Venu ĉiuj al Parizo!

El Vikifontaro
Venu ĉiuj al Parizo! ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Venu ĉiuj al Parizo!
Ŝercversaĵo
de
Raymond Schwartz

Kun ĝojplena la valizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Kun batanta, febra koro
Plenplenega je fervoro!

Verda estu la ĉapelo,
Verda estu la mantelo,
Verdaj estu viaj ŝuoj
Kaj la pantalonaj truoj!

Kun brodita verdĉemizo
Venu ĉiuj al Parizo!
Venu kun edzin’ kaj ido
Al la festo de l’ revido!