Tokipono: La lingvo de bono/Antaŭparolo al la esperanta eldono

El Vikifontaro
de Sonja Lang
Tradukita de Spencer van der Meulen
(p. 7-8)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Antaŭparolo al la esperanta eldono

Meze de la jaro 2022, mi ĝojas finfine povi prezenti esperantan version de la unua oficiala libro de Tokipono, ok jarojn post la originala anglalingva eldono. Ĝi estas rezulto de delonga amikeco kaj reciproka intereso inter la anoj de Esperantujo kaj Tokiponujo.

Kvankam Tokipono ne estas esperantido, mi dirus, ke je pluraj flankoj ĝi estas preskaŭ kiel ido de Esperantujo. La lingvo estas kreita de esperantisto, kaj ŝi lasis klarajn spurojn de la lingvo internacia en sia eta kreaĵo. Krome, dum la plejmulto de ĉirkaŭ 20 jaroj da ĝisnuna historio de la lingvo, granda parto de novaj lernantoj de Tokipono estis esperantistoj, kiuj aŭdis pri la lingvo de aliaj esperantistoj. Ili multe kontribuis al la frua kresko de la lingvo. Amiko de mi iam duonŝerce rimarkis, ke Tokipono estis kvazaŭ minoritata lingvo de Esperantujo.

Post longa flegado de entuziasmaj esperantistoj, nuntempe la tokipona komunumo multe kreskas kaj maturiĝas, postlasis sian dependecon de la plej granda planlingvo, kaj iĝis kredeble la due plej uzata planlingvo en la interreto. En unu jaro la tokiponistaro kreas pli da rakontoj, poemoj, tradukoj, artaĵoj kaj muziko[1] ol ĉio, kio ekzistis en Tokipono, kiam la unua oficiala libro publikiĝis.

Kun tiu kresko de la komunumo venas ankaŭ plimaturiĝo de la lingvo mem. Ekzistas sufiĉe granda kerno da spertaj parolantoj, tiel ke nun eblas per diskutado kaj reciproka influo atingi nivelon de kompreno kaj sperto pri la lingvo, kiun neniu atingis antaŭe. Mi ofte vidas aplikojn de la lingvo, kiujn antaŭ nur kelkaj jaroj mi opiniis tute neeblaj en la limigoj de Tokipono.

Por dokumenti tiajn evoluojn Sonja Lang decidis eldoni duan oficialan libron de Tokipono en 2021, kies titolo estas Toki Pona Dictionary (tokipona nomo: lipu ku). En la komenca parto de la libro ŝi skribis:

“Pasis sep jaroj ekde la eldono de la unua oficiala libro. Tokipono estas vivanta lingvo, do ankaŭ Tokipono: La lingvo de bono estu vivanta dokumento. Mi donu kelkajn klarigojn, korektojn kaj kritikojn.”

En ĉi tiu eldono vi trovos ĉiujn tiujn rimarkojn de Sonja en piednotoj, markitaj per la vorto ku (kiu signifas “interagi kun la libro Toki Pona Dictionary”). Mi aldonis pli da “ku-a enhavo” al la libro, por ke esperantistoj ne maltrafu la plej bonajn partojn de la dua oficiala libro de Tokipono, kiu estas havebla nur en la angla. Sur paĝo 148 estas listo de la plej oftaj kaj konindaj vortoj el la vortara parto de lipu ku, kiuj ne estas instruitaj en ĉi tiu libro, kaj sur paĝo 99 estas unu el la du belaj originale tokiponaj poemoj, kiuj estas presitaj en la dua libro.

Mi ankaŭ verkis tokiponigon de fama zamenhofa poemo, kolektis du pliajn tekstojn verkitajn de esperantistaj tokiponistoj, kaj en kelkaj lokoj mi aldonis pli da klarigaj piednotoj, kiuj espereble estos utilaj aŭ interesaj al vi.

Mi esperas, ke ĉi tiu libro povu helpi vivteni longedaŭran amikecon inter la du planlingvaj komunumoj, al kiuj mi apartenas, kaj kiuj estas karaj al mi. Sed eĉ pli mi esperas, ke la ĉarma, eta lingvo de ĉi tiu libro povu doni ankaŭ al vi iom da amuziĝo kaj “poneco”.

o pona!

jan Pensa



  1. Ligiloj al kelkaj rekomendindaj ekzemploj de tiaj tokiponaĵoj estas troveblaj sur la oficiala retpaĝo de Tokipono: https://tokipona.org
 

Ĉi tiu verko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo CC0 1.0 Ĝenerala.

La persono, asociinta verkon al ĉi tiu dokumento, dediĉis la verkon al la publiko per rezigno pri ĉiuj siaj rajtoj por la verko, ekzistintaj tutmonde laŭ la aŭtorrajta leĝaro, inkluzive ĉiujn rilatajn kaj najbarajn rajtojn, ĝis la amplekso permesita de leĝaro. Vi rajtas kopii, modifi, distribui kaj efektivigi la verkon, eĉ por komercaj celoj, ĉion sen peti permeson.