Uzanto:Kraŭs/Pensoj al mi mem

El Vikifontaro
Libro 2
Apud la Hron

Matene diru al vi mem: “La homoj, kiujn mi hodiaŭ renkontos, estos demandemaj, sendankaj, impertinentaj, malveraj, enviemaj kaj malsociemaj: ĉiuj de tiuj malvirtoj venis al ili pro malscio pri bono kaj malbono. Sed mi nature perceptas ke bono estas vero, kaj ke malbono estas malvero kaj plu, ke la pekulo estas mia parenco (ne pro sama sango aŭ semo, sed pro tio, ke ni ambaŭ havas la menson kaj partoprenas en dia parteto). Do neniu povas damaĝi min, ĉar kion malbonas je iu, tiu ne povas malbonfari je mi. Mi nek povas senti koleron kontraŭ mia parenco, nek malami lin, ĉar ni naskiĝis en la sama mondo por ke unu helpu la alian kiel la piedoj, kiel la manoj, kiel la palpebroj, kiel la du horizontaloj supraj kaj malsupraj de dentoj. Malpaciĝi kontraŭus naturon mem.”

Kio ajn mi estas, mi konsistas de karno, spiro kaj la menso. La tria estas la ĉefa parto. Forĵetu viajn librojn. Ne estu distrata - tio ne estas permesa. Sed kiel vi aktuale mortas, abomenu la karnon. Estas nenio sed ostoj kaj pulpo de arterioj, vejnoj kaj nervoj. Vidu ankaŭ la spiron, kia materialo ĝi estas: aero, ĉiam sanĝanta, enspirata nur esti elspirata. La menso estas la ĉefa parto. Memoru, ke vi estas oldulo. Ĉesu permesi ke via menso estas sklavo. Ne estu pupo de instinkto. Nek malfeliĉiĝu pro via cirkonstancaro nek evitu la estontecon.

Ĉio kio devenas de la dioj havas providencon. Kio devenas de ŝanco ne estas apartigata de naturo, sed estas interteksata kun tioj, kioj devenas de la dioj. De providenco flugas ĉioj. Ĉioj ekzistas pro utileco kaj pro tio, ke ĝi estas plej bona por la universo, de kiu vi estas parto. Sed tio, kio estas bona por la tuta universo, kaj kio subtenas la naturon de la universo, estas bona por parto de la universo. Estu kontenta kun tiuj maksimoj. Sed ĉesu soifi por libroj por ke vi alvenos morton ne murmuranta sed feliĉa, vera kaj dankema al la dioj kun via lasta spiro.

Kalkulu kiom da tempo, ke vi prokrastas, kaj kiom da fojoj, ke vi ricevis oportunon de la dioj kaj ne kaptis ĝin. Vi devas finfine scii al kiu universo vi apartenas, kaj kiu estas la ministro de tiu universo.