Verkoj de FeZ/Antaŭparolo
En la nuna antaŭparolo mi ne okupiĝos pri la biografio kaj propaganda agado (ankaŭ per si mem ja ne malŝatebla) de Felikso Zamenhof, ĉar tion la leganto havos la eblon ekscii el la artikoloj en ĉi libro kolektitaj kaj verkitaj de diversaj aŭtoroj. Mi kolektis ĉiujn artikolojn disponeblajn kaj ŝajnas, ke en ili la vivo kaj agado de Felikso Zamenhof estas plenplene elĉerpita. Nenio plu estas aldonebla.
Mia tasko estas en la nunaj linioj pristudi lian personecon kiel verkiston, aŭ pli ĝuste, pristudi ne la aŭtoron mem, nur lian verkaron.
Eble ŝajnos al multaj paradokso tio, kion mi baldaŭ diros. Eble eĉ herezaĵo. La efektiva stato tamen ne ŝanĝiĝos pro tio.
La nomo Zamenhof — ŝajne — devus pro sia fameco esti fieriga. Ja tiun nomon nuntempe la tuta mondo konas. Multegaj urboj estas fieraj posedi tiunomajn stratojn. Aliaj urboj sopiras havi monumentojn honore je tiu nomo.
Kaj tamen. Jen io stranga: ekzistas ankaŭ homoj, al kiuj tiu nomo baris la vojon al gloro.
Jes! Tia estis la sorto de Dro Felikso Zamenhof.
Kiel? Ekridetas la leganto — F. Z. ja estas unu el la plej konataj Esperantistoj de l’ mondo.
Jes! Sed… Se Felikso ne estus la frato de l’ Majstro, se li ne portus la saman nomon, li estus nun konata ne nur kiel »Frato de Majstro«. Pro siaj grandaj nepritakseblaj meritoj li certe okupus unu el la plej vidiĝantaj lokoj en la Esperantuja Panteono. Li estus fama, kiel individuo, metinta — krom la senĉesan kunlaboron por la Esperanta movado — ankaŭ multege da energio, laboro por la literaturo de Esperanto. Li estus fama, kiel 47-jara senlaca originala verkisto. F. Z. ja lasis al ni belegan trezoron, kiun prave ni povus nomi kalejdoskopo de l’ Esperanta literaturo ekde ĝia naskiĝo ĝis nun, historia kriterio de l’ Esperanta literaturo. Sufiĉas ekkoni ian el liaj verkoj por havi imagon kiel statis la literaturo de Esperanto en tiu epoko… Speciale ŝatindaj tiusence estas liaj verkoj en la komencaj jaroj.
Mi ne volas ĉi loke tuŝi la »primariecon« de la plej malnovaj Esperantistoj, (ni diru: Grabowski aŭ Belmont), sed mi ne estos malproksima de vero, se mi supozos, ke estis Felikso Zamenhof, kiu la unua provis la paroleblecon — kun la Majstro — de Esperanto, ke estis li la unua, kiu komencis verki en Esperanto, malgraŭ, ke historie ni scias, ke estis Grabowski, kiu publikigis la unuan verkon Esperantan (tradukan: La neĝa blovado). Sed originalan literaturon esperantan iniciatis ĝuste F. Z. Kiu scias? Eble eĉ antaŭ ol Esperanto ekzistis publike. Vere, ni vidas sur la paĝoj de »La Esperantisto« nur en 1889 liajn unuajn verketojn. Sed — kiam li ilin kreis — ni ne havas la eblon ekscii (kaj certe neniam jam scios).
Kiu trastudos la nunan libron, venos al la konkludo, ke kun Dro Felikso Zamenhof malsupreniris en la tombon ne nur la frato de l’ Majstro, ne nur fervora Esperantisto, agema membro de plej gravaj institucioj (I. C. K., U. E. A., P. E. D., k. t. p.), sed ankaŭ tre tre talenta verkisto, pensulo, moralisto, etikulo kaj… poeto en unu persono.
Kun kia facileco fluas liaj ritmoj kaj rimoj jam en la jaro 1889, kiam Esperanto estis ankoraŭ en vindaĵoj, kiam — kiu scias? — eble ankoraŭ neniu revis pri poezio en Esperanto. Kaj se ni akceptos en konsideron ke eĉ dudek jarojn pli malfrue, la plej fama poeto esperanta, inĝ. Antoni Grabowski, estis devigita deklari batalon kontraŭ la t. n. »adasismo« (ke oni ne rimu en Esperanto pere de gramatikaj finaĵoj aŭ sufiksoj), — malgraŭ ke ja en la naciaj lingvoj tiu sistemo estas allasebla — ni devas veni al la konkludo, ke F. Z. jam antaŭe scipovis verki vere talente. Jen ekzemple:
Milvoĉe eksonu la kanto,
Mi eĥe resonu potenca akordo
De l’ kant’ nia pri Esperanto.
