Vikifontaro:Baloto

El Vikifontaro

Ĝenerale en la Vikifontaro ni provas solvi konfliktojn per interkonsentoj inter ĉiuj (aŭ la plej multaj) kundiskutantoj. Sed kelkfoje praktike ne eblas trovi tiajn interkonsentojn. Tia situacio foje necesigas balotojn. Povas temi pri pli gravaj aferoj kiel ŝanĝo de la regularo, aŭ simple pri enhavo de iu artikolo. Iom escepta kazo estas daŭre ripetiĝantaj decidoj, pri kiuj ni decidas balote sen antaŭa provo trovi interkonsenton.

Oni do nur proponu baloton pri regulŝanĝo aŭ artikolenhavo, se antaŭe jam estis diskuto pri la temo, kiu celis al interkonsento inter la kundiskutantoj. La baloto nur okazu, se ne eblis trovi interkonsenton. Kiam oni proponas baloton, oni precize menciu pri kio oni balotos kaj kiuj estos la eblaj voĉdonoj. Aldone oni proponu datlimojn (komenc- kaj findaton de la baloto). Post kiam oni proponis baloton, oni ankoraŭ atendu, ĉu la aliaj uzantoj konsentas kun la vortumo de la balota demando. Nur kiam la aliaj kundiskutantoj konsentas kun la vortumo, oni ekigu la baloton.