilin interparoli france tie supre, tiam ŝajnas al mi, kvazaŭ nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado — ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaŭ min dediĉas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi ĉeestu la ĉasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi — kelkafoje li faras ambaŭ kune: mi portas malbone la pafilon, mi ŝarĝas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas ĉasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaŭ ĝi estus rastilo, kiun vi portas sur la ŝultro, kaj kiam vi celas, ŝajnas, kvazaŭ vi falus surdorsen."

Fraŭlino Sofia ankaŭ min mokridas, — tamen tio plibeligas ŝian vizaĝon, ĉar ŝi havas belajn dentojn.

Thiele, la 7-an de Novembro 1709
Hieraŭ mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. — La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaŭ nelonge mi aŭskultis ĉe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la fraŭlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi enŝteliĝis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Ĝi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomiĝas: L’école du monde. Nun mi staras ĉiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj aŭskultas — — tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; ĝi sonas mirinde, kiam fraŭlino Sofia ĝin parolas.
Thiele, la 13-an de Decembro 1709

Hieraŭ Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante ĉe la griza marĉo, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis ĝin, sed malgraŭ tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian tranĉilegon kaj volis enpuŝi ĝin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? — Ĉio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Ĝuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro — kiu estis lia dekstra flankulo — sed li ne kuraĝis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias.

En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postaĵo de la besto, kaj mi trafis ĝin tiel feliĉe, ke mi frakasis ambaŭ ĝiajn koksojn. Mi ĝojis, ĉiuj ĝojis, sed plej multe ĝojis nia sinjoro.

"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj aŭdu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan ŝtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmiĝis tiun vesperon, ĉiu informiĝis kaj rakontis pri la okazintaĵo. La sinjoro frapis mian ŝultron, kaj fraŭlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaŭ saltis en mian gorĝon.
Thiele, la 11-an de Januaro 1710

Estas agrabla vetero! La suno leviĝas tiel ruĝa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidaĵo, kiam ĝi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj ĉiuj arboj aspektas kvazaŭ pudritaj, kaj la branĉoj ĉirkaŭe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el ĝiaj branĉoj jam rompiĝis. Ĝuste tian saman veteron ni havis antaŭ ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussingö kaj kiam mi staris post fraŭlino Sofia. Ŝi volis mem konduki la ĉevalojn, sed post kvarono da horo ŝiaj fingretoj ekfrostiĝis.

"J’ai froid", ŝi diris al si mem.

"Ĉu mi kondukos, fraŭlino?" mi diris.

"Comment!" ŝi diris, "ĉu vi komprenas france?"

"Un peu, mademoiselle!" mi respondis.

Tiam ŝi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en ĉiu mano kaj tenis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ ŝi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimiĝi al ŝi tro multe; sed ĉiufoje kiam la glitveturilo skuiĝis kaj mi ŝin tuŝis, estis, kvazaŭ mi tuŝis varman fornon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi flugus kun ŝi tra la aero, kaj antaŭ ol mi tion sciis, ni estis en Fussingö. Se ŝi ne estus ekkriinta: "Tenez Martin! Arrêtez-vous!" mi estus veturinta rekte al Randers aŭ ĝis la fino de la mondo. Ĉu ŝi refoje glitveturilos hodiaŭ? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis — sekve ni ĉasos.

Thiele, la 13-an de Februaro 1710

Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaŭ peza ŝtono kuŝus sur mia brusto. Mi preskaŭ ne manĝas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi havis strangan sonĝon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l’ glitveturilo de fraŭlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj ŝi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi tenis la maldekstran ĉirkaŭ mia kolo. Ŝi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekiĝis. Ve! Mi tiel volonte daŭrigus tiun sonĝon! — Tio estas stranga libro, kiun ŝi pruntedonis al mi; mi amuzas min per ĝi ĉiuvespere — kiu do povus estiĝi tiel feliĉa kiel tiu tartara princo! — Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi ŝatas ĝin; mi preskaŭ forgesas mian latinaĵon pro tio.

Thiele, la 23-an de Marto 1710

Hieraŭ, kiam ni revenis de la skolopĉasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi ĉetable; ni ja ne povos malfermi la buŝon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "ĉu via sinjora moŝto do ne volas min eksigi?"

