Verkoj de FeZ/Bulteno de P. A. T.

El Vikifontaro
BULTENO DE P. A. T.
(Pola Agentejo Telegrafa*)

Varsovio, P. A. T. Hodiaŭ je la 13-a okazis en la hebrea tombejo la enterigo de l’ beate memorata Fabjano Felikso Zamenhof (pseŭd. Fez), frato de l’ kreinto de l’ internacia lingvo Esperanto.

En la enteriga ceremonio partoprenis grandaj amasoj da esperantistoj el la tuta Polujo, krom tio delegitaroj de filantropiaj organizaĵoj, en kiuj la mortinto okupis diversajn honor-postenojn.

Post la diservoj en la tombeja preĝejeto aŭdigis parolojn pole kaj esperante: prof. Bujwid, en la nomo de l’ pollanda esperantistaro, Juljan Jarecki, en la nomo de l’ varsoviaj esperantistoj, red. Uziemblo, de l’ esperanta gazetaro kaj s-o Wiesenfeld, en la nomo de l’ eksterlandaj esperantaj organizaĵoj.

Represis: Kurjer Warszawski 7 XII 33.

Parte ankaŭ: Kurjer Poranny, Express Poranny, Kurjer Polski, kaj Piata Rano.