Verkoj de FeZ/Nek Voronov nek Ŝtejnaĥ

El Vikifontaro
NEK VORONOV NEK ŜTEJNAĤ.

Ŝerco propaganda en du partoj kaj en du lingvoj.


Personoj:

Adamo Grumblulo60-jara

Helenjo — lia nevineto20-jara

Kuracisto

Pastro

Servanto

Anoncanto (Conferencier)
Rimarkigo:

La unuan parton de la bildeto, ludotan en nacia lingvo de la konforma lando, oni klarigu en Esperanto al tiuj ĉeestantoj, kiuj ne komprenas la lokan nacian lingvon (ekz. en universalaj kongresoj, aŭ en aliaj okazoj, kiam kunvenos diversnaciuloj.

PARTO I.

Anoncanto.

Bildeto sub la suprenomita titolo estas skribita en 2 lingvoj. Parto unua — en lingvo nacia, kaj dua parto — en Esperanto. Ĉar eble ne ĉiuj el niaj estimataj gastoj komprenas nian lingvon nacian, mi speciale por ili tradukas ĝin esperanten. Kompreneble mi nur tradukos. Mi ne konkurencos kun talento de niaj geaktoroj. Mi nur volas plifaciligi al vi la komprenon de la unua parto…

(La samon li povas diri nacilingve, por ke la lokaj gastoj ne pensu, ke li diris ion nekonvenan).

Do, mi petas, bone aŭskultu. Sinjoro Grumblulo, 60-aĝa fraŭlo adiaŭas sian ĉarman nevinon Helenjon (mi tute ne mensogas — ŝi estas efektive ĉarma).

Helenjo.

Ĝis revido, onklo »Grumblulo«…

Onklo.

Vi, malĝentulino!… ne moku…

Helenjo.

Se mi tradormos tutan morgaŭan tagon post hodiaŭa balo, mi venos al vi por distri vin iomete en via… grumblema soleco.

Onklo.

Iru, iru, ĉar la balo forkuros de vi. Kaj memoru, ne tro dormu, ĉar ĉiu trodormata horo mallongigas la vivon.

Helenjo.

Tralala… Ne manku nur la mono, tempo ĉiam sufiĉos por danco kaj dormo. Kompreneble, alie estas kun vi, onklo… Vi estas malju… (ekbatinte sin en la buŝon) nu… pliaĝa, ol mi, mi volis diri…

Onklo.

Ne ĝenu vin, parolu tute libere… Mi konscias ja tre bone… ho, mi eĉ tro bone sentas miajn 60 jarojn!… ho, malbenita kruro!… (frotas la kruron).

Helenjo.

Phi!… 60 jaroj!… Kiam mi estos en via aĝo, mi certe iros en vetkuron kun Nurmi.

Onklo.

Eble… sed mi tion jam ne vidos. Eble ankaŭ Nurmi mem.

Helenjo.

Vi vidos, vidos… Mi povas iomete plifruigi la vetkuron. Sed, kara onkleto, ni babilas sur la sojlo… Tio ĉi estas nek konvene, nek bonŝance. Sidiĝu ni momenton. (sidigas lin) kaj nun grumbletu… (subite). Bonega ideo!… morgaŭ ni ambaŭ — mi kaj vi — iros en kabaredon.

Onklo.

Vi malsaĝulinjo! Ne en kabaredon, sed en tombon mi jam rigardas per unu okulo.

Helenjo.

Bone, kaj la dua okulo… rigardas en la kabaredon, ĉu ne? Ha… ha… ha… Diru al mi, onkleto, kion via unu okulo vidas tie en la tombo?

Onklo.

Nu, ĝi vidas min formanĝatan de vermoj.

Helenjo.

Fi… vi abomenigas mian hodiaŭan balan vespermanĝon! Anstataŭ paroli pri la tombo, parolu ni iomete esperante.

Onklo.

(Kolere). Mi petas, lasu Esperanton trankvila… Ĝi estas por mi tro juna kaj mi por ĝi tro maljuna.

Helenjo.

(Kun kreskanta entuziasmo). Nek ĝi por vi tro juna, nek vi por ĝi maljuna. Por Esperanto neniu estas maljuna. Ne tiaj maljunuloj, kiel vi, lernis ĝin fervore kaj estis tre kontentaj. Sebert, Boirac, Mosheles, Hänkel kaj multaj aliaj ne grumbladis kaj ne enrigardadis per unu okulo tien, kie ne estas permesite. Malgraŭ, ke ĉiu el ili havis pli ol 70 jarojn. Kiam ili perdis la celon de l’ vivo, Esperanto fariĝis ilia celo.