"Point du tout," li respondis. "De nun vi povos esti mia valet de chambre! kaj kiam junkro Kresten vojaĝos Parizon, vi lin akompanos — kion vi opinias pri tio?"

Mi estis tiel kortuŝata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre ĝojas, ŝajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi ĉi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estiĝis pli malbona.

Thiele, la 1-an de Majo 1710

Ho ve, mi malfeliĉulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi ĝin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, ĝi nomiĝas Amor, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamiĝis, estas sendube fraŭlino Sofia.

Ho, mi kompatinda malsaĝulo! Kiel tio finiĝos? Mi devas ekzameni liajn remedia amoris!

— Ĵus mi ŝin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratranĉis mian koron. Ŝajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen ŝi pretersaltetis min kun rideto; — mi sentis, kvazaŭ mi estus ĉasanta kaj kvazaŭ ĉasotaĵo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaŭ kunekreskintaj kun la ĉasotaĵo — ah, malheureŭ que je suis!

Thiele, la 17-an de Junio 1710

Kiel dezerta ŝajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne ĝin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel ĝojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke ĝi kaŭzas eĥon en la flanka konstruaĵo — mi ĝemas kiel botaŭro. Ho, fraŭlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aŭ mi princo!

Thiele, la 28-an de Junio 1710
Nun la bieno staras antaŭ miaj okuloj, kvazaŭ ĝi ĵus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la ĝardeno ricevis delikatan koloron, kaj ĉiuj homoj aspektas tiel mildaj. — Fraŭlino Sofia rehejmiĝis, ŝi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamiĝinta.
Thiele, la 4-an de Oktobro 1710

Ni havis belegan ĉasadon hodiaŭ! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj. Ĉe tagiĝo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan ĉirkaŭaĵon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altaĵoj super ĝi. Tre malproksime ni povis aŭdi la bruantajn paŝojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj.

"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas aŭdi la ĉasistojn."

"Jen ili ankaŭ venas de Fussingø," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas."

Ni povis vidi ankoraŭ nenion pro la nubo, sed ni aŭdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la ĉevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo foriĝis iom post iom. Estiĝis plena de movado ĉiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni aŭdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli laŭte, kaj kelkfoje ekmoviĝis la bruiloj. De okcidento kaj sudo ĉasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altiĝis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la ĉasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem deĉevaliĝis kaj irinte laŭlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaŭ ili bojis, unu post la alia kaj fine ĉiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj ĝia eĥo aŭdiĝis ĝis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed mi aŭdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aŭ leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaŭ la matenmanĝo. Dum la matenmanĝo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje ĉasis. Vidu: jen ĉe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun ĉiuj sinjoroj kaj fraŭlinoj kaj inter ili fraŭlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, ĉar kiam mi ekvidis la fraŭlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaŭ la vespero la arbaro estis senigita de ĉasotaĵo kaj la ĉasado finiĝis. Ni ĉiuj ricevis tridek el la pafitaj ĉasaĵoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikaĵo de la kornoludisto.

Thiele, la 17-an de Decembro 1710

Hieraŭ mi sekvis mian karan patrinon al ŝia ripozejo. La nova predikisto — Dio rekompencu lin pro tio! — honoris ŝin per funebra predikaĵo, kiu daŭris sep kvaronojn da horo. Ŝi estis al mi bona kaj kara patrino — Dio donu al ŝi feliĉan reviviĝon! †††

Thiele, la 23-an de Januaro 1711

Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris ĝin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malĝojiga vetero. Pasintan jaron en tiu ĉi tempo ni veturis al Fussingø; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel arĝenta telero sur la blua ĉielo kaj ĵetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan neĝon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandiĝis kun tiu de fraŭlino Sofia, tiam ŝajnis al mi, kvazaŭ ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj ĝi reblovis ŝian dolĉan elspiron — mi ĝin enspiris kiel vinon — ho ve, mi malsaĝulo! mi enamiĝinta malsaĝulo! je kio utilos al mi ĉiuj tiuj pripensadoj? Dimanĉon mi vojaĝos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaŭ ol venos la monato Majo. — Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un éternel adieu!

