Unua Protestanta Dioservo/Antaŭparolo

El Vikifontaro


En la lastaj jaroj la lingvo internacia Esperanto estis prezentinta tiel belajn sukcesojn kaj praktikajn rezultatojn, precipe okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer (1905), ke diversaj Esperantistaj pastroj kaj laikoj trovis inde efektivigi la ideon, aranĝi unuan protestantan Dioservon en Esperanto dum la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906). La iniciativo farita de Rev. Horace Dutton el Auburndale Mass. U. S. A., la fervora propagandisto de Esperanto interne de la Ligo tutmonda por Kristana Celado, Rev. John Cyprian Rust el Soham (Anglujo) kaj Pastro Fr. Schneeberger el Laŭfon (Svisujo) estis tre favore akceptita kaj afable la Konsistorio de la Ĝeneva Eklezio donis la templon „Aŭditorio“ por la aranĝo de tiu ĉi rimarkinda religia kunveno. La kantojn el la Svisa eklezia kantlibro tradukis la fama Esperantista verkisto L. E. Meier en München, la tradukojn de la preĝoj kaj Biblia legaĵo ni dankas al D-ro Noël el Nancy kaj la prediko kaj la Doksologio estas originale verkita en Esperanto de la predikanto mem.

La Dioservon ĉeestis pli ol 200 personoj el la plej diversaj protestantaj unuiĝoj de la Eŭropaj landoj kaj de Ameriko kaj la bona impreso farita de la sukcesplena aranĝaĵo kaj la insista peto de multaj alestintoj, kiuj deziris posedi ĉiaman memoraĵon al la solena horo, ni transdonas tiun ĉi libreton al la publiko, esperante ke ĝi kuraĝigos de nove la samideanojn kaj gajnos multajn novajn amikojn al afero, kiu promesas fari plej grandajn servojn al la disvastiĝo de l’Kristanismo en ĉiuj landoj kaj popoloj kaj helpi la pacan kunlaboradon de ĉiuj Kristanaj religioj.