Uzanto-Diskuto:Wierzbowski
Aldoni temonKial ne provizi la skanaron en Komunejo?
[redakti]Saluton, kial vi ne aldonas la skanaron en Komunejo. Ekzemple, La araneo de Lidja Zamenhof. La skanaro estas havebla ĉe anno.onb.ac.at. Kial nur aldoni ligilon en la paĝo? Dankon :) Lepticed7 (diskuto) 21:42, 28 dec. 2020 (UTC)
- @Lepticed7: preskaŭ ĉiuj tekstoj, kiujn mi aldonas al Vikifontaro, estas aldonataj per la ilo Proofread / Provlegado. Ĝi bazas la tekston sur skanaĵo aldonita al Vikimedia Komunejo. Ĉe La araneo, kiam mi estis ankoraŭ ne tre sperta, mi ne faris, sed poste jes, vidu ekz. Indekso:Noveloj Sienkiewicz.pdf aŭ Indekso:Adam Zamenhof - Rememoroj pri la lastaj jaroj de mia patro.pdf. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 21:55, 28 dec. 2020 (UTC)
Mia kandidatiĝo
[redakti]Saluton,
mi kandidatiĝas kiel administranto. Vi povas voĉdoni tie.
Ĝis, Lepticed7 (diskuto) 08:36, 6 nov. 2021 (UTC)
Fredo (Lanti)
[redakti]Jam pasis jaroj ekde nia lasta interago kaj tial mi perdis cian retpoŝtadreson, do mi kontaktas cin rekte ĉi tie. Koncerne la aŭtobiografian fragmenton Fredo ĉe la fino de la libro VIVO DE LANTI far Borsboom, laŭ mia kompreno, ĉi tiu fragmento efektive nun estas publika havaĵo laŭ eŭropa juro.
Artikolo 4 de la DIREKTIVO 2006/116/EK deklaras:
Protekto de antaŭe neeldonitaj verkoj
Ĉiu persono, kiu post la fino de kopirajta protekto, por la unua fojo laŭleĝe publikigas aŭ laŭleĝe komunikas al la publiko antaŭe neeldonitan verkon, profitas de protekto ekvivalenta al la ekonomiaj rajtoj de la aŭtoro. La daŭro de protekto de tiaj rajtoj estos 25 jaroj de la tempo, kiam la verko estis unue laŭleĝe publikigita aŭ laŭleĝe komunikita al la publiko.
Mi skanis la koncernan fragmenton el la libro de Borsboom. Se ci ŝatus kunlabori en aldono de ĉi tio fragmento en Vikifontaron, sciigu min.
Jen ligilo al la supre menciita direktivo:
https://eur-lex.europa.eu/legal-content/EN/TXT/?uri=CELEX%3A02006L0116-20111031 Pauchjo (diskuto) 12:02, 16 jul. 2025 (UTC)
- Dankon, mi ne plu okupiĝas pri Esperanta Vikifontaro, „danke” al ĝia administranto kaj ties maldemokratiaj decidoj. Vi povas apliki la regulon laŭ via plaĉo. Amike Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 12:13, 16 jul. 2025 (UTC)
- Estas domaĝe, ke iu kun cia kompetento kaj bonvolo estis tiel forpuŝita. Mi mem ne estas sufiĉe kompetenta pri vikio por tieajn entrepreni taskojn sen kunlaborado, tamen mi ankoraŭ revas pri kompleta verkaro de Lanti. Se ci interesiĝas, jen ligilo:
- https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fredo_lanti.pdf Pauchjo (diskuto) 12:55, 16 jul. 2025 (UTC)
- bele. Nu, pri eventuala papera (re)eldono de Lanti-aĵoj eblas paroli aparte. Kontaktu min per la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo, kontakt (ĉe) espero.bialystok.pl Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 12:57, 16 jul. 2025 (UTC)