Onklo.

(Fermante per la mano ŝian buŝon). Nu… nu, fermu vian gramofonon!… Iru en la balon, jam estas malfrue. Oni fordancos ĉiujn dancojn sen vi.

Helenjo.

Bone, bone, mi iras. Sed kisu min — ĉi tie — ĉi tie — jes. Nu, ĉu vi tion komprenas esperante?

Onklo.

Komprenas, komprenas… sed venas jam, venas… estas la oka…

Helenjo.

Ha… ha… ha… se oni volas liberiĝi de iu, oni ne diras en Esperanto »venas-venas«, sed — foriru!… kaj oni kisas…

Onklo.

Bone, bone… foriru… kaj kisas (li kisas ŝin) kaj malaperu!… (Helenjo elsaltas el la ĉambro).

Onklo.

(Sola.) Ho, tiuj junaj!… Se mi povus almenaŭ unu dekon da jaroj demeti de miaj ŝultroj!… (Kun dolora grimaco.) Ho, malbenita sklerozo!… ĝi promenas en tuta mia korpo!… (subite) Oj!… aj!… mia koro!!… io krakis interne!… ĉu jam la morto? (Falas sur la kanapon, antaŭe sonorigante. Venas flegma servanto).

Servanto.

Kio okazis?

Onklo.

Ra… ppide!!… kurra… ciston… du kurrracistojn!… Mi mortas…

Servanto.

Se morti, do ne sen pastro.

Onklo.

Ambaŭ… (Servanto foriras malrapide,) Ho… mia koro!… miaj kruroj… morti sola kiel hundo!… Ho… ho… (ĝemas; venas rapide kuracisto).

Kuracisto.

Hm… la paciento ankoraŭ ne mortis… Via servanto rapidigis min… Mi apenaŭ vestis min.

Onklo.

(Ĝemante.) Savu min… mi moortas… mia koro!…

Kuracisto.

Nu, ni vidos kiel aspektas ĉe vi la morto. Kuŝiĝu. (esploras lin) Spiri… ne spiri… Jes… hm… spiri… ne spiri… ne spiri… ne spiri… ankoraŭ ne…

Onklo.

(Eksaltas.) Mi sufokiĝos!

Kuracisto.

Ne timu, oni ne sufokiŝas tiel facile… Hm… kara sinjoro! La morto estas tre malproksime de vi. Kian aĝon vi havas?

Onklo.

60.

Kuracisto.

Nu, tia aĝo ion postulas… Oni ja ne povas esti ĉiam juna… Kia estas via okupado?

Onklo.

Mia?

Kuracisto.

Nu jes — via…

Onklo.

Mi… mi… mi…

Kuracisto.

Mi komprenas. »Vi« estas via ĉefokupado. Tio ne sufiĉas. Oni devas trovi alian okupon, alian celon en la vivo… Nu, fartu bone kaj ne perdu la esperon. (Li foriras, preninte la monon.)

Onklo.

Kuracisto, aŭ filozofo?… »Alian okupon, alian celon!« (oni sonorigas) Kiu?… (sur la sojlo aperas Pastro. Sceno mimika.)

Pastro.

(Elpreninte vizitkarton.) Mi estas Andreo Ĉe…

(Kurteno.)

PARTO II.

Anoncanto.

Ni imagu, ke pasis ses semajnoj post la unua vizito de pastro Ĉe en la soleca hejmo de onklo Grumblulo. La reston vi mem tuj aŭdos kaj vidos. Ĝis la!…

Onklo.

(Sola.) Kia miraklo! Antaŭ ses semajnoj mi, vera Grumblulo, ĝemulo, maljunulo signita de l’ morto hodiaŭ junigita je 25 jaroj! Se mi ne estus mi, mi neniam ekkredus! Venis al mi la pastro por transirigi mian pekan animon trans la limon de tiu ĉi mondo, kaj jen anstataŭe li revigligis, rejunigis min! Miraklo super mirakloj! Prave diris sinjoroj Boirac, Sebert kaj aliaj, ke Esperanto estas miraklofaranto. Ha, mi ĝojas, mi dancas, mi kantas! Helenjo intertempe forveturis Parizon. Kia surprizo por ŝi, kiam ŝi revenos! Morgaŭ mi nepre iros en kabaredon! (antaŭ la spegulo) Nu, mi min ne rekonas!… (al la publiko) Ĉu ne?… (kantas kaj dancetas).

