Unua Protestanta Dioservo/Kompleta teksto

El Vikifontaro
Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/6


En la lastaj jaroj la lingvo internacia Esperanto estis prezentinta tiel belajn sukcesojn kaj praktikajn rezultatojn, precipe okaze de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer (1905), ke diversaj Esperantistaj pastroj kaj laikoj trovis inde efektivigi la ideon, aranĝi unuan protestantan Dioservon en Esperanto dum la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Ĝenevo (1906). La iniciativo farita de Rev. Horace Dutton el Auburndale Mass. U. S. A., la fervora propagandisto de Esperanto interne de la Ligo tutmonda por Kristana Celado, Rev. John Cyprian Rust el Soham (Anglujo) kaj Pastro Fr. Schneeberger el Laŭfon (Svisujo) estis tre favore akceptita kaj afable la Konsistorio de la Ĝeneva Eklezio donis la templon „Aŭditorio“ por la aranĝo de tiu ĉi rimarkinda religia kunveno. La kantojn el la Svisa eklezia kantlibro tradukis la fama Esperantista verkisto L. E. Meier en München, la tradukojn de la preĝoj kaj Biblia legaĵo ni dankas al D-ro Noël el Nancy kaj la prediko kaj la Doksologio estas originale verkita en Esperanto de la predikanto mem.

La Dioservon ĉeestis pli ol 200 personoj el la plej diversaj protestantaj unuiĝoj de la Eŭropaj landoj kaj de Ameriko kaj la bona impreso farita de la sukcesplena aranĝaĵo kaj la insista peto de multaj alestintoj, kiuj deziris posedi ĉiaman memoraĵon al la solena horo, ni transdonas tiun ĉi libreton al la publiko, esperante ke ĝi kuraĝigos de nove la samideanojn kaj gajnos multajn novajn amikojn al afero, kiu promesas fari plej grandajn servojn al la disvastiĝo de l’Kristanismo en ĉiuj landoj kaj popoloj kaj helpi la pacan kunlaboradon de ĉiuj Kristanaj religioj.


Saluto.

Akceptu humilan prezenton de nia adoro, Eternulo, Dio nia, Vi estas nia kreinto, nia protektanto, nia patro.

Ĉu estas al ni devo pli granda pli sankta kaj pli dolĉa ol tiu kunveni tien ĉi por adori Vian gradecon. Amen!





Ĝenerala Kanto.
(Svisa kantlibro germanlingva, No. 311.)

Ĉion faru nur kun Di’,
Ĉe Li estas via sorto,
Nek vin helpos propra forto
Se ne kun vi staros Li!
Ĉion faru nur kun Di’!

Ĉion faru nur kun Di’!
Lin sekvante kun fidelo
Ne deiros vi de l’celo,
Sed certega migras vi!
Ĉion faru nur kun Di’!

Ĉion faru nur kun Di’!
Kun kuraĝo en la koro
Plenumiĝos la laboro,
Se vi pensos nur pri Li!
Ĉion faru nur kun Di’!



Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/10 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/11 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/12 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/13 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/14 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/15 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/16 Paĝo:Schneeberger - Unua Protestanta Dioservo, 1906.pdf/17