Ĉu la ritmo ne fluas? Ĉu havante en niaj vicoj nur tiajn poetojn estus bezone deklari militon kontraŭ adasismo?
Sed — ja ankoraŭ pli frue, ĉar en 1888 F. Z. donacas al ni belegan, tre profundpensan poemon: »Vizito de la steloj sur la tero.« Jen verko, kiun ja neniu nacia poezio hontus alkalkuli al sia titolaro. Aŭ la versaĵo »Bruas vento«, en kiu kvazaŭ vive aperas la dinamiko de ĉiu aparta vorto:
Bruemulo vento
Tremas fundamento…
Ĉu ne estas okulfrapa la fortikeco, ŝprucanta el ĉi versoj?
En malgrandaj versajoj aŭ en pli grandaj, ĉu en seriozaj, ĉu en ŝercaj — ĉie trabrilas vere poezia talento. Ĉu »Versaĵo sen fino«, ĉu »Frenezulino«, ĉu »Najtingala trilo«, ĉu »Homa doloro« — en ĉiu aparte elnaĝas antaŭ ĉio talenta, facila ritmado kaj rimado.
Kaj en ĉiuj liaj verketoj sendepende de l’ speco, formo, aŭ enhavo, estas travidebla, kvazaŭ ora fadeno — lia plej alta nobla spiro: revo pri bonkoraj, homecaj interrilatoj, pri interhoma amo (Bummkanteto, Adiaŭ al Danciganoj, aŭ eĉ la fabletoj — transformitaj el Krilov). Ke mi nur atentigu kiom da nobl-koreco metis tiu alt-ideulo en la poemojn »Homa Doloro«, »Vana ofero«, aŭ en la rakontojn pri »Floroj kaj homoj«, aŭ »Malfeliĉa standardisto«.
Kaj ni speciale substreku, ke Dro Felikso Zamenhof ne estis ja fantaziulo. Nek ia ekzaltulo. Tute sobre li rigardis la mondon, ĉiujn en ĝi aperojn kaj ĉiujn
ĝiajn loĝantojn. Jam en siaj fruaj jaroj li evidentigas klaran senentuziasman pritaksadon ne nur de l’ simplaj homoj, sed eĉ de la altaj steloj.
Tra ĉielaj tra speguloj,
Sed rigardas vin per sobraj
Ne trompantaj sin okuloj, —
Tiu vidos ja sendube,
Ke amata lia »stelo«
Estas sen la luma krono
Nur diablo — ne anĝelo.
Ne estas — bedaŭrinde! — tie ĉi sufiĉe da loko por permesi al si je speciala kaj detala pristudo de ĉiuj verkoj de F. Z. Valorus speciale tiucele sin dediĉi. Indus iniciati »Feliksologion« (aŭ: FeZologion). Materialo ne mankas. Tiom da poeziajoj! Kaj la prozaĵoj ankaŭ ne estas malmultnombraj. Kaj ne nur kvante tiu ĉi kolekto prezentiĝas impone, sed ja ankaŭ kvalite.
Liaj poemoj ĉiuj belege eksterigitaj, belege per ritmo kaj rimo ornamitaj, enhavas ankaŭ la plej belegajn pensojn.
La verko »Homa Doloro«, kiu estis eldonita (kiel aparta libro) antaŭ 30 jaroj, povus ĝis nun servi kiel la anima programo de Felikso. Ĝia titolo devus esti: Feliksa Doloro. Ĝis la fino de sia vivo li restis fidela al tiu sia ideo. De tempo al tempo li regalas nin per refoja laŭt-ĝemo pro tiu sia doloro (»Blindulino«, »Rigardo, kiun mi ne povas forgesi« ktp.) En la postaj jaroj li ankaŭ multe suferis pro la manko de paco interhoma. Io, kio estis la ĉefkaŭzo de l’ naskiĝo de Esperanto (ĉe Ludoviko Zamenhof) estis ankaŭ en li la konstanta fonto de oftaj artikoloj, en kiuj, kvazaŭ ora fadeno, ĉiam tra plej dikaj tavoloj, trabrilas la sole sopirata ifeo: repaciĝo. Preskaŭ ĉiuj liaj publikistaj artikoloj, ĉiuj liaj kongres-paroladoj havas tiun sol-solan ideon: forĵetu ĉiujn malpacojn, unuiĝu! (La artikoloj, okaze de l’ naskiĝtago de la Majstro)… »Ni, Esperantistoj, estos la avangardo de finfina venkiro al la eterna beno… kaj kiam venos la ora tempo de l’ efektiviĝo de la bela sonĝo, la feliĉa homaro diros al la verdstelana avangardo:
— »Vi ne trompis niajn esperojn«.
