Verkoj de FeZ/Sur la revojo

El Vikifontaro
SUR LA REVOJO.

Sur vasta vojo malrapide sed decide iras la pilgrimanto. Baston’ en la mano, ĝojo en okuloj kaj en la kapo abundo de pensoj. Post multaj jaroj li denove estas en sia patrujo, en Esperantujo. Dek ok jaroj pasis de kiam lin, la X-idon, forkurigis el tie bomboj kaj kanonoj de la terura milito. Terura tempo! Sur lia brusto pilgrima brilas la steleto. Apude — la insigno de la malsukcesinta X-a. Ambaŭ ili vekas pezajn rememorojn. La pilgrimanto paŝas atente, ĉirkaŭrigardas scivole kaj kun granda miro.

Al Parizo! ĝojas lia koro.

Sed li multon ne rekonas. Multajn siajn samtempulojn ne vidas. Unuj mortis, aliaj maljuniĝis aŭ laciĝis en sia laboro. Novaj homoj, novaj pensoj kaj sentoj, novaj sulkoj, novaj fosantoj. Ne nova nur, la sama, restis la fundamento. Ne kontuzita, ne tuŝebla, staras ĝi kiel roko granita kontraŭ ĉiuj atencoj.

Fundamento bona — ĉio bona, decidis la pilgrimanto.

Kaj lin kaptas ĝoja kortuŝo. Super li — vasta firmamento. Brilas klare steletoj, kies lumo verdigas la vojon milde, mistere… La pilgrimanto rigardas supren, observas la konstelacion. Bonaŭgura. Kaj li lasas siajn pensojn libere.

Ne gravas, ke lastatempe evidentiĝis la tendenco puŝi la movadon sur alian, novan vojon. Ne gravas, ke en Esperantujo baraktas du ventoj, du programoj. Unu — malnova, konservativa kaj trankvila, alia — juna, progresema, pasia. Al ili ambaŭ li rekomendus konsideron kaj trankvilon, kompromisan kunfandiĝon en unu potencon, kies energio ne disiĝu kaj levu la movadon sur la nivelon, sur kiu vidi ĝin delonge sopiras la Esperantistaro. Ili ja ambaŭ celas la samon: bonon de Esperanto!

Ĉu ne estas pli racie anstataŭ enprofundiĝi en la vojon novan, nekonatan, necertan, resti sur la ĝisnuna, sed, se necese, ŝanĝi la metodojn kaj pliintensigi, unuecigi la laboron?

Ne gravas, ke en Esperantujo frotas sin opinioj. En frotado akriĝas la ŝtalo. Trankvilo signifas anemion, vegetadon. En homa kapo ankaŭ luktas ekstremaj pensoj. Sed feliĉe tie regas s-ro Prudento kaj malpermesas al la petolulinoj frakasi la cerbujon. Ni havu fortan prudenton. Kaj la forto estas — en unuiĝo.

Konsiderojn de la rezonulo haltigas pormomente eĥoj de iaj malproksimaj kanonpafoj. En aero ekodoris la sulfuro. La pilgrimo streĉas la aŭdon, flaron… De kie?… De la oriento… Ĉu ondoj revenas?… Neeble… En Ĝenevo ja?… Halucinacio!… Resonoj-vaguloj de la pasinteco… Simile al la animoj-malbenitoj, ne povantaj trovi la eternan ripozon, tiuj orfo-sonoj ŝvebas ĝis nun en subĉielaj altaĵoj senrifuĝe, senkonsole…

Tion ĉi dirinte, la pilgrimanto plirapidigis siajn paŝojn. Granda energio eniris en lian bruston. Entuziasmo deprenis la pezon de laco. Liaj piedoj kvazaŭ mem levadis sin, kaj la animo sur flugiloj de la ekstazo ekportis sin…Al Parizo!

Gazeto de la XXIV. U. K. de E-o, majo 1932.