Verkoj de FeZ/Nek Voronov nek Ŝtejnaĥ (novelo)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
NEK VORONOV NEK ŜTEJNAĤ.

(sed Esperanto.)

Monologo, kiu estas destinita ne por esperantistoj kies malplimulton mi vidas ĉi tie — sed por la plimulto de — malesperantistoj. Oni petis min fari paroladeton pri Esperanto. Kompreneble — en Esperanto. Nu, ambaŭ ĉi ideoj estas samsignifaj. Same kiel homon bonkoran elokvente prezentas lia vizaĝo kaj oni tute ne devas lin prezenti — Esperanto mem bone sin rekomendas per sia belsoneco kaj komprenebleco. Paroli en Esperanto estas do — paroli pri kaj por Esperanto. Eble la plimulto el vi, la neesperantistoj, ne komprenos min bone. Tamen. Mi provos, paroli al vi per vortoj nur bone konataj al ĉiuj, per vortoj internaciaj. Nu, ekz. »gripo«, »Voronov«, » Ŝtejnaĥ« k. t. p. — estas nun eĉ por infanoj tute kompreneblaj. Ne ekzistas hodiaŭ domo, kie la gripo ne estas, ne estis, aŭ — ne estos (diskrete elŝprucas 3 foje). Tiu ĉi gripo!… Infekto tre malagrabla kaj ofte danĝera, mortiga! Sed estas alia infekto pli potenca, sed malpli, tute ne danĝera. Kaj same kiel ne ekzistas domo, kie ne regas la gripo, ne ekzistas sur la terglobo loko, kie ne estas la dua infekto, tiel nomata infekto verda, nu, ni nomu ĝin morbus Esperantitis — alie Esperanto. La diferenco inter tiuj ĉi du malsanoj estas tia, ke la gripo malsanigas, donas febron kaj ofte eĉ morton, dum Esperanto — sanigas. Tio ĉi tute ne estas paradokso. Kiu ne kredas — malsaniĝu tuj je »Esperantitis« kaj li agrable konvinkiĝos.

Mi havis okazon ofte paroli kun veraj eminentuloj, kolosoj de la Esperanto-movado (Sebert, Boirac, Hänkel). Ĉiu el ili estis — 80 jar-aĝaj kaj estis ĝis la lasta sia vivospiro vigla kaj gaja. Ili diris al mi, ke, se ne Esperanto, la kadukeco de ilia vivkrepusko estus terure senkolora kaj senesenca. Esperanto plijunigadis ilian vivon, plilongigis ĝin.
Do — kia estas la moralo?
La moralo estas iomete bonhumora, ŝerca, tamen — tre instrua kaj forta allogilo por ĉiuj kontraŭuloj de Esperanto:
— Kiu volas plilongigi sian vivon, plijuniĝi, tiu ne veturu al Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — tiu fariĝu tuj esperantisto, kaj li nepre longe vivos. La peresperanta operacio estas ne tiom multekosta kaj — tute ne danĝera. Krome — por esti eventuale junigita de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ — oni devas ja antaŭ ĉio maljuniĝi ĝis 60 jara aĝo, kaj nur poste… Nu, kio povas okazi intertempe! Ĝis tiam kaj ĝis kiam la metodo de Voronov aŭ Ŝtejnaĥ perfektiĝos kaj aktualiĝos — la pliparto de pacientoj mortos!
Do, karaj gastoj!… Enskribiĝu tuj en iun ajn Esperanto-klinikon (= klubon), enpagu kotizon de nur kelkaj zlotoj por la Ĉe-metoda kurso, poste (ankaŭ nur por kelkaj zlotoj) fariĝu ano de U. E. A. (Nu, se vi volos ankaŭ patrono de I. C. K.) kaj — post 4—5 semajnoj vi fariĝos tute juna, vigla kaj longevivonta esperantisto. Jes — mi tute ne ŝercas. Kiu ne kredas — konvinkiĝu.
Mi aŭdis, ke sinjoroj Voronov kaj Ŝtejnaĥ inter tempe kun tre bona efiko uzas Esperanton en siaj klinikoj. Laŭ la Boulogne’a deklaracio — kiu uzas Esperanton por kiuj ajn celoj (kompreneble noblaj, ne krimaj) — estas esperantisto, do:
Vivu la peresperanta metodo de plijunigado, vivu la ĉiam juna esperantistaro, kaj vivu ĉiuj gastoj en tiu ĉi salono!

4. XII. 1930.