Sur la maro inter Samsø kaj Sälland, la 3-an de Februaro 1711

La suno subiras post la kara Jylland; ĝia rebrilaĵo sterniĝas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke ĝi min salutas de mia hejmo — ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimiĝas.

Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, — — ĉu tio estas fraŭlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malriĉa servisto, kiel do ŝi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? — li rigardas tiel ofte norden — kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"

Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711

Nun mi scias, kio estas milito — mi ĉeestis batalon kaj — glorata estu la Sinjoro de Zeboat! — ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.

"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro.

"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"

"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.

"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.

"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via patrino."

Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi. "Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.

"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!"

Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj.

"Morten!" li diris: "quid hoc sibi vult?"[8] Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon — kiu elstaris el la lito — kaj la pipekstremaĵo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo!

[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]

Kopenhago, la 2-an de Junio 1711

Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notaĵojn pri Ovidii remedium amoris, tiam mi rekomendus ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano.

Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711

Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ĝin indulgis — glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.

Kun timo kaj senparole ni sidis de l’ mateno ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia triste figure ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton.

Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, Sela!"

Thiele, la 29-an de Septembro 1711

Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron — Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!

Thiele, la 8-an de Oktobro 1711

Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.

"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.
Thiele, la 2-an de Novembro 1711

Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moŝton Guldenlöve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.

"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia’n.

Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas — ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!

Thiele, la 14-an de Novembro 1711

Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.

Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.

Ĉetable li preskaŭ ne deturnis la okulojn de ŝi, eĉ kiam li parolis kun la aliaj. Dume ŝi lin ŝtelrigardis, sed mi bruligis mian manon je la telero tiel, ke ĝi estas hodiaŭ kovrita je veziketoj; ho, ke tio estu la sola loko, kiu min doloris!

Thiele, la 20-an de Novembro 1711

Estas sendube: el tio fariĝos geedziĝo. Oni bezonas nur atenti la sinjorinon. Kiam ŝi rigardis la fraŭlinon, ŝi posten ĵetis la kapon kvazaŭ anaso, kiu havas plenan kropon, deturnas la okulojn kaj fermas ilin, kvazaŭ ŝi estus ekdormonta, kaj tiam ŝi diras: "Un cavalier accompli, ma fille! n’est-ce pas vrai? et il vous aime, c’est trop clair!"[9]

Ho ve, jes, tio estas sufiĉe klara; kaj ŝi reciproke lin amas, ankaŭ tio estas klara. Ŝi estiĝu feliĉa.

[Piednoto 9: Perfekta kavaliro, mia filino! Ĉu ne vere? Li vin amas, tio estas tute klara.]

Thiele, la 4-an de Decembro 1711
Lia ekscelenca moŝto ankoraŭ ne multe amuziĝis per la ĉasado; du fojojn ni ĉasis, sed ĉiufoje tio jam enuigis lin duonvoje. Estas ĉasotaĵo hejme en la bieno, kiu altiras lin kiel magneto. Ve, ke mi estu restinta en Kopenhago!
Thiele, la 8-an de Decembro 1711

Hodiaŭ la geedziĝo estas publike deklarita, kaj post ok tagoj okazos la edziĝa festo. Kie mi kaŝos min tiel longe? Mi ĝin ne eltenos; kiam li metas sian brakon ĉirkaŭ ŝia talio, estas, kvazaŭ iu trapikas mian koron per tranĉilo — —

Ho, kara ĉielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedziĝo, li tiel forte puŝis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispeciĝis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsaĝulo en la mondo.

Thiele, la 16-an de Decembro 1711

La variolo atakis fraŭlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro ŝia vivo! Ho, se mi povus morti anstataŭ ŝi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Ŝia bela vizaĝo estas tute kovrata de ulceroj.

