Saltu al enhavo

Verkoj de FeZ/Kiam naskiĝis la Majstro…

El Vikifontaro
KIAM NASKIĜIS LA MAJSTRO…

(je la 70-a datreveno.)

Rondaj plenaj sepdek jaroj finiĝas hodiaŭ de l’ tempo, kiam en la urbo Bialystok naskiĝis la aŭtoro de la lingvo, kiun nun oni parolas jam en ĉiuj partoj de la terglobo. Legendo aŭ fabelo diras, ke ĉiufoje, kiam sur la tero naskiĝas nova vivo, en ĉielo ekbrulas lampeto. La lampeto brulas tiom longe kiom daŭras la koncerna vivo sur la tero. Nu, eble… Mi ne povas ĝin kontroli. Sed mi imagas pli. Kiam naskiĝas nova homo, malfermiĝas por li libro, en kiu enskribiĝas ĉiuj liaj faroj. Bonaj — sub signo de plus, kaj malbonaj — sub minus. Kaj kiam la lampeto en ĉielo komencas paliĝadi, anoncante la baldaŭan finiĝon de la surtera vivo, ĉiuj plusoj kaj minusoj sumiĝas. Kiam la mortinto venas en Postmondon, oni lin atendas ĉe la pordego kun preta finkalkulo. La plusuloj iras dekstren (en paradizon), la minusuloj — maldekstren.

Tiu ĉi mia persona fantazio, kiun mi kutime rakontas al infanoj, eble ne decas por seriozaj plenkreskuloj?… Tamen…

Kiam antaŭ sepdek jaroj naskiĝis Zamenhof, malfermiĝis lia libro. Sur ĝi, kvazaŭ per ies nevidata mano, skribite estis: »LIBRO DE GLORO — EN DOLORO«. Kaj efektive. Sur grizaj paĝoj de la libro

189

enskribiĝadis lia vivo en doloro — por gloro. Zamenhof venis en la mondon kun interna fajro, kiu puŝadis lin, peladis, kiel sklavon, sur piedestalon de gloro tra dornoj de la griza vivo. Ĉiu homo ĉe sia naskiĝo ricevas kvazaŭ dote sian destinon. Sed ne ĉiu poste fariĝas tiu laŭ la destino. Kaj jen skulptisto ofte pli bone »botistas« ol skulptas, dentisto pli bone »tajloras«, juristo… hm… »kuracistas«, lingvisto — »okulistas«, kaj tiel plu. Kaj en tio ĉi kuŝis la doloro de la vivo de Zamenhof, ke genia, inspirita lingvisto devis — »okulisti«. La fajro, la destino pelis lin al idealo, sed la prozo de la vivo vokis — al realo. Kaj kiam lia lampeto en ĉielo ekanoncis la estingiĝon de lia vivo, kiam la okuloj de Zamenhof fermiĝis kaj la koro haltis — en lia libro estis unu sola minuso. Tiu ĉi minuso estis — ke, mem nobla, li blinde kredis kaj fidis je nobleco de homoj, al kiuj li oferis la tutan realon de sia vivo, tutan ĝian ĝojon. Kaj kiam fermiĝis super li la freŝa tombo, homoj eksentis grandan domaĝon, pezan riproĉon, ke ili ne sciis gajigi la vivon de sia Majstro. Vekiĝis la konscio, sed tro malfrue…

Mi ne povas min deteni por ne rememorigi la funebran tagon, kiam malgranda aro da esperantistoj adiaŭis por eterne sian Majstron. Kun la morto, el la freŝa tombo naskiĝadis, leviĝadis ia nova vivo, nova forto, nova entuziasmo — granda pento.

Kiam la Majstron ni al ter’ redonis[1]
Kaj plorfunebre adiaŭis Lin,
El tombo kvazaŭ iu voko sonis
Mistera, milda — mi ekaŭdis ĝin.
Voko de l’ kvazaŭ forfluganta koro,
Liberiĝinta de la korpo-ĉen’,
Trasonis kvazaŭ tomba petoploro,
Kiel la lasta adiaŭa ben’.
Mi ĝin aŭskultis, la misteran sonon,
La fortiĝantan eĥe ĉiam pli,
Mi ĝin aŭskultis kiel la ordonon,
De l’ instruisto al lernantoj — ni.
»Fratoj — amikoj! — sonis la ordono
Standardon levu, kaj en bona hor’
Homaron pekan por eterna bono
Sur ĝustan vojon elkonduku for!
For la malpaco, for la ambicia!
El viaj koroj for elŝiru ĝin!
For ŝovinismo, for la religia!
Esperantistoj, unuigu vin!«
Kaj kiam staris ĉiuj kapokline
Super la freŝa tombo are ni —
Ke verdstelanoj venkos laŭdestine,
Ekkredis mi.

Ekkredis mi, ke ĝuste en la festotago de 15. XII., kiam naskiĝis homo, kiun ĉiuj esperantistoj de la mondo nomas sia »Majstro«; ke en ĉi tiu tago de la naskiĝo, naskiĝos ankaŭ la unuiĝo kaj konkordiĝo de l’ tutmonda esperantistaro; ke kun ties naskiĝo en la »tago de libro« malfermiĝos nova epoko, ora libro de gloro — sen doloro, libro, en kiu enskribiĝados nur plusoj de la Esperanto-movado. La paĝo de minusoj restos — blanka. Mi ekkredis, kaj mi kredas, ke tio ĉi venos, ĉar ĝi DEVAS veni. Se eĉ ne tuj post miaj ĉi vortoj, tamen eble iam…

Pli bone estas iam, ol neniam…

15. XII. 1929.

Piednotoj

[redakti]
  1. Tiu ĉi versaĵo aperis aparte s. t. »EKKREDIS MI… (tombosonoj)« en Esperanto Triumfonta N58 la 13 XI 21. En la paperujo ĝi estas notita sub dato 14. IV. 19. — E. W.

    190