Versaĵaro/Kiam mi rajdas

El Vikifontaro
KIAM MI RAJDAS
(Romanco)

Mi al la kamparo rajdas
kiam sun’ subiri finas;
kiam birdoj petolemaj
ŝajnas, ke jam korsopiras,
tial ke enamiĝadon
ve! haltigi ja devigas
tuj al ili malheleco
nokta, kiun ili timas
tiom!, ke je la krepusko
en la nestojn rifuĝiĝas;
kiam muŝoj kruelecon
perdas, pacon jam akiras,
kaj noblegan mian bruton
furioze plu ne pikas,
ĉar la varmo de la suno
ilin, do, ne plu ekscitas:
kiam belan la trankvilon
la Naturo ekakiras!
kaj ĝi ĉiam amantema,

Paĝo:Rosenörn - Versaĵaro, 1920.pdf/7 Paĝo:Rosenörn - Versaĵaro, 1920.pdf/8