Thiele, la 19-an de Decembro 1711

Ĉi tie estas granda malĝojo. Fraŭlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri ŝia enterigo kaj kiel tio okazos. Fraŭlino Sofia ja sekvos sian fratinon, ĉar ŝi estas tre malsana. Lia ekscelenca moŝto estas forvojaĝonta. — Feliĉan vojaĝon! —

Thiele, la 13-an de Marto 1712

Refoje mi ellitiĝis post longdaŭra malsano. Mi kredis, ke ĝi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraŭ momenton en tiu ĉi ĉagrenejo — tio estas lia volo — kiu estu! Estas al mi, kvazaŭ mi forsavis min de la morto, kaj ŝajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano daŭris tri jarojn. Hieraŭ mi ŝin revidis unuafoje de post mia enlitiĝo, kaj eĉ kun malkonsterno, preskaŭ mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsaĝan amon. Ŝi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke ŝi ne aspektis tre ĝoje. Ho ve! Ŝi ne havas specialan kaŭzon por tio. Lia ekscelenca moŝto revenis la estintan semajnon, kiel mi aŭdis. Li sendube estas granda diboĉulo; antaŭ nelonge mi vidis tra fendaĵo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda fraŭlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca moŝto, mi ŝin alpreĝus kiel anĝelon de la ĉielo.

Thiele, la 1-an de Majo 1712

Lia ekscelenca moŝto forvojaĝis kaj lasis tie ĉi sian karulinon. Si jam enuigis lin, — Dio pardonu min! — mi kredas, ke li same enuigis ŝin. Ŝi sekve ne plu sopiras je li, ĉar ŝi estas tiel vivoplena kiel antaŭe, preskaŭ pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje ŝi parolas al mi kvazaŭ al almozulo kaj kelkfoje kvazaŭ mi estus ŝia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaŭ kredas, ke ŝi min mokas —. Mi ne estiĝis ankoraŭ saĝa, ĉar ŝi povas fari min ĝoja aŭ malĝoja, tute laŭ sia plaĉo.

Thiele, la 3-an de Junio 1712

Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna aĝo tute foriĝis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estaĵo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras ĉasi nek legi; mia pafilo kaj mia Ovidius estas ambaŭ polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antaŭe, komencas malplaĉi al mi, mi ne volas plu legi nek aŭdi ĝin — ĝi estas trompa lingvo!

Thiele, la 2-an de Julio 1712

Jens kaj mi interŝanĝis nian ĉambron. Li fine volis havi la mian, ĉar li ne kuraĝis kuŝi tute apud la enterigejo, la malsaĝulo! Tamen li mem iam kuŝos tie por ĉiam. La interŝanĝo tre plaĉas al mi, ĉar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj — ili estas bone protektataj — Dio ĝojigu iliajn animojn en la ĉielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro Søren; ĉiam kreskas sur ĝi ĉiaj kardoj — mi devas ilin elŝiri!

Thiele, la 13-an de Decembro 1712

La servistino de la sinjorino naskis fileton. Ŝi kulpigis puntovendiston — sed en la tuta bieno ĉiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna fraŭlino mem mokŝercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel ŝi povis tion fari; sed ŝi estas senzorga kaj ridas pri ĉio — mi ne havas tian karakteron.

Thiele, la 27-an de Februaro 1713

Ĉu mi sonĝas aŭ ĉu mi maldormas? Ĉu mia prudento min trompis, aŭ ĉu vere ŝi estis mia? Jes, ŝi estis mia — mi ŝin ĉirkaŭbrakis per miaj brakoj, ŝi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizaĝon per kisoj — per varmegaj kisoj — nun mi volonte mortus, tiel feliĉa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Ĉu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas — mi timas, ke mi freneziĝos.

Thiele, la 5-an de Marto 1713

Mi memore revokas ĉi tiun dolĉan matenon! Mi bone pripensu, kiel feliĉega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaŭ elebriiĝas. — La sinjoro revenis de ĉasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaŭ tagiĝo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kuŝi en mia antaŭa ĉambro. Mi ĵus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia buŝo kaj brakon ĉirkaŭ mia nuko, kaj dolĉa voĉo flustris — ho ĉielo! Tio estis la ŝia, mi ne kuraĝis eldiri ŝian nomon. Tiam — tiam — ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi eĉ ne povas sincere kaj kore bedaŭri tion. Ĉiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kaŝita ĝojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.

