Verkoj de FeZ/Konsideroj
Kiam Zamenhof havis sian verkon preta, li ne publikigis ĝin tuj. En sia kabineto li longe elprovadis ĝin parolis, verkis, tradukis proze kaj poezie. Kaj atendis. En la verko ekestu la animo.
Kaj iun belan tagon la belega Galateo ekparolis al sia Majstro kaj li decide »transiris la Rubikonon«. En lia kabineto en la mondon ekiris du nedisigeblaj kamaradoj-pilgrimoj: la nova lingvo kaj nova sento. Longan vojon ili iris manenmane, sed de post jaroj oni povas ilin vidi ne ĉiam kune…
Apenaŭ Esperanto aperis kiel novenaskito, ĝi falis en ĉirkaŭprenojn de talentuloj, inspiritaj unuaj pioniroj, kiuj komencis eligadi el ĝia trezorejo belegajn florojn de stilo kaj precizeco. Komenciĝis ĝia evoluado. Montriĝis, ke Esperanto posedas neelĉerpeblan riĉecon de la evolumaterialo en si mem, kaj om tute ne bezonas evoluigadi ĝin el ekstero per diversaj fremdaj, senvaloraj kaj falsefektaj alkroĉajoj (amasego da neologismoj, kapturnigaj kombinoj, naciismoj k. t. p.)
Mi aŭdis, ke oni projektas starigadon de du Esperantoj: unu por simpluloj (Esperanto Nr. 1), alian por eminentuloj altnivelaj, precipe poetoj (Esperanto Nr. 2). Ideo (se ne ŝerco) dangera por Esperanto…
Se temas pri la poezio, ĝi kuŝas ja ne en malfacile komprenitaj vortoj, sed en la ideo kai formo mem. Multaj legantoj, ne nur simpluloj, sed ankaŭ bonaj esperantistoj, certe rezignos de tiu ĉi kaporompa Esperanto Nr. 2.
Mi aŭdis prelegojn pri la prononcado. Oni eĉ fiksis tiucele horeton dum niaj universalaj kongresoj. Ideo ankaŭ ne feliĉa. Se ni deziras, ke ekzemple la infano parolu korekte kaj bele, ni serĉas al ĝi la vojon tra la oreloj, sed ne tra la kapo.
Same estas ĉe aĝuloj. Neniu eĉ plej bona teorio donos tiurilate la deziratan efekton.[1] Ni fiksu horeton de »praktiko« (event. kun klariga teksto), horeton de paroladoj, ne tro »altnivelaj«, popularaj, sed modelaj, por ke la aŭskultantaro alkutimiĝu kaj perorele alproprigu al si la prononcadon kaj esprimmanieron. Unu tia horeto efikos multe pli ol 100 horoj da teorio. Ĉu ni diros mi-a, aŭ mi-j-a, ĉu ni elparolos celo, aŭ (kiel Germanoj) ce-j-lo — estas afero malpli grava, ol, se forglutinte a kaj kripligante o (laŭ angla maniero) ni diros anstataŭ paroli — paroŭli. Tiu ĉi »anglic« ne estas allasebla, des pli, ke oni ja povas tre facile per la praktiko alkonformigi sian langon.
Ĉiuj vokaloj en la ĝusta sono ekzistas ja eĉ en la plej mallacilaj fonetike lingvoj. En Esperanto, ĉiuj literoj de l’ alfabeto volas vivi, precipe tion nepre postulas la akcento. En skribado ĉu ni uzas literon grandan aŭ malgrandan por certaj vortoj — ankaŭ ne tre gravas. Mi preferas pli da konservatismo. La plej grava afero estas, ke oni nin komprenu facile kaj aŭskultu plezure. Kompreneble, ke homo pli klera ĉiam parolos kaj skribos lingvon pli bonan ol la »simplulo«. Same kiel en ĉiu lingvo nacia.
Kiu legis verkaron de Zamenhof, povos facile konstati, ke lia lingvo — eĉ en klasikaĵoj — estas simpla, senpretenda, neefektanta, kaj tamen tre riĉa je formo kaj enhavo, antaŭ ĉio — agrable komprenebla. Zamenhof sciis diri ĉion eĉ plej subtilan »klare kaj elegante«, lia penso havas precizan esprimon, la frazoj fluas libere, kvazaŭ el korno de abundo. Oni legas lin kun vera plezuro kaj admiro.
Sed Zamenhof ne elĉerpis eĉ la centonon de l’ riĉaĵoj, kaŝitaj en Esperanto. Restis ankoraŭ tre multe por aliaj. Ili ĉerpu plenmane el ĝia trezorejo kaj ne iru al fremdaj dioj. Oni ofte aŭdas entuziasmon por la Zamenhofa stilo. Nu, ĉu do ni ne havas rajton postuli, ke oni ankaŭ penadu imiti ĝin? Ne faru pli bona la verkon, ne kripligu ĝin per danĝeraj eksperimentoj, ĉar nia lingvo baldaŭ estos nerekonebla verko de D-ro Esperanto.
Tion memoru niaj verkistoj, tion gardu niaj kapabluloj, precipe la lingvaj institucioj.
Ĝuste por bono de Esperanto.
Piednotoj
[redakti]- ↑ efikon? — E. W.