Se vin kaptis la malsano,
Se la vivo iras for,
Se sklerozo fortamane
Tenas vin kaj ĝemas kor’ —

Ne malĝoju, malesperon
Pelu sen ceremoni’!…
Kaj anstataŭ iri teron,
Esperanton lernu vi…

(La samon fajfas.)

(Enkuras en vojaĝa kostumo Helenjo kaj ekstaras konsternita.) Ho, bonan tagon, karulino! Fine vi venis!…

Helenjo.

?! Kio fariĝis?… Mia onklo fajfas?… Kaj parolas Esperante?!…

Onklo.

Jes, mia kara. Mi fajfas, mi dancas kaj parolas Esperante.

Helenjo.

Mi nenion komprenas…

Onklo

Demetu la mantelon kaj vi tuj komprenos. Miraklo fariĝis… Mi plijuniĝis je 25 jaroj…

Helenjo.

Voronov? (onklo kapneas) Ŝtejnaĥ? (same) Do, kia diablo vin junigis?… Kiu instruis al vi Esperanton?

Onklo.

Sidiĝu… jes… kaj kisu… bone… Vi memoras — antaŭ via forveturo, antaŭ ses semajnoj…

Helenjo.

Jes, mi memoras. Vi rigardis per unu okulo en tombon kaj per la dua…

Onklo.

He… he… en kabaredon vi volas diri? Jes. Tuj post via foriro mi eksentis min tre malbone… La morto montris al mi siajn dentojn kaj mi venigis kuraciston kaj pastron.

Helenjo.

Pastron?

Onklo.

Jes… ĉar mi ne volis morti sen la pastro…

Helenjo.

Kion diris la kuracisto?

Onklo.

Li konsilis trovi alian celon en la vivo…

Helenjo.

Hm… mi diris ja la samon al vi… Kaj la pastro?…

Onklo.

La pastro estis… nu, se vi divenos, mi donos al vi po tri kisoj ambaŭflanke.

Helenjo.

Feliĉe… mi ne divenos…

Onklo.

Hazarde — li estis pastro Ĉe…

Helenjo.

Sufiĉe!… ne parolu pli!… Nu, kiam mi iros en la kabaredon?

Onklo.

(Gaje). Morgaŭ, hodiaŭ, tuj, se vi volas! Vivu Esperanto!

Helenjo.

Vivu ĝi por beno de l’ homaro!

(Kurteno.)

Anoncanto.

Do vi vidis kaj aŭdis, ke la 60-jara mortonto iras en kabaredon, kie ambaŭ liaj okuloj atente observados ĉiujn movojn de la ¾ nudaj fraŭlinoj. Kaj tiun ĉi miraklon faris — Esperanto! Kia estas moralo de tiu ĉi teatrajeto? La moralo estas klara, iomete eble ŝerca, tamen — instrua kaj forta allogilo por ĉiuj kontraŭuloj de Esperanto. La moralo estas: kiu volas juniĝi, plilongigi sian vivon, tiu ne veturu al Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — tiu fariĝu tuj esperantisto kaj li nepre longe vivos. La peresperanta operacio estas ne tiom multekosta, sendolora kaj tute ne danĝera. Krome: por fariĝi materialo operaciebla en klinikoj de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ, oni ja devas antaŭ ĉio nepre — maljuniĝi ĝis la 65 aŭ 70 aĝo, kaj nur poste esti operaciata… Nu, kio povas intertempe okazi!… Do — oni devas tuj, senpnokraste enskribiĝi en iun ajn esperanto-klinikon (-klubon), enpagi etan kotizon de nur kelkaj… por la Ĉe-metoda aŭ alia bona kurso, poste fariĝi ano de UEA, nu, se vi deziros, ankaŭ patrono de ICK — kaj post kvin aŭ ses semajnoj vi fariĝos tute juna kaj longe vivonta esperantisto. Sen transplantado de testikoj kaj sen doloro. Kiu el ne-esperantistoj ne kredas — konvinkiĝu mem. Mi aŭdis, ke sinjoroj Voronov kaj Ŝtejnaĥ — ĝis ilia metodo gajnos fidon — uzas intertempe en siaj klinikoj por siaj celoj tre sukcese — Esperanton.

Do vivu peresperanta plijunigmetodo, vivu Esperanto kaj la esperantistoj!

Varsovio, XII. 1930.