"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam ŝi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj — mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, ĉu ĉio tio estas fantomaĵo.

Ho! kial ŝi forkuris? kial do ŝi eniris al mi nevokita, netentita? Ĉu ŝi min amis, kiel mi amis ŝin, silente, interne, brulante?
Thiele, la 6-an de Marto 1713

Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Ĉu mi estas pli bona ol ŝi? Ĉu mia peko estis pli malgranda, ĉar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi aŭdis mian voĉon. Tio do estas malnova kutimo — kiam vi serĉis mian liton — ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan anĝelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto!

— — Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolĉaj rememoroj, mi iris en la ĝardenon. En malluma vojo mi vidis ion moviĝantan — ŝajnis al mi, ke tio estas ŝi. Rapide mi tien kuris — estis ŝi! Jes, estis ŝi, sed kiel mi ŝin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj ĉirkaŭ lia kolo — ekterurite ĉiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaŭ mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege — mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!

Thiele, la 9-an de Marto 1713

Mi ŝin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita ruĝiĝo trakuris ŝian vizaĝon, ŝi ĉirkaŭrigardis en la ĉambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi fariĝas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, ŝi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "Silence!" Samtempe ŝi premis mian manon, kaj jen ŝi estis ekster la ĉambro.

Thiele, la 13-an de Aprilo 1713

Ĉiuj en la bieno scias ĉion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas Mamsel Lapus, kiu ĝin malkovris kaj publikigis. La juna fraŭlino volonte ŝin mokŝercis; sed tion ŝi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio ŝi eksciis la veron. Poste ŝi tiel longe spionadis, ke fine ŝi sukcesis vidi ilin kune en la lito.

Ĉielo! kia skandalo estiĝis el tio! La sinjoro ĉirkaŭ-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens’on, sed Jens estis jam malproksime sur sia ĉevalo. La juna fraŭlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al ŝi malbonon. Kara ĉielo! Kiel tio finiĝos? Mi tremas ĉiufoje, kiam mi aŭdas lian voĉon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj ĵaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero!

Thiele, la 14-an de Aprilo 1713
Jens estis tie ĉi. Li venis en la nokto en mian ĉambron por ekaŭdi, kiel ĉio okazas. Li estis kvazaŭ ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkaŝu, ke mi estis tie ĉi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.
Thiele, la 17-an de Aprilo 1713

La juna fraŭlino malaperis!

Estintan nokton ŝi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie ĉi por forkonduki ŝin, ĉar iu renkontis meznokte du personojn sur unu ĉevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, ĉu ambaŭ estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni ĉiuj estis eksterdome la tutan tagon por serĉi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciiĝis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.

Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kuŝas, kaj al neniu estas permesate viziti lin.

Thiele, la 20-an de Aprilo 1713

Hodiaŭ la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li estis, kiajn kaviĝintajn vangojn li havis! Mi preskaŭ povus diri, ke li jam ne vivas.

"Morten!" li diris, kiam mi eniris. "Ĉu tio estas vi? Venu ĉi tien al mi!"

Tuj kiam mi aŭdis lian voĉon, mi ekploris. Ĉar estis, kvazaŭ lia voĉo venis el barelo, kaj kiam li vokis tra la pordego: "Morten! Venu kun la hundoj!", tiam estis, kvazaŭ la bieno renversiĝus, kaj kokoj kaj anasoj ekflugis ĉirkaŭe kun timego. Sed tiam li parolis mallaŭte, tiel flustre, ke mia koro estis rompiĝonta.

"Morten!" li diris, "ĉu vi ne vidis skolopojn?"

"Ne, via moŝto!" mi respondis plorante. "Mi tute ne estis eksterdome."

"Ho, vi ne estis?" li diris. "Mi ne plu pafos multajn!" "Ho jes!" mi respondis. "Dio povas refoje helpi vin!"

"Ne, Morten!" li diris, "kun mi ĉio finiĝis. Se mi havus ankoraŭ Kresten!"

Jen li retenis du larmojn, kiuj estis eniĝontaj liajn kavajn okulojn.

"Kie estas Vaillant?" li demandis.

"Ĝi kuŝas ĉe la kameno," mi respondis.