Jes, kredis li forte je la efektiviĝo de l’ nobla ideo, kiun Esperanto prenis je si. Kredis plenkore. Malgraŭ ke ofte li travivadis dolorojn, ofte disreviĝojn, malgraŭ ke li ja estis malproksima de fantazioj kaj iluziaj revoj, li tamen forte kaj senhezite kredis je l’ fina venko de l’ paco, je l’ venko de l’ amo interhoma.
— | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — | — |
F. Z. havas por ni — homoj studantaj la historion de l’ esperanta literaturo (precipe originala) — ankoraŭ specialan, ŝatindan signifon. Li liveras al ni — kiel citite en la komenco — materialon, laŭ kiu ni havas la eblon juĝi pri la stato de nia literaturo en diversaj epokoj.
Estas vero, ke komparante la historion de nia literaturo kun tiu de ia alia, nacia, ni venas al la konkludo, ke nia literaturo — kompare! — ne multe ŝanĝiĝis dum tiu preskaŭ duona jarcento. La verkoj, tiom pli la prozaĵoj, de F. Z. de 1889 j. povas ankaŭ nun servi kiel modelo. Ankoraŭ nun ne unu poeto sopirus verki tian belegan fluan kaj ritman poeziaĵon, kiel ekz. »Mi sonĝvidaĵon havis iam«.
Tamen observema okulo rimarkos diferencetojn. Vere ne estas ili grandaj, tamen ekzistas.
Jen, ekz. en la unuaj jaroj, dum la eksperimenta periodo (kiam la Aŭtoro de Esperanto aranĝis plebisciton koncerne diversajn vortojn) estis tempo, kiam »licentia poetica« permesis — kompreneble por la bezono de ritmo — ke oni konsideru la vortojn: kiel, kial, kiam ktp. kiel unusilabajn. Por tion tamen sufiĉe evidentigi oni skribis: K’EL aŭ K'AL anstataŭ: KIEL, KIAL («Frenezulino«). Ne ionge daŭris la sistemo de tielforma skribado, tamen la tendenco mem (uzadi en la poezio tiujn vortojn, t. e. pronomojn kaj adverbojn — kiel unusilabajn) restas ankoraŭ ĝis nun.
Tiuj ĉi eksperimentaĵoj — kvankam etaj — servas kiel bona materialo por studi kiel statis nia literaturo dum diversaj epokoj. En la lastaj jaroj ja tio ne lasas sin rimarki.
Ĉar preskaŭ ĉiuj verkoj estis jam siatempe ie ajn publikigitaj,[1] mi ne volis en la nuna kolekto prezenti al la leganto ion ŝanĝitan kaj tial dum la redaktado mi penis preskaŭ nenion korekti en la verkaro. Nur tre malofte enmetado de l’ artikolo aŭ translokigado de l’ adjektivoj (antaŭ la substantivojn) estis jam nepre bezona. Ofte ankaŭ — kiel la leganto rimarkos — mi penis aldoni piednotojn kun klarigoj (laŭeble).
Mi ne okupos pli la atenton de l’ leganto kaj finos ĉi tiun antaŭparolon en kiu mi volas ankaŭ speciale danki al la vidvino de l’ Aŭtoro, sinjorino Heleno Zamenhof, kiu per sia eksterordinara afableco kaj fakta kunhelpo, ebligis al mi kolekti ĉiujn verkojn kaj eldoni ilin.
Dro F. Z. kiel la leganto konvinkiĝas, multe, tre multe donacis al nia lingvo. Li meritas lokon plej vidindan. Li meritas monumenton. Kaj per eldono de lia plena verkaro mi esperas kovri la ŝuldon de l’ esperantista legantaro. Kun fiero Dro Felikso Zamenhof rajtus diri:
Exegi monumentum aere perennius.
Varsovio, 1935.
P. S. Eble estos interese aldoni, ke la verkaro de F. Z. en pola lingvo estas ne malpli multnombra.
- ↑ Post ĉiu verko estas menciite, kie ĝi estis aperinta. Se sub iu ne troviĝas tia mencio, tiam oni devas kompreni, ke ĝin mi prenis el la restinta paperujo. (Sekve ankoraŭ nenie aperinta.) — E. W.