Versaĵaro/Je la memoro de Trinidad Soriano

El Vikifontaro
JE LA MEMORO DE TRINIDAD SORIANO

Ligis nin ideo,
ligis nin la sento;
iris ni al gento
sur mem la ŝoseo.
Estis vi la sperto
pro la via aĝo:
estis mi kuraĝo
por triumfa certo.
Kune ni laboris
pleninterkonsente,
ĉiam diligente:
Esperanto floris!
Ho, ve! Horo venis…
Vidis vi la Morton:
venki ĝian forton
vane vi jam penis.
Solo jam mi restas!
Multe mi vin ploras;
tamen mi laboras
malgraŭ vi forestas…
Restas, ĉe la koro,
pri vi dum la vivo,
vigla la motivo,
dolĉa rememoro,

kiu ja min gvidas
ĉiam al la CELO,
dum vi en ĉielo
jam eterne sidas.
Tial por la koro
estas ja feliĉo
tiu ĉi dediĉo,
spite de doloro.