"Voku ĝin!" li diris.

La hundo venis kaj kuŝigis la kapon sur la liton. La sinjoro longe frapetis ĝin karese kaj rigardis ĝin melankolie.

"Vi estis por mi fidela knabo," li diris. "Vi ne min forlasis. Kiam mi estos mortinta, vi pafmortigu kaj enterigu ĝin sub la granda frakseno ekster la enterigejo, sed pafu ĝin bone, kaj ne lasu ĝin diveni, kion vi intencas — promesu tion al mi!"

"Jes, via moŝto!" mi respondis.

"Ĝi apartenos al neniu alia," li diris, refalante sur la kapkusenon. "Mian ĉasĉevalon kaj la pafilon kaj mian portepeon vi heredos; mian blankfruntan ĉevalon vi neniam forlasos; se ĝi estiĝos tiel aĝa, ke ĝi ne povos plu manĝi, tiam mortpafu ĝin."

"Jes, kara sinjoro!" mi respondis; mi preskaŭ ne povis diri tion pro plorado.

"Kaj jen," li diris, "kuŝas papera saketo sur la tablo, vi ĝin heredu pro viaj bonaj servoj. — Nun iru, Morten! kaj preĝu al Dio por mia kulpa animo!"

Mi kisis lian manon, kiun li etendis al mi, kaj ŝanceliris al mia ĉambro — ho! Dio donu al li feliĉan morton! Li estis por mi tiel bona kaj favora sinjoro!
Thiele, la 3-an de Majo 1713

Fine ankaŭ li mortis! Nun mi havas plu nenian amikon sur la tero. — Ĉi tie mi ne volas resti; mi volas foriri en la mondon por senigi min je miaj melankoliaj pensadoj —. Kompatinda Vaillant! Kiam mi ekprenis la pafilon, ĝi saltis ĉirkaŭe tiel ĝoja, ĝi ne sciis, ke mi kondukas ĝin al la morto —. Ne! tian ekpafon mi faros neniam plu dum mia vivo; kiam mi streĉis la ĉanon kaj ĝi tion aŭdis, svingis la voston kaj ĉirkaŭrigardis, ĝi atendis ĉasotaĵon kaj tute ne pensis, ke la kuglo estis destinata por ĝi mem; kiam la pulvo ekbrulis, kaj ĝi konvulsie kuŝis tere, estis, kvazaŭ mia koro estis saltonta el mia brusto. Ho, mia kara, mortinta sinjoro! Tio estis la lasta, la plej malfacila servo, kiun mi faris por vi.

Surŝipe apud Thune, la 17-an de Majo 1713
Duan fojon — eble lastan fojon — mi adiaŭas vin, ho mia kara naskiĝlando! Adiaŭ, ho verda arbaro — kaj bruna stepo! Adiaŭ ĉiu ĝojo de mia juna aĝo! Pli malpeza estis mia koro, kiam antaŭ du jaroj mi trafendis tiujn ĉi ondojn; tiam mi havis mian bonan sinjoron, nun li ripozas en sia tombo, same kiel mia junkro; kaj ŝi — kiun mi volonte forgesus — vagadas en la mondo, Dio scias kie kaj kiel. Mi do provos la ludadon de la sorto kaj manĝos mian panon inter fremduloj. Jes! la militon mi provos! Ĝi donos panon aŭ morton! La blankfrunta ĉevalo kaj mi iros kune, ĝi estas mia lasta amiko en la mondo.
Svedujo, la 13-an de Junio 1716

Ĉi tie mi sidas kiel milit-kaptito en fremda lando. Ĝis nun mia glavo min helpis. Mia kolonelo kaj mi batalis kontraŭ malamikoj; sed ni estis du kontraŭ dek. Ho ve, mia kompatinda ĉevalo! Vi devis morti — ho ke mi mortu ankaŭ!

Stockholm, la 14-an de Junio 1716

Tio ne povas daŭri pli longe! Ili min trenis de unu fortikaĵo al alia; ili allogis kaj minacis min, por ke mi soldatiĝu, sed prefere mi pereos en subtera malliberejo ol batali kontraŭ mia propra reĝo kaj estro. Ankoraŭ pli volonte mi havus mian liberecon. Mi klopodos ĝin akiri aŭ trovi la morton!

