Usono ebriiĝas

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


USONO EBRIIĜAS

— Georgo Verda —

Ni ŝuldas al Usono kaj al ĝia legantaro koran gratulon: la 5-an de decembro estis tie definitive nuligita la prohibicia leĝo kaj jen, kvazaŭ per magia vergo Roosewelt malfermis la kranojn de ĉiuj vinbareloj de l’ mondo. Milionoj, dekmilionoj da boteloj kun aŭtentikaj etikedoj de francaj, skotaj, rumanaj kaj hungaraj vinpremejoj ekstaris tiutage en alloge pakitaj kestoj antaŭ la havenoj de Usono, pretaj inundi la »sekan« landegon. Kaj, kiel raportas la gazetoj, la ĝojo en Ameriko pro la nuligo de l’ prohibicio estis tiel granda, ke la tuta kontinento alprenis festan, pompan aspekton: sennombraj homamasoj, kiuj ĝis nun ebriis sekrete, paradis tra la Usonaj strategoj kaj avenuoj jubilante al sia benata prezidanto, kiu ekkomprenis la valoron de amara guto en la nuna hundmizera tempo. En la historio de la homaro estas konataj ne malmultaj reĝoj, cezaroj kaj imperiestroj, kiuj volis kredigi al siaj popoloj, ke ili, la reĝoj kaj cezaroj, estas la dio mem — kaj tio eble estis malbone pripensita agmaniero, ĉar ili ĉiuj, la diaj reĝoj kaj cezaroj, plejparte fiaskis en la fino. Roosewelt estas pli sprita — li elsentis, ke »dio« estas io tro fora, kio ne atingas la popolon aŭ povas nur malutili al li, kiel al liaj gloraj antaŭuloj. Tial li preferis elekti la rolon de nura idolo: kaj li fariĝis vera Bakĥo, kiun la popolo adoras ne malpli ol en la antikva Romo.
Mi neniam estis malamiko de bonaj konjakoj, burgundoj aŭ viŝkoj. Eĉ forta »vodka« havas ofte sian ĉarmon — la bontemplanoj eble pardonos al mi ĉi tiun pekon. En vinglaseto mi neniam vidas la satanon, kaj kiam mi trinkas aŭ drinkas »super la normo«, do, kiam mi, por tiel diri, »disdrinkiĝas«, mi jam ĝenerale — nenion vidas. Kaj eble ankaŭ Roosewelt por tio malfermis la kranojn de l’ mondo por la usonanoj, ke ili nenion vidu. Tro multe vidi estas ĉiam pli malutile ol tro multe drinki.
Finfine la Usona prohibicio estis ja nur komedio. Ĝi ne nur kreis novan teruran kategorion de banditoj — la Usonajn gangsterojn — en realeco kaj en filmoj; ĝi ne nur ridindigis la ĝeneralan institucion de la leĝo, ĝian kakarakteron kaj esencon, sed jen la plej malĝojiga en tiu ĉi afero — ĝi estis demona rikano, ironia primoko je la suferoj, doloroj kaj bezonoj de la homaro. Por kio oni enkondukis la prohibicion entute? Ĉu por ke la homoj malpli aŭ tule ne trinku? Naive. Por neniu estas plu sekreto, ke en la »seka« Ameriko oni drinkis pli multe ol antaŭe, malgraŭ ke la alkoholaĵoj de la prohibicia periodo estis de la plej aĉa speco. Ĉu por malgrandigi la krimemon? Oni scias, ke neniam Usono abundis tiom je banditoj, kiom en la lastaj jaroj. Do la prohibicio estis eble nur larĝa gesto: oni volis imponi al la popolo per tiu energia kontraŭbatalado al la alkoholo, nia plej terura malamiko. Oni volis fari per tio mondgravan servon. Dankon! Koran dankon! Ekzistas kelkaj pli gravaj aferoj kontraŭbatalindaj kaj ekstermendaj, kaj anstataŭ malpermesi al ni la trinkadon, estus pli dezirinde malpermesi al ni la manĝadon. La tuta prohibicio estis hipokritaĵo kaj la vera kaŭzo de ĝia nuligo estas eble eĉ pli granda.
Sed kion komunan ĉio ĉi havas kun la senlima feliĉo de la Usona popolo, kiu fine rehonoriĝis en siaj rajtoj kaj iĝis egala al ĉiuj gentoj de l’ terglobo. La popolo dum 12 jaroj aŭ pli longe ebriiĝadis kontraŭleĝe kaj jen, ĝi subite rajtas ebriiĝadi tute laŭleĝe, kiom ajn ĝi nur volas. Vi rajtas ebriiĝi ĝis senkonscio, vi rajtas malsobra ruliĝi tra la stratoj — kaj neniu eĉ ekpepos kontraŭ tio; male — vi estos bona civitano, ĉar nun ne la danĝeraj gangsteroj, kiuj fabrikis ekskluzive la brandojn, profitos el tio, sed via registaro, kiu enkasigas la monopol-imposton. Nun certe, en ĉiuj publikaj lokoj, kie la oficialaj instancoj afiŝas siajn sentencojn, kiel ekz.: Pagu regule viajn impostojn k. a., brilos ankaŭ lakona feliĉigaĵo: Drinku!
Do mi gratulas al vi karaj usonanoj, kaj el la tuta koro deziras al vi: Je via sano! Drinkaĵo gajigas kaj iom da gajo en tiu ĉi aĉa mizera tempo ankaŭ valoras ion. Kaj eble tiu ĉi mizeraĉa tempo ne meritas pli ol nian ebriadon tra ĝia daŭro. Kaj kiam ni resobriĝos, kiam la brando estos forvaporiĝinta el niaj kapoj, ankaŭ la inkuba periodo estos for. Eble. Eble.


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Izrael Lejzerowicz.