Inundas verd-parfumo en kampo kaj monto,
la verda harmonio estas senmezura,
eĉ ŝtono eĉ verdiĝas eĉ trans horizonto,
abundas kor-angule koloro plezura.
Elasta mola kampo kvazaŭ brust’ patrina,
elŝprucas freŝa forto, fonto de la vivo.
Kien sin kaŝis iris la vintro obstina?
ĉion vualas pompe de verdo masivo.
La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Masao Niŝimura.