Vestfalia Kanto

El Vikifontaro
Vestfalia Kanto ()
Tradukita de Pillath
Esperanto-Praktiko (p. 157)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Vestfalia Kanto
Konata melodio

1. Vi gloru Rejnon kun fiero
Pro ĝia vinberuja font’; —
Sed ni naskiĝis, kie fero
Profunde kuŝas en la mont’,
Sur rok’ altiĝas abiar’,
En val’ sin paŝtas la brutar’,
Kaj garde staras ĉe la dom’
La kverka arbo kiel hom’,
Al vi eksonu nia kant’,
Ho vestfalia hejmoland’!

2. Ni ne facile kutimiĝas
Al dolĉaj vortoj, flata dir’,
Kaj ne rapide amikiĝas
Kun iu renkontita vir’;
Bonvena estas la fremdul’
Nur kun sincero en okul’;
Parolo rekta al la kor’:
Jen estas vestfalia mor’!
Al vi eksonu nia kant’,
Ho vestfalia hejmoland’!

3. Kaj la knabino vestfalia
Kun okulsteloj en lazur’
Ne emas al flirtad’ pasia
Pro nura distro aŭ plezur’.
De la danĝero la Ĉiel’
Ŝin zorge gardas per anĝel’;
En ĝojo kiel en dolor’
Fidela restas ŝia kor’.
Al vi eksonu nia kant’,
Knabin’ el vestfalia land’!“

4. Vin, „ruĝa tero“, gardu Dio,
Dum nia tuta vivovoj’
Plenigas vi je harmonio
La bruston kaj je kora ĝoj’.
Ho Vestfalio, Dia verk’,
Kun fort’ egala al la kverk’,
Vin benos eĉ en lasta hor’
Varmege nia danka kor’;
Kaj ĉiam sonos nia kant’
Al vestfalia hejmoland’!“

Trad. Pillath