De longe sub verda standardo revuloj
Por nobla batalas afero,
Al ili ariĝas geniaj pensuloj,
Neniuj sin sentas ĉe ili fremduloj,
Ĉar ĉiujn kunligas espero.
La tero traiĝis de sango la frata Fluanta dum longaj jarmiloj, Sed teron sekigos estonto benata De l’ nia ideo plej kara, amata De l’ hela estonto sunbriloj!
Hej, fratoj karegaj, de l’ vero senditoj,
Per vortoj de flama fervoro,
Ni igu en homojn la noblajn ekscitojn,
Ni veku kuŝantajn en dormo spiritojn,
Kuraĝe al paca laboro!
El brustoj de l’ homoj forigu ni ŝimon, Estonto pli hela ekflamu! Ni veku al ago en koroj maltimon, Ĉar vidas ni ĉiuj de celo proksimon, Ni vivon pli bele ornamu!
Regnanoj de l’ mondo, celantaj la pacon
Sur tero la amon ni semas,
Vilaĝan dometon aŭ riĉan palacon,
Ni ĉion vizitas, ne konas ni lacon
De ĉiuj ni korojn alpremas!
Dum iro nenia haltigos nin baro, Nek venkos la vortoj kruelaj, Ni portas la amon al tuta homaro Por nia ideo en ĉiu la faro Ni restos eterne fidelaj!
Hej, fratoj amataj, de l’ vero senditoj,
Ni veku kuŝantajn en dormo spiritojn,
Ni restu eterne fidelaj al Majstro!