Verkoj de FeZ/Rigardo, kiun mi ne povas forgesi

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
RIGARDO, KIUN MI NE POVAS FORGESI.


Post la belega kongreso en Budapest ni ripozis en Belatelep ĉe l’ hungara lago Balaton, kie agrabligis al ni la restadon bonkorulo (esperantisto) S-ro Matolĉi.
Post 10 taga ripozo ni veturis hejmen tra Budapest. En la vagono kaptis mian atenton iu knabo. Li staris ĉe malfermita fenestro, proksime de mi. La ĉifona vesto, nudaj malpuraj piedoj kaj malgrandaj manetoj (kun postsignoj de iama »manicure«) — ĉio ĉi estis en forta kontrasto kun la kapo. La haroj tranĉitaj ĝishaŭte, la vizaĝo pura, kvazaŭ ĵus lavita, pala, kun esprimo de ia sopiro kaj enuo. Oni povus diri, ke la kapo pro ia sorteraro troviĝis sur la ĉifono. La okuloj malhelaj, pensemaj, la rigardo, fiksita en la forkurantan malproksimon de l’ belega Balatonpejzaĝo, ŝajnis adiaŭi iun aŭ ion karan pordaŭre, eble por ĉiam.
Mi ne povis satrigardi la knabon. Li sentis mian rigardon. Ĝi kvazaŭ ĝenis lin.
Senhejma orfo? Aŭ eble?… Ne, neeble! Lia vizaĝo kontraŭdiras ĉian malbonan suspekton.
Simpla almozulo?… Nek li la unua, nek la lasta.
Tion decidinte, mi aliĝis al vigla interparolo de nia plej proksima societo. Sed tio ĉi neniel sukcesis.
La knabo tutplene ekokupis miajn pensojn.
Por unu momento mi sukcesis kapti lian rigardon.
Ĝi kvazaŭ diris:
— Kial vi studas min? lasu min trankvila.
Eble ĉio ĉi nur ŝajnis al mi? Eble mi estis sub forta sugestio de mia antaŭhieraŭa vizito en la orfodomo en Belatelep?… Fine la knabo okupis liberan lokon apud mi. Nun mi eksentis, ke niaj roloj ŝanĝiĝis: mi estis la observato, kaj li — la observanto. Mi kvazaŭ sidis ne sur mia loko.
Eble doni al li iun moneron?… Se li ne prenos?
Do eble ĵeti la moneron en lian malfermitan poŝon?
Se la poŝo havas truon? Kion fari?… Fine mi sukcese kaj nerimarkite ĵetis en lian poŝon 2 monerojn.
Kiam la konduktoro venis kontroli biletojn, mi forte ektimis pro la knabo kaj jam estis preta pagi por li. Sed je mia granda miro la knabo havis bileton ĝis Budapest.
Verŝajne li veturas en la urbon serĉi laboron.
Ni eligis el valizo vespermanĝon. Mi volis proponi al la knabo mian porcion.
Se li ne prenos, ĝenata?…
Do, eble — kukon?
Kukon li prenis. Lian palan vizaĝeton lumigis ruĝiĝo de kontenteco. Kia domaĝo, ke mi havis nur unu kukon! (ĉiujn 6 formanĝis miaj du kunvojaĝantinoj). La knabo videble gajiĝadis.
Mi gajnis lian fidon.
Ho, kial mi ne scias lian lingvon!
— Sinjoro! — diris iu dika najbarino — se vi volas al li doni monon — donu, se ne — ne donu! kial fari tragedion?
La virino pravas. Eble mi faras nebezonan agordon?
Kaj jen mi decidis senceremonie doni al la knabo monon. Sed mia mano ne obeis min.
Mi petos porti niajn valizojn al aŭtomobilo.
Ĉu li havos forton?… Li estas ja tiom delikata…
Do mi petos lin malsuprenpreni ilin de la breto.
Cetere, faru li kion-ajn, nur mi havu la pretekston doni al li monon.
Fine la vagonaro brue haltis en la Budapesta stacidomo. La knabo eksaltis al la fenestro. Sed la dikulino maldelikate forpuŝis lin, kaj, malferminte buŝon, laŭte ekkriis:
— Portisto!
La knabo paliĝis. Kolero kaj rezignacio luktis en li. La dikulino puŝadis lin ĉiuflanken. Kurante de loko al loko, ŝi alkroĉiĝis al iu kofro kaj kune kun ĝi falis teren. Enkuris portistoj. Oni levis la ĝemantan dikulinon.
Mi serĉis la knabon. Li staris en angulo. En liaj okuloj perlis larmoj. Lia vizaĝo estis ruĝa.
Li rigardis min.
Ho, tiu ĉi rigardo!…
Portisto kaptis niajn valizojn, mi kapadiaŭis la knabon kaj, enpuŝinte en lian manon 1 pengon (hungara monero), mi elsaltis el la vagono.
Longe poste kaj ofte nun mi vidas tiun rigardon.
Mi sentas kvazaŭ riproĉon de neplenumita devo.
Ho, malfeliĉa knabo! kion vi volis diri? kia plendo pendiĝis sur viaj lipoj? Kvankam vi ne eldiris ĝin, mi divenas, mi komprenas vin.
Kaj jen en nomo de miloj da senhejmaj orfoj mi vokas al ĉiuj vi, sataj, kontentaj kaj havantaj varman hejmon:
Senhejma malriĉa orfeto kiel ĉevoja estas planteto.
Vi povas ĝin emi aŭ malemi, sed neniu rajtas piedpremi!

»Pola Esperantisto« Nr. 10 1929.