Nordkøping, la 3-an de Februaro 1718
Fine kaj spite al ĉio mi estiĝis sveda soldato! Kvankam mi kiel eble plej singarde min kaŝis kiel ĉasotaĵo en arbaro kaj meze de ŝtonegoj, tamen ili min trovis. Kion alian mi devus fari? Pli bone estas sub la bona ĉielo de Dio inter glavoj kaj kanonoj ol inter kvar muroj de malliberejo! Ili promesis al mi, ke neniam mi batalos kontraŭ miaj samlandanoj, sed nur kontraŭ Grandrusoj — ili eble havas la veran kuglon kun la nomo de Morten Vinge sur ĝi.
Siberujo, la 15-an de Majo 1721

Sinjoro mia Dio! Kiel strangaj estas viaj vojoj! Multajn milojn da mejloj de Danujo mi estas tie ĉi en duone sovaĝa kaj zorgoplena lando; mi iras trans frostitajn riverojn kaj vagas en la neĝo ĝis miaj genuoj; sed hejme la arbaro kaj la kamparo surmetis sian verdan somer-vestaĵon. Ekster mia malnova ĉambrofenestro staras la pomujo plena je floroj, la kanabeno kantas en la grosarbetaĵo, la sturno sidas sur la preĝejo kaj flutas sian ĝojan melodion, kaj la alaŭdo kantas alte en la nuboj. Tie ĉi blekas vulpoj kaj ursoj; akcipitroj kaj korvoj blekas en la nigraj arbaroj. Kie do finiĝos tiu ĉi dezerto? Ve! kie finiĝos mia mizera vivo?

Riga, la 2-an de Septembro 1743

Ĉu mi unu fojon ĝisvivos la tagon, kiam mi revidos mian naskiĝlandon? Dum longaj zorgoplenaj jaroj, dum dudek-kvar vintroj mi ĉasadis zibelojn kaj mustelojn en la arbaroj de Siberujo! Kiel longe jam tedis min la vivo! Sed pacience mi volas atendi, ĝis kiam mia Dio kaj savinto min vokos. Eble li volas, ke miaj lacaj membroj ripozu en la tero de mia patrujo —. Ho, mi vidas suprentirita la danan flagon, la karan signon de la Kruco kaj de la Savinto! Mia animo, gloru la Sinjoron! Ĉio, kio estas en mi, gloru lian sanktan nomon.

Falster, la 23-an de Oktobro 1743

Mi estas tute proksime de la morto aŭ tre malproksime de ĝi! En ventego kaj malbonega vetero mi alproksimiĝis al mia amata naskiĝlando. La ondegoj bategis nian ŝipon kaj minacis engluti nin! Sed la Sinjoro savis min, lia mano min subtenis —, li ne volas nun retiri ĝin de mi, kvankam malriĉa kaj duone nuda mi estas ironta inter fremduloj.

Corselidse, la 2-an de Novembro 1743

Mi trovis rifuĝejon kontraŭ la ventego de la mondo; pia kaj nobla sinjoro, preninte min en sian servon, promesis zorgi pri mi ĝis mia morto.

Corselidse, la 1-an de Majo 1744

Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo!

Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn.

Corselidse, la 2-an de Julio 1744

Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!? Jes, ĉar tio plaĉis al vi! — Mi ŝin revidis — ŝin? ho ne! ne ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo —; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun — mi malamas la vivon — mi ne povas plu skribi — —

Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744

Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos tiun ĉi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon.

Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela ĝardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo kaj malgajega rigardo preskaŭ min timigis.

"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. La bastono defalis de mia mano, kaj ĉiuj miaj membroj ektremis — tio estis Jens!

"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas tie ĉi? Kie estas fraŭlino Sofia?"

Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis la fraŭlinon kaj eĉ la virinecon; sed ĉu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie ŝi estas kaj sarkas. Sofi’!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"

Ŝi sin turnis duone — ŝi estis surgenue tri paŝojn de mi —, rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu movon sur ŝia vizaĝo — tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega vizaĝo! kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj ĉifonoj de nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis ĉirkaŭ ŝia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko. Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun ŝi ne estas plu tiel bela kiel en tiu nokto, kiam ŝi enŝteliĝis en vian liton!"

Mi ektremis.

"Orumaĵo eluziĝis," li diris plue, "sed la belan haŭton ŝi havas ankoraŭ, fiera kaj malica ŝi estas ankoraŭ, kaj la buŝon ŝi povas movadi. He! via sinjorina moŝto! Parolu iom kun ni!"

Ŝi silentis kaj ŝajnigis, ke ŝi tion ne aŭdis, kvankam li parolis sufiĉe laŭte.

"Nun ŝi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmiĝos, ŝia buŝo estos kvazaŭ moviĝanta klaketilo. CuĈu vi ne havas ion por mi pro memoro al nia iama amikeco, Morten?"

Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaŭ en sonĝo en nian ĝardenon. Ĉe la ĝardenpordo staris mia sinjoro.

"Ĉu vi konas tiujn homojn?" li demandis.

"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaŭ multaj jaroj."

"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Ŝi estas malica kaj ekzilita, kaj li drinkas kiel porko. Ili loĝas de antaŭ kelkaj jaroj en domo ĉe la marbordo! Li fiŝkaptas kaj dum la labortagoj ŝi laboras en la ĝardeno. Ĉu ŝi devenas de honesta popolo?"

Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda kiel mia malĝojo.

Corselidse, la 14-an de Septembro 1744

Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu ĉi loko. Mia loĝado tie ĉi tute ne plu plaĉas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en ŝia proksimeco, kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi ankoraŭ ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel demonon. Jens serĉas min kun trudemo, kiu plaĉas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ iu prezentas al mi venenon por trinki.

Li rakontis al mi sian historion — ho, kiel terura, kiel abomena ĝi estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia — li ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis metion, kiu disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaŭ tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta ilin. — Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti en Siberujo.

Corselidse, la 1-an de Majo 1745

Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia naskiĝloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon ĉe nova sinjoro en Thiele. Mardon mi forvojaĝos per ŝipo de Stubbekjøbing. Dio eterne rekompencu lin pro tio!

————————
Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745

"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj animon!" Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.

Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj ĉi ondoj antaŭ la kugloj de la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan anĝelon de mia juneco en la ĝardeno de Corselidse. Glavoj kaj kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la perdiĝo de la amo kaj kompare kun ruiniĝo de senkulpa animo. Se mi estus vidinta tiam disŝirita de sovaĝaj bestoj ŝian belegan korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam mi ŝin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen savo. Kiam ŝi kuŝis tie kaj sarkadis la teron, ŝajnis al mi, kvazaŭ ŝi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restaĵon de kredo al honoro kaj virto.

Sed mi diros, kiel ĉiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj komprenas.

————————


Thiele, la 4-an de Julio 1745

Fine mia ŝipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi vagadis ĉirkaŭe sur la sovaĝa haveno de la mondo por fini tie, kie mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon — ripozejon ĉe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras ankoraŭ la pomarbo ekster mia fenestro, ĝi estiĝis pli aĝa, sed forteco estas en ĝia trunko, uraganoj kurbigis ĝian kapon, kaj sur ĝiaj branĉoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de maljunulo. Ĉe la preĝeja muro mi vidas la grandan 42 fraksenon, sub kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altaĵojn kaj eĉ la senvivajn ŝtonojn starantajn neŝanĝe dum miljaroj, kaj kiuj vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun mi konis, ankaŭ malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj — mi estas fremdulo, alilandulo inter ili ĉiuj.

————————


Thiele, la 2-an de Septembro 1749

Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj. — Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro —, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel mi mem.

————————


Thiele, la 12-an de Januaro 1751

Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje — antaŭ multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia — se ŝi vivas ankoraŭ — certe estas simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.

"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"

————————


Føulum, la 12-an de Majo 1753

Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje — antaŭ multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma 43 kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia — se ŝi vivas ankoraŭ — certe estas simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.

"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"

————————

  1. Mi dezirus, ke tiu ĉi estus mia filo.
  2. Li havu ĝin!